Manon Lescaut/Parto dua

El Vikifontaro
Tradukita de Henri Vallienne
Paris (p. 105-188)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI



PARTO DUA


Mia ĉeesto kaj la ĝentilaĵoj de sinjoro de T… vaporigis ĉiun ĉagrenon, kiu povis ankoraŭ resti en Manon.

« Ni forgesu niajn pasintajn terurojn, mia kara animo, mi diris al ŝi enirante, kaj ni rekomencu vivi pli feliĉaj ol antaŭe. Sendiskuteble amo estas bona mastro. Fortuno ne povus kaŭzi tiom da malfeliĉaĵoj, kiom da plezuroj al ni gustumigis amo. »

Nia vespermanĝo estis vera sceno de ĝojo. Mi estis pli fiera kaj kontenta kun Manon kaj miaj cent monpistoloj, ol la plej riĉa partiano de Parizo kun siaj amasigitaj trezoroj. Ni devas ŝati niajn riĉaĵojn, laŭ la rimedoj de ni havitaj por kontentigi niajn dezirojn. Inter ili, mi ne havis unu solan, kiun mi deziris efektivigi. Estonteco eĉ kaŭzis al mi malmute da embaraso. Mi estis preskaŭ certa, ke mia patro faros nenian malfacilecon por doni al mi sufiĉe da mono, por ke mi vivu dece en Parizo, tial ke, ĉar mi estis en mia dudeka jaro, mi baldaŭ estos rajtigita postuli mian parton el posedaĵoj de mia patrino. Mi ne kaŝis al Manon, ke la tuteco de miaj riĉaĵoj estas nur cent monpistoloj. Tio sufiĉis, por ke mi povu atendi facile pli bonan fortunon, kiu ŝajne ne povis manki, ĉu per miaj naturaj rajtoj, ĉu per rimedoj de ludo.

Pro tio, dum unuaj semajnoj, mi pensis nur ĝui mian situacion; kaj, pro forto de honoro same kiel pro restaĵo de timado al polico, de tago al tago mi prokrastis rekomenci miajn rilatojn kun la kunligitoj de la hotelo de T…: mi min kontentigis, ludante en malpli malbonfamaj kunvenejoj, en kiuj favoro de l’sorto ebligis, ke mi ne bezonu min humiligi ĝis helpado de industrio. Mi pasigis en urbo parton de tagmezo, kaj mi revenis vespermanĝi en Chaillot, tre ofte akompanita de sinjoro de T…, kies amikeco por ni pligrandiĝis de tago al tago. Manon trovis rimedojn kontraŭ enuo. Ŝi socialligiĝis en najbareco kun kelkaj junaj fraŭlinoj, kiujn printempo alkondukis en tiun lokon. Promenado kaj malgrandaj ekzercoj, taŭgaj por ilia sekso, faris sinsekve ilian okupadon. Ludado, kies limojn ili reguligis, liveris monsumon por pagi veturilon. Ili iris en Boulogne’an[1] arbaron por spiri aeron: kaj en vespero, kiam mi revenis, mi retrovis Manon’on pli belan, pli kontentan, pli pasiplenan, ol iam ajn ŝi estis.

Tamen altiĝis kelkaj nuboj, kiuj ŝajnis minaci la konstruaĵon de mia feliĉeco. Sed ili malkonfuze vaporiĝis; kaj la petola humoro de Manon igis la finon tiel komika, ke mi trovas ankoraŭ dolĉecon en memoro, kiu al mi prezentas ŝian amemon kaj la agrablecon de ŝia spirito.

La sola servisto, kiu faris nian servistaron, iam min prenis aparte por diri, kun multe da embaraso, ke li havas tre gravan sekreton por konigi al mi. Mi lin kuraĝigis, ke li parolu libere. Post kelkaj ŝanceliĝoj, li komprenigis al mi, ke fremda sinjorego ŝajnis kaptita de granda amo al fraŭlino Manon. La konfuzo de mia sango sin sentigis en ĉiuj miaj vejnoj.

« Ĉu ŝi sentas samon al li? mi interrompis pli rapide, ol ebligis prudento por min sciigi. »

Mia eksciteco lin timigis. Li respondis kun mieno maltrankvila, ke lia sagaceco ne iris tiel malproksimen: sed, rimarkinte, ke de kelkaj tagoj tiu fremdulo venas senmanke en Boulogne’an arbaron, ke li malsupreniras el sia karoso kaj eniras sola en flankan aleon, ŝajnante serĉi okazon por vidi aŭ renkonti la fraŭlinon, li havis ideon, sin kunligi kun liaj servistoj, por ekscii de ili la nomon de ilia mastro, kun kiu ili agas kiel kun itala princo, kaj ke ili mem suspektis ian aman aventuron: li ne povis ricevi aliajn sciigojn, li aldonis tremante, tial ke la princo tiam estis elirinta el arbaro, kaj alpaŝinte al li senfierece, estis petinta de li lian nomon; poste, kvazaŭ li estus diveninta, ke li partoprenas nian servistaron, li lin gratulis, ke li apartenas al la plej ĉarmoplena persono de la tuta mondo.

Mi malpacience atendis la sekvon de tiu rakonto. Li ĝin finis per timoplenaj senkulpigoj, kiuj, laŭ mia opinio, nur estis kaŭzitaj de miaj malprudentaj agitaĵoj. Vane mi lin instigis, ke li daŭrigu, nenion kaŝante. Li al mi certigis, ke li scias nenion plu, kaj ke, ĉar tio, kion li al mi ekrakontis, estis okazinta dum la antaŭa tago, li ne estis revidinta la servitojn de l’princo. Mi lin kuraĝigis ne nur per laŭdoj, sed plie per grava rekompenco: kaj, ne montrante eĉ la plej malgrandan malfidon al Manon, mi al li rekomendis per plej trankvila tono, ke li observu ĉiujn klopodojn de la fremdulo.

Funde lia teruro lasis en mi kruelajn dubojn. Eble ĝi estis kaŭzo, ke li silentis pri parto de vero. Tamen post kelkaj pripensoj, min tiel forlasis miaj timadoj, ke mi sentis bedaŭron, ĉar mi estis doninta tiun signon de malforteco. Mi ne povis fari al Manon krimon, ke ŝi estas amata. Tre verŝajne ŝi ne konis sian triumfon: kaj kian vivon mi havos, se mi estas kapabla malfermi tiel facile al ĵaluzeco la enirejon de mia koro? La morgaŭan tagon mi revenis Parizon, havante nenian projekton krom rapidigi la progreson de mia fortuno, ludante pli gravajn monsumojn, por ke, estante pli riĉa, mi povu sen malfacileco forlasi Chaillot’on, tuj kiam io ajn min maltrankviligos. Vespere mi eksciis nenion kapablan malutili al mia ripozo. La fremdulo estis reveninta en Boulogne’an arbaron: kaj kredante sin rajtigita, per tio, kio okazis en antaŭtago, alpaŝi al mia konfidenciulo, li parolis al li pri sia amo, sed laŭ terminoj, kiuj konjektis nenian konsenton kun Manon. Li lin demandis pri mil detaloj. Fine li provis lin interesi al siaj projektoj, promesante gravegan rekompencon; kaj eltirinte leteron, kiun li tenis preta, vane al li proponis kelkajn luidorojn, por ke li ĝin donu al sia mastrino.

Du tagoj pasis sen alia okazintaĵo. La tria estis pli ventega. Mi eksciis, revenante el urbo iom malfrue, ke Manon, dum sia promenado, sin disigis momente for de siaj kunulinoj, kaj ke, ĉar la fremdulo, kiu ŝin sekvis laŭ malgrande interspaco, alproksimiĝis al ŝi post signo farita de ŝi, ŝi al li donis leteron, kiun li ricevis kun ĝojoplenaj elmontroj. Sed li havis tempon ilin montri, nur kisante la literojn, ĉar tuje ŝi estis forkurinta. Sed ŝi ŝajnis eksterordinare ĝoja dum restaĵo de l’ tago; kaj de kiam ŝi estis veninta hejmen, tiu humoro ne ŝin forlasis. Kompreneble mi tremetis je ĉia vorto.

« Ĉu vi estas certa, mi diris malĝoje al mia servisto, ke viaj okuloj vin ne erarigis? »

Li prenis ateste ĉielon pri sia bonfido. Mi ne scias al kio la turmentoj de mia koro min estus fortirintaj, se Manon, kiu aŭdis min revenantan, ne estus alkurinta al mi kun ŝajno de malpacienco kaj plendoj pro mia malrapideco. Ŝi ne atendis mian respondon por min premi per karesoj; sed kiam ŝi vidis sin solan kun mi, ŝi min fortege riproĉis, ke mi kutimas reveni tiel malfrue. Ĉar mia silento al ŝi lasis liberecon por daŭrigi, ŝi diris, ke de tri semajnoj mi ne pasigis tagon tutan kun ŝi; ke ŝi ne povas toleri tiel longajn forestadon; ke ŝi petas almenaŭ unu tagon de tempo al tempo, kaj ke morgaŭ ŝi volas min vidi apud ŝi de mateno ĝis vespero.

« Mi ĉeestos tie ĉi, ne dubu pri tio, mi respondis per tono iom kolereta. »

Ŝi ne ŝajnis multe atenti mian ĉagrenon; kaj en ekmovo de ĝojo, kiu efektive ŝajnis al mi strange vivega, ŝi faris mil plaĉindajn pentraĵojn pri la maniero laŭ kiu ŝi pasigis tagon.

« Stranga knabino, mi diris al mi mem: kion mi devas atendi de tia komenco? »

La aventuro de nua unua disigo revenis en mian spiriton. Tamen mi kredis vidi en la fundo de ŝia ĝojo kaj de ŝiaj karesoj signojn de vereco, kiuj akordiĝis kun ŝajnoj.

Ne estis malfacile al mi alĵeti la malĝojecon, kontraŭ kiu mi ne povis min defendi dum vespermanĝo, sur malgajnon, kiun mi estis farinta en la ludado. Mi konsideris kiel tre profitplene por mi, ke la ideo ne forlasi Chaillot’on dum sekvanta tago estu deveninta de ŝi mem. Tio al mi gajnigis tempon por miaj decidoj. Mia ĉeesto forigis ĉiuspecajn timadojn por la morgaŭo: kaj se mi rimarkos nenion, kiu min devigos eksplodigi miajn eltrovojn, mi jam estis decidinta, ke en la posta tago mi transportos mian loĝejon en urbon, en kvartalon, en kiu mi havos nenian konatiĝon kun princoj. Tiu aranĝo al mi igis pasigi nokton pli trankvilan: sed ĝi ne demetis de mi la doloron, ke mi estu rajtigita tremi por ia nova malfideleco.

Kiam mi vekiĝis, Manon al mi anoncis, ke, kvankam mi pasigos tagon en mia apartamento, tamen ŝi pretendas, ke pro tio mi ne havu ŝajnon pli malordigitan ol kutime, kaj ke ŝi volas, ke miaj haroj estu preparitaj de ŝia propra mano. Ili estis tre belaj. Tio estas amuzo, kiun kelkafoje ŝi donis al si. Sed ŝi alportis pli da zorgoj, ol mi neniam ŝin vidis fari en tiu okupado. Por ŝin kontentigi mi estis devigita sidiĝi antaŭ ŝian tualettablon kaj toleri ĉiujn malgrandajn serĉadojn, kiujn ŝi provis por min plibeligi. Dum ŝi laboradis, ofte ŝi turnigis mian vizaĝon al si: kaj apogante siajn ambaŭ manojn sur miajn ŝultrojn, ŝi min rigardis kun avida scivoleco. Poste montrinte sian kontenton per unu aŭ du kisadoj, ŝi reprenigis de mi mian staton por daŭrigi sian agon. Tiu petolaĵo min okupis ĝis horo de tagmanĝo. La fervoro, per kiu ŝi tion faris, ŝajnis al mi tiel natura, kaj ŝia gajeco tiel malmute odoris artifikon ke, ne povante akordigi ŝajnojn tiel konstantajn kun projekto de nigra perfido, pli ol unu fojon mi estis tentita malfermi al ŝi mian koron, kaj min liberigi el ŝarĝo, kiu komencis min pezi. Sed ĉiumomente mi esperis, ke tiu malfermigo venos de ŝi, kaj antaŭtempe mi faris al mi pri tio feliĉegan triumfon.

Ni reeniris en ŝian tualetejon. Ŝi ekreordigis miajn harojn; kaj pro komplezo mi estis cedanta al ĉiuj ŝiaj voladoj, kiam oni venis nin averti, ke la princo de... petas por ŝin vidi. Tiu nomo min varmigis ĝis kolero.

«Kion do? mi ekkriis, ŝin repuŝante, kiu? kia princo?»

Ŝi ne respondis al miaj demandoj.

« Lin suprenirigu, ŝi diris malvarme al la lakeo. »

Kaj sin turnante al mi:

« Kara amato, kiun mi adoras, ŝi daŭrigis per ensorĉanta tono, mi petas de ci unu momenton de komplezo. Unu momenton, unu solan momenton. Pro tio, mi cin amos milfoje pli. Pri tio mi estos dankema dum mia tuta vivado. »

Indigno kaj miro ligis mian langon. Ŝi ripetis siajn petegojn; kaj mi serĉis esprimojn por ilin forĵeti kun malestimo. Sed, aŭdante, ke la pordo de l’antaŭĉambro malfermiĝas, ŝi ekkaptis per unu mano miajn harojn, kiuj flirtis sur miaj ŝultroj, prenis per alia sian tualetan spegulon, uzis sian tutan forton por min treni en tiu stato ĝis pordo de l’tualetejo, kaj ĝin malferminte per genuo, montris al la fremdulo, kiun verŝajne bruo estis haltiginta en mezo de ĉambro, vidaĵon, kiu kredeble kaŭzis al li grandan miron. Mi vidis viron tre bele vestitan, sed kiu havis malnoblan mienon. Kvankam tiu sceno lin embarasis, tamen li faris profundan reverencon. Manon ne lasis al li tempon malfermi lian buŝon. Ŝi prezentis al li la spegulon.

« Vidu, sinjoro, ŝi diris; rigardu vin bone, kaj estu justa pri mi. Vi petas de mi amon. Jen estas la viro, kiun mi amas, kaj kiun mi ĵuris ami dum mia tuta vivado. Lin komparu kun vi mem. Se vi kredas, ke vi povas disputi al li mian koron, konigu do al mi sur kian fundamenton vi vin apogas; ĉar mi certigas vin, ke por okuloj de via tre humila servantino, ĉiuj italaj princoj ne valoras unu el haroj, kiujn mi tenas. »

Dum tiu malsaĝa parolado, kiun sendube ŝi estis meditinta, mi faris senutilajn penadojn por min liberigi: kaj sentante kompaton al viro konsiderinda, mi sentis min ema ripari tiun insulteton per miaj ĝentilaĵoj. Sed, ĉar li retrovis facile sian spiritĉeeston, lia respondo, kiun mi opiniis malafabla, al mi perdigis tiun inklinon.

« Fraŭlino, fraŭlino, li diris kun malbonkora rideto, efektive mi malfermas okulojn, kaj mi trovas vin multe malpli novica, ol mi tion figuris al mi. »

Li tuj eliris, ne ĵetinte rigardon al ŝi, kaj aldonante per voĉo mallaŭta, ke francaj ne pli valoras ol italaj virinoj. Nenio min instigis, ke en tiu okazo mi inspiru al li pli bonan ideon pri la bela sekso.

Manon lasis miajn harojn, sin ĵetis en aporseĝon kaj sonorigis la ĉambron per longaj ridegoj. Mi ne kaŝos, ke mi estis tuŝita ĝis fundo de l’koro per ofero, kiu mi povis alkalkuli nur al amo. Tamen la petolaĵo ŝajnis al mi supermezura. Mi ŝin riproĉis pri tio. Ŝi rakontis, ke mia konkuranto, ŝin sieĝadinte dum kalkaj tagoj en Boulogne’a arbaro kaj diveniginte de ŝi siajn sentojn per grimacoj, decidis, ke li faros al ŝi malkaŝitan amkonfeson, akompanitan de lia nomo kaj de ĉiuj liaj titoloj, en letero, kiun li al ŝi donigis per la veturigisto, kiu kondukis ŝin kaj ŝiajn kunulinojn; ke li promesis trans montoj brilan fortunon kaj eternan adoradon; ke ŝi estis reveninta en Chaillot’on, decidinte, ke ŝi konigos al mi tiun aventuron, sed ke, pripensante, ke ni povos eltiri el tio ian amuzaĵon, ŝi ne povis kontraŭbatali sian imagon; ke ŝi donis al la itala princo, per flatanta respondo, la liberecon ŝin vidi en ŝia hejmo, kaj ke ŝi faris al si duan plezuron, min eneregante en sian planon, ne naskiginte en mi eĉ la plej malgrandan suspekton. Mi ne diris al ŝi eĉ unu vorton pri la sciigoj al mi alvenintaj per alia vojo; kaj ebrieco de triumfanta amo ĉion forgesigis al mi.

Mi rimarkis, en mia tuta vivo, ke ĉiam ĉielo elektis, por min frapi de siaj plej dolorigaj punoj, la tempon en kiu mia fortuno ŝajnis plej firme starigita. Mi min kredis tiel feliĉa kun amikeco de S-ro de T… kaj kun amemo de Manon, ke neniu estus povinta komprenigi de mi, ke mi estis timonta ian novan malfeliĉon. Tamen unu prepariĝis, tiel pereiga, ke ĝi min malsuprenirigis ĝis la stato, en kiu vi min vidis en Pacy, kaj iom post iom ĝis ekstremoj tiel plorindaj, ke vi malfacile kredos mian fidindan rakonton.

Ian tagon, en kiu ni havis sinjoron de T… kiel kunvespermanĝanton, ni aŭdis bruon de karoso, kiu haltis ĉe la pordo de la gastejo. Scivolo al ni dezirigis koni, kiu povas alveni en tiu horo. Oni diris al mi, ke ĝi estas la juna G… M…, tio estas la filo de nia plej kruela malamiko, de tiu maljuna diboĉulo, kiu metis min en Saint-Lazare’on kaj Manon’on en Hospitalon. Lia nomo suprenirigis ruĝecon al mia vizaĝo.

« Estas ĉielo, kiu lin alkondukas, mi diris al sinjoro de T…, por lin puni pri la malkuraĝeco de lia patro. Li ne min forkuros, antaŭ kiam ni estos mezurintaj niajn spadojn. »

Sinjoro de T…, kiu lin konis kaj kiu eĉ estis unu de liaj plej bonaj amikoj, penadis por prenigi de mi aliajn sentojn al li. Li certigis, ke li estas tre aminda junulo, tute nekapabla esti partopreninto en la ago de lia patro; kaj ke, tuj kiam mi estos vidinta lin dum unu momento, tuj mi donos al li mian estimon kaj petos de li la lian. Post kiam li estis aldoninta mil aferojn laŭdplenajn por li, li petis de mi, ĉu mi konsentus, ke li iros proponi al li, ĉu li volas preni lokon apud ni kaj sin kontentigi per la restaĵo de nia vespermanĝo. Li refutis tiun pripenson, ke estus danĝere por Manon malkovri nian loĝejon al la filo de nia malamiko, ĵurante sur sian honoron kaj sian bonfidon, ke kiam li nin konos, ni ne havos plu pli fervoran defendanton. Post tiaj certigoj, mi faris kompreneble nenian malfacilecon. Sinjoro de T... lin alkondukis al ni, nur kiam li estis preninta momenton, por al li sciigi, kiaj ni estas. Li eniris kun ŝajno, kiu lin igis favora al ni. Li min kisis. Ni sidiĝis. Li admiris Manon’on, min, ĉion, kio al ni apartenas, kaj manĝis kun apetito, kiu faris honoron nia vespermanĝo. Kiam oni estis senmanĝilariginta la tablon, la interparolado fariĝis pli serioza. Li mallevis okulojn por paroli pri la malĝentilaĵoj, kiujn uzis lia patro kontraŭ ni. Li faris al ni la plej submetitajn senkulpigojn.

« Mi ilin mallongigas, li diris, por ne renovigi memoron, kiu kaŭzas al mi tro da honto. »

Se tiuj bedaŭroj estis sinceraj en komenco, ili fariĝis poste multe pli tiaj: ĉar apenaŭ li estis pasiginta duonon da horo en tiu interparolado, tuj mi ekvidis la impreson, kiun faris al li la ĉarmoj de Manon. Liaj rigardoj kaj liaj manieroj iom post iom dolĉiĝis. Tamen en liaj paroladoj li nenion preterlasis; sed kvankam ĵaluzeco ne min helpis, tamen mi estis tro sperta en amaj aferoj, por ne rimarki tion, kio devenis de tiu fonto. Li kun ni sociiĝis dum parto de nokto, kaj li lasis nin, nur kiam li estis sin gratulinta pri nia konatiĝo, petinte de ni permeson, ke li kelkafoje renovigos la prezenton de siaj servoj. Li eliris matene kun sinjoro de T..., kiu eniris kun li en lian karoson.

Mi sentis, kiel mi jam diris, nenian emon al ĵaluzeco. Pli ol neniam mi havis kredemon al ĵuroj de Manon. Tiu ĉarma kretaĵo estis tiel absolute estrino de mia animo, ke mi ne havis eĉ la plej malgrandan senton, kiu ne estas estimo kaj amo. Ne nur mi ne faris al ŝi krimon, ke ŝi plaĉis al la juna G... M..., sed plie mi estis ravita pri efiko de ŝiaj ĉarmoj, kaj mi gratulis min, ke mi estas amata de knabino, kiun ĉiuj homoj trovas aminda. Mi eĉ ne juĝis taŭge konigi al ŝi miajn suspektojn. Ni estis okupitaj dum kelkaj tagoj pro zorgo alĝustigi ŝiajn vestojn, kaj konsiliĝi, ĉu ni povos iri al komediejo sen timo, ke oni nin rekonos. Sinjoro de T... revenis nin vidi antaŭ la fino de la semajno; ni lin demandis pri tio. Li bone vidis, ke necese estas jesi por plezurigi al Manon. Ni decidis, ke ni iros en ĝin kun li en la vespero mem.

Tamen tiu decido ne povis efektiviĝi; ĉar, min altirinte tuje aparten:

« De kiam mi vidis vin, li diris, mi estas en plej granda embaraso; kaj la vizito, kiun mi faras al vi estas sekvo de tio. G... M... amas vian amatinon. Li faris al mi pri tio konfidencion. Mi estas lia intima amiko kaj tute preta lin servi; sed mi estas same la via. Mi konsideris, ke liaj intencoj estas maljustaj, kaj mi ilin kondamnis. Mi estus konservinta lian sekreton, se li intencus uzi por plaĉi nur komunajn vojojn; sed li estas tre bone informita pri la humoro de Manon. Li sciis, mi ne scias kiamaniere, ke ŝi amas sufiĉegon kaj plezuron, kaj ĉar li ĝuas grandegajn riĉaĵojn, li konigis al mi, ke li volas ŝin tenti unue per granda donaco kaj per la propono de dek mil monfuntoj da pensio. Se ambaŭ aferoj estus estintaj egalaj, eble mi estus devinta fari al mi multe pli da perforto por lin perfidi: sed, por via profito, justeco kuniĝis kun amikeco, des pli ke, ĉar mi estis la malprudenta kaŭzo de lia sio, lin enkondukinte ĉi tien, mi estas ju pli devigata antaŭmalhelpi efikojn de malbonaĵo, kiun mi okazigis. »

Mi dankis sinjoron de T... pro tiel gravega servo, kaj mi konfesis, kun perfekta reveno al la konfido, la karaktero de Manon estas tia, kian G... M... ĝin figuras al si; tio estas, ke ŝi ne povas toleri la nomon de malriĉeco.

