Maria/Ĉapitro XXXVII

El Vikifontaro
Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 169-177)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO XXXVII.

Tri tagojn poste, la febro ankoraǔ rezistis ĉiujn klopodojn de la kuracisto por venki ĝin; la simptomoj estis tiel alarmaj ke eĉ al li mem ne eblis kaŝi en kelkaj momentoj la angoron kiu lin regadis.

Estis noktomezo. Nerimarkate la doktoro vokis min al la salono por diri al mi:

―Vi konscias pri la danĝero en kiu troviĝas via patro: al mi jam ne restas alia espero ol tiu kiun mi havas koncerne la efikojn de abunda sang-eltiro kiun mi praktikos al li, por kio li estas konvene preparita. Se ĝi kaj la medikamentoj kiujn li prenis ĉi posttagmezon ne estigos de nun ĝis la ektagiĝo unu eksciton kaj unu deliron kreskantajn, jam estos malfacila atingi iun krizon. Estas tempo sciigi al vi ―li daǔrigis post ioman paǔzon―, ke se je la tagiĝo ne estos okazinta tia krizo, nenio restos al mi por fari. Nune, klopodu ke la sinjorino retiriĝu ĉar, okazu aǔ ne tio kion mi deziras, ŝi ne devas resti en la ĉambro; jam pasis noktomezo, kaj tiu estas taǔga preteksto por peti ke ŝi ripozu iomete. Se vi tion taksas konvena, petu ankaǔ la fraǔlinojn lasi nin solaj.

Mi rimarkigis al li ke miaopinie ili certe oponus kaj ke se oni sukcesus, tio povus plie aflikti mian patrinon.

―Mi konscias ke vi komprenas tion kio akazas, sen perdi la kuraĝon kiun la kazo postulas ―li diris al mi ekzamenante kun skrupula atento je la lumo de la plej proksima kandelo, la lancetojn de sia poŝ-ilujo―. Oni ne devas ankoraǔ perdi la esperojn.

Ni eliris el la salono por iri efektivigi kion li taksis kiel plej lastan rimedon.

Mia patro estis regata de la sama soporo: dum la tago kaj pasinta parto de la nokto, ne estis ĉesinta la deliro. Lia senmovo similis iomete al tiu kiun estigas la elĉerpiĝo de la lastaj fortoj: li estis kvazaǔ surda je ĉiu alvoko, kaj nur la okuloj, kiujn li malfermadis malfacile kelkajn fojojn, lasis scii ke li aǔdas; kaj lia spirado estis anhela.

Mia patrino plor-ĝemadis, sidante ĉe la lit-kapo, kun la frunto apogita sur la kusenegoj kaj tenante inter la manoj unu el tiuj de mia patro. Emma kaj Maria, helpate de Luisa, kiu tiun nokton estis veninta anstataǔigi siajn filinojn, estis preparantaj la ilojn por la banujo en kiu estis fariĝonta la sang-eltiro.

Mayn petis la lumilon; Maria alproksimigis ĝin al la lito; laǔ ŝia vizaĝo fluadis kvazaǔ nevole kelkaj larmoj, dum la kuracisto faradis la deziratan ekzamenon.

Unu horon poste, fininte jam ĉion kion li taksis kiel la ekstreman rimedon, la doktoro diris al ni:

―Kiam la horloĝo sonos la duan kaj duonon, mi devos esti ĉi tie; sed se la dormo venkos min, vokigu min.

Tuj indikante la malsanulon, li aldonis:

―Oni devas lasi lin en kompleta kvieto.

Kaj li retiriĝis dirinte kvazaǔ gaja kelkajn ŝercojn al la junulinoj pri la neceso de la maljunuloj dormi ĝustatempe: gajeco inda je dankemo, ĉar ĝi nur celadis trankviligi ilin.

Mia patrino revenis por konstati ĉu tio kion oni estis farinta dum unu horo estigas iun konsoligan efikon; sed ni sukcesis konvinki ŝin ke la kuracisto estas esper-plena por la sekva tago; kaj sufokita pro la laciĝo, ŝi ekdormis en la ĉambro de Emma, kie Luisa restis akompanante ŝin.

La horloĝo sonis la duan.

Maria kaj Emma jam sciis ke la kuracisto atendadis la montron de certaj simptomoj, kaj longan tempon gvatadis kun anhela scivolo la dormon de mia patro. La malsanulo ŝajnis pli trankvila, kaj unu fojon estis petinta akvon, kvankam per voĉo tre febla, sufiĉe komprenebla, kio igis ilin senti esperon ke la sang-eltiro okazigos bonajn rezultojn.

