Maria/Ĉapitro III

El Vikifontaro
Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 12-14)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO III.

Je la oka ni iris al la manĝejo, kiu pitoreske situis en la orienta parto de la domo. El ĝi oni vidis la nudajn montopintojn sur la stelplena fono de la ĉielo. La ventetoj de la dezerto pasis tra la ĝardeno plukantaj aromojn por veni ludi en la rozujoj kiuj ĉirkaŭis nin. La ŝanĝebla vento lasis nin aŭdi dum momentoj la muĝon de la rivero. Tiu naturo ŝajnis paradigi la tutan belecon de ĝiaj noktoj, kvazaŭ por akcepti amikan gaston.

Mia patro okupis la kapon de la tablo kaj sidigis min ĉe sia dekstro; mia patrino sidiĝis maldekstre, kiel kutime; miaj fratinoj kaj la infanoj sidis laŭplaĉe, kaj Maria restis vidalvide al mi.

Mia patro, kies hararo blankiĝis dum mia foresto, direktis al mi kontentajn rigardojn kaj ridetis per tiu maniero malica kaj samtempe dolĉa, kiun neniam mi vidis sur aliaj lipoj. Mia patrino parolis malmulte, ĉar en tiu momento ŝi estis pli feliĉa ol ĉiuj kiuj ĉirkaŭis ŝin. Miaj fratinoj klopodis igi min gustumi la manĝetojn kaj dolĉaĵojn: kaj ruĝiĝis tiu al kiu mi direktis flatan vorton aŭ ekzamenan rigardon. Maria persiste kaŝis al mi siajn okulojn; sed mi povis vidi en ili la brilon kaj belecon de la virinoj de ŝia raso, en la du aŭ tri fojoj kiam, kontraŭ ŝia volo, ili trafis plene miajn; ŝiaj ruĝaj lipoj, humidaj kaj gracie aŭtoritataj, montris nur dummomente la vualitan delikatecon de ŝia beleta dentaro. Kiel miaj fratinoj,ŝi havis la abundan malhel-brunan hararon aranĝita per du harplektaĵoj, kaj sur la komenco de unu el ili estis videbla ruĝa dianto. Ŝi portis kustumon de leĝera muslino, preskaŭ blua, el kiu nur malkovriĝis parto de la korsaĵo kaj la jupo, ĉar skarpo de fajna kotono, purpurkolora, okultis ŝiajn mamojn ĝis la bazo de la gorĝo blankece malbrila. Kiam ŝi remetis siajn harplektaĵojn al la dorso, de kie ili rulis kiam ŝi kliniĝis por servi, mi admiris la malantaŭon de ŝiaj brakoj delice formitaj, kaj ŝiajn manojn konservitajn kiel tiuj de reĝino.

Post la verpermanĝo, la sklavoj levis la tablotukojn; unu el ili preĝis la Patro Nia kaj ni la mastroj kompletigis lian preĝon.

La konversacio fariĝis tiam konfidenca inter miaj gepatroj kaj mi.

Maria prenis en siaj brakoj la infanon kiu dormis en sia sino, kaj miaj fratinoj sekvis ŝin al la ĉambroj: ili amis ŝin multe kaj konkuris pri ŝia kareco.

Jam en la salono, mia patro, por retiriĝi, kisis la frunton de siaj filinoj. Mia patrino volis ke mi vidu la ĉambron destinitan por mi . Miaj fratinoj kaj Maria, malpli timemaj jam, volis observi kian efekton kauzis en mi la atenton per kiu ĝi estis ornamita. La ĉambro troviĝis en la ekstremo de la antaŭa koridoro de la domo: ĝia unusola fenestro havis en la ena parto la alton de komforta tablo. En tiu momento, la ŝutroj kaj la kradoj estis malfermaj, kaj eniris tra ĝi florplenaj branĉoj de la rozujo por finornami la tablon, kie la bela vazo de blua porcelano kies ujo estis plenŝtopita de lilioj blankaj kaj bluaj, diantoj kaj purpuraj konvolvuloj de la rivero. La kurtenoj de la lito estis el blanka gazo pendigita al la kolumnoj per larĝaj rozkoloraj rubandoj; kaj apud la kapkuseno, pro la patrina delikateco, estis la malgranda Suferanta Dipatrino kiu servis al mi en miaj akolitaj deĵoroj kiam mi estis knabo. Kelkaj mapoj, komfortaj seĝoj kaj bela lavilaro kompletigis la meblaron kaj mastrum-necesitaĵojn.

— Kiajn belajn florojn! – mi ekkriis vidinte ĉiujn kiuj de la ĝardeno kaj de la florujo kovris la tablon.

— Maria rememoradis kiom agrablaj ili estis al vi – observis mia patrino.

Mi turnis la okulojn por danki ŝin, kaj ŝiaj kvazaŭ penadis elteni tiufoje mian rigardon.

— Maria – mi diris - gardu ilin por mi, ĉar ili estas nocaj en la ĉambro kie oni dormas.

— Ĉu vere? – ŝi respondis -; mi remetos freŝajn morgaŭ.

Kiom dolĉa estis ŝia elparolo!

— Ĉu estas tiom da ili?

— Multege; oni anstataŭos ilin ĉiutage.

Post kiam mi patrino ĉirkaŭbrakis min, Emma etendis al mi sian manon, kaj Maria, lasante dummomente sian, ridetis kiel en la infanaĝo al mi: tiu kaveta rideto estis tiu de la knabineto de miaj infanaj amoj, surprizigita en la vizaĝo de virgulino de Rafaelo.