Saltu al enhavo

Maria/Ĉapitro LX

El Vikifontaro
Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 297-299)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

La postan tagon je la kvara posttagmeze mi alvenis al la altaĵo de la Krucoj. Mi deseliĝis por treti tiun grundon de kie mi adiaŭis por mia malbono la naskiĝteron. Mi revidis tiun valon de la Rivero Kaŭka, regionon tiom belan kiom jam malfeliĉan.Tiomfoje mi estis revinta ekvidi ĝin de tiu monto, ke havante ĝin antaŭ mi kun ĉiu ĝia grandiozeco, mi rigardadis ĉirkaŭ mi por konvinkiĝi ke tiumomente ĝi ne estas ludilo de iu sonĝo. Mia koro pulsadis rapide kvazaŭ ĝi antaŭsentus ke baldaŭ kliniĝus sur ĝin la kapo de Maria; kaj miaj oreloj arde deziradis kapti en la vento unu ŝian perditan voĉon. Miaj okuloj fikse rigardadis la montetojn lumoplenajn piede de la malproksima monto-ĉeno.

Laŭrenco ĵus estis atinginta min portante per la dekstra mano belan ĉevalon blankan, kiun li estis ricevinta en Tokota’ por ke rajdante sur ĝi mi kovrus la lastajn tri leŭgojn de la tago.

—Rigardu —mi diris al li kiam li estis selonta ĝin por mi, kaj mia brako montradis al li la blankan punkton de la monto-ĉeno kiun mi ne povis ĉesi rigardi—;morgaŭ tiuĉihore ni estos tie.

—Sed tie por kio?

—Kiel!?

—La familio troviĝas en Kalio.

—Vi tion ne estis dirinta al mi: kial ili venis ĉi tien?

—Hieraŭ nokte Justo rakontis al mi ke la fraŭlino ankotaŭ fartas tre malbone.

Dirante ĉi tion Laŭrenco ne rigardadis min, kaj li ŝajnis al mi kortuŝita.

Tremante mi suriris sur la ĉevalon kiun li prezentis jam selita al mi, kaj la temperamenta besto komencis descendi rapide kaj preskaŭ fluge laŭ la ŝton-abunda pado.

La vespero estis estingiĝanta kiam mi transiris la lastan kreston de la Etmontoj. Impeta vento okcidenta zumadis ĉirkaŭ mi inter la rokoj kaj veprejoj malordigante la abundajn krinojn de la ĉevalo. Fore ĉe la horizonto mia maldekstraflanke jam ne videblis la blanka domo de miaj gepatroj sur la sombraj flankoj de la montaro; kaj dekstraflanke, tre malproksime, sub indigo-blua ĉielo, oni ekvidadis ekbriloj de la maso de l’ Huila duon-kovrita de flosantaj brumoj.

Kiu tion kreis, mi diradis al mi mem, tiu ne povas ankoraŭ detrui la plej belan el siaj kreitoj kaj kion Li volis ke mi pleje amu. Kaj mi denove bremsadis en mia koro plor-singultojn kiuj sufokadis min.

Mi jam estis lasanta je mia maldekstra flanko la puran kaj plezurigan ebenaĵon de l’ Penjono, indan je sia bela rivero kaj je miaj agrablaj infan-memoroj. La urbo ĵus estis ekdormiĝinta sur sia verda kaj remburita lito: kiel bando de enormaj birdoj ŝvelantaj serĉe de siaj nidoj, oni distingadis sur ĝi, briligataj de la luno, la foliarojn de la palmarboj.

Mi devis kunigi ĉion restantan el mia kuraĝo por voki ĉe la pordo de la domo. Iu servisto malfermis. Deseliĝante mi ĵetis la bridojn en liajn manojn kaj rapidege trairis la vestiblon kaj parton de la koridoro kiu min apartigis de la enirejo de la salono: ĝi estis senluma. Mi estis irinta malmultajn paŝojn kiam mi aŭdis krion kaj sentis min ĉirkaŭbrakata.

—Maria!, mia Maria! —mi ekkriis premante sur mian koron tiun kapon ofertatan al miaj karesoj.

—Ha!, ne, ne. Mia Dio! —ŝi interrompis min plor-singulte.

Kaj apartiĝante de mia kolo ŝi falis sur la apudan sofon: ŝi estis Emma.

Ŝi portis nigrajn vestojn, kaj la luno nun banadis ŝian vizaĝon lividan kaj plenan de larmoj.

Tiumomente malfermiĝis la pordo de la ĉambro de mia patrino. Ŝi, balbutante kaj kovrante min per siaj kisoj, trenis min inter la brakoj ĝis la sidilo sur kiu Emma statis muta kaj senmova.

—Kie ŝi estas, do, kie ŝi estas? — mi kriis stariĝante.

—Filo mia! ekkriis mia patrino per la plej profunde dolĉa voĉo kaj repremante min sur sian bruston—: en la ĉielo!

Io simila al ponarda klingo enpenetris en mian cerbon: mankis la lumo al miaj okuloj kaj aero al mia brusto. La morto estis vundanta min... Ĝi, tiom kruela kaj senkompata, kial ĝi ne sciis vundi?...