Manifesto de la Sennaciistoj/Internaciismo

El Vikifontaro
Sennacieca Asocio Tutmonda (p. 12-25)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
I.
Internaciismo

En fama manifesto, aperinta antaŭ 83 jaroj, la proletoj el ĉiuj landoj estis alvokataj unuiĝi. Kaj tiucele jam stariĝis diversaj Internacioj, kies gvidantoj rilatas pli malpli ofte inter si, ĉu per leteroj, ĉu dum kongresoj; plej ofte pere de tradukistoj k interpretistoj. Laŭ ĝenerala maniero, la amasoj fakte restas ankoraŭ tute apartigitaj en naciaj kadroj k havas nenian kontakton inter si — krom sur batalkampoj dum teruraj militoj.

En tiuj naciaj kadroj la spirito de l’ homoj estas per la lernejo, per la gazetaro k per ĉiuj aliaj rimedoj, kiujn disponas la ŝtatoj, prilaborataj tiele, ke, post pluraj generacioj, nacianoj konsistigas realan spiritan rason.

Estas vere, ke, laŭ konfeso de fakuloj mem, en la t. n. civilizitaj landoj jam de pluraj jarcentoj ne plu ekzistas puraj rasoj je biologia signifo de l’ vorto. Laŭ studoj de Frederiko Lefevr, oni ekzemple retrovas en la antikvadevenaj brakicefalaj[1] loĝantaroj el Francio mongolan devenon. Kaj profesoro Johano Brunhes pruvis, ke la nuntempaj Judoj el Besarabio, Ukrainio k Polio estas grandparte Slavoj k Tataroj, kiuj, antaŭ mil jaroj, estis konvertataj al la judismo per la politika k milita influo de la Ĥazaroj. Cetere, ĉi tiuj lastaj estis mem Turanoj fariĝintaj Judoj. La miriga rezulto de tio estas, ke la nuntempaj Judoj el Krakovio k Varsovio aspektas pli jude ol tiuj el Jeruzalemo!

Sed filozofoj k psikologoj povas ja prave paroli pri «historiaj rasoj», pri «animo de popoloj». Tiaj rasoj, tiaj animoj estas iel artefaritaj. Ili ne konsistigas ion esence nevarieblan, nemodifeblan. Ilin kvazaŭ knedis la Historio. Tamen estas homoj, eĉ inter la sin nomantaj revoluciuloj, kiuj konsideras, ke la fakto nacio estas io tute natura, sankta k konservinda. Tia vidpunkto estas esence reakcia.

Inter tiuj homoj, unu el la plej eminentaj estis Johano Ĵores[2]. En lia verko «La Nova Armeo» troviĝas tre brila pledo pri patriotismo, aŭ naciismo, k internaciismo. Komentante la faman frazon de Marks k Engels en La Komunista Manifesto, nome, ke «la proletoj ne havas patrion», li klarigis ties ĝustan signifon per abundo da argumentoj k montris, ke la aŭtoroj de l’ Manifesto estis ankaŭ adeptoj de la politiko pri sendependeco de l’ nacioj k pri ilia rajto al memdispono.

Marks k Engels dirante, ke «la proletoj ne havas patrion» nur konstatis fakton. Tial ke la proletoj ne posedas sian ĝustan parton el la patrio, oni ja povas argumenti, ke ili estas senpatriaj. Sed oni ne devas malatenti, ke la aŭtoroj de l’ Manifesto tuj aldonis:

«Ĉar la proletaro devas unue konkeri la politikan regadon, stariĝi kiel nacia suverena klaso k konsistigi per si mem nacion, ĝi estas mem ankoraŭ nacia, kvankam tute ne en la burĝa senco.»

Kaj iom pli poste en la sama verketo oni povas ankaŭ legi:

«Laŭgrade kiel la ekspluatado al unu individuo fare de alia estas neniigata, same neniiĝas la ekspluatado al unu nacio fare de alia.

