Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/63

El Vikifontaro
Psalmaro 63 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 493)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo.

1 Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas;
Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno,
En lando seka, sensuka, kaj senakva. 2 Mi volus vidi Vin en Via sanktejo,
Vidi Vian forton kaj gloron. 3 Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo;
Miaj lipoj Vin gloras. 4 Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo,
Levadus miajn manojn pro Via nomo. 5 Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo,
Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo. 6 Kiam mi rememoras Vin sur mia lito,
En ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi. 7 Ĉar Vi estis por mi helpo,
Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas. 8 Mia animo algluiĝis al Vi;
Min subtenas Via dekstra mano. 9 Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon,
Iros en la profundon subteran. 10 Ili estos mortigitaj per glavo,
Fariĝos akiro de vulpoj. 11 Kaj la reĝo ĝojos per Dio;
Triumfos ĉiu, kiu ĵuras al Li;
Ĉar ŝtopiĝos la buŝo de tiuj, kiuj parolas malveron.