Manifesto de la Sennaciistoj/Kelkaj difinoj

El Vikifontaro
Sennacieca Asocio Tutmonda (p. 81-83)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Kelkaj difinoj

NACIO. — Aparato farita el potencavido, ĵaluzo, malamo k stulto, kiun uzas suvereno, diktatoro, partio aŭ klaso, por akiri famon, honorojn, bonstaton ktp. je la malprofito de l’ grandega plimulto de la aparateroj, t.e. la simplaj nacianoj.

Memkomprenebie aparato utilas nur al ties uzantoj, t.e. la registoj.

PARTIO. — Organizo, per kiu ties gvidistoj celas fariĝi uzantoj de aparato nacia.

Ekzistas diversprogramaj partioj, simile kiel en la kristanismo, ekz-e, ekzistas diversaj konfesioj.

PATRIOTISMO. — La plej moderna k potenca el ĉiuj religioj. Per ĝi la uzantoj de l’ nacia aparato sukcesas atingi, ke bonkoraj, pacemaj homoj fariĝu buĉistoj, kiuj mortigas amase infanojn, virinojn, malsanulojn ktp., detruas hospitalojn, artaĵojn k ĉiel kondutas kiel frenezuloj aŭ sovaĝaj bestoj.

La patriotismo estas unu el la plej necesaj konsistopartoj de nacia aparato.

POLITIKO. — Arto, scienco aŭ agmetodo, per kies lernado oni akiras ŝancon fariĝi manipulanto de nacia aparato, anstataŭ esti nura ero de ĝi.

Kiuj plej bone sukcesas en la politiko, tiuj ordinare estas kaŝaj adeptoj de Makiaveli.

PUBLIKA OPINIO. — Speciala temperaturo, kiun devas havi nacia aparato, por ke ties uzantoj povu manipuli ĝin profite al si.

Por atingi tian temperaturon, la naciprofituloj utiligas lernejojn, gazetaron, fetiĉojn k ĉion, kio tiklas agrable la senton de l’ simplaj nacianoj k anestezas ilian racion.

SENNACIISMO. — Kultura doktrino, kies ĉefaj celoj estas: 1) Malapero de ĉiuj nacioj, rigardataj kiel sendependaj, suverenaj unuoj; 2) Mondmastrumado k racia utiligado de ĉia energio k materio profite al ĉiuj homoj de nia planedo; 3) Unuecigo je ĉiuj mezuriloj k kalkuliloj; 4) Praktikado de sennacieca lingvo (esperanto) kun la celo, ke ĝi fariĝu la sole uzata kulturlingvo.

La sennaciismo signifas la venkon de l’ homeco super la nacieco; ĝia realiĝo estus la triumfo en la homa cerbo de la racia tendenco super la mistike senta.

SENNACIISTO. — Homo, kiu aprobas k propagandas sennaciismon, k absolute ne taŭgas kiel materialo por fabriki aparaton nacian.

SENNACIULO. — Homo, kiu ne nur aprobas sennaciismon, sed plie sukcesis senigi sin je prefero por la lando, kie ĝi naskiĝis k kies civitano jure k devige ĝi estas; homo, kiu havas geamikojn en ĉiuj mondpartoj k sopiras jen al Berlino, jen al Buenos Aires, jen al Moskvo, jen al Parizo, jen al Stokholmo, jen al Tokio, ktp.: homo, kiu scipovas pli bone esperanton ol sian gepatran lingvon.

Sennaciulo kapablas anticipi ne nur idee sed sente, k plej ofte li spertas esti tute fremda inter la filistroj (Tiu vorto estu komprenata laŭ la dua senco de l’ difino en P. V.), kiuj svarmas ĉie en la mondo.

SOLDATO. — Dresita animalo dupieda k obeema, kiu manipulas armilojn kun la celo mortigi aliajn soldatojn, komandataj de aliaj estroj ol liaj propraj. Tamen nemalofte okazas, ke soldatoj mortigas ankaŭ nearmitajn homojn.

Iaj soldatoj povas heroiĝi k tiaokaze ili fariĝas ĉefverko de la stultiga dresado patriotisma.

E. Lanti.