Maria/Ĉapitro XXVIII

El Vikifontaro
Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 120-127)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO XXVIII.

Tiun posttagmezon, antaŭ ol la virinoj leviĝu por prepari la kafon, kiel ili faradis ĉiufoje kiam estis fremduloj en la hejmo, mi portis al konversado la fiŝ-kaptadojn de la infanoj kaj priskribis la motivon pro kiu mi estis proponinta al ili ĉeesti tiutage la lokadon de la hokoj en la rojon. Oni akceptis mian proponon elekti tiun lokon por la promenado. Nur Maria rigardis mi kvazaŭ dirante: “Nu, ĉu ne estas alia rimedo?”

Ni jam estis trairantaj la ĝardenon. Necesis atendi Maria-n kaj ankaŭ mian fratinon, kiu estis irinta enketi pri la kaŭzo de ŝia prokrasto. Mia patrino sin estis apoganta sur mian brakon. Emma ĝentile rifuzis apogi sin sur tiun de Karlo, sub la preteksto porti je la mano unu el la infanoj: Maria akceptis ĝin preskaŭ tremante, kaj metante sian manon sur ĝin, ŝi haltis por atendi min; apenaŭ eblis indiki al ŝi ke estas necesa ne heziti.

Ni estis alvenintaj al la punkto de la riverbordo kie sur la depresio de la valo, tapiŝita per fajna herbo, elstaras interspacige nigraj ŝtonoj makulitaj de blankaj muskoj.

La voĉo de Karlo iom post iom prenis konfidencan tonon: ĝis tiam li estis sendube retrovanta sian kuraĝon kaj provadis ĉirkaŭparoli por akiri puŝan venton. Maria pliafoje provis halti: en ŝiaj rigardoj al mia patino kaj al mi videblis preskaŭ petego; kaj ne restis al mi alia rimedo ol klopodi ne renkonti ilin: ŝi vidis en mia mieno ion kio montris al ŝi la turmenton regantan min, ĉar sur ŝia vizaĝo jam pala mi rimarkis rezolutecan aspekton fremdan al ŝi. Pro la teniĝo de Karlo mi konvinkiĝis ke estis alveninta la momento en kiu mi deziradis aŭskulti. Ŝi ekrespondadis, kaj ĉar ŝia voĉo, kvankam trema, estis pli klara ol li ŝajnis deziri, atingis miajn orelojn tiuj ĉi frazoj interrompitaj:

Estintus pli konvena ke via moŝto parolu nur kun ili... Mi scias estimi la honoron kiun via moŝto... Ĉi tiu malakcepto...

Karlo estis perturbita: Maria delasintis lian brakon, kaj finparolante ludadis per la hararo de Johano, kiu tenante ŝin ĉe la jupo montradis al ŝi grapolon de adorotes2 pendantan de la proksima arbo.

Mi dubas ke la sceno kiun mi ĵus priskribis kiel eble plej ekzakte estu taksata kiom ĝi valoris fare de don Jeronimo, kiu kun la manoj en la poŝoj de sia blua bluzo, proksimiĝadis tiumomente kun mia patro; por ĉi lasta ĉio okazis kvazaŭ li estus aŭdinta tion.

Maria ruze aliĝis al nia grupo kun la preteksto helpi Johanon deŝiri kelkajn morusojn ekster lia atingo. Ĉar mi estis jam preninta la fruktojn por ilin doni al la infano, ricevante ilin ŝi diris al mi.

— Kion mi povas fari por ne reveni kun tiu sinjoro?

―Tio neeviteblas ―mi respondis. Kaj mi alproksimiĝis al Karlo invitante lin malsupreniri iom pli laŭ la deklivo por vidi belan fludormejon, kaj mi insistadis al li kun la plej granda natureco kiun eblis al mi ŝajnigi, por ke ni venu baniĝi la postan matenon. La loko estis pentrinda; sed, absolute sendube, Karlo vidadis en ĝi, malpli ol en iuj ajn aliajn, la belecon de la arboj kaj la florantajn lianojn kiuj baniĝadis en la ŝaŭmoj, kiaj girlandoj malligataj de la vento.