Emma, post vanaj penadoj por tion eviti, endormiĝis sur la fotelo ĉe la lit-kapo. Maria, komence apoge klinanta sur unu el la brakoj de la malgranda sofo kiujn ni estis okupantaj, fine elĉerpita estis lasinta fali sur ĝin la kapon, kies profilo reliefiĝadis sur la purpur-kolora damasko de la kusenegoj; detiriĝinte al ŝi, la silka ŝalo kiun ŝi surportis nigradis kuŝante sur la blanka linaĵo de la jupo, kiu kun la franĝoj interplektitaj, dank’ al la ombro ŝajnis farita el ŝaǔmoj. Meze de la silento reganta ĉirkaǔ ni oni perceptis ŝian spiradon, mildan kiel tiu de infano dormanta en niaj brakoj.

La horloĝo sonis la trian. Ĝia bruo farigis al Maria iun leĝeran movon kvazaǔ ŝi volus leviĝi en sidan pozicion; sed pliafoje la dormo estis pli forta ol ŝia volo. Kun la talio sinkinta en la vestoj kiuj de ĝi descendadis al la tapiŝo, videblis unu piedo preskaǔ infana, vestita per ruĝa pantoflo puntita de brilaĵetoj.

Mi kontempladis ŝin kun nedirebla tenero, kaj miaj okuloj, kelkfoje turniĝantaj al la lito de mia patro, denove serĉadis ŝin, ĉar mia animo estis tie, karesante tiun frunton, aǔskultante la batojn de tiu koro, esperante aǔdi je ĉiu momento iun vorton kapablan malkaŝi kelkiun el ŝiaj revoj, ĉar ŝiaj lipoj kvazaǔ provadis tiun balbuti.

Dolorplena ĝemo de la malsanulo interrompis tiun konsolan malatenton de mia spirito; kaj la realo reaperis tiom terura kia ĝi estis.

Mi alproksimiĝis al la lito; mia patro, apogita sur unu el siaj brakoj, rigardis min per persista fikseco, iom poste dirante al mi:

―Portu al mi la veston, ĉar jam estas tre malfrue.

―Estas nokte, sinjoro ―mi respondis.

―Kiel, nokte? Mi volas leviĝi.

―Tio estas neebla ― mi milde rimarkigis al li―; ĉu vi ne pensas ke tio kaǔzus al vi grandan malbonon?

Denove li lasis fali sian kapon sur la kusenegojn, kaj komencis elbuŝigi mallaǔte vortojn kiujn mi ne komprenis, dum li movadis la manojn palajn kaj maldikiĝintajn, kvazaǔ li estus faranta iun kalkulon. Vidante lin serĉi ion siaflanke, mi donis al li mian poŝtukon.

―Dankon ―li diris, kvazaǔ li parolus kun fremdulo; kaj viŝinte siajn lipojn per ĝi, li serĉis monerujon sur la lit-kovrilo kiu ĝin kaŝadis, por ĝin gardi.

Li denove endormiĝis dum kelkaj momentoj. Mi estis alproksimiĝanta al la tablo por scii je kiu horo estis komencinta la deliro, kiam, sidante sur la lito kaj flanken tirante la kurtenojn kiuj kaŝadis al li la lumon, li lasis vidi la kapon lividan kaj je konfuz-plena rigardo, dirante al mi:

―Kiu estas tie?... Hola! Hola!

Kaptita de certa nevenkebla timego, spite al tio kion anoncadis tiu deliro tiel simila al la frenezo, mi klopodis kuŝigi lin. Fiksante sur min rigardon preskaǔ timigan, li demandis:

―Ĉu li ne estis ĉi tie? Li ĵus leviĝis el tiu seĝo:

―Kiu?

Li prononcis la nomon kiun mi timis.

Post unu kvarono da horo, li denove eksidis dirante per voĉo jam pli firma:

―Ne permesu lian eniron; ke li atendu. Donu al mi la vestojn.

Mi petegis ke li ne insistu por leviĝi, sed kun ordona tono li replikis:

―Ho, kia stultaĵo!... La vestojn!