«Kun la falo de la antagonismo de l’ klasoj en la interno de l’ nacio falas la malamika sinteno de l’ nacioj inter si.»

Ni tute konsentas kun Ĵores, ke en tiaj diroj oni ne povas trovi kondamnon al la ekzisto de nacioj. Marks k Engels sekve ne akcelis ilian formalaperon k staris ĉe pure internaciista vidpunkto. Ili do ne estis sennaciistoj.

Ĵores plue argumentis, ke eĉ en la kapitalisma regsistemo la proletoj havas patrion. Kaj tio estas ankaŭ iasence vera. En nacia kadro burĝo k proleto estas pli malpli simile prilaborataj de la samaj ŝtataj rimedoj. Parolante la saman lingvon, ili per tiu fortega ligilo iel sentas sin el sama granda familio. Homoj nacie enkadrigitaj tiel akiras similon de animo k karaktero; ili sentas inter si ian parencecon, ĉefe en historiaj tempoj, kiaj estas la militoj. Tiel povas estiĝi tiaj patriotaj psikomalsanoj kiel tiu, kiun oni povis konstati en 1914 ĉe la eksplodo de l’ milito. La klasbatalemo forventoliĝis k ekregis dum la unuaj monatoj ia «sankta unuiĝo» inter la klasoj. La patriotisma entuziasmo facile superregis ĉiujn aliajn sentojn, k narkotis la malfortan raciemon.

Nacioj estas realaĵoj, estas faktoj. Kompreneble, konstati fakton ne signifas ĝin pravigi. Religioj, epidemioj ankaŭ estas faktoj k ilia ekzisto ne praviĝas pro tio. Sed estas ankaŭ fakto, ke Ĵores k kun li Bebel, Lenin[3] k. a. malpli famaj gvidantoj de l’ laborista movado prezentis al si la nacion kiel ion naturan k defendindan.

Parafrazante diron de Bekn (angle: Bacon): «iom da scienco malfortigas la kredon je dio; multe da scienco ĝin fortigas», Ĵores konkludis jene sian tezon: «iom da internaciismo malfortigas la patriotismon; multe da internaciismo plifortigas ĝin. Iom da patriotismo malfortigas la internaciismon, multe da patriotismo plifortigas ĝin.» Tio signifas tre klare, ke la internaciismo neniel akcelas la sennaciigon de l’ mondo.

Cetere ĉiuj kongresoj de la diversaj Internacioj sin deklaris por la sendependeco de l’ nacioj, por la aŭtonomio de l’ patrioj. La internaciismo sekve estas nur sistemo, kiu celas starigi juran aranĝon inter la nacioj por eviti konfliktojn k militojn, sed neniel pretendas forigi la naciajn apartaĵojn, kiujn konsistigas lingvoj, moroj, tradicioj, ktp. ks.

Internaciistoj — ne ĉiuj[4] — konfesas la eblon k dezirindon alpreni unu helpan lingvon artefaritan kiel esperanton aŭ alian similan. Sed ili ne konsentas al tio, ke la naciaj lingvoj, la naciaj kulturoj k. a. naciaj diaĵoj tute malaperu aŭ almenaŭ fariĝu arkaikaĵoj, mortintaĵoj kiel la antikvaj grekaj k latinaj lingvoj k kulturoj. Ili konsideras tute utopia k nedezirinda, ke artefarita lingvo fariĝu la unika disvastigilo de tutmonda kulturo.

Rilate tiun problemon Karlo Kaŭcki tamen okupas apartan pozicion. En sia verko La Liberiĝo de la Nacioj (1917), li kontraŭbatalas la vidpunkton de Oto Baŭer, kiu, kiel Ĵores, konsideras la nacion kiel sanktaĵon nepre konservindan. Li interalie diras jenon:

«La unuopaj ŝtatoj fariĝas nuraj apartaj administraj distriktoj kun memadministrado. Tio aliflanke plifaciligas fari la interlimigon en maniero, ke ĉiu el ili ampleksas unu lingvoteritorion. Nur en la socialisma socio ekestos la eblo ĉiurilate efektivigi la nacian ŝtaton tiom, kiom la aferstato entute permesas. Sed tio okazus en la sama tempo, en kiu la suverena unuopa ŝtato ĉesus ekzisti. Ne nacia suvereneco, sed nur nacia memadministrado estus la celo de tiu ĉi evoluo.