« Tamen, mi diris, tiel longe kiam la demando estos pri la plio aŭ la malplio, mi ne kredas ŝin kapabla min forlasi por aliulo. Mi estas en situacio tia, ke nenio mankos al ŝi; kaj mi esperas, ke mia riĉeco pligrandiĝos de tago al tago. Mi timas nur unu aferon, mi aldonis; ĝi estas, ke G... M... utiligu la konon, kiun li havas pri nia loĝejo, por fari al ni kelkan malbonaĵon.

Sinjoro de T... certigis al mi, ke mi devas esti sen timo pri tiu flanko; ke G... M... estas kapabla de ama malsaĝaĵo, sed ne de malnoblaĵo; ke se li havus malkuraĝecon tion plenumi, li estos la unua, li, kiu parolas, por lin puni kaj sekve ripari la malfeliĉon, kies kaŭzo li bedaŭrinde estis.

« Mi estas danka al vi pri tiu sento, mi daŭrigis; sed la malbonaĵo estus farita kaj la kuracilo treege necerta. Pro tio la plej saĝa rimedo estas ĝin antaŭbatali kaj forlasi Chaillot’on por preni alian loĝejon.

— Jes, respondis sinjoro de T..., sed vi malfacile tion plenumos tiel rapide, kiel tio estus necesa; ĉar G... M... devas alveni ĉi tien je la tagmezo: li diris tion al mi hieraŭ: estas tio, kio min instigis veni tiel frumatene, por vin informi pri liaj projektoj. Li povas alveni ĉiumomente. »

Sciigo tiel instigita rigardigis de mi tiun aferon per pli serioza okulo. Ĉar ŝajnis al mi neeble eviti la viziton de G... M..., kaj, ĉar kredeble estus same neeble malhelpi, ke li konigu al Manon siajn projektojn, mi decidis, ke mi mem ŝin informos pri la intencoj de tiu nova konkuranto. Mi imagis, ke, kiam ŝi scios, ke mi estas informita pri la proponoj, kiujn li faros al ŝi, kaj kiujn ŝi ricevos antaŭ miaj okuloj, ŝi havos sufiĉe da forto por ilin forĵeti. Mi malkovris miajn pensojn al sinjoro de T..., kiu respondis, ke tio estas treege delikata.

« Mi tion konfesas, mi diris; sed ĉiujn motivojn, kiujn oni povas havi pri la fideleco de amatino, mi havas; kaj mi povas fidi al amemo de la mia. Nur la grandeco de proponoj povus ŝin ŝanceli; kaj mi diris al vi, ke ŝi ne konas avarecon. Ŝi amas sian konfortecon; sed ŝi amas min same: kaj en la situacio, en kiu estas miaj aferoj, mi ne povas kredi, ke ŝi preferos al mi la filon de viro, kiu ŝin metis en Hospitalon. »

Unuvorte mi persistis en mia projekto; kaj min direktinte aparten kun Manon, mi al ŝi konigis nature ĉion, kion mi es eksciinta antaŭ nelonge.

Ŝi min dankis pro la bona opinio, kiun mi havas pri ŝi; kaj ŝi promesis, ke ŝi ricevos la proponojn de G... M... per maniero, kiu deprenos de li ĉian deziron ilin renovigi.

« Ne, mi diris; oni ne devas lin kolerigi per malafablaĵoj: li povas malutili al ni. Sed ci scias sufiĉe bone, friponino, mi aldonis ridante, kiamaniere cin liberigi el malagrabla kaj maloportuna amanto. »

Ŝi rediris, revinte iomete :

« Al mi alvenas mirinda projekto, ŝi ekkriis mi estas tute glora pri tiu elpenso. G... M... estas filo de nia plej kruela malamiko; mi volas nin venĝi je la patro, ne sur la filon, sed sur lian monujon. Mi volas lin aŭskulti, akcepti liajn donacojn, kaj poste lin moki.

— La projekto estas beleta, mi diris; sed ci ne pripensas, mia kompatinda infanino, ke ĝi estas la vojo, kiu nin kondukis rekte al Hospitalo. »

Vane mi al ŝi prezentis la danĝerojn de tiu entrepreno: ŝi diris, ke nur sufiĉas bone preni siajn mezurojn, kaj ŝi respondis al ĉiuj miaj kontraŭparoloj. Montru al mi amanton, kiu ne blinde eniras en ĉiujn kapricojn de adorata amatino, kaj mi konsentos, ke mi estis malprava, cedante tiel facile. Ni decidis, ke ni faros G... M...’on nia moktrompi aj per stranga maliĝo de mia sorto, estas mi, kiu fariĝis la lia.

Ni vidis lian karoson aperantan proksimume je la dekunua. Li faris komplimentojn tre laboritajn pri la libereco, kiun li prenas, venante tagmanĝi kun ni. Li ne miris, trovante sinjoron de T..., kiu promesis al li, la antaŭtagon, ke li venos ankaŭ, kaj kiu ŝajnigis kelkajn aferojn por sin liberigi el veturado en la sama kaleŝo. Kvankam neniu inter ni ne portis perfidon en sia koro, tamen ni altabliĝis kun ŝajno de konfido kaj de amikeco. G... M... trovis facile okazon konigi al Manon siajn sentojn. Mi ne devis ŝajni al li ĝenanta; ĉar mi intence forestis dum kelkaj minutoj. Kiam mi revenis, mi ekvidis, ke oni ne lin senesperigis per troeco da severeco. Li montris grandan gajecon: mi ŝajnigis afekte saman kontenton: interne li ridis pro mia naiveco, kaj mi pro la lia. Dum la tuta tagmezo, ni ludis unu por la alia tre agrablan scenon. Mi ebligis por li ankoraŭ, antaŭ lia eliro, momenton de privata interparolo kun Manon; kaj sekve li povis sin gratuli, tiom pro mia komplezo kiom pro la bongusta manĝaĵo.

Tuj kiam li estis enkarosiĝinta kun sinjoro de T..., Manon alkuris al mi kun brakoj malfermitaj, ridegante. Ŝi ripetis liajn paroladojn kaj liajn proponojn, ne ŝanĝante eĉ unu vorton. Ili konsistis el tio: li ŝin adoras; li volas partopreni kun ŝi kvardek mil monfuntojn rento, kiujn li ĝuas nun, ne kalkulante tion, kion le esperas ricevi post morto de lia patro. Ŝi estos estrino de lia koro kaj de liaj riĉaĵoj; kaj kiel garantiaĵon de siaj bonfaroj, li estas preta doni al ŝi karoson, meblitan hotelon, ĉambristinon, tri lakeojn kaj kuiriston.

« Jen estas filo, mi diris al Manon, multe pli malavara ol lia patro. Ni parolu malkaŝe, mi aldonis; ĉu tia propono ne vin tentas?

— Min? ŝi respondis, almezurinte al sia penso ti du versojn de Racine.

Min? Vi min suspektas de tia perfidio?
Mi povus toleri malaman vizaĝon
Kiu memorigus ĉiam Hospitalon.

— Ne mi respondis, daŭrigante parodion,

Mi ne povus kredi ja, ke Hospitalo
Estas amsageto fiksita en koro. »

Sed estas sago tre alloganta meblita hotelo ka karoso kaj tri lakeoj; kaj amo havas malmulte da tiel potencaj armiloj. Ŝi certigis, ke ŝia koro estas al mi por ĉiam, kaj ke ĝi neniam akceptos aliajn sagojn ol la miajn.

« La promesoj, kiujn li faris al mi, ŝi diris, estas pli pikilo de venĝo, ol sago de amo. »

Mi petis de ŝi, ĉu ŝi intencas akcepti hotelon kaj karoson. Ŝi respondis, ke ŝi postulas nur lian monon. La malfacileco estis ricevi unu sen la alia. Ni decidis, ke ni atendos la plenan klarigon de la projekto de G... M..., en letero, kiun li promesis skribi al ŝi. Efektive ŝi ĝin ricevis, la morgaŭon, per lakeo sen livreo, kiu tre lerte trovis okazor por paroli al ŝi for de atestantoj. Ŝi diris al li, ke li atendu ŝian respondon. kaj tuj ŝi alportis al mi lian leteron. Ni ĝin malfermis kune. Plie de komunaj esprimoj de amemo, ĝi enhavis la detalon de promesoj faritaj de mia konkuranto. Li ne limigis sian elspezon. Li promesis, ke li kalkulos al ŝi dek mil frankojn, kiam ŝi prenos posedon de la hotelo, kaj ke li tiel riparos la malpliiĝon de tiu monsumo, ke ŝi ĉiam havos ĝin plenan antaŭ si per kalkuleblaj moneroj. La tago, en kiu tiu hotelo malfermiĝos ne estis tre malproksima. Li petis nur du aŭ tri tagojn por la preparoj, kaj li donis la nomon de la strato enhavanta la hotelon, en kiu li promesis, ke li ŝin atendos dum la tagmezo de la dua tago, se ŝi povas sin liberigi el miaj manoj. Tio estis la sola punkto, pri kiu li ŝin petegis, ke ŝi lin trankviligu; li ŝajnis certa pri la tuta cetero, sed li aldonis, ke se ŝi antaŭvidas ian malfacilaĵon por min forkuri, li trovos rimedon por igi ŝian forkuron facila.

G... M... estis pli ruza, ol lia patro. Li volis teni sian akiron, antaŭ kiam li kalkulos siajn monerojn. Ni diskutis pri la konduto, kiun Manon devos uzi. Mi multe penadis por eligi el ŝia kapo tiun entreprenon, kaj mi montris al ŝi ĉiujn ĝiajn danĝerojn... Nenio estis kapabla ŝanceli ŝian decidon.

Ŝi faris al G... M... mallongan respondon, por certigi al li, ke ŝi trovos nenian malfacilecon por iri Parizon en la tago montrita, kaj ke li povas ŝin atendi kun certeco. Ni decidis poste, ke mi eliros tuje por lupreni novan loĝejon en vilaĝo ĉe alia flanko de Parizo, kaj ke mi transportos kun mi mian malgrandan meblaron; ke, dum la morgaŭa tagmezo, kiu estis la tago de ŝia kunveno, ŝi veturos frue al Parizo; ke, post kiam ŝi estos ricevinta la donacojn de G... M..., ŝi petos de li insiste, ke li konduku ŝin al la komediejo, prenos sur sin kiel eble plej multe da tiu monsumo, kion ŝi povos porti, kaj ŝarĝos per restaĵo mian serviston, per kiu ŝi volis sin akompanigi. Li estis ĉiam la sama, kiu ŝin liberigis el Hospitalo, kaj estis treege korailigita al ni. Mi devis min trovi en fiakro, komence de la strato Saint-André-des-Arcs[2], kaj ĝin lasi en tiu loko, je la sepa, por min direkti tra la senlumaĵo ĝis la pordo de komediejo. Manon promesis, ke ŝi elprenos pretekstojn, por eliri momente el sia loĝio, kaj ilin uzos por malsupreniri kaj min realiri. La plenumo de restaĵo estis facila. Post momento, ni estus retrovintaj nian fiakron kaj elirintaj el Parizo per antaŭurbo Saint-Antoine[3] kiu estis vojo al nia nova loĝejo.

Tiu projekto, kvankam ĝi estis malsaĝaĵo, tamen ŝajnis al ni sufiĉe bone aranĝita. Sed funde en ĝi troviĝis tiel malprudenta nesingardemo, ke kiam eĉ ĝi estus plej bone sukcesinta, tamen neniam ni estus povintaj nin ŝirmi el konsekvencoj. Tamen ni ĝin riskis kun la plej maltimema konfido. Manon foriris kun Marcel[4]: tiel nomiĝis nia servisto. Mi diris ŝi, ŝi ante:

« Manon, ĉu vi ne trompos min? ĉu vi estos fidela al mi? »

Ŝi ameme plendis pro mia malfido kaj renovigis ĉiujn siajn ĵurojn.

Ŝia intenco estis alveni Parizon je la tria. Mi eliris kun ŝi. Mi iris enuegi, la restaĵon de tagmezo, en la kafejo de Feré, je ponto Saint-Michel[5]. Mi en ĝi restis ĝis nokto. Mi tiam eliris el ĝi por preni fiakron, kiun mi atendigis laŭ mia projekto, en komenco de la strato Saint-André-des-Arcs; poste mi trafis piede la pordon de komediejo. Mi miris, ne trovante Marcel’on, kiu devis esti ĉi tie, min atendante. Mi havis paciencon dum unu horo, kaŝite meze de aro da lakeoj, havante okulon malfermitan al ĉiuj pasantoj. Fine, ĉar la sepa estis sonorinta, kaj ĝis nun mi estis vidinta nenion, kio rilatas kun niaj projektoj, mi prenis parterbileton por vidi, ĉu mi malkovros Manon’on kaj G... M...’on en la loĝioj. Nek unu nek alia troviĝis en ili. Mi revenis al la pordo, ĉe kiu mi pasigis ankoraŭ kvaronon da horo, agitegita de malpacienco kaj de maltrankvileco. Ekvidinte nenion aperantan, mi reeniris al mia fiakro, ne povante halti en la plej malgranda decido. Kiam la veturigisto min ekvidis, li faris kelkajn paŝojn al mia renkonto, por diri al mi kun mistera ŝajno, ke de unu horo beleta fraŭlino min atendas en la fiakro; ke ŝi min portretis per signoj tielaj, ke li tre bone min rekonis, kaj ke, kiam ŝi sciis, ke mi baldaŭ revenos, ŝi diris, ke ŝi min atendos sen malpacienco. Mi tuj figuris al mi, ke ŝi estas Manon. Mi alproksimiĝis. Sed mi vidis beletan malgrandan vizaĝon, kiu ne estis la ŝia. Ŝi estis fremdulino, kiu petis unue, ĉu ŝi ne havas honoron paroli kun kavaliro des Grieux. Mi diris, ke tia estas mia nomo.

« Mi havas leteron por doni al vi, ŝi diris, kiu vin informos pro la motivo, kiu min alkondukas, kaj pro kiaj cirkontancoj mi havas honoron koni vian nomon. »

Mi petis de ŝi, ke ŝi donu al mi tempon necesan por ĝi legi en apuda drinkejo. Ŝi volis min sekvi, kaj al mi konsilis, ke mi petu apartan ĉambron.

« De kiu venas tiu letero? mi diris, ĝin montrante. »

Ŝi respondis, mi ĝin legu.

Mi rekonis la skribecon de Manon. Jen estas proksimume tio, kion ŝi diris. G... M... ŝin ricevis kun ĝentileco kaj luksegeco, kiu preteriris ĉiujn ideojn. Li ŝin plenigis je donacoj. Li al ŝi promesis sorton de reĝino. Ŝi tamen certigis al mi, ke ŝi ne min forgesas meze de tiuj novaj miregindaĵoj, sed ke, ĉar ŝi ne povis konsentigi de G... M..., ke li ŝin konduku tiuvespere al komediejo, ŝi remetas al alia tago la plezuron de mia vizito, kaj ke, por min iom konsoli pri la ĉagreno, kiun ŝi antaŭvidas, ke tiu novaĵo kaŭzos al mi, ŝi trovis rimedon havigi al mi unu el la plej beletaj Parizaj knabinoj, kiu estas la portantino de tiu bileto.

« Subskribite, via fidela amantino, Manon Lescaut

Troviĝis en tiu letero io tiel kruela kaj tiel insulta por mi, ke, dum ia tempo restinte pendanta inter kolero kaj doloro, mi provis fari penadon por eterne forgesi mian maldankeman kaj ĵurrompintan amatinon, kaj ĵetis rigardon al la knabino, kiu estis antaŭ mi. Ŝi estis treege beleta; kaj mi estus dezirinta, ke ŝi estus estinta sufiĉe tia, por igi min ĵurrompinta kaj malfidela miavice: sed mi ne trovis en ŝi tiujn delikatajn kaj amoplenajn okulojn, tiun dian iradon, tiun vizaĝkoloron pentritan de amo mem, fine tiun ne elĉerpeblan aron da ĉarmoj, kiujn naturo malŝparis al la perfida Manon.

« Ne, ne, mi diris, ĉesante ŝin rigardi, la maldankulino, kiu vin sendas, tre bone sciis, ke ŝi farigas al vi senutilan klopodon. Revenu al ŝi, kaj diru, parolante anstataŭ mi, ke ŝi ĝuu sian krimon, kaj ke ŝi ĝin ĝuu se eble sen konsciencriproĉoj; mi ŝin forlasas sen espero de reveno, kaj samtempe mi forlasas ĉiujn virinojn, kiuj ne povus esti tiel amindaj, kiel ŝi, kaj kiuj estas kredeble same malkuraĝaj kaj same malfidindaj. »

Tiam mi komencis malsupreniri kaj eliri, ne prtendante plu al Manon; kaj, ĉar la mortiga ĵauzeco, kiu disŝiris mian koron, maskiĝis sub malgaja kaj malluma trankvileco, mi kredis min des pli proksima al mia resanigo, ke ju pli mi sentis neniun el tiuj perfortaj movadoj, per kiuj mi estis agitita en samaj okazoj. Ho ve! mi estis tiom moktrompita de amo, kiom mi kredis esti tia de G... M... kaj de Manon.

Tiu knabino, kiu alportis al mi la leteron, vidante, ke mi estis preta malsupreniri ŝtuparon, petis de mi, kion do mi volas, ke ŝi alportu al sinjoro de G… M… kaj al la sinjorino, kiu estas kun li. Pro tiu demando, mi reeniris en la ĉambron; kaj per ŝanĝo nekredebla por tiuj, kiuj neniam sentis perfortajn pasiojn, mi pasis subite el la trankvileco, en kiu mi kredis esti, al terura ekscitego de kolerego.

« Iru, mi diris, konigu al perfida G… M… kaj al lia trompema amatino la malesperon, en kiun min ĵetis ŝia malbenita letero; sed ilin sciigu, ke ili ne tion ĝuos longatempe, kaj ke mi ponardfrapos ilin ambaŭ de mia propra mano. »

Mi min ĵetis sur seĝon: mia ĉapelo falis unuflanke, kaj aliflanke mia bastono. Du riveretoj el maldolĉaj larmoj ekfluis el miaj okuloj. La atako de furiozeco, kiun mi estis sentinta antaŭ nelonge, ŝanĝiĝis en profundan doloron; mi nur daŭrigis ploradi, puŝante ĝemojn kaj sopirojn.

« Alproksimiĝu, infanino mia, alproksimiĝu, mi ekkriis, parolante al la junulino; alproksimiĝu, tial ke estas ci, kiun oni sendas por min konsoli. Diru al mi, ĉu ci konas konsolojn kontraŭ kolerego kaj malespero, kontraŭ la deziro doni al si mem morton, post kiam oni mortigis du geperfidulojn, kiuj ne meritas vivi. Jes, alproksimiĝu, mi daŭrigis, vidante, ke ŝi faras al mi kelkajn timemajn kaj necertajn paŝojn. Venu viŝi miajn larmojn, venu redoni pacon al mia koro, venu diri al mi, ke ci amas min, por ke mi kutimu esti amita de virino alia ol de mia malfidelulino. Ci estas beleta; eble mi povos cin ami miavice. »

Tiu kompatinda infanino, kiu estis apenaŭ dekses aŭ deksepjara, kaj kiu ŝajnis havi pli da hontemo ol siaj similulinoj, estis eksterordinare mirigita de tiu stranga sceno. Ŝi tamen alproksimiĝis por fari al mi kelkajn karesojn; sed mi ŝin forigis tuje, ŝin repuŝante per miaj manoj.

« Kion ci volas de mi? mi diris. Ha! ci estas virino; ci havas sekson, kiun mi malamas kaj kiun mi ne povas toleri. La dolĉeco de cia vizaĝo min ankoraŭ minacas de ia perfido. Eliru, kaj lasu min sola ĉi tie. »

Ŝi faris al mi reverencon, ne kuraĝante diri ion, kaj sin turnis por eliri. Mi krii ŝi haltu.

« Sed almenaŭ sciigu min, mi diris, kial, kiel, pro kiu projekto ci estis sendita ĉi tien? Kiamaniere ci malkovris mian nomon, kaj la lokon, en kiu ci povis min renkonti? »

Ŝi diris, ke de longa tempo ŝi konas sinjoron de G… M…; ke li sendis lakeon por ŝin venigi je la kvina; ke, sekvinte tiun serviston, kiu ŝin estis avertinta, ŝi eniris en grandan domon, en kiu ŝi trovis lin ludantan je pikedo kun beleta sinjorino; kaj ke ambaŭ ŝin komisi ke ŝi donu al mi la leteron, kiun ŝi estis alporttinta, ŝin sciiginte, ke ŝi min trovos en karoso, komence de la strato Saint-André. Mi petis, ĉu ili ne diris ion plu: ŝi respondis ruĝiĝante, ke ili esperigis al ŝi, ke mi prenos ŝin, por ke ŝi sociiĝu kun mi…

« Oni cin erarigis, mi diris. Mia kompatinda knabino, oni cin erarigis. Ci estas virino; do ci bezonas viron: sed ci bezonas viron riĉan kaj feliĉan; kaj ne tie ĉi ci povos lin trovi. Revenu, revenu al sinjoro de G… M… Li havas ĉion, kio taŭgas por esti amata de belulinoj. Li havas meblitajn hotelojn kaj karosojn, por ilin doni. Pri mi, kiu posedas nur amon kaj konstantecon por oferi, virinoj malŝatas mian mizerecon, kaj faras min ludilo de mia simpleco. »

Mi aldonis mil aferojn jen malgajajn jen perfortajn, laŭ ke la pasioj, kiuj min sinsekve agitis, cedis aŭ trimfis. Tamen post kiam mi estis min multe turmentinta, miaj ekscitaĵoj malplifortiĝis sufiĉe por esti anstataŭitaj de kelkaj pripensoj. Mi komparis tiun lastan malfeliĉajon kun la aliaj samspecaj, kiujn mi jam estis suferinta, kaj mi trovis, ke ne estas pli malesperinde en ĉi tiu ol en la unuaj. Mi konis Manon’on: kial min ĉagreni tiele por malfeliĉo, kiun mi devis antaŭvidi? Kial prefere ne klopodi, por serĉi kuracilon? Ne estis tro malfrue. Almenaŭ mi ne devus malŝpari miajn zorgadojn, se mi ne volus min riproĉi, ke per mia malzorgo mi kunhelpis miajn proprajn ĉagrenojn. Pri tio mi ekpenis konsideri ĉiujn rimedojn, kiuj povus malfermi al mi vojon al espero.

