Maria/Ĉapitro XLI

El Vikifontaro
Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 197-200)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO XLI.


Poco menos de dos semanas habían pasado desde la llegada del sacerdote francés al país de los Kombu-Manez. Sea porque solamente Sinar podía entenderle, o porque gustase este del trato del europeo, daban juntos diariamente largos paseos, de los cuales notó Nay que su amante regresaba preocupado y melancólico. Supúsose ella que las noticias que daba a Sinar de su país el extranjero, debían de ser tristes; pero más tarde creyó acertar mejor con la causa de aquella abstraccion, imaginando que los recuerdos de la patria, avivados por la relación del sacerdote, hacían desear nuevamente al hijo de Orsué el verse en su suelo natal. Mas como la amorosa ternura de Sinar para con ella aumentaba en vez de disminuirse, procuró aprovechar una ocasión oportuna para confiarle sus zozobras.

Iom malpli ol du semajnoj estis pasintaj ek de la alveno de la franca sacerdoto al la lando de la Kombu-Manez. Ĉu ĉar lin kapablis kompreni nur Sinar, ĉu ĉar ĉi lasta ĝuadis la manierojn de la Eǔropano, ĉiutage ili kune faris longajn promedadojn, el kiuj Nay rimarkis ke sia amanto revenadis zorgoplena kaj melankolia. Ŝi supozis ke la sciigoj kiujn la fremdulo estis donanta al Sinar pri sia lando verŝajne estas malgajaj; sed poste ŝi kredis trafi pli bone la kaǔzon de tiu splendo, imagante ke la rememoroj pri la patrujo, stimulitaj de la rilato kun la sacerdoto, denove igas la filon de Orsue’ deziri sin trovi en sia naskiĝ-lando. Sed ĉar la ama tenero de Sinar al ŝi pliiĝadis anstataǔ malpliiĝi, ŝi klopodis profiti taǔgan okazon por konfidi al li siajn angorojn.

Apagábase una tarde calurosa, y Sinar, sentado en la ribera, parecía dominado por la tristeza que en los pasados días de su esclavitud tanto había enternecido a Nay. Esta lo divisó y se acercó a él con silenciosos pasos. Con la corta y pulcra falda de carmesí salpicada de estrellas de plata; el amplio chal color de cielo, que después de ocultarle el seno, cruzándolo, pendía de la cintura; turbante rojo prendido con agujas de oro, y collares y pulseras de ágata, debía estar más seductiva que nunca. Sentóse al lado de su amado; mas él continuaba meditabundo. Al fin le dijo ella:

Estis estingiĝanta iu varma vespero, kaj Sinar, sidante ĉe la riverbordo, ŝajnis regata de la malgajo kiu en la pasintaj tagoj de lia sklaveco tiom estis kortuŝinta Nay-n. Ĉi lasta ekvidis lin kaj alproksimiĝis al li per malbruaj paŝoj. Kun la mallonga kaj pura karmezina jupo punktita per arĝentaj steloj; la larĝa ŝalo ĉielkolora, kiu krucante kaj kaŝante ŝian sinon, pendis el la talio; kun ruĝa turbano fiksita per oraj pingloj, kaj agataj kolieroj kaj braceletoj, ŝi certe estis pli fascina ol iam ajn. Ŝi eksidis flanke de sia amato; sed li plu restis enpensa. Fine ŝi diris al li:

—Nunca creí que al acercarse la hora antes tan deseada por ti en que mi padre debe hacerme tu esposa, hubieras de estar como te veo. ¿Te ama él ya menos que antes? ¿Soy acaso menos tierna contigo, o no te parezco tan bella como el día en que merecí me confesaras tu amor?

―Mi neniam pensis ke kiam proksimiĝas la horo tiom dezirata de vi, en kiu mia patro faros min via edzino, vi devus stati kiel mi vidas vin. Ĉu li jam amas vin malpli ol antaǔe? Ĉu mi estas malpli tenera al vi, aǔ ĉu mi ne ŝajnas al vi tiel bela kiel je la tago en kiu mi indis ke vi konfesu al mi vian amon?

Sinar fijos los ojos en las fugitivas ondas del Gambia, parecía no haber oído. Nay lo contempló en silencio unos momentos con los ojos cuajados de lágrimas, y su pechó dejó escapar al fin un sollozo. Al oírlo Sinar se volvió con precipitación hacia ella, y viendo aquellas lágrimas, besóla tiernamente, diciéndole:

Sinar, kun la okuloj fiksaj sur la fugantaj ondoj de la Gambio, ŝajnis ne esti aǔdinta. Nay silente observis lin dum kelkaj momentoj kun la okuloj plenaj de larmoj, kaj ŝia sino fine ellasis plorsingulton. Aǔdinte ĝin, Sinar rapidege turnis la kapon al ŝi, kaj vidante tiujn larmojn, tenere kisis ŝin, dirante:

—¿Lloras? ¿Así recibes la felicidad que tanto hemos esperado y que al fin llega? ―Vi ploras? Tiamaniere vi ricevas la feliĉon kiun tiel longe ni atendis kaj kiu fine alvenas?