La finkaŝiĝanta suno makuladis la montetojn, la arbarojn kaj la fluojn per topazo-koloraj splendoj; per la lumo milda kaj mistera kiun la kamparanoj nomas “la suno de la cervoj”, sendube ĉar je tiu horo tiuj loĝantoj eliras el la veprejoj serĉe de nutraĵo en la esparto-kampoj de la altaj monto-krestoj aŭ piede de la agavoj kreskantaj inter la rok-fendoj.

Kiam Karlo kaj mi aliĝis al la grupo konsistigita de la ceteraj, tiuj estis prenontaj la vojon al la domo, kaj mia patro, kun oportuneco perfekte klarigebla, diris al don Jeronomo:

―Ek de nun ni ne ŝajnigu nin malsanemulojn; revenu ni kune.

Dirinte tion ĉi, li prenis la manon de Maria por ĝin meti sur sian brakon, lasante sinjoron M*** akompani mian patrinon kaj Emma-n.

―Ili kondutis pli galante ol ni ―mi diris al Karlo, indikante al li mian patron kaj la lian.

Kaj ni sekvis ilin, dum mi portadis surbrake Johanon, kiu malfermante la siajn sin estis prezentinta al mi dirante:

―Bonvolu levi min, ĉar ĉi tie estas dornoj kaj krome mi estas laca.

Poste Maria raportis al mi ke mia patro, eksuprenirante la mildajn deklivojn de la valo, demandis al ŝi kion Karlo estis dirinta al ŝi; kaj ĉar li, antaŭ ŝia silentado, ĝentile insistis ke ŝi rakontu al li, tiele kuraĝigita ŝi fine decidis rakonti kion ŝi estis respondinta al Karlo.

―Tio signifas ―demandis al ŝi mia patro preskaŭ ridante, aŭskultinte la penigan rakonton kiun ŝi ĵus estis farinta al li―, tio signifas ke vi neniam emos edziniĝi?

Ŝi respondis al li movante la kapon en nea signo, sen kuraĝo rigardi lin.

―Mia kara, vi certe konis iun amaton. ―daŭrigis mia patro; vi ne neas, ĉu?

―Mi jesas ―respondis al li Maria timo-plene

―Ĉu li ne estas pli bela ol tiu knabo kiun vi rifuzis? ― kaj tion dirante al ŝi, mia patro pasigis sian dekstran manon tra ŝian frunton celante ke ŝi rigardu lin―. Ĉu vi taksas vin tre bela?

―Ĉu mi? Ne, sinjoro.

―Jes; kaj sendube kelkiu tion diris al vi multajn fojojn. Diru al mi kia estas tiu bonsortulo.

Maria tremadis ne kuraĝante respondi unu plian vorton, kiam mia patro daŭrigis, dirante al ŝi:

―Li fine indigos vin je si; vi certe volas ke li estu utila homo... Do, koncedu tion al mi; ĉu li ne diris al vi ke li rakontis ĉion al mi?

―Sed... se estas nenio por rakonti!

―Ĉu vi do havas sekretojn al via paĉjo? ―li diris rigardante ŝin afable kaj per plenda tono, kio kuraĝigis Maria-n respondi:

―Do, ĉu vi ne asertas ke oni rakontis ĉion al vi?

Mia patro restis silenta dum tempeto. Ŝajne afliktadis lin iu memoro. Dum ili supreniradis la ŝtupojn de la ĝardena koridoro ŝi aŭdis lin diri:

―Povra Salomono!

Kaj samtempe li pasadis unu el siaj manoj tra la hararo de la filino de sia amiko.

Tiuvespere dum la vespermanĝo, kiam mi krucadis ilin, la rigardoj de Maria ekmalkovris tion kio estis okazinta inter mia patro kaj ŝi. Fojfoje ŝi restadis enpensa, kaj ŝajnis al mi rimarki ke ŝiaj lipoj silente prononcas iujn vortojn, kiel preteratente ŝi kutimis fari per versoj ŝatataj.

