Manon Lescaut/Parto unua

El Vikifontaro



PARTO UNUA


Mi estas devigata suprenirigi mian leganton ĝis la tempo de mia vivo, en kiu mi unuafoje renkontis la kavaliron des Grieux[1]. Tio okazis proksimume ses monatojn antaŭ mia veturado al Hispanujo. Kvankam mi malofte forlasis mian solecejon, tamen la amikeco kiun mi sentas al mia filino, min kelkafoje devigis fari diversajn vojaĝetojn, kiujn mi kiel eble plej plimallongigis.

Iam mi revenis el Rouen[2], al kiu mi estis alirinta, petite de ŝi, por postuli intermeton de parlamenton de Normandujo pri la heredo de kelkaj bienetoj, al kies posedo mi konsentis, ke ŝi estu rajtigita, ĉar ili devenis de mia patrina avo. Reveninte per la vojo al Évreux[3], en kiu mi pasigis la unuan nokton, mi alvenis la morgaŭan tagon por la vespermanĝo en Pacy’on[4], malproksimiĝantan de kvin aŭ ses mejloj. Kiam mi eniris en tiun urbeton, mi estis mirigita, vidante, ke ĉiuj loĝantoj malkvietiĝas. Ili rapidis for de siaj domoj, kaj alkuris are al malluksa gastejo, antaŭ kies pordo staris du kovritaj ĉaretoj. La ĉevaloj, kiuj estis ankoraŭ jungitaj kaj kiuj ŝajnis premegitaj de laceco kaj de varmeco, montris, ke tiuj du veturiloj estis alvenintaj nur de nelonge. Mi haltis momente por min informi pri la kaŭzo de tiu tumulto; sed min malmulte sciigis la scivola popolamaso, kiu neniel atentis al miaj demandoj, kaj ĉiam antaŭeniris al la gastejo, dum ĉiuj sin interpuŝis unu la alian kun multe da konfuzo. Fine, ĉar pafarkisto vestite de banduliero kaj havante musketon sur la ŝultro, aperis sur la sojlo de la pordo, mi per signo de mano lin venigis al mi. Mi petis de li, ke li al mi konigu la motivon de tiu puŝegado.

« Negravaĵo, sinjoro, li diris: dekduo da ĝojovirinoj, kiujn mi kondukas kun miaj kunuloj ĝis Havre-de-Grâce[5], kie ni ilin enŝipigos al Ameriko. Kelkaj inter ili estas beletaj; kaj kredeble tio ekscitas la scivolecon de tiuj bonaj vilaĝanoj. »

Mi estus transen irinta post tiu klarigo, se min ne estus haltigintaj ekkrioj de maljunulino, kiu eliris el la gastejo, plektante manojn kaj kriante, ke tio estas barbaraĵo, abomenaĵo, kompatindaĵo.

« Kio do okazas? mi diris al ŝi.

— Ha! sinjoro, eniru, ŝi respondis, kaj vidu ĉu tiu vidaĵo ne estas kapabla fendi koron. »

La scivolo min malsuprenirigis el mia ĉevalo, kiun mi lasis al mia ĉevalzorgisto. Mi malfacile eniris, borante la popolamason, kaj mi vids efektive ion sufiĉe kortuŝantan.

Inter la dekdu knabinoj, kiuj estis katenitaj sesope per mezo de l’ korpo, unu vidiĝis, kies mieno kaj vizaĝo konformiĝis kun ŝia nuna situacio tiel malbone ke en ĉiu alia stato mi estus opiniinta, ke ŝi estas unuaranga persono. Ŝia malĝojeco, la malpureco de ŝiaj tolaĵoj kaj de ŝiaj vestaĵoj ŝin tiel malmulte malbeligis, ke ŝia vidaĵo al mi inspiris respekton kaj kompaton. Tamen ŝi penis sin deturni, tiom kiom ŝiaj katenoj tion ebligis, por ke ŝian vizaĝon ne povu rigardi la ĉeestantoj. La penado de ŝi farita por sin kaŝi estais tiel natura, ke ĝi ŝajnis deveni de sento de modesteco. Ĉar la ses gardistoj, kiuj akompanis tiun malfeliĉan bandon, estis same en la ĉambro, mi prenis la ĉefon aparte, kaj petis de li klarigon pri la sorto de tiu bela knabino. Li povis min sciigi nur laŭ maniero tute ĝenerala.

« Mi ŝin eltiris el Hospitalo, li diris, laŭ ordonoj de lia polica generalleŭtenanta Moŝto. Verŝajne ŝi ne estis enfermita en ĝin por virtaĵoj. Kelkajn fojojn, mi ŝin demandis sur la vojo: sed ŝi obstine nenion respondis. Sed kvankam oni ne ordonis, ke mi indulgu al ŝi pli ol al la aliaj, tamen mi ŝin iom respektetas, ĉar ŝajnas al mi, ke ŝi valoras iom pli ol ŝiaj kunulinoj. Jen estas junulo, aldonis la pafarkisto, kiu povos multe pli bone ol mi vin instrui pri la kaŭzo de ŝia malfeliĉaĵo. Li ŝin akompanis de nia eliro el Parizo, kaj ne ĉesas plori, eĉ unu momenton. Devige li estas aŭ ŝia frato, aŭ ŝia amanto. »

Mi min turnis al la angulo, en kiu sidis tiu junulo. Li ŝajnis entombigita en profundan revadon. Neniam mi vidis figuron de doloro pli vivantan. Li estis tre simple vestita; sed oni rimarkis, de la unua ekrigardo, ke li havas nobelnaskecon kaj bonedukitecon. Mi alproksimiĝis al li: li sin levis; kaj mi malkovris en liaj okuloj, sur lia vizaĝo kaj en ĉiuj liaj movadoj ŝajnon tiel delikatan kaj tiel nobelan, ke mi sentis min nature eman utili al li. « Mi ne vin konfuzu, mi diris, sidiĝante apud lin. Ĉu vi bonvolas kontentigi la sciemon, kiu min instigas koni tiun belan personon; ĉar ŝi ne ŝajnas farita por la malĝoja stato, en kiu mi ŝin vidas? »

Li respondis ĝentile, ke li ne povas min sciigi pri ŝia identeco kaj samtempe ne perfidi la sian, kaj ke li havas altvalorajn motivojn por deziri, ke li restu nekonita.

« Mi tamen povas diri tion, kion tiuj malboneguloj ne nescias, li daŭrigis montrante la pafarkistojn; tio estas, ke mi ŝin amas per pasio tiel ardanta, ke ĝi igas min la plej malfeliĉa el ĉiuj homoj. Mi ĉion provis en Parizo, por ke oni donu al ŝi la liberecon. Klopodoj, lerteco, perforto estis neutilaj: mi decidis, ke mi akompanos ŝin, kiam eĉ ŝi irus ĝis la ekstremaĵo de l’mondo. Mi enŝipiĝos kun ŝi, kaj transiros al Ameriko. Sed, kaj tio eslas malhumenega, tiuj malkuraĝaj friponoj, li aldonis, parolante pri la pafarkistoj, ne volas permesi, ke mi alproksimiĝu al ŝi. Mi estis intencinta ilin ataki malkaŝe post kelkaj mejloj post Parizo. Mi kunuliĝis kun kvar viroj, kiuj estis promesintaj sian helpon por grandega monsumo. La perfiduloj min lasis sola por batali, kaj foriris kun mia mono. Ĉar mi ne povis sukcesi per la perforto, mi demetis miajn armilojn. Mi proponis al pafarkistoj, ke almenaŭ ili permesu, ke mi ilin akompanu, promesante, ke mi ilin rekompensos. Pro deziro al gajno ili konsentis al tio. Sed ili volis, ke mi ilin pagu, ĉiufoje kiam ili permesas, ke mi parolu kun mia amantino. Mia monujo tre rapide elĉerpiĝis: kaj nun, ĉar mi estas sen unu monero, ili montriĝas tiele kruelaj, ke ili min repuŝas brute, kiam mi faras unu paŝon al ŝi. Antaŭ momento, ĉar mi kuraĝis alproksimiĝi al ŝi, spite iliaj minacoj, ili fariĝis tiele insultemaj, ke ili levis kontraŭ mi la pinton de pafilo. Por kontentigi ilian avarecon kaj daŭrigi la vojaĝon piede, mi estos devigata vendi ĉi tie malbonan ĉevalon, kiun ĝis nun mi kiel rajditon. »

Kvankam li ŝajnis fari tiun rakonton sufiĉe trankvile, li tamen, ĝin finante, lasis fali kelkajn larmojn. Tiu aventuro aperis al mi treege eksterordinara kaj treege kortuŝanta.

« Mi ne insistas, mi diris, por ke vi malkovru al mi la sekreton de viaj aferoj: sed se mi povas utili al vi iome, volonte mi prezentas min kiel helpanton.

— Ho ve! li respondis, mi vidas neniun malfermaĵon al la espero. Necese estas, ke mi toleru la tutan kruelecon de mia sorto. Mi iros en Amerikon: almenaŭ tie mi estos libera kun la junulino, kiun mi amas. Mi skribis al unu el miaj amikoj, kiu sendos al mi kelkan helpaĵon ĉe Havre-de-Grâce. Mi estas embarasita nur por min konduki ĝis tie, kaj por doni al tiu kompatinda kreitaĵo, li aldonis, rigardante malĝoje sian amantinon, kelkajn dolĉaĵojn dum la vojiro.

— Nu, mi diris, mi ĉesigos vian embarason. Jen estas iom da mono; kaj mi petas de vi, ke vi ĝin akceptu. Mi estas ĉagrena, ĉar mi ne povas vin utili alimaniere. »

Mi donis al li kvar luidorojn, zorgante, ke tion ne rimarku la gardistoj: ĉar mi bone komprenis, ke se ili scius, ke li havas tian monsumon, ili vendus pli kare sian komplezon. Poste projekto eniris en mian cerbon, kontrakti kun ili la jenon: ili permesos, ke la ĵuna amanto havu liberecon senĉese paroli ĝis Havre kun sia amantino.

Mi faris signon al la ĉefo,ke li alpaŝu; kaj tion mi proponis al li. Li ŝajnis iom hontanta, spite sia senhonteco.

« Ni me malkonsentas, sinjoro, li respondis kun embarasita mieno, ke li parolu kun tiu knabino: sed li volas senĉese esti apud ŝi: tio ĝenas nin; kaj estas juste, ke li pagu pro tiu ĝeno. »

— Diru al mi, mi diris, kia monsumo estas sufiĉa por malebligi, ke vi sentu tiun ĝenon. »

Li kuraĝis peti de mi du luidorojn. Mi ilin donis tuje.

« Sed atentu, mi diris kaj zorgu, ke vi ne preterlasu kelkan friponaĵon: ĉar mi donos mian adreson al tiu junulo, por ke li povu min informi: kaj estu certa, ke mi estas sufiĉe potenca por vin punigi. »

Tio do kostis al mi ses luidorojn. La ĝentileco kaj la ardenta dankeco per kiu la junulo min dankis, min tute elkonvinkis, ke li estas nobelrasa kaj meritas mian malavarecon. Mi ekelironte diris kelkajn vortojn al lia amantino. Ŝi respondis kun modesteco tiel dolĉa kaj tiel ĉarma, ke mi revenante ne povis ne fari milon da pripensoj pri la nekomprenebla karaktero de virinoj.

Ĉar mi revenis en mia solecejon, mi ne estis informita pri la sekvoj de tiu aventuro. Du jaroj pasis; kaj pro tio mi estis tute forgesinta ĝin, kiam la hazardo naskis okazon, kiu ebligis, ke mi sciu ĝis fundo ĉiujn iliajn cirkonstancojn.

Revenante el Londono, mi alvenis Calais’on[6] kun la markizo de..., mia lernanto. Ni loĝis, se mi tion bone memoras, en hotelo de Ora Leono, en kiu kelkaj motivoj nin devigis pasigi tutan tagon kaj sekvantan nokton. Alpaŝante sur stratoj, dum tagmezo, mi kredis ekvidi tiun saman junulon jam renkontritan en Pacy. Li estis tre malbone vestita, kaj ŝajnis multe pli pala ol kiam mi lin vidis, la unuan fojon. Li portis sur brako malnovan vestkeston, kaj ŝajnis alveninta en urbon nur de unu momento. Tamen, ĉar li havis tro belan fizionomion, por ke oni ne lin rimarku, mi tuj rekonis lin.

« Necese estas, mi diris al la markizo, ke mi aliru al tiu junulo. »

Kiam li siavice min rekonis, lia ĝojo estis pli forta ol mi povus ĝin komprenigi.

« Ha! sinjoro, li ekkriis, kisante miajn manojn, mi do povas ankoraŭ montri al vi mian eternan dankemon. »

Mi petis de li, de kie li venas. Li respondis, ke li alvenas per maro el Havre-de-Grâce, en kiu li enŝipiĝis, revenante el Ameriko antaŭ nelonge.

« Vi ne ŝajnas al mi ire monhava, mi diris: iru en hotelon de Ora Leono, en kiu mi loĝas; mi vin retrovos post momento. »

Efektive mi revenis en ĝin, dezirante malpacience koni detalojn pri liaj malfeliĉaĵoj kaj pri la cirkonstancoj de lia vojaĝo al Ameriko. Mi faris al li milon da karesoj kaj ordonis, ke li estu senigita je nenio. Li ne atendis, ke mi insiste petu de li rakonton pri la historio de lia vivo.

« Sinjoro, li diris, vi agas kun mi tiel noble, ke mi kulpigus min de malnoblega maldankemo, se mi kaŝus al vi ian detalon. Mi al vi konigos ne nur miajn malfeliĉaĵojn kaj miajn ĉagrenojn, sed plie miajn malvirtaĵojn kaj miajn plej hontindajn malkuraĝaĵojn. Mi estas certa, ke, kvankam vi min kulpigos, vi tamen ne povos ne min plendi. »

Mi devas averti la leganton, ke mi skribis lian historion preskaŭ tuj kiam mi estis ĝin aŭdinta: do oni povas esti certa, ke nenio estas pli akurata kaj pli fidela ol tiu rakonto. Mi eĉ aldonas, ke ĝi estas fidela ĝis en la detaloj pri pripensoj kaj sentoj, kiujn la juna aventurulo esprimis per la plej plaĉinda ĝentileco. Jen estas do lia rakonto, al kiu, ĝis la fino, mi miksis nenion, kio ne devenas de li.

« Mi estis deksepjara, kaj mi finis miajn studadojn de filozofio en Amiens[7], kien miaj gepatroj, kiuj apartenis al unu el la plej nobelaj familioj de P..., min estis sendintaj. Mi havis vivmanieron tiel saĝan kaj tiel bone ordigitan, ke miaj majstroj min prezentis kiel modelon al la kolegio. Tamen mi ne eksterordinare penadis por meriti tiun laŭdon; sed mi havas karakteron nature mildan kaj trankvilan; mi estis tre atenta al la studado per inklino; kaj oni kalkulis ĉe mi kiel virtojn nur signojn de natura antipatio al la malvirto. Mia nobelnaskiĝo, la sukceso de miaj studadoj kaj kelkaj eksteraj agrablaĵoj min konigis kaj estimigis de ĉiuj honestaj homoj de la urbo. Mi finis miajn publikajn ekzercadojn meze de aprobo tiel ĝenerala, ke lia episkopa Moŝto, kiu ĉeestis ĉe ili, proponis al mi, ke mi eniru en Eklezian profesion, en kiu, li diris, mi nepre altiros al mi pli da distingaĵoj ol en la ordeno de Malte[8], al kiu min difinis miaj gepatroj. Jam ili portigis de mi la krucon kaj nomon de kavaliro des Grieux. Ĉar alvenis libertempo, mi min preparis por reveni al mia patro, kiu al mi promesis, ke baldaŭ li min sendos al akademio. Forlasante Amiens’on, mi bedaŭris nur unu aferon: lasi en ĝi amikon, kun kiu mi ĉiam estis simpatiege kunligita. Li estis pli maljuna ol mi je kelkaj jaroj. Ni estis edukitaj kune; sed, ĉar la riĉeco de lia familio estis tre malgranda, li estis devigita sin turni al Eklezia profesio kaj resti en Amiens, dum mi ĝin forlasis, por fari en tiu urbo la studadojn, kiuj konvenas kun tiu profesio. Li havis mil bonajn kvalitojn. En la sekvo de mia historio, vi lin konos per la plej bonaj el ili, kaj precipe per sindonemo kaj malavareco por amiko, kiuj superas la plej famajn ekzemplojn de antikveco. Se tiam mi estus obeinta liajn konsilojn, mi ĉiam estus restinta saĝa kaj feliĉa. Se almenaŭ mi estus profitinta liajn riproĉojn, en la profundegaĵo en kiun miaj pasioj min fortiris, mi el la drono de mia riĉeco kaj de mia bonfamo estus savinta ian perditaĵon. Sed li nenian frukton ricevis de liaj zorgadoj, krom la ĉagreno, kiun li sentis, vidante ilin neutilaj kaj kelkafoje malafable rekompensitaj de maldankulo, kiu ofendiĝis pro ili kaj ilin konsideris kiel altrudaĵojn.

Mi estis markinta la tagon por mia foriro el Amiens. Ho ve! kial mi ne markis la antaŭtagon? Mi estus portinta al mia patro mian tutan senkulpecon. La hieraŭon de tago, en kiu mi estis elironta el tiu urbo, mi promenadis kun mia amiko, kiu nomiĝis Tiberge[9], kiam ni vidis alvenantan la publikan veturilon de Arras[10], kaj ni ĝin sekvis ĝis la enveturejo, en kiu maljungiĝas tiuj veturiloj. Ni havis neniun alian motivon de scivolo. El ĝi eliris kelkaj virinoj, kiuj foriris tuje. Sed unu restis, tre juna, kiu haltis sola en la korto, dum viro iom maljuna, kiu ŝajnis utili al ŝi kiel zorganto, klopodis por eltirigi el korboj ŝian pakaĵon. Ŝi ŝajnis al mi tiel ĉarma, ke mi, kiu ĝis nun neniam pensis al la diferenco de seksoj kaj neniam estis rigardinta knabinon iom atente, mi, diras mi, kies prudenton kaj konvenecon admiris ĉiuj homoj, tuj mi fariĝis flamiĝanta ĝis frenezeco. Mi estis kutime treege timema kaj facile timigebla: sed tiam, ne nur tiu difekto ne min haltigis, sed kontraŭe mi aliris al la estrino de mia koro. Kvankam ŝi estis ankoraŭ pli juna ol mi, tamen ŝi akceptis miajn ĝentilaĵojn, ne ŝajnante embarasita. Mi petis de ŝi, kio ŝin altiris al Amiens, kaj ĉu ŝi havas en tiu urbo ian personon de ŝi konitan. Ŝi respondis simplanime, ke ŝi estis sendita en ĝin de siaj gepatroj, por fariĝi monaĥino. Nur de unu momento amo estis en mia koro, tamen ĝi min tiel klerigis, ke mi konsideris tiun projekton kiel baton pereigan por miaj deziroj. Mi parolis laŭ maniero, kiu komprenigis al ŝi miajn sentojn; ĉar ŝi estis multe pli sperta ol mi: malgraŭ ŝia malkonsento oni ŝin sendis al la monaĥinejo, kredeble por haltigi ŝian emon al plezuro, kiu jam estis montriĝinta, kaj kiu kaŭzis poste ĉiujn ŝiajn malfeliĉaĵojn kaj la miajn. Mi kontraŭbatalis la kruelan intencon de ŝiaj gepatroj per ĉiuj motivoj, kiujn al mi povis inspiri mia naskiĝanta amo kaj mia elokventeco skolastika. Ŝi neniel afektante montris nek severecon nek malŝaton. Ŝi diris, post momento de silento, ke ŝi tro antaŭvidas, ke ŝi estos malfeliĉa, sed kredeble tia estas la volo de ĉielo, ĉar ĝi liveras al ŝi neniun rimedon por tion eviti. La mildeco de ŝiaj rigardoj, la ĉarma mieno malgaja, kiun ŝi havis elparolante tiujn vortojn, aŭ prefere la supereco de mia fatalo, kiu min altiris al mia pereo, ne permesis, ke mi eĉ unu momenton ŝanceliĝu en mia respondo. Mi certigis al ŝi, ke se ŝi bonvolas iom konfidi al mia honoro kaj al la senfina amemo, kiun ŝi jam inspiris al mi, mi uzos mian vivadon por ŝin liberigi el la tiraneco de ŝiaj gepatroj, kaj ŝin feliĉigi. Kiam mi pripensas al tio, milfoje mi mire min demandas, de kie en tiu momento venis al mi tiom da maltimo kaj tiom da facileco por esprimi miajn sentojn: sed oni ne diigus amon, se ĝi ne farus miraklojn. Mi aldonis mil konvinkajn aferojn. Mia bela nekonatino tre bone sciis, ke en mia aĝo oni ne estas trompema: ŝi konfesis, ke se ian tagon mi povus ŝin liberigi, ŝi kredus ŝuldi al mi ion pli karan ol la vivon. Mi ripetis, ke mi estas preta ĉion entrepreni: sed ĉar mi ne havis sufiĉe da sperteco por imagi tuje rimedojn kapablajn ŝin utili, mi ne eliris el ĝeneralaj kaj nur parolaj certigoj, kiuj povis multe helpi nek ŝin, nek min mem. Tiam ŝia maljuna arguso nin realiris, kaj miaj esperoj estis ekdronontaj, se ŝi ne estus havinta sufiĉe da spriteco por kompensi la senproduktecon de la mia. Kiam alvenis ŝia zorganto, mi miris, aŭdante, ke ŝi nomas min « ŝia kuzo », kaj ke, ne ŝajnante konfuza eĉ iomete, ŝi diras, ke, ĉar ŝi estas sufiĉe feliĉa por min renkonti en Amiens, ŝi prokrastos ĝis morgaŭ sian eniron en la monaĥinejon, por havi plezuron vespermanĝi kun mi. Mi tre bone komprenis la sencon de tiu ruzo kaj ĝin tuje partoprenis: mi proponis al ŝi, ke ŝi loĝu en gastejo, kies mastro, kiu sin lokis en Amiens, post kiam li estis longatempe veturigisto ĉe mia patro, estis tute sindonema al miaj ordonoj. Mi ŝin kondukis mem, dum la maljuna zorganto ŝajnis iom murmuri, dum mia amiko Tiberge, kiu nenion komprenis en tiu sceno, nin sekvis ne elparolante unu vorton. Li ne estis aŭdinta mian interparoladon, ĉar li restis en la korto kaj en ĝi promenadis, dum mi amparolis kun mia bela amatino. Ĉar mi timis lian prudenton, mi lin foririgis, petante de li, ke li bonvolu fari por mi komision. Do, mi havis plezuron, kiam mi alvenis en la gastejon, paroladi sola kun la reĝino de mia koro. Baldaŭ mi konstatis, ke mi estis malpli infano ol mi tion kredis. Mia koro malfermiĝis al mil sentoj de plezuro, kies ideon neniam mi estis havinta. Dolĉa varmo disversiĝis tra ĉiuj miaj vejnoj. Mi estis en speco de ekscitego, kiu, depreninte el mi dum kelka tempo la liberecon de la voĉo, povis esprimiĝi nur per miaj okuloj. Fraŭlino Manon Lescaut[11], ŝi diris al mi, ke tiel ŝi nomiĝas, ŝajnis tre kontenta, vidante tiun efikon de ŝiaj ĉarmoj. Mi kredis ekvidi, ke ŝi ne estis malpli kortuŝita al mi. Ŝi konfesis, ke ŝi trovas min aminda, kaj ke ŝi estus kontentega, se ŝi ŝuldus al mi sian liberecon. Ŝi volis scii, kiu mi estas kaj tiu scio pligrandigis ŝian amemon: kompreneble, ĉar ŝi devenis de malnobelnaskiĝo, ŝi estis flatita, akirinte amanton kiel min. Ni interparolis pri rimedoj taŭgaj por reciproke aparteni unu al alia. Post sennombraj pripensoj, ni trovis neniun alian vojon pli bonan ol forkuron. Necese estis trompi la viglecon de la zorganto, kiu, kvankam nur servisto, estis vere ne maltiminda. Ni decidis, ke dum la nokto mi preparigos poŝtĉaron kaj revenos morgaŭ tre frumatene, antaŭ kiam ŝi estos vekiĝinta: poste ni forkuros sekrete kaj veturos rekten ĝis Parizo, en kiu ni alvenante nin geedzigos. Mi havis proksimume kvindek skudojn, kiuj estis frukto de miaj ŝparaĵetoj; ŝi posedis ĉirkaŭe duoblon. Kiel nespertaj infanoj, ni imagis, ke tiu monsumo neniam finos, kaj ni ne malpli fidis al sukceso de aliaj entreprenotaĵoj.

Vespermanĝinte kun pli da kontento ol mi neniam estis sentinta, mi eliris por efektivigi nian projekton. Miaj aranĝoj estis des pli facilaj, ke, ĉar mi intencis reveni al mia patro la morgaŭan tagon, ju pli mia malgranda pakaĵo jam estis preparita. Do mi tre facile transportigis mian vojaĝkeston kaj dungis ĉaron, postulinte, ke ĝi estu preta je la kvina matene, horo en kiu la pordo de l’ urbo malfermiĝas: sed mi trovis barilon, al kiu mi ne malfidis, kaj kiu preskaŭ rompis mian entreprenon.

Tiberge, kvankam pli maljuna ol mi nur de tri jaroj, estis junulo havanta maturan prudenton kaj konduton tre bone ordigitan. Li amis min per eksterordinara amemo. La vidaĵo de junulino tiel beleta kiel fraŭlino Manon, mia fervoro por ŝin konduki, mia zorgo por min liberigi je li per forsendo al komisio, naskis en li kelkajn suspektojn pri mia amo. Li ne kuraĝis reveni al la gastejo, en kiu li min lasis, timante min ofendi per tiu reveno: sed li estis irinta al mia loĝejo, en kiu mi alvenante lin trovis min atendantan, kvankam estis la deka vespere. Lia ĉeesto min ĉagrenis. Li rimarkis facile la ĝenon, kiun ĝi kaŭzis al mi.

« Mi estas certa, li diris malkaŝe, ke vi meditas projekton, kiun vi volas kaŝi al mi: mi tion vidas en via mieno. »

Mi respondis malafable, ke mi ne estis devigata konigi al li miajn intencojn.

« Sendube, li respondis; sed ĉiam vi agis kun mi same kiel kun amiko; kaj tiu titolo konjektigas iom da fido kaj iom da kormalfermo. »

Li min premis tiel forte kaj tiel longatempe, por ke mi al li malkovru mian sekreton, ke, ĉar mi neniam estis havinta al li kaŝitaĵon, mi faris plenan konfidencion de mia pasio. Li ĝin akceptis kun ŝajno de malkontento, kiu min tremigis. Mi precipe pentis pro la maldiskreto per kiu mi al li malkovris mian projekton pri nia forkuro. Li diris, ke li estas tro perfekte mia amiko por ne tion malhelpi per sia tuta povo; ke li volas unue montri al mi ĉion, kion li kredas kapabla min deturni el ĝi; sed ke, se mi ne forlasas poste tiun malbonegan decidon, li avertos la personojn, kiuj povos ĝin haltigi laŭ maniero tute certa. Li faris pri tiu temo paroladon, kiu daŭris pli ol unu kvarono da horo, kaj kiu finis ankoraŭ per la minaco min denunci, se mi ne donas mian parolon, ke mi kondutos pli prudente kaj pli saĝe. Mi malesperis, ĉar mi tiel neĝustatempe perfidis min. Tamen, ĉar de du aŭ tri horoj, amo treege malfermis mian spiriton, mi rimarkis, ke mi ne al li konigis, ke mia projekto estas fariĝonta la morgaŭan tagon: mi do decidis, ke mi lin erarigos per tiu dusencaĵo.

