Maria/Ĉapitro XXXVI

El Vikifontaro
Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 162-169)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO XXXVI.

Ni estis alvenintaj. Surprizis min vidi malfermitaj la fenestroj de la ĉambro de mia patrino. Mi estis helpinta ŝin deseliĝi kaj estis farinta la samon kun Maria kiam Eloisa eliris por akcepti nin, indikante per signoj ke ni ne faru bruon.

―Paĉjo ―ŝi diris ― re-enlitiĝis, ĉar li ne fartas bone.

Nur Maria kaj mi povis imagi la kaǔzon, kaj niaj rigardoj renkontiĝis por diri ĝin. Ŝi kaj mia patrino eniris senprokraste por vidi mian patron; mi postiris ilin. Kiam li eksciis ke ni estis zorgintaj, li diris al ni kun voĉo balbuta pro la frido-tremo:

―Tio estas nenio: verŝajne mi leviĝis senprudente, kaj malvarmumis.

Li havis la manojn kaj la piedojn rigidaj kaj la frunton arda.

Duonhoron poste, Maria kaj mia patrino jam portis negliĝon. Oni servis la tag-manĝon, sed ili ne ĉeestis en la manĝo-ĉambro. Kiam mi estis leviĝanta el la tablo, Emma alvenis diri ke mia patro atendas min.

La febro estis leviĝinta. Maria staris, apogita al unu el la kolonoj de la lito: Emma ŝiaflanke kaj mia patrino ĉe la lit-kapo.

―Estingu kelkajn el tiuj lumiloj ―diris mia patro ĝuste kiam mi eniris.

Nur unu estis lumanta, kaj situis sur la tablo kiun al li kaŝadis la kurtenoj.

―Jam Efraino estas ĉi tie ― mia patrino diris al li.

Ŝajnis al ni ke li ne estis aǔdinta. Post unu momento, li diris kvazaǔ por si:

―Ekzistas nur unu rimedo al ĉi tio. Kial ne venas Efraino por fini ĉion per unu fojon kaj por ĉiam?― Mi rimarkigis al li mian ĉeeston.

―Bone ―li daǔrigis―; alportu ilin por la subskribo.

Mia patrino tenis la frunton apogita sur unu el la manoj. Maria kaj Emma klopodadis scii, rigardante min, ĉu vere ekzistas tiuj leteroj.

―Kiam vi estos pli mallaca oni plenumos ĉion pli bone.

―Kia ulo!, kia ulo! ―li murmuris; kaj tuj restis duon-dormita.

Mia patrino vokis min al la salono kaj diris:

―Ŝajnas al mi ke ni devas voki la kuraciston: Kion vi opinias?

―Mi kredas ke oni devas voki lin; ĉar kvankam la febro ĉesu, oni perdas nenion venigante lin, kaj se...

―Ne, ne ― interrompis ŝi―: ĉiufoje kiam iu malsano trafas lin ĉimaniere, ĝi estas serioza.

Sendinte dungiton serĉi la kuraciston, mi revenis flanken al mia patro, kiu pliafoje estis vokanta min.

―Je kiu horo vi revenis? ―li demandis al mi.

―Antaǔ pli ol unu horo.

―Kie estas via patrino?

―Mi iros voki ŝin.

―Ŝi sciu nenion.

―Jes, sinjoro; trankviliĝu.

―Ĉu vi metis tiun postskribon al la letero?

―Jes, sinjoro.

―Ĉu vi eligis el la ŝranko tiun korespondaĵon kaj la ricev-atestojn?

Lin certe regadis la ideo ripari la perdon kiun li estis suferinta. Mia patrino estis aǔdinta tiun ĉi lastan dialogon, kaj kiam li ŝajnis ekdormi, ŝi demandis al mi:

―Ĉu via patro ricevis iun nekonvenaĵon dum ĉi tagoj? Ĉu li ricevis iun malbonan novaĵon? Kion li ne volas ke mi sciu?

―Okazis nenio, nenion oni kaŝas al vi ―mi respondis, ŝajnante la plej grandan naturecon kiun mi kapablis montri.

Nu bone, kion signifas tiu deliro? Kiu estas la individuo pri kiu li ŝajnas plendi?... Pri kiu letero li tiom parolas?

―Mi ne povas diveni tion, sinjorino.

Ŝi ne kontentiĝis per miaj respondoj; sed mi ne devis doni al ŝi aliajn.

Je la kvara posttagmeze alvenis la kuracisto. La febro ne estis cedinta, kaj la malsanulo daǔrigadis deliri kelkajn tempetojn, kaj duondormi kelkajn aliajn. Ĉiuj hejmaj remedoj kiujn oni aplikis al li por la supozita malvarmumo, rezultis ĝis tiam ne efikaj.

