Saltu al enhavo

Manifesto de la Sennaciistoj/Aforismoj pri Esperanto

Sennacieca Asocio Tutmonda (p. 79-80)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Aforismoj pri Esperanto

 Naciaj lingvoj similas al domhavaj arbustoj; esperanto, al sendornaj k multfloraj.

★

 La plej bonaj fruktoj kreskas sur arboj kulturitaj; la artefarita lingvo esperanto rezultas de simila procedo.

★

 La aŭtoro de esperanto ĉerpis el la naturo la vivon de sia lingvo k racie direktis ĝin al la celo: facila interkompreniĝo tutmonda.

★

 La leĝoj, kiuj direktis la formiĝon de l’ naciaj lingvoj, fontas el la instinkto; la aŭtoro de esperanto estis gvidata de la racio.

★

 La naciaj lingvoj iel similas al ĉambro kie kuŝas senorde belaj objektoj: esperanto similas al la sama ejo, post kiam ĉio estas tie bonordigita.

★

 Kvindekjara praktikado pruvis, ke esperanto estas taŭga, fleksebla k senlime riĉiĝebla interkomprenilo por homoj el ĉiuj rasoj.

★

 Esperanto donas al la homoj la eblon ŝpari tempon, energion, k atingi pli perfektan interkompreniĝon ol per la uzado de multaj lingvoj naciaj.

★

 Per praktikado de esperanto oni kvazaŭ malfermas al si fenestrojn al ĉiuj mondpartoj.

★

 Por ke la homoj interfratiĝu, necesas unue, ke ili povu interkompreniĝi; la plej taŭga interkomprenilo estas esperanto.

★

 Samlingveco ne estas sufiĉa kondiĉo, por ke la homoj interfratiĝu, sed ĝi estas tamen nepre necesa.