« Tiberge, mi diris, ĝis nun mi kredis, ke vi estas mia amiko, kaj mi volis vin provi per tiu konfidencio. Mi amas; tio estas vera: mi ne vin trompis. Sed pri mia forkuro, tio ne estas entrepreno hazarde farota. Venu ĉe mi morgaŭ matene, je la naŭa: mi al vi montros, se la afero estas ebla, mian amantinon, kaj vi juĝos se ŝi meritas, ke oni faru por ŝi tian entreprenon. »

Li lasis min sola post kelkaj amikaj elmontroj. Mi utiligis nokton por ordigi miajn aferojn, kaj kiam frumateniĝis, mi min direktis al la gastejo de fraǔlino Manon: mi ŝin trovis min atendantan. Ŝi estis en sia fenestro, kiu troviĝis sur la strato: pro tio, min ekvidinte, ŝi al mi malfermis mem. Ni eliris senbrue. Kiel pakaĵon ŝi havis nur sian tolaĵon, kiun mi mem prenis kaj portis. La ĉaro estis ekveturonta: tuj ni foriris for de urbo. Mi rakontos poste, kia estis la konduto de Tiberge, kiam li ekvidis, ke mi estis lin trompinta. Lia fervoro ne fariĝis malpli ardanta. Vi vidos ĝis kia troeco ĝi altiĝis, kaj kiajn larmojn mi devus verŝi, pensante al rekompensoj, kiujn li ĉiam pro tio ricevis.

Ni tiel rapide veturis, ke ni alvenis al Saint-Denis[12] antaŭ nokto. Mi galopis rajde flanke de la ĉaro; pro tio, estis eblaj interparoloj inter ni, nur kiam oni ŝanĝis ĉevalojn: sed kiam ni vidis, ke ni tiel proksimiĝas Parizon, ke ni povas nin konsideri kiel savitaj, ni prenis tempon por nin sensoifigi, ĉar ni estis manĝintaj nenion de nia eliro el Amiens. Kvankam mi estis pasiega al Manon, ŝi sciis min konvinki, ke ŝi ne estas malpli tia al mi. Ni estis tiel malmulte hontemaj en niaj karesoj, ke ni ne havis paciencon atendi, ke ni estu solaj. Niaj kondukistoj kaj niaj gastejmastroj nin rigardis admire: kaj mi rimarkis, ke ili estis mirigitaj, vidante du infanojn de nia aĝo, kiuj sin amis reciproke ĝis frenezeco. Niaj projektoj de geedziĝo estis forgesitaj en Saint-Denis: ni trompis rajtojn de Eklezio, kaj ni nin trovis geedzoj, ne pripensinte pri tio. Estas certe, ke kun la natureco amema kaj konstanta, kiu estas la mia, mi estis feliĉa dum mia tuta vivado, se Manon estis fidela. Ju pli mi konis ŝin, des pli mi malkovris en ŝi novajn amindajn kvalitojn. Ŝia spirito, ŝia koro, ŝia mildeco, ŝia beleco faris ĉenon tiel fortan kaj tiel ĉarman, ke mi estus metinta mian tutan feliĉecon en la neniama eliro el ĝi. Terura Sanĝo! Tio, kio faras mian malesperon, povis fari mian feliĉecon. Mi troviĝas la plej malfeliĉa el ĉiuj homoj, per tiu cirkonstanco, el kiu mi devis esperi la plej dolĉan el ĉiuj sortoj kaj la plej perfektajn rekompensojn de l’ amo.

En Parizo, ni luprenis meblitan apartamenton. Ĝi estis en la strato V..., kaj por mia malfeliĉo apud la domo de Sinjoro de B..., fama ĝenerala farmoprenanto. Tri semajnoj pasis, dum kiuj mi estis tiel plenigita de mia pasio, ke mi malmulte estis pripensinta al mia familio kaj al la ĉagreno certe sentita de mia patro, pro mia foresto. Tamen, ĉar la diboĉo neniel partoprenis en mia konduto, ĉar Manon same kondutis kun multe da konveneco, la trankvileco en kiu ni vivis havis tiun rezultaton, ke ĝi iom post iom al mi rememorigis mian devon: kaj mi decidis, ke mi paciĝos kun mia patro, se la afero estas ebla. Mia amatino estis tiel aminda, ke mi ne dubis, ke ŝi plaĉus al li, se mi trovus rimedon por al li konigi ŝian prudenton kaj ŝian meriton: unuvorte mi esperegis, ke mi ricevos de li permeson edziĝi kun ŝi, ĉar mi ne esperis plu povi tion fari sen lia konsento. Mi konigis al Manon tiun projekton, kaj al ŝi komprenigis, ke, krom motivoj de amo kaj de devo, en tiu projekto eniris iom neceseco: ĉar nia monsumo estis tre plimalgrandigita, kaj mi ekforlasis opinion, ke ĝi estas neelĉerpebla. Manon akceptis malvarme tiun proponon. Tamen, ĉar la malfacilaĵoj, kiujn ŝi kontraŭmetis kontraŭ mia decido, devenis nur de ŝia amemo kaj de la timo, ke ŝi min perdus, se mia patro ne partoprenus mian projekton, post kiam li estus koninta la lokon en kiu ni ambaŭ rifuĝis, mi havis neniun suspekton pri la kruela bato, per kiu oni sin preparis min frapi. Al la kontraŭparolo pri la neceseco, ŝi respondis, ke restas ankoraŭ sufiĉe da mono por vivi kelkajn semajnojn, kaj ke poste ŝi trovos provizojn, dank’al la amikeco de kelkaj provincaj parencoj, al kiuj ŝi skribos. Ŝi dolĉigis sian rifuzon per karesoj tiel amemaj kaj tiel pasiaj, ke mi, kiu vivis nur en ŝi, kaj kiu ne havis eĉ la plej etan malfidon pri ŝia koro, mi aplaŭdis al ĉiuj ŝiaj respondoj kaj al ĉiuj ŝiaj decidoj. Mi al ŝi lasis disponon de nia monujo kaj la zorgon pagi nian ordinaran elspezon. Mi ekvidis iom poste, ke nia manĝotablo estis pli bone provizita, kaj ke ŝi pagis al si kelkajn multekostegajn tualetaĵojn. Ĉar mi sciis, ke devis resti apenaŭ dekdu aŭ dekkvin monpistoloj, mi montris mian miron pro tiu ŝajna pligrandigo de niaj riĉaĵoj. Ŝi ridante petis de mi, ke mi ne malkvietiĝu.

— Ĉu mi ne promesis, ŝi respondis, ke mi havos provizojn? »

Mi amis ŝin tro simplanime por facile min maltrankviligi.

Ian tagon, mi estis elirinta dum la tagmezo, kaj mi avertis ŝin, ke mi restos ekstere pli longatempe ol kutime. Kiam mi revenis, mi miris, ĉar oni min atendigis du aŭ tri minutojn antaŭ la pordo. Ni estis servitaj nur de knabino, kiu estis proksimume samjara kiel ni. Kiam ŝi malfermis, mi petis de ŝi, kial ŝi malfruiĝis tiel longatempe. Ŝi respondis kun embarasita mieno, ke ŝi ne aŭdis min frapintan. Mi estis frapinta nur unu fojon; do mi diris:

« Sed se vi ne min aŭdis, kial do vi venis malfermi? »

Tiu demando ŝin konfuzis tiel forte, ke, ĉar ŝi ne havis sufiĉe da spiritĉeesto por respondi al ĝi, ŝi ekploris, certigante, ke ŝi ne estas kulpa, sed ke ŝia sinjorina Moŝto permesis, ke ŝi malfermu la pordon, nur kiam Sinjoro de B... estos elirinta per la alia ŝtuparo, kiu rilatas kun la tualetejo. Mi estis tiel konfuza, ke mi ne havis forton por eniri en la apartamenton. Mi decidis, ke mi malsupreniros, pretekstante aferon, kaj mi ordonis al tiu knabino, ke ŝi diru al ŝia mastrino, ke mi revenos post unu momento, sed ke ŝi ne konigu, ke ŝi al mi parolis pri Sinjoro de B...

Mia konsterno estis tiel granda, ke mi verŝis larmojn, malsuprenirante ŝtuparon, nesciante ankoraŭ de kia sento ili devenis. Mi eniris en la unuan kafejon, kaj sidiĝinte apud tablo, mi apogis mian kapon sur miajn ambaŭ manojn por ekzameni tion, kio okazas en mia koro. Mi ne kuraĝis rememori tion, kion mi ĵus estis aŭdinta. Mi volis konsideri tion, kiel iluzion: kaj dufoje, trifoje mi min preparis returni al la loĝejo, ne vidiginte, ke mi atentis al tio. Ŝajnis al mi tiel neeble, ke Manon min perfidas, ke mi timis ŝin ofendi, ŝin suspektante. Mi ŝin adoris, tio estis certa; mi ne donis al ŝi pli da pruvoj de amo, ol mi estis ricevinta de ŝi: kial mi sin kulpigus, ke ŝi estas malpli sincera kaj malpli konstanta ol mi? Kian motivon ŝi havus por min trompi? Nur tri horojn antaŭe ŝi min premegis per plej amemaj karesoj, kaj ŝi ricevis la miajn kun plezurego: mi ne konis ŝian koron pli bone ol la la mian.

« Ne, ne, mi daŭrigis, neeble estas, ke Manon min perfidas. Ŝi scias, ke mi vivas nur por ŝi. Ŝi scias tro bone, ke mi ŝin adoras. Tio ne estas motivo por min malami. »

Tamen la vizito kaj la eliro kaŝita de Sinjoro de B... al mi kaŭzis embarason. Mi memoris ankaŭ la malgrandajn aĉetaĵojn de Manon, kiuj ŝajnis superi niajn nunajn riĉaĵojn. Tio videble divenigis malavarecon de nova amanto. Kaj tiu konfido, kiun ŝi montris antaŭ mi pri provizoj, kiuj estis nekonitaj de mi. Mi malfacile donis al tiom da enigmoj sencon tiel favoran, kiel mia koro ĝin deziris. Aliparte de kiam ni estis en Parizo, ŝi preskaŭ neniam troviĝis for de miaj rigardoj. En okupadoj, promenadoj, amuzadoj, ĉiam ni estis unu apud la alia. Dio mia! unu momento de disiĝo nin tro estus ĉagreninta. Senĉese ni bezonis diri al ni, ke ni amas nin reciproke; sen tio, ni estus mortintaj pro maltrankvileco. Do mi ne povis imagi unu solan momenton, en kiu Manon estus povinta sin okupi de viro alia ol mi. Fine mi kredis, ke mi trovis klarigon de tiu mistero.

« Sinjoro de B..., mi diris al mi, estas homo, kiu faras gravegajn aferojn, kaj kiu havas grandajn komercrilatojn: la parencoj de Manon uzis tiun homon kiel perulon por sendi al ši kelkajn provizojn. Eble ŝi jam ricevis de li iom da ĝi. Kredeble ŝi, por sin amuzi, volas min agrable mirigi. Eble ŝi estus parolinta pri tio, se mi estus enirinta kiel kutime, anstataŭ veni ĉi tien por min ĉagreni. Almenaŭ ŝi ne tion kaŝos, kiam mi mem parolos al ŝi pri tio. »

Mi min plenigis tiel forte de tiu opinio, ke ĝi estis sufiĉe potenca por multe malpligrandigi mian malĝojon. Tuje mi revenis al la loĝejo. Mi kisis Manon’on kun mia kutima amemo. Ŝi min akceptis tre bone. Mi unue estis tentita malkovri al ŝi miajn konjektojn, kiujn mi ĉiam pli kaj pli konsideris kiel certaĵojn: mi detenis min, esperante, ke eble ŝi min antaŭiros, al mi sciigante ĉion, kio okazis. Oni servis al ni vespermanĝon. Ni sidiĝis al tablo kun mieno tre gaja: sed pro la lumo de la kandelo, kiu estis inter ŝi kaj mi, mi kredis ekvidi malĝojecon sur la vizaĝo kaj en la okuloj de mia kara amatino. Tia penso min same malĝojigis. Mi rimarkis, ke ŝiaj rigardoj alligiĝis al mi laŭ maniero alia ol ili faris kutime. Mi ne povis malkonfuzi, ĉu tio estas amo aŭ kompato, kvankam ŝajnis al mi, ke tio estas sento dolĉa kaj sopiranta. Mi ŝin rigardis per sama atento: kaj eble ŝi havis ne malpli da malfacileco por juĝi en miaj rigardoj la staton, de mia koro. Ni pensis nek al paroladoj nek al manĝado. Fine mi vidis larmojn, kiuj falis el ŝiaj belaj okuloj: perfidajn larmojn!

« Ha Dio! mi ekkriis, vi ploras, mia kara Manon: vi estas tiel ĉagrena, ke vi ploras; kaj vi ne diras al mi unu vorton pri viaj ĉagrenoj. »

Ŝi respondis nur per kelkaj sopiroj, kiuj pligrandigis mian malkvietecon. Mi min levis tremante: mi ŝin petegis kun ĉiuj fervoraĵoj de l’amo, ke ŝi malkovru la kaŭzon de siaj ploroj: mi mem verŝis larmojn, viŝante la ŝiajn: mi estis pli malviva ol viva. Barbarulon estus kortuŝinta la elmontroj de mia doloro kaj de mia timo. En momento kiam mi estis tiel tute okupita pro ŝi, mi aŭdis bruon faritan de kelkaj personoj, kiuj supreniris la ŝtuparon. Oni frapis malforte sur la pordon. Manon donis al mi kison; kaj sin ŝovante for de miaj brakoj, ŝi rapide eniris en la tualetejon, kiun ŝi tuje fermis post si. Mi imagis, ke, ĉar ŝia tualeto estas iom malordigita, ŝi volis sin kaŝi el okuloj de la fremduloj, kiuj estis frapintaj. Mi iris malfermi mem. Apenaŭ mi estis malferminta, mi vidis min ekkaptita de tri viroj; mi rekonis, ke ili estas lakeoj de mia patro. Ili ne faris al mi perforton; sed dum du inter ili min mantenis per miaj brakoj, la tria vizitis miajn poŝojn kaj eltiris el ili malgrandan tranĉilon, kiu estis la sola ferilo, kiun mi portis sur mi. Ili petis de mi pardonon, ĉar ili estis devigitaj min malrespekti: ili diris, ke kompreneble ili agis laŭ ordonoj de mia patro, kaj ke mia pli maljuna frato min atendas malsupre en karoso. Mi estis tiel konfuzita, ke mi lasis konduki min ne kontraŭbatalante kaj ne respondante. Efektive mia frato min atendis. Oni min metis en la karoson apud li: kaj la veturigisto, kiu havis ordonojn, nin kondukis rapidege ĝis Saint-Denis. Mia frato min kisis ameme, sed li ne parolis kun mi; pro tio, mi havis la tutan libertempon, kiun mi bezonis, por revadi al mia malfeliĉaĵo.

Unue mi trovis en ĝi tiom da mallumaĵoj, ke mi vidis neniun malfermaĵon al ia konjekto. Mi estis kruele perfidita; sed per kiu? Tiberge estis la unua homo, kiu sin prezentis al mia spirito.

« Perfidulo! mi ekkriis, cia vivo estas finita, se miaj konjektoj troviĝos ĝustaj. »

Tamen mi pripensis, ke li ne konas la lokon de mia loĝejo, sekve ke oni ne povis ĝin koni per li. Kulpigi Manon’on? mia koro ne kuraĝis ŝin igi kulpa pri tio. Tiu eksterordinara malĝojeco, per kiu mi vidis ŝin kvazaŭ premegitan, ŝiaj larmoj, la amema kisado, kiun ŝi donis al mi elirante, certe aperis kiel enigmo: sed mi sentis, ke mi inkliniĝis tion klarigi per antaŭsento de nia komuna malfeliĉeco; kaj en la momento, en kiu mi malesperis pro la okazintaĵo, kiu min fortiregis for de ŝi, mi estis sufiĉe kredema por imagi, ke ŝi estas pli plendinda ol mi. La rezultato de mia meditato estis min konvinki, ke sur la stratoj de Parizo mi estis ekvidita de kelkaj min konantaj personoj, kiuj avertis mian patron. Tiu penso min konsolis. Mi esperis, ke ĉio estos finita post kelkaj riproĉoj aŭ kelkaj suferaĵoj, kiujn mi estos devigata toleri de la patra aŭtoritato. Mi decidis, ke mi suferos ilin pacience, ke mi promesos ĉion, kion oni postulos de mi, por tiamaniere faciligi la okazon, kiu ebligos, ke mi revenu pli rapide al Parizo, por redoni vivon kaj ĝojon al mia kara Manon.

Ni alvenis al Saint-Denis post malmulte da tempo. Mia frato, mirante pro mia silento, imagis, ke ĝi devenis de mia timado. Li penis min konsoli, certigante, ke la severeco de mia patro neniel estas timinda por mi, se mi intencas reveni senribele al devo kaj meriti la amemon, kiun li sentas al mi. Li igis min pasigi nokton en Saint-Denis, zorgante, ke la tri lakeoj kuŝiĝu en mia ĉambro. Tio, kio min multe ĉagrenis, estis, ke mi vidis min en la sama gastejo, en kiu mi loĝis kun Manon, kiam mi revenis el Amiens al Parizo. Gastejmastro kaj servistoj min rekonis kaj divenis samtempe veron pri mia historio. Mi aŭdis la mastron dirantan:

« Ha! li estas tiu beleta sinjoro, kiu pasis antaŭ ses semajnoj kun fraŭlineto, kiun li amis tiel forte. Kiel ŝi estis ĉarma! Kiel sin reciproke karesis tiuj kompatindaj geinfanoj. Je Dio! estas domaĝe, ke oni ilin disigis. »

Mi ŝajnigis nenion aŭdi, kaj mi lasis vidi min kiel eble plej malmulte. Mia frato havis en Saint-Denis ĉaron por du personoj en kiu ni foriris frumatene; kaj ni alvenis hejmen la morgaŭan tagon dum vespero. Li vidis mian patron pli frue ol mi, kaj, por lin malseverigi, parolis pri mi favore, al li konigante la facilecon kun kiu mi lasis min konduki: pro tio mi estis akceptita malpli malmole ol mi opiniis. Li kontentiĝis, farante kelkajn ĝeneralajn riproĉojn pri la kulpo de mi farita, ĉar mi forestis sen lia permeso. Pri tio, kio koncernis mian amatinon, li diris, ke mi juste meritis tion, kio al mi estis okazinta, ĉar mi liveris min al nekonatino; ke li plibone opiniis pri mia prudento; sed ke li esperas, ke tiu aventureto min igos pli saĝa. Mi akceptis tiun paroladon nur laŭ la senco, kiu akordiĝis kun miaj ideoj. Mi dankis mian patron pri lia boneco, ĉar li bonvolis min pardoni, kaj mi promesis, ke mi havos konduton pli obeeman kaj pli bone ordigitan. Funde de mia koro mi triumfis: ĉar laŭ la maniero per kiu aranĝiĝis aferoj, mi ne dubis, ke mi havos liberecon forkuri el la domo eĉ antaŭ kiam finiĝos nokto.

Oni altabliĝis por vespermanĝi: oni min mokis pri mia akiro de Amiens kaj pri mia forkuro kun tiu fidela amantino. Mi akceptis batojn tre gentile. Mi eĉ estis ĉarmita, ke al mi estu eble interparoli pri tio, kio konstante okupis mian spiriton. Sed, pro kelkaj vortoj preterlasitaj de mia patro, mi streĉis mian orelon kun plej granda atento. Li parolis pri perfido kaj pri profita servo farita de Sinjoro de B... Mi restis konfuza, aŭdante, ke li elparolas tiun nomon, kaj petis de li humile, ke li pli plene klarigu sian sciigon. Li sin turnis al mia frato kaj petis de li, ĉu li ne rakontis al mi la tutan historion. Mia frato respondis, ke mi ŝajnis tiel trankvila dum la vojaĝo, ke li ne kredis, ke mi bezonas tiun kuracilon por min resanigi de mia frenezo. Mi rimarkis, ke mia patro ŝanceliĝas, ĉu li plenigos sian klarigon. Mi lin petegis tiel insiste, ke li min kontentigis aŭ prefere min mortigis kruele per la plej abomena el ĉiuj rakontoj.

Unue li petis de mi, ĉu mi ĉiam estis tiel naiva, ke mi kredis min amita de mia amatino. Mi diris senŝancele, ke pri tio mi estas certa, kaj ke nenio estas kapabla min iomete dubigi.

« Ha! ha! ha! li ekkriis ridegante, tio estas bonega. Ci estas rimarkinda naivegulo; kaj min plezurig as cin vidi en tiaj sentoj. Estas domaĝe, mia kompatinda kavaliro, ke ci eniras en la ordenon de Malte; ĉar ci havas multe da inklinoj por fari edzon pacienceman kaj malĝenantan. »

Li aldonis mil samspecajn mokadojn pri tio, kion li nomis mia malsaĝeco kaj mia kredemo. Fine, ĉar mi restis silentanta, li daŭrigis, dirante, ke, laŭ la kalkulo, kiun li povis fari pri la tempo de mia eliro el Amiens, Manon estis min aminta dum dekdu tagoj ĉirkaŭe.

« Ĉar, li aldonis, mi scias, ke ci eliris el Amiens la 28-an de alia monato: ni estas en la 29-a de la nuna: jam de dekunu tagoj Sinjoro de B... skribis al mi: mi konjektas, ke li bezonis ok tagojn por plene konatiĝi kun cia amatino: do se oni eltiras dekunu kaj ok el tridek unu tagoj, kiuj fluis de la 28-a de la unua monato ĝis la 29-a de la alia, restas dekdu, iom pli iom malpli. »

Post tio ridegoj rekomencis. Mi ĉion aŭdis kun korpremego, kontraŭ kiu mi timis, ke mi ne povos kontraŭbatali, ĝis la fino de tiu malĝoja komedio.

« Do ci scios, daŭrigis mia patro, ĉar tion ci ne scias, ke sinjoro de B... gajnis la koron de cia princino: ĉar li min mokas, kiam li pretendas min konvinki, ke nur pro malprofita fervoro li volis ŝin formeti el ci. Ĉar de homo tia, kia li estas, de kiu cetere mi ne estas konita, oni ne povas esperi tiel noblajn sentojn. Li sciis per ŝi, ke ci estas mia filo: kaj por sin liberigi el ciaj altrudaĵoj, li konigis al mi skribe la lokon en kiu ci loĝis kaj la malordon en kiu ci vivis, al mi komprenigante, ke mi bezonus fortan helpadon por cin ekkapti. Li sin proponis por faciligi al mi la rimedojn, per kiuj mi pli facile metus mian manon al cia kolumo: se cia frato povis surprizi cin neatenditan, tio okazis nur, ĉar li lin direktis, li kaj cia amatino. Nun gratulu cin pri la daŭrado de cia triumfo. Ci scias venki sufiĉe rapide, kavaliro; sed ci ne scias konservi ciajn akirojn. »

Mi ne havis sufiĉan forton por subporti pli longatempe paroladon, kies ĉiu vorto traboris mian koron. Mi min levis el tablo, kaj mi ne estis ankoraŭ farinta kvar paŝojn por eliri el la manĝoĉambro, kiam mi falis sur plankon sen sento kaj sen konscio. Oni min rekonsciigis per rapida flegado. Mi malfermis la okulojn por verŝi torenton da ploroj, kaj la buŝon por eligi plendojn plej malĝojajn kaj plej kortuŝantajn. Mia patro, kiu ĉiam min amis profunde, uzis sian tutan korelokventecon por min konsoli. Mi lin aŭskultis, sed ne lin aŭdis. Mi min jetis antaŭ liajn genuojn: mi lin petegis, kun plektinte manojn, ke li lasu min reveni Parizon, por ke mi povu ponarfrapi B... ’on.

« Ne, mi diris, li ne gajnis la koron de Manon: li faris al ŝi perforton; li ŝin delogis per sorĉo aŭ per veneno: li eble ŝin brute malrespektegis. Manon min amas. Ĉu mi ne scias tion? Li ŝin minacis per ponardo en la mano por ŝin devigi min forlasi. Kion li ne faris por ŝteli al mi tiel ĉarman amatinon. Ho, dioj! dioj! ĉu estus eble, ke Manon min perfidis, ke ŝi ĉesis min ami? »

Ĉar mi ciam diris, ke mi rapide revenos Parizon; ĉar eć mi min levis ĉiumomente por tion efektivigi, mia patro bone vidis, ke en la ekscitego, en kiu mi troviĝis, nenio estus kapabla min haltigi. Li min kondukis en altan ĉambron, en kiu li lasis kun mi du servistojn por min okulgardi. Mi ne min posedis plu. Mi estus doninta mil vivojn por esti en Parizo dum unu kvarono da horo. Mi komprenis, ke, ĉar mi konigis miajn intencojn tiel malkaŝe, oni ne al mi permesus facile, ke mi eliru el mia ĉambro. Mi okule mezuris la altecon de la fenestro ĝis la tero. Ĉar mi vidis neniun eblecon de forkuro per tiu vojo, mi min turnis milde al miaj du servistoj. Mi promesegis per mil ĵuradoj, ke iam mi faros ilian fortunon, se ili volus konsenti, ke mi forkuru. Mi ilin premis, ilin karesis, ilin minacis: sed tiu provo estis ankaŭ senutila. Tiam mi perdis ĉiun esperon: mi decidis, ke mi mortos, kaj mi ĵetis min sur la liton, intencante ĝin forlasi nur samtempe kun vivo. Mi pasigis nokton kaj sekvantan tagon en tiu stato. Mi rifuzis la nutraĵon, kiun oni alportis la morgaŭan tagon. Mia patro min vizitis dum tagmezo. Li havis bonecon flati miajn ĉagrenojn per la plej dolĉaj konsoloj, kaj al mi ordonis tiel absolute, ke mi manĝu ion ajn, ke mi tion faris pro respekto al liaj ordonoj. Kelkaj tagoj pasis, dum kiuj mi englutis nenion, escepte en lia ĉeesto kaj por lin obei: li ĉiam daŭrigis alporti al mi motivojn, kiuj povis min rekonduki al la saĝo, kaj inspiri al mi malŝaton al la malfidela Manon. Estas certe, ke mi ne ŝin estimis plu: ĉu mi povis estimi la plej malkonstantan kaj la plej perfidan el ĉiuj kreitaĵoj? Sed ŝia vizaĝo, ŝiaj ĉarmaj trajtoj, kiujn mi portis funde de mia koro, ĉiam en ĝi persistis. Mi min sentis tre bone.

« Mi povos morti, mi diris; mi eĉ devus tion fari, post tiom da hontoj kaj tiom da doloroj: sed vane mi suferus mil mortojn, mi tamen ne povus forgesi la maldankeman Manon’on. »

Mia patro miris, vidante, ke mi estas ĉiam tiel forte tuŝita: li sciis, ke mi havas principojn de honoro, kaj ne povis dubi, ke ŝia perfido ŝin malestimigis de mi: li imagis, ke mia konstanteco devenis malpli de tiu speciala pasio ol de ĝenerala inklino al virinoj. Li tiel alligiĝis al tiu penso, ke, aŭskultante nur sian grandan amemon, li iam faris tiun proponon:

« Kavaliro, li diris, ĝis nun mi intencis, ke ci portu la krucon de Malte; sed mi vidas, ke ciaj inklinoj ne sin turnas al tiu flanko. Ci amas beletajn virinojn. Mi intencas serĉi unu, kiu plaĉos al ci. Kompreneble klarigu al mi tion, kion ci opinias pri tio. »

Mi respondis, ke mi ne vidis ian diferencon inter ĉiuj ajn virinoj, kaj ke, post malfeliĉo al mi okazinta, mi ilin ĉiujn malamas egale.

