Maria/Ĉapitro LXIV
Neforgesebla kaj lasta nokto trapasita en la hejmo kie fluis la jaroj de mia infanaĝo kaj la tagoj feliĉaj de mia juneco. Samkiel la birdo, puŝita de la huragano al la pampoj brulantaj, vane klopodas klini sian flugon al la ombra naskiĝ-arbaro, kaj kun la plumaro jam ŝrumpita revenas al ĝi post la tempesto, kaj serĉas vane la nidon de sia amoroj flugil-batante ĉirkaŭ la dispecigita arbo, same mia deprimita animo en la horoj de mia dormo iras vagadi ĉirkaŭ tiu kiu estis la loĝejo de miaj gepatroj.
La nokto-mezo trovis min maldorma en mia ĉambro. Ĉio estis tie kiel mi ĝin estis lasinta; nur la manoj de Maria estis delokigintaj tion necesan, ornamante la ĉambron por mia reveno: velkaj kaj putraj pro la insektoj restadis en la flor-vazo la lastaj lilioj kiujn ŝi estis metinta en ĝin. Antaŭ tiu tablo mi malfermis la pakaĵeton de la leteroj kiujn ŝi estis redoninta al mi antaŭ ol morti. Tiuj linioj forviŝitaj per miaj larmoj kaj skribitaj kiam mi tute ne povis imagi ke ili estus miaj lastaj vortoj direktitaj al ŝi; tiuj falditaj paperoj ĉifitaj en ŝia sino, estis disfaldataj kaj legataj unu post alia; kaj serĉante inter la leteroj de Maria la respondon al ĉiu el tiuj kiujn mi estis skribinta al ŝi, mi povis enpaĝigi tiun dialogon je senmorta amo diktitan de la espero kaj interrompitan de la morto.
Dum mi tenis inter miaj manoj la harplektojn de Maria kuŝante sur la sofo sur kiu Emma estis aŭskultinta ŝiajn lastajn konfidencojn, la horloĝo frapis la duan: ĝi ankaŭ estis mezurinta la horojn de tiu streĉa nokto, antaŭa al mia vojaĝo; ĝi devis mezuri tiujn de la lasta kiun mi pasigis en la domo de miaj olduloj.
Mi sonĝis ke Maria jam estas mia edzino: tiu plej ĉasta deliro estintis kaj devis daŭre esti la nura plezuro de mia animo: ŝi portis vaporan blankan robon, kaj surhavis bluan antaŭtukon, bluan kvazaŭ ĝi estus farita el ĉiela ŝir-peco: ĝi estis tiu antaŭtuko kiun tiomajn fojojn mi helpis ŝin plenigi per floroj, kaj kiun ŝi sciis ligi tiel bele kaj senzorge al sia malkvieta talio, tiun en kiu mi estis trovinta envolvitaj ŝiajn kap-harojn: ŝi duon-malfermis singarde la pordon de mia ĉambro, kaj klopodante fari eĉ ne la minimuman bruon per siaj vestoj, genuiĝis sur la tapiŝon piede de la sofo: rigardinte min duon-ridetante, kvazaŭ ŝi timus ke mia sonĝo estu ŝajna, ŝi tuŝis mian frunton per siaj lipoj delikataj kiaj la veluro de la lilioj de la rivero Páez: jam malpli timema antaŭ mia trompo, ŝi lasis min enspiri dum unu momento ŝian varmetan kaj bonodoran spiron; sed tiam mi vane atendis ke ŝi premu miajn lipojn per la siaj: ŝi sidiĝis sur la tapiŝon, kaj dum ŝi legis kelkajn el la paĝoj dise kuŝantaj sur ĝi, ŝi tenis sur sia vango unu el miaj manoj kiu pendadis sur la kusenegojn: sentante tiun manon vivo-plena, ŝi turnis al mi sian rigardon amo-plenan, ridetante kiel nur ŝi kapablis rideti: mi altiris ŝian kapon sur mian bruston, kaj klinita tiamaniere, ŝi serĉadis miajn okulojn dum mi orladis al ŝi la frunton per ŝiaj silkaj plektoj aŭ enspiradis plezure ŝian bazili-parfumon.
Unu krio, unu mia krio, interrompis tiun sonĝon: la realo perturbadis ĝin ĵaluza kvazaŭ tiu momento estintus unu jarcento da feliĉo. La lumilo estis konsumiĝinta; tra la fenestro penetradis la frida vento de la tagiĝo; miaj manoj estis rigidaj kaj premadis tiujn plektojn, ununuran restaĵon de ŝia beleco, ununuran veron de mia sonĝo.