Manifesto de la Sennaciistoj/Sennaciismo

El Vikifontaro
Sennacieca Asocio Tutmonda (p. 26-42)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
II.
Sennaciismo

Kio aliigas fakte la mondon, tio estas la scienco, la tekniko, — idoj de la Racio, kiu produktas artefaritaĵojn. Ĝi inventas, konstruas, aliigas la laborkondiĉojn de l’ homoj, eĉ la medion, en kiu ili vivas, per aplikado de novaj produktofortoj. Tiuj aliiĝoj reefikas sur la spiriton de l’ homoj. La scienco ne povas esti nacieca kiel la arto. La racio estas la sama ĉe ĉiuj latitudoj. Du plus du estas kvar en Londono kiel en Pekino. Por konstrui maŝinon, oni devas fari la samajn kalkulojn, indiferente ĉu tio okazas en Moskvo aŭ en Nov-Jorko. Ni tiel kvazaŭ palpas per la fingroj la bazon, sur kiu povas stariĝi tutmonda kulturo.

Aliparte, metallaboristo produktanta la saman parton el aŭtomobilo, ĉu en Parizo, ĉu en Tokio, estas devigata fari la samajn manipulojn k tiel estas metata en saman artefaritan medion. Tiu fakto kreas la necesan — sed ne sufiĉan — kondiĉon por ke unuformiĝu la spirito de ĉiuj metallaboristoj en la mondo.

Malhelpas al tio plurjarcenta peza tradicio, malsamaj lingvoj k malsama edukado.

Tiuj laboristoj estas ankaŭ plej ofte ekspluatataj de la sama mastro: la financa kapitalo, kiun per la akcia sistemo konsistigas la pruntoj de monhavantoj el ĉiuj mondpartoj. En la borsoj de l’ grandurboj iu ajn monhavanto povas ja aĉeti la laborforton de homoj, kiujn li ne konas, kiujn li neniam vidos, pri kies ekzisto li eĉ ne pensas. Kaj se okazas bankroto de gravaj bankoj en Nov-Jorko, tiu reefikas sur la ekonomian vivon en Tokio k en Berlino. Neniu neas tion.

Estas ankaŭ ŝablono paroli pri la tumonda trafiko, pri la senfadena telefonio k aliaj similaj komunikiloj. La mondo malvastiĝas pli k pli. Sed la ideologio de l’ amasoj restas grandparte ankoraŭ tia, kia ĝi estis antaŭ jarcento, kiam povis tiam ekzisti naciaj ekonomioj k sekve nacia sendependeco. Tia stato de l’ nacioj fariĝis nuntempe vera mito. Reale sur la terglobo restas tre malmultaj popoloj, kiuj konservis ĝis nun feŭdan sociaranĝon k povus iel pravigi siajn rajtojn je memstareco k ignoro al la cetera mondo. Aliflanke tiaj rajtoj baziĝas sur sentimentaj konsideroj.

La sennaciistoj prezentas do al si la teron kiel unuon, kiel tuton, apartenantan al ĉiuj teranoj. Se en iu regiono ekzistas krudaĵoj, neutiligataj de la tieuloj, ni opinias, ke ĉi tiuj lastaj ne rajtas malhelpi, ke alieuloj utiligu tiujn naturajn riĉaĵojn.

Kiam ni parolas pri «rajto», estas kredeble, ke ne ĉiu leganto havos saman komprenon pri tiu termino. Por komprenigi nin, ne farante skolastikan difinon, ni diru, ke kapitalistoj ne rajtas kapti tiujn riĉaĵojn, tial ke ili ne celas profitigi ilin al ĉiuj teranoj, sed nur ekspluati por sia persona aŭ klasa profito. Sed, se ekzistus en la cetera mondo senekspluata socistato k malfruiĝintaj indiĝenoj en iu loko, kiuj ne konsentus liveri krudaĵojn de ili neuzatajn, ni opinias, ke iel ili agus kiel nuntempe agas kapitalistoj. Se oni konsideras, ke la tero apartenas al ĉiuj teranoj, estas evidente, ke ne justa estas la pretendo de kelkiuj, ke iu parto estu ilia propraĵo, sur kiu neniu alia rajtas surpaŝi.