« Mi serĉos unu, daŭrigis mia patro ridetante, kiu similos al Manon, sed kiu estos pli fidela.

— Ho! se vi havas kelkan bonecon por mi, mi diris, estas ŝi, kiun vi devus redoni. Estu certa, mia patro, ke ŝi ne min perfidis; ŝi ne estas kapabla de tiel nigra kaj tiel kruela malkuraĝaĵo. Estas la perfida B..., kiu nin trompas, vin, ŝin kaj min. Se vi scius, kiel ŝi estas amema kaj sincera, se vi ŝin konus, vi mem ŝin amus.

— Vi estas infano, respondis mia patro. Ĉu estas eble, ke vi blindigas vin ĝis tia grado, aŭdinte ĉion, kion mi al vi rakontis pri ŝi. Estas ŝi mem, kiu vin liveris al via frato. Vi devus forgesi eĉ sian nomon, kaj profiti, se vi estas prudenta, la malseverecon, kiun mi havas por vi. »

Mi tro klare rekonis, ke li estas prava. Nur senvola ekmovo min instigis al defendo de mia malfidelulino.

«Ho ve! mi diris, post momento da silento, tro vere mi estas la malfeliĉa objekto de la plej malkuraga el ĉiuj perfidoj. Jes, mi daŭrigis, verŝante larmojn de kolerĉagreno, mi bone vidas, ke mi estas nur infano. Mia kredemo estis por ili tro facila trompeblaĵo. Sed mi bone scias tion, kion mi faros, por min venĝi. »

Mia patro volis scii, kia estis mia intenco.

« Mi iros Parizon, mi diris; mi metos fajron en la domon de B..., kaj mi bruligos vivantajn lin kaj la perfidan Manon’on. »

Tiu kolerego ridigis mian patron, kaj havis kiel rezultaton, ke oni min gardis pli mallarĝe en mia malliberejo.

Mi en ĝi pasigis ses plenajn monatojn: dum la unua, en miaj inklinoj la ŝanĝoj montriĝis malmultaj. Ĉiuj miaj sentoj estis nur senĉesa alterneco de malamo kaj de amo, de espero kaj de malespero, laŭ la ideo sub kiu Manon prezentiĝis al mia spirito. Jen mi konsideris en ŝi nur la plej amindan el ĉiuj knabinoj; kaj mi sekiĝis pro deziro ŝin revidi: jen mi vidis en ŝi nur malkuraĝan kaj perfidan amatinon, kaj mi faris mil ĵuradojn, ke mi serĉos ŝin nur por ŝin puni. Oni donis al mi librojn, kiuj min utilis, redonante al mia animo iom da trankvileco. Mi relegis ĉiujn miajn verkistojn. Mi akiris novajn konojn. Min reprenis grandega ŝato al la studado. Vi vidos, kian grandan utilon tio havis por mi pli poste. La lumoj, kiujn mi estis ricevinta de amo, klarigis por mi multajn lokojn de Horacio kaj de Virgilio, kiuj antaŭe al mi ŝajnis malklaraj. Mi faris aman komentarion pri la kvara libro de Eneido: mi intencas ĝin meti en lumon, kaj mi esperas, ke la publiko estos kontenta.

« Ho ve! mi diris, ĝin farante, amanton havantan koron similan al la mia bezonis la fidela Dido. »

Iam Tiberge venis min viziti en mia malliberejo. Min mirigis la fervoro per kiu li min kisis. Ĝis nun mi ne ankoraŭ havis pruvojn de lia amemo, kiuj povus ĝin konsiderigi de mi alie ol kiel simplan amikecon de kolegio, kiel ĝi formiĝas inter junuloj, kiuj estas proksimume samaĝaj. Mi trovis lin tiel ŝanĝitan kaj tiel viriĝintan, de kvin aŭ ses monatoj, dum kiuj mi ne lin vidis, ke lia vizaĝo kaj la tono de lia parolo inspiris al mi respekton. Li parolis kun mi pli kiel prudenta konsilanto ol kiel lerneja amiko. Li min plendis, ĉar mi estis falinta en eraron. Li min gratulis pro mia resaniĝo, kiun li kredis preskaŭ finita: fine li min admonis, ke mi profitu tiun eraron de juneco por malfermi okulojn al la vanteco de plezuroj.

Mi lin rigardis kun miro. Li tion ekvidis.

« Mia kara kavaliro, li diris, mi diras al vi nenion, kiu ne estas firme vera, kaj pri kiu mi ne estas konvinkita per serioza ekzameno. Mi havis tiom da emo al volupto, kiom vi; sed la ĉielo al mi donis samtempe emon al virto. Mi utiligis mian prudenton por kompari inter ili fruktojn de unu kaj de alia; kaj mi ne bezonis longan komparon por malkovri iliajn diferencojn. Ĉielo kuniĝis kun miaj pripensadoj por min helpadi. Mi sentis al la mondo malŝaton, al kiu nenio egalas. Ĉu vi divenus tion, kio min detenas en ĝi, li aldonis, kaj kio malhelpas, ke mi alkuru al soleco? Ĝi estas nur la kora amikeco, kiun mi sentas al vi. Mi konas la bonegecon de via koro kaj de via spirito: estas nenia bonaĵo, de kiu vi ne povas fariĝi kapabla. La veneno de plezuro vin deklinigis for de la vojo. Kia perdo por la virto! Via forkuro al Amiens kaŭzis al mi tiom da doloro, ke mi ne sentis, de tiu tago, eĉ unu minuton de kontento. Tion juĝu per la klopodoj, kiujn ĝi al mi farigis. »

Li rakontis, ke, ekvidinte, ke mi estis trompinta lin kaj elirinta kun mia amatino, li prenis ĉevalon kaj min sekvis rajde: sed, ĉar mi lin antaŭiris de kvar aŭ kvin horoj, estis neeble, ke li min realiru: tamen li alvenis al Saint-Denis unu duonhoron post mia eliro: ĉar li estis certa, ke mi rifuĝis en Parizon, li tie pasigis ses semajnojn, min serĉante senutile: li iris en ĉiujn lokojn, en kiuj li esperis min renkonti, kaj fine ian tagon li rekonis mian amatinon en la komediejo: ŝi en ĝi troviĝis sub tualeto tiel luksega, ke li divenis, ke ŝi devis tiun riĉecon al nova amanto: li sekvis ŝian karoson ĝis ŝia domo, kaj li sciis per servisto, ke ŝian luksvivadon pagis la malŝparaĵoj de Sinjoro de B...

« Mi ne ĉesigis tie mian enketon, li daŭrigis. Mi revenis en ŝian domon, la morgaŭan tagon, por scii de ŝi mem tion, kio vi estis fariĝinta: aŭdinte, ke mi parolas pri vi, ŝi min tuje forlasis: kaj mi estis devigata reveni en provincon, ricevinte neniun klarigon. Tie mi konis vian aventuron, kaj la ĉagrenegon, kiun ĝi kaŭzis al vi: sed mi ne volis vin vidi, antaŭ kiam mi estus certa, ke mi trovos vin pli trankvila.

— Do, vi vidis Manon’on, mi respondis sopirante. Ho ve! vi estas pli feliĉa ol mi, kiu estas kondamnita neniam ŝin revidi. »

Li min riproĉis pro tiu sopiro, kiu montris, ke mia malforta koro ankoraŭ inkliniĝas al ŝi. Li min flatis tiel lerte pri la boneco de mia karaktero kaj pri miaj emoj, ke li naskigis en mi, de tiu unua vizito, fortan deziron forlasi, kiel li, ĉiujn plezurojn de tiu jarcento, por eniri en eklezian profesion.

Mi tiel ŝatis tiun ideon, ke, kiam mi troviĝis sola, mi min okupis nur pri tiu afero. Mi memoris la paroladojn de lia Amiens’a episkopa Moŝto, kiu donis al mi samajn konsilojn, kaj la feliĉajn antaŭsignojn de li montritajn al mi, se okaze mi akceptus tiun decidon. La pieco ankaŭ miksiĝis kun tiuj konsideroj.

« Mi direktos mian vivon saĝe kaj kristane, mi diris; mi min okupos per studado kaj religio, kiuj ne ebligos, ke mi pensu al la danĝeroplenaj plezuroj de l’ amo. Mi malŝatos tion, kion admiras la plimulto da homoj; kaj, ĉar mi sufiĉe sentos, ke mia koro deziras nur tion, kion ĝi estimas, mi havos tiom malmulte da maltrankvilaĵoj kiom da deziroj. »

Mi antaŭtempe imagis pri tio sistemon de vivo trankvila kaj sola. En ĝin mi enirigis domon formetitan for de tumultajoj, kun malgranda arbareto kaj rivereto el dolĉa akvo funde de ĝardeno, biblioteko farita el libroj elektitaj, malmulto da amikoj virtemaj kaj prudentemaj, manĝotablo konvena sed simpla kaj modera. Al ĝi mi aldonis literaturajn interrilatojn kun amiko, kiu loĝus en Parizo, kaj min informus pri la publikaj novaĵoj, malpli por satigi mian sciemon, ol por min distri el malprudentaj agitaĵoj de homoj.

« Ĉu mi ne estos feliĉa, mi aldonis: ĉu ĉiuj miaj deziroj ne estos efektivigitaj? »

Estas certe, ke tiu projekto tre kontentigis miajn inklinojn. Sed, por tute plenigi tiel saĝan aranĝon, mi sentis, ke mia koro atendis ankoraŭ alian aferon, kaj ke, por ke mi havu nenion dezirindan en la plej ĉarmoplena solecejo, necese estis, ke mi en ĝi vivadu kun Manon.

Tamen, ĉar Tiberge daŭrigis min ofte vizitadi, por min kuraĝigi en la decido inspirita de li, mi profitis okazon por tion konigi al mia patro. Li certigis, ke li intencas lasi siajn filojn liberaj en la elekto de iliaj profesioj, kaj ke, kia ajn estu la maniero, laŭ kiu mi volas disponi de mi, li al si rezervas nur la rajton min helpi per siaj konsiloj. Tiuj konsiloj estis tre prudentaj, kaj malpli celis min tedigi pro mia projekto, ol min instigi al la plenumo de ĝi, ĝin pli bone konigante al mi. La renoviĝo de la skolastika jaro alproksimiĝis. Tiberge kaj mi interkonsentis, ke ni nin metos kune en la seminarion de Saint-Sulpice[13], li por fini siajn studadojn de teologio, kaj mi por komenci la miajn. Pro lia merito, kiu estis konita de l’eparhio, li ricevis de tiu prelato beneficion, antaŭ kiam ni eliros.

Mia patro, kiu kredis min tute resanigita el mia pasio, faris neniun malfacilecon por lasi min eliri. Ni alvenis en Parizon. Eklezia vesto anstataŭis la krucon de Malte, kaj la nomo de abato des Grieux tiun de kavaliro. Mi alligis min al la studad per tia fervoro, ke, dum malmulte da monatoj, mi faris eksterordinarajn progresojn. Mi uzis parton de nokto kaj ne perdis unu momenton de tago. Mia bonfamo havis tian helecon, ke jam oni min gratulis pri la rango, kiun mi devige estis ricevonta: kaj kvankam mi ne tion postulis, mia nomo estis kuŝigita sur la paperfolion de beneficioj. Samtempe pieco ne estis malzorgita: mi havis fervoron por ĉiuj ekzercoj. Tiberge estis kontentega pro tio, kion li rigardis kiel sian agon, kaj multajn fojojn mi vidis, ke li verŝis larmojn, sin aplaudante pri tio, kion li nomis mia konvertiĝo. Ke homaj decidoj estas ŝanĝemaj, tio neniel mirigos iun; ia pasio ilin naskas, pasio alia povas ilin detrui: sed kiam mi pensas al la sankteco de tiuj, kiuj min kondukis al Saint-Sulpice, al la interna ĝojo, kiun ĉielo al mi gustumigis, dum mi plenumis ilin, mi estas terurita, vidante, kiel facile mi povis ilin rompi. Se estas vere, ke ĉielaj helpoj havas ĉiumomente forton egalan al tiu de pasioj, oni do klarigu al mi, kial pereiga ensorĉaĵo min subite forportis for de mia devo, kaj min igis tute nekapabla kontraŭbatali iomete kaj eksenti ian konsciencriproĉon. Mi kredis min absolute liberigita el malfortecoj de l’amo. Ŝajnis al mi, ke mi estus preferinta legadon de Sankta-Aŭgustino aŭ kvaronon da horo de kristana meditado al ĉiuj plezuroj de sentoj, ne esceptante tiujn, kiuj estus prezentitaj de Manon. Tamen unu malfeliĉa momento min refaligis en la profundegaĵon, kaj mia falo estis des pli neriparebla, ke, ĉar mi subite min trovis en la sama grado de profundeco, el kiu mi estis elirinta, la novaj malordaĵoj, en kiujn mi falis, min portis multe pli malproksimen en la fundon de l’abismo.

Mi pasigis preskaŭ unu jaron en Parizo, ne farante esploron pri la aferoj de Manon. En la unuaj momentoj, por mi estis vera penego fari tian perforton al miaj sentoj: sed la konsiloj de Tiberge ĉiam ĉeestantaj kaj miaj propraj pensadoj al mi donis la venkon. La lastaj monatoj fuis tiel trankvile, ke mi kredis min ekforgesonta tiun ĉarman kaj perfidan kreitaĵon. Tempo alvenis, en kiu mi estis disputonta pri publika ekzercado en la teologia lernejo: mi petis de kelkaj konsiderindaj personoj, ke ili min honoru per sia ĉeesto. Pro tio mia nomo estis dissemita tra ĉiuj kvartaloj de Parizo: ĝi iris ĝis oreloj de mia malfidelulino. Ŝi ne lin rekonis kun certeco sub la titolo de abato, sed restaĵo de scivolo aŭ eble ia pento pro ŝia perfido al mi (mi neniam povis malkonfuzi, kiu el tiuj du sentoj superis) ŝin interesigis pri nomo tiel simila al la mia. Ŝi venis en Sorbonon kun kelkaj aliaj sinjorinoj. Si ĉeestis ĉe mia ekzercado, kaj verŝajne și havis malmulte da malfacileco por min rekoni.

Mi havis neniun konon pri ŝia vizito. Oni scias, ke troviĝas en tiuj lokoj privataj kameroj por sinjorinoj, en kiuj ili ĉeestas nevideblaj malantaŭ pendanta kašilo. Mi revenis al Saint-Sulpice kovrite de gloro kaj ŝarĝite de komplimentoj. Estis la sesa vespere. Oni min avertis, unu momenton post mia reveno, ke ia sinjorino petis por min vidi. Mi iris al la parolejo. Dio! kia surprizanta aperaĵo! Mi en ĝi trovis Manon’on. Ĝi estis ŝi, sed pli aminda kaj pli brila ol mi iam ŝin vidis. Ŝi estis en sia dekoka jaro. Ŝiaj ĉarmoj preteriris ĉion, kion oni povas priskribi. Ŝi havis mienon tiel delikatan, tiel mildan, tiel plaĉindan, la mienon de l’amo mem! Ŝia tuta vizaĝo ŝajnis al mi ensorĉaĵo.

Ŝin vidante, mi restis konfuza; kaj, ĉar mi ne povis konjekti, kia estas la celo de ŝia vizito, mi atendis kun okuloj mallevitaj kaj kun tremado, ke ŝi komencu klarigon. Ŝia embaraso estis dum kelka tempo egala al la mia: sed, vidante, ke mia silento daŭras, ŝi metis manon antaŭ siajn okulojn por kaŝi kelkajn larmojn. Ŝi diris per tono timema, ke ŝi konfesis, ke ŝia malfideleco meritas mian malamon, sed ke, se estas vere, ke mi sentis kelkan amemon al ŝi, mi miavice estis tre kruela, lasinte pasigi du jarojn kaj ne zorgante ŝin informi pri mia sorto, kaj ke mi ankoraŭ min montras tre malmola, ŝin vidante en la stato, en kiu ŝi estas en mia ĉeesto, kaj ne dirante unu parolon. La malordo de mia animo, dum mi ŝin aŭskultis, ne povus esti esprimita.

Ŝi sidiĝis, sed mi ne; kaj mi restis kun korpo oblikve staranta, ne kuraĝante ŝin rigardadi rekte. Mi pli ol unu fojon komencis respondon, kiun mi ne povis fini pro manko de forto. Fine mi faris ekpenon, kaj ekkriis dolore:

« Perfida Manon! Ha! perfida! perfida! »

Ŝi ripetis, ploregante varmajn larmojn, ke ŝi ne pretendas justigi sian perfidon.

« Kion do vi pretendas? mi ekkriis ankoraŭ.

— Mi pretendas morti, ŝi respondis, se vi ne redonas al mi vian koron, sen kiu estas neeble, ke mi vivu.

— Petu do mian vivon, malfidela, mi daŭrigis, verŝante mem larmojn, kiujn mi vane penadis deteni, petu mian vivon, la solan aferon, kiu restas oferebla de mi: ĉar mi ne ĉesis aparteni al ci. »

Apenaŭ mi estis fininta tiujn lastajn vortojn, ke ŝi sin levis kun ekscitego, kaj venis al mi por min kisi. Ŝi min premegis per mil pasiaj karesoj. Ŝi min nomis per ĉiuj vortoj, kiujn elpensas amo por esprimi siajn plej ardantajn korsentojn. Ĝis nun mi respondis al ili nur malarde. Efektive kia transiro el la trankvila situacio, en kiu mi estis, al la tumultoplenaj movadoj, kiujn mi sentis renaskiĝi. Mi estis terurita pro tio. Mi tremetis, kiel okazas, kiam oni troviĝas nokte en nekonita kamparo: oni kredas sin transportita en novan ordon de aferoj; oni estas kaptita de sekreta teruro, el kiu oni sentas sin liberigita, nur kiam oni longatempe observis la ĉirkaŭaĵojn.

Ni sidiĝis unu apud la alia. Mi prenis ŝiajn manojn en la miajn.

« Ha! Manon, mi diris, ŝin rigardante per okulo malgaja, mi ne atendis la nigran perfidon, per kiu vi pagis mian amon. Estis al vi tre facile trompi koron, kies absoluta regantino vi estis, kaj kiu sin sentis vere feliĉa, nur kiam ĝi al vi plaĉis kaj obeis. Diru nun, ĉu vi trovis aliulon tiel ameman kaj tiel submetitan. Ne, ne; la naturo ne faras multajn korojn sammaniere trempitajn kiel la mian. Diru, ĉu almenaŭ vi kelkafoje ĝin bedaŭris. Kian konfidon mi devas havi en tiu realiro de boneco, kiu vin revenigas hodiaŭ por ĝin konsoli. Mi tro vidas, ke vi estas pli ĉarma ol vi iam estis: sed, je la nomo de ĉiuj doloroj, kiujn mi por vi suferis, bela Manon, diru, ĉu vi estos pli fidela? »

Ŝi respondis aferojn tiel kortuŝantajn pri ŝia pento, kaj ŝi promesis fidelecon per tiom da protestoj kaj tiom da ĵuradoj, ke ŝi min emociis laŭ neimagebla grado.

« Kara Manon, mi diris per profana miksaĵo de amaj kaj teologiaj esprimoj, ci estas tro adorinda por esti simpla kreitaĵo. Mi sentas mian koron forportitan de venkinta delektacio. Ĉio, kion oni diras pri libereco en Saint-Sulpice, estas ĥimero. Mi ekperdos mian riĉecon kaj mian bonfamon por ci; mi tre bone tion antaŭvidas, mi legas mian fatalon en ciaj belaj okuloj: sed el kiaj perdaĵoj mi ne estos konsolita, havante cian amon. Favoroj de riĉeco ne min kortuŝas; gloro ŝajnas al mi fumo; ĉiuj miaj projektoj de eklezia vivado estis frenezaj imagaĵoj; fine ĉiuj bonaĵoj, kiuj diferencas el tiuj, kiujn mi esperas ricevi de ci, estas malŝatindaj bonaĵoj, ĉar ili ne scius kontraŭbatali en mia koro, dum unu momento, kontraŭ unu sola el ciaj rigardoj. »

Sed, kvankam mi al ŝi promesis ĝeneralan forgeson de ŝiaj kulpoj, mi volis tamen esti informita per kia maniero, ŝi lasis sin delogi de B... Ŝi min sciigis, ke li, ŝin vidinte en ŝia fenestro, fariĝis pasiema al ŝi; ke li faris sian amkonfeson kiel ĝenerala farmoprenanto, tio estas, konigante en letero, ke la pago proporciiĝos kun la favoroj; ke ŝi unue kapitulacis, sed havante neniun alian intencon ol eltiri el li grandegan monsumon, kiu povus utili por nin vivigi pli facile; ke li ŝin blindigis per tiel mirindaj promesoj, ke ŝi iom post iom sin lasis ŝanceli; ke tamen mi devis juĝi ŝiajn konsciencriproĉojn per la doloro, kies atestojn ŝi al mi vidigis, la antaŭtagon de nia disiĝo; ke malgraŭ la lukseco, en kiu li ŝin dorlotis, neniam ŝi sentis feliĉon kun li, ne nur, ĉar ŝi ne trovis en li, ŝi diris, la delikatecon de miaj sentoj, sed ĉar, en mezo mem de plezuroj, kiujn li senĉese malŝparis al ŝi, ŝi sentis funde de ŝia koro la memoron de mia amo kaj la konsciencriproĉojn de sia malfideleco. Ŝi parolis pri Tiberge, kaj pri la fortega konfuzo, kiun lia vizito kaŭzis al ŝi.

« Frapo de spado en koron, ŝi aldonis, estus malpli movinta mian sangon. Mi turnis al li mian dorson, ne povante toleri lian ĉeeston, eĉ unu momenton. »

Ŝi daŭrigis, rakontante per kiaj rimedoj ŝi estis sciigita pri mia ĉeesto en Parizo, pri la ŝanĝo de mia situacio, kaj pri miaj ekzercadoj en Sorbono. Ŝi certigis, ke ŝi estis tiel emociita dum la disputado, ke ŝi tre malfacilige detenis ne nur siajn larmojn sed eĉ siajn ĝemojn kaj siajn kriojn, kiuj pli ol unu fojon preskaŭ eksplodis. Fine ŝi diris, ke ŝi el tiu loko estis elirinta la lasta, por kaŝi sian konfuzon, kaj ke, obeinte nur ekinstigon de sia koro kaj ardegecon de siaj deziroj, ŝi estis veninta rekte al seminario, decidinte, ke ŝi mortos en ĝi, se ŝi ne trovas min bonvolantan ŝin pardoni.

Kie trovi barbarulon, kiun ne estus kortuŝinta tiel viva kaj tiel amema pento? Pri mi, mi sentis en tiu momento, ke mi estus oferinta por Manon ĉiuj episkopejojn de kristana mondo. Mi petis de ŝi, kia nova aranĝo ŝi opinias taŭga por ordigi niajn aferojn. Ŝi respondis, ke necese estas, ke ni eliru tuje el la seminario, kaj ke ni diskutos pri aranĝaĵoj en loko pli senriska. Mi konsentis ĉiujn ŝiajn voladojn, ne protestante. Ŝi eniris en sian karoson, por min atendi ĉe angulo de la strato. Mi foriris post momento, ne ekvidite de la pordisto. Mi enkarosiĝis kun ŝi. Mi aliris al vestovendejo. Mi reprenis galonojn kaj spadon. Manon pagis la elspezon, ĉar mi estis sen unu monero: timante, ke mi trovos baron por eliri el Saint-Sulpice, ŝi ne volis, ke mi reeniru, eĉ momenton, en mian ĉambron, por preni en ĝi mian monon. Cetere mia trezoro estis malgranda, kaj ŝi estis sufiĉe riĉa pro la malavaraĵoj de B... por malŝati tion, kion ŝi de mi forlasigis. Ni diskutis ĉe la vestovendisto mem pri la decido, kiun ni ekprenos. Por pli valorigi antaŭ mi la oferon, kiun ŝi al mi faris, forlasante B... ’on, ŝi decidis, ke ŝi ne konservos por li eĉ la plej malgrandan afablecon.

« Mi volas lasi al li liajn meblojn, ŝi diris, ĉar ili al li apartenas: sed mi kunprenos, kiel juste, juvelojn kaj preskaŭ sesdek mil frankojn, kiujn mi eltiris el li dum du jaroj. Mi donis al li neniun povon sur min, ŝi aldonis; do mi povas sentime resti en Parizo, luprenante oportunan domon, en kiu ni vivos feliĉaj. »

Mi al ŝi rimarkigis, ke se troviĝas neniu danĝero por ŝi, ĝi kontraŭe estas grava por mi, kiu neeviteble iom pli frue iom pli malfrue estos rekonita; tiam senĉese mi riskos la malfeliĉon, kiun mi jam suferis. Ŝi al mi divenigis, ke ŝi ne forlasus Parizon sen bedaŭro. Mi tiel timis ŝin ĉagreni, ke ekzistis neniuj hazardoj, kiujn mi ne malŝatus, por plezurigi al ŝi. Tamen ni trovis konvenan konsenton; ĝi estis lupreni domon en ia vilaĝo apud Parizo, el kiu estus facile al ni iri al la urbo, kiam plezuro aŭ bezono nin al ĝi vokus. Ni elektis Chaillot’on[14], kiu ne estas malproksima. Manon revenis tuje al sia hejmo. Mi iris ŝin atendi ĉe la pordeto de Tuileries[15]. Ŝi revenis post unu horo, en dungita karoso, kun knabino, kiu ŝin servis, kaj kelkaj vojaĝkestoj, en kiuj ŝiaj vestaĵoj kaj ĉiuj multekostaĵoj al ŝi apartenantaj estis enfermitaj.

Ni senprokraste aliris al Chaillot. La unuan nokton, ni loĝis en gastejo, volante doni al ni la tempon necesan por serĉi domon aŭ almenaŭ oportunan apartamenton. De la morgaŭa tago, mi trovis loĝejon tute ŝatindan.

