Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/99

El Vikifontaro
Psalmaro 99 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 513)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

1 La Eternulo reĝas, tremas la popoloj;
Li sidas sur keruboj, ŝanceliĝas la tero. 2 La Eternulo estas granda en Cion,
Kaj Li estas alte super ĉiuj popoloj. 3 Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon:
Li estas sankta. 4 Kaj la forton de la reĝo, kiu amas justecon,
Vi fortikigis en praveco;
Juĝon kaj justecon en Jakob Vi aranĝis. 5 Altigu la Eternulon, nian Dion,
Kaj kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj:
Li estas sankta. 6 Moseo kaj Aaron estas inter Liaj pastroj,
Kaj Samuel estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon;
Ili vokis al la Eternulo, kaj Li ilin aŭskultis. 7 El nuba kolono Li parolis al ili;
Ili observis Liajn regulojn, kaj la leĝon, kiun Li donis al ili. 8 Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin aŭskultis;
Vi estis por ili Dio pardonanta, kvankam venĝanto por iliaj faroj. 9 Altigu la Eternulon, nian Dion,
Kaj kliniĝu antaŭ Lia sankta monto;
Ĉar sankta estas la Eternulo, nia Dio.