Ni bone scias, ke la Rajto ne ekzistas en si; same ankaŭ cirklo aŭ kvadrato. La Rajto estas ia ideala leĝo, kiu regus societon, konsistantan el racie pensantaj homoj, el saĝuloj, por kiuj valoras argumentoj, ne pugnobatoj. La homoj jam de longe sukcesis fari cirklojn k kvadratojn pli malpli ideale precizajn; ili ankaŭ sukcesos fari, ke la Rajto finfine regu inter la homoj. Tiam ekzistos senekspluata socio k tiel la Socialismo estos finkonstruita.

Dume la konscio pri rajto apenaŭ ekzistas ĉe multaj homoj, ĉefe ĉe proletoj; tial ĉi tiuj lastaj tro facile konsentas esti ekspluatataj k ne ribelas. Batalo por la rajto povas do esti tre taŭga agitvorto.

Ĝis nun la kapitalismo alproprigis al si naturajn riĉaĵojn en kolonioj per sia kruela imperiisma politiko. La kapitalismo ja celas nur la gajnon, profite al iu klaso k ne la bonstaton de ĉiuj anoj de l’ socio. La kapitalismo kondutas nuntempe kontraŭ la nekapitalisme regataj popoloj el la kolonioj kiel ĝi kondutis kontraŭ siaj propraj enlandanoj tuj post sia venko super la feŭdismo. Ĝi rabas k ekspluatas ilin, ne renkontante kontraŭstaron. La proletoj el la kolonioj ja ne estas klase organizataj kiel tiuj en la landoj, jam de longe kapitalisme mastrumataj. Tial la ekspluatado en la kolonioj estas pli granda k pli kruela.

Tio estas neevitebla en nia kapitalisma epoko. Kompreneble ni malaprobas k kontraŭbatalas[1] la malindajn procedojn, aplikatajn de la kapitalisma imperiismo en la kolonioj, tial ke fakte ili ne celas civilizi, kulturi popolojn, kies socistato malfruas, sed nur ekspluatadi homojn k krudaĵojn je la profito de l’ burĝa klaso. Sed tio ne forigas la fakton, ke la neceso utiligi la naturajn riĉaĵojn el la tuta tero profite je ĉiuj teranoj postulas la malaperigon de suverenaj nacioj, kondukas al la forigo de rasaj apartaĵoj k al la submetiĝo de ĉiuj homoj je la direktoj de l’ racio. Ni rigardas sekve reakcia la politikon, kiu konsistas en predikado pri sendependiĝo de nacioj, pri memstareco de popoloj, pri konservo de moroj, kulturoj k lingvoj naciaj.

La sennaciistoj tamen ne kontraŭstaras al tiuj, kiuj sincere k sindone batalas por ke la nacioj akiru sian memstarecon, ili nur ne konsentas mem partopreni tian batalon, sciante tre bone, ke la nacia memstareco ne liberigas fakte la proletojn, ke ĝi povas nur profiti al la burĝa klaso; tial ke plie ili scias, ke en la nuna stadio de l’ produktofortoj plena nacia memstareco eĉ ne eblas k sekve, ke ĝia akcelado estas utopia.

La sennaciistoj penas konvinki la nacibatalemajn proletojn, ke ili erare, vane elspezas sian energion en malĝusta direkto, ke nur la klasbatalo povas liberigi ilin; ke nur la forlaso je ĉia nacia aŭ ŝtata suvereneco k la malapero de ĉia ekspluatado al la homo de la homo povas konsistigi la necesajn kondiĉojn por ke ekzistu daŭra paca stato en la mondo.

La sinteno de la sennaciistoj antaŭ la agitado por naciliberiĝo similas tiun de kuracisto, kiu vidas malkleran kamparanon flegi malsanon per ridinde fantaziaj rimedoj. Se tiu kuracisto estas bonkora, li kompatas la pacienton tiel flegitan, sed ne povas helpi al tia flegado; li tiam proponas taŭgajn kuracilojn k ĉagreniĝas, se la flegisto ne akceptas ilin.

