Saltu al enhavo

Maria/Ĉapitro LVIII

El Vikifontaro
Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 289-293)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Laŭrenco vokis min je la tagiĝo: li rigardis mian horloĝon kaj estis la tria. Danke al la luno, la nokto ŝajnis opaka tago.

—Jen kantas la mult-veruka, kamarado, —diris Laŭreano al Kortiko post kiam ni estis navigantaj mallongan distancon—; direktu la boaton iom eksteren, kaze ke tiu estu preparita por ataki.

La tuta danĝero por mi estis ke la serpento eniru en la kanuon, ĉar mi estis protektata de la tegmento de la ŝedo; sed se unu el la remistoj estus kaptita de ĝi, la ŝip-drono estis probabla.

Ni pasis sukcese; sed, diratu la vero, neniu el ni trankvile.

La lunĉo de tiu tago estis kopio de la antaŭa, escepte de la pliigo de la tapado (litere, envolvitaĵo), kiun Gregoro estis promesinta, kuiraĵo kiun li preparis farante truon en la plaĝo, kaj metinte en ĝin, envolvitaj en folioj de biao2, la viandon, la bananojn kaj ceterajn ingrediencojn kiuj devis konsistigi la kuiraĵon, kovris ĝin per tero kaj sur ĉio fajrigis fajrujon.

Estis nekredebla ke la navigado estu pli peniga de nun ol tiu kiun ni estis farinta ĝis tie; sed tia ĝi estis: estas precize sur la Dagva kie ĝuste oni povas diri ke ne ekzistas neeblaĵoj.

Je la dua posttagmeze, dum ni gustumadis dolĉaĵon en iu fludormejo, Laŭreano ĝin rifuzis, kaj enprofundiĝis kelkajn paŝojn en la arbaron por tuj reveni portante kelkajn foliojn: post froti ilin en iu seka kalabaso plena de akvo, ĝis la likvido fariĝis verda, ĝin filtris en la korpo de sia ĉapelo kaj ĝin trinkis. Ĝi estis suko de fetora folio, nura antidoto kontraŭ la febroj, timindaj ĉe la marbordo kaj ĉe tiuj riverbordoj, kiun la nigruloj taksas kiel efikajn.

La stangoj, kiuj subirante la riveron mil fojojn utilas por eviti ĝeneralan frakason, malpli utilas por suriri ĝin. Ek de Fleko, ĉiupaŝe faladis en la akvon Gregoro kaj Laŭreano, ĉiam post la kutima averto-frapo, kaj tiam la unua bridadis la kanuon ekkaptante ĝin per la galindro4, dum la kamarado ĝin puŝadis ĉe la pobo. Tiamaniere oni supreniradis la ŝprucojn aŭ akvo-kirlojn neeviteblajn; sed por liberiĝi de la plej furiozaj haveblis malgrandaj kanaloj diritaj trenejoj, faritaj sur la plaĝoj, kaj pli malpli mankaj je akvo, laŭlonge de kiuj supreniris la kanuo tuŝante per la suba korpo la bul-ŝtonojn de la fluejo kaj kelkfoje balanciĝante sur la pli elstaraj rokoj.

La kondiĉoj de la vadejoj malpliboniĝis posttagmeze : ĉar la fluoj fariĝadis ĉiam pli oftaj dum nia alproksimiĝo al Saltiko, la remistoj, alterne tuŝante la riverbordojn, simultane puŝadis la kanuon samtempe surirante unusalte sur ĝin, por ekpreni la stangojn; kaj tuj forlasante ilin transirinte la riveron, malhelpadis ke la fluego forportu nin, furioza lasinte eskapi kaptaĵon jam sian. Post ĉiu tiuspeca kriza momento, fariĝis necesa forigi el la kanuo la akvon enirintan en ĝin, operacio kiun tuj plenumadis la remistoj provante fari paŝon kaj retirante la antaŭigitan piedon al firma planko, per kio dume eliradis pluraj plum-siteloj6 da akvo. Tiaj movoj kaj gimnastikaj mirindaĵoj faritaj de Laŭreano stuporigis, kvankam li, danke al sia staturo, nur ĉirkaŭante sin per vito-branĉa girlando, estus povinta ŝajni la dio de la rivero; sed faritaj de Gregoro, kiu escepte de sia ĉiam rida vizaĝo, ŝajnis reprezenti la mallongigitan figuron de sia kamarado, kun siaj kruroj kiuj paŝante formadis preskaŭ unu “o”-n, kaj kies piedoj kurbiĝintaj enen estis, pli ol piedoj, ŝkopiloj, tiuj rapido-mirindaĵoj inspiradis teruron. Ni pasigis tiun nokton en Saltiko, vilaĝeto povra kaj malagrabla spite al la vendo-aktivado kiun al ĝi donadis ĝiaj vendejoj. Tie troviĝas obstaklo por la navigado, kaj ĝi estas ĝenerale la fino de la vojaĝo de la remistoj kiuj venas de la Haveno (de Bŭenaventura), kiel ankaŭ tiuj kiuj suriradis de Saltiko nur atingis la Salton (kaskado), kaj tiuloke, tiuj kiuj subiradis ĉiutage de Juntas.

La saman posttagmezon miaj remistoj trenis tere la kanuon, jam senigitan je la ŝedo, por lokigi ĝin sur la plaĝon kie mi denove devis enŝipiĝi la postan tagon. De Saltiko ĝis la Salto, la danĝeroj de la vojaĝo eliris el la sfero de ĉiu mezuro.