Ordoninte prepari tino-banujon kaj ĉion necesan por apliki al mia patro iujn kupojn, la kuracisto iris kun mi al mia ĉambro. Dum li preparadis pocion, mi klopodis koni lian opinion pri la malsano.

―Temas probable pri cerba febro ― li diris al mi.

―Kaj tiu doloro pri kiu li plendas, en la hepata regiono?

―Ĝi neniel rilatiĝas al la cetero, sed ne estas nekonsiderinda.

―Ĉu la malsano ŝajnas al vi tre serioza?

―Tiamaniere kutime komenciĝas ĉi tiuj febroj, sed se oni pritraktas ilin ĝustatempe, multfoje oni sukcesas superi ilin. Ĉu via patro multe laciĝis dum ĉi tagoj?

―Jes, sinjoro: ni restis ĝis hieraǔ en la malsupraj bienoj, kaj li havis multon por fari.

―Ĉu trafis lin iu ajn kontraǔaĵo, iu ĉagreno?

―Mi kredas ke mi devas paroli al vi kun la klareco kiun postulas la cirkonstancoj. Antaǔ tri tagoj li ricevis la sciigon ke iu negoco sur kies favora sukceso li bezonis kalkuli, estis fiaskinta.

―Kaj ĉu tio faris sur lin granda impreso? Pardonu min se mi parolas al vi ĉimaniere; mi taksas nepre necesa fari tion. Vi havos okazojn dum viaj studoj, kaj pli ofte dum la praktikado, por konvinkiĝi ke ekzistas malsanoj kiuj originante el anim-suferoj, ŝajnigas la simptomojn de aliaj, aǔ komplikiĝas per tiuj plej konataj de la scienco.

―Vi povas esti preskaǔ certa ke tiu fiasko pri kiu mi parolis al vi, estis la ĉefa kaǔzo de la malsano. Tamen estas necesa informi vin ke mia patrino ignoras la okazintaĵon, ĉar mia patro tion ordonis por eviti al ŝi la rezultantan aflikton.

―Do bone: vi agis perfekte parolante al mi tiamaniere: estu certa ke mi scios prudente utiligi la sekreton. Mi tre bedaǔras ĉion tion! Ek de nun ni paŝos laǔ irejo pli konata. Iru ni ― li aldonis ekstarante, kaj prenante la pokalon en kiu li estis miksinta la drogojn―: mi kredas ke tio efikos tre bone.

Estis jam la dua frumatene. La febro estis cedinta eĉ ne unu punkton.

Maldorminte ĝis tiu horo, la kuracisto foriris, varme petante ke oni voku lin se prezentiĝus iu alarma simptomo.

En la ĉambro, preskaǔ senluma, reĝis profunda silento.

Mia patrino daǔre sidadis sur brak-seĝo apud la lit-kapo: el la movado de ŝiaj lipoj kaj el la direkto de ŝiaj rigardoj, fiksaj sur unu Ecce Homo pendanta super la pordo kiu el la salono enirigis al la ĉambro, oni povis konkludi ke ŝi estas preĝanta. Pro la vortoj kiujn el la deliro de mia patro ŝi estis kombininta, jam nenio el la okazintaĵo estis al ŝi kaŝita. Piede de la lito, surgenue sur iu sofo kaj duon-kaŝita de la kurtenoj, Maria klopodadis redoni varmon al la piedoj de la malsanulo, kiu denove estis plendinta pro malvarmo. Mi alproksimiĝis por diri al ŝi tre malllaǔte:

―Iru ripozi tempeton.

―Kial? ―ŝi respondis levante la kapon, kiun ŝi tenis apoganta sur unu el la brakoj: kapon tiel belan ĉe la neglekto de la maldormo samkiel kiam ĝi sin prezentis delikate ornamita ĉe la promenado de la antaǔa mateno.

―Ĉar estos nekonvena al vi pasigi la tutan nokton maldorme.

―Ne kredu tion; kioma horo estas?

―Estas preskaǔ la tria.

―Mi ne estas laca; baldaǔ ektagiĝos; dormu vi, dume, kaj se estus necesa mi vokigos vin.

―Kiel estas la piedoj?

―Ha!, tre malvarmaj.

―Permesu ke mi anstataǔu vin tie kelkajn momentojn, kaj poste mi iros dormi.

―Bone ― ŝi respondis leviĝante kun prudento por ne fari la minimuman bruon.

Ŝi donis al mi la broson, ridete montrante al mi kiel mi devis man-teni ĝin por froti la plandojn. Post kiam mi okupis ŝian lokon, ŝi diris al mi:

―Tio daǔros nur unu momenton, dum mi iros vidi kio okazas al Johano kaj mi revenos.