Entrepreni ŝin eltiregi perforte el manoj de G… M… estis malespera decido, kiu is inda nur por min pereigi, kaj kiu havis nenian ŝajnon de sukceso. Sed ŝajnis al mi, ke se mi estus povinta havigi al mi la plej mallongan interparolon kun ŝi, mi nepre estus ricevinta ion de ŝia koro; mi tiel bone konis ĉiujn ĝiajn sentemajn lokojn! Mi estis tiel certa, ke mi est amata de ŝi! Tiu strangaĵo mem, t. e. sendi al mi beletan knabinon por min konsoli, mi estus vetinta, ke ĝi devenis de ŝia elpenso, kaj ke ĝi estis efiko de ŝia kompato al miaj ĉagrenoj. Mi decidis, ke mi uzos mian tutan lertecon por ŝin vidi. Inter multenombraj vojoj, kiujn mi ekzamenis unu post la alia, mi haltis sur ĉi tiu: sinjoro de T… jam estis komencinta fari al mi servojn kun tro da amikeco por lasi al mi la plej malgrandan dubon pri lia sincereco kaj lia zorgemo. Mi decidis, ke mi iros al lia hejmo tuje, kaj ke mi lin instigos, ke li venigu G… M…’on, pretekstante gravan aferon. Mi bezonis nur duonon da horo, por paroli kun Manon. Mia projekto estis min enirigi en ŝian ĉambron mem; kaj mi kredis, ke tio estos al mi facila, dum forestado de G… M… Ĉar tiu decido min igis iom trankvila, mi pagis malavare la junulinon, kiu estis ankoraŭ kun mi; kaj por eligi el ŝi deziron reveni al tiuj, kiuj estis ŝin senditaj, mi prenis ŝian adreson, esperigante al ŝi, ke mi iros pasigi nokton kun ŝi. Mi supreniris en mian fiakron, kaj mi min kondukigis rapidege al sinjoro de T… Mi estis sufiĉe feliĉa por lin trovi: dum mi veturis, mi estis havinta iom da maltrankvileco pri tio. Unu vorto lin sciigis pri miaj ĉagrenoj, kaj pri la servo, kiun mi venas peti de li. Li estis tiel mirigita, eksciinte, ke G… M… estis povinta delogi Manon’on, ke, nesciante, ke mi mem partoprenis en mia malfeliĉo, li grandanime proponis, ke li kolektu ĉiujn siajn amikojn, kaj uzu iliajn brakojn kaj iliajn spadojn por liberigi mian amatinon. Mi komprengis al li, ke tia skandalo povus nur malutili Manon’on kaj min.

« Ni konservu nian sangon, mi diris, por ekstremo. Mi meditas vojon pli dolĉan, de kiu mi ne esperas malpli da sukceso. »

Li promesis, nenion esceptinte, ke li faros ĉion, kion mi petos de li; kaj kiam mi estis redirinta, ke la demando estas nur avertigi G… M…’on, ke li bezonas paroli kun li, li tuj eliris kun mi por min kontentigi.

Ni serĉis kian artifikon li povos uzi, por lin haltigi longatempe. Mi konsilis, ke li unue skribu simplan leteron, datumitan en drinkejo, en kiu li petas de li, ke li aliru al tiu loko tuje por afero tiel grava, ke ĝi ne povas toleri ian prokraston.

« Mi observos, mi aldonis, la momenton de lia eliro; kaj mi min enkondukos sen malfacileco en la domon, ĉar mi estas konita nur de Manon kaj de Marcel, kiu estas mia lakeo. Pri vi, kiu estos dum tiu tempo kun G… M…, vi povos diri, ke tiu grava afero, pri kiu vi deziras paroli kun li, estas bezono al mono; ke, vi malgajnis la vian en ludado, kaj ke vi ludis kun sama malfeliĉeco multe pli ol vi posedis, donante kiel garantiaĵon nur vian parolon. Li bezonos tempon por vin konduki al sia kaso; kaj mi havos sufiĉe da ĝi por plenumi mian projekton. »

Sinjoro de T… efektivigis tiun aranĝon tre akurate. Mi lasis lin en drinkejo, en kiu li rapide skribis sian leteron. Mi iris min loki je kelkaj paŝoj post la domo de Manon, mi vidis alveni la portanton de la letero; kaj post momento G… M… eliris piede, sekvite nur de unu lakeo. Lasinte al li tempon necesan por malproksimiĝi for de la strato, mi alpaŝis al la pordo de mia malfidelulino; kaj malgraŭ mia kolero, mi frapis kun la respekto, kiun oni havas por templo. Feliĉe estis Marcel, kiu venis malfermi al mi. Mi faris signon, ke li silentu: kvankam mi havis nenion por timi de aliaj servistoj, tamen mi petis de li mallaŭte, ĉu mi povas esti kondukita de li en la ĉambron, en kiu estas Manon, ne ekvidite. Li diris, ke tio estas facila, se mi supreniras senbrue per la granda ŝtuparo.

« Do, ni iru rapide, mi diris, kaj ci penu malhelpi, ke iu malsupreniru, dum mi estos en ĝi. »

Mi penetris ne malhelpite ĝis apartamento.

Manon estis okupita de legado. En tiu cirkonstanco, mi povis admiri la karakteron de tiu stranga knabino. Ne nur ŝi ne estis terurita nek ŝajnis timema, min ekvidante, sed ŝi vidigis nur tiujn negravajn montrojn de miro, de kiuj oni ne estas estro, vidante personon, kiun oni kredas malproksima.

« Ha! estas vi, amato mia, ŝi diris, venante min kiŝi kun ŝia kutima amemo. Bona Dio! kiel vi estas maltima! kiu estus atendinta vin hodiaŭ en tiu loko? »

Mi min eltiris el ŝiaj brakoj; kaj ne nur mi ne respondis al ŝiaj karesoj, sed kontraŭe mi ŝin repuŝis kun malŝato, kaj faris du aŭ tri paŝojn malantaŭen, por min forigi de ŝi. Tamen tiu movo al ŝi perdigis ŝian memfidon. Ŝi restis en la stato, en kiu ŝi estis, kaj ĵetis rigardojn al mi, dum ŝanĝiĝis ŝia vizaĝkoloro. Funde mi estis tiel ĉarmita, ŝin revidante, ke, malgraŭ tiom da justaj motivoj de kolero, mi apenaŭ havis sufiĉe da forto por malfermi buŝon kaj por ŝin riproĉi. Tamen mia koro sangdonis pro la kruela insultego, kiun ŝi faris al mi: vane mi ĝin realvokis en mia memoro por eksciti mian ĉagrenkoleron, kaj penis briligi en miaj okuloj fajron alian ol tiun de amo. Ĉar mi restis silentanta dum ia momento, kaj, ĉar ŝi rimarkis mian agitadon, mi vidis, ke ŝi tremas, kredeble pro la efiko de ŝia timado.

Mi ne povis toleri tiun vidaĵon.

« Ha, Manon, mi diris per tono amema, malfidela kaj ĵurrompita Manon, per kio mi komencos plendi? Mi vidas vin palan kaj tremantan; kaj mi estas ankoraŭ tiel sentema al viaj plej malgrandaj suferoj, ke mi timas vin tro ĉagreni per miaj riproĉoj. Sed, Manon, mi ĝin diras al vi, mi havas koron traboritan de la doloro de via perfido. Tio estas frapoj, kiujn oni ne donas al amanto, kiam oni ne decidis, ke li mortos. Jen estas la tria fojo, Manon; mi ilin tre bone kalkulis: estas neeble, ke tio forgesiĝu. Vi devos ekzameni, en tiu horo mem, kian decidon vi volas preni; ĉar mia malĝoja koro ne estas sufiĉe kiraskovrita kontraŭ tiel kruela turmento. Mi sentas, ke ĝi subfalas kaj estas preta fendiĝi pro doloro. Mi estas lacega, mi aldonis, sidiĝante sur seĝon; mi apenaŭ havas sufiĉe da forto por paroli kaj min subteni. »

Ŝi ne respondis: sed kiam mi estis sidinta, ŝi sin faligis sur genuoj kaj apogis sian kapon sur la miajn, kaŝante ŝian vizaĝon per miaj manoj. Mi sentis, ke dum unu momento ŝi ilin malsekigis per ŝiaj larmoj. Dioj! ĉu ekzistas kormovadoj, de kiuj mi ne estis agitita?

« Ha! Manon, Manon, mi rediris kun sopiro; estas tro malfrue por doni al mi larmojn, kiam vi kaŭzis mian morton. Vi ŝajnigas malĝojecon, kiun vi ne povas senti. La plej granda el viaj malbonaĵoj e kredeble mia ĉeesto, kiu ĉiam estis maloportuna al viaj plezuroj. Malfermu okulojn; vidu, kia mi estas: oni ne verŝas plorojn tiel amemajn por malfeliĉulo, kiun oni perfidis, kaj kiun oni kruele forlasas. »

Ŝi kisis miajn manojn, ne ŝanĝante sian sintenadon.

« Malkonstanta Manon, mi rediris ankoraŭ, me dankema kaj senbonfida knabino, kie estas viaj promesoj kaj viaj ĵuroj? Amatino milfoje flirtema kaj kruela, kion vi faris de tiu amo, kiun vi ankoraŭ ĵuris al mi hodiaŭ? Justa ĉielo, mi aldonis, ĉu tiamaniere malfidelulino vin mokas, post kiam ŝi tiel sankte vin prenis ateste? Estas do la ĵurrompinto, kiu estas rekompencita? Malespero kaj forlaso estas do por la konstantulo, por la fidelulo? »

Tiuj paroloj estis akompanitaj de pripenso tiel maldolĉa, ke malgraŭvole mi lasis ellasi kelkajn larmojn. Manon tion rimarkis, dank’al ŝanĝo de mia voĉo. Fine ŝi rompis silenton.

« Devige mi estas kulpa, ŝi diris malĝoje, tial ke mi povas okazigi al vi tiom da doloro kaj tiom da kortuŝeco: sed ĉielo min punu, se mi kredis esti, aŭ se mi havis penson fariĝi tia. »

Tiu parolado ŝajnis al mi tiel senigita je senco kaj je bonfido, ke mi ne povis min defendi kontraŭ viva ekmovo de kolero.

« Abomeninda kaŝemo! mi ekkriis. Neniam pli bone mi vidis, ke ci estas nur friponino kaj perfidulino. Sed nun mi konas cian malnoblan karakteron. Adiaŭ, malkuraĝa kreitaĵo, mi daŭrigis, min levante, mi pli amus morti milfoje ol havi de nun la plej malgrandan amrilaton kun ci. Ĉielo min mem punu, se mi iam cin honoros per la plej eta rigardo! Restu kun cia nova amanto, amu lin, malamu min, forlasu honoron kaj saĝecon; mi ridas pri tio; ĉio min indiferentigas. »

Ŝi estis tiel terurita de tia ekscitego, ke, restante sur genuoj apud la seĝo, el kiu mi estis min levinta, ŝi min rigardis tremante, kaj ne kuraĝante plu spiri. Mi faris ankoraŭ kelkajn paŝojn al pordo, turnante la kapon, kaj havante okulojn fiksitajn al ŝi. Sed estus estinta necese, ke mi estus perdinta ĉian senton al humaneco por min malmoligi antaŭ tiom da ĉarmoj. Tia barbara forteco estis tiel malproksima el mia koro, ke, subite pasante al la mala ekstremo, mi returnis al ŝi aŭ prefere mi rapidegis, ne pripensante. Mi ŝin prenis inter miaj brakoj, mi donis al ŝi mil amoplenajn kisadojn; mi petis pardonon pro mia kolerego; mi konfesis, ke mi estas brutulo, kaj ke mi ne meritas feliĉon esti amata de knabino tia, kia ŝi. Mi ŝin idigis, kaj min metinte miavice sur genuoj, mi ŝin petegis, ke ŝi aŭskultu min en tiu stato. Tie ĉion, kion amanto submetita kaj pasiema povas imagi plej respektan kaj plej ameman, mi enfermis en malmulte da vortoj, min senkulpigante. Mi petis humilege elparolon, ke ŝi min pardonas. Ŝi lasis fali siajn brakojn sur mian kolon, dirante, ke estas ŝi mem, kiu bezonas mian bonecon, por forgesigi de mi la ĉagrenojn, kiujn ŝi al mi okazigis, kaj ke ŝi komencas rajte timi, ke mi ne ŝatos tion, kion ŝi estas dironta por sin senkulpigi.

« Mi! mi interrompis tuje, ha ! mi ne petas de vi senkulpigon; mi aprobas ĉion, kion vi faris. Ne estas mi, kiu devas postuli la motivojn de via konduto. Tro kontenta, tro feliĉa, ke mia kara Manon ne deprenas de mi la amemon de sia koro. Sed, mi daŭrigis, ne pripensante pri la stato de mia sorto, potencega Manon! vi, kiu faras laŭ via bonvolo miajn ĝojojn kaj miajn dolorojn! nun ĉar mi vin kontentigis per miaj humiliĝoj kaj per la montroj de mia pento, ĉu ne estos permesate al mi paroli pri mia malĝojeco kaj pri miaj ĉagrenoj? Ĉu mi ekscios de vi tion, kio mi devas fariĝi hodiaŭ, kaj ĉu sen espero de reveno vi subskribos mian mortsentencon, pasigante nokton kun mia konkuranto? »

Dum kelka tempo ŝi meditis sian respondon.

« Mia kavaliro, ŝi diris, reprenante trankvilan ŝajnon, se vi unue estus klariginta vian penson tiel precize, vi estus ŝparinta al vi multe da konfuzaĵoj kaj al mi scenon tre malĝojigan. Tial ke via ĉagreno devenas nur de via ĵaluzeco, mi estus resaniginta ĝin, proponante al vi vin sekvi ĝis ekstremo de l’mondo. Sed mi figuris al mi, ke estis la letero, kiun mi skribis sub okuloj de G… M…, kaj la knabino, kiujn mi sendis al vi, kiuj vian ĉagrenon. Mi kredis, ke vi povis konsideri tiun leteron kiel mokon, kaj tiun knabinon (se vi imagis, ke ŝi iris vin trovi, instigite de mi) kiel sciigon, ke mi vin forlasas por min alligi al G… M… Estas tiu penso, kiu subite min ĵetis en konsternon, ĉar, kvankam mi estas senkulpa, tamen, pripensante al tio, mi trovas, ke la ŝajnoj ne estas al mi favoraj. Pro tio, ŝi daŭrigis, mi volas, ke vi estu mia juĝanto, post kiam mi estos klariginta al vi la verecon pri tio, kio okazis. »

Tiam ŝi konigis al mi ĉiujn aferojn okazintajn al ŝi, de kiam ŝi estis retrovinta G… M…’on, kiu ŝin atendis en la loko, en kiu ni estas. Li ŝin ricevis efektive, kvazaŭ ŝi estus la plej altranga princino en mondo. Li montris al ŝi ĉiujn apartamentojn, kiuj estis admirinde puraj kaj bongustaj. Li al ŝi kalkulis dek mil frankojn en ŝia tualetejo, kaj aldonis kelkajn juvelojn, inter kiuj estis la kolringo kaj la brakringo el perloj, kiujn ŝi jam estis ricevinta de lia patro. Poste li ŝin kondukis en salonon, kiun ŝi ne estis vidinta ankoraŭ, kaj en kiu ŝi trovis bonegan manĝeton. Li ŝin servigis per la novaj servistoj, kiujn li estis dunginta por ŝi, ordonante al ili, ke de nun ili ŝin rigardos kiel sian mastrinon; fine li al ŝi vidigis la karoson, la ĉevalojn, la tutan ceteron de siaj donacoj, kaj poste li proponis al ŝi ludadon, por atendi la vespermanĝon.

« Mi konfesas, ŝi daŭrigis, ke mi estis mirigita de tia luksegeco. Mi pripensis, ke estus domaĝe min senigi subite je tiom da bonaĵoj, kontentigante min nur per la forporto de dek mil frankoj kaj de juveloj; ke tio estas riĉeco tute farita por mi kaj por vi, kaj ke ni povus vivi agrable per la malprofito de G… M… Anstataŭ proponi al li komedion, mi metis en mian kapon, ke mi lin sondos pri vi, por antaŭsenti kiajn facilecojn mi havus por vin vidi, supozante la plenumon de mia sistemo. Mi trovis, ke li havas tre malrigidan karakteron. Li petis de mi, kion mi opinias pri vi, kaj ĉu mi ne estis havinta bedaŭrojn, vin forlasante. Mi diris, ke vi estas tiel aminda, ke vi ĉiam agis kun mi tiel honeste, ke ne estus nature, ke mi povu vin malami. Li konfesis, ke vi havas meriton; kaj ke li sentas sin dezirema al via amikeco. Li volis scii, kiamaniere mi kredas, ke vi akceptos mian eliron, precipe kiam vi ekscios, ke mi estas inter liaj manoj. Mi respondis, ke la dato de nia amo estas jam tre malnova, kaj ke ĝi havis tempon iom malvarmiĝi, cetere ke vi ne estas riĉa kaj eble, ke vi ne rigardos mian perdon kiel grandan malfeliĉon, tial ke ĝi vin liberigos el ŝarĝo, kiu pezas sur viaj brakoj. Mi aldonis, ke, ĉar mi estis tute certa, ke vi agos paceme, mi sen ia malkaŝemo diris al vi, ke mi venas Parizon por kelkaj aferoj, ke vi konsentis al tio, kaj ke, ĉar vi mem estis veninta en tiun urbon, vi ne ŝajnis tre maltrankvila, kiam vi min lasis. « Se vi kredus, li diris, ke li havas humoron tian, ke li bonvolu bone vivi kun mi, mi estus tute preta prezenti al li miajn servojn kaj miajn ĝentilaĵojn. » Mi certigis, ke kun la karaktero, kiu, laŭ mia kono, estas la via, mi ne dubas, ke vi respondos al li honeste. « Precipe, mi diris, se li povas vin servi en viaj aferoj, kiuj estas tute malbone ordigitaj, de kiam vi malpaciĝis kun via familio. » Li min interrompis por ĵuri, ke li faros al vi ĉiujn servojn, kiuj dependos de li; kaj se eĉ vi volus enŝipiĝi en alian amon, li havigus al vi beletan amatinon, kiun li forlasis por sin alligi al mi. Mi aplaŭdis al lia ideo, ŝi aldonis, por antaŭbatali pli perfekte iliajn suspektojn: kaj, min firmigante pli kaj pli en mian projekton, mi deziris nur trovi rimedon por vin informi, timante, ke vi estos tro ĉagrenita, kiam vi vidos, ke mi ne ĉeestas ĉe nia kunvenejo. Estas pro tiu ideo, ke mi proponis, ke li sendu al vi tiun novan amatinon en la vespero mem, por ke mi havu okazon al vi skribi: mi estis devigita uzi tiun artifikon, ĉar mi ne povis esperi, ke li lasos min libera eĉ unu momenton. Li ridis pri mia propono. Li alvokis sian lakcon, kaj petinte de li, ĉu li povos retrovi tuje lian malnovan amatinon, li lin sendis al multaj diversaj lokoj por ŝin serĉi. Li imagis, ke al Chaillot ŝi devis iri por vin trovi; sed mi lin sciigis, ke, vin lasante, mi promesis al vi, ke mi vin retrovos en komediejo, aŭ ke, se ia ajn motivo malhelpas, ke mi iru en ĝin, vi promesis, ke vi atendos min en karoso, komence de la strato Saint-André; ke sekve pli bone estus sendi al vi tien vian novan amatinon, kiam oni farus tion nur por malhelpi, ke vi min atendados dum la tuta nokto. Mi diris ankaŭ, ke estus taŭge skribi al vi unu vorton por vin averti pri tiu interŝanĝo, kiun vi malfacile komprenus sen tio. Li tion konsentis; sed mi estis devigita skribi en lia ĉeesto; pro tio mi zorge evitis klarigi tro malkaŝe mian penson en mia letero. Jen estas, aldonis Manon, kiamaniere okazis la afero. Mi kaŝas al vi nenion, nek mian konduton, nek miajn projektojn. La junulino venis; mi trovis ŝin beleta: kaj, ĉar mi ne dubis, ke mia foresto kaŭzos al vi ĉagrenon, sincere mi deziris, ke ŝi povu utili al vi por vin senenuigi dum kelkaj momentoj; ĉar la fideleco, kiun mi deziras de vi, e nur tiu de koro. Mi estus estinta kontentega, se mi estus povinta sendi al vi Marcel’on; sed mi ne povis trovi unu minuton por konigi al li tion, pri kio mi volis vin instrui. »

Fine ŝi haltigis sian rakonton, sciigante min pri la embaraso, en kiu troviĝis G… M…, ricevante la bileton de sinjoro de T…

« Li ŝanceliĝis, ŝi diris, ĉu li devos min lasi, kaj li certigis, ke lia reveno ne malfruiĝos; pro tio, mi ne vin vidas ĉi tie sen maltrankvileco; kaj pro tio mi montris miron, kiam vi eniris. »

Mi aŭskultis tiun paroladon kun multe da pacienco. Certe mi trovis en ĝi multajn sagojn kruelajn kaj malestimegajn al mi; ĉar la projekto pri ŝia malfideleco estis tiel klara, ke ŝi eĉ ne zorgis ĝin maski. Ŝi ne povis esperi, ke G… M… ŝin lasos dum tuta nokto, kvazaŭ ŝi estus vestalo. Do kun li ŝi intencis ĝin pasigi. Kia konfeso por amanto! Tamen mi konsideris, ke mi estas parte kaŭzo de ŝia kulpo pro la kono, kiun unue mi donis al ŝi pri la sentoj, kiujn G… M… havis, kaj pro la komplezo, kiun mi estis havinta, enirante blinde en la malprudentan planon de ŝia aventuro. Cetere per natura inklino de karaktero, mi estis tuŝita de la naiveco de ŝia rakonto, kaj de tiu maniero malfermita kaj malkaŝema, per kiu ŝi al mi rakontis eĉ cirkonstancojn, de kiuj mi estis plej ofendita.

« Ŝi pekas senmalice, mi diris al mi mem: ŝi estas malserioza kaj nesingardema, sed sincera kaj malmensogema. »

Aldonu, ke amo sufiĉis sola por fermi miajn okulojn sur ĉiuj ŝiaj kulpoj. Mi estis tro kontenta pro la espero, ke la vesperon mem mi ŝin formetos el mia konkuranto. Tamen mi diris al ŝi:

« Kaj la nokto? kun kiu vi estus ĝin pasiginta? »

Tiu demando, kiun mi faris al ŝi malgaje, ŝin embarasis. Ŝi nur respondis per: « Sed… », aŭ per: « Se… », ne finante frazon. Mi kompatis ŝian konfuzon, kaj rompante ŝian paroladon, mi kompreneble diris, ke mi postulas de ŝi, ke ŝi min sekvu en horo mem.

« Mi bonvolas, ŝi diris; sed vi do ne aprobas mian projekton ?

— Ha! ĉu ne sufiĉas, mi respondis, ke mi aprobas ĉion, kion vi ĝis nun estis farinta?

— Kio? Ĉu ni ne forportos la dek mil frankojn? ŝi diris: li ilin donis al mi; ili al mi apartenas. »

Mi konsilis, ke ŝi forlasu ĉion, kaj nur pensu rapide forkuri: kvankam mi estis kun ŝi de unu duonhoro apenaŭ, tamen mi timis la revenon de G… M… Tamen ŝi faris tiel premantajn petegojn por konsentigi de mi, ke ŝi ne eliru kun manoj malplenaj, ke mi kredis, ke mi devas doni al ŝi ion, post kiam mi estis de ŝi tiom ricevinta.

