Manifesto de la Sennaciistoj/Enkonduko de la eldonantoj

El Vikifontaro
Sennacieca Asocio Tutmonda (p. 7-8)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ENKONDUKO

La verko de E. LANTI ne bezonas rekomendon, nek komentojn. Ĝi estas en sia tuto k en siaj partoj instigo al racia pensado k al apliko de la racio mem. Ĝi estas frukto de sagaco, de metoda meditado, de altgrade evoluinta spirito, kies observo- k juĝ-kapabloj, potencaj k penetraj, komunikiĝas trude al ĉiu serioza k lernema leganto.

Se oni funde pripensas ĉiujn diraĵojn k ideojn de la aŭtoro, oni ne povas ne agnoski la absolutan sinceron, kun kiu li prezentas sian tezon, k oni ĝuas la klaran formon de la lingvo, kiu estas kvazaŭa atestilo pri la veremo de lia pensado.

Lanti, el kies cerbo fontis la statuto de S.A.T. k tute aparte la paragrafo, kiu fiksas la sendogmiĝon de la SAT-anoj, provas ĉi tie ankaŭ konvinki la homojn per siaj argumentoj, sed neniam li volas, ke oni blinde akceptu kiel veron liajn dirojn; en tiu studo, kiel ĉie, li montras sin la plej tolerema; sed ne havas lian simpation tiu, kiu glutas senkritike, nekomprene liajn konkludojn.

Ni, sennaciistoj, konsentas pri la tezoj ĉi tie prezentataj, ĉar la demonstrado de Lanti ŝajnas al ni nerefutebla. La sola riproĉo farebla pri tiuj konstatoj estas, ke ili estas tute novaj k sekve ne facile percepteblaj. Ekzemple ne ĉiuj emas akcepti la konkludon, laŭ ni sole trafan, ke la planedo devas alpreni novan organizformon, kiu estas adekvata al la teknikaj k spiritaj progresoj de la lastaj jardekoj k sole kapabla elimini la militdanĝeron, — rezulto de la nacieca mondsistemo nuntempa. Por ni, sennaciistoj, alia solvo ne estas ebla.

Publikigi la sekvantajn paĝojn estas por ni morala tasko, kiun ni volonte plenumas k kiun diktas la mondaj cirkonstancoj. Oni atentu dum la legado, ke ĉi tiu fundamenta broŝuro estis verkita jam en 1930; ĝi aperis presite en 1931. Pri kelkaj punktoj Lanti pli malfrue pli evoluigis aŭ ĝustigis sian opinion, kion pruvas la aldonitaj dokumentoj pli freŝdataj.

Ni dezirus, ke ĉi tiuj paĝoj trovu vastan diskonigon ĉe la esperantistaro k tute speciale inter la membroj de S.A.T. Ni eĉ opinias, ke tiuj tezoj bone asimilitaj k inteligente prezentitaj de SAT-anoj, devus veki intereson de kulturitaj homoj ne ankoraŭ esperantistoj.

La eldonantoj.