Maria/Ĉapitro V
Estis pasintaj tri tagoj kiam mia patro invitis min viziti siajn farmbienojn en la valo, kaj necesis komplezi lin; krome,liaj entreprenoj vere interesis min. Mia patrino vigle insistis pri nia baldaŭa reveno. Miaj fratinoj malgajiĝis. Maria ne petegis min, kiel ili, ke mi revenu la saman semajnon; sed sekvis min senĉese per siaj okuloj dum la porvojaĝaj preparoj.
Dum mia foresto, mia patro rimarkinde plibonigis siajn proprietaĵojn: multekostan kaj belan sukerfabrikon, kun granda hektaraĵo de sukerkano por ĝin provizi, vastajn fermitajn paŝtejojn kun bova kaj ĉevala brutaro, bonajn hordeokampojn kaj luksan loĝdomon, konsistigis la plej notinda el lia posedaĵoj en tiu vala varmega zono. La sklavoj, bone vestitaj kaj tiom kontentaj kiom eblas en tiu stato de servo, estis obeema kaj bonkoreca al ilia mastro. Mi trovis virojn kiuj, infanoj antaŭnelonge, estis instruintaj min starigi kaptilojn por la krekoj kaj mioproktoj en la denseco de la arbaroj; iliaj patroj kaj ili vidis min denove kun sendubaj signaloj de plezuro. Nur Pedron, la bonan amikon kaj fidelan vartiston, mi pro fatalo ne renkontis: li verŝis larmojn kiam li metis min sur la ĉevalo la tagon de mia foriro al Bogoto, dirante: «Mastreto mia, mi neniam plu revidos vin». Lia koro avertis lin ke li mortus antaŭ mia reveno.
Mi povis rimarki ke mia patro, sen forlasi la rolon de mastro, karece traktis la sklavojn. Li montris sin zorgema pri la bona konduto de iliaj edzinoj kaj karesis la infanojn.
Iun vesperon, ĉirkaŭ la sunsubiro, ni revenis de la kultivejoj al la fabriko de mia patro, Higinio (la intendanto) kaj mi. Ili parolis de faritaj kaj farotaj laboroj; okupis min pli malseriozaj aferoj; mi pensis pri la tagoj de mia infanaĝo. La aparta odoro de la arbaro ĵus fortranĉita kaj tiu de maturaj konusoj: la grumblado de la papagoj en la bambuaroj kaj gujavarboj proksimaj; la malproksima sonido de la korno de iu paŝtisto, eĥita de la montoj; la flaŭtoj de la sklavoj kiuj revenis dise de la laboroj kun la ilaro surŝultre; la vesperruĝoj vidataj tra la movemaj sukerkanaroj, ĉio rememorigis al mi la posttagmezojn kiam, incitetante miajn fratinojn, Maria kaj mi, pro persistemo, ricevis ian permeson de mia patrino, por amuziĝi kolektante guajavojn de niaj preferataj arboj, prenante arojn de konusoj multfoje kun gravaj lezoj de brakoj kaj manoj, kaj spionantaj papagidojn ĉe la muroj de la korto.
Ĉe la renkontiĝo kun grupo de sklavoj,mia patro diris al juna nigrulo kun impona figuro:
— Do, Bruno, ĉu ĉio pri via edziĝo estas preta por postmorgaŭ?
— Jes, mia mastro — li respondis demetante la pajloĉapelon kaj metante ĝin sur la tenilo de la ŝovelilo.
— Kiuj estas la nuptoatestantoj?
— Sinjorino Dolores kaj Sinjoro Anselmo se vi aprobas.
— Bone. Mi supozas ke Remigia kaj vi sincere estas konfesintaj. Ĉu vi aĉetis ĉion kion vi bezonas por ŝi kaj vi per la mono kiun mi sendis al vi?
— Ĉio jam pretas, mia mastro.
— Kaj ĉu vi ne deziras ion alian?
— Mia mastro prizorgos la aferon.
— La ĉambro kiun Higinio indikis por vi, ĉu ĝi estas bona?
— Jes, mia mastro.
— Ha! Mi jam scias. Kion vi volas estas balo.
Tiam Bruno ridis, montrante siajn dentojn de blindiga blankeco, turnante sian rigardon al siaj kunuloj.