Ĉe la Salto oni devis ripeti la trenadon de la kanuo por venki la lastan obstaklon kiu tie meritas la honoron de tia nomo.

La arbaroj atingantis, dum ni malproksimiĝadis de la marbordo, tiun tutan majeston, riĉecon, diversecon de koloroj kaj abundon de aromoj kiuj igas la internajn ĝangalojn nepriskribebla ensemblo. Sed la vegetala regno regis preskaŭ sola: aŭdiĝis de tempo al tempo kaj malproksime la kanton de la paují; tre malofta paro de panchanoj kelkfoje traflugadis super la montoj preskaŭ perpendikularaj kiuj enkanjonigas la valon; kaj iu pri mavera kaŝe flugadis sub la obskuraj volboj faritaj de la densaj guaboj aŭ de la kanejoj, ĉontaj, nacederos kaj ĉiperoj, sur kiuj la guadvoj agitis siajn kurbajn plumarojn. La alciono, nura akva birdo loĝanto de tiuj riverbordoj, tuŝetis malofte la fludormejojn per siaj flugiloj, aŭ sinkis en ilin por eltiri en la beko kelkajn arĝentkolorajn fiŝetojn.

Ek de Saltiko ni renkontis pli grandan nombron de subirantaj kanuoj, kaj la plej grandaj el ili eble longis ok ulnojn, kaj apenaŭ larĝis unu.

La paro de remistoj kiuj regis ĉiun kanuon, dum la antaŭa balanciĝadis kaj senĉese ŝkopadis, kaj tiu ĉe la pobo kelkfoje sidadis, ĉiam trankvilaj, ĵus ekviditaj meze de la ŝprucoj de iu malproksima akvokirliĝo, malaperadis en ĝi kaj pasadis tre poste rapide proksime al ni, por denove vidiĝi sube kaj jam fore, kvazaŭ kurante sur la ŝaŭmoj.

La krutaj rokoj de La Vipuro, Delfina kun sia pura rivereto, kiu ŝprucante el la koro de la montoj ŝajnas poste miksi timide siajn fluetojn kun la impetaj fluegoj de la Dagva, kaj la profundaĵo de la Arrayán, laŭvice restis maldekstre. Tie fariĝis necesa halti por trovi unu stangon, ĉar Laŭreano ĵus estis rompinta sian lastan anstataŭan pecon. De post unu horo akompanadis nin densa pluvego, kaj la rivero ekportadis ŝaŭmajn ondojn kaj kelkajn malgrandajn veprejojn.

—La junulino estas ĵaluza —diris Kortiko kiam ni alproksimiĝis al la plaĝo.

Mi pensis ke li aludas al iu muziko tristega kaj kvazaŭ sufokita, kiu ŝajnis veni de la apuda kabano.

—Kiu estas tiu infanino? —mi demandis al li.

—Nu, Pepita, mia mastro.

Tiam mi konstatis ke li aludas al la belega rivero tiunoma kiu kuniĝas kun la Dagva malsupre de la vilaĝo Juntas.

—Kial ĝi ĵaluzas?

—Ĉu via moŝto ne vidas tion kio malsupreniras?

—Ne.

—La river-altiĝo.

—Kaj kial ne estas Dagva la ĵaluza? Ĝi estas tre bela kaj pli bona ol tiu.

Gregoro ekridis antaŭ ol respondi al mi:

— Dagva havas malbonan karakteron. Estas altiĝo de Pepita, ĉar la rivero ne fluas suben flava.

Mi subiris al la kabano dum la remistoj faradis siajn preparojn, dezirantaj vidi kiun instrumenton oni estas ludantaj tie: temis pri iu marimbo, eta klavaro el ĉontoj sur potoj el guadvo vicigitaj de pli granda al malpli granda, kaj kiun oni ludas per malgrandaj bulbastonetoj kovritaj per bovo-ledo.

Tuj post kiam ni havigis al ni la stangon kaj plenuminte la necesan kondiĉon ke ĝi konsistu el biguare aŭ nigra-ledo, ni daŭrigis surirante jam per pli bona tempo kaj sen ke la ĵaluzoj de Pepita fariĝu ĝenaj.

La remistoj, stimulitaj de Laŭrenco kaj la rekompenco kiun mi estis promesinta al ili pro ilia bona konduto, klopodis alvenigi min dumtage al Juntas. Post mallonge ni lasis dekstre la etan kamparon de Sombrerillos, kies verdo kontrastas kun la kruteco de la montoj kiuj ĝin ombras direkte al la Sudo. Estis la kvara posttagmeze kiam ni pasis ĉepiede de la akraj rokoj de Medja-luna. Iom poste ni eliris el la timinda Kredo; kaj fine feliĉe kompletigis la neverŝajnan navigadon elŝipiĝante sur iun plaĝon de Juntas.

La amiko D***, iama dungito de mia patro, estis atendanta min, avertite de la poŝtisto kiu estis atinginta nin en Sankta Cipriano, ke mi devontis alveni tiun posttagmeze. Li kondukis min al sia hejmo, kien mi iris atendi Laŭrencon kaj la remistojn. Ĉi tiuj fariĝis tre kontentaj kun “mia persono”, kiel diradis Gregoro. Ili devis leviĝi tre frue la postan tagon, kaj adiaŭis min plej kore kaj dezirante al mi sanon, englutinte du glasojn da konjako kaj ricevinte de mi unu leteron por la Administranto.