En tempo, kiam ni nin preparis eliri, mi aŭdis frapon sur la pordon al la strato. Mi neniel dubis, ke ĝi estas G… M…; kaj en la konfuzo, en kiun min ĵetis tiu penso, mi diris al Manon, ke li estas mortonta, se li sin montras. Efektive mi ne estis ankoraŭ sufiĉe kvietigita el miaj ekscitegoj, por min moderigi, lin vidante. Marcel finis miajn maltrankvilaĵojn, alportante al mi bileton, kiun li estis ricevinta por mi ĉe la pordo. Ĝi estis de sinjoro de T… Li skribis, ke, ĉar G… M…, estis irinta al sia domo por serĉi monon, li profitis lian foreston, por komuniki al mi tre amuzan penson; ke ŝajnas al li, ke mi ne povas min venĝi pli agrable de mia konkuranto, ol manĝante lian vespermanĝon, ol kuŝiĝante tiun nokton mem en la liton, kiun li esperis okupi kun mia amatino; ke tio ŝajnas al li sufiĉe facila, se mi povas dungi tri aŭ kvar virojn sufiĉe maltimajn por aresti lin sur la strato, kaj sufiĉe fidelajn por lin vidgardi ĝis morgaŭ matene; ke, pri li, li promesas, ke li lin amuzprokrastos ankoraŭ dum unu horo almenaŭ per pretekstoj, kiujn li tenas pretaj por kiam li revenos. Mi montris la bileton al Manon, kaj al ŝi konigis la ruzon, kiun mi uzis por min enkonduki libere en ŝian hejmon. Mia elpenso kaj tiu de sinjoro de T… ŝajnis al ŝi mirindaj. Ni ridis pri tio ĝojege dum kelkaj momentoj. Sed kiam mi parolis pri la lasta artifikaĵo kiel pri petolaĵo, mi estis mirigita, ke ŝi insistu serioze ĝin proponi al mi kiel aferon, kies ideo ŝin ravas. Vane mi petis de ŝi, kie ŝi volas, ke mi trovu subite virojn kapablajn aresti G… M…’on, kaj lin gardi fidele. Ŝi diris, ke almenaŭ oni devas tion provi, tial ke sinjoro de T… al ni garantia, ankoraŭ unu horon; kaj por respondi al miaj aliaj kon traŭparoloj, ŝi diris, ke mi fariĝas tirano, kaj havas al ŝi nenian komplezon. Ŝi trovas nenion pli beleta ol tiun projekton.

« Vi havos lian manĝilaron kaj lian vespermanĝaĵon, ŝi ripetis: vi kuŝiĝos en liajn littukojn; kaj morgaŭ tre fruc vi formetos lian amatinon kaj lian monon. Vi estos tre bone venĝita je la patro kaj je la filo. »

Mi cedis al ŝiaj petegoj, malgraŭ la sekretaj movadoj de mia koro, kiuj ŝajnis antaŭmontri malfeliĉan katastrofon. Mi eliris, intencante peti de du aŭ tri korpogardistoj, kun kiuj Lescaut min estis rilatiginta, ke ili prenu sur sin aresti G… M…’on. Mi trovis en lia loĝejo nur unu el ili: sed li estis viro entreprenema, kaj, tuj kiam li sciis, pri kio mi parolas, li certigis al mi sukceson: nur li petis de mi dek monpistolojn por rekompensi tri gardosoldatojn, kiujn li decidis utiligi, ilin ĉefante. Mi petis de li, ke li ne perdu tempon. Li ilin kolektis post malpli da kvarono da horo. Mi ilin atendis en lia domo; kaj kiam li estis reveninta kun siaj kunligitoj, mi mem lin kondukis al angulo de strato, sur kiu devige G… M… estis pasonta por reeniri en tiun de Manon. Mi rekomendis, ke li ne suferigu lin, sed ke li lin gardu tiel mallarĝe ĝis la sepa matene, ke mi povu esti certa, ke li ne forkuros for de li. Li diris, ke lia projekto estas lin konduki en lian ĉambron, kaj lin devigi al la senvestiĝo kaj al la kuŝiĝo en lian liton, dum li kaj liaj tri bravuloj pasigos nokton en trikado kaj en ludado. Mi restis kun ili ĝis momento, kiam mi vidis G… M…’on aperantan; kaj tiam mi min kaŝis tri paŝojn pli malsupre en malluman lokon, por esti ĉeestanto ĉe tiel eksterordinara sceno. La korpogardisto aliris kun pistolo en la pugno, kaj klarigis al li ĝentile, ke li volas nek lian vivon nek lian monon, sed ke, se li faras la plej malgrandan malfacilecon por lin sekvi, li tuj bruligos lian cerbaĵon. G… M…, vidante, ke li estas helpita de tri soldatoj, kaj timante kredeble la ŝargoŝtopilon de l’ pistolo faris nenian kontraŭbatalon. Mi vidis lin dekondukitan kiel ŝafon. Mi tuj revenis al Manon; kaj por depreni ĉian ajn suspekton, mi diris al ŝi enirante, ke ŝi ne devas atendi sinjoron de G… M… por vespermanĝi; ke okazis aferoj, kiuj lin nevolan detenas, kaj ke li petis de mi, ke mi venu por fari al ŝi senkulpigojn, kaj por vespermanĝi kun ŝi. Ŝi tre lerte min helpis en mia projekto. Ni altabliĝis. Ni prenis ŝajnon gravan, dum lakeoj restis por nin servi. Fine, ilin forpermesinte, ni pasigis unu el plej ĉarmaj vesperoj de nia vivo. Mi ordonis sekrete al Marcel, ke li dungu fiakron, kaj avertu la veturigiston, ke li troviĝu la morgaŭon antaŭ la pordo, pli true ol la sesa matene. Ŝajne, mi lasis Manon’on je la noktomezo; sed estinte reenirinta senbrue, dank’al helpo de Marcel, mi min preparis okupi la liton de G… M…, kiel mi jam estis okupinta lian lokon ĉe la tablo. Dum tiu tempo nia malbona genio laboris por nin pereigi. Ni estis en deliro de plezuro, kaj la glavo estis pendanta super niaj kapoj. Sed por pli bone komprenigi ĉiujn cirkonstancojn de nia ruino, necese estas klarigi la kaŭzon.

G… M… estis sekvita de lakeo, kiam li estis arest- ita de korpogardistoj. Tiu knabego, terurita pro la aventuro de sia mastro, returneniris forkurante; kaj la unua klopodo, kiun li faris por lin helpi, estis averti la maljunan G... M...’on pri tio, kio okazis. Tiel malgajiga novaĵo ne povis ne lin multe timigi. Li havis nur tiun filon; kaj lia ardo estis tre viva por lia aĝo. Li volis unue, ke la lakeo al li konigu ĉion, kion lia filo estis farinta dum la tagmezo: ĉu li disputis kun iu, ĉu li partoprenis la disputon de alia, ĉu li troviĝis en malbonfama domo? Tiu servisto, kiu kredis sian mastron en grandega danĝero, kaj imagis, ke li devas nenion kaŝi, se li volas doni al li helpadon, malkovris ĉion, kion li konis, pri lia amo al Manon, kaj pri la elspezo de li farita por ŝi; la manieron laŭ kiu li pasig gmezon en ŝia domo ĝis la naŭa ĉirkaŭe, lian eliron kaj la malfeliĉon de lia reveno. Tio sufiĉis, por ke la maljunulo suspektu, ke la afero de lia filo estas ama afero. Kvankam estis almenaŭ duono de la dekunua vespere, tamen li ne ŝanceliĝis, kaj aliris tuj al lia polica leŭtenanta Moŝto. Li petis de li, ke li donigu specialajn ordonojn al ĉiuj rotoj de l’urbogardistaro; kaj petinte de li unu taĉmenton por lin akompani, li alkuris la strato, sur kiu lia filo estis arestit li vizitis ĉiujn lokojn de la urbo, en kiuj li esperis lin trovi; kaj ne povinte malkovri liajn postsignojn, li sin kondukigis ĝis la domo de lia amatino, en kiun li figuris al si, ke eble li estas reveninta.

Mi estis ekenlitiĝonta, kiam li alvenis. Ĉar la pordo de la ĉambro estis fermita, mi ne aŭdis, ke iu estis frapinta sur la pordon al la strato. Li eniris, sekvite de du pafarkistoj, kaj sin informinte neutile, kio fariĝas lia filo, li havis deziron vidi lian amatinon, por eltiri el ŝi iom da lumo. Li supreniras al la apartamento, ĉiam akompanata de siaj pafarkistoj. Ni estis pretaj enlitiĝi: li malfermas la pordon, kaj frostigas nian sangon per sia vidiĝo.

« Ho dio! li estas la maljuna G… M…, mi diras al Manon. »

Mi saltas al mia spado. Ĉi bedaŭrinde estis em embarasita kun mia glavzono. La pafarkistoj, kiuj vidis mian ekmovon, tuj alproksimiĝis por min ekkapti. Viro en ĉemizo estas sen kontraŭbataleco. Ili forprenis de mi ĉiujn rimedojn taŭgajn por min defendi.

G… M…, kvankam konfuzita de tiu vidaĵo, tamen ne prokrastis min rekoni. Li pli facile ankoraŭ rekonis Manon’on.

« Ĉu tio estas iluzio, li diris nepetole; ĉu mi ne vidas kavaliron des Grieux kaj Manon’on Lescaut? »

Mi estis tiel kolerega pro honto kaj doloro, ke mi faris nenian respondon. Dum kelka tempo li ŝajnis ruli diversajn pensojn en sia kapo; kaj kvazaŭ ili subite estus ekbruligintaj lian koleron, li ekkriis, sin turnante al mi:

«Ha! kulpulo, mi estas certa, ke vi mortigis mian filon! »

Tia insulto min forte incitegis.

« Maljuna krimulo, mi respondis kun fiereco, se mi estus mortiginta iun el cia familio, per ci mi estus komencinta.

— Tenu lin bone, li diris al la pafarkistoj; necesege estas, ke li donu novaĵojn pri mia filo: se post unu momento li ne konigos tion, kion li faris je li, morgaŭ mi igos lin pendigi.

— Ci igos min pendigi, malnoblegulo, mi redi estas ciaj similuloj, kiujn oni devas sendi al la pendigilo. Sciu, ke mi havas sangon pli puran kaj pli nobelan ol ci. Jes, mi aldonis, mi scias tion, kio okazis al filo; kaj se ci min kolerigas, mi lin sufokigos antaŭ kiam estos morgaŭ; kaj poste mi promesas al ci la saman sorton. »

Mi faris nesingardaĵon, konfesante, ke mi sci en kiu loko estas lia filo; sed la troeco de mia kolero al mi farigis tiun maldiskretaĵon. Li tuj alvokis kvin aŭ ses aliajn pafarkistojn, kiuj lin atendis apud la pordo, kaj ordonis, ke ili arestu ĉiujn servistojn de la domo.

« Ha! sinjoro kavaliro, li aldonis per moka tono, vi scias, kie estas mia filo, kaj vi lin sufokigos, vi diras. Estu certa, ke mi scios tion malhelpi. »

Mi tuj sentis la kulpon, kiun mi estis farinta. Li alproksimiĝi al Manon, kiu estis sidanta sur la lito, plorante: li diris al ŝi kelkajn ironiplenajn ĝentilaĵojn, pri la potencego, kiun ŝi havas sur la patro kaj sur la filo, kaj pri la bona uzado, kiun ŝi faras de tiu povo. Tiu maljuna monstro de malĉastegeco volis provi al ŝi kelkajn senĝenaĵojn:

« Zorgu, ke ci ne ŝin tuŝu, mi ekkriis. Ekzistz nenio eĉ sanktega, kiu povus cin savi el miaj manoj!»

Li eliris, lasante en la ĉambro tri pafarkistojn, al kiuj li ordonis, ke ili rapide vestigu de mi miajn vestojn.

Mi ne scias, kiaj estis en tiu momento liaj intencoj pri ni. Eble ni estus ricevintaj liberecon, se ni estus sciigintaj lin pri la loko, en kiu troviĝis lia filo. Mi meditis, min vestante, ĉu tio ne estas la plej bona decido. Sed se li estis en tiu spiritstato, kiam li lasis nian ĉambron, li montriĝis tute ŝanĝita, kiam li revenis. Li estis irinta por demandi la servistojn de Manon, kiujn estis arestintaj la pafarkistoj. Li povis nenion scii de tiuj lakeoj, kiujn ŝi estis ricevinta de lia filo: sed kiam li sciis, ke Marcel nin servis antaŭe, li decidis, ke li lin paroligos, lin timigante per minacoj.

Li estis fidela sed simplanima kaj maldelikata knabego. La memoro de tio, kion li faris en Hospitalo por liberigi Manon’on, miksita kun la teruro, kiun G… M… al li inspiris, faris sur lia malforta spirito impreson tian, ke li imagis, ke oni tuj lin kondukos al pendigilo aŭ al punrado. Li promesis, ke li malkovros ĉion, kio estis alveninta al lia kono, se oni bonvolas savi al li vivon. Pro tio G… M… estis, konvinkita, ke estis en niaj aferoj io pli grava aŭ pli krima, ol ĝis nun li kredis, ke oni povas figuri al si. Li promesis al Marcel por lia konfeso ne nur vivon, sed plie rekompencojn. Tiu malfeliĉulo al li konigis parton de nia projekto, pri kiu senĝene ni interparolis en lia ĉeesto, tial ke li devis ĝin partopreni en iaj detaloj. Estas vere, ke li tute ne sciis la ŝanĝojn, kiujn en Parizo ni faris en ĝi; sed li estis informita, elirante el Chaillot, pri la plano de l’entrepreno, kaj pri la rolo, kiun li devis ludi. Li do certigis, ke nia intenco estis moktrompi lian filon; ke Manon estis ricevonta aŭ jam ricevinta dek mil frankojn, kiuj, laŭ nia projekto, neniam revenos al heredantoj de la G… M…’a familio.

Post tiu eltrovo, la maljunulo kolerega subite resupreniris al nia ĉambro. Ne parolante, li eniris en la tualetejon, en kiu sen malfacileco li trovis monsumon kaj juvelojn. Li revenis al mi kun flamanta vizaĝo, kaj montrante tion, kion al li plaĉis nomi nia ŝtelaĵo, li nin premegis de ofendriproĉoj. Li vidigis de proksime al Manon la kolringon el perloj kaj la brakringojn.

« Ĉu vi rekonas ilin? li diris kun moka rideto. Ne por la unua fojo vi ilin vidas. La samaj, mi ĵuras! Ili estis laŭ via gusto, etulino mia; mi facile estas konvinkita pri tio. Kompatindaj geinfanoj! Ja ili ambaŭ estas tute amindaj, sed iom tro friponoj! »

Mian koron krevigis pro kolerego tiu insultplena parolado. Mi estus doninta, por esti libera dum unu momento… Justa ĉielo! kion mi ne estus doninta? Fine mi faris al mi perforton, por diri kun modereco, kiu estis nur plieco de kolerego:

« Finu, sinjoro, tiujn insultemajn mokegojn. Kion vi postulas? diru. Kion vi intencas fari de ni?

— Mi postulas, sinjoro kavaliro, li respondis, ke tuj vi iru al Chatelet[6]. Morgaŭ tagiĝos; ni vidos pli klare en niaj aferoj; kaj mi esperas, ke fine vi faros al mi komplezon al mi konigi, en kiu loko estas mia filo. »

Mi komprenis sen multo da pripensoj, ke esti enfermitaj en Chatelet, eĉ unu fojon, estis afero havanta por ni terurajn konsekvencojn. Mi antaŭvidis tremante ĉiujn iliajn danĝerojn. Malgraŭ mia fiereco, mi ekvidis, ke estas necese faldiĝi sub la pezo de miaj malfeliĉaĵoj, kaj flati mian plej kruelan malamikon, por ricevi de li ion per submetiĝo. Mi petis de li per honesta tono, ke li bonvolu min aŭskulti dum unu momento.

« Mi faras al mi justecon, mi diris. Mi konfesas, ke juneco al mi farigis tre gravajn kulpojn, kaj ke vi estas sufiĉe ofendita por prave plendi. Sed se vi konus forton de amo, se vi povus kompreni tion, kion suferas malfeliĉa junulo, de kiu oni deprenas ĉion, kion li amas, eble vi opinius min pardonebla, ĉar mi serĉis la plezuron de malgrava vengeto, aŭ prefere vi kredus min sufiĉe punita per la ofendego, kiun mi ricevis antaŭ momento. Vi bezonos nek malliberejon nek turmentegojn por devigi de mi, ke mi malkovru en kiu loko estas sinjoro via filo. Li estas senriska. Mia intenco estis nek malutili al li, nek vin ofendi. Mi estas preta nomi al vi la lokon, en kiu li pasigas nokton trankvile, se vi faras komplezon doni al ni liberecon. »

Ne nur tiu maljuna tigro ne estis kortuŝita de mia petego, sed li turnis al mi dorson ridante. Li nur eligis kelkajn vortojn, por al mi komprenigi, ke li konis nian projekton de ĝia deveno. Pri tio, kio koncernas lian filon, li aldonis, ke li retroviĝos sufiĉe frue, tial ke mi ne lin mortigis.

« Lin konduku al la malgranda Chatelet, li diris al pafarkistoj, kaj zorgu, ke la kavaliro ne vin forlasu. Li estas ruzulo, kiu jam forkuris for de Saint-Lazare… »

Li eliris, kaj min lasis en stato, kiun vi ne povas imagi.

« Ho ĉielo, mi ekkriis, mi ricevos submetite ĉiujn batojn, kiuj věnas de via mano; sed krima fripono havu potencon agi kun mi per tia tiraneco, tio min ĵetas en plej grandan malesperon! »

La pafarkistoj petis de ni, ke ni ne ilin atendigu pli longatempe. Ili havis karoson antaŭ la pordo. Mi prezentis manon al Manon, por ŝin helpi en malsupreniro.

« Venu, mia kara reĝino, mi diris; venu vin submeti sub la kruelecon de via sorto. Eble plaĉos al ĉielo nin fari iam feliĉaj. »

Ni eliris en la sama karoso. Ŝi metis sin en miajn brakojn. Mi ne estis aŭdinta ŝin elparolantan unu vorton, de la alveno de G… M…; sed kiam ŝi troviĝis sola kun mi, ŝi diris mil amemaĵojn, sin riproĉante, ke ŝi estas kaŭzo de mia malfeliĉo. Mi ŝin certigis, ke neniam mi plendos pri mia sorto, tiel longe kiam ŝi ne ĉesos min ami.

« Ne estas mi, kiu estas plendinda, mi daŭrigis. Kelkaj monatoj de malliberejo neniel min timigas; kaj ĉiam mi preferos Chatelet’on al Saint-Lazare. Sed estas por vi, mia kara animo, ke mia koro interesiĝas. Kia sorto por kreitaĵo tiel ĉarma? Ĉielo, kial vi agas per tiom da krueleco kun la plej perfekta el viaj ellaboraĵoj? Kial ni ambaŭ ne estas naskitaj kun ecoj konformaj kun nia mizereco? Ni ricevis spritecon, delikatecon, sentojn. Ho ve! kian malgajan uzadon ni faras de ili! Dume tiom da animoj malaltaj kaj indaj je nia sorto ĝuas ĉiujn favorojn de fortuno! »

Tiuj pripensoj min penetris de doloro. Sed tio estis nenio, kompare kun tio, kion al ni rezervis estonteco: kaj mi sekiĝis pro timo por Manon. Ŝi jam estis enfermita en Hospitalon; kaj kiam eĉ ŝi estus elirinta per la bona pordo, mi sciis, ke tiaspecaj refaloj havas konsekvencojn tre danĝeroplenajn. Mi estus volinta al ŝi konigi miajn maltrankvilecojn; sed mi timis okazigi al ŝi tro grandajn terurojn. Mi tremis por ŝi, ne kuraĝante ŝin averti pri la danĝero; kaj mi kisis ŝin sopirante, por almenaŭ ŝin certigi pri mia amo, kiu estis preskaŭ la sola sento, kiun mi kuraĝis esprimi.

« Manon, mi diris, parolu sincere; ĉu vi amos min ĉiam? »

Ŝi respondis, ke ŝi estas tre malfeliĉa, ĉar mi povas dubi pri tio.

« Nu, mi rediris, mi ne dubas: kun tia certigo, mi volas kontraŭbatali ĉiujn miajn malamikojn. Mi utiligos mian familion por eliri el Chatelet: kaj mia tuta sango estos utila al nenio, se mi ne vin eltiras el ĝi, tuj kiam mi estos libera. »

Ni alvenis al la malliberejo. Oni metis nin ambaŭ en apartan lokon. Tiu bato ne estis por mi tre doloriga, ĉar mi ĝin estis antaŭvidinta. Mi rekomendis Manon’on al la pordisto, konigante al li, ke mi estas viro iom distinginda, kaj promesante grandegan rekompencon. Mi kisis mian amatinon, antaŭ kiam mi ŝin lasos. Mi ŝin petegis, ke ŝi ne treege ĉagreniĝu, kaj ke ŝi timu nenion, tiel longe kiam mi estos en la mondo. Mi ne estis sen mono. Mi donis al ŝi parton de ĝi; kaj mi pagis antaŭtempe al la pordisto, per tio, kio al mi restis, unu monaton da grava pensio por ŝi kaj por mi.

Mia mono havis tre bonan efikon. Oni min metis en ĉambron pure meblitan, kaj oni certigis al mi, ke Manon havas similan loĝejon. Mi tuj okupis min pri rimedoj taŭgaj por rapidigi mian liberecon. Estis klare, ke troviĝis en mia afero nenio absolute krima; kaj kiam eĉ oni supozus, ke mia projekto de ŝtelado estas pruvita, dank’al la atesto de Marcel, mi tre bone sciis, ke oni ne punas simplajn intencojn. Mi decidis, ke mi skribos rapide al mia patro, por peti de li, ke li venu persone en Parizon. Mi multe malpli hontis, kiel mi jam tion diris, estante en Chatelet ol en Saint-Lazare. Cetere kvankam mi ĉiam konservis la respekton ŝulditan al patra aŭtoritato, tamen aĝo kaj sperteco multe malpligrandigis mian timemon. Mi do skribis; kaj oni faris nenian malfacilecon ĉe Chatelet, por lasi eliri mian leteron. Sed tio estis klopodo, je kiu mi povis min senigi, se mi estus scianta, ke mia patro alvenos Parizon en la morgaŭa tago.