La agitado, kiun faras anarkistoj, komunistoj k socialistoj por la sendependiĝo de l’ popoloj estas ja esence reakcia, kontraŭas al la dezirinda unueciĝo de l’ mondo k kaŭzas grandan perdon de energio, tempo k sango.

Okazas eĉ, ke tia politiko efikas favore al iu imperiisma ŝtato kontraŭ alia. Unu ekzemplo: La batalo de l’ generalo Sandino en Nikaragvo kontraŭ Usono. En ĉiuj «revoluciaj» gazetoj el la tuta mondo oni povis legi flamajn alvokojn por subteni la «heroan» batalon de l’ granda patrioto el Nikaragvo kontraŭ la usona imperiismo. Sandino tamen tute ne celis starigi socialisman regadon en tiu mondparto. Kaj eĉ se li celus tion, li ne havus ian ŝancon sukcesi en tiu malgranda lando. Rilate Sovetion, kiu reprezentas la sesonon de l’ mondo, ekzistas eĉ duboj ĉe pluraj eminentaj revoluciuloj pri la eblo starigi tie socialismon. Estas bone konate ke Trocki, ekzemple, defendas[2] la vidpunkton pri neeblo starigi socialismon en unu sola lando. Cetere la batalo de Sandino kontraŭ la usona imperiismo utilis nur al la brita aŭ eŭropa imperiismo[3].

Se oni konsideras la batalon de Abd-el-Krim en Maroko kontraŭ la franca imperiismo, oni povas fari similajn rimarkojn. Kaj, ni ripetas insiste, ĉie en la mondo la bataloj por nacia sendependiĝo estas esence reakciaj. Ni diras «esence», tial ke pro taktikaj konsideroj, dum revolucia tempo, kiam bolas la movado en iu metropolo, bataloj pro sendependiĝo de kolonioj povas esti provizore utilaj en tiu senco, ke ili malfortigas la potencon en la koncerna lando. Se, ekzemple, en Usono ekzistus revoluciaj kondiĉoj k se ardus la batalo inter la burĝaro k proletaro, estas evidente, ke la agado de iu Sandino en Nikaragvo, devigante la usonan registaron sendi trupojn tien, povus helpi al la revolucia movado en Usono mem. Sed tiaj kondiĉoj tute ne ekzistis, kiam la tutmonda «revolucia» gazetaro agitis favore al la patrioto Sandino.

Tial ni opinias, ke tia agitado estis ne nur esence, sed fakte reakcia. Ni ja konsiderus kiel paŝon antaŭen sur la vojo de la historia evoluado, se la usona imperiismo konstruus en Nikaragvo kanalon, por komunikigi la pacifikan k atlantikan oceanojn.

Alia ekzemplo pri objektive reakcia politiko estas tiu de Komintern en Ĉinio. Estis konsilite al la ĉiniaj komunistoj, ke ili subtenu la batalon de Kuo-Min-Tang kontraŭ la eŭropa imperiismo. Kaj kio rezultis el tio? La gvidantoj de la nacia ĉina movado bonakceptis la helpon de la komunistoj k poste, kiam ili opiniis esti sufiĉe fortaj por ne bezoni tian helpon, ili murdadis la komunistojn. Miloj k miloj da k-doj falis en nacia batalo k tio tiom pli malfortigis la klasbatalon.

La vera signifo de la naci-bataloj en Ĉinio k en Hindio estas, ke la tieaj burĝaroj volas ekspluatadi mem la laboristojn, sen la helpo de la fremdaj burĝaroj kun kiuj ili ja devas dividi la plusvaloron.

