Maria/Ĉapitro XV

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Ĉapitro XIV Indekso : Maria
de Jorge Isaacs
Tradukita de Andrés Turrisi, Detlef Karthaus kaj Ruben' Torres
Ĉapitro XV
Ĉapitro XVI
Tradukata ekde 2005.


XV

Cuando salí al corredor que conducía a mi cuarto, un cierzo impetuoso columpiaba los sauces del patio; y al acercarme al huerto, lo oí rasgarse en los sotos de naranjos, de donde se lanzaban las aves asustadas. Relámpagos débiles, semejantes al reflejo instantáneo de un broquel herido por el resplandor de una hoguera, parecían querer iluminar el fondo tenebroso del valle.

Kiam mi eliris al la koridoro kiu kondukis al mia ĉambro, impeta bizo svingigis la salikojn de la korto; kaj kiam mi alproksimiĝis al la fruktĝardeno, mi aŭskultis ĝin ŝiriĝi en la oranĝohorto, el kie ekflugis la timigitaj birdoj. Malfortaj fulmoj, similaj al momentaj rebriloj de batalŝildeto domaĝita de la ekbrilo en la fajrejo, ŝajnis voli lumigi la tenebran fundon de la valo.

Recostado en una de las columnas del corredor, sin sentir la lluvia que me azotaba las sienes, pensaba en la enfermedad de María, sobre la cual había pronunciado mi padre tan terribles palabras. ¡Mis ojos querían volver a verla como en las noches silenciosas y serenas que acaso no volverían ya más!

Apogita ĉe unu el la kolonoj de la koridoro, sen atenti la pluvon kiu vipis miajn tempiojn, mi pensis pri la malsano de Maria, pri kiu mia patro diris tiujn terurajn vortojn. Miaj okuloj volis revidi ŝin kiel en la silentaj kaj kvietaj noktoj kiuj eble neniam plu revenus!

No sé cuánto tiempo había pasado, cuando algo como el ala vibrante de un ave vino a rozar mi frente.

Mi ne scias kiom da tempo pasis, kiam io kvazaŭ la vibranta flugilo de birdo venis froti mian frunton.

Miré hacia los bosques inmediatos para seguirla: era un ave negra.

Mi rigardis al la proksimaj boskoj por sekvi ĝin. Estis nigra birdo.

Mi cuarto estaba frío; las rosas de la ventana temblaban como si se temiesen abandonadas a los rigores del tempestuoso viento: el florero contenía ya marchitos y desmayados los lirios que en la mañana había colocado en él María. En esto una ráfaga apagó de súbito la lámpara, y un trueno dejó oír por largo rato su creciente retumbo, como si fuese el de un carro gigante despeñado de las cumbres rocallosas de la sierra.

Mia ĉambro estis malvarma; la rozoj de la fenestro tremis kvazaŭ ili timus esti malŝirmitaj antaŭ la severeco de la tempesta vento: la florujo enhavis iridojn jam velkintajn kiujn dummatene Maria estis metinta en ĝi. Nun ventofrapo estingis subite la lampon, kaj tondro lasis aŭdi dumlonge sian kreskantan bruegon, kvazaŭ estus de giganta ĉaro krutaĵfalanta de la ŝtonaj vertoj de la montaro.

En medio de aquella naturaleza sollozante, mi alma tenía una triste serenidad.

Meze de tiu ploretanta naturo, mia animo havis malgajan serenecon.

Acababa de dar las doce el reloj del salón. Sentí pasos cerca de mi puerta y muy luego la voz de mi padre que me llamaba. «Levántate», me dijo tan pronto como le respondí, «María sigue mal».

Ĵus batis la dekdua en la horloĝo de la salono. Mi aŭdis paŝojn proksime de mia pordo kaj tuj poste la voĉon de mia patrino kiu alvokis min. «Leviĝu», ŝi diris al mi tuj kiam mi respondis, «Maria restas malsana».

El acceso había repetido. Después de un cuarto de hora hallábame percibido para marchar. Mi padre me hacía las últimas indicaciones sobre los nuevos síntomas de la enfermedad, mientras el negrito Juan Angel aquietaba mi caballo retinto, impaciente y asustadizo.

