Maria

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Maria (1867)
de Jorge Isaacs
Tradukita de Andrés Turrisi, Ruben' Torres, kaj Detlef Karthaus
Indekso
Noto de la tradukanto
Tradukata ekde 2005.

"En 1924, José Alfonso Guitiérrez, de urbo Kukuto, gajnis konkurson organizita en Sovetunio, pro lia traduko de la romano "María" de elstara kolombia verkisto Jorge Isaacs. Por la sama verko ekzistis alia traduklaboro, far Fulgencio González, komisiita de tiama Internacia E-Societo de Rusio (laŭ ĵurnalo El Tiempo, 18-an de junio, 1967). Oni ne scias ĉu la du tradukintoj kunlaboris." (La Historio de la Internacia Lingvo en Kolombio)

Bedaŭrinde, pro kialoj kiuj meritus apartan romanon, la tradukoj de José Alfonso Guitiérrez kaj Fulgencio González perdiĝis...


Jen, do, la traduko de "Maria", kiu komenciĝis en 2005 (Tradukita de Ruben' Torres dum 2005 kaj eble 2006, de la komenco de la verko ĝis parto de la ĉapitro XXVII)...

Detlef Karthaus reviziis multajn ĉapitrojn, proksimume ĝis la ĉapitro XXVI, kaj tradukis parton de la verko en... 2006, 2007?

Andrés Turrisi daŭrigis la tradukon ekde la ĉapitro XXIX ĉirkaŭ aprilo de 2012, ĝis la ĉapitro XXXVIII en septembro de 2012. Poste, preskaŭ senhalte, ĝis la lasta ĉapitro en oktobro de de 2013.

La 15-an de oktobro de 2013, la traduko de Maria sukcese kompletiĝis per la traduko de la ĉapitro XXVIII, kiu mankis. (Noto de la 10-a de julio de 2021): Mankas finpoluri la verkon. Signalitaj per tri asteriskoj ***, estas ankoraŭ (ne multaj) tradukendaĵoj kiujn oni povus forigi per iom da helpa laboro kiun la tradukantaro kore dankus).

La 27-an de octobro de 2013 aldoniĝis la glosaroj en Esperanto kaj la hispana. Tio ĉi ankaŭ estis laboro de Andrés Turrisi.


(Teksto en la hispana kaj Esperanto)

Indekso[redakti]

Notoj de la tradukantaro