La intereso de la ĉiniaj k hindiaj proletoj estas klasbatali k tiucele organiziĝi k kunligi sian agadon kun tiu de l’ proletoj el la imperiismaj landoj. La intereso de l’ laboristoj el la imperiismaj landoj estas ĉiel subteni tiun batalon ĉe la koloniaj fratoj, tial ke, kiam ĉi tiuj konsentas labori por pli malalta salajro, tio reefikas sur iliajn proprajn salajrojn. Tio estas fakto, kiun neniu neas. La nacibatalo estas esence reakcia; la klasbatalo estas nepre revolucia. Ju pli la ekspluatatoj estas postulemaj, des pli la ekspluatantoj estas devigataj pli bone organizi la produktadon, instali novajn maŝinojn ktp. Kaj tio havas kiel rezulton krei kondiĉojn, kiuj devigas siavice la laboristojn postuli malpli longan labortempon por eviti senlaborecon.

La klasbatalo plie igas la ekspluatatojn ekkonscii pri neceso de tutmonda solidaro, dum la nacibatalo pluigis en la amaso la patriotajn sentojn, kiuj estas tre forta subjektiva baro malhelpanta la unuiĝon inter la diverslandaj proletoj.

Nacibataloj povis havi ian pravan signifon antaŭ multe da jaroj, kiam ekzistis memstaraj naciaj ekonomioj. Tiu epoko forpasis. La nuna problemo pri emancipiĝo de l’ laborista klaso estas tre simpla, kvankam vastega: venki la burĝan klason k organizadi k direkti mondmastrumadon. La objektivaj kondiĉoj por tio jam ekzistas. Kio malhelpas k baras, tio estas la subjektivaj fortoj, la tradicioj, la diversaj kulturoj k lingvoj. Kiuj konscie k celkonforme volas labori al la mondunuecigo, al la sennaciigo de l’ popoloj, tiuj devas akceli senĉesan, senkompromisan batalon kontraŭ ĉiaj naciaj superstiĉoj, ĉu lingvaj, ĉu aliaj; tiuj havas intereson subteni ĉion, kio helpas en tiun direkton.

La sennaciistoj plenkonscie sin dediĉas al tiu tasko; ili rifuzas helpi al la oportunismaj klopodoj de partioj, kies ĉefa celo estas kapti la regadon en iu lando. Por sukcesi en tiu tasko, la politikaj agituloj sin apogas eĉ sur la antaŭjuĝoj de la amasoj. Ili agitadas plej ofte per tute demagogiaj procedoj, kiuj ne detruas la radikojn de tio, kion necesas neniigi por starigi sennaciecan socion.

Plej trafan ekzemplon liveris lastatempe la Germana Komunista Partio, okaze de l’ baloto por elekti deputitojn por la regna parlamento. En ĝia programo la naciismo ludis grandan rolon. Kelkrilate ĝi eĉ similis tiun de la naci-socialistoj (faŝistoj aŭ Hitleranoj). Se ĉi tiuj lastaj povis atingi grandajn sukcesojn k se la komunistoj ankaŭ sukcesis forpreni relative multajn voĉojn el la socialdemokrata fronto, estas ĉefe dank’ al tio, ke ilia programo lerte utiligis la naciemon de l’ popolamasoj. La rezulto de tio estas, ke nuntempe en Germanio la naciisma ondo minacas ĉion superakvigi.

Ne malpli notindan fakton oni povas sperti nuntempe en Alzaco-Lorenio, kie la komunistoj faras nemalofte unuecan fronton kun la plej reakciaj elementoj, kun pastroj k similuloj.

La agitado por nacia liberiĝo havas eĉ tute neantaŭviditan rezulton: revivigi en jam delonge asimilitaj provincoj la deziron al apartiĝo. Oni ja devas memori, ke la nacioj ne ĉiam konsistigis unuon. Tiu unuo estas artefarita de la Historio. Kaj la fakto, ke la agitado por nacia liberiĝo tendencas ŝanĝi la direkton en la movo de l’ historia rado, pruvas plej bone la reakciecon de tia politiko.

La taktiko de partioj rekomendantaj la nacibatalon havas ankaŭ aliajn, neantaŭviditajn konsekvencojn. Kiam en Manĉurio okazis konflikto inter Sovetio k Ĉinio, la konsekvencaj anoj de la politiko pri rajto de l’ popoloj je memdispono akre riproĉis al Stalin lian «imperiismon». Ilia riproĉo formale estis prava; Stalin ja agis nekonsekvence kun sia propra politiko, sed ni opinias, ke li agis prave en la intereso de l’ Revolucio.

