Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/71

El Vikifontaro
Psalmaro 71 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 497-498)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

1 Vin, ho Eternulo, mi fidas:
Mi neniam estu hontigita. 2 Per Via justeco savu min kaj liberigu min;
Klinu al mi Vian orelon, kaj helpu min. 3 Estu por mi fortika roko, kien mi povus ĉiam veni,
Kiun Vi destinis por mia savo;
Ĉar Vi estas mia roko kaj mia fortikaĵo. 4 Ho mia Dio, liberigu min el la mano de malbonulo,
El la mano de krimulo kaj premanto. 5 Ĉar Vi estas mia espero, ho mia Sinjoro;
La Eternulo estas mia fido de post mia juneco. 6 Vin mi fidis de la embrieco,
De la ventro de mia patrino Vi estas mia protektanto;
Vin mi ĉiam gloros. 7 Mirindaĵo mi estis por multaj;
Kaj Vi estas mia forta rifuĝejo. 8 Mia buŝo estas plena de glorado por Vi,
Ĉiutage de Via majesto. 9 Ne forpuŝu min en la tempo de maljuneco;
Kiam konsumiĝos miaj fortoj, tiam ne forlasu min. 10 Ĉar miaj malamikoj parolas pri mi,
Kaj tiuj, kiuj insidas kontraŭ mia animo, konsiliĝas inter
si, 11 Dirante: Dio lin forlasis;
Persekutu kaj kaptu lin, ĉar neniu lin savos. 12 Ho Dio, ne malproksimiĝu de mi;
Ho mia Dio, rapidu, por helpi min. 13 Estu hontigitaj kaj malaperu la persekutantoj de mia animo;
De honto kaj malhonoro estu kovritaj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon. 14 Kaj mi ĉiam fidos
Kaj ĉiam pligrandigos Vian gloron. 15 Mia buŝo rakontos Vian justecon,
Ĉiutage Vian helpon,
Ĉar mi ne povus ĉion elkalkuli. 16 Mi gloros la fortojn de mia Sinjoro, la Eternulo;
Mi rakontos nur Vian justecon. 17 Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco;
Kaj ĝis nun mi predikas pri Viaj mirakloj. 18 Ankaŭ ĝis la maljuneco kaj grizeco ne forlasu min, ho Dio,
Ĝis mi rakontos pri Via brako al la estonta generacio,
Pri Via forto al ĉiuj venontoj. 19 Via justeco, ho Dio, estas tre alta;
En la grandaj faroj, kiujn Vi plenumis,
Ho Dio, kiu Vin egalas? 20 Vi vidigis al mi grandajn kaj kruelajn suferojn,
Sed Vi denove min vivigis,
Kaj el la abismoj de la tero Vi denove min eligis. 21 Vi pliigas mian grandecon
Kaj denove min konsolas. 22 Kaj mi gloros Vin per psaltero por Via fideleco, ho mia Dio;
Mi kantos al Vi per harpo,
Ho Sanktulo de Izrael! 23 Ĝojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi;
Kaj mia animo, kiun Vi savis. 24 Kaj mia lango ĉiutage rakontas Vian justecon;
Ĉar hontigitaj kaj malhonoritaj estas tiuj, kiuj deziras al
mi malbonon.