Li estis ricevinta la leteron, kiun mi skribis al li antaŭ ok tagoj. Li sentis pro tio grandegan ĝojon: sed kvankam mi multe lin esperigis pri mia konvertiĝo, tamen li decidis, ke li venos sin certigi per siaj okuloj pri mia ŝanĝiĝo, kaj akordigos sian konduton laŭ la sincereco de mia pento. Li alvenis la morgaŭon post mia malliberigo. Lia unua vizito estis tiu, kiun li faris al Tiberge, al kiu mi estis petinta, ke li adresu sian respondon. Li povis koni per li nek mian loĝejon, nek mian nunan situacion. Li sciis nur miajn ĉefajn aventurojn, de kiam mi estis foririnta for de Saint-Sulpice. Tiberge parolis tre profite por mi, pri la disponoj al bono, kiujn mi estis montrinta al li en nia lasta intervidiĝo. Li aldonis, ke li kredas min tute liberigita el Manon, sed ke li tamen estas mirigita, ĉar de ok tagoj mi ne ankoraŭ donis al li novaĵojn pri mi. Mia patro ne estis trompita. Li komprenis, ke tiu silento, pro kiu Tiberge plendas, kaŝas ion, kion ĉi tiu ne divenis: kaj li uzis tiom da klopodoj por malkovri miajn postsignojn, ke, du tagojn post lia alveno, li eksciis, ke mi estas en Chatelet.

Antaŭ kiam mi ricevis lian viziton, kiun mi tute ne kredis tiel proksima, mi ricevis tiun de lia polica generalleǔtenanta Moŝto, aŭ por diri aferojn laŭ ilia nomo, mi toleris juĝistdemandon. Li faris al mi kelkajn riproĉojn; sed ili estis nek severaj nek insultaj. Li diris dolĉe, ke li plendas pri mia malbona konduto; ke mi ne montris saĝecon, farante al mi malamikon tian, kia G… M…; ke vere estas facile rimarki, ke en mia afero troviĝas pli da nesingardemo kaj da malseriozeco ol da malico; sed tamen ke estas la dua fojo, en kiu mi troviĝas antaŭ lia juĝistaro; kaj ke li esperis, ke mi estus fariĝinta pli prudenta, post kiam mi estis ricevinta en Saint-Lazare punadmonojn dum du aŭ tri monatoj. Ĉarmite, ĉar mi havis antaŭ mi prudentan juĝiston, mi diskutis kun li laŭ maniero tiel modera kaj tiel respekta, ke li ŝajnis treege kontenta pro miaj respondoj. Li diris, ke mi ne devas min tro liveri al ĉagreno, kaj ke li sentas sin ema fari al mi servon pro mia nobelnaskiĝo kaj mia juneco. Mi provis rekomendi al li Manon’on, kaj mi parolis laŭde pri ŝia dolĉeco kaj ŝia bona natureco. Li respondis ridante, ke li ne ŝin vidis ankoraŭ, se ke oni ŝin prezentis kiel danĝeran personinon. Tiu vorto tiel ekscitis mian amemon, ke mi diris mil pasiplenajn aferojn, por defendi mian plendindan amatinon: eĉ mi ne povis malhelpi, ke mi ne verŝis kelkajn larmojn. Li ordonis, ke oni min rekonduku al mia ĉambro.

« Amo! amo! ekkriis tiu grava magistrato, vidante min elirantan, ĉu neniam vi paciĝos kun saĝeco? »

Mi estis malĝoje enprofundiĝanta en miajn ideojn, kaj pripensanta pri la interparolo, kiun mi estis havinta kun lia polica generalleǔtenanta Moŝto, kiam mi aŭdis, ke la pordo de mia ĉambro malfermiĝas: estis mia patro. Kvankam mi devis esti duone preparita por tiu vidaĵo, tial ke mi ĝin atendis post kelkaj tagoj pli poste, tamen mi estis tiel forte korfrapita, ke mi estus rapidiginta min ĝis fundo de tero, se ĝi estus malfermiĝinta sub miaj piedoj. Mi iris lin kisi kun ĉiuj signoj de grandega konfuzo. Li sidiĝis, antaŭ kiam nek li nek mi estis ankoraŭ malfermintaj la buŝon.

Ĉar mi restis staranta kun okuloj mallevitaj, kun kapo malkovrita:

« Sidiĝu, sinjoro, li diris severtone; sidiĝu. Dank’al la skandalo de via vivado kaj de viaj friponaĵoj, mi malkovris la lokon de via loĝejo. Havas kiel utilon merito tia, kia la via, ke ĝi ne povas resti kaŝita. Vi iras al famo per neerariga vojo. Mi esperas, ke ĝia limo estos baldaŭ la placo de Grève[7], kaj ke efektive vi havos gloron esti almetita sur ĝi al la admiro de ĉiuj homoj. »

Mi nenion respondis. Li daŭrigis:

« Kiel patro estas malfeliĉa, kiam aminte filon ameme, nenion malŝparinte por igi lin honesta viro, li fine trovas en li nur friponon, kiu lin malhonoras. Oni sin konsolas pro malfeliĉo de fortuno: tempo ĝin forigas kaj ĉagreno ĝin malpligrandigas: sed kian kuracilon kontraŭ malbono, kiu ĉiutage pligrandiĝas, kontraŭ malbono tia kia la malordoj de malvirtéma filo, kiu perdis ĉian senton al honoro? Vi diras nenion, malfeliĉulo, li aldonis: vidu tiun falsan modestecon kaj tiun ŝajnon de hipokrita dolĉeco: ĉu oni ne opinius lin la plej honesta viro de lia raso? »

Kvankam mi estis devigita rekoni, ke mi meritas parton de tiuj ofendegoj, tamen ŝajnis al mi, ke li ilin supermezure grandigis. Mi kredis, ke al mi estas permesate klarigi nature mian penson:

« Mi certigas al vi, sinjoro, mi diris, ke la modesteco, en kiu vi min vidas antaŭ vi, estas neniel afektita. Ĝi estas la natura stato de nobelnaskita filo, kiu treege respektas sian patron, kaj precipe patron incitetigitan. Mi aliparte ne pretendas ŝajni la plej bonkonduthava viro de nia raso. Mi rekonas min inda je viaj riproĉoj; sed mi petegas vin, ke vi metu en ilin iom pli da boneco, kaj ne agu kun mi same kiel kun la plej malnoblega el ĉiuj homoj. Mi ne meritas tiel ofendajn nomojn. Estas amo, vi tion scias, kiu kaŭzis ĉiujn miajn kulpojn. Fatala pasio, ho ve! ĉu vi ne konas gian forton? kaj ĉu estas eble, ke via sango, kiu estas fonto de la mia, neniam sentis samajn ardojn? Amo faris min tro amema, tro pasia, tro fidela kaj tro komplezema al la deziroj de tute ĉarmoplena amatino; jen estas miaj krimoj! Ĉu vi vidas en ili ion, kic vin malhonoras? Mi vin petegas, mia patro, mi aldonis ameme, havu iom da kompato por filo, kiu ĉiam estis tre amema kaj tre respektema al vi, kiu ne forlasis, kiel vi pensas, honoron kaj devon, kaj kiu estas milfoje pli plendinda ol vi povas imagi. »

Finante tiujn parolojn, mi lasis fali kelkajn larmojn. Patra koro estas la ĉefverko de la naturo; ĝi regas en ĝi, se oni povas tiel paroli, kun komplezo, kaj reguligas mem ĉiujn ĝiajn risortojn. La mia, kiu estis krom tio, spritulo kaj delikatulo, estis tiel kortuŝita de la formo donita de mi al miaj senkulpigoj, ke li ne sin sufiĉe regis por kaŝi tiun ŝanĝiĝon.

« Venu, mia kompatinda kavaliro, li diris, venu min kisi: ci inspiras al mi kompaton. »

Mi lin kisis. Li min brakpremis per maniero tia, ke mi facile juĝis tion, kio okazis en lia koro.

« Sed kian rimedon ni uzos, li rediris, por cin eltiri el tiu loko? Klarigu al mi ĉiujn ciajn aferojn, nenion al mi kaŝante. »

Ĉar reale troviĝis en la kuneco de mia tuta konduto nenio, kio min povas absolute malhonori, almenaŭ se oni ĝin mezurus laŭ la vivmaniero de mondumaj junuloj, ĉar, en la jarcento en kiu ni estas, estas konsideritaj kiel malnoblaĵo nek amatino nek iom da lerteco por altiri al si fortunon en ludado, mi sincere rakontis detale al mia patro la vivadon de mi plenumitan. Al ĉia kulpo, pri kiu mi faris konfeson, mi zorgis aldoni famajn ekzemplojn, por de ĝi malprigrandigi la honton.

« Mi vivas kun virino, mi diris, ne estante alligita al ŝi per geedzaj ceremonioj: sed lia duka Moŝto de… pagas la lukson de du amatinoj antaŭ okuloj de tuta Parizo. De dek jaroj, sinjoro de… havas unu malrajtulinon, kiun li amas kun fideleco, kiun li neniam montris por sia edzino. La du trionoj inter la francaj junuloj sin honoras, havante unu litkunulinon. Mi uzis en ludado kelkajn artifikaĵojn: sed lia markiza Moŝto de… havas neniajn aliajn rentojn; lia princa Moŝto de… lia duka Moŝto de… estas ĉefoj de bando de samspecaj kavaliroj. »

Pri tio, kio koncernis miajn projektojn al la monujo de du G… M…’oj, mi povis pruvi same facile, ke mi ne estas sen modeloj; sed al mi restis tro da honoro, por ke mi ne kondamnu min kaj samtempe ĉiujn aliajn, de kiuj mi estus povinta proponi ekzemplon: pro tio, mi petis de mia patro, ke li pardonu tiun krimeton, pro la du perfortaj pasioj, kiuj estis min agitintaj: venĝo kaj amo. Li petis de mi, ĉu mi povas doni kelkajn klarigojn pri la plej rapidaj rimedoj taŭgaj por ricevi mian liberecon, laŭ maniero, kiu povus evitigi tro grandajn famojn. Mi konigis la sentojn de boneco, kiujn la polica generalleûtenanto havis por mi.

« Se vi trovas kelkajn malfacilaĵojn, mi diris, ili povos deveni nur de du G… M…’oj: pro tio, mi kredas, ke estus taŭge, se vi klopodus por ilin vidi. »

Li tion promesis. Mi ne kuraĝis lin peti, ke li favore parolu pri Manon. Tio ne estis manko de braveco, sed efiko de la timo, en kiu mi estis, ke mi lin ribeligu per tia propono kaj naskigu en li ian projekton pereigan al ŝi kaj al mi. Mi estas ankoraŭ nescianta, ĉu tiu timo ne kaŭzis miajn plej grandajn malfeliĉaĵojn, malhelpante, ke mi provu la disponojn de mia patro, kaj ke mi faru penadojn, por inspiri al li sentojn favorajn al mia malfeliĉa amatino. Eble mi estus ankoraŭ instiginta lian kompaton. Mi estus antaŭgardinta lin kontraŭ la impresoj, kiujn li tro facile estis ricevonta de la maljuna G… M… Kion mi scias? Eble mia malbona fatalo estus triumfinta ĉiujn miajn penadojn; sed almenaŭ mi estus kulpiginta pri mia malfeliĉeco nur ĝin, kaj nur la kruelecon de miaj malamikoj.

Min lasinte, mia patro iris fari viziton al sinjoro de G… M… Li trovis lin kun lia filo, al kiu la korpogardisto honeste estis redoninta liberecon. Mi neniam konis la detalojn de ilia interparolado: sed estis tro facile ilin juĝi, dank’ al iliaj mortigaj efikoj. Ili aliris kune (mi diras: la du patroj) al lia polica generalleǔtenanta Moŝto, de kiu ili petis du favorojn: la unua, min tuje elirigi el Chatelet; la alia, malliberigi Manon’ on dum la restaĵo de ŝiaj tagoj, aŭ ŝin sendi en Amerikon. En tiu tempo oni komencis enŝipigi al Mississipi multajn ekstersociajn homojn. Lia polica generalleǔtenanto donis al ili sian parolon, ke li marveturigos Manon’on per la unua elironta ŝipo. Sinjoro de G… M… kaj mia patro venis tuj kune min alporti la novaĵon pri mia libereco. Sinjoro de G… M… faris al mi ĝentilan komplimenton pri la estintaj fariĝoj; kaj min gratulinte pri la feliĉo, kiun mi havas, havante tian patron, li min admonis, ke mi de nun profitu liajn konsilojn kaj liajn ekzemplojn. Mia patro ordonis, ke mi petu senkulpigojn pri la pretendita insulto, kiun mi faris al lia familio, kaj ke mi lin danku, ĉar li klopodis kun li pro mia liberigo. Ni eliris kune, ne dirante unu vorton pri mia amatino. Mi ne kuraĝis paroli pri ŝi kun la karcergardistoj en ilia ĉeesto. Ho ve! miaj malĝojaj rekomendoj estus estintaj tute senutilaj! La kruela ordono estis veninta samtempe kun tiu de mia liberigo. Tiu malfeliĉa knabino estis kondukita post unu horo al Hospitalo, por en ĝi esti kunligita kun kelkaj aliaj malfeliĉulinoj, kondamnitaj toleri la saman sorton. Ĉar mia patro min devigis lin sekvi al la domo, en kiu li prenis loĝejon, estis preskaŭ la sesa vespere, kiam mi trovis momenton por realiri al Chatelet. Mi intencis nur havigi al Manon kelkajn trinkaĵojn kaj ŝin rekomendi al là pordisto; ĉar mi ne esperis, ke la libereco šin vidi estos al mi donita. Same mi ne ankoraŭ estis havinta tempon pripensi al rimedoj taŭgaj, por ŝin liberigi.

Mi petis por paroli kun la pordisto. Li estis kontenta pro mia malavareco kaj pro mia dolĉeco: pro tio, estante ema fari al mi servon, li parolis pri la sorto de Manon kaj pri la malfeliĉo, kiun li multe bedaŭris; ĉar ĝi povis min ĉagreni. Mi ne komprenis tiun paroladon. Ni interparolis dum kelka momento, ne nin komprenante reciproke. Fine, ekvidinte, ke mi bezonas klarigojn, li ilin donis al mi tiel, kiel mi jam havis la abomenon ilin diri al vi, kaj kiel mi ĝin havas ankoraŭ, ilin redirante. Neniam perforta apopleksio kaŭzis efikon pli subitan kaj pli teruran. Mi falis kun kora batego tiel doloriga, ke, en momento kiam mi perdis konscion, mi kredis min liberigita el vivo por ĉiam. Eĉ restis io de tiu penso, kiam mi rekonsciiĝis. Mi turnis miajn rigardojn al ĉiuj flankoj de la ĉambro kaj al mi mem, por certigi al mi, ĉu mi havas ankoraŭ la malfeliĉan econ de homo vivanta. Estas certe, ke al mi obeanta nur la naturan ekmovon, kiu instigas, ke oni sin liberigu el siaj suferoj, nenio povis ŝajni pli dolĉa ol la morto en tiu momento de malespero kaj de konsterno. La religio mem ne povis prezenti al mi post morto ion pli netolereblan ol tiujn kruelajn konvulsiojn, de kiuj mi estis turmentita. Tamen dank’ al miraklo propra al amo, mi baldaŭ retrovis sufiĉe da forto por danki la ĉielon, ke li redonis al mi konscion kaj saĝon. Mia morto estus utila nur al mi. Manon bezonis mian vivon por ŝin liberigi, ŝin helpi, ŝin venĝi. Mi ĵuris, ke mi laborados por tio sen ia indulgo.

La pordisto donis al mi la tutan helpadon, kiun mi estus povinta esperi de la plej bonaj el miaj amikoj. Mi akceptis liajn servojn kun la plej kora dankemo.

« Ho ve! mi diris, vi do estas kortuŝita de miaj ĉagrenoj. Mia patro mem estas kredeble unu el miaj plej kruelaj persekutantoj. Neniu min kompatas. Vi sola, en loĝejo de krueleco kaj de barbareco, montras kompaton al la plej mizera inter ĉiuj homoj. »

Li konsilis, ke mi ne min montru sur la strato, kiam mi ne estos iom resaniĝinta el la konfuzo, en kiu mi estis.

« Lasu, lasu, mi respondis elirante; mi vin revidos pli frue ol vi pensas. Preparu la plej nigran el viaj karceroj; ĉar mi eklaboros por ĝin meriti. »

Efektive miaj projektoj sin turnis unue al gravaĵoj min liberigi el la du G… M… ’oj kaj el la polica generalleǔtenanto, kaj poste rapidegi kun manoj armitaj al Hospitalo, kun ĉiuj, kiujn mi povus dungi por mia entrepreno. Mia patro mem estus estinta apenaŭ respektita en venĝo, kiu ŝajnis al mi tiel justa; ĉar la pordisto ne kaŝis, ke li kaj G… M… estis la aŭtoroj de mia pereo. Kiam mi estis farinta kelkajn paŝojn sur stratoj, kaj kiam aero estis iom refreŝiginta mian sangon kaj miajn humorojn, mia kolerego iom post iom estis anstataŭita de sentoj iom pli prudentaj. La morto de miaj malamikoj estus estinta por Manon malmulte utila, kaj kredeble ĝi riskigis al mi, ke mi vidos min senigita je ĉiuj rimedoj por ŝin helpi. Kian alian vojon mi povis malfermi al mia venĝo? Mi kolektis ĉiujn miajn fortojn kaj ĉiujn miajn pensojn por unue laboradi al la liberigo de Manon, remetante la tutan ceteron post la sukceso de tiu grava entrepreno. Al mi restis malmulte da mono. Tio tamen estis la necesa fundamento, per kiu mi devis komenci. Mi vidis nur tri personojn, de kiuj mi povus ĝin esperi: sinjoro de T…, mia patro kaj Tiberge. Estis malmulte verŝajne, ke mi ricevos ion de tiuj du lastaj; kaj mi hontis lacigi la alian per miaj altrudaĵoj. Sed ne estas en malespero, ke oni konservas indulgojn. Mi iris tuj al seminario de Saint-Sulpice, ne zorgante, ĉu mi estos en ĝi rekonita. Mi vokis Tiberge’on. Liaj unuaj paroloj al mi komprenigis, ke li ne scias ankoraŭ miajn aventurojn. Tiu ideo al mi ŝanĝigis la projekton, kiun mi havis, lin kortuŝi per kompato. Mi ĝeneralmaniere parolis pri la plezuro, kiun mi estis havinta, revidante mian patron; kaj ste mi petis de li, ke li pruntedonu iom da mono, pretekstante, ke mi volas pagi, antaŭ kiam mi eliros el Parizo, kelkajn ŝuldojn, kiujn mi deziras lasi nekonitaj. Li tuje prezentis al mi sian monujon. Mi prenis kvin cent frankojn el ses cent, kiujn mi trovis en ĝi. Mi proponis al li garantibileton: li estis tro malavara por ĝin akcepti.

De tiu loko, mi realiris al sinjoro de T… Mi havis kun li nenian kaŝemon. Mi al li faris elmontron de miaj malfacilaĵoj kaj de miaj ĉagrenoj: li jam ilin konis ĝis ĝiaj plej malgrandaj cirkonstancoj, pro la zorgo, kiun li estis havinta, sekvi la aventuron de la juna G… M… Tamen li min aŭskultis kaj min plendis multe. Kiam mi petis de li konsilojn pri rimedoj taŭgaj por liberigi Manon’on, li respondis malgaje, ke li vidas en tio tiom malmulte da lumo, ke, krom eksterordinara interveno de ĉielo, oni devas forlasi ĉian esperon: ke li speciale aliris al Hospitalo, de kiam ŝi estis en ĝin enfermita; ke li mem ne povis ricevi permeson ŝin vidi; ke ordonoj de la polica generalleǔtenanto estis tute severegaj; kaj ke, por plenigi la malfeliĉon, la mizera bando, en kiun ŝi devas eniri, estas elironta la posttagmezon de l’ tago, en kiu ni estas. Mi estis tiel konsternita de lia parolado, ke li estus povinta paroli dum unu horo, kaj mi ne estus pensinta lin interrompi. Li daŭrigis, dirante, ke li ne min vizitis en Chatelet, por doni al si pli da facileco por min servi, se oni kredus lin sen ligo kun mi; ke, de kelkaj horoj, de kiuj mi estis elirinta el ĝi, li estis havinta ĉagrenon ne scii, en kiun lokon mi rifuĝis, kaj ke li deziris min vidi rapide por doni la solan konsilon, per kiu laŭ ŝajno mi povus esperi ŝanĝojn en la sorto de Manon, sed konsilon tiel danĝeroplenan, ke li petis, ke mi kaŝu eterne lian partoprenon en ĝi: ĝi estis, elekti kelkajn bravulojn, kiuj havus kuraĝon ataki la gardistojn de Manon, kiam ili estos elirintaj el Parizo kun ŝi. Li ne atendis, ke mi parolu pri mia malriĉeco.

« Jen estas cent monpistoloj, li diris, prezentante lian monujon, kiuj povos eble utili al vi. Vi ilin redonos kiam fortuno estos restariginta viajn aferojn. »

Li aldonis, ke, se la zorgo pri lia bonfamo estus permesinta, ke li entreprenu mem la liberigon de mia amatino, li estus proponinta sian brakon kaj sian spadon.

Tiu grandega malavareco min kortuŝis ĝis larmoj. Mi uzis, por montri mian dankemon la tutan vivegecon, kiun mia malĝojeco lasis al mi ankoraŭ. Mi petis de li, ĉu nenio estas esperebla per la vojo de propetoj al la polica generalleǔtenanto. Li diris, ke li pensis al tio; sed li kredas, ke tiu rimedo estas neutila, tial ke tianatura favoro ne povas esti petita sen motivoj; kaj li ne tre bone vidas, kian motivon oni povas uzi, por igi gravan kaj potencan personon propetanto en ĝi; ke se oni povas esperi ion en tiu flanko, tio povas fariĝi nur ŝanĝigante la senton de sinjoro de G… M… aŭ de mia patro, kaj ilin admonante, ke ili petu mem de lia polica generalleûtenanta Moŝto, ke li eksigu sian sentencon. Li proponis al mi, ke li faros ĉiujn siajn penadojn por gajni la junan G… M…’on, kvankam li kredas lin iom malvarmigita por li, pro iaj suspektoj, kiujn li havis pri li, okaze de nia afero; kaj li min admonis, ke de mia flanko mi nenion forgesu, por fleksi la spiriton de mia patro.

Tio ne estis por mi malgrava entrepreno; mi tion diras, ne nur pro la malfacileco, kiun kompreneble mi devis trovi por ĝin venki, sed pro alia motivo, kiu igis min timi eĉ gian komencon; mi estis forkurinta for de lia loĝejo malgraŭ liaj ordonoj; kaj tuj kiam mi eksciis la malĝojan fatalon de Manon, mi tute decidis, ke mi ne revenos en ĝin. Mi rajte timis, ke li min detenigos malgraŭ mia volo, kaj eĉ ke li min rekondukos en provincon. Mia pli maljuna frato jam estis uzinta kun mi tian farmanieron. Estas vere, ke mi estis fariĝinta pli maljuna; sed aĝo estas malforta rimedo kontraŭ forto. Tamen mi trovis vojon, kiu min savis el danĝero: ĝi estis lin vokigi en publikan lokon, kaj min anoncigi al li per alia nomo. Tuj mi prenis tiun decidon. Sinjoro de T… iris ĉe G… M…’on kaj mi en Luksemburgon, kie mi sendis averti mian patron, ke ĝentilhomo el liaj servantoj estas lin atendanta. Mi timis, ke li havos ian malfacilecon por veni, ĉar nokto alproksimiĝis. Tamen li aperis post iom da tempo, sekvite de sia lakeo. Mi petis de li, ke ni prenu aleon, en kiu ni povos esti solaj. Ni faris almenaŭ cent paŝojn, ne parolante. Kredeble li imagis, ke tiaj preparoj ne estis faritaj sen grava intenco. Li atendis mian paroladon, kaj mi ĝin meditis.