Unue mia feliĉeco ŝajnis starigita laŭ neŝancelebla maniero. Manon estis la dolĉeco kaj la komplezo mem. Ŝi havis por mi atentaĵojn kaj delikatajojn tiajn, ke mi kredis min plene pagita pri ĉiuj miaj ĉagrenoj. Ĉar ni ambaŭ estis akirintaj iom da sperteco, ni rezonis pri la firmeco de nia riĉeco. Sesdek mil frankoj, kiuj faris la fundamenton de nia havaĵo, ne estis monsumo povanta daŭri tiel longatempe kiel la fluo de longa vivado. Cetere ni ne intencis tro malvastigi niajn elspezojn. La unua kvalito de Manon kiel de mi ne estis ŝparemo. Jen estas la plano, kiun mi proponis:

« Sesdek mil frankoj, mi diris, povas nin subteni dum dek jaroj. Du mil skudoj sufiĉas ĉiujare, se ni daŭras vivi en Chaillot. Ni en ĝi havos vivmanieron konvenan sed simplan. Nia sola elspezo estos por dungo de karoso kaj por teatroj. Ni nin reguligos. Vi amas Operon; ni iros en ĝi du fojojn ĉiusemajne. Pri ludo, ni nin tiel limigos, ke niaj malgajnoj neniam preteriros du monpistolojn. Estas neeble, ke, dum intertempo de dek jaroj, ia ŝanĝo ne okazos en mia familio: mia patro estas maljuna; li povas morti. Tiam mi havos heredaĵon; kaj ni estos liberigitaj el ĉiuj timadoj al estonteco. »

Tia aranĝo ne estus estinta la plej freneza ago de mia vivo, se ni estus estintaj sufiĉe prudentaj por nin submeti konstante sub ĝin. Sed niaj decidoj apenaŭ daŭris pli ol unu monaton. Manon estis pasia al plezuro; mi same, por sin plezurigi. Ĉiumomente naskis novaj okazoj de elspezo; kaj ne nur mi ne bedaŭris la monsumojn, kiujn ŝi kelkafoje elspezis tro malŝpareme, sed plie mi unua al ŝi donacis ĉion, kion mi kredis kapabla plaĉi al ši. Nia loĝejo de Chaillot eĉ komencis fariĝi por ŝi ŝargo. La vintro alproksimiĝis; ĉiuj homoj revenis al urbo, kaj la kamparo fariĝis senhoma. Ŝi proponis, ke ni reluprenu domon en Parizo. Pri tio mi ne konsentis; sed por plezurigi al ŝi iome, mi diris, ke ni povas lui meblitan apartamenton, en kiu ni pasigos la nokton, kiam okaze ni tro malfrue forlasos la kunvenon, en kiun ni iris kelkajn fojojn dum semajno: ĉar tre maloportuniĝis reveni tiel malfrue al Chaillot, tia estis la preteksto, kiun ŝi alportis por voli ĝin forlasi. Tiamaniere ni donis al ni du loĝejojn, unu en urbo, unu sur kamparo. Tiu ŝanĝo metis en niajn aferojn la plej grandan malordon kaj naskis du aventurojn, kiuj kaŭzis nian ruinon.

Manon havis fraton, kiu estis korpogardisto. Bedaŭrinde li loĝis en Parizo, en la sama strato kiel ni. Li rekonis sian fratinon, ŝin vidante, ian matenon, en ŝia fenestro. Li eniris en nian ĉambron, terure blasfemante; kaj, ĉar li konis parton de aventuroj de sia fratino, li ŝin premegis per insultoj kaj riproĉoj. Mi estis elirinta unu momenton antaŭe: sendube tio estis feliĉa por li aŭ por mi, kiu ne tute min sentis ema ricevi insulton. Mi revenis hejmen nur post lia eliro. La malĝojeco de Manon al mi juĝigis, ke io eksterordinara okazis. Ŝi rakontis la bedaŭrindan disputon, kiun antaŭ momento ŝi estis suferinta, kaj la maldelikategajn riproĉojn de sia frato. Tio min tiel koleregis, ke mi tuje estus alkurinta al la venĝo, se ŝi ne estus haltiginta min per siaj larmoj. Dum mi interparolis kun ŝi pri tiu aventuro, la korpogardisto reeniris en la ĉambron, en kiu ni estis, ne sin anonciginte. Mi ne estus akceptinta lin tiel ĝentile, kiel mi faris, se mi estus koninta lin: sed, nin salutinte kun ridanta mieno, li havis tempon diri al Manon, ke li venas por peti senkulpigojn pri lia malmodereco; ke li kredis ŝin en malordo, kaj ke tiu opinio ekbruligis lian koleron; sed ke, sin informinte al unu el niaj servistoj pri mia estmaniero, li estis eksciinta aferojn tiel ŝatindajn pri mi, ke pro tio li deziris bone vivadi kun mi. Kvankam tiu informo, kiu venis el unu el niai lakeoj, enhavis ion strangan kaj ŝokindan, mi ricevis afable lian komplimenton. Mi kredis plezurigi al Manon. Ŝi ŝajnis kontentega, vidante lin ema al paciĝo. Ni lin konservis por vespermanĝi. Post kelkaj momentoj, li fariĝis tiel senĝena, ke, aŭdinte, ke ni parolis pri nia reveno al Chaillot, li volis absolute nin akompani. Ni estis devigitaj doni al li lokon en nia karoso. Tio fariĝis elokupado: ĉar baldaŭ li kutimis nin vidi tiel plezure, ke li agis en nia hejmo kiel en la sia, kaj post kelke da tempo sin faris kvazaŭa mastro de ĉionin apartenanta. Li vokis min sia frato, kaj, pretekstante la fratan liberecon, li senceremonie enkondukis ĉiujn siajn amikojn en nian domon de Chaillot, kaj ilin regalis per niaj elspezoj. Li sin belege vestigis per nia mono. Li eĉ nin admonis, ke ni pagu liajn ŝuldojn. Mi fermis okulojn pri tiu tiraneco, por ne malplaĉi al Manon; mi eĉ ŝajnigis ne ekvidi, ke li eltiris el ŝi de tempo al tempo gravegajn monsumojn. Verdire, ĉar li estis tre ludamanta, li havis sufiĉe da honesteco por redoni al ŝi parton, kiam lia fortuno lin favoris: sed la nia estis tro malvasta por satigi longatempe elspezojn tiel malmulte moderajn. Mi estis ekdiskutonta kun li pri tiu punkto, por nin liberigi el liaj altrudaĵoj, kiam pereiga okazintaĵo sen utiligis tiun tedaĵon, kaŭzante alian, kiu nin enabismigis, nin lasante sen ia provizo.

Ian tagon, ni estis restintaj en Parizo por en ĝi pasigi nokton, kiel tio tre ofte okazis. La servistino, kiu, en tiuj okazoj, restis sola en Chaillot, venis matene min averti, ke fajro ekbruliĝis dum nokto en mia domo, kaj ke oni estis havinta multe da malfacileco por ĝin estingi. Mi petis de ŝi, ĉu niaj mebloj estis suferintaj kelkan domaĝon: ŝi respondis, ke estis tiel granda la konfuzo kaŭzita de la multeco da fremduloj, kiuj estis alkurintaj por helpi, ke ŝi povis nenion certigi. Mi tremis pro nia mono, kiu estis enfermita en malgranda kaso. Mi rapide aliris al Chaillot. Senutila rapideco! jam la kaso estis malaperinta. Mi sentis tiam, ke oni povas ŝati la monon, kvankam oni ne estas avara. Tiu perdo min penetris de tiel viva doloro, ke mi kredis perdi prudenton. Mi tuj komprenis la novajn malfeliĉaĵojn, de kiuj mi estis minacita. La malriĉeco estis la plej malgrava el ili. Mi konis Manon’ on: mi jam tro provis, ke, kvankam ŝi estis tre fidela kaj tre koralligita al mi en bona fortuno, tamen mi ne devis konfidi al ŝi en mizereco. Ŝi tro amis sufiĉegon kaj plezurojn por ilin oferi al mi.


« Mi ŝin perdos, mi ekkriis. Malfeliĉa kavaliro! ci do ankoraŭ ekperdos ĉion, kion ci amas! »

Tiu penso min ĵetis en konfuzon tiel teruran, ke mi ŝanceliĝis dum unu momento, ĉu mi ne agus pli bone, finante ĉiujn miajn malbonaĵojn per morto. Tamen mi konservis sufiĉe da spiritĉeesto por voli ekzameni antaŭe, ĉu restas al mi neniu helprimedo. Ĉielo naskigis en mi ideon, kiu haltigis mian malesperon. Mi kredis, ke ne estus neeble, ke mi kaŝu nian perdon al Manon, kaj ke per industrio aŭ per ia favoro de l’hazardo, mi povu liveri la monon necesan al ŝia vivado sufiĉe larĝe, por malhelpi, ke ŝi sentu bezonon.

« Mi kalkulis, mi diris por min konsoli, ke dudekmil skudoj al mi sufiĉos dum dek jaroj: ni supozu, ke la dek jaroj estis fluintaj, kaj ke en mia familio okazis neniuj el ŝanĝoj de mi esperitaj. Kian decidon mi prenus? Tion mi ne scias tre bone; sed tion, kion mi estus farinta, kio min malhelpas fari hodiaŭ? Kiom da personoj en Parizo vivas, kiuj havas nek mian spiriton nek miajn naturajn kvalitojn, kaj kiuj tamen ŝuldas siajn vivrimedojn al siaj talentoj, kiaj ajn ili estu? Ĉu Providenco, mi aldonis, pripensante pri diversaj statoj de vivo, ne aranĝis aferojn tre prudente? Plimulto el altranguloj kaj el riĉuloj estas malsprituloj. Tio estas klara, por tiu, kiu iom konas la socion. Sed kuŝas funde de tio ĉi admirinda justeco. Se ili jungus spritecon kun riĉeco, ili estus tro feliĉaj, kaj la cetero de homoj tro mizera. Kvalitoj de korpo kaj de animo estas donacitaj al ĉi tiuj lastaj, kiel rimedo, por ke ili povu sin eltiri el mizereco kaj el malriĉeco. Unuj partoprenas al riĉaĵoj de altranguloj: servante iliajn plezurojn, ili igas ilin siaj moktrompitoj: aliaj servas ilian instruadon; ili penadas por ilin honestigi: verdire ili sukcesas tre malofte: sed tio ne estas la celo de dia saĝeco: ĉiam ili eltiris frukton el siaj klopodoj, tio estas: vivi per la mono de tiuj, kiujn ili instruas: kia ajn estas la maniero per kiu oni tion rigardas, estas bonega fonto de rentoj por malaltranguloj la malspriteco de riĉuloj kaj de altranguloj. »

Tiuj pensoj iom reordigis mian koron kaj mian kapon. Mi decidis unue, ke mi konsiliĝos kun sinjoro Lescaut, la frato de Manon. Li perfekte konis Parizon: kaj mi estis havinta tro da okazoj, por rekoni, ke nek el sia posedaĵo nek el la soldo de la reĝo li eltiris sian plej gravan renton. Restis al mi apenaŭ dudek monpistoloj, kiuj feliĉe estis troviĝintaj en mia poŝo. Mi montris al li mian monujon, klarigante mian malfeliĉon kaj miajn timadojn; kaj mi petis, ĉu ekzistas alia decido elektota de mi, aŭ morti de malsato, aŭ rompi mian kapon pro malespero. Li respondis, ke rompi sian kapon estas rimedo por malsprituloj: pri la morto per malsato, multegaj sprituloj al ĝi estas dediĉitaj, kiam ili ne volas utiligi siajn talentojn; mi devis ekzameni, pri kio mi estas kapabla; kaj li certigis sian helpadon kaj siajn konsilojn en ĉiuj miaj entreprenoj.

« Tio estas tre malpreciza, sinjoro Lescaut, mi diris: miaj bezonoj postulas rimedon pli urĝan; ĉar kion vi volas, ke mi diros al Manon?

— Pri Manon, li respondis, kio vin embarasas? Ĉu vi ne havas per ŝi rimedon, por fini viajn maltrankvilecojn, kiam vi volos? Knabino kiel ŝi devus nin vivigi ĉiujn, vin, ŝin kaj min. »

Li haltigis la respondon, kiun meritis tia malkonvenaĵo, kaj daŭris, dirante, ke li garantias antaŭ vespero mil skudojn dividotajn inter ni, se mi volas plenumi lian konsilon: li konas sinjoregon tiel malavaran pri ĉapitro de plezuroj, ke li estas certa, ke mil skudoj al li malmulte kostus, por ricevi favorojn de knabino kiel Manon. Mi lin haltigis.

« Mi havis pli bonan opinion pri vi, mi respondis: mi imagis, ke la motivo, kiun vi havis por doni al mi vian amikecon, estis sento tute kontraŭa tiu, en kiu vi estas nun. »

Li konfesis senhonte, ke ĉiam li opiniis sammaniere: ĉar lia fratino unufoje malrespektis la leĝojn de sia sekso, kvankam ŝi tion faris por favori la viron, kiun li plej amas, tamen li paciĝis kun ŝi, nur ĉar li esperis, ke li eltiros profiton el ŝia malbona konduto. Al mi estis facile juĝi, ke ĝis nun ni estis estintaj liaj moktrompitoj. Tamen, kvankam tiu parolado min multe emociis, ĉar mi bezonis lin, mi estis devigata respondi ridante, ke lia konsilo estas lasta rimedo, kiun oni devas uzi nur ekstreme. Mi petis, ke li malfermu alian vojon. Li proponis, ke mi profitu mian junecon kaj la agrablan vizaĝon, kiun mi estis ricevinta de naturo, por min kunigi kun ia sinjorino maljuna kaj malavara. Mi same ne ŝatis tiun proponon, kiu min estus malfideliginta al Manon. Mi parolis pri la ludado, kiu ŝajnis la plej facila kaj la plej taŭga en mia situacio. Li diris, ke vere la ludado estas vivrimedo, sed tio petas klarigojn: entrepreni ludadon simplan, kiam oni havas nur komunajn esperojn, estas vera rimedo por rapidigi sian pereon; pretendi, ke mi ekzercos sola, kaj ne helpite, la malgrandajn rimedojn, kiujn uzas sperta homo por korekti fortunon, estas metio tro danĝeroplena: ekzistas tria vojo, kiu estas tiu de interligo; sed li timis, ke pro mia juneco la sinjoroj interligitaj opinios, ke mi ne havas ankoraŭ kvalitojn taŭgajn por interligo. Tamen li promesis, ke li parolos al ili pri mi favore; kaj (tion mi ne estus esperinta) li proponis al mi kelkan monon, se mi troviĝus premata de bezono. La sola servo, kiun mi petis de li en tiuj cirkonstancoj, estis, ke li neniel sciigu Manon’on pri la perdo de mi farita kaj pri la temo de nia interparolado.

Mi eliris el lia hejmo malpli kontenta ankoraŭ ol mi estis, kiam mi eniris en ĝin. Mi eĉ pentis, ĉar mi konfidis mian sekreton. Li estis farinta por mi nenion, kion mi ne estus ricevinta sen tiu konfidencio; kaj mi morte timis, ke li ne plenumos la promeson, kiun li faris al mi: nenion malkovri al Manon. Mi ankaŭ havis motivojn por timi, post la malkovro de liaj sentoj, ke li ne intencos eltiri profiton el ŝi, laŭ liaj propraj terminoj, ŝin formetante el miaj manoj aŭ almenaŭ konsilante al ŝi, ke ŝi min forlasu, por sin alligi al amanto pli riĉa kaj pli feliĉa. Mi faris pri tio mil pripensojn, kiuj havis kiel rezultaton nur min turmenti kaj renovigi la malesperon, en kiu mi troviĝis dum mateno. Multajn fojojn venis en mian spiriton ideo, skribi al mia patro kaj ŝajnigi novan konvertiĝon, por ricevi de li ian monhelpadon: sed mi tuj memoris, ke, malgraŭ lia granda boneco, li min enfermis dum ses monatoj en mallarĝa malliberejo, pro unua kulpo: mi estis certega, ke, post skandalo tia, kian devige estis kaŭzinta mia forkuro el Saint-Sulpice, li agos kun mi multe pli severege. Fine tiu konfuzo de pensoj produktis unu ideon, kiu remetis trankvilecon en mian spiriton; kaj mi miris, ke mi ne estis havinta ĝin pli frue. Tio estis, min turni al mia amiko Tiberge, en kiu mi estis certa, ke mi ĉiam retrovos la saman fundamenton de amikeco. Nenio estas pli admirinda kaj pli honoras virton, ol la konfido, kun kiu oni sin turnas al personoj, kies senartifikecon oni per fekte konas. Oni sentas, ke ne estas riskoj minacantaj: se tiuj personoj ne estas ĉiam kapablaj liveri helpadon, oni estas certa, ke oni almenaŭ ricevos bonecon kaj kompaton. La koro, kiu tiel zorge fermiĝas antaŭ ceteraj homoj, nature malfermiĝas en ilia ĉeesto, kiel floro sub la lumo de suno, de kiu ĝi atendas nur feliĉan influon.

Mi rigardis kiel efikon de la protekto de ĉielo tion, ke mi tiel ĝustatempe memoris pri Tiberge; kaj mi decidis, ke mi serĉos rimedon por lin vidi antaŭ fino de l’tago. Mi tuj revenis hejmen por skribi al li vorton kaj proponi lokon konvenan por nia interparolado. Mi al li rekomendis silenton kaj diskretecon, kiel unu el la plej gravaj servoj, kiujn li povus fari al mi en la stato de miaj aferoj. La ĝojo, kiun inspiris al mi espero, ke mi lin revidos, formetis postsignojn de ĉagreno, kiujn devige Manon estus ekvidinta sur mia vizaĝo. Mi parolis pri nia malfeliĉo en Chaillot kiel pri bagatelo, kiu ne devis ŝin maltrankviligi; ĉar Parizo estis la loko de la mondo, en kiu ŝi plej plezure sin vidis, ŝi ne estis ĉagren: aŭdante min dirantan, ke estis oportune loĝi en ĝi, ĝi kiam estos riparitaj en Chaillot kelkaj malgravaj efikoj de la brulado. Post unu horo, mi ricevis la respondon de Tiberge, kiu promesis, ke li aliros al la loko montrita. Mi senpacience al ĝi alkuris. Tamen mi sentis ian honton, min montrante antaŭ la okuloj de amiko, kies sola ĉeesto devis esti riproĉo malordoj; sed la opinio, kiun mi havis pri la boneco de lia koro, kaj la profito de Manon subtenis mian malfortecon.

Mi estis petinta de li, li troviĝu en la ĝardeno de Palais-Royal[16]. Pli frue ol mi li en ĝi estis. Tuj iam li min ekvidis, li venis min kisi. Longatempe li tenis min premitan inter siaj brakoj, kaj mi sentis mian vizaĝon malsekigitan de liaj larmoj. Mi diris al li, ke nur kun multe da konfuzo mi prezentas min antaŭ lin, kaj ke mi portas en mia koro vivan senton de mia maldankemo; ke la unua afero, kiun mi de li petegas, estas scii, ĉu est ankoraŭ permesate al mi lin rigardi kiel amikon, post kiam mi tiel juste meritis perdi lian estimon kaj lian amemon. Li respondis per plej kora tono, ke nenio estas kapabla forlasigi el li tiun titolon, ke miaj malfeliĉoj mem, kaj (ĉu mi permesos, ke li tion diru) miaj kulpoj kaj miaj malordoj pligrandigis lian amemon al mi; sed ke tiu amemo estas miksita kun la plej viva doloro, tiel kiel oni sentas al karega persono, kiun oni vidas kurantan ĝia pereo, ne povante ĝin helpadi.

Ni sidiĝis sur benkon.

« Ho ve! mi diris, kun sopiro, eltirita el fundo de mia koro, via kompato devas esti grandega; mia kara Tiberge, se vi certigas, ke ĝi egalas miajn ĉagrenojn. Mi hontas, ilin vidigante al vi; ĉar mi konfesas, ke la kaŭzo ne estas glora; sed la efiko est tiel malĝoja, ke ne estas bezone min ami, tiel kiel vi faras, por esti kortuŝita. »

Li petis de mi, ke signe de amikeco mi rakontu sen ia mensogo tion, kio okazi t mia eliro el Saint-Sulpice. Mi lin kontentigis: kaj ne nur mi ne falsi la veron eĉ iomete, ne mi ne malpligrandigis miajn kulpojn por ilin opiniigi pli senkulpigeblaj, sed mi parolis pri mia pasio laŭ la tuta fortikeco, kiun ĝi inspiris al mi. Mi ĝin prezentis kiel unu el tiuj frapoj de fatalo, kiu alkroĉiĝas al ruino de mizerulo, kaj el kiu estas tiel neeble al virto sin defendi, kiel estis al prudento ĝin antaŭvidi. Mi faris al li vivan pentraĵon de miaj agitaĵoj, de miaj timoj la malespero, en kiu mi estis du horojn antaŭ kiam mi lin vidos, kaj de la malespero en kiun mi refalos, se mi estas forlasita de miaj amikoj tiel senkompate kiel de fortuno; fine mi tiel kortuŝis bonan Tiberge’on, ke mi vidis lin tiom malĝojan per kompato, kiom mi estis per la sento de miaj ĉagrenoj. Li ne laciĝis, min kisante, kaj min admonante, ke mi prenu kuraĝon kaj konsolon: sed, ĉar li ĉiam konjektis, ke unue oni devas min eligi el Manon, mi senkonfuze komprenigis al li, ke tiun eligen mein mi konsideris kiel la plej grandan el miaj malfeliĉaĵoj, kaj ke mi estis preta suferi ne nur la plej ekstreman mizeregecon, sed eĉ la plej kruelan morton, antaŭ kiam mi akceptos kuracilon pli netolereblan ol ĉiujn miajn kuniĝintajn malbonaĵojn.

« Klarigu do viajn dezirojn, li diris: kian specon da helpado mi estas kapabla doni, se vi ribelas kontraŭ ĉiuj miaj proponoj? »

Mi ne kuraĝis diri, ke nur lian monujon mi bezonis. Fine li komprenis; kaj konfesinte, ke li krelas min diveni, li restis kelkan tempon ŝanceliĝanta, kun ŝajno de persono, kiu balanciĝas.

« Ne kredu, li baldaŭ rediris, ke mia revado devenas de malvarmiĝo en fervoro kaj en amikeco. Sed al kia alterneco vi min devigas, se estas necese, ke mi rifuzu la solan helpon, kiun vi volas akcepti, aŭ ke mi vundu mian devon, ĝin malrifuzante? Ĉar ĉu ebligi, ke vi persistos en viaj malordoj, ne estas ilin partopreni? Tamen, li daŭrigis, pripensante dum unu momento, mi imagas, ke eble la perforta stato, en kiun vin ĵetas malriĉeco, ne lasas al vi sufiĉe da libereco por elekti la plej bonan decidon: oni bezonas trankvilan spiriton por ŝati saĝecon kaj veron. Mi trovos rimedon por havigi al vi kelke da mono. Permesu, mia kara kavaliro, li aldonis min kisante, ke mi almenaŭ postulu unu kondiĉon; tio estas, ke vi konigos al mi la lokon de via loĝejo, kaj toleros, ke almenaŭ mi penadu por vin rekonduki al virto, kiun vi amas, mi tion scias, kaj el kiu vin formetas nur la perforto de viaj pasioj. »

Mi sincere konsentis ĉion, kion li deziris; kaj mi petis de li, ke li kompatu pri la krueleco de mia sorto, kiu tiel malbone igis por mi profitaj la konsilojn de tiel virta amiko. Li tuj min kondukis al bankiero konita de li, kiu al mi pruntedonis cent monpistolojn, interŝanĝe de lia garantibileto: ĉar li ne havis monon tuje disponeblan. Mi jam diris, ke li ne estis riĉa. Lia benefico valoris mil skudojn; sed, ĉar li ĝin posedis nur de la nuna jaro, li ne ankoraŭ enkasigis la renton: sur la fruktoj estontaj li faris tiun antaŭpagon.

Mi sentis la tutan valoron de lia malavareco. Mi estis tiele kortuŝita, ke mi bedaŭris la blindigon de fatala amo, kiu min devigis malrespekti ĉiujn miajn devojn. La virto havis sufiĉe da forto por kontraŭstari en mia koro, dum kelkaj momentoj, kontraŭ mia pasio: kaj mi almenaŭ ekvidis, en tiu luma momento, la honton kaj la malindecon de miaj katenoj. Sed tiu batalo estis negrava, kaj ne longatempe daŭris. La vidaĵo de Manon min estus rapidiginta el ĉielo: kaj mi miris, min retrovante apud ŝi, ke mi povis akcepti eĉ unu momenton, ke honta estas amemo tiel justa al tiel ĉarmoplena objekto.

Manon estis kreitaĵo havanta eksterordinaran karakteron. Neniam knabino havis pli da malŝato al mono ol ŝi; sed ŝi ne povis esti trankvila eĉ unu momenton, dum ŝi timis, ke ĝi mankos al ŝi. Nur plezurojn kaj distrajojn ŝi bezonis. Neniam ŝi estus volinta tuŝi moneron, se ŝi estus povinta sin amuzi, ne elspezante ion. Ŝi ne sin informis, kia estas la fundamento de niaj riĉaĵoj; sufiĉis, ke ŝi povu agrable pasigi la tagon. Tiamaniere, ĉar ŝi estis nek senmodere pasia al la ludado, nek kapabla fariĝi allogegita de la luksego kaj sekve de grandaj elspezoj, nenio estis pli facila ol šin kontentigi, naskigante ĉiutage amuzaĵojn laŭ ŝia gusto. Sed esti okupita de plezuro estis por ŝi afero tiel necesa, ke, se ĝi mankus al ŝi, neniel oni povus konfidi al ŝia karaktero kaj al ŝiaj inklinoj. Kvankam ŝi min kore amis, kvankam mi estis la sola, kaj pri tio ŝi volonte konsentis, kiu povas perfekte sentigi al ŝi la dolĉaĵojn de l’amo, mi estis preskaŭ certa, ke ŝia amemo ne starus senmova kontraŭ iaj timadoj. Ŝi estus preferinta min al la tuta mondo kun malgranda riĉeco; sed mi ne dubis, ke ŝi min forlasos por ia nova B..., se mi havus por doni al ŝi nur konstantecon kaj nur fidelecon. Mi do decidis, ke mi tiel bone reguligos mian propran elspezon, ke mi ĉiam estos kapabla liveri la monon necesan al ŝiaj bezonoj, kaj ke mi senigos min eĉ je necesaj aferoj, prefere al ŝin limigi eĉ pri la malnecesaj. La karoso min timigis pli ol la tuta restajo, ĉar ne estis verŝajne, ke mi povu nutri ĉevalojn kaj pagi veturigiston. Mi malkovris mian embarason al sinjoro Lescaut. Mi ne estis kaŝinta, ke mi ricevis cent monpistolojn de amiko. Li ripetis, ke, se mi volus provi hazardon de ludado, li esperis, ke, se mi bonvole elspezus centon da frankoj por regali liajn interligitojn, mi estos akceptita, dank'al lia rekomendo, en la ligo de l’industrio. Kvankam trompi min forte tedegis, mi lasis min fortiri pro kruela neceseco.

Sinjoro Lescaut min prezentis la vesperon mem, kiel unu el liaj parencoj. Li aldonis, ke mi estis des pli deziranta sukcesi, ke mi ju pli bezonis la plej grandajn favorojn de fortuno. Tamen por konigi, ke mia mizero ne estis tiu de malnobela viro, li diris al ili, ke mi intencis doni vespermanĝon. La propono estis akceptita. Mi ilin luksege regalis. Oni longatempe parolis pri la beleteco de mia vizaĝo kaj pri miaj feliĉaj kvalitoj. Oni pretendis, ke mi multe povis esperi pri mi, tial ke, ĉar mi havis en fizionomio ion, kio odoras honestan viron, neniu malfidos pri miaj artifikaĵoj. Fine oni dankis sinjoron Lescaut, ĉar li havigis al la ordeno novicon tiel meritplenan kiel min; kaj oni komisiis unu el kavaliroj, por ke, dum kelkaj tagoj, li donu al mi la necesajn instruadojn. La precipa teatro de miaj heroaĵoj devis esti la hotelo de Transilvanujo, en kiu troviĝis tablo por faraono en ĉambro, kaj diversaj aliaj ludejoj por kartoj au ludkuboj en la galerio. Tiu akademio agis por la profito de lia R...’a princa Moŝto, kiu en tiu tempo loĝis en Clagny[17]: kaj la plimulto da liaj oficiroj apartenis al nia socio. Ĉu mi tion diros, malgraŭ mia honto? post malmulte da tempo mi profitis la lecionojn de mia majstro. Mi precipe akiris multe da lerteco por fari kartreturnigon kaj por preterlasi la karton; kaj min helpante per paro da longaj manikoj, mi ĝin malaperigis en ilin sufiĉe lerte, por trompi la plej observemajn okulojn kaj ruinigi sen malnatureco multajn honestajn ludantojn. Tiu eksterordinara lerteco tiel forte rapidigis la progreson de mia riĉeco, ke mi, post kelkaj semajnoj, havis grandegajn monsumojn, krom tiuj, kiujn mi honeste partoprenis kun miaj kunligitoj. Tiam mi ne timis malkovri al Manon nian perdon de Chaillot; kaj por sin konsoli, konigante al ŝi tiun bedaŭrindan novaĵon, mi luprenis meblitan domon, kaj ni nin lokis en ĝin kun ŝajno de riĉeco kaj de senriskeco.

