Manifesto de la Sennaciistoj/Enkonduko de la aŭtoro
Jam de dek jaroj la sennaciismo fantomas en la vicoj de l’ laborista esperanta movado. Tra la tuta mondo miloj da proletoj uzas inter si la saman lingvon, ĉu en grupoj, ĉu por sia korespondado kun aliaj k-doj el malproksimaj lokoj. Tiu fakto naskigis la ideon pri eblo por la Laboristaro sin organizi laŭ originala maniero k prezenti al si novajn metodojn de klasbatalo.
Ĝis nun la sennaciismo estis ofte priparolata en la organoj de Sennacieca Asocio Tutmonda k neniam estiĝis tre forta kontraŭstaro al tiu nova ismo. Sed estis antaŭvideble, ke iun tagon la ortodoksaj internaciistoj kontraŭstaros al tia herezaĵo. Efektive, jam de kelka tempo vasta agitado estas metode entreprenita por kontraŭbatali la novan ismon.
Sekve la k-doj, kiuj simpatias al la ideo, sed ne havas pri ĝi tre klaran bildon, povus ŝanceliĝi. Multaj senpripense eĉ identigis la sennaciismon kun la «proleta internaciismo». Tial estas nepre necese prezenti klare k sufiĉe detale nian vidpunkton k defendi ĝin kontraŭ la atakoj de la ortodoksuloj.
Tio fariĝis tiom pli necesa, ke se ni ne vigle kontraŭmetos niajn argumentojn al la sofismoj k ŝablonoj disvastigitaj de la internaciistoj, ĉi lastaj sukcesos en la konfuzo kredigi al la esperantistaro, ke ili reprezentas la sole revolucian tendencon. Dum estas facile montri, ke ilia internaciismo estas fakte nur ia oportunismo, akceptebla ĉe partigvidantoj, ignorantaj la lingvan problemon, sed nepardonebla ĉe proletaj esperantistoj.
Ni estas certaj, ke plurjara aplikado de esperanto fare de klaskonsciaj laboristoj devas nepre alkonduki ilin unue al embrio de sennacieca spirito-stato k poste al klara prezento de problemoj je sennacieca vidpunkto. Ni ne dubas, ke multaj k-doj trovos en la sekvantaj paĝoj la klarigon, la firmigon pri tio, kion ili pli malpli konfuze sentas k prezentas al si jam delonge.
Ili certe konsentos kun ni, ke vera revoluciulo devas esti kapabla idee anticipi. En mala okazo li estas nur filistre konservativa. Tial la proletaj esperantistoj devas tiri ĉiujn logikajn konsekvencojn el la aplikado de artefarita mondlingvo.
Ni plene konscias, ke nia vidpunkto estas nuntempe utopia, tial ke ĝis nun esperanto tre malvaste disvastiĝis. Sed en la okuloj de multaj, kiuj konsideros la sennaciismon kiel fantaziaĵon, mondlingvo ankaŭ estas de ili konsiderata kiel utopio. Kaj tamen ni, esperantistoj, scias proprasperte, ke ĝi estas efektivigeblaĵo, ke ĝi estas fakto, viva fakto.
Ni do sentime elpaŝas kun nia Manifesto en la arenon de la ideologia batalo.
Januaro 1931.