«Sed fine ankaŭ la nacia interlimigo de l’ administraj distriktoj devus perdi sian signifon per tio, ke la plialtiĝinta popolklerigo akirebligas al ĉiu apud sia gepatra lingvo krome mondlingvon, tiel ke ĉiu povas ĉie en tutmondo orientiĝi, interkompreniĝi, senti sin hejme.

«Ne la diferencigo, sed la asimilado de l’ naciecoj, ne la altiro de l’ amasoj al ia nacia kulturo, sed tio al la eŭropa kulturo, kiu iĝas ĉiam pli samsignifa kun mondkulturo, estas la celo de l’ socialisma evoluo.»

La tezo de Kaŭcki celas montri, ke la asimiliĝo de l’ naciecoj estas io neevitebla k ke oni ne devas perforte malhelpi tion. Ĉu oni povas konkludi el tio, ke la fama socialdemokrata teoriulo estas sennaciisto? Certe ne. Li ja prezentas al si, kiel ĉiuj aliaj socialistoj, komunistoj k eĉ anarkistoj[5], socialisman socion, funkciantan en naciaj kadroj. Li parolas pri mondlingvo kiel helpa lingvo apud la gepatra. Kaj kiu estu tiu helpa lingvo? Tion li ne diras. Eble li pensas pri la angla aŭ la franca, se ne la germana. Ni montros pli poste, ke la sennaciistoj havas tute alian komprenon pri la problemo.

La internaciistoj ja ĝenerale konsentas, ke la ĝisnuna absoluta suvereneco de la ŝtatoj aŭ nacioj devas esti limigota. Ili pli malpli precize rekomendas la starigon de supernacia organizo, kiu estus leĝdona por ĉiuj nacioj. Kiuj defendas tiun vidpunkton, tiuj iafoje sin nomas supernaciistoj. Sed ilia organizsistemo ankaŭ konservas la naciajn kadrojn k sekve ĝi estas esence diferenca de la sennaciismo.

Estas ja vere, ke ne ĉiuj internaciistoj konsentis al tio, ke proletoj defendu sian nacion, kiam milito eksplodas. La bolŝevikoj, ekzemple, opinias, ke en la imperiisma stadio de l’ kapitalismo, la proletoj ne devas konsenti al la batalo por defendi la patrion. Ili klarigas, ke tiaokaze ne temas pri defendo al la lando, sed pri milito inter imperiismoj por nova dispartigo de l’ mondmerkatoj aŭ de l’ kolonioj.

Ĉiu bane konas la agitvorton de Lenin, kiu rekomendis: «aliigi la imperiisman militon en civilan militon». Sed tio tute ne signifas, ke la genia gvidinto de l’ III-a Internacio konsentis, ke la popoloj rezignu batali por siaj «naciaj rajtoj», kiam fakte ili estas minacataj. La jam citita teksto (pĝ. 13, piednote) estas tre klara tiurilate.

Cetere en la plej freŝdata (1928) Programo de Komunista Internacio estas dirite: «Agnosko pri la rajto de ĉiuj nacioj, sendepende de ilia rasa aparteno, pri plena memdispono, t. e. ĝis ŝtata apartiĝo.»

Tia vidpunkto estas ankaŭ agnoskata de la II-a Internacio. Ĝi estas la internaciisma vidpunkto, k cetere la sole aplikebla en la nuntempaj kondiĉoj.

