Maria/Ĉapitro LXV
En la posttagmezo de tiu tago, dum kiu mi estis vizitinta ĉiujn lokojn karajn al mi, kaj kiujn mi ne plu estus vidonta, mi estis pretiĝanta por entrepreni la vojaĝon al la urbo, pasante tra la tombejo de la Paroko kie troviĝis la tombo de Maria. Johano Anĝelo kaj Braŭljo estis devancintaj min por atendi min en ĝi, kaj Jozefo, lia edzino kaj liaj filinoj jam ĉirkaŭadis min por ricevi mian adiaŭon. Invitite de mi ili sekvis min al la kapelo, kaj ĉiuj surgenue, ĉiuj plorante, ni preĝis por la animo de tiu kiun tiom ni estis amintaj. Jozefo interrompis la silenton kiu sekvis tiun solenan preĝon, por fari petegon al la protektantino de la pilgrimuloj kaj maristoj.
Jam en la koridoro Transito kaj Lucia, ricevinte mian adiaŭon, plor-singultadis kun la vizaĝo kovrita kaj sidante sur la pavimo; sinjorino Luiza estis malaperinta; Jozefo, turnante flanken la vizaĝon por kaŝi al mi siajn larmojn, atendadis min tenante la ĉevalon ĉe la bridoj piede de la ŝtuparo: Majo, movante la voston kaj kuŝante sur la herbo, gvatadis ĉiujn miajn movojn kiel kiam en ĝiaj validaj tagoj ni kutimis iri ĉasi la perdrikojn.
Mankis al mi la voĉo por diri unu lastan afablan vorton al Jozefo kaj al liaj filinoj: nek ili estus trovintaj unu por respondi al mi.
Je kelkaj kvadroj for de la domo mi haltis antaŭ ol komenci la malsupreniron por vidi unu plian fojon tiun amatan domegon kaj ties ĉirkaŭaĵojn. De la feliĉaj horoj kiujn en ĝi mi estis pasinta, mi nur portis kun mi la memoron; de Maria, la donacojn kiujn ŝi estis lasinta al mi ĉe la rando de sia tombo.
Tiam alvenis Majo, kaj laca haltis ĉe la bordo de la torento kiu nin apartigadis: du fojojn li provis travadi ĝin kaj ambaŭfoje ĝi devis retroiri: ĝi sidiĝis sur la gazonon kaj hurlis tiom kompatinde kvazaŭ ĝiaj hurloj havus ion humanan, kvazaŭ per ili ĝi volus memorigi al mi kiom ĝi estis aminta min, kaj riproĉi min ĉar mi estas forlasanta ĝin en ĝia old-aĝo.
Post unu horo kaj duono mi estis deseliĝante ĉe la portalo de iaspeca ĝardeno, izolita en la ebenaĵo kaj ĉirkaŭbarita per palisaro, kie estis la tombejo de la vilaĝo. Braŭljo, ricevante la ĉevalon kaj partoprenante en la emocio kiun li distingis sur mia vizaĝo, puŝis unu klapon de la pordo kaj faris eĉ ne unu solan plian paŝon. Mi trairis meze de la trud-herboj kaj de la krucoj el ligno kaj el bambuo (guadvo) kiuj elstaris super ili. La suno subiranta krucadis la implikitan branĉaron de la apuda ĝangalo per kelkaj radioj kiuj duonflave briladis sur la veprejoj kaj en la foliaro de la arboj kiuj ombrigadis la tombojn. Ĉirkaŭirante grupon da dikaj tamarindoj, mi troviĝis fronte al piedestalo blanka kaj makulita de la pluvoj, sur kiu staris fera kruco: mi alproksimiĝis. Sur nigra tabulo kiun la papavoj jam duon-kaŝadis, mi komencis legi: “Maria...”.
En tiu terura monologo de la animo antaŭ la morto, de la animo kiu ĝin pridemandas, kiu ĝin malbenas... kiu ĝin petegas, kiu ĝin vokas... tro elokventan respondon donis tiu tombo frida kaj surda, kiun miaj brakoj premadis kaj miaj larmoj banadis.
La bruo de paŝoj sur la mortaj folioj levigis al mi la frunton de la piedestalo: Braŭljo alproksimiĝis al mi, kaj enmanigante al mi unu kronon el rozoj kaj lilioj, donacon de la filinoj de Jozefo, restis en la sama loko kvazaŭ li volus indiki al mi ke jam estas horo ekiri. Mi stariĝis por ĝin pendigi sur la kruco, kaj denove ĉirkaŭbrakis ĝiajn piedojn por doni al Maria kaj al ŝia tombo unu lastan adiaŭon...
Mi jam estis surseliĝinta, kaj Braŭljo premadis en siajn manojn unu el la miaj, kiam la flugil-batado de iu birdo kiu pasante sur niaj kapoj eligis unu grakon teruran kaj konatan de mi, interrompis nian adiaŭon: mi vidis ĝin flugi al la fera kruco, kaj jam starante sur unu el ties brakoj, ĝi agitis la flugilojn ripetante sian terurigan krakon. Ŝokita, mi ekiris galope tra la pampo soleca, kies vastan horizonton eknigrigadis la nokto.