Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/70

El Vikifontaro
Psalmaro 70 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 497)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Al la ĥorestro. De David. Pro memoro.

1 Volu, ho Dio, savi min;
Ho Eternulo, rapidu helpi min. 2 Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj serĉas mian animon;
Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon. 3 Kun honto iru returne tiuj,
Kiuj diras al mi: Ha, ha! 4 Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj;
Kaj la amantoj de Via savo diru ĉiam:
Granda estas Dio. 5 Kaj mi estas mizera kaj malriĉa;
Ho Dio, rapidu al mi.
Vi estas mia helpo kaj mia savanto;
Ho Eternulo, ne malrapidu.