Kiel konate, Lenin k Roza Luksemburg polemikis inter si pri la nacia problemo, sed estus granda eraro opinii, ke Roza konsentis al la sennaciigo de l’ popoloj. En la «Junius»-broŝuro, aperinta en 1915, riproĉe al la germana socialdemokrata partio, ŝi pledas la tezon, ke dum milita tempo la proletoj ne devas ĉesigi la klasbatalon, tial ke:

«Kiel jarcentoj atestas, ne estas la sieĝa stato, sed la necedema klasbatalo, kiu vekas la memestimon, la oferemon k la moralan forton de l’ popolamasoj, kio estas la plej bona ŝirmo k la plej bona defendo de la lando kontraŭ eksteraj malamikoj.»

Kaj R. Luksemburg ĉe la fino de sia verketo konkludas:

«… la germana socialdemokratio povus efiki kiel lumturo, se ĝi restus konsekvenca… La germana proletaro restus la turgardanto de l’ socialismo k de la liberigo de l’ homaro, — k tio estus sendube patriota verko[6], kiu ne estus malinda je la disĉiploj de Marks, Engels k Lasal.»

Tiel ne parolus sennaciisto.

Ni citu ankoraŭ la opinion de unu el la nuntempaj plej aŭtoritataj marksistoj, Oto Baŭer. En sia libro kun titolo: Problemo pri Naciecoj k Socialdemokratio li argumentas, ke la socialismo estos kvazaŭ la apogeo de l’ naciismo:

«Nur la socialisma socio faros la nacian kulturon posedo de l’ tuta popolo k per tio faros el tuta popolo nacion. Tial ĉiu evoluisma nacia politiko necese estas socialisma politiko (pĝ. 164)… La fakto, ke la socialismo faras aŭtonoma la nacion, ĝian sorton la produkto de sia konscia volo, havas kiel efikon do kreskantan diferencigon de l’ nacioj en la socialisma socio, pli akran distingon de iliaj apartaĵoj, pli akran dividon de iliaj karakteroj unu de l’ alia (pĝ. 105)… Alkonduko de l’ tuta popolo al la nacia kulturkomuno, akiro de plena memdecido per la nacio, kreskanta diferencigo de l’ nacioj — tio signifas socialismon» (pĝ. 108).

Ni povus multobligi la pruvojn pri tio, ke internaciismo k sennaciismo ne estas samsignifaj. Ne necesas. Ni aldonu tamen unu rimarkigon. Ĉiu konsentos kun ni, ke la gvidintoj k gvidantoj de la diversaj Internacioj estas sufiĉe kleraj homoj por scii, ke ekzistas en ĉiuj kulturlingvoj la vorto kosmopolitismo, kiu etimologie havas proksimume la saman signifon kiel tiun, kiun ni donas al la vorto sennaciismo. Se tiuj homoj volus meti en la programon de siaj respektivaj Internacioj, ke ili celas la sennaciigon de l’ mondo, ili certe ne parolus pri internaciismo sed pri kosmopolitismo. Tiel ili ne faris k tio plej bone pruvas, ke la nacioj estas de ili konsiderataj kiel io konservinda k defendinda.

Sed ili eble estas pravaj. Tio estas alia demando k ĝis nun ni celis nur refuti la senbazan aserton de kelkaj personoj, kiuj volas kredigi al la esperantistaro, ke la vorto internaciismo estas samsignifa kiel la sennaciismo, ekĝerminta en la SAT-movado. Tiuj homoj estas ĉu politike analfabetaj, ĉu konsciaj erarigantoj. Ili pensigas nin pri tiu monaĥo, kiu baptonomis kuniklon karpo por povi senpeke ĝin manĝi iun sanktan vendredon. Sed ni ne konsentos al tio, ke la sennaciismo estu identigita kun la internaciismo en la celo fari el ĝi ian partian ortodoksaĵon. Vero estas, ke nek etimologie, nek historie oni povas identigi la du ismojn.

Fakto restas, ke plej aŭtoritataj homoj el la laborista movado ŝatas k admiras sian nacian kulturon k predikas por ĝia ĉiamigo.