Dum tiu tempo, Tiberge ne forgesis fari al mi oftajn vizitojn. Liaj moralaĵoj ne finiĝis. Senĉese li rekomencis, montrante la domaĝon, kiun mi faras al mia konscienco, mia honoro kaj mia riĉeco. Mi ricevis liajn admonojn amike; kaj kvankam mi neniel intencis ilin obei, tamen mi lin gratulis pro lia fervoro, ĉar mi konis ĝian fonton. Kelkafoje mi lin agrable moketis en la ĉeesto de Manon, kaj mi petegis de li, ke li ne estu pli skrupulema ol multaj episkopoj kaj aliaj pastroj, kiuj tre bone scias akordigi amatinon kun beneficio:

« Vidu, mi diris, montrante la okulojn de mia amatino, kaj diru, ĉu ne estas kulpoj senkulpigeblaj de tiel bela motivo. »

Li havis paciencon. Eĉ li ĝin puŝis sufiĉe malproksimen: sed kiam li vidis, ke miaj riĉaĵoj pligrandiĝas, kaj ke, ne nur mi al li redonis liajn cent monpistolojn, sed ke, lupreninte novan domon kaj duobliginte mian elspezon, mi denove estis min tremponta en plezurojn pli ol iam mi faris, li tute ŝanĝis sian tonon kaj siajn manierojn. Li plendis pro mia konsciencmalmoleco; li min minacis de punoj de ĉielo, kaj antaŭdiris parton de malfeliĉaĵoj, kiuj alvenis post nelonga tempo.

« Estas neeble, li diris, ke la riĉaĵoj, kiuj al vi utilas por daŭrigi viajn malordojn, estas venintaj per rajtaj vojoj. Vi ilin maljuste akiris: sammaniere ili estos al vi ŝtelitaj. La plej terura puno de Dio estus lasi vin ĝui trankvile de ili. Ĉiuj miaj konsiloj, li aldonis, estis senutilaj: mi do antaŭvidas, ke baldaŭ ili por vi estos trudemaj. Adiaŭ, maldankema kaj malfortema amiko. Povu viaj krimaj plezuroj vaporiĝi kiel ombro! Povu via riĉeco kaj via mono senespere perei! Povu vi resti sola kaj nuda, por senti la vantecon de bonaĵoj, kiuj vin malsage ebriigis. Tiam vi min trovos pretan vin ami kaj vin servi; sed hodiaŭ mi rompas ĉian rilaton kun vi, kaj mi malamas la vivmanieron, kiu estas la via. »

En mia ĉambro, antaŭ okuloj de Manon, li faris al mi tiun apostolan paroladon. Li sin levis elironte. Mi volis lin deteni; sed mi estis detenita de Manon, kiu diris, ke li estas freneza, kaj ke mi devas lasi lin eliri.

Tamen lia parolado faris sur mi iom da impreso. Mi tiel rimarkigas la diversajn okazojn, en kiuj mia koro sentis revenon al bono, ĉar al tiu memoro mi poste devis parton de mia forto en la plej malfacilaj cirkonstancoj de mia vivo. La karesoj de Manon vaporigis momente la ĉagrenon, kiun kaŭzis al mi tiu sceno. Mi daŭrigis havi vivadon tute faritan de plezuro kaj de amo. La pligrandigo de miaj riĉaĵoj duobligis nian reciprokan amemon. Venuso kaj Fortuno ne havis sklavojn pli feliĉajn kaj pli amoplenajn. Dioj! kial nomi la mondon loko de mizerajoj, kiam oni povas gustumi en ĝi tiel ĉarmajn ĝuadojn. Sed ve! ilia esenco estas pasi tro rapide. Ĉu oni volus proponi al si alian feliĉecon, se ili havus kiel naturecon ĉiaman daŭradon? La niaj havis komunan sorton; tio estas, ili daŭris malmulte, kaj estis sekvitaj de maldolĉegaj bedaŭroj. Mi estis farinta en la ludado grandegajn gajnojn, kaj mi pensis procentédoni parton de mia mono. Miaj servistoj konis miajn sukcesojn, precipe mia ĉambristo kaj la ĉambristino de Manon, antaŭ kiuj ni interparolis ofte, ne malfidante. Tiu knabino estis beleta. Mia servisto ŝin amindumis. Ili havis kiel gemastrojn homojn junajn kaj facilajn, kaj ili imagis, ke ili povos ilin trompi facile. Ili intencis tion fari kaj tion plenumis tiel malfeliĉe por ni, ke ili nin metis en staton, el kiu neniam ni povis nin eltiri.

Ian tagon sinjoro Lescaut donis al ni vespermanĝon: estis proksimume noktomezo, kiam ni revenis hejmen. Mi vokis mian serviston kaj Manon sian servistinon. Oni diris, ke, de la oka, ili ne estis viditaj en la domo, kaj ke ili eliris, transportiginte kelkajn kestojn, por obei ordonojn, kiujn, laŭ ilia diro, ili estis ricevintaj de mi. Mi antaŭsentis parton de la vero, sed mi formis neniujn suspektojn, kiuj ne estis preteriritaj de tio, kion mi ekvidis, kiam mi eniris en mian ĉambron. La seruro de mia tualetejo estis rompita, kaj mia mono formetita kun ĉiuj miaj vestoj. Dum mi pripensis sola pri tiu akcidento, Manon venis tute timigita sciigi al mi, ke oni faris la saman rabadon en ŝia apartamento. La frapo ŝajnis al mi tiel kruela, ke nur eksterordinara ekpeno malhelpis, ke mi ne min liveru al krioj kaj al ploroj. Sed, timante komuniki al Manon mian malesperon, mi ŝajnigis afekte trankvilan vizaĝon. Mi diris petolante, ke mi min venĝos sur ian moktrompiton en hotelo de Transilvanujo. Tamen ŝi ŝajnis tiel sentema al nia malfeliĉo, ke ŝia malĝojo havis pli da forto por min ĉagreni, ol mia malvera ĝojo enhavis da ĝi por malhelpi ŝian senkuraĝigon.

« Ni estas pereontaj, ši diris kun larmoplenaj okuloj. »

Vane mi penis sin konsoli per miaj karesoj. Miaj propraj ploroj perfidis mian malesperon kaj mian konsternon. Efektive ni estis ruinigitaj tiel absolute, ke restis al ni eĉ neniu ĉemizo.

Mi decidis, ke tuj mi venigos sinjoron Lescaut. Li konsilis, ke mi min turnu senprokraste al liaj policleŭtenanta kaj Pariza ĉefprevota Moŝtoj. Mi iris al ili: sed tio kaŭzis mian plej grandan malfeliĉon: ĉar ne nur miaj klopodoj kaj tiuj, kiujn mi farigis al tiuj du justecaj oficiroj, nenion produktis, sed mi donis al Lescaut la tempon interparoli kun lia fratino, kaj inspiri al ŝi dum mia foresto teruran decidon. Li parolis al ŝi pri sinjoro de G... M..., maljuna voluptemulo, kiu malavarege pagis siajn plezurojn, kaj al ŝi montris tiom da profitoj, se si akceptus lian soldon, ke, konfuzita kiel ŝi estis pro nia malfeliĉaĵo, ŝi partoprenis ĉiujn projektojn, pri kiuj li penis ŝin konvinki. Tiu honorinda vendokontrakto estis konkludita antaŭ mia reveno, kaj la plenumo prokrastita ĝis la morgaŭa tago, post kiam Lescaut estos avertinta sinjoron de G... M... Mi trovis lin, kiu min atendis hejme; sed Manon enlitiĝis en sia apartamento, kaj ŝi ordonis al sia lakeo, ke li diru al mi, ke, bezonante iom da ripozo, si petis de mi, ke mi lasu ŝin sola dum tiu nokto. Lescaut min lasis, proponinte al mi kelkajn monpistolojn, kiujn mi akceptis. Estis preskaŭ la kvara matene, kiam mi enlitiĝis; kaj, ĉar mi en ĝi longatempe pripensis pri la rimedoj necesaj por restarigi mian havajon, mi ekdormis tiel malfrue, ke mi povis vekiĝi nur je la dekunua aŭ dekdua. Mi ellitiĝis rapide por min informi pri la farto de Manon: oni diris, ke ŝi estis elirinta antaŭ unu horo kun ŝia frato, kiu estis veninta ŝin preni en dungita karoso. Kvankam tiu promenado farita kun Lescaut ŝajnis al mi mistera, tamen mi min kontraŭbatalis por haltigi miajn suspektojn. Mi lasis flui kelkajn horojn, kiujn mi pasigis legante. Fine, ĉar mi ne estis plu la estro de mia maltrankvileco, mi promenadis grandpaŝe en niaj apartamentoj. Mi ekvidis en tiu de Manon sigelitan leteron, kiu kus sur la tablo. Adreso estis por mi, kaj la skribado de ŝia mano. Mi ĝin malfermis kun morta tremeto. Ĝi estis redaktita laŭ jenaj terminoj.

« Mi al ci juras, mia kara kavaliro, ke ci estas la idolo de mia kero, kaj ke cin solan en la mondo mi povas ami, laŭ la maniero per kiu mi cin amas. Sed ĉu ci ne vidas, mia kara animo, ke en la stato en kiu ni estas premegataj, fideleco estas malsprita virto. Ĉu ci kredas, ke oni povas esti tre amoplena, kiam pano mankas? La malsato kaŭzus al mi ian fatalan eraron: iam mi elspirus mian lastan spiron, kredante, ke ĝi estas ama sopiro. Mi cin adoras; estu certa pri tio: sed lasu al mi por kelke da tempo la mastradon de niaj posedajoj. Malfeliĉon al kiu falos en miajn retojn: mi laboras por fari mian kavaliron riĉa kaj feliĉa. Mia frato sciigos al ci novaĵojn pri cia Manon, kaj diros, ke ŝi ploris, cin forlasante. »

Post tiu legado, mi restis en stato, kiun mi malfacile povus priskribi; ĉar hodiaŭ eĉ mi ne scias ankoraŭ de kiu speco da sentoj mi estis tiam agitita. Tio estis unu el tiuj situacioj, al kiuj oni neniam sentis ion, kio estas simila: oni ne povus ilin klarigi al aliaj homoj, ĉar ili havas neniun ideon pri tio; kaj oni tre malfacile povas ilin klarigi al si mem, tial ke, ĉar ili estas solaj en sia speco, tio rilatas kun nenio en la memoro, kaj eĉ ne povas esti komparita kun ia konita sento. Tamen, kia ajn estu la natureco de la miaj, estas certe, ke en ili devis eniri doloro, kolerĉagreno, ĵaluzeco kaj honto. Feliĉa mi estus estinta, se en ili ne estus enirinta pli ankoraŭ da amo!

« Ŝi amas min, mi volas tion kredi; sed ĉu ne estus necese, mi ekkriis, ke ŝi estu monstrino por min malami. Ĉu iu havis iam sur koron de virino rajtojn, kiujn mi ne havas sur la sian? Kio restas farebla de mi por ŝi, post ĉio, kion mi al ŝi oferis? Tamen ŝi min forlasas! Kaj la maldankulino sin kredas ŝirmata kontraŭ miaj riproĉoj, dirante, ke ŝi ne ĉesis min ami. Ŝi timas malsaton; granda Dio! kia maldelikateco de sentoj, kaj kiel ŝi malbone respondas al mia delikateco. Mi ne ĝin timis, mi, kiu tiel volonte ĝin riskas por ŝi, forlasante la riĉecon kaj la dolĉecon de la patra domo, mi, kiu senigis min eĉ je necesaĵoj, por kontentigi ŝiajn malgrandajn humorojn kaj ŝiajn kapricojn. Ŝi min adoras, ŝi diras. Se ci min adorus maldankema, ci bone scius de kiu ci estus petinta konsilon, almenaŭ ci ne estus min forlasinta, ne dirinte al mi adiaŭ. Estas mi tiu, kiun oni devas demandi pri la kruelaj ĉagrenoj, kiujn oni sentas, sin disigante el tio, kion oni adoras. Necese estus, ke oni estu perdinta la saĝon, por tion riski volonte. »

Miaj plendoj estis interrompitaj per vizito, kiun mi ne atendis. Ĝi estis la vizito de Lescaut.

« Ekzekutisto, mi diris, metante spadon en mian manon, kie estas Manon? kion ci faris de ŝi? »

Tiu ekmovo lin timigis: li respondis, ke se tiamaniere mi lin ricevas, kiam li venis konigi al mi la plej grandan servon, kiun li povis fari, li tuj ekeliros kaj neniam remetos la piedojn en mian hejmon. Mi kuriu al la pordo de la ĉambro, kiun mi zorge fermis.

« Ne imagu, mi diris, min turnante al li, ke ci povos ankoraŭ agi kun mi kiel kun moktrompito, kaj min erarigi per fabeloj. Necese estas, ke ci defendu cian vivon, aŭ al mi retrovigu Manon’on. »

Nu, nu, kiel vi estas vivega, li respondis. Tio estas la sola celo de mia vizito. Mi venas anonci al vi feliĉecon, al kiu vi ne pensas, kaj por kiu vi eble rekonos, ke vi ŝuldas al mi iom da dankeco. »

Mi volis esti klarigita tuje. Li rakontis, ke Manon, ne povante toleri timon al mizereco, kaj precipe ideon, ke ŝi estos devigita plimalgrandigi subite sian luksvivadon, petis de li, ke li ŝin rilatigu kun sinjoro de G... M..., kiun la famo diris malavara. Kompreneble li zorge kaŝis, ke tiun konsilon li estis doninta kaj estis preparinta vojon, antaŭ kiam li ŝin kondukos al li.

« Mi ŝin kondukis tiumatene, li daŭrigis; kaj tiu honesta viro estis tiel ĉarmita de ŝia merito, ke li unue ŝin invitis, ke ŝi kun li sociiĝu en lia kampodomo, en kiun li iris pasigi kelkan tempon. Mi, aldonis Lescaut, kiu tuje divenis la grandan profiton, kiun tio povis enhavi por vi, mi lerte al li komprenigis, ke Manon estis suferinta gravegajn malgajnojn; kaj mi tiel instigis lian malavarecon, ke komence li faris al ŝi donacon da du cent monpistoloj. Mi diris, ke unue tio estas konvena, sed ke estonteco alkondukos al mia fratino grandajn bezonojn; ke ŝi cetere devas zorgadi pri juna frato, kiu estas restinta sur niaj brakoj post la morto de niaj gepatroj: kaj ke se li kredis ŝin inda je sia estimo, li ne lasos ŝin suferi pro tiu kompatinda infano, kiun ŝi rigardas kiel duonparton de sia estaĵo. Kompreneble tiu rakonto lin kortuŝis. Li promesis, ke li luos oportunan domon por vi kaj por Manon; ĉar estas vi mem tiu kompatinda orfa frateto: laŭ lia promeso li donos al vi meblojn taŭgajn kaj pagos ĉiumonate kvar cent bonajn monfuntojn, kiuj fariĝos, se mi ĝuste kalkulas, kvar mil ok cent frankoj fine de ĉia jaro. Li lasis ordonojn al sia int danto, antaŭ kiam li aliris al sia kampodomo, ke li serĉu domon, kaj ĝin igu preta, por kiam li revenos. Tiam vi revidos Manon'on, kiu al mi komisiis, ke mi vin kisu milfoje por ŝi, kaj al vi certigu, ke ŝi amas vin pli ol neniam ši faris.»

Mi sidigis, revante al tiu stranga dispono de mia sorto. Mi troviĝis en divido de sentoj kaj sekve en necerteco tiel malfacile finiĝebla, ke mi longatempe restis ne respondante al multegaj demandoj, kiujn Lescaut faris unuj post aliaj. En tiu momento, honoro kaj virto al mi ankoraŭ sentigis pikojn de konsciencriproĉo; kaj mi sopirante ĵetis rigardojn al Amiens, al la domo de mia patro, al Saint-Sulpice, kaj al ĉiuj lokoj, en kiuj mi estis vivinta en senkulpeco. Per kiu grandega interspaco mi estis nun disigita el tiu feliĉa stato? Mi ĝin vidis nur de malproksime, kiel ombron, kiu altiris ankoraŭ miajn rigardojn kaj miajn dezirojn, sed kiu estis tro malforta por eksciti miajn penadojn.

« Per kia fatalo, mi diris, mi estas fariĝinta tiel krima? Amo estas senkulpa pasio: kial do ĝi por mi ŝanĝiĝis en fonton de mizeroj kaj de malordoj? Kiu malhelpis, ke mi vivu trankvile kaj virte kun Manon? Kial mi ne edziĝis kun ŝi, antaŭ kiam mi estus ricevinta ion de ŝia amo? Ĉu mia patro, kiu min amis tiel kore, ne estus konsentinta tion, se mi estus lin peteginta per rajtaj motivoj? Ha! mia patro mem estus ameginta ŝin kiel ĉarmoplenan filinon, tro indan fariĝi edzino de lia filo; mi estus feliĉa kun amo de Manon, kun amikeco de mia patro, kun estimo de honestaj homoj, kun benaĵoj de riĉeco kaj trankvileco de virto. Pereiga malprospero! Kia estas la malnoblega persono, kiun oni ekproponas al mi? Kio! Mi konsentus partigi...? Sed ĉu mi povas ŝanceliği, se Manon tion decidis, kaj se mi perdas ŝin sen tiu komplezo? — Sinjoro Lescaut, mi ekkriis, fermante okulojn, kvazaŭ mi volus forigi tiel ĉagrenigajn pripensojn, se vi intencis min servi, mi dankas vin. Vi povis uzi pli honestan vojon: sed tio estas afero finita kredeble: do ni pensu nur profiti viajn klopodojn kaj plenumi vian projekton. »

Lescaut, al kiu mia kolero sekvita de longega silentado kaŭzis ian embarason, estis kontentega, vidante, ke mi prenis decidon tute malsimilan al tiu, kiun sendube li timis: li tute ne estis brava, kaj pri tio mi havis plej bonajn pruvojn poste.

« Jes, jes, li rapide respondis: tio estas tre bona servo, kiun mi faris al vi; kaj vi vidos, ke ni eltiros el ĝi pli da profitoj ol vi esperas. »

Ni interdecidis, per kia maniero mi povus antaŭbatali la malfidojn, kiujn sinjoro de G... M... kredeble eksentos pri mia frateco, vidante min iom pli altkreskan kaj iom pli maljunan, ol eble li imagis. Ni trovis neniun alian rimedon ol preni antaŭ li simplan kaj provincan ŝajnon, kaj al li kredigi, ke, intencante eniri en eklezian profesion, mi ĉiutage iras pro tio en kolegion. Ni decidis ankaŭ, ke mi min vestos tre malbone, la unuan fojon, kiam mi estos permesita al la honoro lin saluti. Li revenis urbon post tri aŭ kvar tagoj. Li kondukis mem Manon’on en la domon, pri kies preparo zorgis lia intendanto. Ŝi tuj avertigis Lescaut’on pri lia reveno; kaj, ĉar tiu ĉi min sciigis pri tio, ni ambaŭ aliris al ŝia hejmo. Jam la maljuna amanto estis elirinta el ĝi.

Malgraŭ la rezignacio kun kiu mi submetiĝis sub ŝiaj voladoj, mi ne povis, ŝin revidante, silentigi murmurojn de mia koro. Mi ŝajnigis al ŝi malgaja kaj malardanta. La ĝojo sentita pro ŝia retrovo ne tute superis la ĉagrenon pro ŝia malfideleco. Ŝi kontraŭe, min revidante, ŝajnis kontentega pro plezuro. Ŝi riprocis al mi mian malvarmecon. Mi ne povis malhelpi, ke mi ne preterlasu nomojn « perfidulino » kaj « malfidelulino », kiujn akompanis tiom da sopiroj. Ŝi unue min moketis pri mia simpleco: sed kiam ŝi vidis, ke miaj rigardoj ĉiam malĝoje alligiĝas al ŝi, kaj ke mi ne povas sen grandaj malfacilecoj digesti ŝanĝon tiel kontraŭan al mia humoro kaj al miaj deziroj, ši eniris sola en sian tualetejon. Mi ŝin sekvis post momento. Mi ŝin trovis kovrita de ploroj. Mi petis de ŝi, kio ilin kaŭzas.

« Estas al ci tre facile tion vidi, ŝi diris: kiamaniere ci volas, ke mi vivu, se mia vidaĵo estas kapabla okazigi ĉe ci mienon nur malluman kaj ĉagrenan. De unu horo, kiam ci estas tie ĉi, ci faris al mi nenian kareson, kaj ci ricevis la miajn kun majesteco de Granda Turko en lia virinejo.

— Aŭskultu, Manon, mi respondis, ŝin kisante, mi ne povas kaŝi, ke mi havas koron morte malĝojan. Mi ne parolas nun pri la timadoj, en kiujn min ĵetis via ne antaŭvidita forkuro, nek pri la krueleco, kiun vi havis, min forlasante sen unu vorto de konsolo, post kiam vi estis pasiginta nokton en lito alia ol la mia. La ĉarmo de via ĉeesto al mi forgesigus plion. Sed ĉu vi kredas, ke mi povas pensi sen sopiroj kaj eĉ sen larmoj al la malĝoja kaj malfeliĉa vivo, kiun vi volas altrudi al mi en tiu domo? Mi lasu aparte mian nobelnaskiĝon kaj mian honoron; tiel malfortaj motivoj ne povas konkurenci amon tian, kia estas la mia: sed ĉu vi imagas, ke tiu amo mem ne ĝemas, vidante, ke ĝi estas tiel malbone komprenita kaj tiel kruele manumita de maldankema kaj malkompatema amatino. »

Ŝi min interrompis.

« Nu, ŝi diris, kavaliro mia, estas senutile min turmenti per riproĉoj, kiuj traboras mian koron, kiam ili devenas de vi. Mi vidas tion, kio vin vundas. Mi esperis, ke vi konsentos projekton de mi elpensitan por iom restarigi nian riĉecon: por ne kontuzi vian delikatecon, mi komencis ĝian plenumon, ne vin partoprenigante en ĝi: sed, tial ke vi ne ĝin aprobas, mi ĝin forlasos. »

Ŝi aldonis, ke ŝi petas nur iom da komplezo dum la restajo de l’tago; ke ŝi jam ricevis du cent monpistolojn de sia maljuna amanto; ke li promesis, ke li alportos al ŝi belan kolringon el perloj kaj aliajn juvelojn, kaj plie la duonon de la pensio, kiun li al ŝi promesis.

« Lasu nur al mi tempon necesan, ŝi diris, por ricevi liajn donacojn; mi ĵuras, ke li ne povos fanfaroni pri profitoj, kiujn mi donis al li sur mia persono, ĉar ĝis nun mi lin prokrastis, ĝis kiam li estos reveninta urben. Estas vere, ke li kisadis miajn manojn pli ol unu milionon da fojoj: estas juste, ke li pagu tiun plezuron; kaj ne estas troo kvin aŭ ses mil frankoj, proporcias la prezon kun liaj riĉaĵoj kaj lia aĝo. »

Ŝia decido estis por mi multe pli agrabla, ol espero al kvin mil frankoj. Mi havis okazon rekoni, ke mia koro ne estis ankoraŭ perdinta ĉian senton al honoro, tial ke ĝi estis tiel kontenta foriri for de malnobleco. Sed mi estis markita por mallongaj ĝojoj kaj longaj doloroj. Fortuno min liberigis el profundegaĵo, nur por min faligi en alian. Kiam mi estis montrinta al Manon per mil karesoj, kiom mi min kredis feliĉa pro ŝia ŝanĝiĝo, mi diris, ke nun necese estas, ke mi informu pri tio sinjoron Lescaut, por ke niaj mezuroj estu prenitaj akorde. Li unue murmuris; sed la kvar aŭ kvin mil monfuntoj tuje pagotaj lin goje enirigis en niajn vidmanierojn. Do estis konsentite, ke ni ĉiuj troviĝos ĉe vespermanĝo kun sinjoro de G... M..., kaj tio por du motivoj: la unua, por doni al ni plezuron de agrabla sceno, dum mi kredigos min lernanto, frato de Manon; la dua, por malhelpi, ke tiu maljuna malĉastulo agu kun mia amatino tro senĝene, pro rajto, kiun li kredis esti akirinta, paginte antaŭtempe tiel malavare. Ni devis eliri, Lescaut kaj mi, kiam li supreniros al la ĉambro, en kiu li esperis pasigi nokton; kaj Manon, anstataŭ lin sekvi, promesis, ke ŝi foriros kaj venos ĝin pasigi kun mi. Lescaut prenis sur sin la klopodon havi akurate karoson ĉe la pordo.

Kiam alvenis horo por vespermanĝo, sinjoro de G... M... ne sin atendigis longatempe. Lescaut estis kun sia fratino en la manĝoĉambro. La unua komplimento de l’maljunulo estis prezenti al lia belulino kolringon, brakringojn kaj orelbukojn, kiuj almenaŭ valoris mil skudojn. Poste li kalkulis per belaj luidoroj la sumon la du mil kvar cent monfuntoj, kiuj faris la duonon de ŝia pensio. Li spicis lian donacon per multe da dolĉaĵoj, laŭ gusto de la malnova kortego. Manon ne povis rifuzi al li kelkajn kisojn: ili estis tiom da rajtoj, kiujn ŝi akiris pri la mono, kiun li metis en ŝiajn manojn. Mi estis malantaŭ la pordo, kie mi streĉis orelon, atendante, ke Lescaut min avertos, ke mi povas eniri.

Li venis kaj min prenis per la mano, kiam Manon estis enpoŝiginta monon kaj juvelojn: min kondukinte al sinjoro de G... M..., li al mi ordonis fari riverencon. Mi faris du aŭ tri tre profundajn.

« Senkulpigu lin, sinjoro, li diris; li estas infano tute nova. Kiel vi vidas, li tre malproksimiĝas el Parizaj manieroj: sed ni esperas, ke iom da uzado lin pli perfektigos. Vi havos honoron ofte vidi la sinjoron, li aldonis, sin turnante al mi; zorgu profiti bonan modelon. »

La maljuna amanto ŝajnis trovi plezuron en mia vidado. Li donis al mi du aŭ tri batetojn sur la vango, dirante, ke mi estas beleta knabo, sed ke mi devas min gardi en Parizo, kie junuloj facile sin lasas iri al diboĉo. Lescaut certigis, ke mi estas nature tiel saĝa, ke mi nur parolis fariĝi pastro, kaj ke mia sola plezuro estis fari malgrandajn kapelojn.

« Mi trovas ĉe li la ŝajnon de Manon, respondis la maljunulo, altigante mian mentonon per sia mano. »

Mi respondis per malsprita mieno:

« Sinjoro, tio okazas, tial ke niaj ambaŭ karnoj sin tuŝas tre proksime; pro tio mi amas mian fratinon Manon’on, kvazaŭ ŝi estus alia mi mem.

— Ĉu vi lin aŭdas? li diris al Lescaut. Li havas spritecon. Estas domaĝe, ke tiu infano ne konas kutimojn de bonsocietaj homoj.