Venis al mi en la kapon ke Maria, kiu antaǔe en similaj momentoj havis sur lin tiom povan influon, povus helpi min; sed mi ne decidiĝis apartiĝi de la lito, timante ke mia patro ellitiĝu. La stato de reala debileco en kiu li troviĝis malpermesis al li resti longe sidanta, kaj li re-kliniĝis ŝajne trankvila. Tiam mi alproksimiĝis al Maria, kaj prenante ŝian manon kiu pendis sur la jupon, mi vokis ŝin per tre mallaǔta voĉo. Sen apartigi la manon de la mia, ŝi leviĝis en sidan pozicion kun la okuloj fermitaj; sed post kiam vidis min ŝi rapidis kovri siajn ŝultrojn per la ŝalo, kaj ekstarante diris al mi:

―Kio bezonatas, ha?

―Okazas ―mi respondis al ŝi― ke la deliro komenciĝis, kaj mi deziras ke vi akompanu min kaze ke la atako estu tre forta.

―Kiam ĝi komenciĝis?

―Antaǔ ĉirkaǔ unu horo.

Ŝi alproksimiĝis al la lito kvazaǔ feliĉa pro la bona novaĵo kiun mi estis donanta al ŝi, kaj malproksimiĝante de ĝi piedpinte, ŝi venis diri al mi:

―Sed li dormas denove.

―Vi tuj vidos ke tio daǔros mallonge.

―Kaj kial vi ne vekis min pli frue?

―Vi estis dormanta tiel profunde ke mi bedaǔris tion fari.

―Kaj ankaǔ Emma? Estas ŝia kulpo ke mi endormiĝis.

Ŝi alproksimiĝis al Emma kaj diris al mi:

―Rigardu kiel bela ŝi estas. Kompatinda!, ĉu ni vekos ŝin?

―Vi ja konstatas ―mi respondis al ŝi― ke doloras veki iun kiu dormas tiel.

Ŝi premis per la fingroj la suban lipon de mia fratino, kaj poste prenante ŝian kapon per ambaǔ manoj, vokis ŝin kliniĝante ĝis intertuŝiĝis iliaj fruntoj. Emma vekiĝis preskaǔ timo-plena, sed tuj ridetante, prenis en la siajn la manojn per kiuj Maria estis karesanta ŝiajn tempiojn.

Mia patro ĵus estis eksidanta per pli da facileco ol li estis farinta ĝis tiam. Li restis silenta kelkajn momentojn kaj kvazaǔ esploranta la obskurajn angulojn de la ĉambro. La junulinoj rigardadis lin terurigitaj.

―Mi iros tien! ―li fine eksplodis; mi iros ĉimomente!

Li serĉis ion sur la lito, kaj sin direktante denove al tiu kiun li kredis atendanta lin, aldonis:

―Pardonu ke mi atendigas vin unu momenton.

Kaj sin direktante al mi:

―Miajn vestojn... kio okazas?, la vestojn!

Maria kaj Emma restadis senmovaj.

―Okazas ke ili ne estas ĉi tie ― mi respondis―; oni iris serĉi ilin.

―Kial oni forportis ilin?

―Verŝajne oni iris ŝanĝi ilin.

―Sed kion signifas tiu ĉi prokrasto? ―li diris viŝante al si la ŝviton el la frunto―. Ĉu la ĉevaloj estas pretaj? ― li daǔrigis.

―Jes, sinjoro.

―Iru, kaj diru al Efraino ke mi atendas lin por ekrajdi antaǔ ol fariĝu malfrue. Rapidu, homo! Johano Anĝelo!, la kafon. Ne, ne... tio estas netolerebla!.

Kaj li alproksimiĝis al la bordo de la lito por salti teren: Maria alproksimiĝis al li dirante:

―Ne, paĉjo, ne faru tion.

―Ke mi ne faru kion? ― li respondis akre.

―Se vi ellitiĝas, ĉagreniĝos la doktoro, ĉar tio domaĝos vin.

―Kiu doktoro?

―Nu, la kuracisto kiu venis vidi vin, ĉar vi malsanas.

―Mi fartas bone, ĉu vi aǔdas?, bone!, kaj mi volas ellitiĝi. Kie estas tiu junulo, kiu ne vidiĝas?

―Necesas ke mi veku Mayn ―mi flustris en orelon al Maria.

―Ne, ne ―ŝi respondis, retenante min per unu mano kaj kaŝante per sia korpo tiun geston al mia patro.

―Sed tio estas necesa.

Sed vi ne devas lasi nin solaj. Diru al Emma ke ŝi iru veki Luisan por ke ĉi lasta voku lin.