―¡Ay de mí! Jamás habías sido sordo a mi voz; jamás te habían buscado mis ojos sin que los tuyos se mostrasen halagüeños; por eso lloran.

―Ho, povra mi! Neniam vi estintis surda al mia voĉo; neniam estis serĉinta vin miaj okuloj sen ke la viaj sin montru karesaj; tial ili ploras.

—¿Cuándo, di, el más leve acento tuyo no turbó el más profundo de mis sueños; cuándo, aunque no te esperase ni te viese, dejé de sentirte si te acercabas a mí?

―Apenaǔ antaǔ unu momento; kaj via mensa foresto, Sinar, konfirmas vian senzorgon kaj mian malfeliĉon.

―Pardonu, Nay; pardonu min, ĉar mi estis pensanta pri vi.

―Kion diris al vi tiu fremdulo? ―demandis al li Nay, jam sekiginte siajn larmojn, kaj ludante per la koraloj kaj dentoj de la koliero de la militulo― kial vi serĉas kun li la solecon kiu tiomfoje vi diris esti al vi malaminda sen mi? Ĉu li rakontis al vi ke la virinoj de sia lando estas blankaj kia la eburo kaj ke iliaj okuloj enhavas la profundan bluon de la ondoj de la Tando? Mia patrino tio rakontadis al mi, kaj mi estis forgesinta rakonti tion al vi... Al ŝi multe parolis pri la lando de la blankuloj iu fremdulo simila al tiu kiun vi amas, ŝi diris ke ŝi amis lin, sed ek de kiam foriris de Kumasio tiu viro, mia patrino fariĝis malaminda al Magmahu’: ŝi kultadis alian Dion, kaj mia patro... mia patro mortigis ŝin.

Nay silentis dum longa tempo, kaj Sinar sin montris regata pliajoje de malgajaj pensoj. Tuje vekiĝante el tiu speco de enmemiĝo, li prenas je la mano sian amatinon, subiras kun ŝi al la pinto de unu roko, disde kiu oni distingis la senliman dezerton kaj la abund-akvan riveron intermite scintilantan, kaj diras al ŝi:

―La Gambio, samkiel la Tando, naskiĝas el la sino de la montoj. La patrino neniam estas naskitaĵo de sia filo. Ĉu vi scias kiu faris la montojn?

―Ne.

―Unu Dio faris ilin. Ĉu vi vidis la Tandon retroiri dum sia kuro?

―Ne.

―La Tando iras sin perdi kiel larmo en nemezureblan maron, antaǔ kies muĝo, la bruo de iu rivero estas kia via voĉo komparata kun tiu de la uragano kiu dum la ŝtormoj skuas ĉi gigantajn arbarojn kvazaǔ ili estus junkoj: Ĉu vi scias kiu kreis la maron?

―Ne.

―La fulmo kiu ŝiras la nubojn kaj falante sur la kronon de la baobabo ĉi tiun dispecigas, samkiel via plando detruas unu el ĝiaj sekaj floroj; la steloj kiu kiel la oro kaj perloj kiuj brodas viajn nebulajn mantelojn, punktas la ĉielon; la luno, kiun vi amas kontempli en soleco lasante vin senmoviĝi inter miaj brakoj; la suno kiu gagate poluris vian haǔton kaj donas lumon al viaj okuloj, suno kompare al kiu la fajro de niaj ofer-ritoj estas malpli ol la brilo de unu lampiro: ili ĉiuj estas kreitaĵoj de unu nura Dio. Li ne volas ke mi amu alian virinon krom vi; Li ordonas ke mi amu vin same kiel min mem; Li volas ke mi ridu se vi ridas, ke mi ploru se vi ploras, kaj ke interŝanĝe de via karesoj mi defendu vin kiel mian propran vivon; ke se vi mortus mi ploru sur via tombo ĝis kiam mi iros kuniĝi kun vi trans la steloj, kie vi atendos min.

Nay, kun ambaǔ manoj krucitaj sur la ŝultro de Sinar, lin kontempladis amplena kaj absorbita, ĉar neniam ŝi estis vidinta lin tiel bela. Premante ŝin kontraǔ sian koron, li arde kisis al ŝi la lipojn kaj daǔrigis:

―Tion diris al mi la fremdulo por ke mi tion lernigu al vi: lia Dio devas esti nia Dio.

―Jes, jes ―respondis Nay ĉirkaǔante lin per la brakoj― kaj, post li, mi estu via ununura amo.