— Ho! sinjoro, mi respondis, multe da homoj mi vidis ĉe mia lando en preĝejoj: kaj mi kredas, ke mi trovos en Parizo kelkajn aliajn pli malspritajn ol mi.

— Vidu, li aldonis; tio estas admirinda por provinca infano. »

Dum vespermanĝo, nia tuta interparolo estis proksimume samspeca. Manon, kiu estis malserioza, pli ol unu fojon preskaŭ ĉion difektis per siaj ridegadoj. Mi trovis okazon vespermanĝante rakonti al li lian propran historion, kaj la malbonan sorton, kiu lin minacas. Lescaut kaj Manon tremis dum mia rakonto, precipe kiam mi faris lian portreton laŭ naturaj trajtoj: sed memestimo malhelpis, ke li sin rekonu; kaj mi finis ĝin tiel lerte, ke li unua gin trovis tute ridinda. Vi vidos, ke ne sen motivoj mi longe rakontis tiun ridindan scenon. Fine, ĉar horo por dormi alvenis, li senpacience parolis pri amo. Ni foriris, Lescaut kaj mi. Oni lin kondukis al sia ĉambro: kaj Manon, kiu estis elirinta pro ia preteksto, venis nin retrovi ĉe la pordo. La karoso, kiu nin atendis antaŭ la tria aŭ kvara domo malsupera, antaŭeniris por nin ricevi. Post unu momento, ni estis foririntaj for de la kvartalo.

Kvankam laŭ mia opinio tia ago estis vera friponaĵo, tamen ĝi ne estis la pli maljusta, kiun mi devis riproĉi al mi. Mi havis pli da konsciencduboj pri la mono akirita de ludado. Tamen ni ne profitis pli da unu ol da alia: kaj ĉielo permesis, ke la plej malgrava el tiuj maljustaĵoj estu la plej severe punita.

Sinjoro de G... M... post tempo mallonga ekvidis, ke li estis moktrompita. Mi ne scias, ĉu li faris de la vespero mem kelkajn klopodojn por nin malkovri, sed li havis sufiĉe da influo, por ke ili ne estu longatempe senutilaj, kaj ni sufiĉe de nesingardemo por tro konfidi al la vasteco de Parizo kaj al la malproksimeco ekzistanta inter nia kvartalo kaj la lia. Ne nur li estis informita pri nia loĝejo kaj pri niaj nunaj aferoj, sed li sciis ankaŭ, kia mi estas, la vivmanieron de mi plenumitan en Parizo, la malnovan kunligon de Manon kun B..., la trompon al li faritan de ŝi, unuvorte ĉiujn skandalajn partojn de nia historio. Pro tio li decidis, ke li nin arestigos, kaj ke li agos kun ni malpli, kiel oni agas kun krimuloj ol kun malĉasteguloj. Ni estis ankoraŭ en lito, kiam policano eniris en nian ĉambron kun duondekduo da gardistoj. Unue ili ekkaptis nian monon aŭ prefere la monon de sinjoro de G... M... ; kaj, nin tuje ellitiginte, ili nin kondukis al la pordo, ĉe kiu ni trovis du karosojn, en unu el kiuj la kompatinda Manon estis metita sen ia klarigo, dum oni min trenis en la alia al Saint-Lazare[18]. Necese estas esti suferinta tiajn malprosperojn por juĝi malesperojn, kiujn ili povas okazigi. Niaj gardistoj havis kruelecon ne permesi, ke mi kisu Manon’on kaj diru al ŝi ian parolon. Longatempe mi ne sciis, kio ŝi fariĝis. Sendube estis por mi feliĉe, ke mi ne tion konis unue; ĉar tiel terura katastrofo estus perdiginta al mi konsciencon kaj eble vivon.

Mia malfeliĉa amatino estis do formetita for de miaj okuloj kaj alkondukita en rifuĝejon, kiun mi abomenas nomi. Kia sorto por kreitajo tute ĉarma, kiu estus okupinta la unuan tronon de l’mondo, se ĉiuj homoj estus havintaj miajn okulojn kaj mian koron! Oni ne agis kun ŝi barbare, sed ŝi estis enfermita en mallarĝan malliberejon, sola, kondamnita plenumi ĉiutage ian taskon da laboro, kiel kondiĉo necesa por ricevi naŭzigan nutraĵon. Mi eksciis tiujn detalojn nur longatempe poste, kiam mi mem estis suferinta, dum multaj monatoj, malmolan kaj tedigan punadon. Miaj gardistoj min same ne avertis pri la loko, en kiun ili estis ordinitaj min konduki: mi konis mian fatalon nur antaŭ la pordo de Saint-Lazare. En tiu momento, mi estus preferinta morton al stato, en kiun mi kredis, ke mi estis ekfalonta. Mi havis terurajn ideojn pri tiu domo. Mia teruro pligrandiĝis, kiam enirante gardistoj vizitis por la dua fojo miajn poŝojn, por certiĝi, ke restas al mi nek armiloj nek defendrimedoj. La superulo aperis tuje; li estis sciigita pri mia alveno. Li min salutis kun multe da dolĉeco.

« Mia Patro, mi diris, neniajn indignaĵojn. Mi perdos mil vivojn, antaŭ kiam mi toleros unu insulton.

— Ne, ne, sinjoro, li respondis: vi prenos pli saĝan konduton; kaj ni estos kontentaj unu de la alia. »

Li petis de mi, ke mi supreniru en altan ĉambron. Mi lin sekvis, ne kontraŭbatalante. Pafarkistoj nin akompanis ĝis la pordo; kaj la superulo, enirinte en ĝin kun mi, faris signon, ke ili eliru.

« Mi do estas via malliberigato, mi diris. Nu, mia Patro, kion vi intencas fari de mi? »

Li diris, ke li estas ĉarmita, vidante, ke mi prenas prudentan tonon; ke lia devo estas laboradi por inspiri al mi inklinon al virto kaj al religio, kaj la mia profiti liajn admonojn kaj liajn konsilojn: se mi volas respondi al amikaĵoj, kiujn li havos por mi, mi trovos nur plezuron en mia solecejo.

« Ha! plezuron! mi respondis: vi ne konas, mia Patro, la unikan aferon, kiu estas kapabla ĝin sentigi al mi.

— Mi ĝin konas, li daŭrigis: sed mi esperas, ke via inklino ŝanĝiĝos. »

Lia respondo al mi komprenigis, ke li estas informita pri miaj aventuroj kaj eble pri mia nomo. Mi petis de li, ke li tion al mi klarigu. Kompreneble li diris, ke oni lin instruis pri ĉio.

Tiu kono estis la plej kruela el ĉiuj miaj punoj. Mi ekversis rivereton da larmoj kun ĉiuj atestoj de vastega malespero. Mi ne povis min konsoli pri humiligo, kiu ekfaros min fabelo de ĉiuj de mi konitaj personoj, kaj honto por mia familio. Mi pasigis tiamaniere ok tagojn en la plej profunda senkuraĝiĝo, ne estante kapabla ion aŭdi kaj prizorgi pri io alia ol pri mia honto. Eĉ la memoro al Manon aldonis nenion al mia doloro. Ĝi prefere eniris en ĝin nur kiel sento, kiu estis antaŭirinta tiun ĉagrenon; kaj la pasio superanta en mia animo estis honto kaj konfuzo. Malmultaj estas personoj, kiuj konas la forton de tiuj sentoj de l’koro. Plimulto da ho- moj estas sentemaj nur al kvin aŭ ses pasioj, en kies rondo pasadas ilia vivado, kaj en kiujn solviĝas ĉiuj agitaĵoj. Eligu el ili amon kaj malamon, plezuron kaj doloron, esperon kaj timon, ili ne sentos plu ion. Sed personoj, kiuj havas pli noblan karakteron, povas esti agititaj de mil diversaj manieroj: ŝajnas, ke ili havas pli ol kvin sentojn, kaj ke ili povas ricevi ideojn kaj sentadojn, kiuj preteriras ordinarajn limojn de naturo. Kaj tial ke ili havas senton de tiu grandeco, kiu ilin superigas super vulgaruloj, nenio estas pri kio ili estas pli ĵaluzemaj. De tio devenas, ke ili suferas tiel malpacience malŝaton kaj mokadojn; kaj honto estas unu el iliaj plej perfortaj agitecoj.

Mi havis en Saint-Lazare tiun malgajan superecon. Mia malĝojeco ŝajnis tiel fortega al la superulo, ke, timante ĝiajn sekvojn, li opiniis, ke li devas agi kun mi dolĉe kaj indulge. Li min vizitis du aŭ tri fojojn en la tago. Ofte li prenis min kun si por promenadi en la ĝardeno: kaj lia fervoro laciĝis en admonoj kaj savigaj konsiloj. Mi ilin ricevis kun dolĉeco. Mi eĉ montris al li dankecon. El tio li eltiris esperon por mia konvertiĝo.

« Vi havas naturecon tiel dolĉan kaj tiel amindan, li diris ian tagon, ke mi ne povas kompreni la malordojn, pri kiuj oni vin kulpigas. Du aferoj min mirigas: unue, kiamaniere kun tiel bonaj kvalitoj vi povis vin liveri al troeco de malĉasteco; due, (kaj tion mi pli ankoraŭ admiras) kiamaniere vi ricevas tiel volonte miajn konsilojn kaj miajn instruadojn, vivinte kelkajn jarojn en kutimoj de malordo. Se tio estas pento, vi estas signalinda ekzemplo de ĉielaj kompatoj; se tio estas natura boneco, vi almenaŭ havas bonegan fundamenton de karaktero, kiu al mi esperigas, ke ni ne bezonos vin longatempe deteni ĉi tie, por vin rekonduki al ordigita kaj honesta vivo. »

Mi estis kontentega, vidante, ke li havas pri mi tian opinion. Mi decidis, ke mi ĝin pligrandigos per konduto, kiu povos lin plene kontentigi, konvinkite, ke tio estas la plej certa rimedo por malplidaŭrigi mian malliberecon. Mi petis de li librojn. Li miris, ke, ĉar li lasis al mi elekton pri tiuj, kiujn mi volis legi, mi min turnis al kelkaj seriozaj verkistoj. Mi ŝajnigis fervoron kaj plej grandan atentadon al la studado; kaj tiamniere mi donis al li en ĉiuj okazoj pruvojn de la ŝanĝiĝo, kiun li deziris.

Tamen ĝi estis nur ekstera. Mi tion konfesas, hontante; mi ludis en Saint-Lazare rolon de hipokritulo. Kiam mi estis sola, mi min okupis nur pri ĝemadoj pri mia fatalo. Mi malbenis mian malliberejon, kaj la tiranecon, kiu min en ĝi detenis. Tuj kiam mi estis elirinta el tiu malkuraĝiga subpremego, en kiun honto min estis ĵetinta, mi refalis en turmentojn de amo. Foresto de Manon, malcerteco pri ŝia sorto, timo ke mi neniam ŝin revidos, estis la sola objekto de miaj malgajaj meditadoj. Mi ŝin vidis image en brakoj de sinjoro de G... M..., ĉar tio estis la penso, kiun mi havis unue: kaj ne nur mi ne imagis, ke li estis aginta kun ŝi sammaniere kiel kun mi, sed mi estis konvinkita, ke li min forigis, nur por povi pli trankvile ŝin posedi. Tiele mi pasigis tagojn kaj noktojn, kies longeco ŝajnis al mi eterna. Mi havis esperon nur en la sukceso de mia hipokriteco. Mi zorge observis vizaĝon kaj paroladojn de la superulo, por diveni kion li pensis pri mi: kaj mi atentegis plaĉi al li, kiel al arbitrulo de mia fatalo. Estis facile rekoni, ke min li tute ŝategis. Mi ne dubis plu, ke li estis preta fari al mi servon. Ian tagon, mi estis sufiĉe maltima por peti de li, ĉu mia liberigo dependas de lia bonvolo. Li respondis, ke li ne estas tute estro; sed li esperas, ke, aŭdinte lian ateston, sinjoro de G... M..., pro kies postulo lia polica generalleŭtenanta Moŝto min enfermigis, konsentos redoni al mi liberecon.

« Ĉu mi povas esperi, mi dolĉe daŭrigis, ke dumonata malliberigado jam tolerita ŝajnos al li sufiĉa puno? »

Li promesis, ke li parolos al li pri tio, se mi tion deziras. Mi lin kore petegis, ke li faru al mi tiun bonan servon. Post du tagoj, li al mi sciigis, ke G... M... estis tiel kortuŝita pri bonaĵoj aŭditaj pri mi, ke ne nur kredeble li intencis min redoni al lumo, sed plie li montris grandan deziron min koni pli speciale, kaj decidis, ke li min vizitos en mia malliberejo. Kvankam lia ĉeesto ne povis esti agrabla al mi, tamen mi ĝin rigardis kiel proksiman alpaŝon al mia liberigo.

Efektive li venis al Saint-Lazare. Mi trovis en li Sajnon pli gravan kaj malpli malspritan ol tiun, kiun li havis en la domo de Manon: li al mi faris prudentajn paroladojn pri mia malbona konduto: li aldonis, kredeble por justigi siajn proprajn malordojn, ke estas permesite al malforteco de homoj doni al si kelkajn plezurojn, kiujn postulas naturo, sed ke friponeco kaj hontindaj artifikajoj meritas punon. Mi lin aŭskultis kun mieno de submetiĝo, kiu ŝajne lin kontentigis. Mi eĉ ne estis ofendita, lin aŭdinte ellasi kelkajn moketojn pri mia frateco kun Lescaut kaj Manon, kaj pri malgrandaj ka peloj, kiujn, laŭ lia konjekto, li diris, mi devis fari mult nombre en Saint-Lazare, tial ke mi trovis tiel grandan plezuron en tiu pia okupado. Sed bedaŭrinde por li kaj por mi mem li preterlasis kelkajn parolojn, dirante, ke kredeble Manon estis farinta siaflanke tre beletajn pregejetojn en Hospitalo. Malgraŭ tremetoj, kiujn al mi kaŭzis tiu nomo Hospitalo, mi havis sufiĉe da potenco por peti de li dolĉe, ke li klarigu siajn dirojn.

« He! jes, li daŭrigis, de du monatoj ŝi lernas saĝecon en ĝenerala Hospitalo; kaj mi deziras, ke ŝi estu eltirinta el ĝi tiom da profitoj kiom vi. »

Kiam mi estus havinta eternan malliberejon aŭ eĉ morton antaŭestantan antaŭ miaj okuloj, mi ne estus estinta estro de mia kolerego, aŭdinte tiun teruran novaĵon. Mi min ĵetis sur lin kun tiel furioza rabio, ke mi perdis duonon da miaj fortoj. Tamen mi havis sufiĉe da ili por lin renversi teren kaj lin preni al la gorĝo. Mi lin sufokis, kiam bruo de lia falo kaj kelkaj akraj kriadoj, kiujn mi apenaŭ lasis al li liberecon puŝi, altiris en mian ĉambron la superulon kaj kelkajn monaĥojn. Oni lin liberigis el miaj manoj. Mi mem estis preskaŭ perdinta forton kaj spiron.

« Ho dio! mi ekkriis, puŝante mil sopirojn; justeco de ĉielo! ĉu estas eble, ke mi vivas eĉ momenton post tia malnoblaĵo! »

Mi volis denove min ĵeti sur la barbarulon, kiu min ekmortigis. Oni min haltigis. Mia malespero, miaj krioj, miaj larmoj preteriris ĉion imageblan. Mi faris aferojn tiel strangajn, ke ĉiuj ĉeestantoj, kiuj nesciis la motivon, rigardis reciproke unu la alian, kun tiom da timo kiom da miro. Dume sinjoro de G... M... reordigis sian perukon kaj sian kravaton; kaj ĉagrenkolera, ĉar li estis tiel ofendegita, li ordonis al la superulo, ke li min premu pli mallarĝe ol li faris ĝis nun, kaj min punu per ĉiuj punrimedoj, kiujn li sciis esti uzataj en Saint-Lazare.

« Ne, sinjoro, diris al li la superulo, ne kun persono nobelnaskita kia lia kavalira Mošto mi agos tiamaniere. Cetere li estas tiel dolĉa kaj tiel honesta, ke mi malfacile komprenas, ke li estus aginta per tia perforteco, se li ne estus havinta potencajn motivojn. »

Tiu respondo tute konfuzis sinjoron de G... M... Li eliris, dirante, ke li scios faldigi kaj la superulon kaj min mem kaj ĉiujn, kiuj kuraĝos lin kontraŭbatali.

Ordoninte al siaj monaĥoj, ke ili lin rekonduku, la superulo restis sola kun mi. Li min petegis, ke mi al li rapide sciigu kaŭzon de tiu malordo.

« Ho! mia Patro, mi diris, daŭrigante plori kiel infano, figuru al vi la plej teruran kruelecon, imagu la plej abomenan el ĉiuj barbaraĵoj; jen estas ago, kiun malnobla G... M... havis malkuraĝecon fari. Ha! li traboris mian koron. Neniam mi resaniĝos. Mi volas ĉion rakonti al vi, mi aldonis ploregante. Vi estas bona; vi min kompatos. »

Mi resumis en mallonga rakonto la longan kaj nevenkeblan pasion, kiun mi sentis al Manon: mi parolis pri la stato tre ŝatinda de mia riĉeco, antaŭ kiam ni estis rabitaj de niaj propraj servistoj; pri proponoj, kiujn G... M... estis farinta al mia amatino; pri konkludo de ilia vendokontrakto kaj pri maniero per kiu ĝi estis rompita. Por diri veron, mi prezentis la aferojn laŭ flanko plej favora al ni.

« Jen estas, mi daŭrigis, de kia fonto devenas la fervoro de sinjoro de G... M... por mia konvertiĝo. Li havis sufiĉe da influo por min enfermigi ĉi tien per sola motivo de venĝo. Mi tion pardonas al li: sed, mia Patro, tio ne estas ĉio: li kruele formetigis la plej karan duonparton de mia estaĵo; li honte ŝin metigis en Hospitalon; li havis senhontecon tion anonci al mi mem, per sia propa buŝo. En Hospitalo! mia Patro. Ho ĉielo! mia ĉarmoplena amatino, mia kara reĝino, en Hospitalon! kiel la plej malnoblega el ĉiuj kreitajoj! En kio mi trovos sufiĉe da forteco por ne morti per doloro kaj per honto? »

La bona Patro, min vidante en tiu troeco da ĉagreno, entreprenis min konsoli. Li diris, ke li neniam estis kompreninta mian aventuron laŭ la maniero per kiu mi ĝin rakontis; ke vere li sciis, ke mi vivis en malordo, sed li sin figuris, ke tio, kio devigis sinjoron de G... M... interesiĝi je tiu afero, estis ia kunligo de estimo kaj de amikeco kun mia familio; ke li parolis kun li pri tiu temo nur laŭ tiaj motivoj; ke tio, kion mi al li eksciigis, metis en miajn aferojn grandajn ŝanĝojn; kaj ke li ne dubis, ke la fidela rakonto, kiun li intencis fari al lia polica generalleŭtenanta Moŝto multe kunlaboros por min liberigi. Poste li petis de mi, kial mi ne ankoraŭ pensis doni novaĵojn pri mi al mia familio, ĉar ĝi ne partoprenis mian malliberigon. Mi respondis al tiu pripenso per kelkaj motivoj ĉerpitaj el doloro, kiun mi timis okazigi al mia patro, kaj el honto, kiun mi estus sentinta mem. Fine li promesis, ke senprokraste li iros al polica leŭtenanto.

« Kiam eĉ, li aldonis, mia vizito havus nur kiel celon malhelpi, ke sinjoro de G... M... faru kelkajn malbonaĵojn: ĉar li eliris el tiu domo tre malkontenta, kaj li estas sufiĉe potenca por sin timigi. »

Mi atendis la revenon de l’Patro kun ĉiuj agitaĵoj de malfeliĉulo, kiu alproksimiĝas al momento de l’sentenco. Estis por mi neesprimebla turmentego al mi reprezenti Manon’on en Hospitalo. Krom la malnobleco de tiu loĝejo, mi ne sciis kiamaniere oni en ĝi agis kun ŝi; kaj la memoro de kelkaj specialaĵoj, kiujn mi estis aŭdinta pri tiu abomeninda domo, ĉiumomente renovigis miajn kolerojn. Mi estis tiel decidinta ŝin helpadi, kiaj ajn estus prezo kaj rimedoj, ke mi estus metinta fajron en Saint-Lazare, se al mi estus estinta neeble eliri el ĝi alimaniere. Mi do pripensis pri vojoj uzotaj de mi, se okaze la polica generalleŭtenanto min detenus en ĝi malgraŭ mia volo. Mi provis iujn ecojn de mia industrio; mi trairis ĉiujn eblaĵojn. Mi vidis nenion, kio povas min certigi pri certa forkuro, kaj mi timis, ke mi estos pli mallarĝe enfermita, se mi farus malfeliĉan ekprovon. Fine mi kredis, ke mi estis forminta planon tiel lertan, ke gi povos sukcesi, kaj mi atendis por ĝin aranĝi ankoraŭ pli bone, ke la supera Patro estu reveninta, se la senutileco de lia klopodo ĝin igos necesa. Li ne prokrastis reveni. Mi ne vidis sur lia vizaĝo la signojn de ĝojo, kiuj akompanas bonan novaĵon.

« Mi parolis, li diris, kun lia polica generalleŭtenanta Moŝto, sed mi parolis kun li tro malfrue. Sinjoro de G... M... jam lin vizitis, elirante el tiu domo, kaj li tiel kontraŭjuĝis kontraŭ vi, ke li estis preta sendi al mi novajn ordonojn, por vin pli mallarĝe ankoraŭ malliberigi. Tamen kiam mi estis sciiginta lin pri la fundo de viaj aferoj, li ŝajnis multe malseveriĝi, kaj, iom ridante pri malĉasteco de la maljuna sinjoro de G... M..., li diris, ke necese estas, ke oni lasu vin ĉi tie dum ses monatoj por lin kontentigi, des pli, li aldonis, ke tiu logejo ne povas esti al vi senutila. Li rekomendis, ke mi agu kun vi malsevere; kaj mi certigas, ke vi ne plendos pri miaj agmanieroj. »

Tiu klarigo de bona superulo estis sufiĉe longa, por ke mi havu tempon sufiĉan por fari saĝan pripenson. Mi komprenis, ke mi riskas renversi miajn projektojn, se mi montros tro da fervoro al mia libereco. Kontraŭe mi al li certigis, ke, ĉar neceseco min devigas resti, estas por mi dolĉa konsolo havi ian parton de lia estimo. Poste ne afektante mi petis de li, ke li donu al mi favoron, kiu havus por iu ajn nenian gravecon, sed kiu multe utilus mian trankvilecon: tio estis avertigi unu el miaj amikoj, sanktan ekleziulon, loĝantan en Saint-Sulpice, ke mi estas en Saint-Lazare, kaj permesi, ke mi ricevu kelkafoje lian viziton. Tiu favoro estis donita sen ŝanceliĝo. Estis mia amiko Tiberge tiu, pri kiu mi volis paroli. Certe mi ne esperis ricevi de li helpon necesan al mia liberigo; sed mi volis lin utiligi kiel ilon malproksiman, je kiu li ne suspektus eĉ ekziston. Unuvorte, jen estas mia projekto: mi volis skribi al Lescaut kaj komisii lin kaj niajn komunajn amikojn pri zorgo min liberigi. Unua malfacileco estis havigi al li mian leteron; tia devis esti ofico de Tiberge. Tamen, ĉar li konis lin kiel fraton de mia amatino, mi timis, ke li malfacile konsentos akcepti tian komision. Mia projekto estis enfermi la leteron al Lescaut en alian leteron, kiun mi devis adresi al honesta homo de mi konita, petante de li, ke li rapide sendu la unuan al ĝia adresito; kaj, ĉar necese estis, ke mi vidu Lescaut’on por min akordigi en niaj mezuroj, mi volis skribi al li, ke li venu al Saint-Lazare kaj petu por min viziti, prenante la nomon de mia maljuna frato, kiu speciale estis veninta Parizon por sin informi pri miaj aferoj. Mi ne diris plion, konsiliĝonte kun li pri rimedoj, kiuj ŝajnus al ni plej certaj. La supera Patro avertigis Tiberge’on pri la deziro, kiun mi havis interparoli kun li. Tiu fidela amiko ne min tiel vidperdis, ke li ne sciis mian aventuron: li sciis, ke mi estas en Saint-Lazare; kaj eble li ne estis malkontenta pro tiu malfavoro, kiun li kredis inda min revenigi al devo. Li tuj alkuris al mia ĉambro.

Nia interparolo estis amikecoplena. Li volis esti informita pri miaj disponoj. Mi malfermis al li mian koron sen malkaŝoj, escepte pri mia projekto al forkuro.

« Kara amiko, mi ne volas antaŭ viaj okuloj ŝajni tio, kio mi ne estas. Se vi kredis trovi ĉi tie amikon saĝan kaj ordigitan en liaj deziroj, malĉastulon vekitan de punoj de ĉielo, unuvorte koron liberigitan el amo kaj ne plu ensorĉitan de ĉarmo; de sia Manon, vi juĝis tro favore pri mi. Vi min revidas tian, kian vi min lasis antaŭ kvar monatoj, ĉiam ameman kaj ĉiam malfeliĉan per tiu fatala amo, en kiu mi ne laciĝas serĉi mian feliĉecon. »

Li respondis, ke la konfeso, kiun mi faras, igas min ne senkulpigebla; ke ofte oni vidas pekulojn, kiuj tiele ebriigas per falsa feliĉeco de malvirto, ke ili ĝin malkaŝe preferas al tiu de virto: sed almenaŭ ili sin alligas al figuroj de feliĉeco, kaj estas trompitaj de ŝajno: sed rekoni, kiel mi faras, ke la objekto de miaj alligitecoj estas kapabla nur min igi kulpa kaj malfeliĉa, kaj daŭrigi mian volan rapidigadon en malfeliĉon kaj krimon, estas kontraŭdiro de ideoj kaj de konduto, kiu ne faras honoron al mia prudento.

« Tiberge, mi respondis, kiel estas facile venki, kiam oni kontraŭmetas nenion kontraŭ viaj armiloj. Lasu min rezoni miavice. Ĉu vi povas pretendi, ke tio, kion vi nomas feliĉeco de virto, estas senigita je ĉagrenoj, je bariloj kaj je maltrankvilaĵoj? Kian nomon vi donos al malliberejo, al krucoj, al turmentegoj kaj kruelaĵoj de tiranoj? Ĉu vi diros, kiel faras mistikuloj, ke tio, kio turmentas korpon, estas feliĉeco por animo? Vi ne kuraĝos tion diri, ĉar tio estas nesubtenebla paradokso. Tiu feliĉeco, kiun vi tiel altigas, estas do miksita kun miloj da suferoj; aŭ, por paroli pli ĝuste, ĝi estas nur teksajo de malfeliĉaĵoj, tra kiuj oni celas al feliĉeco. Sed se forto de imago trovigas plezuron en tiuj malbonaĵoj mem, ĉar ili povas konduki al feliĉa celo, kiun oni esperas, kial vi nomas kontraŭdira kaj malsaĝa en mia konduto disponon tute similan? Mi amas Manon’on: mi celas tra mil doloroj vivon feliĉan kaj trankvilan apud ŝi. La vojo, sur kiu mi marŝas, estas malfeliĉa; sed espero, ke mi alvenos al mia celo, ĉiam verŝas sur ĝin iom da dolĉeco; kaj mi, per momento pasigita apud ŝi, kredos min tro bone pagita de ĉiuj ĉagrenoj, kiujn mi suferas por ŝin ricevi. Do ambaŭ aferoj ŝajnas al mi egalaj, ĉu de via flanko, ĉu de la mia: aŭ se estas ia diferenco, ĝi estas ankoraŭ por mia profito; ĉar la feliĉeco, kiun mi esperas, estas proksima, sed la alia, malproksima: la mia havas naturecon de sentaĵoj; mi volas diri: ĝi estas sentebla de korpo, dum la alia havas naturecon nekonitan, kiu estas certigita nur per kredo. »

Tiberge ŝajnis terurita de tiu rezono. Li reeniris du paŝojn, dirante per plej serioza mieno, ke ne nur tio, kion mi ekdiris, vundas komunan prudenton, sed plie estas bedaŭrinda sofismo plena je malpieco kaj malreligieco.

