Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/64

El Vikifontaro
Psalmaro 64 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 493)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Al la ĥorestro. Psalmo de David.

1 Aŭdu, ho Dio, mian krion en mia malĝojo;
De la teruro pri malamiko gardu mian vivon. 2 Ŝirmu min kontraŭ la konspiro de maliculoj,
Kontraŭ la amaso de krimuloj, 3 Kiuj akrigis sian langon kiel glavon,
Direktis vortojn maldolĉajn, kvazaŭ siajn sagojn, 4 Por pafi kaŝe kontraŭ senkulpulon;
Subite ili pafas kontraŭ lin kaj ne timas. 5 Ili fortikigas sin en malbona intenco,
Ili konsiliĝas, por meti sekrete retojn;
Ili diras: Kiu ilin vidos? 6 Ili elpensas krimojn, kaŝas ilin tre zorge interne en si,
En la profundeco de la koro. 7 Sed Dio pafos kontraŭ ilin;
Per sago subita ili estos frapitaj. 8 Kaj ili falos per sia propra lango;
Ĉiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon. 9 Kaj ektimos ĉiuj homoj,
Kaj ili rakontos la agon de Dio
Kaj komprenos Liajn farojn. 10 La virtulo ĝojos per la Eternulo, kaj fidos Lin;
Kaj triumfos ĉiuj, kiuj havas pian koron.