La infano estis vekiĝinta kaj vokadis ŝin, surprizita ne vidante ŝin apude. Aǔdiĝis poste la voĉo mallaǔta de Maria kiu diradis karesajn vortojn al Johano por konvinki lin ne ellitiĝi, kaj la brueto de la kisoj per kiuj ŝi karesadis lin. Baldaǔ la horloĝo indikis la trian; Maria revenis kaj postulis sian sidlokon.

―Ĉu jam estas tempo por la pocio? ―mi demandis al ŝi.

―Mi opinias ke jes.

―Demandu al mia patrino.

Dum ĉi lasta portadis la pocion kaj mi la lumilon, ni alproksimiĝis al la lito. Ĉe niaj vokoj mia patro malfermis la okulojn, rimarkinde ruĝajn, kaj klopodis ombri ilin per unu mano, ĝenigite de la lumo. Oni petis al li trinki la pocion. Li leviĝis plendante denove pro la doloro ĉe la dekstra flanko; kaj observinte per nefirma rigardo tion kio ĉirkaǔis lin, li diris kelkajn vortojn inter kiuj oni aǔdis “soifo”.

―Tio ĉi kvietigos ĝin ― diris mia patrino prezentante al li la pokalon.

Li lasis sin fali sur la kusenojn, dirante, dum li portadis ambaǔ manojn al la cerbo:

―Ĉi tie!

Pliafoje ni sukcesis ke li streĉu sian forton por leviĝi; sed vane.

La aspekto de mia patrino lasis koni kiom tiu malvigleco senkuraĝigas ŝin.

Eksidante sur la bordo de la lito kaj sin apogante sur la kusenoj, Maria diris al la malsanulo per sia plej karesa voĉo:

―Paĉjo, klopodu leviĝi por trinki tion ĉi; mi helpos vin.

―Ni provu, karulino ―li respondis per febla voĉo.

Ŝi sukcesis apogi lin sur sian sinon, dum ŝi subtenadis lin ĉe la dorso per la maldekstra brako. La nigraj plektoj de Maria ombris tiun blankan kaj respektindan kapon al kiu tiom tenere ŝi donadis sian sinon kiel kusenon.

Tuj post kiam li trinkis la pocion, mia patrino enmanigis al mi la pokalon kaj Maria denove situis delikate mian patron sur la kusenojn.

―Ha, mia Dio!, kiel li malfortiĝis! ―ŝi diris al mi per tre mallaǔta voĉo, kiam poste ni estis apud la tablo sur kiun ŝi estis situanta la lumilon.

―Tiu pocio estas narkota ―mi indikis al ŝi por ŝin trankviligi.

―Sed la deliro jam ne estas tiel persista. Kion diris al vi la kuracisto?

―Ke necesas atendi tempeton por prepari rimedojn pli fortajn.

―Iru kuŝiĝi, ĉar ni estas sufiĉaj: aǔskultu, estas la tria kaj duono. Mi vekos Emma-n por ke ŝi akompanu min, kaj vi sukcesos iom ripozigi ankaǔ panjon.

―Vi paliĝis: tio treege nocos al vi.

Ŝi staris fronte al la spegulo de la tualeto-tablo de mia patrino, kaj sin rigardis pasante la manojn sur la tempiojn por duon-aranĝi la hararon, samtempe respondante al mi:

―Ne tiom: vi vidos ke oni rimarkos nenion al mi.

―Eblas, se vi nun ripozos iomete; mi vokigos vin kiam estos tage.

Mi sukcesis ke ili tri lasu min sola, kaj mi eksidis ĉe la lit-kapo. La dormo de la malsanulo daǔrigis malkvieta, kaj kelkfoje oni perceptis malbone elbuŝitajn vortojn en lia deliro.

Dum unu horo defilis en mia fantazio ĉiuj hororaj scenoj kiuj postvenus iun sorto-baton, pri kiu mi ne kapablis plupensi sen ke mia koro kuntiriĝu dolorige.

Jam ekmateniĝadis: kelkaj lumaj linioj eniradis tra la fendoj de la pordoj kaj fenestroj; la lumo de la lampo pli kaj pli paliĝadis: oni jam aǔdis la kantojn de la insekto-manĝaj birdoj kaj tiujn de la korto-birdoj.

Eniris la kuracisto.

―Ĉu oni vokis vin?

―Ne; sed mi bezonas esti ĉi tie nun. Kiel li teniĝis?

Mi indikis al li kion mi estis observinta; li palpis la pulson, samtempe rigardante sian horloĝon.

―Absolute nenio ―li diris kvazaǔ al si mem―. Kaj la pocio?

Li ĝin trinkis unu plian fojon.

―Donu ni al li plian dozon; kaj por ne ĝeni lin denove, ni nun aplikos al li la kaǔstikaĵojn.

Ni faris ĉion kun la helpo de Emma.

La kuracisto estis videble maltrankvila.