Maria/Ĉapitro II

El Vikifontaro
Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 10-12)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO II.

Post ses jaroj, la lastaj tagoj de luksa aŭgusto bonvenigis min ĉe la reveno al mia gepatra valo. Mia koro elverŝiĝis pro patruja amo. Estis jam la lasta tago de la vojaĝo, kaj min ĝojigis la plej parfumita mateno de la somero. La ĉielo havis bluan palan tinkturon: orienten kaj super la altegaj vertoj de la montoj, malhele kiel funebra vesto, vagis kelkaj ornubetoj, kiel diafana turbangazo de dancistino etenditaj per ama elspiro. En la sudo flosis nebuloj kiuj dum la nokto estis kovrintaj la malproksimajn montojn. Mi iris tra ebenaĵoj de verdaj herbaĵoj, aspergitaj per riveretoj kies trairon obstrukciis belegajn brutarojn, kiuj forlasis siajn ripozlokojn por penetri la lagojn aŭ vojetojn volbatajn per florantaj eritrenoj kaj foliriĉaj fikusoj. Miaj okuloj estis fiksiĝintaj avide en tiuj lokoj duonkaŝaj al la vojaĝanto per la multjar-altaj bambupintoj; en tiuj farmbienoj kie mi lasis virtajn kaj amikajn homojn.* En tiaj momentoj ne estus kortuŝinta mian koron la arioj de U. La parfumoj kiujn mi enspiris estis tiel ĝuodonaj kompare al tiu de la luksaj vestaĵoj de ŝi, la kanto de tiuj birdoj sen nomo havis harmoniojn tiom dolĉaj al mia koro!

Mi estis muta antaŭ tiom da beleco, kies bildo mi estis kredinta konservi en la memoro ĉar kelkaj el miaj strofoj, admirataj de miaj kundisĉiploj, pale reflektis tiun belecon. Kiam en dancejo, inundata de lumo, plena de voluptaj melodioj, de mil miksitaj aromoj, de susuroj de tiom da longaj roboj de ravaj virinoj, ni trovis ŝin, tiun pri kiu ni sonĝis kiam ni estis 18-jaraĝaj, kaj fuĝa rigardo ŝia bruligas nian frunton, kaj ŝia voĉo mutigas dum momento ĉiun alian voĉon por ni, kaj ŝiaj floroj lasas post si nekonatajn esencojn; tiam ni falas en ĉielan senpovecon: nia voĉo estas senpotenca, ŝian voĉon niaj oreloj jam ne aŭskultas , niaj rigardoj ne povas sekvi ŝin. Sed kiam,la menso refreŝigita,ŝi revenas al la memoro horojn poste, niaj lipoj murmuras kantojn de laŭdo, kaj estas tiu virino, estas ŝia ĉarmo, estas ŝia rigardmaniero, estas ŝia leĝera paŝo sur la tapiŝoj, kio imitas tiun kanton, kiun la mondo kredos ideala. Tiel la ĉielo, la pampoj kaj la montopintoj de Kaŭka mutigas tiujn kiuj rigardadas ilin. La grandaj belecoj de la kreaĵo ne povas samtempe esti vidataj kaj prikantataj: estas necese ke ili reiru al la animo, paligitaj per la fidela memoro.

Antaŭ la subiro de la suno, mi jam estis vidinta la domon de miaj gepatroj blanke brili sur la flanko de la monto. Alproksimiĝante al ĝi mi kalkulis kun sopirega rigardo la grupojn de salikoj kaj oranĝarboj, tra kiuj mi vidis trairi iom poste la lumojn kiuj disradiis en la ĉambrojn.

Fine mi spiris tiun odoron neniam forgesitan de la fruktoĝardeno en kies vido mi kreskis. La hufferoj de la ĉevaloj sparkbrilis sur la ŝtonplanko de la korto. Mi aŭdis nedifineblan krion; estis la voĉo de mia patrino: estis la supera plezuro kiu kortuŝis senkulpan karakteron.

Kiam mi klopodis rekoni en la virinoj kiuj venis, la fratinojn neviditajn ekde infaneco, Maria staris apud mi, kaj gardis ŝiajn okulojn larĝaj, la palpebroj borderitaj de longaj okulharoj. Estis ŝia vizaĝo tiu kiu kovriĝis per la plej rimarkinda hontruĝo kiam ĉe la rulo de mia brako en ŝiaj ŝultroj frotiĝis kontraŭ ŝia talio; kaj ŝiaj okuloj estis malsekigitaj, eĉ ĉe la rideto responde de mia unua estima esprimo, kiel tiu de infano kies ploro silentiĝis al patrina kareso.