Kaj ĉu ni miru pri la ĉi supraj konstatoj? Certe ne. Ĝenerale la politikaj partioj celas akiri la regadon super sia propra lando. Ĉiu sekve devas utiligi en sia agitado la homan materialon, al kiu ĝi sin turnas. Tial ke tiun materialon konsistigas plurjarcenta edukado, farita en nacia lingvo, per nacia literaturo, per nacia arto ktp. ks., estas tute nature, ke la politikaj agitistoj[7] ne havas emon fronti la antaŭjuĝon de la amaso k rekomendi la klasbatalon per rimedoj, kiuj ignoras la naciecojn. Ili ordinare nur sekvas, aŭ en plej bona okazo kuniras la progreson. Ilia tasko estas kunaranĝi, ordigi ekzistantajn kondiĉojn, adaptiĝi al ekzistantaj cirkonstancoj, trovi ian ekvilibron inter diversaj sociaj fortoj k neniel fari pioniran laboron.

Nian ĉi supran aserton bone pruvas la nacia politiko en Sovetio. Tie la regantoj ne celas forigi la naciecajn diferencojn; male ili helpas al malgrandaj popoloj akiri apartan nacian kulturon. Tio estas pure internaciista politiko. Sennaciistoj ja trudus la lernadon de esperanto en ĉiuj lernejoj k tiel akcelus sennaciecan mondkulturon. Plie, tial ke lingvo komuna estas tamen necesa por la rilatoj inter ĉiuj nacioj, kiuj konsistigas la vastan Sovetion, estas la rusa, kiu fariĝas pli k pli la oficiala helpa lingvo. Ni kompreneble ne kritikas tiun lingvan imperiismon. Tute male, ni preferas vidi la superregadon de unu sola lingvo sur vasta teritorio ol konstati la vekiĝon de patriotaj sentoj en Ukrainio, en Blankrusio k alie. Tipajn specimenojn pri tiu patriotismo oni povis konstati kelkfoje eĉ inter la esperantistaro, kio pruvas, ke la disvastigata ideo pri nacia kulturo, pri rajto de popoloj je apartiĝo k memdispono estas en plej bona okazo nur oportunismo, sed povas ankaŭ fariĝi eĉ reakcia danĝera subjektiva forto. Multaj faktoj pruvas la ekziston de tiu danĝero. Ni citu nur la opinion de K-do el Ukrainio:

«… En Sovetio oni kulturas naciismon sub la egido de l’ oficiala nacipolitiko, kiu favoras naciismon. Nur tre malmultaj estas la komunistoj, kiuj levas sian voĉon kontraŭ la kulturata naciismo; tiun voĉon oni tute ne aŭdas. Ekz., antaŭ nelonge aperis tre interesa k atakita en la oficiala gazetaro libro de konata komunisto Vaganjan «Pri nacia kulturo», kie la aŭtoro akre atakas la poziciojn k agojn de l’ nacikulturanoj k defendas la tezon, ke ĉia nacia kulturo estas utila nur por la burĝaro, k nacia kulturo ne povas esti kulturo proletara. Tamen, eĉ ĉi tiu aŭtoro ne venas konsekvence al sennaciismo, li haltas duonvoje k diras, ke la proletaro devas krei internacian kulturon en lingvoj naciaj! — La ortodoksaj KP-ĉefoj (Stalin k.c.) favoras renaskiĝon k artefaritan reviviĝon, rekreadon de naciaj kulturoj. Kelkiuj, kiel ekz. Krupskaja, la vidvino de Lenin, antaŭ nelonge faris paroladon pri nacia k internacia kulturo, k en tiu parolado ŝi atakis sennaciismon, pledante por nacikulturoj. Estas rimarkinde, ke ŝi ligis sennaciismon kun esperanto k direktis siajn atakojn samtempe kontraŭ tiu k alia. — Frapanta ekzemplo de l’ praktika nacipolitiko: La Ĥarkova radiostacio organizis disaŭdigon de priesp-aj lekcioj k esp. kurso en ukraina lingvo. Tio ne plaĉis al kelkaj ukrainaj naciistoj, kiuj gvidas la stacion, ĉar ili ja pelas ukrainigon, ne esperantigon. Oni serĉis pretekston por forigi la nedezirindan lekciaron. Kaj jen tian pretekston oni trovis: la K-do lekciisto diris en iu el siaj lekcioj, ke venos tempo, kiam — sur la grundo de tutmonda ekonomio — formiĝos tutmonda kulturo k — iom post iom — formortos naciaj lingvoj. Nu, tio estis sufiĉa: la sekvonta lekcio ne okazis!…» (2-XII-1927.)