La atako ripetiĝis. Post kvaronhoro mi estis preta ekiri. Mia patro donis al mi la lastajn indikojn pri la novaj simptomoj de la malsano, dum la nigruleto Juan Angel trankviligis mian senpaciencan kaj timeman kaŝtanbrunan ĉevalon.

Monté; sus cascos herrados crujieron sobre el empedrado, y un instante después bajaba yo hacia las llanuras del valle buscando el sendero a la luz de algunos relámpagos lívidos... Iba en solicitud del doctor Mayn, que pasaba a la sazón una temporada de campo a tres leguas de nuestra hacienda.

Mi surseliĝis; ĝiaj feritaj hufoj krakis sur la ŝtonpavimo, kaj tuj poste mi subiris al la ebenaĵoj de la valo serĉanta la vojeton en la lumo de kelkaj palaj fulmoj... Iris mi serĉe de doktoro Majn, kiu pasigis tiutempe kampoperiodon*** je tri leŭgoj de nia farmbieno.

La imagen de María, tal como la había visto en el lecho aquella tarde, al decirme ese «hasta mañana» que tal vez no llegaría, iba conmigo, y avivando mi impaciencia me hacía medir incesantemente la distancia que me separaba del término del viaje, impaciencia que la velocidad del caballo no era bastante a moderar.

La bildo de Maria, tia kia mi vidis ŝin en la lito tiun posttagmezon, kiam ŝi diris al mi tiun «ĝis morgaŭ» kiu eble ne alvenus, iris kun mi, kaj pli malpaciencigis min tiel ke mi senxcese kalkulis la distancon kiu disigis min de la fino de la vojaĝo, senpacienco kiun la rapideco de la ĉevalo ne estis sufiĉa por moderi.

Las llanuras empezaban a desaparecer, huyendo en sentido contrario a mi carrera, semejantes a mantos inmensos arrollados por el huracán. Los bosques que más cercanos creía, parecían alejarse cuando avanzaba hacia ellos. Sólo algún gemido del viento entre los higuerones y chiminangos sombríos, el resuello fatigoso del caballo y el choque de sus cascos en los pedernales que chispeaban interrumpían el silencio de la noche.

La ebenaĵoj komencis malaperi, fuĝantaj en direkto konraŭa al mia kuro, similaj al enormaj manteloj forblovitaj de la huragano. La boskoj kiujn mi kredis pli proksimaj, ŝajnis foriĝi ju pli mi proksimiĝis al ili. Interrompis la silenton de la nokto nur iu ĝemo de la vento inter la sombraj figujoj kaj ĉiminangoj,* la lacigita spirego de la ĉevalo kaj la klakado de la hufoj en la fajroŝtonoj kiuj sparkis.

Algunas cabañas de Santa Elena quedaron a mi derecha, y poco después dejé de oír los ladridos de sus perros. Vacadas dormidas sobre el camino empezaban a hacerme moderar el paso.

Kelkaj kabanoj de Santa Elena restis je mia dekstro, kaj malmulte poste mi ne plu aŭdis la bojadon de la hundoj. Brutaroj dormantaj en la vojo komencis malrapidigi mian paŝon.

La hermosa casa de los señores de M..., con su capilla blanca y sus bosques de ceibas, se divisaba en lejanía a los primeros rayos de la luna naciente, cual castillo cuyas torres y techumbres hubiese desmoronado el tiempo.

La bela domo de la gesinjoroj M..., kun sia blanka kapelo kaj siaj ceboboskoj, ekvidiĝis en la foro je la unuaj radioj de la naskiĝanta lumo, kiel kastelo kies turojn kaj plafonojn estus diseriginta la tempo.