— Justa tio estas; vi kondutas tre bone. Vi jam scias — li aldonis, direktante sin al Higinio—: Aranĝu tion, kaj ke ili restu kontentaj.
— Kaj ĉu viaj moŝtoj foriros antaŭ la ceremonio? —demandis Bruno.
— Ne, mi respondis al li; ni konsideras nin invititaj.
En la mateno de la sekvanta sabato Bruno kaj Remigia geedziĝis. Tiun nokton, je la sepa, mia patro kaj mi ĉevalrajdis por iri al la balo, kies muziko ni komencis aŭskulti. Kiam ni alvenis, Juliano, la sklavo-kapitano de la laborantaro, eliris por preni niajn piedingojn kaj ricevi niajn ĉevalojn. Li aspektis luksa en sia vestaĵo de dimanĉo kaj de lia talio pendis la longa maĉeto kun arĝentkolora tenilo, simbolo de lia posteno. Salono de nia antaŭa loĝdomo estis malplenigita de la laboriloj kiujn ĝi enhavis, por okazigi la balon tie. Oni ĉirkaŭis ĝin per podio. En ligna lustro pendigita el unu el la plafontraboj turnetis manplenon da lumoj; la muzukistoj kaj kantistoj, miksaĵo de kromlaborantoj, sklavoj kaj liberigitaj sklavoj[1], okupis unu el las pordoj. Estis nur du flutoj el kano, unu improvizita tamburo, du marakoj kaj unu tamburino; sed la fajnaj voĉoj de la nigruloj kantis la bambukojn tiom majstre; estis en iliaj kantoj tiom sentoplena mikso de melankoliaj, gajaj, kaj leĝeraj harmonioj; la versoj kiujn ili kantis estis tiom tenere simplaj, ke la plej klera amatoro estus aŭskultinta tiun duonsovaĝan muzikon en ekstazo. Ni eniris en la ĉambro portantaj ŝafovestojn kaj ĉapelojn. Dancis en tiu momento Remigia kaj Bruno; ŝi en follao** de bluaj bolerods***., tumbadillo de ruĝaj floroj, blanka ĉemizo brodita en nigro kaj kolĉeneto kaj orelringoj de kristalo rubenkoloraj, dancis kun la tuta ĝentilo kaj ĉarmo kiujn oni povus atendi de ŝia svinganta talio. Bruno, falditaj sur la ŝultroj la panos** de lia ponĉo de hilo****, calzon d vistosa manta***, blanka ĉemizo gladita kaj nova blanktenila en la talio, klakdancis kun mirinda lerteco.
Fininte tiun programeron, la muzikistoj ludis la plej belan bambukon, ĉar Julian anoncis al ili ke estis por la mastro. Remigia, instigata de la edzo kaj la kapitano, finfine decidis danci kelkajn momentojn kun mia patro; sed tiam ŝi ne kuraĝis levi siajn okulojn, kaj la movoj de la danco estis malpli spontanaj. Post unu horo ni retiriĝis.
Mia patro estis kontenta pri mia atento dum la vizito kiun ni faria al la farmbienoj; exc pli kiam mi diris al li ke mi deziris partopreni je liaj farendaĵoj restante apud li, li rivelis al mi, preskaŭ malĝoje, ke li estis devigita oferi favore de mi sian bonstaton, plenumanta al mi la promeson de longe promesita sendi min al Eŭropo por fini miajn studojn pri medicino, kaj ke mi devus ekvojaĝi ne pli malfrue ol ene de kvar monatoj. Parolanta al mi tumaniere, lia aspekto eligis solenan senafektan seriozecon, kiun oni notis en li kiam li faris definitivajn decidojn. Tio okazis la postagmezon kiam ni revenis al la montaro. Eknoktiĝis, kaj eĉ se ne estus tiel, li estus rimarkinta la emocion kiun sia neado kaŭzis al mi. La reston de la vojo ni trairis silente. Kun kiom da feliĉo mi estus vidinta denove Marian, se la novaĵo de tiu vojaĝo ne estus intermetiĝanta de tiu momento inter miaj esperoj kaj ŝi!
- ↑ La filoj de la sklavoj, sed naskitaj liberigitaj laŭ la bolivia leĝo.