« Ĉar, li aldonis, kompari la celon de viaj suferoj kun la celo, kiu estas proponita de religio, estas ideo tute malĉastega kaj treege monstra.

— Mi konfesas, mi daŭrigis, ke ĝi ne estas ĝusta: sed atentu; ne sur ĝin ripozas mia rezono. Mi intencis klarigi tion, kion vi opinias kontraŭdiro en la persisteco de malfeliĉa amo : kaj mi kredas, ke mi tre bone pruvis, ke se ĝi estas tia, vi ne povas vin savi el ĝi pli bone ol mi. Nur pri tiu punkto mi opiniis ambaŭ aferojn egalaj: kaj mi certigas, ke ili estas tiaj. Ĉu vi respondos, ke celo de virto estas treege supera al celo de amo? Kiu rifuzas tion konsenti? Ĉu la demando ne estas pri la forto, kiun havas ambaŭ por tolerigi suferojn? Tion juĝu per efiko. Pri severa virto, kiom multe da forlasintoj vi havas; sed pri amo, kiom malmulte. Ĉu vi respondos ankaŭ, ke se troviĝas suferoj en plenumado de bono, ili estas nek neeviteblaj nek necesaj: ke oni ne trovas plu tiranojn kaj krucojn, kaj ke oni vidas multajn virtajn personojn, kiuj havas vivon dolĉan kaj trankvilan? Mi diros al vi same, ke estas amoj kvietaj kaj feliĉaj; kaj (tio cetere faras ankaŭ diferencon treege utilplenan por mi) mi aldonos, ke amo, kvankam ĝi trompas sufiĉe ofte, promesas almenaŭ nur kontentojn kaj ĝojojn, dum religio volas, ke oni certiĝu nur pri praktikado malgaja kaj ĉagreniga. Ne timu, mi diris, vidante, ke lia fervoro estas preta incitiĝi, la sola afero, pri kio mi volas nun konkludi, estas jena: ne estas pli malbona metodo por naǔzigi koron pri amo, ol malŝati antaŭ ĝi ĝiajn dolĉaĵojn, kaj promesi al ĝi pli da feliĉeco per ekzercadoj de virto. Laŭ la maniero per kiu ni estas faritaj, estas certe, ke nia feliĉeco konsistas el plezuro; mi certigas, ke formi alian ideon pri ĝi estas neeble; sed koro ne bezonas sin longatempe ekzameni por senti, ke el ĉiuj plezuroj la plej dolĉaj estas tiuj de amo. Baldaŭ ĝi ekvidas, ke oni ĝin trompis, kiam oni al ĝi promesis pli ĉarmoplenajn ĝuadojn; kaj tiu trompo ĝin instigas malfidi al plej firmaj promesoj. Predikantoj, vi, kiuj volas min rekonduki al virto, diru, ke ĝi estas nediskuteble necesega, sed ne masku, ke ĝi estas severa kaj peniga. Montru bone, ke ĝuadoj de amo estas pasemaj, ke ili estas malpermesitaj, ke ili estos sekvitaj de eternaj punoj, ke (kaj eble tio min pli ankoraŭ impresos) ju pli ili estas dolĉaj kaj ĉarmoplenaj, des pli ĉielo sin montros malavara por rekompensi tiel grandan oferon; sed konfesu, ke por koroj faritaj kiel la niaj, ili estas sur tiu tero niaj plej perfektaj feliĉecoj. »

Tiu fino de mia parolado redonis kvieton al mia amiko Tiberge. Li konsentis, ke iom da prudento troviĝis en miaj sentoj. La sola kontraŭparolo, kiun li aldonis, estis peti de mi, kial mi almenaŭ ne eniris en miajn proprajn principojn, oferante mian animon al la espero de tiu rekompenso, pri kiu mi faris al mi tiel grandan ideon.

« Ho kara amiko, mi respondis, estas tie ĉi, ke mi rekonas mian mizeron kaj mian malfortecon; ho ve! jes, estas mia devo agi kiel mi rezonas; sed ĉu ago estas en mia potenco? Kiajn helpadojn mi ne bezonus, por forgesi la ĉarmojn de Manon.

— Dio min pardonu, daŭrigis Tiberge, mi opinias, ke jen estas ankoraŭ unu el niaj jansenistoj.

— Mi nescias, kio mi estas, mi respondis; kaj mi ne vidas tro klare tion, kie necese estus, ke mi estu; sed mi tro sentas la verecon de tio, kion ili diras. »

Tiu interparolado utilis almenaŭ por renovigi la kompaton de mia amiko. Li komprenis, ke en miaj malordoj estis pli da malforteco ol da malboneco. Pro tio lia amikeco estis pli inklinema en estonteco, por doni al mi helpojn, sen kiuj mi estus pereinta neeviteble en mizereco. Tamen mi faris al li nenian konfidencion pri la projekto de mi farita, foriri for de Saint-Lazare. Mi nur petis de li, ke li komisiiĝu pri mia letero. Mi estis ĝin preparinta, antaŭ kiam li venos; kaj ne mankis pretekstoj por kolorigi la necesecon, kiu min devigis skribi. Li fidele ĝin portis akurate: kaj Lescaut ricevis, antaŭ fino de l’tago, tiun, kiu estis por li.

Li venis min vidi la morgaŭon; kaj li pasis facile sub la nomo de mia frato. Mia ĝojo estis grandega, kiam mi lin ekvidis en mia ĉambro. Mi zorge fermis la pordon.

« Ni ne perdu unu solan momenton, mi diris: unue sciigu al mi novaĵojn pri Manon; kaj poste donu bonan konsilon por rompi miajn katenojn. »

Li certigis, ke li ne estis vidinta sian fratinon de la tago, kiu antaŭiris mian malliberigon; ke li estis sciigita pri ŝia sorto kaj pri la mia nur post multaj informiĝoj kaj klopodoj: ke li sin prezentis du aŭ tri fojojn al Hospitalo, sed ke oni rifuzis al li permeson por paroli kun ŝi.

« Malfeliĉa G... M..., mi ekkriis, kiel kare vi al mi pagos tion!

— Pri tio, kio koncernas vian liberigon, daŭrigis Lescaut, tio estas entrepreno malpli facila ol vi pensas. Hieraŭ du el miaj amikoj kaj mi pasigis vesperon, observante ĉiujn eksterajn partojn de tiu domo: kaj ni opiniis, ke, ĉar viaj fenestroj estas ĉe korto ĉirkaŭita de konstruaĵoj, kiel vi skribis tion al ni, estus tre malfacile vin eltiri el tie. Cetere vi estas sur tria etaĝo; kaj ni povas enkonduki ĉi tien nek ŝnurojn nek ŝtuparetojn. Do mi vidas nenian rimedon sukceseblan de ekstero. Necese estas, ke oni imagu ian artifikaĵon en la domo men.

— Ne, mi respondis; mi ĉion ekzamenis, precipe de kiam mia enfermigo estas iom malpli severa, dank’ al kompato de la superulo. La pordo de mia ĉambro ne estas plu ŝlosita; mi havas liberecon promenadi en la galerio de monaĥoj: sed ĉiuj ŝtuparoj estas ŝtopitaj de dikaj pordoj, kiujn oni zorge tenas fermitaj tage kaj nokte; pro tio, estas neeble, ke sola lerteco povu min savi. Atendu, mi daŭrigis, iom pripensante pri ideo, kiu ŝajnis al mi bonega; ĉu vi povus alporti al mi pistolon?

— Facile, diris Lescaut; sed ĉu vi volas mortigi iun? »

Mi al li certigis, ke mi tiom malmulte intencis mortigi iun, ke ne eĉ estis necese, ke ĝi estu ŝargita.

« Ĝin alportu morgaŭ, mi aldonis; kaj ne for- gesu troviĝi vespere je la dekunua, antaŭ la pordo de tiu domo, kun du aŭ tri el viaj amikoj. Mi esperas, ke mi povos vin realiri tien. »

Vane li insistis por ke mi konigu plion. Mi diris, ke entrepreno tia, kian mi ĝin meditas, povas ŝajni sağa nur kiam ĝi sukcesis. Mi petis de li, ke li plimallongigu sian viziton, por ke li trovu pli da facileco por min viziti la morgaŭon. Lin oni akceptis tiel facile kiel en la unua fojo. Lia mieno estis serioza. Estas neniu, kiu ne estus opiniinta lin honesta viro.

Kiam mi estis provizita je la ilo de mia liberigo, mi preskaŭ ne dubis plu pri la sukceso de mia projekto. Ĝi estis stranga kaj maltimoplena: sed de kio min ne kapabligis la sentoj, kiuj min instigis? De kiam estis al mi permesite eliri el mia ĉambro kaj promenadi en galerioj, mi estis rimarkinta, ke la pordisto alportas ĉiutage dum vespero la ŝlosilojn de ĉiuj pordoj al la superulo, kaj ke poste regadas en la domo profunda silento, kiu montras, ke ĉiuj homoj reeniris en sian loĝejon. Mi povis aliri sen bariloj, per komunika galerio, el mia ĉambro al tiu de tiu Patro. Mia decido estis preni liajn ŝlosilojn, dum mi lin terurus per mia pistolo, se li farus ian malfacilecon por ilin doni, kaj ilin utiligi por trafi la straton. Mi atendis la momenton kun malpacienco. La pordisto venis dum ordinara horo, tio estas iom post la naŭa. Mi lasis pasi unu horon ankoraŭ, por certiĝi, ke ĉiuj monaĥoj kaj ĉiuj servistoj estas dormantaj. Fine mi foriris kun mia armilo kaj brulanta kandelo. Unue mi frapis malforte sur la pordon de l’ Patro, por lin veki sen bruo. Li min audis post la dua frapo; kaj kredeble imagante, ke estas ia monaĥo, kiu estas malsana kaj bezonas helpon, li ellitiĝis por malfermi al mi. Tamen li havis antaŭzorgon peti tra la pordo, kiu estas kaj kion oni volas de li? Mi estis devigita min nomi, sed mi afekte uzis tonon plendoplenan, por komprenigi al li, ke mi ne troviĝas bonfartanta.

« Ha! estas vi, mia kara filo, li diris, malfermante pordon. Kio do vin alkondukas tiel malfrue? »

Mi eniris en lian ĉambron; kaj lin altirinte ĝis flanko kontraŭ la pordo, mi al li certigis, ke estas al mi neeble resti plilongatempe en Saint-Lazare, ke nokto estas oportuna momento por eliri ne ekvidite, kaj ke mi esperas, ke lia amikeco konsentos malfermi pordojn aŭ pruntedoni al mi liajn ŝlosilojn, por ke ilin mi malfermu mem.

Tia komplimento devis lin mirigi. Li restis kelkatempe sen respondo, min rigardante. Sed, ĉar mi ne havis tempon perdeblan, mi reprenis parolon por diri, ke mi estas tre kortuŝita de ĉiuj liaj bonaĵoj, sed ke, ĉar libereco estas la plej kara el ĉiuj bonoj, precipe por mi al kiu oni ĝin rabis maljuste, mi estis decidinta, ke mi ĝin donos al mi tiun nokton mem, kia ajn estu la prezo; kaj timante, ke li laŭtigos voĉon por peti helpon, mi al li vidigis honestan motivon de silento, kiun mi tenis sub mia veŝto.

« Pistolo! li diris. Kio? mia filo, ĉu vi volas depreni de mi vivon, por min danki pri la ŝateco, kiun mi havis al vi.

— Al Dio ne plaĉu tio, mi respondis. Vi havas tro da spriteco kaj tro da prudento por min meti en tian necesecon: sed mi volas esti libera; kaj mi tiel estas tion decidinta, ke, se mia projekto malsukcesos pro via kulpo, vi estas pereonta neripareble.

— Sed, mia kara filo, li daŭrigis kun mieno pala kaj terurita, kion mi faris al vi? Kian motivon vi havas por voli mian morton?

— He! ne, mi respondis senpacience, mi ne intencas vin mortigi: se vi volas vivi, malfermu pordon; kaj mi estas la plej bona el viaj amikoj. »

Mi ekvidis ŝlosilojn, kiuj kuŝis sur la tablo. Mi ilin prenis kaj petis de li, ke li min sekvu, farante kiel eble plej malmulte da bruo. Li estis devigita tion konsenti. Ju pli ni antaŭiris, des pli, ĉiufoje kiam li malfermis novan pordon, li ripetis sopirante:

«Ha, mia filo! ha! kiu estus tion kredinta?

— Nenian bruon, mia Patro, mi miavice ripetis ĉiumomente. »

Fine ni alvenis al speco de barilo, kiu troviĝas antaŭ la pordego al la strato. Mi min kredis jam libera, kaj alpaŝis malantaŭ la Patro kun mia kandelo en unu mano kaj mia pistolo en alia. Dum li rapide malfermis, servisto, kiu kuŝis en apuda ĉambreto, aŭdante bruon de rigliloj, ellitiĝas kaj metas kapon al sia pordo. La bona Patro kredeble lin opiniis kapabla min haltigi. Li al li ordonis tre singarde, ke li venu por lin helpi. Tiu viro estis fortika sentaŭgulo, kiu rapidis al mi, ne ŝanceliĝante. Mi ne lin indulgis kaj pafis ŝargon mezen de lia brusto.

« Jen de kio vi estas kaŭzo, mia Patro, mi diris sufiĉe fiere al mia gvidanto. Sed tio ne malhelpu, ke vi plenumu vian taskon, mi aldonis, lin puŝante al la lasta pordo. »

Li ne kuraĝis rifuzi kaj ĝin malfermis. Mi eliris feliĉe kaj trovis, post kvar paŝoj, Lescaut’on kiu min atendis kun du el siaj amikoj, laŭ sia promeso.

Ni foriris. Lescaut petis de mi, ĉu li ne aŭdis pistolan pafon.

« Vi estas kulpa, mi diris: kial vi ĝin alportis al mi ŝargitan? »

Tamen mi lin dankis, ke li estu havinta tiun antaŭzorgon, sen kiu mi kredeble estus restinta en Saint-Lazare dum longa tempo. Ni iris pasigi nokton ĉe restoraciisto, ĉe kiu mi trovis kompenson al la malbona nutraĵo de mi mangita de preskaŭ tri monatoj. Tamen mi ne povis min liveri al plezuro. Mi morte suferis pri Manon.

« Necese estas ŝin liberigi, mi diris al miaj tri amikoj. Mi deziris liberecon nur pro tiu celo. Mi petas de vi helpon de via lerteco: pri mi, mi uzos por tio eĉ mian vivon. »

Lescaut, al kiu mankis nek spriteco nek prudento, al mi rimarkigis, ke oni devas rajdi kun brido en mano, ke mia forkuro for de Saint-Lazare kaj la malfeliĉaĵo, kiu okazis dum mia eliro, neeviteble faros bruon, ke la polica generalleŭtenanto certe min serĉigos, kaj ke li havas la brakon longa, fine ke se mi ne volas riski ion pli malbonan ankoraŭ ol Saint-Lazare, estas taŭge teni min kovritan kaj enfermitan dum kelkaj tagoj, por lasi al la unua fajro de miaj malamikoj tempon necesan por estingiĝi. Lia konsilo estis saĝa; sed necese estis, ke mi estu tia por ĝin obei. Tiom da malrapidaĵoj kaj da ŝanceliĝoj ne akordiĝis kun mia pasio. Mia tuta komplezo konsistis el la promeso, ke mi pasigos en dormado la tagon venontan. Li min enfermis en sia ĉambro, en kiu mi restis ĝis vespero.

Mi utiligis parton de tiu tempo por fari projektojn helpontajn al Manon. Mi estis konvinkita, ke ŝia malliberejo estas pli neprenebla ankoraŭ ol la mia. Oni povis uzi nek forton nek perforton, oni bezonis nur artifikecon: sed la diino mem de l'elpensiteco ne estus sciinta kiamaniere komenci. Mi vidis en tio tiel malmulte da lumo, ke mi prokrastis, por pli bone konsideri aferojn, ĝis kiam mi estos preninta kelkajn informojn pri la interna aranĝeco de Hospitalo.

Tuj kiam nokto estis redoninta al mi liberecon, mi petis Lescaut’on, ke li min akompanu. Ni komencis interparoladon kun unu el la pordistoj, kiu ŝajnis al ni prudenta homo. Mi ŝajnigis, ke mi estas alilandulo, kiu aŭdis admire pri ĝenerala Hospitalo kaj pri ordo en ĝi reganta. Mi lin demandis pri plej malgrandaj detaloj, kaj, el cirkonstanco en cirkonstancon, ni alvenis al administrantoj: kaj mi petis de li, ke li min sciigu pri iliaj nomoj kaj titoloj. La respondoj, kiujn li faris pri tiu lasta temo, naskis en mi penson, pri kiu mi min gratulis tuje, kaj kies plenumon mi ne prokrastis. Mi petis de li, kiel afero ĉefa por mia projekto, ĉu tiuj sinjoroj ne havas infanojn. Li respondis, ke li ne povas doni certan kalkulon, sed ke al sinjoro de T..., kiu estas unu el precipaj, li konas filon havantan aĝon de edziĝo, kiu kelkajn fojojn estis veninta en Hospitalon kun sia patro. Tiu certigo al mi sufiĉis. Preskaŭ tuje mi rompis interparoladon; kaj mi konigis al Lescaut, revenante al lia hejmo, projekton de mi elpensitan.

« Mi imagas, mi diris, ke sinjoro de T..., la filo, kiu estas riča kaj bonfamilia, havas ian inklinon al plezuroj, kiel ĉiuj samagaj junuloj. Li ne povas esti malamiko al virinoj, nek tiel mokatinda, ke li rifuzus siajn servojn por ama afero. Mi faris projekton lin interesigi al la liberigo de Manon. Se li estas honesta viro kaj se li havas delikatajn sentojn, li donos al ni sian helpon pro grandanimeco. Se li ne estas kapabla esti kondukita de tia motivo, li almenaŭ faros ion por aminda knabino, kiam eĉ li farus tion nur pro espero, ke iam li partoprenos ŝiajn favorojn. Mi ne volas prokrasti mian viziton al li pli longatempe ol ĝis morgaŭ, mi aldonis. Mi sentas min tiel konsolita de tia projekto, ke mi eltiras el ĝi bonan antaŭsignon. »

Lescaut konsentis, ke estas verŝajneco en miaj ideoj, kaj ke ni povas esperi ion per tiu vojo. Pro tio mi pasigis nokton iom pli malgaje.

Kiam mateno alvenis, mi min vestis plej pure, kiel estis eble al mi, en stato de malriĉeco, en kiu mi troviĝis, kaj mi kondukigis min en fiakro al la domo de sinjoro de T... Li estis mirigita, ricevante viziton de nekonatulo. Mi estis bone impresita de lia fizionomio kaj de liaj ĝentilaĵoj. Kompreneble mi al li klarigis mian aferon, kaj, por varmigi liajn naturajn sentojn, mi parolis pri mia pasio kaj pri meritoj de mia amatino, kiel pri du aferoj, kiuj povis esti egalitaj nur unu per la alia. Li diris, ke, kvankam li neniam vidis Manon’on, li tamen aŭdis paroli pri ŝi, se mi parolas pri la junulino, kiu estis amatino de la maljuna G... M... Mi ne dubis, ke li «stis informita pri la parto, kiun mi estis havinta en tiu aventuro; kaj por lin gajni pli kaj pli, farante al mi meriton de mia konfido, mi rakontis detale ĉion, kio okazis al Manon kaj al mi.

« Vi vidas, sinjoro, mi daŭrigis, ke la utilo de mia vivo kaj tiu de mia koro estas mem nun en viaj manoj. La unua ne estas al mi pli kara ol la dua. Mi ne havas por vi kaŝitaĵojn, tial ke mi estas informita pri via grandanimeco; kaj la simileco de niaj aĝoj al mi esperigas, ke la samo troviĝas en niaj inklinoj. »

Li ŝajnis tre tuŝita de tiu montro de malkaŝeco kaj de sincereco. Lia respondo estis tiu de homo, kiu havas bonsociajn ecojn kaj delikatajn sentojn, kiujn la bonsocieco ne donas ĉiam kaj ofte perdigas. Li diris, ke li metas mian viziton sur la rangon de siaj bonfortunaĵoj, ke li rigardas mian amikecon kiel unu el siaj plej feliĉaj akiroj, kaj ke li penos ĝin meriti per la fervoro de siaj servoj. Li ne promesis, ke li redonos al mi Manon’on, tial ke li havas, li diris, influon nur malgrandan kaj malmulte certan; sed li promesis, ke li donos al mi plezuron ŝin vidi, kaj faros ĉion, kio estas en lia povo por ŝin remeti en miajn brakojn. Mi estis pli kontenta, vidante lin necerta pri lia influo, ol mi estus estinta pro la plena certigo, ke li plenumos ĉiujn miajn dezirojn. Mi trovis en la modereco de liaj proponoj signon de malmensogeco, per kiu mi estis ĉarmita. Unuvorte mi havis plenan konfidon en liaj bonservoj. Nur pro la promeso, ke li al mi vidigos Manon’on, mi estus ĉion entrepreninta por li. Mi al li montris kelkajn similajn sentojn, laŭ maniero, kiu lin konvinkis ankaŭ, ke mi ne havas malbonan naturecon. Ni nin kore kisis reciproke, kaj ni fariĝis amikoj sen ia alia motivo ol la beneco de niaj koroj kaj tiu simpla kaŭzo, kiu instigas homon ameman kaj grandaniman ami alian homon, kiu al li similas. Li puŝis la signojn de sia estimo pli malproksimen; ĉar, pripensinte pri miaj aventuroj, kaj opiniante, ke, elirante el Saint-Lazare, mi ne devis troviĝi tro riĉa, li prezentis al mi sian monujon, kaj min instigis, ke mi ĝin akceptu. Mi ne ĝin akceptis, sed diris al li:

« Tio estas tro, kara sinjoro. Se kun tiom da boneco kaj tiom da amikeco vi al mi revidigos mian karan Manon’on, mi estos alligita al vi dum mia tuta vivado. Se vi tute redonos al mi tiun karan kreitaĵon, mi ne kredos, ke mi estos liberigita el mia ŝuldo, kiam eĉ mi verŝus mian tutan sangon por vin servi. »

Ni nin disiĝis, nur kiam ni estis interkonsentintaj pri tempo kaj loko, en kiu ni devis nin retrovi: li estis sufiĉe komplezema por ne min prokrasti pli malproksimen ol la tagmezo de l’sama tago. Mi lin atendis en kafejo, en kiun li min realiris proksimume je la kvara, kaj ni prenis kune la vojon al Hospitalo. Miaj genuoj estis tremantaj, dum mi trairis la kortojn.

« Potenco de amo! mi diris; mi do revidos la idolon de mia koro, la objekton de tiom da ploroj kaj de tiom da maltrankvilecoj. Ĉielo! konservigu al mi sufiĉe da vivo, por ke mi povu iri ĝis ŝi, kaj poste disponu de mia fortuno kaj de miaj tagoj: mi ne havos alian komplezon por peti de vi. »

Sinjoro de T... parolis kun kelkaj pordistoj de la domo, kiuj klopodis por doni al li ĉion, kio dependas de ili, por lin kontentigi. Li montrigis al si la kvartalon, en kiu Manon havis sian ĉambron, kaj oni en ĝin nin kondukis kun ŝlosilo terure grandega, kiu utilis por malfermi pordon. Mi petis de la servisto, kiu nin kondukis, kaj kiu estis tiu, kiu estis komisiita por ŝin servi, kiamaniere ŝi estis pasiginta tempon en tiu loĝejo. Li diris, ke ŝi havas anĝelinan dolĉecon, ke neniam li ricevis de ŝi eĉ unu vorton malafablan ke ŝi senĉese verŝis larmojn dum la ses unuaj semajnoj post ŝia alveno, sed ke de kelka tempo ŝi ŝajnis preni sian malfeliĉecon per iom pli da pacienco, ke ŝi estas okupata kudri de mateno ĝis vespero, escepte dum kelkaj horoj, kiujn ŝi uzas por legado. Mi ankoraŭ petis de li, ĉu ŝi estis zorgita pure. Li certigis, ke necesaĵoj almenaŭ neniam mankis al ŝi.

Ni alproksimiĝis al ŝia pordo. Mia koro perforte batiĝis. Mi diris al sinjoro de T...

« Eniru sola, kaj avertu ŝin pri mia vizito; ĉar mi timas, ke ŝi estus tro surprizegita, vidante min subite. »

La pordo estis malfermita antaŭ ni. Mi restis en la galerio. Tamen mi aŭdis iliajn paroladojn. Li diris, ke li venas alporti al ŝi iom da konsolo, ke li estas unu el miaj amikoj, kaj ke li prenas multe da intereso en nia feliĉeco. Ŝi petis de li kun plej viva fervoro, ĉu ŝi ekscios de li tion, kio mi fariĝis. Li promesis, ke li alkondukos al ŝiaj piedoj min tiel ameman, tiel fidelan, kiel ŝi povus tion deziri.

«Kiam? ŝi petis.

— Hodiaŭ mem: tiu feliĉa momento ne malfruiĝos; li ekaperos tuj, se vi tion deziras. »

Ŝi komprenis, ke mi estas malantaŭ la pordo. Mi eniris, kiam ŝi alkuris al ĝi rapidege. Ni nin ŝmacadis reciproke kun tiu elverŝo de amemo, kiun trimonata foresto trovigas tiel ĉarma al perfektaj geamantoj. Niaj sopiroj, niaj interrompitaj ekkrioj, mil amaj nomoj pasiege ripetitaj de unu kaj de alia, faris dum kvarono da horo scenon, kiu kortuŝis sinjoron de T...

« Mi vin envias, li diris, nin sidigante: estas nenia glora sorto, al kiu mi ne preferuş amantinon tiel belan kaj tiel pasiplenan.

— Pro tio, mi malŝatus ĉiujn imperiojn de l’mondo, mi respondis, por certigi al mi la feliĉecon, ke mi estas amata de ŝi. »

La tuta restaĵo de tiu interparolo tiel dezirita kompreneble ne povis ne esti treege amoplena. Kompatinda Manon rakontis siajn aventurojn, kaj mi konigis al ŝi la miajn. Mi ploris maldolĉe, interparolante pri stato en kiu ŝi estas, kaj el kiu mi estis elirinta nur de unu momento. Sinjoro de T... nin konsolis, promesante denove, ke li laboros fervore por fini niajn mizerojn. Li konsilis, ke ni ne igu tiun unuan sinvidon tro longa, por ke li trovu pli da facileco, kiam li postulos por ni alian. Li tre malfacile povis ŝatigi de mi tiun konsilon. Manon precipe ne povis konsenti, ke mi eliros. Cent fojojn ŝi min residigis sur mian seĝon. Ŝi min detenis per vestoj kaj per manoj.

« Ho ve! en kiu loko vi min lasas? ŝi diris. Kio povas certigi al mi, ke mi vin revidos? »

Sinjoro de T... al ŝi promesis, ke li ofte venos ŝin vidi kun mi.