Mia patro klopodis kiom eble fari malpli malfacila la situacion de sinjoro M*** kaj de lia filo kiu, laŭ tio rimarkebla, estis parolinta kun don Jeronimo pri la okazintaĵoj de la posttagmezo: ĉiu strebo rezultis vana. Dirinte ek de la mateno ke li frue leviĝus la postan tagon, sinjoro M*** insistis ke estas al li necesa troviĝi fruege en sia bieno, kaj li retiriĝis kun Karlo je la naŭa vespere, post kiam li adiaŭis la familion en la salono.

Mi akompanis mian amikon al lia ĉambro. Mia tuta amemo al li estis revivinta dum tiuj lastaj horoj de lia restado en mia hejmo: lia nobleco, tiu nobleco kiun tiomfoje li pruvis al mi dum nia studenta kunvivado, regrandigadis lin antaŭ mi. Ŝajnis al mi preskaŭ kritikinda la rezerviĝemo kiun mi estis devinta uzi al li. Se kiam mi eksciis pri liaj pretendoj, mi diradis al mi mem, mi estus informinta lin pri mia amo al Maria, kaj pri tio kio dum tiuj monatoj ŝi estis fariĝinta por mi, li, ne kapabla alfronti la fatalajn prognozojn de la kuracisto, estus rezigninta sian intencon; kaj mi, malpli nekonsekvenca kaj pli lojala, havus nenion por riproĉi al mi mem. Tre baldaŭ, se li jam ne komprenas ilin, li devos koni la motivojn de mia rezerviĝemo, konsiderante ke tiu rezerviĝemo estus povinta fari al li tiom da malbono. Tiuj ĉi pripensoj afliktadis min. La sugestoj ricevitaj de mia patro por regi tiun aferon estis tiaj, ke per ili mi povis tute senkulpigi min. Sed ne: kio vere estis okazinta, kio devis okazi kaj fakte okazis, estis ke tiu amo, por ĉiam alpropriginte al si mian animon, ĝin estis farinta nesentema al ĉiu alia sento, blinda al ĉio ne rilatanta al Maria.

Tuj kiam ni estis solaj en mia ĉambro, li diris al mi, prenante la perfektan aspekton de studenta familiareco, sen ke tute malaperu el lia vizaĝo la ĉagreno kiun ĝi estis montranta.

―Mi devas peti vian pardonon pro iu manko de konfido je via lojaleco.

Mi deziradis tuj aŭdi la konfidencon, tiom timindan al mi unu tagon antaŭe.

―Pro kia manko? ―mi respondis―: mi ĝin ne rimarkis.

―Ĉu vere vi ne rimarkis ĝin?

―Ne.

―Ĉu vi ne scias kiucele venis mia patro kaj mi?

―Jes.

―Ĉu vi estas informita pri la rezultato de mia propono?

―Ne bone, sed...

―Sed vi komprenas ĝin.

―Tio estas vero.

―Bone. Nu, kial mi ne parolis kun vi pri miaj pretendoj, antaŭ ol paroli kun iu ajn alia, antaŭ ol konsulti mian patron?

―Troa delikateco viaflanke...

―Ne ekzistas tia delikateco: nur temas pri stulteco, manko de antaŭvido, neglekto de... kion vi preferas; sed ties nomo ne estas tiu, kiun vi uzis por ĝi.

Li promenadis tra la ĉambro; kaj poste haltante antaŭ la fotelo kiun mi estis okupanta:

―Aŭdu ― li diris―, kaj miru je mia naivo. Damne!, komprenu la diablo por kio utilas esti vivinta dudekkvar jarojn: antaŭ iom pli ol unu jaro mi disiĝis de vi por reveni al Kaŭka, kaj volu Dio ke mi estu atendinta vin kiel vi tiom deziris tion. Ek de mia alveno hejmen mi estis objekto de la plej komplezemaj ĝentilaĵoj fare de via patro kaj de via tuta familio: ili vidadis en mi amikon vian, ĉar verŝajne vi estis sciiginta al ili la specon de amikeco kiu ligas nin. Antaŭ ol vi venu, mi vidis du aŭ tri fojojn fraŭlinon Maria-n kaj vian fratinon, ĉu okaze de vizito miahejme, ĉu ĉi tie. Antaŭ unu monato mia patro parolis kun mi pri la plezuro kiun mi farus al li edziĝante al unu el ili. Via kuzino estis estinginta en mi, nescie, ĉiujn tiujn Bogotajn rememorojn kiuj tiom torturadis min, kiel tion sciigadis al vi miaj unuaj leteroj. Mi interkonsentis kun mia patro ke mianome li petus la manon de fraŭlino Maria. Kial mi ne provis vidi vin antaŭe? Estas vero ke la long-daŭra malsano de mia patrino retenis min en la urbo; sed kial mi ne skribis al vi? Ĉu vi scias kial?... Mi opiniis ke konfidi al vi miajn pretendojn signifas kvazaŭ postuli de vi ion favore al mi, kaj la orgojlo tion malpermesis al mi. Mi forgesis ke vi estas mia amiko; ankaŭ vi rajtus ―rajtas― tion forgesi. Sed se via kuzino estus aminta min; se estintus amo kio estis nenio pli ol la konsideroj pri kiuj via amikeco rajtigadis min, ĉu vi estus permesinta ke ŝi fariĝu mia edzino sen... Nu!, mi estas stulta demandante vin pri tio, kaj vi tre saĝa ne respondante al mi.

―Vidu ― li aldonis post unu momento dum kiu li restis kubute apogata sur la fenestro―: vi scias ke mi ne estas unu el tiuj uloj kiuj ekmortas pro ĉi aferoj… vi certe rememoras ke mi ĉiam priridis la fidon per kiu vi kredadis je la grandaj pasioj de tiuj francaj dramoj kiuj dormigadis min kiam vi ilin legadis al mi la vintrajn noktojn.. Nun temas pri alia afero: mi devas edziĝi; kaj plaĉis al mi la ideo eniri en vian hejmon, esti kvazaŭ via frato. Tio ne okazis; sed anstataŭe mi devos serĉi virinon kiu amu min sen ke mi meritu vian malamon, kaj...

―Mian malamon! ―mi ekkriis interrompante lin.

―Jes; pardonu mian sinceron. Kia infanaĵo; ne: kia senprudenteco estintus meti min en tian situacion! Bela rezulto: afliktoj al via familio, rimorso al mi, kaj la perdo de via amikeco.

―Vi certe multe amas ŝin ―li daŭrigis post paŭzo―; multe, ĉar sufiĉis al mi malmulte da horoj por tion kompreni, kvankam vi klopodis ĝin kaŝi al mi. Ĉu ne estas vero ke vi amas ŝin same kiel vi kredis povi ami kiam vi estis dekok-jara?

―Jes ―mi respondis delogita de lia nobla sincereco.

―Kaj ĉu via patro ne scias tion?

―Jes, li scias.

―Ĉu jes? ―li demandis surprizita.

Tiam mi rakontis al li mian interparoladon de antaŭ kelkaj tagoj kun mia patro.

―Do ĉion, ĉion vi frontas? ―li demandis al mi mirige, tuj post kiam mi finis mian rakonton.― Kaj kio pri tiu malsano kiu verŝajne estas tiu sama di ŝia patrino? Kaj eble vi pasigos duone vian vivon sidante sur tombo...?

Ĉi lastaj vortoj tremigis min de angoro: tiuj vortoj, parolitaj de la buŝo de viro al kiu nenio krom lia amo al mi povis sugesti ilin; diritaj de Karlo, kiun trompis neniu fascino, enhavis teruran solenon, eĉ pli teruran ol la jeso per kiu mi ĵus estis respondinta ilin.

Mi ekstaris, kaj kiam mi etendis miajn brakojn al li, Karlo premis min kvazaŭ kun tenereco inter la siajn. Mi apartiĝis de li, sufokata de tristeco sed fine libera de la rimorso kiu estis hontiganta min ĉe la komenco de nia interparolado.

Mi revenis al la salono. Dum mia fratino prov-ludadis per la gitaro novan valson, Maria rakontis al mi sian konversacion kun mia patro dum la reveno de la promenado. Neniam antaŭe ŝi estis montrinta sin tiom elverŝiĝema kun mi: rememorante tiun dialogon, la embaraso ofte vualadis ŝiajn okulojn kaj la plezuro ludadis sur ŝiaj lipoj.