Pro la ĉi supre diritaj motivoj la nunaj politikaj partioj ne povas bone plenumi edukan taskon, ne povas efike labori por detrui la subjektivajn fortojn, kiuj baras, bremsas la historian procezon[4], kiu nepre kondukas la homaron al mondunuiĝo per la senĉesa evoluado k plivastiĝado de l’ produktofortoj.

La sennaciistoj sekve deklaras laŭte k tute malkaŝe, ke ili ne volas partopreni en iu ajn agitado k batalo por naciliberigo. Ili avertas la proletojn, ke tio povas neniel liberigi ilin.

La plej freŝdata historio tre bone instruas, ke la nacibatalo estas iluzio, trompo por la laboristoj. Se ni ekzamenas la vivkondiĉojn de la proletoj el la «liberigitaj» nacioj kiel Ĉeĥoslovakio, Estonio, Finlando, Irlando aŭ Polio, ni konstatas, ke ili neniel estas pli bonaj ol antaŭ la nacia liberiĝo.

La sola profitdona batalo por la proletaro estas do la klasbatalo, ne la nacibatalo. Kiam laboristoj atingis pli mallongan labortempon, pli bonajn laborkondiĉojn, ili fakte antaŭeniris sur la vojo al definitiva liberiĝo.

Sed la sperto montras ĉiutage, ke la klasbatalo havas ŝancon sukcesi nur se ĝi estas organizata mondskale. La ĝisnuna internacia organizmaniero de l’ proletoj ne plu estas la plej taŭga por konduki al sukceso la klasbatalon. Nur la sennaciismo proponas racian k trafan or- ganizsistemon. Laŭ tiu sistemo la laboristoj ne estus nacie k internacie organizitaj, sed tutmonde laŭ industrioj. Ekzemple, la ministoj el la tuta mondo apartenus al la sama sindikato k kiam tiu organizo decidus strikon, tiu decido valorus por ĉiuj anoj. Kaj kiam la kapitalismo estus finvenkita, tiu Sindikato organizus la minindustrion laŭ la bezonoj k postuloj de l’ tuta homaro.

La saman rezonadon oni povas fari pri ĉiuj industrioj. Statistikaparato kalkulus ĉiujn riĉaĵojn el la mondo k difinus la kvanton, kiun rajtas ricevi ĉiu homo. La tuta produktado estus raciigata k sufiĉus labori dum kelkaj horoj — eble 3-4 — ĉiutage por ke ĉiu homo ĝuadu bonstaton k komforton. En tia mondmastrumado ne povas temi pri naciaj kadroj, kiujn zorge celas konservi la internaciistoj.

Sendube la tuta afero aspektas nun utopia k ĝi estigos kompateman rideton ĉe la lipoj de la nuntempaj revoluciuloj-oportunistoj. Kompreneble ni ne kredas, ke la sennaciismo estos morgaŭ akceptata de la klasbatala proletaro. Sed Marks k Engels povis ankaŭ aspekti kiel utopiistoj, kiam ili verkis antaŭ 83 jaroj la Komunistan Manifeston. Post tiu longdaŭra tempo la socio, kiun ili prezentis al si kiel nepre stariĝontan, ankoraŭ ne ekzistas. En Sovetio oni ja «konstruas socialismon»; sed tio ĝuste pruvas, ke eĉ tie ĝi ankoraŭ ne stariĝis. Ni ne ekzamenos, ĉu fakte oni konstruas socialismon, aŭ ĉu la tiea ekonomio tendencas fariĝi ŝtata kapitalismo kun grandega burokrataro oligarkia. Regas ja en Sovetio sama monsistemo kiel en kapitalistaj landoj k tre diversaj salajroj. Masonisto ekzemple ne havas la saman salajron kiel arkitekto. Tiu konstato ne estas riproĉo; ni nur celas montri, ke estas permeseble anticipi sen risko esti rigardata kiel malsaĝulo, ĉar post jarcento da propagando por socialismo, ĝi ankoraŭ nenie ekzistas.