« Pri la loko, li aldonis agrable, oni ne devas plu ĝin nomi Hospitalo; ĝi estas Versailles[19], de kiam persono, kiu meritas imperion sur ĉiuj koroj, estas en ĝi enfermita. »

Elirante, mi faris kelkajn malavaraĵojn al la lakeo, kiu ŝin servis, por lin instigi, ke li donu al ŝi siajn zorgojn kiel eble plej fervore. Tiu knabego havis animon malpli malaltan kaj malpli malmolan ol siaj similuloj. Li estis ĉeestinta ĉe nia sinvido. Tiu amoplena vidaĵo lin kortuŝis. Unu luidoro, kiun mi al li donacis, lin tute alligis al mi. Li prenis min aparte, kiam ni malsupreniris en la kortojn.

« Sinjoro, li diris, se vi volas min preni en via servistaro, aŭ doni al mi honestan rekompenson kiel kompensaĵon pro la perdo de l’ofico, kiun mi plenumas ĉi tie, mi kredas, ke estos facile liberigi fraŭlinon Manon’on. »

Mi streĉis orelon, aŭdante tian proponon: kaj, kvankam mi estis senigita je ia ajn monsumo, mi faris al li promesojn, kiuj multe superis liajn dezirojn. Mi esperis, ke ĉiam al mi estos facile rekompenci tiaspecan homon.

« Estu konvinkita, mi diris, amiko mia, ke nenio estas, kion mi ne faros por ci, kaj ke cia fortuno estas tiel certa, kiel la mia. »

Mi volis scii kiajn rimedojn li intencis uzi.

« Neniun alian, li diris, krom malfermi al ŝi vespere la pordon de ŝia ĉambro, kaj ŝin alkonduki al vi ĝis pordego al strato, ĉe kiu necese estas, ke vi estu preta por ŝin ricevi. »

Mi petis de li, ĉu ne estas timeble, ke ŝi estu rekonita, trairante galeriojn kaj kortojn. Li konfesis, ke tie troviĝas ia danĝero; sed li diris, ke necese estas riski ion. Kvankam mi estis kontentega, vidante lin tiel decida, mi vokis sinjoron de T..., por al li komuniki tiun projekton, kaj la solan motivon, kiu ŝajnis al mi ĝin igi duba. Li trovis pli da malfacilaĵoj ol mi. Li konsentis, ke nepre ŝi povas forkuri per tiu maniero;

« Sed se ŝi estas rekonita, li daŭrigis, kaj se ŝi estas arestita, dum ŝi forkuras, eble ŝi estos neripareble perdita. Cetere vi estus devigitaj forlasi Parizon tuje: ĉar neniam vi estus sufiĉe bone kaŝitaj for de ĉiuj serĉadoj. Oni ilin plimultigus, tiom por vi, kiom por ŝi. Unu viro facile malaperas, kiam li estas sola; sed estas preskaŭ neeble resti nekonita kun beleta virino. »

Kvankam tia rezono ŝajnis al mi pravega, tamen ĝi ne povis superi en mia spirito tiun esperon, ke mi baldaŭ metos Manon’on en libereco. Mi tion diris al sinjoro de T..., kaj petis de li, ke li pardonu al amo iom da nesingardemo kaj de bravegeco. Mi aldonis, ke mia projekto estas efektive forlasi Parizon, por halti, kiel mi jam faris, en ia apuda vilaĝo. Ni do interkonsentis kun la servisto, ke ni ne prokrastos lian entreprenon pli malproksimen ol en la venonta tago, kaj por ĝin igi tiel certa, kiel tio estis ebla por ni, ni decidis, ke ni alportos virajn vestojn, por faciligi nian eliron. Ne estis facile ilin enirigi; sed mi ne estis senigita je eltrovemo por elpensi la rimedon. Mi nur petis de sinjoro de T..., ke li vestu, la morgaŭon, du maldikajn jakojn unu sur la alian, kaj mi prenis sur mi la restaĵon.

Ni revenis matene al Hospitalo. Mi havis kun mi por Manon tolaĵojn, ŝtrumpojn, ktp., kaj sur mia jako surtuton, kiu ne lasis vidi, ke miaj poŝoj estas tro ŝvelintaj. Mi restis nur unu momenton en ŝia ĉambro. Sinjoro de T... al ŝi lasis unu el ŝiaj jakoj; mi donis al ŝi mian veŝton, ĉar la surtuto al mi sufiĉis por eliri. En ŝia tualeto nenio mankis, krom la kuloto, kiun bedaŭrinde mi estis forgesinta. La forgeso de tiu necesa peco eble nin estus ridiginta, se embaraso, en kiun ĝi nin metis, estus estinta malpli grava. Mi malesperis, ĉar tianatura bagatelo estis kapabla nin haltigi. Fine mi decidis, ke mi mem eliros sen kuloto. Mi lasis la mian al Manon. Mia surtuto estis longa, kaj mi min aranĝis, helpite de kelkaj pingloj, por ke mi povu konvene transiri la pordon. La restaĵo de l’tago ŝajnis al mi netolereble longega. Fine kiam alvenis nokto, ni nin direktis en karoso iom pli malsupren ol la pordo de Hospitalo. Ni ne restis tie longatempe, ĉar baldaŭ ni vidis Manon’on aperantan kun sia kondukanto. Nia ĉarpordo estis malfermita: ni ambaŭ enkarosiĝis tuje: mi ricevis mian karan amatinon en miaj brakoj. Ŝi tremis kiel folio. La veturigisto petis de mi, kien li devas aliri.

« Al ekstremajo de l’mondo, mi diris; kaj konduku min ien, kie mi neniam povos esti disigita el Manon. »

Tiu ekscitego, kiun mi ne povis superi, preskaŭ ekaltiris al mi bedaŭrindan embarason. Pro tia respondo la veturigisto faris pripensojn; kaj kiam mi poste estis dirinta la nomon de l’strato, en kiun mi volis, ke li min konduku, li respondis, ke li timas, ke mi lin enŝovigos en malbonan aferon; ke li bone vidas, ke tiu bela junulo, kiu nomiĝas Manon, estas knabino, kiun mi forŝtelas for de Hospitalo, kaj ke li ne havas humoron tia, ke li sin perdos por amo al mi. La delikateco de tiu fripono estis nur deziro pagigi de mi la veturilon pli kare. Ni estis tro proksimaj de Hospitalo, por ke ni ne montriĝu komplezemaj:

« Silentu, mi diris, estas unu luidoro gajnota de ci. »

Post tio, li estus min helpinta bruligi Hospitalon mem. Ni alvenis al la domo, en kiu loĝis Lescaut. Ĉar malfruiĝis, sinjoro de T... nin forlasis meze de vojiro, promesante, ke li nin revidos la morgaŭon.

Mi tenis Manon’on tiel mallarĝe premitan inter miaj brakoj, ke ni okupis en la karoso nur unu lokon. Ŝi ploris pro ĝojo, kaj mi sentis ŝiajn larmojn, kiuj malsekigis mian vizaĝon. Sed kiam ni devis elkarosiĝi, por eniri ĉe Lescaut’on, mi havis kun la veturigisto novan disputon, kies sekvoj estis pereigaj. Mi pentis, ke mi estis promesinta unu luidoron, ne nur ĉar la donaco estis tro granda, sed pro motivo ankoraŭ pli forta, kiu estis la neebleco ĝin pagi. Mi venigis Lescaut’on. Li malsupreniris el sia ĉambro por veni al la pordo; mi diris al li orele en kiu embaraso mi troviĝas. Tial ke li havis malafablan humoron kaj neniel kutimis esti ĝentila por la fiakristoj, li respondis, ke mi mokas lin:

« Luidoro! li aldonis; dekdu bastonbatoj al tiu fripono! »

Vane mi dolĉe al li klarigis, ke li nin pereigas. Li tiregis mian bastonon, kaj ŝajne volis per ĝi batadi la veturigiston. Ĉi tiu, kiu eble jam estis okaze falinta sub la mano de ia korpogardisto aŭ de musketario, forkuris pro timo kun sia karoso, kriante, ke mi lin trompis, kaj ke mi havos novaĵojn pri li. Vane mi al li kriis, ke li haltu. Lia forkuro kaŭzis al mi grandegan maltrankvilecon; mi ne dubis, ke li avertos komisaron.

« Vi min pereigas, mi diris al Lescaut; ĉe vi, mi ne estus senriska: necese estas, ke ni foriru tuje. »

Mi prezentis al Manon mian brakon por marŝi, kaj rapide eliri el tiu strato danĝeroplena. Lescaut nin akompanis. Estas vere mirinda la maniero, per kiu Providenco enĉenumas fariĝojn. Apenaŭ ni estis marŝantaj dum kvin aŭ ses minutoj, kiam viro, kies vizaĝon mi ne vidis, rekonis Lescaut'on. Kredeble lilin serĉis en apudaĵoj de lia domo, havante la malfeliĉan projekton, kiun li plenumis.

« Jen estas Lescaut, li diris, pafante unu pistolan pafon; tiuvespere li iros vespermanĝi kun anĝeloj. »

Kaj li malaperis tuj. Lescaut falis, ne havante plu eĉ unu moveton de vivo. Mi instigis Manon’on, ke ŝi forkuru, ĉar niaj helpoj ne povis utili al kadavro, kaj mi timis, ke nin arestos la urbgardistaro, kies alveno ne povis malfrui. Mi min ŝovis kun ŝi kaj kun la servisto en la unuan strateton, kiu kruciĝis. Ŝi estis tiel terurita, ke mi malfacile povis ŝin subteni. Fine mi ekvidis fiakron en ekstremajo de l’strato. Ni supreniris en gin: sed kiam la veturigisto petis de ni, kien li devas nin konduki, mi estis embarasita por lin respondi. Mi havis nek certan rifuĝejon nek fidindan amikon, al kiu mi kuraĝus min turni: mi estis sen mono, havante en mia monujo apenaŭ pli ol unu duonmonpistolon. Timado kaj laceco tiel malsanigis Manon’on, ke ŝi estis duonsvenanta apud mi. Cetere mi havis mian imagon plenan je la mortigo al Lescaut, kaj mi ne estis sen maltrankvilecoj pri la urbogardistaro. Feliĉe mi memoris pri la gastejo de Chaillot, en kiu mi estis pasiginta kelkajn tagojn kun Manon, kiam ni estis irintaj en tiun vilaĝon por loĝi en ĝi. Mi esperis, ke tie, ne nur mi estos senriska, sed plie ke mi povos vivi dum kelka tempo, ne estante devigata pagi.

« Konduku nin al Chaillot, mi diris al la veturigisto. »

Li rifuzis iri tien tiel malfrue, se mi ne pagos unu monpistolon: alia motivo de embaraso. Fine ni interkonsentis po ses frankoj: tio estis la lasta mono restanta en mia monujo.

Dum la vojiro, mi konsolis Manon’on; sed funde mi sentis malesperon en koro. Mi estus doninta al mi morton, se mi ne estus havinta en miaj brakoj la solan bonaĵon, kiu min alligis al la vivo. Tiu penso min plifortigis.

« Mi ŝin tenas almenaŭ, mi diris; ŝi amas min, ŝi estas al mi: Tiberge diras vantaĵon; tio ne estas fantomo de feliĉeco. Mi vidus la tutan universon pereantan, tio ne interesus min; kial? tial ke mi ne havas plu amemon al la cetero. »

Tiu sento estis vera; tamen en momento kiam mi tiel malŝatis la mondajn bonaĵojn, mi sentis, ke mi estus bezoninta malgrandan parton da ili, por malŝati ankoraŭ pli potence ĉion ceteron. Amo estas pli forta ol sufiĉego, pli forta ol trezoroj kaj riĉaĵoj; sed ĝi bezonas ilian helpon: kaj nenio estas pli naŭziga por delikata amanto ol vidi, ke li estas alkondukita malgraŭvole per tiuj necesaĵoj al la maldelikateco de plej malaltaj animoj.

Estis la dekunua, kiam ni alvenis al Chaillot. Ni estis akceptitaj en la gastejo, kiel homoj jam konitaj. Oni ne miris, vidante Manon’on kun viraj vestoj, ĉar oni kutimas en Parizo vidi virinojn, kiuj prenas ĉiu specajn formojn. Mi ŝin servigis, kiel mi estus farinta, se mi troviĝus en plej bona stato de riĉeco. Ŝi nesciis, ke mi ne havas monon. Mi zorge ne ŝin sciigis pri tio, ĉar mi estis decidinta, ke mi morgaŭ revenos sola Parizon, por serĉi kuracilon al tiu malĝoja speco de malsano.

Ŝi verspermanĝante ŝajnis al mi pala kaj malgrasĝinta. Mi ne estis ekvidinta tion en Hospitalo, tial ke la ĉambro, en kiu mi ŝin vidis, ne estis tre klara. Mi petis de ŝi, ĉu tio ne estas efiko de la teruro, kiun ŝi havis, vidante mortigi sian fraton. Ŝi certigis, ke, kvankam ŝi estas tre kortuŝita de tiu akcidento, tamen ŝia paleco devenas nur de tio, ke ŝi dum tri monatoj suferis pro mia foresto.

« Ĉi do min amas treege? mi demandis.

— Milfoje pli ol mi povus diri, ŝi respondis.

— Do neniam ci min forlasos, mi aldonis.

— Jes, neniam, ŝi daŭrigis. »

Kaj tiu certigo estis akompanita de tiom da karesoj, de tiom da ĵuroj, ke ŝajnis al mi neeble, ke ja ŝi povu iam ilin forgesi. Mi ĉiam estis konvinkita, ke ŝi estis sincera. Kian motivon ŝi estus havinta por sin falsi ĝis tia grado? Sed ŝi estis ankoraŭ pli malserioza; aŭ prefere ŝi ne estis plu io, kaj eĉ ŝi ne rekonis sin mem, kiam, havante antaŭ siaj okuloj virinojn, kiuj vivas en sufiĉego, ŝi troviĝis en malriĉeco kaj en bezono. Mi estis en antaŭtago, en kiu mi devis havi pro tio lastan pruvon, kiu superiris ĉiujn aliajn, kaj produktis la pli strangan aventuron, kiu iam alvenis al homo havanta mian nobelnaskiĝon kaj mian socirangon.

Ĉar mi sciis, ke ŝi havas tian humoron, mi rapidis la morgaŭan tagon aliri al Parizo. La morto de ŝia frato kaj la neceseco havi tolaĵojn kaj vestojn por ŝi kaj por mi estis tiel bonaj motivoj, ke mi ne bezonis pretekstojn. Mi eliris el la gastejo, intencante, mi diris al Manon kaj al mia gastejmastro, preni dungitan karoson: sed tio estis fanfaronaĵo. Ĉar neceseco min devigis piediri, mi marŝis tre rapide ĝis Cours-la-Reine[20], kie mi intencis halti. Mi bezonis preni momenton da soleco kaj da trankvileco, por min aranĝi kaj antaŭvidi, kion mi estas faronta en Parizo.

Mi sidiĝis sur herbon. Mi eniris en maron da rezonadoj pripensadoj, kiuj jom post iom plimalgrandiĝis ĝis tri precipaj artikoloj. Mi bezonis nunan helpon por senfina nombro da nunaj necesaĵoj. Mi estis serĉonta ian vojon, kiu povus almenaŭ malfermi al mi esperojn estonteco: kaj (afero ne negrava) mi devis preni informojn kaj disponojn por la sendanĝereco de Manon kaj por la mia. Elĉerpinte ĉiujn projektojn kaj ĉiujn kombinaĵojn pri tiuj tri ĉefaj temoj, mi opiniis taŭga, ke mi ankoraŭ eligu la du lastajn. Ni ne estis malbone kaŝitaj en ĉambro de Chaillot; kaj pri estontaj bezonoj, mi kredis, ke, kiam mi estos kontentiginta la nunajn, tiam estos tempo pensi pri ili.

Do la unua demando estis, plenigi mian monujon. Sinjoro de T... malavare al mi proponis la sian; sed min trecge tedegis lin remeti mi mem sur tiun temon. Kian personon mi farus, almetante mian mizerecon al fremdulo, kaj petante de li, ke li donacu parton de sia posedaĵo? Estas kapabla por tio nur malkuraĝa animo pro malnobleco, kiu malhelpas, ke ĝi sentu tian malindecon, aŭ humila kristano pro troeco de grandanimeco, kiu lin igas supera al tia honto. Mi estis nek malkuraĝa homo nek bona kristano; mi estus doninta duonon de mia sango por eviti tian humilon.

« Ĉu Tiberge, mi diris, ĉu bona Tiberge al mi rifuzos tion, kion li estas kapabla doni? Ne; li estos kortuŝita de mia mizereco; sed li min mortigos per siaj moralaĵoj. Mi estos devigata toleri liajn riproĉojn, liajn admonojn, liajn minacojn; li aĉetigos de mi siajn helpojn tiel kare, ke mi donus ankoraŭ parton de mia sango, prefere ol riski tiun malgaĵigan scenon, kiu lasos en mi konfuzecon kaj konsciencriproĉojn. Nu, mi reprenis, do mi devas forlasi ĉian esperon, ĉar ne restas al mi alia vojo; kaj mi tiel malmulte intencas uzi ĉu la unuan ĉu la duan, ke vi volonte verŝus la duonon de mia sango por ne preni la unuan, kaj la tutecon de tiu sango por ne preni la duan. Jes, mian tutan sangon, mi aldonis post momento da pripensado, mi donus pli volonte ol min malaltigi per malaltaj preĝegoj. Sed ĉu la demando estas pri mia sango? Ĝi estas pri la vivado kaj pri la vivigo de Manon; ĝi estas pri ŝia amo kaj pri ŝia fideleco. Ĉu mi havas ion por meti en pesilon kontra ŝi? Ĝis nun mi metis nenion. Ŝi por mi anstataŭas gloron, feliĉecon, riĉaĵojn. Sendube multaj aferoj estas, por kies ricevo aŭ evito mi donus mian vivon: sed estimi ion pli ol mian vivon ne estas motivo por ĝin estimi tiom, kiom Manon’on. »

Mi ne restis longan tempon por min determini laŭ tiu rezono. Mi daŭrigis mian vojiron, decidinte, ke mi iros unue al Tiberge kaj poste al sinjoro de T...

Enirante en Parizon, mi uzis fiakron, kvankam mi ne havis monon por ĝin pagi: mi konfidis al helpaĵoj, kiujn mi estas petegonta. Mi min kondukigis al Luksemburgo, kie mi sendis averti Tiberge’on, ke mi lin atendas. Li kontentigis mian malpaciencon per sia rapideco. Sen ia ŝanceliĝo, mi al li konigis la grandecon de miaj bezonoj. Li petis de mi, ĉu la cent monpistoloj, kiujn mi estis al li redoninta, al mi sufiĉos; kaj, ne kontraŭmetinte eĉ unu vorton de malfacileco, post unu momento li iris ilin serĉi, kun tiu malfermita ŝajno kaj tiu plezuro por donaci, kiu estas konita nur de amo kaj de vera amikeco. Kvankam mi havis nenian dubon pri la sukceso de mia peto, tamen mi estis mirigi, ĉar mi ilin ricevis tiel malkare, tio estas, sen ke li estus riproĉinta min pri mia malpento. Sed mi eraris, kredante min liberigita el liaj admonoj; ĉar kiam li fine estis kalkulinta al mi sian monon, kiam mi jam lin ekforlasis, li petis de mi, ke mi iom promenadu kun li en aleo. Mi ne parolis al li pri Manon. Li ne sciis, ke ŝi estas libera: pro tio liaj moralaĵoj sin turnis nur al mia bravega forkuro for de Saint-Lazare, kaj al la timo en kiu li estis, ke, anstataŭ profiti la lecionojn de saĝeco, kiujn mi estis ricevinta en ĝi, mi ne reprenos la vojon al malordoj. Li diris, ke, irinte por min viziti al Saint-Lazare, li estis miregigita, pli ol li povus tion diri, eksciante per kia maniero mi estis elirinta; ke li havis pri tiu temo interparolon kun la superulo; ke la bona Patro ne estis ankoraŭ resanigita je sia teruro; ke tamen li estis sufiĉe grandanima por kaŝi al lia polica generalleŭtenanta Moŝto la cirkonstancojn de mia eliro, kaj ke li zorgis, ke la morto de l’pordisto ne estu konita ekstere; do ke mi havas je tiu flanko neniun motivon por timi; sed ke, se restas en mi iom da sento al saĝeco, mi profitos tiun feliĉan aranĝon, kiun ĉielo metas en miajn aferojn; ke mi devas komence skribi al mia patro kaj repaciĝi kun li; kaj ke, se mi volas unufoje obei liajn konsilojn, mi revenos al hejmo de mia familio.

Mi aŭskultis lian paroladon ĝis la fino. En troviĝis multaj kontentigaj aferoj. Unue mi estis feliĉega, vidante, ke mi havas nenion por timi flanke de Saint-Lazare. Stratoj de Parizo refariĝis por mi libera lando. Due mi min gratulis, ke Tiberge havis neniun ideon pri la liberigo de Manon, kaj pri ŝia reveno kun mi. Mi eĉ rimark ke li evitis paroli pri ŝi. Mi decidis, ne ke mi revenos al mia familio, sed almenaŭ ke mi skribos al mia patro, kiel li tion konsilis, kaj ke mi al li certigos, ke mi intencas reeniri en la ordon de miaj devoj kaj de liaj voladoj. Mi esperis, ke tio lin instigos sendi al mi monon, pretekstante, ke mi faros ekzercojn en akademio; ĉar tre malfacile mi estus lin konvinkinta, ke mi intencas reveni al eklezia profesio: kaj funde mi estis neniel malŝatema por tio, kion mi volis promesi. Kontraŭe mi forte deziris penadi al io honesta kaj prudenta, tiom kiom tiu projekto povus akordiĝi kun mia amo. Mi intencis vivi kun mia amatino kaj samtempe fari miajn ekzercojn. Tiuj ambaŭ aferoj estis tute interkonsenteblaj. Mi estis tiel kontenta pri ĉiuj tiuj ideoj, ke mi promesis al Tiberge, ke mi dum tiu tago mem rendos leteron al mia patro. Efektive, lin forlasinte, mi eniris en skriboficejon, kaj mi skribis laŭ tiel amema kaj tiel submetita maniero, ke, religinte mian leteron, mi esperegis, ke mi ricevos ion de la patra koro.

Kvankam, kiam mi lasis Tiberge’on, mi estis sufiĉe riĉa por dungi fiakron, tamen mi donis al mi plezuron piediri fiere, irante al sinjoro de T... Mi trovis ĝojon en tiu ekzercado de mia libereco, por kiu mia amiko al mi certigis, ke restis nenio por timi. Tamen subite revenis al mia sprito, ke liaj certigoj rilatis nur kun Saint-Lazare, sed ke mi havis sur la brakoj la aferon de Hospitalo, ne kalkulante la morton de Lescaut, en kiu mi partoprenis almenaŭ kiel atestanto. Tiu memoro min tiel forte timigis, ke mi flankeniris en la unuan aleon, en kiun mi venigis karoson. Mi iris rekte al sinjoro de T..., kiu min ridigis pro mia teruro. Ĝi ŝajnis ridinda al mi mem, kiam mi estis eksciinta, ke mi havas ion por timi nek flanke de Hospitalo, nek flanke de Lescaut. Li diris, ke, pensante, ke oni povas suspekti, ke li partoprenis la formeton de Manon, li estis irinta tiumatene al Hospitalo, kaj ke li petis por ŝin vidi, ŝajnigante ne scii tion, kio okazis; ke oni tiel malmulte pensis kulpigi ĉu lin ĉu min, ke oni kontraŭe rapidis al li konigi tiun aventuron kiel strangan novaĵon, kaj ke oni miris, ke knabino tiel beleta kiel Manon, estis decidinta forkuri kun lakco; ke li nur respondis malvarme, ke li ne miras pro tio, ĉar oni faras ĉion por libereco. Li daŭrigis, rakontante, ke de tie li iris al la domo de Lescaut, esperante trovi min kaj mian ĉarmoplenan amatinon; ke la posedanto de la domo, kiu estas karosisto, li certigis, ke li vidis nek ŝin nek min; sed ke ne estas mirinde, ke ni ne eniris en lian domon, se ni devis veni tien nur por vidi Lescaut’on, ĉar sendube ni estis eksciintaj, ke li estis mortigita proksimume en la sama tempo. Antaŭ du horoj ĉirkaŭe, unu el amikoj de Lescaut, korpogardisto kiel li, venis por lin vidi, kaj al li proponis ludi. Lescaut gajnis tiel rapide, ke la alia post unu horo estis malgajninta cent skudojn, tio estas, sian tutan monon. Tiu malfeliĉulo, vidante sin sen unu monero, petis de Lescaut, ke li bonvolu prunti al li la duonon de la sumo de li perditan; kaj pro ia malfacileco naskita de tiu okazo, ili sin disputis reciproke kun treega kolero. Lescaut rifuzis ekstereniri por meti la spadon en la manon; kaj la alia ĵuris, lin forlasante, ke li rompos lian kapon; kaj li tion plenumis dum vespero mem. Sinjoro de T... havis honestecon aldoni, ke li estis estinta tre maltrankvila pri ni, kaj li daŭrigis proponi al mi siajn servojn. Mi sen ŝanceliĝo al li sciigis la lokon de nia rifuĝejo. Li petis de mi, ke mi opiniu bone, se li venus vespermanĝi kun ni.

Ĉar mi ne havis plu ion por fari, krom preni tolaĵojn kaj vestojn por Manon, mi diris, ke ni povas eliri tuje, se li volas havi komplezon halti kun mi momente ĉe iaj komercistoj. Mi ne scias, ĉu li kredis, ke mi faris tiun proponon, por interesigi lian malavarecon, aŭ se tio devenis de simpla ekmovo de bela animo, sed, konsentinte eliri tuje, li min kondukis al la komercistoj, kiuj provizis lian hejmon: li elektigis de mi kelkajn teksaĵojn pli superajn valore ol tion, kion mi intencis fari; kaj kiam mi min preparis pagi, li absolute malpermesis, ke vendisto ricevu de mi eĉ unu moneron. Tiu ĝentilaĵo estis farita tiel afable, ke mi kredis povi frofiti tion senhonte. Ni prenis kune la vojon al Chaillot, en kiun mi alvenis kun malpli da maltrankvileco, ol kiam mi estis elirinta. »



Ĉar la kavaliro des Grieux estis uzinta pli ol unu horon por fari tiun rakonton, mi petis de li, ke li iom ripozu kaj kun ni sociiĝu en la vespermanĝo. Nia atento opiniigis al li, ke ni estis aŭskultintaj lin plezure. Li certigis, ke ni trovos ion ankoraŭ pli interesan en la sekvo de lia historio: kaj kiam ni estis finintaj la vespermanĝon, li daŭrigis laŭ tiuj terminoj:

  1. Elparolu proksimume: de Grie.
  2. Elparolu: Ruen.
  3. Elparolu proksimume: Evre.
  4. Elparolu: Pasi.
  5. Elparolu: Havr’-de-Gras’.
  6. Elparolu: Kale.
  7. Elparolu: Amien.
  8. Elparolu: Malt’.
  9. Elparolu: Tiberg’
  10. Elparolu: Aras.
  11. Elparolu: Lesko.
  12. Elparolu: Sin Deni.
  13. Elparolu : Sin Sulpis.
  14. Elparolu: Ŝajo.
  15. Elparolu: Tuileri.
  16. Elparolu: Pale-Rojal.
  17. Elparolu: Klanji.
  18. Elparolu: Sin-Lazar.
  19. Elparolu: Versaj.
  20. Elparolu: Kur’-Za-Rew’.