Ni tamen ne diras, ke la politika agitado estas tute nenecesa, senutila. Sed ĝi ne estas sufiĉa. La plej esence grava estas la laboro de la pioniroj, kiuj inventas, anticipas, dishakas en la arbaro el antaŭjuĝoj k tradicioj, forsekigas la marĉon el rutinoj k tiel preparas la vojon, kiun pli poste sekvos la amaso.

  1. Mallongkapaj homoj.
  2. France: Jaurès.
  3. «Se, en iu milito, temas pri defendo al la demokratio, pri batalo kontraŭ jugo kiu subpremas la nacion, mi neniel kontraŭas al tia milito, k mi ne timos la vorton «naci-defendo», kiam ĝi rilatas al tiu speco de milito aŭ ribelo… Estus same ridinde ne voli agnoski, ke pravaj estas la militoj, kiuj povus nuntempe eksplodi inter subpremataj popoloj kaj iliaj subpremantoj, kiel ekzemple la ribelo de la Irlandanoj kontraŭ Anglio, de Maroko kontraŭ Francio, de Ukrainio kontraŭ Rusio k.t.p.» LENIN Nefermita Letero al Boris Suvarin, 1916 — en «La Socia Kritiko» (La Critique Sociale) n-ro 1, Marto 1931.
  4. Lenin estis kontraŭulo de esperanto k sekve ĉiuj ortodoksaj leninistoj, kiuj jam lernis esperanton, devus ĝin… mallerni. En la ruslingva gazeto Raboĉe Krestdjnskij Korespondent, n-o 21, 15-an de novembro 1928, K-dino M. J. Uljanova, la fratino de Lenin, diris interalie jenon: «Lenin plurfoje parolis pri esperanto k tre malfavore, konsiderante ĝin tro artefarita, simpligita k malviva…» Kaj en Sennaciulo n-o 278, 30-an de januaro 1930, aperis sciigo de Karl Lindhagen, urbestro de Stokholmo, kiu siatempe provis interesi Lenin pri esperanto, okaze de interparolo. La fama gvidinto de Komintern diris: «Ni jam havas tri mondlingvojn k la rusa iĝos la kvara.» Li argumentis, ke artefarita lingvo estas neeblaĵo.
  5. Komp. artikolon en Sennaciulo n-ro 297 kun titolo: Anarkismo kaj Sennaciismo. Sendube la anarkistoj kontraŭbatalas la patrion. Sed necesas rimarki, ke ili identigas la patrion kun la ŝtato. Celante detrui la ŝtaton, tio ne signifas, ke ili ankaŭ celas detrui la naciajn apartaĵojn, kiaj estas la lingvoj k kulturoj. En la menciita artikolo, Sebastiano For (france: Faure) priskribante la funkciadon de anarkista socio, konservas la nacian kadron. Kaj ne povas aliel esti ĉe tiu aŭtoro, ĉar li ne prikonsideras la lingvan problemon, kiun solvis la esperantistoj.
  6. La substreko estas nia.
  7. Uzante la vorton «agitisto» ni volas tiel esprimi diferencon inter simplaj partianoj k la aliaj, kiuj kvazaŭ profesie politikumas, kiuj ĉefe celas fariĝi deputitoj aŭ akiri aliajn similajn mandatojn.