La vidpunkto de la sennaciistoj do ne tute koincidas kun la nuna politiko de l’ diversaj laboristaj Internacioj. Ni eĉ opinias, ke ilia politiko estas kelkrilate reakcia, almenaŭ filistre oportunisma.

Kiam Marks k Engels verkis sian faman Manifeston, ne ekzistis tiam mondlingvo. Sed nuntempe ekzistas esperanto. Jam plurdekoj da miloj da laboristoj scipovas ĝin k miloj da ili ĉiutage ĝin aplikas. Jam en 10 universalaj kongresoj[5] plurcentoj da proletoj povis diskuti varme k pasie pri siaj propraj aferoj, uzante nur tiun artefaritan lingvon. Kaj malgraŭ tiuj videblaj faktoj, la gvidantoj el la laborista movado ignoras tiun racian tutmondan interkomprenilon. Ili cetere agas konsekvence. Konscie aŭ ne, ili sentas, ke la ĝenerala aplikado de esperanto en la laborista movado kondukus ilin al reviziado de ilia politiko, de iliaj gvidprincipoj. Ili pli malpli obtuze sentas, ke ilia rolo en la gvidado de la amasoj estus malgrandigata, se ĉiuj proletoj komprenus unuj la aliajn; se la kongresoj povus okazi sen tradukistoj k interpretistoj; se la laboristoj povus interrilati senpere tra la tuta mondo. Fakte kreiĝis en la socio nova klaso da homoj: la laboristaj gvidistoj, kies personajn interesojn iel povus domaĝi la mondlingvo.

La sennaciistoj maltime k malkaŝe denuncas tian gvidistan parazitemon. Ili sin turnas al la amaso k vokas al la racio de l’ komprenkapablaj homoj, por ke ĉi tiuj lastaj utiligu k disvastigu ĉion, kio estas racia; ĉion, kio reprezentas teknikan progreson k helpas detrui la barojn, kiuj ĝenas la antaŭeniradon de l’ proletaro. La sennaciistoj batalas kontraŭ ĉio nacieca: kontraŭ naciaj lingvoj k kulturoj, naciaj kutimoj k tradicioj. Por ili esperanto estas ilia ĉefa lingvo k la naciajn lingvojn ili rigardas nur kiel helpajn. Ili rifuzas partopreni en iu ajn nacibatalo k agnoskas kiel necesan k profitdonan al la ekspluatataro nur la klasbatalon kun la celo forigi la klasojn k la naciecojn k ĉian ekspluaton. Ili subtenas ĉion, kio helpas malaperigi la diferencojn inter la popoloj k kondukas al racia mastrumado de l’ terglobo. Ili opinias, ke ĉio, kio miksas k lutas la popolojn, faras bonan homaĵon.

La sennaciistoj bazas sian konvinkon sur la konstato, ke la racio, kiu inventas k konstruas, estas la sole taŭga bazo, sur kiu povos stariĝi tutmonda kulturo. Ili tamen ne kredas, ke ĉiuj homoj povos baldaŭ akiri menson, en kiu superregus la racio. Ili scias, ke la sento estas granda forto, tre efika instigilo; ke la mitoj ludis grandan rolon en la Historio. Se homoj povas prezenti al si la sennaciismon, la mondunuiĝon nur kiel novan miton, simila al la patrio, tio ne tre domaĝas. La konsciaj sennaciistoj sekve ne forpuŝas de si homojn, kiuj estas ĉefe kaptataj de la entuziasmo por granda, nobla idealo. Tro ofte la racio estis metata je la servo de l’ mistiko; kompense ni metu la mistikon je la servo de l’ racio.