Fine mi malfermis buŝon.

« Sinjoro, mi diris tremante, vi estas bona patro. Vi min plenigis je favoroj, kaj al mi pardonis nekalkuleblan nombron da kulpoj. Pro tio, ĉielo estas atestanto, ke mi havas por vi ĉiujn sentojn de la plej amema kaj plej respektema filo. Sed ŝajnas…, ke via severeco…

— Nu! mia severeco? interrompis mia patro, kiu sendube trovis, ke mi parolas malrapide pro lia malpacienco.

— Ha! sinjoro, mi rediris, ŝajnas, ke via severeco estas supermezura en la maniero, per kiu vi agas kun la malfeliĉa Manon. Vi fidis al sinjoro de G… M… Lia malamo ŝin prezentis al vi laŭ la plej nigraj koloroj. Vi formis al vi pri ŝi abomenan ideon. Tamen ŝi estas la plej dolĉa kaj la plej aminda kreitaĵo en la tuta mondo. Kial ne plaĉis al ĉielo, ke ĝi inspiru al vi deziron ŝin vidi eĉ unu momenton? Kiel mi estas certa, ke ŝi estas ĉarmoplena, tiel, mi ne dubas pri tio, ŝi estus ŝajninta al vi tia. Vi estus fariĝinta partiano al ŝi. Vi estus malameginta la nigrajn artifikaĵojn de G… M… Vi estus kompatinta ŝin kaj min. Ho ve! mi estas certa pri tio; via koro ne estas nesentema: vi estus lasinta vin kortuŝi! »

Li min denove interrompis, vidante, ke mi parolas kun ardo, kiu ne estus ebliginta, ke mi finu tuj. Li volis scii, kion mi intencas trafi per tiel pasia parolado.

« Peti de vi vivon, mi respondis, kiun mi ne povas konservi eĉ unu momenton, se Manon aliras al Ameriko.

— Ne, ne, li diris per tono severa; mi pli amas vidi cin sen vivo, ol sen saĝeco kaj sen honoro.

— Do, ni ne iru pli malproksimen; mi ekkriis, lin haltigante per la brako: tiun malamindan kaj netolereblan vivon demetu de mi; ĉar en la malespero, en kiun vi min ĵetas, morto estos por mi favoro. Ĝi estas donaco inda je la mano de patro.

— Mi donus al ci tion, kion ci meritas, li respondis. Mi konas multe da patroj, kiuj ne estus tiel longatempe atendintaj, por esti mem ciaj ekzekutistoj: sed estas mia boneco tro granda, kiu cin difektis. »

Mi ĵetis min antaŭ liajn piedojn.

« Ha! se restas ankoraŭ iom da ĝi, mi diris, ilin kisante, ne igu vin malmola kontraŭ miaj ploroj. Pripensu, ke mi estas via filo… Ho ve! memoru pri mia patrino. Vi ŝin amis tiel ameme! Ĉu vi estus tolerinta, ke oni ŝin eltiregu el viaj brakoj? Vi estus defendinta ŝin ĝis la morto. Ĉu aliuloj ne havas koron, kiel vi? Ĉu oni povas esti barbara, kiam unufoje oni sentis tion, kio estas amemo kaj doloro?

— Ne parolu pli longe pri cia patrino, li rediris per voĉo kolera; tiu memoro varmigas mian indignon. Ciaj malordoj ŝin mortigus pro doloro, se ŝi estus vivinta sufiĉe da tempo por ilin vidi. Ni finu tiun interparolon, li aldonis; ĝi min tedas, kaj ne ĉesigos mian decidon. Mi revenas al mia loĝejo. Mi ordonas, ke ci min sekvu. »

La tono seka kaj malmola, per kiu li komandis tiun ordonon, al mi komprenigis, ke lia koro estas nefleksebla. Mi malproksimiĝis je kelkaj paŝoj, timante, ke li deziros min aresti per siaj propraj manoj.

« Ne pligrandigu mian malesperon, mi diris, min devigante vin malobei. Estas neeble, ke mi vin sekvu, same neeble, ke mi vivu post la krueleco, per kiu vi agas kun mi. Pro tio, mi diras al vi eternan adiaŭon. Mia morto, kiun vi baldaŭ ekscios, mi aldonis malĝoje, eble reprenigos de vi patrajn sentojn al mi. »

Ĉar mi turnis min por lin forlasi:

« Do ci rifuzas min sekvi? li ekkriis kun vivega kolero. Iru, alkuru al cia pereo. Adiaŭ, maldankema kaj ribelanta filo!

— Adiaŭ, mi diris en mia ekscitego; adiaŭ, barbara kaj malnaturigita patro! »

Mi tuj eliris el Luksemburgo. Mi marŝis sur stratoj kiel furiozulo ĝis la domo de sinjoro de T… Marŝante, mi levis okulojn kaj manojn por alvoki ĉiujn ĉielajn potencaĵojn.

« Ho, ĉielo, mi diris, ĉu vi estas tiel senkompata kiel homoj? Mi ne havas plu helpon atendotan krom de vi! »

Sinjoro de T… ne estis ankoraŭ realirinta en sian hejmon; sed li revenis, kiam mi estis atendinta lin dum kelkaj minutoj. Liaj klopodoj ne pli bone sukcesis ol la miaj. Li tion diris kun vizaĝo malĝojega. La juna G… M…, kvankam malpli incitegita ol lia patro kontraŭ Manon kaj kontraŭ mi, tamen ne estis volinta entrepreni por mi favoran propeton. Li sin senkulpigis, dirante, ke li mem timas tiun venĝeman maljunulon, kiu jam multe estis kolerinta kontraŭ li, lin riproĉante pri liaj intencoj de amkomercado kun Manon. Do al mi restis la vojo de la perforto, kiel sinjoro de T… al mi estis de ĝi desegninta planon: mi en ĝi metis ĉiujn miajn esperojn.

« Ili estas tre necertaj, mi diris; sed la pli firma el tiuj esperoj kaj la pli konsolanta por mi estas almenaŭ morti en la entrepreno. »

Mi lin lasis, petante de li, ke li min helpadu per siaj bondeziroj; kaj mi nur pensis kunligi kun mi kamaradojn, al kiuj mi povos komuniki unu fajreron de mia kuraĝo kaj de mia decido.

La unua, kiu prezentiĝis al mia spirito, estis tiu sama korpogardisto, kiun mi jam uzis por aresti G… M…’on. Mi intencis ankaŭ pasigi nokton en lia ĉambro, ĉar mi ne estis havinta la spiriton sufiĉe liberan dum la tagmezo, por min provizi je loĝejo. Mi lin trovis sola. Li havis ĝojon, vidante, ke mi estis elirinta el Chatelet. Li amike proponis al mi siajn servojn. Mi klarigis al li tiujn, kiujn li povis fari por mi. Li havis sufiĉe da prudento por ekvidi ĉiujn iliajn malfacilecojn; sed li estis sufiĉe grandanima por ilin superi. Ni uzis parton de la nokto en diskutadoj pri mia projekto. Li parolis pri la tri gardosoldatoj, kiujn li jam uzis en la lasta okazo, kiel pri tri bravuloj tute provitaj. Sinjoro de T… min estis informinta tre akurate pri la nombro de pafarkistoj, kiuj devis konduki Manon’on: ili estis nur ses. Kvin viroj maltimaj kaj kuraĝaj sufiĉis por doni teruron al tiuj sentaŭguloj, kiuj ne estas kapablaj sin honore defendi, kiam ili povas eviti la danĝeron de batalo per malkuragaĵo. Ĉar mono ne mankis al mi, la korpogardisto konsilis, ke mi malŝparu nenion por certigi la sukceson de nia atako.

« Ni bezonas ĉevalojn kaj pistolojn, li is, kaj por ĉiu el ni unu musketon. Mi prenas sur min min okupi morgaŭ pri tiuj preparaĵoj. Oni bezonas ankaŭ tri komunajn vestojn por niaj soldatoj, kiuj ne kuraĝus sin montri en tiunatura afero kun uniformo de regimento. »

Mi metis en liajn manojn la cent monpistolojn, kiujn mi estis ricevinta de sinjoro de T… Ili estis utiligitaj la morgaŭon ĝis la lasta monero. La tri soldatoj pasis parade antaŭ mi. Mi ilin instigis per grandaj promesoj; kaj, por depreni de ili ĉian malfidon, mi komencis fari al ili donacon da dek monpistoloj. Kiam alvenis la tago por la plenumo de l’entrepreno, mi tre frumatene sendis unu el ili al Hospitalo, por ke li sin sciigu per siaj propraj okuloj pri la momento, en kiu la pafarkistoj eliros kun sia akiraĵo. Kvankam mi estis preninta tiun antaŭzorgon nur pro troeco de maltrankvileco kaj de antaŭvideco, tamen okazis, ke ĝi estis absolute necesa. Mi estis fidinta al kelkaj malveraj informoj, kiujn oni estis doninta al mi pri ilia vojo: kaj estante konvinkita, ke en la Rochelle[8] tiu plorinda bande estis enŝipigota, mi estus perdinta miajn klopodojn, ĝin atendante sur la vojo al Orléans[9]. Tamen mi estis informita, dank’ al la raporto de la gardosoldato, ke ĝi prenis la vojon al Normandujo, kaj ke el Havre-de-Grâce ĝi devis aliri al Ameriko.

Ni nin direktis tuj al la pordo Saint-Honoré[10], zorgante iri per diversaj stratoj. Ni nin kunigis en la fino de l’antaŭurbo. Niaj ĉevaloj estis freŝaj. Post malmulte da tempo ni ekvidis la ses gardistojn kaj la du malluksegajn veturilojn, kiujn vi vidis en Pacy antaŭ du jaroj. Tiu vidaĵo preskaŭ deprenis de mi forton kaj konscion.

«Ho fortuno, mi ekkriis, kruela fortuno! almenaŭ donu al mi morton aŭ venkon! »

Momente ni konsiliĝis inter ni pri la maniero, per kiu ni faros nian atakon. La pafarkistoj apenaŭ troviĝis antaŭ kvar cent paŝoj antaŭ ni; kaj ni povis ilin preteriri, pasante tra malgranda kampo, ĉirkaŭ kiu kurbiĝis la vojo. La korpogardisto opiniis, ke ni prenu tiun vojon por ilin surprizi, rapidegante subite al ili. Mi aprobis lian penson; kaj mi estis la unua, kiu spronpikis sian ĉevalon. Sed fortuno senkompate forĵetis miajn dezirojn. La pafarkistoj, vidante tiujn rajdantojn, kiuj alkuris al ili, ne dubis, ke ili faris tion por ilin ataki. Ili sin metis en defendo, preparante siajn bajonetojn kaj siajn pafilojn kun ŝajno sufiĉe maltima. Tiu vidaĵo, kiu nin instigis la korpogardiston kaj min, subite formetis la kuraĝon for de niaj tri malkuraĝaj kunuloj. Ili haltis kvazaŭ akorde, kaj inter si dirinte al si kelkajn vortojn, kiujn mi ne aŭdis, ili turnis la kapojn de siaj ĉevaloj por repreni la vojon al Parizo, bridon faliginte.

« Dioj, diris la korpogardisto, kiu ŝajnis tiel konfuzegita kiel mi pro tiu malnoblega forlaso, kion ni ekfaros? Ni estas nur du. »

Mi estis perdinta voĉon pro kolerego kaj pro miro. Mi haltis, ne certa ĉu mia unua venĝo ne devas sin turni al la persekutado kaj al la punado de malkuraĝ uloj, kiuj nin forlasis. Mi rigardis ilin forkurantajn, kaj direktis okulojn aliflanken al pafarkistoj. Se estus estinta eble, ke mi min dividu, mi estus rapideginta samtempe sur tiujn du objektojn de mia kolerego: mi ilin ĉiujn estus manĝegintaj. La korpogardisto, kiu komprenis mian necertecon per la freneza movado de miaj okuloj, petis de mi, ke mi aŭskultu lian konsilon.

« Ĉar ni estas nur du, li diris, estus freneze ataki ses virojn tiel bone armitajn kiel ni, kaj kiuj ŝajnas nin atendi per firma piedo. Ni devas reveni Parizon, kaj peni pli bone sukcesi en la elekto de niaj bravuloj. La pafarkistoj ne povas fari en unu tago longan vojaĝon kun du pezaj veturiloj; ni ilin realiros morgaŭ sen malfacileco. »

Mi momente pripensis pri tiu decido; sed, vidante en ĉia flanko nur motivojn por malespero, mi prenis decidon vere malesperan. Ĝi estis danki mian kunulon pro liaj bonservoj kaj ne nur mi ne atakos la pafarkistojn, sed mi decidis, ke mi iros al ili kun submetiĝo, kaj petos de ili, ke ili min akceptu en sia bando, por akompani kun ili Manon’on ĝis Havre-de-Grâce, kaj poste transiri kun ŝi la marojn.

« Ĉiuj homoj min persekutas aŭ min perfidas, mi diris al la korpogardisto. Mi ne povas plu fidi al ia persono. Mi ne atendas plu ion, ĉu de fortuno, ĉu de homoj. Miaj malfeliĉaĵoj estas plenigitaj: al mi restas nur la submetiĝo. Pro tio mi fermas okulojn al ĉia ajn espero. Povu ĉielo vin rekompensi por via grandanimeco. Adiaŭ; mi iras, helponte mian malbonan sorton, por ke ĝi tute plenumu mian ruinon; kaj al ĝi tute vole mi mem alkuras. »

Li senutile multe penadis por min instigi, ke mi revenu Parizon. Mi petis de li, ke li lasu min sekvi miajn decidojn, kaj ke li min tuje forlasu; ĉar mi timis, ke la pafarkistoj daŭrigos kredi, ke mia decido estas ilin ataki.

Mi iris sola al ili per malrapida paŝado kun vizaĝo tiel malĝojega, ke ili devis trovi nenion timindan en mia alproksimiĝo.

« Rekuraĝigu vin, sinjoroj, mi diris, alirante al ili mi ne alportas al vi militon; mi venas peti de vi favoron. »

Mi petis de ili, ke ili daŭrigu sian vojaĝon ne malfidante; kaj mi ilin sciigis, dum la marŝado, pri la favoro, kiun mi esperis de ili. Ili konsiliĝis inter si, laŭ kia maniero ili devas akcepti tiun proponon. La ĉefo de la bando prenis parolon por la aliaj. Li respondis, ke la ordonoj, kiujn ili havis pri la observado al siaj kaptitinoj, estas severegaj; sed ke mi ŝajnis tiel beleta junulo, ke li kaj liaj kunuloj iomete malstreĉos sian devon; sed ke mi devas kompreni, ke tio kostos al mi iom da mono. Restis al mi ĉirkaŭ dekkvino da monpistoloj: kompreneble mi diris al ili el kio konsistis la enhavo de mia monujo.

« Nu, diris la pafarkisto, ni agos malavare. Al vi kostos unu horo unu skudon por interparoli kun ia ajn el niaj knabinoj, kiu plej plaĉos al vi: tio estas la prezaro en Parizo. »

Mi ne estis parolinta al ili speciale pri Manon, ĉar mi ne intencis, ke ili konu mian pasion. Ili unue imagis, ke tio estas junula fantazio, kiu min instigis serĉi iom da tempopasigo kun unu el tiuj kreitaĵoj: sed kiam ili kredis ekvidi, ke mi estas amanta, ili tiel forte pligrandigis la prezon, ke mia monujo troviĝis elĉerpita, kiam ni eliris el Mantes[11], en kiu ni estis enlitiĝintaj, dum la tago, en kiu ni alvenis Pacy’on.

Ĉu mi diros al vi, kia estis la plorinda temo de miaj interparoloj kun Manon, dum tiu vojaĝo, aŭ kian impreson ŝia vidiĝo faris al mi, kiam mi estis ricevinta de gardistoj la liberecon alproksimiĝi al ŝia ĉareto. Ha! esprimoj ĉiam tradukas nur duone la sentojn de l’koro: sed figuru al vi mian kompatindan amatinon enkatenumitan en mezo de korpo, sidantan sur amaseto de pajlo, kun kapo malenergie apogiĝanta sur flankon de la veturilo, kun vizaĝo pala kaj malsekigita de rivereto da larmoj, kiuj faris al si eliron tra ŝiaj palpebroj, kvankam ŝi senĉese havis okulojn fermitajn. Ŝi eĉ ne estis havinta sciemon ilin malfermi, kiam ŝi estis aŭdinta la bruon de gardistoj, kiuj timis, ke oni ilin atakos. Ŝia tolaĵo estis malpura kaj malordigita; ŝiaj delikataj manoj almetitaj al ofendoj de l’ aero; fine tiu ĉarmoplena kunmetaĵo, tiu vizaĝo, kapabla rekonduki universon al idolservado, ŝajnis esti en malordo kaj en senkuraĝeco neesprimeblaj. Mi uzis kelkan tempon por ŝin konsideri, rajdante flanke de la ĉareto. Mi tiel malmulte atentis al mi mem, ke multajn fojojn mi preskaŭ ekfalis danĝere. Miaj sopiroj, miaj oftaj ekkrioj al mi altiris kelkajn rigardojn de ŝi. Ŝi min rekonis, kaj mi rimarkis, ke en la unua ekmovo, ŝi provis rapidi for de la veturilo por alveni al mi; sed estante detenita de sia kateno, ŝi refalis en sian unuan sintenadon. Mi petis de pafarkistoj, ke ili haltu momente pro kompato: ili tion konsentis pro avareco. Mi lasis mian ĉevalon por sidiĝi apud ŝin. Ŝi estis tiel malenergia kaj tiel malfortigita, ke dum longa tempo ŝi ne povis uzi sian langon aŭ movi siajn manojn. Dum tiu tempo, mi ilin malsekigis de miaj ploroj; kaj, ĉar mi mem ne povis elparoli unu solan vorton, ni estis ambaŭ en unu el plej malĝojaj situacioj, je kiu neniam ekzistis ekzemplo. Kiam ni estis retrovintaj liberecon por paroli, niaj esprimoj ne estis malpli malgajaj. Manon parolis malmulte: ŝajnis, ke honto kaj doloro estis difektintaj la organon de ŝia voĉo la sono estis malforta kaj tremanta. Ŝi dankis min, ĉar mi ne ŝin forgesis, kaj ĉar mi donis al ŝi tiun kontenton, ŝi diris sopirante, ke ŝi vidas min unufoje ankoraŭ, kaj povas diri al mi lastan adiaŭon. Sed kiam mi estis ŝin certiginta, ke nenio estas kapabla min eligi el ŝi, kaj ke mi estas preta ŝin sekvi ĝis ekstremo de l’ mondo por prizorgi pri ŝi, por ŝin ami kaj por kunligi nedisigeble mian mizeran fatalon kun la ŝia, tiu kompatinda knabino sin liveris al sentoj tiel amemaj kaj tiel dolorplenaj, ke mi timis, ke ŝia vivo estas minacita de tro perforta kortuŝeco. Ĉiuj movadoj de ŝia animo ŝajnis kuniĝi en ŝiaj okuloj. Ŝi ilin tenis fiksitaj al mi. Kelkafoje ŝi malfermis buŝon, ne havante forton por fini la vortojn, kiujn ŝi estis komencinta. Tamen kelkaj paroloj eliris el ĝi. Ili estis signoj de admiro pro mia amo, amemaj plendoj pri ĝia trograndiĝo, duboj, ĉu ŝi povas esti sufiĉe feliĉa por esti inspirinta al mi tiel perfektan pasion, instigoj, por ke mi forlasu mian intencon ŝin sekvi, kaj por ke mi serêu aliloke feliĉecon indan je mi, kiun laŭ ŝia diro mi ne povis esperi de ŝi.

Spite plej kruela sorto, mi trovis mian feliĉecon en ŝiaj rigardoj, kaj en la certeco, kiun mi havis, pri ŝia ameco. Vere mi estis perdinta ĉion, kion ceteraj homoj estimas, sed mi estis mastro de la koro de Manon, la sola riĉaĵo, kiun mi ŝatas. Vivi en Eŭropo aŭ en Ameriko min indiferentigis, kia ajn estu la loko, se mi estas certa, ke mi estos feliĉa, en ĝi vivante kun mia amatino. Ĉu la tuta universo ne estas patrujo por du fidelaj amantoj? Ĉu ili ne trovas reciproke unu en la alia patron, patrinon, amikojn, riĉaĵojn kaj feliĉecon? Se io kaŭzis al mi maltrankvilecon, ĝi estis timo, ke mi vidos Manon’on suferantan pro bezonoj naskitaj de malriĉeco. Mi jam supozis min kun ŝi en regiono ne kulturita kaj loĝita de sovaĝuloj.

« Mi estas tre certa, mi diris, ke ne povas ekzisti pli kruelaj sovaĝuloj ol G… M… kaj mia patro. Almenaŭ ili lasos min vivi en paco. Se la rakontoj faritaj pri ili estas fidindaj, ili sekvas leĝojn de naturo. Ili konas nek furiozaĵojn de avareco, kiu posedas G… M…’on, nek fantaziajn ideojn pri honoro, kiuj faris mian patron malamiko al mi. Ili ne malkvietigos du amantojn, kiujn ili vidos vivi kun tiom da simpleco, kiom ili faras. »

Mi do estis trankvila pri tiu flanko. Sed mi ne formis en mi romanajn ideojn pri la komunaj bezonoj de la vivado. Tro ofte mi konstatis, ke estas necesaĵoj, kies manko fariĝas netolerebla, precipe por tro delikata knabino, kiu estis kutiminta vivmanieron oportunan kaj sufiĉegan. Mi malesperis, ĉar senutile mi estis elĉerpinta mian monujon, ĉar la iomo da mono, kiu restis ankoraŭ, estas baldaŭ rabota de la friponeco de pafarkistoj. Mi pripensis, ke kun malgranda monsumo, mi estus povinta esperi ne nur min subteni kontraŭ la malriĉeco en Ameriko, en kiu mono estas malofta, sed eĉ formi ian entreprenon por daŭrebla firmo. Tiu konsidero naskigis en mi penson skribi al Tiberge, kiun mi ĉiam estis trovinta tiele rapidema por prezenti al mi la helpadon de amikeco. Mi skribis en la unua urbo, en kiu ni pasis. Mi donis al li nenian alian motivon ol la premantan bezonon, en kiu mi antaŭvidis, ke mi min trovos en Havre-de-Grâce, kien, mi tion al li konfesis, mi estis kondukinta Manon’on. Mi petis de li cent monpistolojn.

