Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/98

El Vikifontaro
Psalmaro 98 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 512-513)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Psalmo.

1 Kantu al la Eternulo novan kanton,
Ĉar miraklojn Li faris;
Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako. 2 La Eternulo aperigis Sian savon;
Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Sian justecon. 3 Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael.
Vidis ĉiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio. 4 Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero;
Kantu, gloru, kaj muziku. 5 Muziku al la Eternulo per harpo,
Per harpo kaj per sonoj de psalmo. 6 Per trumpetoj kaj per sono de korno
Ĝoje kriu antaŭ la Reĝo, la Eternulo. 7 Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas,
La mondo kaj ĝiaj loĝantoj. 8 La riveroj plaŭdu per la manoj,
La montoj kune kantu ĝoje, 9 Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, por juĝi la teron;
Li juĝos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun vereco.