―Tiel mi faris, kaj Emma eliris.

Jam kolera, mia patro insistadis leviĝi. Mi devis doni al li la vestojn kiujn li estis petanta kaj decidiĝis helpi lin sin vesti, antaǔe fermante la kurtenojn. Li eksaltis el la lito tuj kiam li sin kredis vestita. Li estis livida, kaj lia brovo kuntirita; senĉesa tremado movadis liajn lipojn kvazaǔ li estus regata de kolero, kaj liaj okuloj havis teruran brilon kiam ili turniĝadis en la kavoj serĉante ion ĉiudirekte. La sang-eltirita piedo malpermesis al li iri bone, kvankam li estis akceptinta mian brakon por sin apogi. Maria, starante, kun la manoj krucigitaj sur la jupo kaj lasante koni sur sia vizaĝo la zorgon kaj la doloron kiuj afliktadis ŝin, ne kuraĝis fari eĉ unu paŝon niadirekten.

―Malfermu tiun pordon ―diris mia patro alproksimiĝante al tiu kiu kondukas al la kapelo.

Mi obeis. La kapelo estis senluma. Maria urĝis sin por antaǔi nin kun unu lumilo, kaj lokante ĝin apud tiun belan bildon de la Virgulino kiu tiom multe similas al ŝi, parolis vortojn kiujn mi ne aǔdis, kaj ŝiaj okuloj petegantaj fiksiĝis larmo-vualitaj sur la vizaĝon de la bildo. Mia patro haltis sur la sojlo. Lia rigardo fariĝis malpli zorgo-plena, kaj li sin apogis pli firme sur mian brakon.

―Ĉu vi ne volas sidiĝi? ―mi demandis al li.

―Jes...bone... iru ni ―li respondis per voĉo preskaǔ dolĉa.

Mi estis denove instalinta lin sur la liton kiam eniris la doktoro: oni raportis al li pri kio estis okazinta kaj li montriĝis kontenta, post palpi lian pulson.

Duonhoron poste, Mayn alproksimiĝis denove por ekzameni la malsanulon, kiu estis profunde dormanta: preparis pocion, kaj enmanigante ĝin al Maria, li diris al ŝi:

―Vi donos tion ĉi al li, petante kun tiu via dolĉeco ke li ĝin trinku.

Ŝi prenis la pokalon kun certa timo, kaj ni alproksimiĝis al la lito dum mi portadis la lumilon. La doktoro kaŝiĝis malantaǔ la kurtenoj por observi nevidate la malsanulon.

Maria vokis mian patron per sia plej dolĉa voĉo. Vekiĝinte, li portis sian manon al la flanko, samtempe ĝemante; li fikse rigardis Maria-n, kiu lin petegadis por ke li prenu la pocion, kaj diris al ŝi:

Per kulero-plenoj; mi ne povas leviĝi.

Ŝi komencis doni al li tiamaniere la pocion.

―Ĉu ĝi estas dolĉa? ―ŝi demandis al li.

―Jes, sed jam sufiĉas tio.

―Ĉu vi estas tre dormema?

―Jes. Kiu horo estas?

―Baldaǔ mateniĝos.

―Kion pri via panjo?

―Ŝi ripozas momenton. Prenu unu plian kuler-plenon da tio ĉi kaj poste vi dormos kontentige.

Per la kapo li indikis ne. Maria serĉis la okulojn de la kuracisto por konsulti lin, kaj li faris geston por ke ŝi donu al li pli da pocio. La malsanulo oponadis, kaj farante signon kvazaǔ ŝi volus trinketi la enhavon de la pokalo ŝi diris al li:

―Sed ĝi estas tre bongusta. Unu plian kuler-plenon, unu plian, kaj neniun pli.

La lipoj de mia patro kuntiriĝis provante rideti, kaj akceptis la likvaĵon. Maria sekigis ilin al li per sia poŝ-tuko, dirante al li per la sama tenereco per kiu ŝi kutimis adiaǔi Johanon post lasi lin kuŝanta:

―Nu, bone: kaj nun dormu komforte.

Kaj ŝi fermis la kurtenojn.

―Kun tia flegistino kia vi ―observis la doktoro dum ŝi lokadis la lumilon sur la tablon― mortus neniu el miaj malsanuloj...

―Ĉu tio signifas ke jam...? ―ŝi interrompis lin.

―Mi respondas pri ĉio.