« Ilin sendu al mi al Havre mi diris, pere de la postestro. Vi bone scias, ke tio estas la lasta fojo en kiu mi tedas vian amikecon, kaj ke, ĉar mia malfeliĉa amatino estas formetita por ĉiam, mi ne povos lasi ŝin elirantan, ne donante kelkajn helpilojn, kiuj plidolĉigos ŝian sorton kaj miajn mortigajn bedaŭrojn. »

La pafarkistoj fariĝis tiel postulemegaj, kiam ili estis malkovrintaj la perforton de mia pasio, ke, duobligante la prezon de siaj plej malgravaj favoroj, baldaŭ ili min plimalriĉigis ĝis la plej plena mizereco. Cetere amo ne ebligis, ke mi malsparu mian monujon. De mateno ĝis vespero mi forgesis min apud Manon: kaj ne laŭ horoj la tempo estis mezurita al mi, sed laŭ la tuta longeco de tagoj. Fine kiam mia monujo estis tute malplena, mi troviĝis suferanta kapricojn kaj bestecon de ses sentaŭguloj, kiuj agis kun mi per netolerebla aroganteco. Vi estis atestanto pri tio en Pacy: tiu renkonto estis feliĉa momento de interrompo, kiu estis donita al mi de fortuno. Via kompato, kiam vi vidis miajn ĉagrenojn, estis mia sola rekomendo por via malavara koro. La helpo, kiun vi donis al mi libere, min utilis atingigi al mi Havre’on: kaj la pafarkistoj respektis sian promeson kun pli da fideleco ol mi esperis.

Mi alvenis al Havre. Unue mi iris al la poŝto. Tiberge ne estis havinta ankoraŭ tempon sufiĉan por respondi. Mi min informis, en kiu tago mi povas akurate atendi lian leteron. Ĝi povis alveni nur post du tagoj: kaj per stranga dispono de mia malbona sorto, okazis, ke nia ŝipo estis elironta en la morgaŭo[12] de tago, en kiu mi atendis la poŝtkurieron. Mi ne povas montri al vi mian malesperon.

« Kio? mi diris, ĉu en la malfeliĉo mem, necese estas, ke mi ĉiam estu distingita per malmoderaĵoj? »

Manon respondis:

« Ho ve! ĉu tiel malĝoja vivo meritas la zorgon, kiun ni havas por ĝi? Ni mortu en Havre, mia kara kavaliro. Morto finu subite niajn mizeraĵojn! Ĉu ni iros ilin treni en nekonita lando, en kiu kredeble ni devos toleri terurajn suferojn, tial ke oni volis ilin doni al mi kiel turmentegon? Ni mortu, ŝi ripetis; aŭ prefere donu al mi morton, kaj iru serĉi alian sorton en brakoj de pli feliĉa amantino.

— Ne, ne, mi diris: estas por mi enviinda sorto esti malfeliĉa kun vi. »

Ŝia parolado min tremigis. Mi juĝis, ke ŝi estas premegita de siaj malbonaĵoj. Mi penis preni ŝajnon pli trankvilan por demeti de ŝi tiujn pereigajn pensojn al morto kaj al malespero. Mi decidis, ke mi havos saman konduton en estonteco; kaj poste mi konstatis, ke nenio estas pli kapabla inspiri al virino kuraĝon, ol la maltimo de la viro, kiun ŝi amas.

Kiam mi estis perdinta esperon ricevi helpadon de Tiberge, mi vendis mian ĉevalon. La mono, kiun mi eltiris el tiu vendo, aldoniĝante kun tio, kio restis ankoraŭ el viaj malavaraĵoj, liveris al mi la malgrandan monsumon da deksep monpistoloj. Mi uzis sep el ili por aĉeti kelkajn helpilojn necesajn al Manon kaj mi enfermis zorge la dek aliajn, kiuj devis esti la fundamento de nia fortuno kaj de niaj esperoj en Ameriko. Mi havis nenian malfacilecon por min akceptigi en la ŝipo. Oni serĉis tiam junulojn, kiuj estis emaj sin vole kunigi kun la kolonio. Transveturado kaj nutraĵo estis donitaj al mi senpage. Ĉar la poŝtkuriero al Parizo estis elironta la morgaŭon, mi lasis al li leteron por Tiberge. Ĝi estis kortuŝanta kaj kredeble kapabla lin emocii ĝis la lasta grado, ĉar ĝi prenigis de li decidon, kiu povis deveni nur de senfina fundo de amemo kaj de grandanimeco al malfeliĉa amiko.

Oni metis la velaron. La vento ne ĉesis esti favora. Mi ricevis de la kapitano apartan lokon por Manon kaj por mi. Li havis bonecon min rigardi per alia okulo ol la komunon de miaj mizeraj kunligitoj. De la unua tago, mi estis preninta lin aparte; kaj, por altiri de li ian konsideron, mi estis malkovrinta al li parton de miaj malfeliĉaĵoj. Mi ne kredis igi min kulpa per honta mensogo, dirante, ke mi estas edziĝinta kun Manon. Li ŝajnigis min kredi, kaj donis al mi sian protekton, de kiu ni ricevis pruvojn dum la tuta marveturado. Li zorgis, ke ni estu nutritaj konvene; kaj la estimmontroj, kiujn li havis al ni, utilis nin respektigi de kunuloj de nia mizereco. Mi havis senĉesan atenton, por ke Manon ne suferu la plej malgrandan maloportunaĵon. Ŝi tion tre bone rimarkis; kaj tiu vidaĵo, kuniĝante kun la viva sento pri la stranga malsupereco al kiu mi min plimalaltigis por ŝi, ŝin igis tiel amema, tiel pasia, tiel zorgoplena al miaj plej malgrandaj bezonoj, ke estis inter ŝi kaj mi senĉesa superemo de servadoj kaj de amo. Mi ne bedaŭris Eŭropon. Kontraŭe; ju pli ni alproksimiĝis al Ameriko, des pli mi sentis, ke mia koro plilarĝiĝas kaj fariĝas trankvila. Se mi estus estinta certa, ke al mi ne mankos absolutaj necesaĵoj de l’ vivo, mi estus dankinta fortunon, ke ĝi donis al niaj malfeliĉaĵoj tiel favoran direkton.

Post dumonata marveturado, ni fine albordiĝis al tiel dezirita bordo. Unuavide la lando prezentis al ni nenion agrablan. Ĝi estis farita de senfruktaj kaj neloĝitaj kamparoj, en kiuj apenaŭ oni vidis kelkajn kanojn kaj kelkajn arbojn senfoliigitajn de vento. Nenia postsigno de homoj aŭ de bestoj. Tamen kiam la kapitano estis pafinta kelkajn kanonojn de nia artilerio, ni post tempo mallonga ekvidis aron da urbanoj de nova Orléans, kiuj alproksimiĝis al ni kun vivaj signoj de ĝojo. Ni ne estis malkovrintaj la urbon. Ĝi estis kaŝita je tiu flanko per malalta monteto. Ni estis akceptitaj kiel homoj malsuprenirintaj el ĉielo. Tiuj malriĉaj loĝantoj rapidis fari al ni mil demandojn pri la stato de Francujo, kaj pri la diversaj provincoj, en kiuj ili estis naskiĝintaj. Ili nin kisis kiel siajn fratojn, kaj kiel karajn kunulojn, kiuj venis partopreni ilian mizerecon kaj ilian solecon. Ni prenis kun ili la vojon al urbo, sed ni estis mirigitaj, malkovrante, dum ni antaŭeniris, ke tio, kion oni estis fanfaroninta al ni kiel bonan urbon, estas nur kolekto de kelkaj malriĉaj dometoj. Ili estis loĝitaj de kvin aŭ ses cert personoj. La domo de la koloniestro ŝajnis iom pli distinginda pro sia alteco kaj sia situacio. Ĝi estas defendita de kelkaj teraj fortikaĵoj, ĉirkaŭ kiuj rondiĝas larĝa fosaĵo.

Unue ni estis prezentitaj al li. Li longatempe interparolis sekrete kun la kapitano, kaj poste, revenante al ni, li konsideris unu post la alia ĉiujn knabinojn, kiuj estis alvenintaj per la ŝipo. Ili estis nombre tridek: ĉar ni estis trovintaj en Havre alian bandon, kiu estis kuniĝinta kun la nia. Post kiam la koloniestro estis ekzameninta ilin dum longa tempo, li alvokis di- versajn junulojn de l’ urbo, kiuj sekiĝis en atendado de edzino. Li donis al la precipaj la plej beletajn; kaj la restaĵo estis lotita. Li ne estis ankoraŭ parolinta pri Manon; sed kiam li estis ordoninta, ke la aliaj eliru, li nin ambaŭ restigis ŝin kaj min.

« Mi eksciis de la kapitano, li diris, ke vi estas geedziĝintaj, kaj ke li, dum la vojaĝo, rekonis en vi du personojn de spirito kaj de merito. Mi ne eniras en motivojn, kiuj kaŭzis vian malfeliĉon: sed, se estas vere, ke vi havas tiom da bonsocieteco kiom via vizaĝo kredigas al mi, mi nenion ŝparos por plidolĉigi vian sorton; kaj vi mem kunlaboros por trovigi al mi ian plezuron en tiu sovaĝa kaj senhoma loko. »

Mi respondis laŭ la maniero, kiun mi kredis plej inda por plifortigi la ideon, kiun li havis pri ni. Li donis kelkajn ordonojn por preparigi al ni loĝejon en urbo, kaj nin detenis por vespermanĝi kun li. Li ne faris al ni publike demandojn pri la fundo de niaj aventuroj. Interparolado estis ĝenerala; kaj malgraŭ nia malgajeco ni penadis, Manon kaj mi, por ke gi fariĝu agrabla.

Vespere, li nin kondukigis al la loĝejo, kiun oni estis preparinta al ni. Ni trovis malluksegan dometon, faritan el tabuloj kaj el koto, kiu konsistis el du aŭ tri ĉambroj sur teretaĝo kun grenejo supre. Li estis metiginta en ĝin kvin aŭ ses seĝojn kaj iajn oportunaĵojn necesajn al la vivo. Manon ŝajnis timigita, vidante tiel malgajan loĝejon. Estis por mi multe pli ol por ŝi, ke ŝi ĉagreniĝis. Ŝi sidiĝis, kiam ni estis solaj, kaj komencis plori maldolĉege. Mi unue penadis ŝin konsoli. Sed kiam ŝi estis kompreniginta al mi, ke min solan ŝi kompatas, kaj ke ŝi konsideras en niaj komunaj malfeliĉaĵoj nur tion, kio estos suferota de mi, mi afekte montris sufiĉe da kuraĝo kaj da ĝojo, por ilin inspiri al ŝi.

« Pro kio mi plendus? mi diris. Mi posedas ĉion, kion mi deziras. Vi min amas; ĉu tio ne estas vera? ĉu neniam mi proponis al mi alian feliĉecon? Ni lasu al ĉielo la zorgon pri nia fortuno. Mi ne ĝin trovas tiele malesperiga. La koloniestro estas bonsocieta viro: li montris al ni konsideron: li ne permesos, ke al ni manku necesaĵoj. Pri tio kio rilatas kun la malriĉeco de nia dometo kaj kun la maldelikateco de niaj mebloj, vi povis rimarki, ke estas ĉi tie malmulte da personoj, kiuj ŝajnas pli bone lokigitaj kaj meblitaj ol ni. Cetere ci estas admirinda ĥemiistino, mi aldonis, ŝin kisante, ĉar ci ĉion aliformigas en oron.

— Vi do estos la plej riĉa persono en la tuta universo, ŝi respondis; ĉar se neniam estis amo tia, kia la via, same estas neeble, ke iu estu pli ameme amita ol vi. Mi redonas al mi justecon, ŝi daŭrigis. Mi bone sentas, ke neniam mi meritis tiun mirindan amecon, kiun vi havas por mi. Mi kaŭzis al vi ĉagrenojn, kiujn vi povis pardoni al mi nur dank’ al grandega boneco. Mi estis malserioza kaj malfidela; kaj eĉ vin amante profundkore, kiel mi ĉiam faris, mi estis nur maldankulino. Sed vi ne povas kredi, kiel mi estas ŝanĝita. Miaj larmoj, kiujn, de nia eliro el Francujo, vi vidis tiel ofte fluantajn, ne havis kiel kaŭzon miaj proprajn malfeliĉaĵojn, ne, eĉ unu fojon. Mi ĉesis ilin senti, tuj kiam vi komencis ilin partopreni. Mi ploris nur pro amemo kaj pro kompato al vi. Mi ne min konsolas, ĉar mi povis vin ĉagreni eĉ unu momenton en la vivo. Mi ne ĉesas min riproĉi pro miaj malkonstantaĵoj, kaj min emocii, admirante, de kio amo vin igis kapabla por malfeliĉulino, kiu ne estis inda je ĝi, kaj kiu ne tro pagus per sia tuta sango, ŝi aldonis, plioftigante siajn larmojn, la duonon de ĉagrenoj, kiujn ŝi al vi okazigis. »

Ŝiaj ploroj, ŝia parolado, kaj la tono, per kiu ŝi ĝin elparolis, faris sur mi tiel strangan impreson, ke mi kredis senti en mia animo specon da divido.

« Atentu, mi diris, atentu, mia kara Manon. Mi ne havas sufiĉe da forto por toleri tiel vivajn signojn de cia amemo; mi ne estas kutiminta troecojn da ĝojo. Ho Dio! mi ekkriis, mi ne petas plu de vi ion. Mi estas certigita pri la koro de Manon: ĝi estas tia, kia mi deziris, ke ĝi estu por esti feliĉa; de nun mi ne povas ĉesi esti tia. Jen estas mia feliĉeco bone starigita.

— Ĝi estas tia, ŝi rediris, se vi ĝin dependigas de mi; kaj mi bone scias, ke mi povas esti certa, kie ĉiam mi trovos la mian. »

Mi enlitiĝis kun tiuj ĉarmaj ideoj, kiuj ŝanĝis mian dometon en palacon indan je la plej potenca reĝo en la mondo. Post tio, Ameriko ŝajnis al mi loko de feliĉegaĵoj.

« En novan Orléans’on oni devas veni, mi diris ofte al Manon, kiam oni volas gustumi la verajn dolĉaĵojn de l’ amo. Ĉi tie oni sin amas reciproke sen profitdeziroj, sen ĵaluzeco, sen malkonstanteco. Niaj sampatrujanoj ĉi tien venas por serĉi oron; ili ne imagas, ke ni trovis trezorojn multe pli ŝatindajn. »

Ni zorge kulturis la amikecon de l’ koloniestro. Li havis bonecon, kelkajn semajnojn post nia alveno, doni al mi malgrandan oficon, kiu troviĝis neokupita en la fortikaĵo. Kvankam ĝi ne estis tre distingiga, mi ĝin akceptis kiel favoron de ĉielo. Ĝi metis min en staton tian, ke mi povis vivi, estante ŝarĝo por neniu. Mi dungis servistinon por Manon. Nia malgranda fortuno aranĝiĝis. Mi estis reguligita en mia konduto, kaj Manon ne malpli ol mi. Mi ne preterlasis okazon fari servon aŭ bonaĵon al niaj najbaroj. Tiu komplezema dispono kaj la dolĉeco de niaj manieroj altiris al ni la konfidon kaj la amemon de la tuta kolonio. Post kelke da tempo, ni fariĝis tiel ŝatitaj, ke ni estis konsideritaj kiel la unuaj personoj de l’ urbo post la koloniestro.

La senkulpeco de niaj okupadoj kaj la trankvileco, en kiu ni estis senĉese, utilis por nin revenigi iom post iom al ideoj de religio. Neniam Manon estis estinta malpia knabino. Mi miavice ne estis unu el tiuj senhontaj malĉastuloj, kiuj sin glorigas, aldonante al sia malreligieco la putriĝon de siaj moroj. Amo, juneco estis kaŭzintaj ĉiujn miajn malordojn. La sperteco komencis anstataŭi por ni la maljunaĝon: ĝi faris en ni la saman efikon ol multeco da jaroj. Niaj interparoloj, kiuj ĉiam estis seriozaj, nin metis nesenteble en deziron de virta amo. Mi estis la unua, kiu proponis al Manon tiun ŝanĝon. Mi konis la principojn de ŝia koro. Ŝi estis rektanima kaj natura en ĉiuj siaj sentoj; kaj tiaj kvalitoj ĉiam instigas al virto. Mi komprenigis al ŝi, ke io mankas al nia feliceco.

« Tio estas, mi diris, ĝin aprobigi de ĉielo. Ni ambaŭ havas tro belan animon kaj koron tro bone faritan por vivi vole en forgeso al devo. Oni komprenas, ke ni vivis tiel en Francujo, en kiu estis same neeble, ĉu ĉesi nin ami reciproke, ĉu nin kontentigi per rajta vojo: sed en Ameriko, en kiu ni dependas nur de ni mem, en kiu ni ne estas plu devigitaj respekti arbitrajn leĝojn de rango kaj de konveneco, en kiu eĉ oni kredas nin geedziĝintaj, kio malhelpas, ke baldaŭ ni estu tiaj efektive, kaj nobligu nian amon per juroj, kiujn rajtigas religio? Pri mi, mi oferas al vi nenion novan, oferante mian koron kaj mian manon; sed mi estas preta renovigi tiun donacon piede de altaro. »

Ŝajnis al mi, ke tiu parolado ŝin penetris de ĝojo.

« Ĉu vi kredus, ŝi respondis, ke milfoje mi pensis al tio, de kiam ni estas en Ameriko. La timo, ke mi malplaĉos al vi, enfermigis de mi tiun deziron en mian koron. Mi ne havas malhumilecon tian, ke mi esperas supreniri ĝis la eco de via edzino.

— Ha! Manon, mi rediris, baldaŭ ci estus edzino de reĝo, se ĉielo estus naskiĝiginta min kun krono. Ni ne ŝanceliĝu. Ni havas nenian barilon por timi. De hodiaŭ mi volas paroli pri tio al la koloniestro, kaj konfesi, ke ĝis nun ni lin trompis. Ni lasu timi al vulgaraj geamantoj, mi aldonis, la nerompeblajn ĉenojn de la geedziĝo. Ili ne timus ilin, se ili estus certaj kiel ni, ke ili ĉiam portos la ĉenojn de l’amo. »

Mi lasis Manon’on plenigitan de gojo pro tiu decido.

Mi estas certa, ke ne ekzistas en mondo viro honesta, kiu ne estus aprobinta miajn projektojn en la cirkonstancoj, en kiuj mi troviĝis, estante fatale sklavigita de pasio, kiun mi ne povis venki, kaj kontraŭbatalita de konsciencriproĉoj, kiujn mi ne povis sufoki. Sed ĉu ekzistas iu, kiu kulpigos miajn plendojn, dirante, ke ili estas maljustaj; se mi ĝemas pri la severeco de ĉielo forĵetanta projekton, kiun mi estis forminta nur por plaĉi al ĝi? Ho ve! Kion mi diras? Ne nur ĝi ĝin forĵetis, sed ĝi ĝin punis kvazaŭ krimon. Ĝi min toleris pacience, dum mi marŝis blinde sur la vojo al malvirto: kaj ĝiaj plej kruelaj punegoj estis rezervitaj al mi, kiam mi komencis reveni al virto. Mi timas, ke fortoj mankos al mi por fini la rakonton de la plej pereiga fariĝo, kiu estis iam.

Mi iris al la koloniestro, kiel mi estis decidinta tion kun Manon, por peti de li, ke li konsentu la ceremonion de nia geedziĝo. Certe mi estus preferinta paroli pri tio nek al li nek al iu ajn, se mi estus esperinta, ke lia privata pastro, kiu estis la sola pastro en la tuta urbo, estus farinta al mi tiun servon sen lia partopreno: sed ĉar mi ne kuraĝis esperi, ke li bonvolos konservi silenton, mi decidis, ke mi agos malkaŝe. La koloniestro havis nevon nomitan Synnelet[13], kiu estis al li treege kara. Li estis tridekjara viro, brava, sed kolerema kaj perfortema. Li ne estis edziĝinta. De la unua tago de nia alveno, la beleco de Manon estis kortuŝinta lin; kaj la multaj okazoj, kiujn li estis havinta ŝin vidi dum naŭ aŭ dek monatoj estis tiel flamigintaj lian pasion, ke li sekrete konsumiĝis por ŝi. Tamen, ĉar li estis certa, kiel lia onklo kaj la tuta urbanaro, ke mi estas reale edziĝinta, li superis sian amon ĝis tia grado, ke li lasis nenion eksplodi; kaj eĉ lia zorgo montriĝis por mi en kelkaj okazoj, kiujn li havis, fari al mi servon. Mi lin trovis kun lia onklo, kiam mi alvenis al la fortikaĵo. Mi havis nenian motivon, kiu min devigis fari al li sekreton pri mia intenco: pro tio, mi faris nenian malfacilecon klarigi mian deziron en lia ĉeesto. La koloniestro min aŭskultis kun lia kutima boneco. Mi rakontis al li parton de mia historio, kiun li plezure aŭdis; kaj kiam mi petis de li, ke li ĉeestu ĉe la ceremonio, kiun mi meditis, li havis la malavarecon promesi, ke li faros la tutan elspezon de la festo. Mi eliris tute kontenta.

Post unu horo, mi vidis la pastron enirantan ĉe min. Mi imagis, ke li venas doni al mi kelkan informon pri mia edziĝo: sed post kiam li estis salutinta min malvarme, li konigis al mi per du vortoj, ke lia koloniestra Moŝto malpermesas, ke mi pensu al tiu geedziĝo, ĉar li havas aliajn projektojn pri Manon.

« Aliajn projektojn pri Manon! mi diris kun mortiga premego en koro. Kiajn projektojn do? sinjoro pastro.»

Li respondis, ke mi scias, ke lia koloniestra Moŝsto estas estro; ke, ĉar Manon estas sendita el Francujo por la kolonio, al li apartenas disponi de ŝi; ke ĝis nun li tion ne faris, tial ke ĝis nun li kredis, ke ŝi estas edziniĝinta; sed ke, ĉar li eksciis de mi mem, ke ŝi ne estas tia, li opiniis dece ŝin doni al sinjoro Synnelet, kiu ŝin amas. Mia vivegeco superis mian singardemon. Mi ordonis fiere al la pastro, ke li foriru for de mia domo, ĵurante, ke nek koloniestro, nek Synnelet, nek la tuta urbanaro kune kuraĝos meti la manon sur mian edzinon aŭ sur mian amatinon, kiel ili volos sin nomi.

