Saltu al enhavo

Maria/Ĉapitro LIII

El Vikifontaro
Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 265-267)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Je la dekunua horo de la nokto de la dudek naŭa mi apartiĝis de la familio kaj de Maria en la salono. Mi restis sendorma en mia ĉxambro ĝis mi aŭdis la horloĝon sonorigi la unuan de la mateniĝo, unua horo de tiu tago tiomtempe timata kaj kiu fine estis alvenanta; mi ne volis ke ĝiaj unuaj momentoj trovu min dormanta.

Kun la sama vesto kiun mi porti mi kuŝiĝis sur la liton je la dua. La tuko de Maria, ankoraŭ odoranta per la parfumo kiun ŝi ĉiam uzadis, ĉifita de ŝiaj manoj kaj humidiĝita per ŝiaj larmoj, ricevadis sur la kusenon tiujn kiuj ruladis el miak okuloj kiel el fonto neniam elĉerpiĝonta.

Se tiujn kiujn ankoraŭ mi verŝas rememorante la tagojn antaŭajn al mia forvojaĝo, povus taŭgi por inki la plumon dum mi rakontas pri ĉi tiuj; se al mia menso eblus eĉ ununuran fojon, kvankam dum unu sola momento, eltiri el mia koro ĝian tutan doloran sekreton por ĝin malkaŝi, la liniojn kiujn mi estas skizonta estus belaj por tiuj kiuj multe ploris, sed eble fatalaj por mi. Ne eblas al ni por ĉiam delektiĝi per iu amata aflikto: samkiel la bedaŭraj, la plaĉaj horoj forfuĝas. Se iam oni koncedus al ni reteni ilin, Maria estus sukcesinta igi pli malrapidaj tiujn kiuj antaŭis nian adiaŭon. Sed ha! ĉiuj, surdaj al ŝiaj plorsingultoj, blindaj antaŭ ŝiaj larmoj, forflugis, kaj flugadis promesante reveni!

Iu nerva ektremo vekis min du aŭ tri fojojn kiam la dormo sukcesis kvietigi min. Tiam miaj rigardoj esploradis tiun ĉambron jam malplenigitan kaj senordan pro la vojaĝpreparoj, ĉambron en kiu mi atendis tiomajn fojojn la aŭrorojn de tagoj feliĉaj. Kaj mi klopodadis denove akiri la dormon interrompitan, ĉar tiamaniere mi revidadis ŝin tiom bela kaj pudora kiel okaze de la unuaj vesperoj de niaj promenoj post mia reveno hejmen; enpensa kaj silenta kiel ŝi kutimis fariĝi kiam mi faradis al ŝi miajn unuajn konfidencojn, en kiuj preskaŭ nenion estis interdirintaj niaj lipoj kaj tiom multe niaj rigardoj kaj ridetoj; konfidante al mi kun voĉo mallaŭta kaj trema la infanajn sekretojn de sia ĉastega amo, kun siaj okuloj fine malpli timidaj antaŭ la miaj, por lasi al mi vidi en ili sian animon por ke mi reciproke montru al ŝi la mian... La bruo de unu plorsingulto denove tremigadis min: la bruo de tiu kiu malbone sufokita estis elirinta el ŝia sino tiun nokto ĉe nia disiĝo!

Jam antaŭ ol la kvina kaj post granda zorgado kaŝi la spurojn de tiom doloriga sendormo, mi promenadis en la koridoro, ankoraŭ obskura. Tre baldaŭ mi vidis brili lumo tra la fendoj de la ĉambro de Maria, kaj poste mi aŭdis la voĉon de Johano kiu vokis ŝin.

La unuaj radioj de la suno ĉe la leviĝo vane penadis disŝiri la densan nebulon kiu simile al vualo senlima kaj vapora pendadis el la pintoj de la montoj, ŝvebe sterniĝante ĝis la malproksimaj ebenaĵoj. Sur la okcidentaj montoj, puraj kaj bluaj, poste flavecis la temploj de Kalio, kaj piede de la flankoj sin montris blankaj kiaj arigitaj gregoj la vilaĝoj Jumbo kaj Viĥes.

Johano Anĝelo, post alporti al mi la kafon kaj seli mian nigran ĉevalon, kiu senpacience nigrigadis per siaj tretoj la herbon sub la oranĝ-arbo al kiu ĝi estis ligita, atendadis min plorema, apogita al la pordo de mia ĉambro, kun la gamaŝoj kaj la spronetoj enmane: surmetante ilin al mi, lia ploro faladis per egaj gutoj sur miajn piedojn.

—Ne ploru —mi diris al li, penante doni firmecon al mia voĉo—: kiam mi revenos, vi jam estos plenkreskulo, kaj ne plu apartiĝos de mi. Dume, ĉiuj amos vin multe en la hejmo.

Estis alveninta la momento kunigi ĉiujn miajn fortojn. Miaj spronoj resonis en la salono, kiu estis vakua. Mi puŝis la pordon duonfermitan de la kudro-cambro de mia patrino, kiu sin ĵetis el la sidilo kiun ŝi okupis al miaj brakoj. Ŝi sciis ke la elmontroj de sia ĉagreno povus febligi mian animon, kaj inter singulto kaj singulto ŝi klopodis paroli al mi pri Maria kaj fari al mi tenerajn promesojn.

Ĉiuj estis humidigintaj mian bruston per sia ploro. Emma, kiu estintis la lasta, sciante kion mi estis serĉanta ĉirkaŭ mi kiam mi liberigis min de ŝiaj brakoj, indikis al mi la pordon de la kapelo, kaj mi eniris en ĝin. Sur la altaro radiadis sian duonflavan splendon du lumiloj: Maria, sidante sur la tapiŝo, sur kiu reliefiĝis la blankeco de ŝiaj vestoj, eligis debilan krion kiam ŝi sentis min, kaj denove lasis fali la senplektan kapon sur la sidilon sur kiu ŝi tenis ĝin apoge klinita kiam mi eniris. Kaŝante tiamaniere al mi la vizaĝon, ŝi levis la dekstran manon por ke mi prenu ĝin: duone surgenue, mi banis ĝin per larmoj kaj ĝin kovris per karesoj; sed kiam mi ekstaris, kvazaŭ timante ke mi jam foriru ŝi leviĝis subite por alkroĉi sin singultante al mia kolo. Mia koro estis gardinta por tiu momento preskaŭ ĉiujn siajn larmojn.

Miaj lipoj apogiĝis sur ŝian frunton… Maria, skuante timigita la kapon, ondigis la buklojn de sia hararo, kaj kaŝante la vizaĝon sur mian bruston, etendis unu el la brakoj por indiki al mi la altaron. Emma, kiu estis ĵus enirinta, ricevis ŝin senkonscia sur sian sinon, kaj samtempe per peteganta gesto invitis min foriri. Kaj mi obeis.


Jam du semajnojn mi estis en Londono, kaj iun vesperon mi ricevis leterojn de la familio. Mi rompis per tremaj manoj la pakaĵeton, fermitan per la sigelo de mia patro. Enestis unu letero de Maria. Antaŭ ol disfaldi ĝin, mi serĉis en ĝi tiun parfumon, tre konatan de mi, de la mano kiu ĝin estis skribinta: ĝi ankoraŭ restis; en la leterfaldoj troviĝis peceto da lili-kaliko. Miaj nubaj okuloj vane klopodis legi la unuajn liniojn. Mi malfermis unu el la balkonoj de mia ĉambro, ĉar ŝajnis al mi ne sufiĉa la interna aero...