Sed estu nenia miskompreno: ni havas la firman konvinkon, ke nur la ekspluatata klaso, la proletaro, povas esti la historia forto, kiu starigos sennaciecan, senekspluatan socion. Ne pro tio, ke la proletoj estas esence diferencaj de la burĝoj, sed tial ke ilia klasbatalo por emancipiĝi instigas ilin al mondskala unuiĝo, k samtempe devigas la ekspluatantojn senĉese pliperfektigi, pli raciigi la produktorimedojn. Kie la salajroj estas malaltaj, kie la laboristoj konsentas vivi en tre mizeraj kondiĉoj, tie la mastroj ne havas instigon por instali maŝinojn k raciigi la produktadon.

Mondmastrumado preparas la grundon por mondkulturo, kulturo, kies substrato[6] estu la racio.

Tio ne signifas, ke la homoj fariĝos ĉiuj sammodelaj. Kreiĝos certe ia unueco en la spiritostato k karaktero de l’ homoj. Foriĝos la naciaj apartaĵoj, sed daŭre ekzistos individuaj diferencoj. Kaj tial ke la homoj havos la eblon kontakti kun ĉiuj mondpartoj, havos plurajn horojn liberajn ĉiutage k povos ilin dediĉi al persona laboro, al individua kulturo, oni povas prave konjekti, ke el tio rezultos fortaj individuoj kun originalaj pensoj k sentoj, kiuj esprimiĝos en diversaj artoj, kompreneblaj k senteblaj en la tuta mondo.

  1. Se oni demandus nin: «Kiel vi kontraŭbatalas?» Ni respondus: tiel same kiel la «kontraŭimperiistoj», per paroloj. Kiam en la revolucia gazetaro el la tuta mondo estis laŭdata la batalo de l’ nikaragva patrioto Sandino kontraŭ la usona imperiismo, la redaktoroj ne volontiĝis en lian armeon por partopreni per armiloj la batalon. Kiam en kolonioj ribelas indiĝenoj k batalas kontraŭ siaj ekspluatantoj, ni kompreneble aprobas; sed ni avertas, ke veran emancipiĝon la indiĝenoj ne atingos per «nacia sendependiĝo»; ni rekomendas, ke ili klasbatalu, ke ili kunigu siajn fortojn kun tiuj de la tutmonda proletaro por tiel forigi ĉian ekspluatadon. Se en iu metropolo la laboristaro strikus por ĉesigi kruelan ekspluatadon en kolonioj, ni ankaŭ kompreneble partoprenus tian strikon.
  2. Oni memoru, ke Trocki vivis ankoraŭ, kiam estis verkataj ĉi tiuj linioj. — Eld.
  3. Por eviti ĉian miskomprenon, necesas rimarkigi ĉi tie, ke rilate al Sovetio la problemo estas tute alia. Se kapitalistaj ŝtatoj atakus Sovetion, la tieaj laboristoj ne defendus iun patrion, sed la Revolucion, la Socialismon. Estus cetere la devo de l’ proletoj el la tuta mondo ĉiel partopreni al tiu defendo.(*) Sed por nenion forsilenti el nia penso, ni aldiru, ke se pasus dekoj da jaroj sen ke la kapitalismo estu renversata en la aliaj landoj; se povus kunekzisti socialisma ekonomio en Sovetio k kapitalisma en ceteraj landoj — kio ŝajnas al ni tre dubinda — estas tre verŝajne, ke kreiĝus en Sovetio ia danĝera patriotismo.

    (*) Jam nemultajn jarojn post la apero de ĉi tiuj linioj Lanti reviziis sian penson pri defendindo de la soveta ŝtato, sub la impona leciono, kiun Stalin donis al ni per la fizika ekstermado — post parodio de juĝado — de la kunuloj de Lenin. — La eldonantoj.
  4. Necesas ĉi tie rimarkigi, ke ni ne konsideras tiun procezon, kiel ian diaĵon, kiu konscie direktus la homajn aferojn. Por ke la leganto komprenu ĝuste nian esprimon, li bonvolu kompari nian klarigon sur la pĝ. 24 k 41.
  5. En 1951 okazis jam la 24-a de tiaj kongresoj. — Eld.
  6. Esenca parto subtenananta la estecon.