Mi tuj konigis al Manon la pereigan novaĵon, kiun mi ĵus estis ricevinta. Ni opiniis, ke post mia eliro Synnelet estis deloginta la spiriton de sia onklo, kaj ke tio estas efiko de ia projekto meditita jam de longa tempo. Ili estis la plej fortaj. Ni troviĝis en nova Orléans kvazaŭ en mezo de maro, tio estas, disigitaj el la restaĵo de mondo per vastegaj spacoj. Kien forkuri, en lando nekonita, senhoma aŭ loĝita de kruelaj bestoj aŭ de sovaĝuloj tiel kruelaj kiel ili? Mi estis estimita en la urbo; sed mi ne povis esperi, ke mi kortuŝos la popolon sufiĉe favore al mi, por esperi de ĝi helpadon proporciitan kun la malbono. Mono estis necesega; mi estis malriĉa. Cetere la sukceso de popola ribelo estis necerta; kaj se fortuno estus perfidinta nin, nia malfeliĉeco estus fariĝinta ne kuracebla. Mi rulis ĉiujn pensojn en mia kapo. Parton de ili mi komunikis al Manon. Mi formis novajn ideojn, ne aŭskultante ŝian respondon. Mi prenis decidon, kiun mi tuj forĵetis por preni alian. Mi parolis sola; mi respondis laŭte al miaj pensoj: fine mi estis en agitiĝo tia, ke mi ne povus ĝin kompari kun io, tial ke neniam ekzistis io simila al ĝi. Manon havis siajn rigardojn direktitajn al mi. Ŝi juĝis per mia maltrankvileco la grandecon de la danĝero; kaj, tremante por mi pli ol por ŝi mem, tiu amema knabino ne eĉ kuraĝis malfermi buŝon por esprimi siajn timadojn. Post multego da pripensoj, mi haltis en tiu decido, ke mi iros trovi la koloniestron, kaj penados lin kortuŝi per konsideroj pri honoro kaj per la memoro de mia respekto kaj de lia amemo. Manon volis kontraŭstari kontraŭ mia cliro. Ŝi diris kun larmoj en okuloj:

« Vi iras al morto. Ili vin mortigos. Mi ne vidos plu vin. Mi volas morti kun vi. »

Mi bezonis uzi multajn penadojn por ŝin konvinki, ke estas necese, ke mi eliru, kaj same ke ŝi restu en loĝejo. Mi promesis, ke ŝi min revidos post unu momento. Ŝi kaj mi same ne sciis, ke sur ŝin mem estis falonta la tuta kolero de ĉielo kaj la furiozeco de niaj malamikoj.

Mi aliris al la fortikaĵo: la koloniestro estis kun sia privata pastro. Por lin kortuŝi mi min malaltigis ĝis submetiĝoj, kiuj estus mortigintaj min pro honto, se mi estus farinta ilin pro ĉia alia kaŭzo; mi lin prenis per ĉiuj motivoj, kiuj devas fari certan impreson sur koro, kiu ne estas tiu de tigro sovaĝa kaj kruela. Tiu barbarulo faris al miaj plendoj nur du respondojn, kiujn li centfoje ripetis:

« Manon, li diris, dependas nur de li. Li donis sian parolon al sia nevo. »

Mi estis decidinta, ke mi moderigos min ĝis ekstremo. Mi min kontentigis, dirante, ke mi kredas, ke li tro estas unu el miaj amikoj por voli mian morton, al kiu mi konsentus prefere ol al la perdo de mia amatino.

Mi elirinte estis tro konvinkita, ke mi havis nenion por esperi de tiu obstinema maljunulo, kiu milfoje sin estus inferkondamninta por sia nevo. Tamen mi persistis en mia projekto konservi ĝis fino ŝajnon de modereco, decidinte, ke, se oni venus al malmoderaĵoj de maljusteco, mi donos al Ameriko unu el plej sangoplenaj kaj plej teruraj scenoj, kiujn amo estus produktinta. Mi revenis hejmen, meditante tiun projekton, kiam la sorto, kiu volis rapidigi mian ruinon, al mi renkontigis Synnelet’on. Li legis en miaj okuloj parton de miaj pensoj: mi jam diris, ke li estis brava: li venis al mi:

« Ĉu vi ne serĉas min ? li diris: mi rekonas, lze miaj projektoj vin ofendas, kaj mi bone antaŭvidis, ke necese estas, ke ni tranĉu niajn gorĝojn kune. Ni iru por vidi kiu estos plej feliĉa. »

Mi respondis, ke li estas prava, kaj ke nur mia morto povas fini niajn disputojn. Ni foriĝis, je kelkaj centoj da paŝoj, for de la urbo. Niaj spadoj kruciĝis: mi preskaŭ samtempe lin vundis kaj senarmigis. Li estis tiel kolerega pro sia malfeliĉaĵo, ke li rifuzis peti de mi vivon kaj forlasi Manon’on. Eble mi estis rajtigita demeti de li subite la unuan kaj la alian: sed grandanima sango neniam mensogas al si mem. Mi ĵetis al li lian spadon.

« Ni rekomencu, mi diris: kaj pripensu, ke tiufoje estos senkompate. »

Li min atakis per neesprimebla furiozeco. Mi devas konfesi, ke mi ne estis tre lerta en spaduzado, havinte nur tri monatojn da skermoĉambro en Parizo. Amo kondukis mian spadon. Tamen Synnelet traboris mian brakon de rando al rando; sed mi lin prenis sur la tempo[14], kaj donis al li baton tiel fortikan, ke li falis antaŭ miaj piedoj, senmova.

Malgraŭ la gojo, kiun donas venko post mortiga batalo, mi tuj pripensis pri la konsekvencoj de tiu morto. Por mi estis esperinda nek pardono nek prokrasto en punego. Konante, kiel mi sciis, la pasion de la koloniestro al lia nevo, mi estis certa, kemia morto ne estos prokrastita eĉ de unu horo, post kiam li estos koninta la lian. Kvankam tiu timo estis premanta, tamen ĝi ne estis la plej forta kaŭzo de mia maltrankvileco. Manon, la utiloj de Manon, la danĝero en kiu ŝi estis, kaj la neceseco, ke mi perdos ŝin, min konfuzis tiele, ke mallumaĵo sterniĝis sur miaj okuloj, kaj malhelpis, ke mi rekonu la lokon, en kiu mi estas. Mi bedaŭris la sorton de Synnelet; rapida morto ŝajnis al mi la sola kuracilo taŭga por miaj ĉagrenoj. Tamen estis tiu penso mem, kiu rapide realvokigis de mi miajn spiritojn, kaj faris min kapabla preni decidon.

« Kio? Mi volas morti, mi ekkriis, por fini miajn ĉagrenojn! Do estas doloroj, kiujn mi timas pli ol la perdon de tio, kion mi amas! Ha! Mi suferu ĝis plej kruelaj ekstremaĵoj por helpadi al mia amatino, kaj mi prokrastu morton ĝis kiam mi estos suferinta ilin neutile! »

Mi reprenis la vojon al urbo. Mi eniris en mian hejmon; mi en ĝi trovis Manon’on duonmortantan pro timado kaj maltrankvileco. Mia ĉeesto ŝin revivigis. Mi ne povis kaŝi la teruran akcidenton, kiu estis okazinta al mi. Ŝi falis svenanta inter miaj brakoj, aŭdante rakonton pri la morto de Synnelet kaj ri mia vundo. Mi uzis pli ol unu kvaronon da horo por ŝin rekonsciigi.

Mi mem estis duonmortanta; mi ne vidis eĉ la plej malgrandan malfermaĵon por ŝia sendanĝereco kaj por la mia.

« Manon, kion ni faros? mi diris, kiam ŝi estis repreninta iom da fortikeco. Ho ve! kion ni ekfaros? Necese estas, ke mi foriru. Ĉu vi volas resti sola en tiu urbo? Jes; resti en ĝi. En ĝi vi povas ankoraŭ esti feliĉa: kaj mi, mi iros for de vi serĉi morton meze de sovaĝuloj aŭ sub la ungegoj de kruelaj bestoj. »

Ŝi leviĝis malgraŭ sia malfortikeco kaj min prenis per la mano por min konduki al la pordo.

« Ni forkuru kune, ŝi diris, kaj ne perdu eĉ unu momenton. Eble la korpo de Synnelet estas jam trovita hazarde, kaj ni ne havus tempon por nin malproksimigi.

— Sed, mia kara Manon, mi rediris, tute emociita, diru do al mi, kien ni povos iri. Ĉu vi vidas ian rimedon? Ĉu ne estus pli bone, se vi penadus vivi ĉi tie sen mi, kaj se mi vole portus mian kapon al la koloniestro? »

Tiu propono nur pligrandigis ŝian ardon por forkuri. Mi devis ŝin sekvi. Mi havis ankoraŭ sufiĉe da spiritĉeesto por preni elirante kelkajn fortajn likvorojn, kiujn mi havis en mia ĉambro, kaj la ĉiujn provizojn, kiujn ni povis enirigi en niajn poŝojn. Ni diris al niaj servistoj, kiuj estis en la apuda ĉambro, ke ni eliras por la vesperpromenado: ĉiutage ni havis tiun kutimon: kaj ni nin malproksimigis el urbo pli rapide ol la delikateco de Manon ŝajnis tion ebligi.

Kvankam mi ne estis elirinta el mia maldecideco pri la loko de nia rifuĝejo, tamen mi havis du esperojn, sen kiuj mi estus preferinta morton al la necerteco pri tio, kio povus alveni al Manon. De preskaŭ dek monatoj, de kiam mi estis en Ameriko, mi estis akirinta sufiĉe da konoj pri la lando, por scii per kia maniero oni malkrueligas la sovaĝulojn. Oni povas sin meti en iliajn manojn, ne kurante al certa morto: mi eĉ estis lerninta kelkajn vortojn de ilia lingvo kaj kelkajn el iliaj kutimoj, en diversaj okazoj, en kiuj mi ilin vidis. Kun tiu malgaja rimedo, mi havis alian helpilon flanke de Angloj, kiuj havas kiel ni firmojn en tiu parto de nova mondo: sed mi estis terurita pro la malproksimeco. Ni devis trairi ĝis iliaj kolonioj senfruktajn kamparojn, kies larĝeco devigis multajn tagojn de marŝado, kaj kelkajn montojn tiel altajn kaj tiel krutajn, ke la vojo ŝajnis malfacila eĉ al la plej maldelikataj kaj la plej fortikaj viroj. Mi esperis tamen, ke mi povus utiligi tiujn du rimedojn: sovaĝuloj helpus al ni por nin konduki, kaj Angloj nin akceptus en siaj loĝejoj.

Ni marŝadis tiel longatempe kiel la kuraĝo de Manon povis ŝin subteni, tio estas ĉirkaŭe dum du mejloj: ĉar tiu nekomparebla amantino konstante rifuzis halti pli frue. Fine premegite de laceco, ŝi konfesis, ke estas al ŝi neeble iri pli antaŭen. Jam noktiĝis. Ni sidiĝis en mezo de vasta ebenaĵo, ne povinte trovi arbon por nin meti sub ĝia kovrilo. Ŝia unua zorgo estis ŝanĝi la tolaĵon de mia vundo, kiun ŝi estis bandaĝinta mem antaŭ nia eliro. Vane mi kontraŭbatalis ŝiajn voladojn: sed ŝi, antaŭ kiam ŝi pensos al sia propra konservado, volis esti certa, ke mi troviĝas ne suferanta kaj ne minacita de danĝero: se mi estus rifuzinta al ŝi tiun kontentigon, mi estus mortige frapinta sin neripareble. Dum kelkaj momentoj, mi min submetis sub ŝiaj deziroj: mi ricevis ŝiajn flegojn kun silento kaj kun honto. Sed kiam ŝi estis kontentiginta sian amemon, kun kia ardo la mia reprenis sian vicon! Mi min senigis je ĉiuj miaj vestoj, kaj ilin etendis sub ŝin, por ke ŝi trovu la teron malpli malmola; mi ŝin konsentigis, malgraŭ ŝia volo, ke ŝi vidu min utiligantan por ŝia uzo ĉion, kion mi povis imagi malpli maloportuna. Mi varmigis ŝiajn manojn per miaj ardantaj ŝmacadoj kaj per la varmeco de miaj sopiroj. Mi pasigis tutan nokton maldormante apud ŝi, kaj preĝante ĉielon, ke ĝi donu al ŝi dolĉan kaj kvietan dormadon. Ho Dio! kiel miaj deziroj estis vivaj kaj sinceraj! kaj pro kia severega juĝo vi decidis, ke vi ne ilin aŭskultos.

Pardonu, se mi finas per malmulte da vortoj rakonton, kiu min mortigas: mi rakontas malfeliĉajon, kiu neniam havis similan ekzemplon. Mia tuta vivado estas difinita por ĝin plori. Sed kvankam mi senĉese ĝin portas en mia memoro, tamen mia animo ŝajnas reeniri pro abomeno, ĉiufoje kiam mi komencas ĝin esprimi.

Ni estis pasigintaj trankvile parton da nokto; mi kredis mian karan amatinon dormanta, kaj mi ne kuraĝis eligi la plej malfortan spirbloveton, timante, ke mi konfuzos ŝian dormadon. Tuj kiam frumateniĝis, mi ekvidis, tuŝante ŝiajn manojn, ke ŝi havas ilin malvarmaj. Mi ilin alproksimigis al mia brusto, por ilin varmigi. Ŝi sentis tiun ekmovon; kaj, farinte penon por ekkapti la miajn, ŝi diris al mi per malforta voĉo, ke ŝi kredas sin en sia lasta horo. Mi unue vidis en tiu parolado nur ordinaran esprimmanieron de malfeliĉeco, kaj mi respondis al ŝi per amemaj konsoloj de amo. Sed ŝiaj oftaj sopiroj, ŝia silento al miaj demandoj, la premado de ŝiaj manoj, en kiuj ŝi daŭrigis teni la miajn, al mi konigis, ke la fino de ŝiaj malfeliĉaĵoj alproksimiĝas. Ne postulu de mi, ke mi priskribu miajn sentojn, kaj ke mi realportu ŝiajn lastajn esprimojn. Mi ŝin perdis: mi ricevis de ŝi signojn de amo en momento mem, kiam ŝi elspiris sian lastan bloveton: jen estas ĉio, kion mi havas forton al vi konigi pri tiu fatala kaj plorinda fariĝo.

Mia animo ne sekvis la ŝian. Kredeble ĉielo opiniis, ke mi ne estis sufiĉe severe punita. Ĝi volis, ke de tiu tempo mi trenu vivon senenergian kaj mizeran. Kaj nun mi ne esperas, ke ĝi estos iam pli feliĉa.

Mi restis pli ol dudek-kvar horoj kun buŝo alligita al vizaĝo kaj al manoj de mia kara Manon. Mia intenco estis morti ĉi tie; sed, komence de la dua tago, mi pripensis, ke, post mia pereo, ŝia korpo riskos fariĝi nutraĵo por sovaĝaj bestoj. Mi decidis, ke mi ĝin enterigos, kaj atendos morton sur sia fosaĵo. Mi jam estis tiel proksima al mia vivfino, pro la malfortigo, kiun fasto kaj doloro estis kaŭzintaj en mi, ke mi bezonis multnombrajn penadojn por min starigi. Mi estis devigita peti helpon de likvoroj, kiujn mi estis alportinta. Ili redonis tiom da fortikeco, kiom mi bezonis, por la malgaja laboro, kiun mi devis plenumi. Ne estis malfacile malfermi la teraĵon en la loko, en kiu mi troviĝis. Ĝi estis kamparo kovrita de sablo. Mi rompis mian spadon, por ke ĝi min utilu por fosi; sed mi eltiris el ĝi malpli da utilo ol el miaj manoj. Mi malfermis largan fosaĵon; mi en ĝin metis la idolon de mia koro, post kiam mi estis ŝmacadinta ŝin milfoje kun la tuta ardego de plej perfekta amo. Mi sidiĝis ankoraŭ apud ŝi; mi ŝin longatempe rigardadis: mi ne povis min decidi fermi la fosaĵon. Fine, ĉar miaj fortoj komencis malfortiĝi, timante, ke ili tute mankos al mi antaŭ la fino de mia entrepreno, mi entombigis por ĉiam en bruston de tero tion, kion ĝi estis portinta plej perfektan kaj plej amindan: poste mi kuŝiĝis sur la fosaĵon kun vizaĝo sin turnanta al sablo; kaj ferminte la okulojn kun decido, ke neniam mi ilin malfermos, mi malpacience atendis morton. Tio, kio ŝajnos al vi malfacile kredinda, estas, ke, dum la tuta plenumado de tiu funebra funkcio, eliris el miaj okuloj nenia larmo, el mia buŝo nenia sopiro. La profunda konsterno, en kiu mi estis, kaj mia neŝanĝebla decido morti, estis rompintaj la fluadon al ĉiuj esprimoj de malespero aŭ de doloro. Pro tio, mi ne restis longatempe en la teniĝo, en kiu mi estis sur la fosaĵo, sen ke rapide mi perdas la iomon da konscio kaj da sento, kiuj restis en mi.

Post tio, kion vi aŭdis, la konkludo de mia historio havas tiel malmulte da graveco, ke ĝi ne meritas la penadon, kion vi bonvolas fari por ĝin aŭskulti. Kiam la korpo de Synnelet estis realportita al urbo, kaj liaj vundoj zorge ekzamenitaj, okazis, ke ne nur li ne estis malviva, sed ke li ne eĉ estis ricevinta danĝerigan vundon. Li konigis al sia onklo laŭ kia maniero la aferoj okazis inter ni; kaj lia grandanimeco lin instigis publikigi tuje la efikojn de la mia. Oni min serĉigis, kaj mia foresto kun Manon suspektigis, ke ni ambaŭ estis decidintaj forkuri. Estis tro malfrue por sendi iun post miaj postsignoj: sed la morgaŭo kaj sekvanta tago estis uzitaj por min persekuti. Oni min trovis sen ŝajno de vivo sur la tombo de Manon; kaj tiuj, kiuj min malkovris en tiu stato, vidante min preskaŭ nudan kaj sangokovritan pro mia vundo, ne dubis, ke mi estis ŝtelita kaj mortefrapita. Ili min alportis al urbo. La movado de transportado vekis miajn sentojn. La sopiroj, kiujn mi puŝis, malfermante okulojn kaj ĝemante, ĉar mi troviĝis ankoraŭ meze de vivantoj, konigis, ke mi estis ankoraŭ en stato tia, ke mi povis ricevi helpadojn. Tiuj, kiujn oni donis al mi, tro bone sukcesis. Tamen mi estis enfermita en mallarĝa malliberejo. Mia proceso estis komencita; kaj, ĉar Manon ne montriĝis, oni min kulpigis, ke mi estis mortiginta ŝin en ekmovo de kolerego kaj de ĵaluzeco. Kompreneble mi rakontis mian kompatindan aventuron. Synnelet, malgraŭ la ekscitegoj de doloro, en kiun lin ĵetis tiu rakonto, havis la grandanimecon peti mian senkulpigon. Li ĝin ricevis. Mi estis tiel malfortika, ke oni estis devigita min transporti el la malliberejo en mian liton, sur kiu mi estis detenita dum tri monatoj per perforta malsano. Mia malamo al vivo ne malplifortiĝis; senĉese mi alvokis morton, kaj longatempe mi obstine forĵetis ĉiujn kuracilojn. Sed ĉielo, post kiam ĝi estis puninta min per tiom da severeco, decidis, ke ĝi igos utilaj por mi miajn malfeliĉaĵojn kaj siajn punegojn. Ĝi min lumigis per siaj lumoj, kiuj rememorigis al mi ideojn indajn je mia nobelnaskiĝo kaj je mia edukiteco. Ĉar trankvileco komencis iom renaskiĝi en mia animo, tiu ŝanĝo estis sekvita de proksime de mia resaniĝo. Mi min tute liveris al inspiroj de l' honoro, kaj daŭrigis plenumi mian malgrandan oficon, atendante la ŝipojn de Francujo, kiuj marveturadas unufoje en la jaro al tiu parto de Ameriko. Mi decidis, ke mi revenos en mian patrujon, por en ĝi ripari per vivado saĝa kaj bone reguligita la skandalon de mia konduto. Synnelet estis zorginta transportigi la korpon de mia kara amatino en honoran lokon.

Ses semajnojn ĉirkaŭe post mia resaniĝo, iam mi promenadis sola sur la marbordo, kiam mi vidis alveni ŝipon, kiun aferoj de komerco kondukis al nova Orléans. Mi atentis al la elŝipiĝo de la ŝipanaro, kiam mi estis frapita de grandega miro, rekonante Tiberge’on meze de tiuj, kiuj aliris al urbo. Tiu fidela amiko min rekonis de malproksime, malgraŭ la ŝanĝoj, kiujn malgajeco estis farinta sur mia vizaĝo. Li sciigis al mi, ke la sola motivo de lia vojaĝo estis deziro min vidi kaj min instigi, ke mi revenu Francujon; ke, kiam li ricevis la leteron, kiun mi estis skribinta al li en Havre, li aliris al tiu urbo persone, por alporti al mi la monhelpon, kiun mi bezonis; ke li sentis tre grandan doloron, eksciinte mian eliron, kaj ke li estus elirinta tuje por min sekvi, se li estus trovinta ŝipon pretan meti velaron; ke dum multaj monatoj li serĉis unu marveturilon en diversaj havenoj, kaj ke fine, trovinte en Saint-Malo[15] unu barkegon, kiu levis ankron por iri al la Martinique[16], li en ĝin enŝipiĝis, esperanto, ke en tiu insulo li trovos facilan transportilon al nova Orléans; ke la Malo’a ŝipo estis dum vojaĝo kaptita de hispanaj marrabistoj kaj kondukita en unu el iliaj insuloj, sed ke li forkuris dank’ al sia lerteco, kaj ke, post diversaj kuradoj, li trovis la okazon de tiu malgranda ŝipo, kiu estis ĵus alveninta, por sin veturigi feliĉe ĝis mi.

Mi ne povis montri tro da dankeco al amiko tiel grandanima kaj tiel konstanta. Mi lin kondukis al mia hejmo, kaj faris lin mastro de ĉio, kion mi posedis: mi sciigis al li ĉion, kio okazis de mia eliro el Francujo; kaj por kaŭzi al li ĝojon, kiun li ne atendis, mi al li konigis, ke la semoj de virto, kiujn li iam estis ĵetinta en mian koron, komencas produkti fruktojn, pri kiuj li estos baldaŭ kontenta. Li certigis, ke tiel dolĉa certigo donis al li kompensaĵon por ĉiuj laciĝoj de lia vojaĝo.

Ni pasigis kune du monatojn en nova Orléans, atendante la alvenon de ŝipoj de Francujo; kaj fine, nin metinte sur maron, ni prenis teron antaŭ dekkvin tagoj ĉe Havre-de-Grâce. Alveninte, mi skribis al mia familio. Mi sciis per la respondo de mia pli maljuna frato malĝojan novaĵon pri la morto de mia patro, al kiu mi tro rajte tremas, ke miaj konduteraroj estas kunhelpintaj. Ĉar vento estis favora por trafi Calais’on, mi tuj enŝipiĝis, intencante aliri, je kelkaj mejloj for de tiu urbo, al ĝentilhomo de mia parencaro, ĉe kiu mia frato al mi skribas, ke li devas atendi mian alvenon. »

  1. Elparolu: Bulonj’.
  2. Elparolu: Sint-Andre-des-Ark’.
  3. Elparolu: Saint-Antoan’.
  4. Elparolu: Marsel.
  5. Elparolu: Sin-Miŝel.
  6. Elparolu: Satle.
  7. Elparolu: Grev’.
  8. Elparolu Roŝel.
  9. Elparolu: Orlean.
  10. Elparolu: Sint-Honore.
  11. Elparolu: Mant’.
  12. En la franca teksto legiĝas la vorto: le lendemain (la morgaǔo). Sed kun tiu vorto la frazo ne havas sencon. Kredeble ĝi estas plumeraro de la aŭtoro, kaj oni devas ĝin anstataŭigi per la vorto: la veille (la hieraǔo).
  13. Elparolu : Sinele.
  14. Skerma teknikajo.
  15. Elparolu: Sin-Malo.
  16. Elparolu: Martinik’.