El Amaime baja crecido con las lluvias de la noche, y su estruendo me lo anunció mucho antes de que llegase yo a la orilla. A la luz de la Luna, que atravesando los follajes de las riberas iba a platear las ondas, pude ver cuánto había aumentado su raudal. Pero no era posible esperar: había hecho dos leguas en una hora, y aún era poco. Puse las espuelas en los ijares del caballo, que con las orejas tendidas hacia el fondo del río y resoplando sordamente parecía calcular la impetuosidad de las aguas que se azotaban a sus pies: sumergió en ellas las manos, y como sobrecogido por un terror invencible, retrocedió veloz girando sobre las patas. Le acaricié el cuello y las crines humedecidas y lo aguijoneé de nuevo para que se lanzase al río; entonces levantó las manos impacientado, pidiendo al mismo tiempo toda la rienda, que le abandoné, temeroso de haber errado el botadero2 de las crecientes. El subió por la ribera unas veinte varas, tomando la ladera de un peñasco; acercó la nariz a las espumas, y levantándola en seguida, se precipitó en la corriente. El agua lo cubrió casi todo, llegándome hasta las rodillas. Las olas se encresparon poco después alrededor de mi cintura. Con una mano le palmeaba el cuello al animal, única parte visible ya de su cuerpo, mientras con la otra trataba de hacerle describir más curva hacia arriba la línea de corte, porque de otro modo, perdida la parte baja de la ladera, era inaccesible por su altura y la fuerza de las aguas, que columpiaban guaduales desgajados. Había pasado el peligro. Me apeé para examinar las cinchas, de las cuales se había reventado una. El noble bruto se sacudió, y un instante después continué la marcha.

La rivero Amaime kiu estis kreskinta pro la dumnokta pluvo anoncis sian ekziston per ĝia bruego longe antaŭ ol mi atingis la bordon. Sub la luna lumo, kiu tra la foliaro de la riverbordo estis arĝentumonta la ondojn, mi povis vidi kiom ĝia fluo nun torentis. Sed ne eblis atendi: mi avancis du leŭgojn en unu horo, kaj tio ankoraŭ estis malmulte. Mi metis la spronojn en la flankoj de la ĉevalo, kiu kun la oreloj etenditaj al la fundo de la rivero kaj anhelante mallaŭte ŝajnis kalkuli la impeton de la akvo kiuj skurĝis en ĝiaj piedoj: Ĝi enakvigis la antaŭkrurojn, kaj kiel ekkonsternigita per nevenkebla teruro, retroiris turnanta sur ĝiaj gamboj. Mi karesis la kolon kaj la kolharon humidajn kaj pikis ĝin denove por ke ĝi alĵetu sin en la riveron; tiam ĝi levis la antaŭkrurojn senpaciencigita, postulante samtempe la tutan bridon, kiun mi donis al ĝi, timante erari la botadero** de la crecientss****. La ĉevalo supreniris laŭ la bordo ĉirkaŭ dudek ulnojn, laŭ la rokflanko; ĝi alproksimigis la nazon al la ŝaumo, kaj levinte ĝin tuj, ekĵetiĝis en la kurenton. La akvo kovris ĝin preskaŭ komplete, atingante miajn genuojn. La ondoj leviĝis malmulte poste ĝis mia talio. Per unu mano mi palmfrapetis al kolon de la besto, unusole videbla parto de ĝia korpo, dume kun al alia mi klopodis irigi ĝin pli kurve supren laŭ la tranĉlinio, ĉar alimaniere, perdita la malalta parto de la flanko, ĝi estis neatingebla pro la alteco kaj forto de la akvo, kiuj balancigis detranĉitajn bambuarojn. La danĝero pasis. Mi elĉevaliĝis por ekzameni la ĉirkaŭzonojn**, el kiuj unu krevis. La nobla bruto skuiĝis, kaj momenton poste mi daŭrigis la iradon.

Luego que anduve un cuarto de legua, atravesé las ondas del Nima, humildes, diáfanas y tersas, que rodaban iluminadas hasta perderse en las sombras de bosques silenciosos. Dejé a la izquierda la pampa de Santa R., cuya casa, en medio de arboledas de ceibas y bajo el grupo de palmeras que elevan los follajes sobre su techo, semeja en las noches de luna la tienda de un rey oriental colgada de los árboles de un oasis.

Post kiam mi rajdis kvaronon da leŭgo, mi trairis la ondojn de Nima, malaltajn, klarajn kaj kaj purajn, kiuj ruliĝis lumigitaj ĝis perdiĝi en la ombroj de silentaj boskoj. Mi lasis maldeskstre la savanon de Sankta R., kies domo, meze de arbaroj de ceiboj* kaj sub grupo de palmarboj kiuj levis sian foliaron super al plafono, similas en la noktoj de luno al tendo de orienta reĝo pendanta de la arboj de oazo.

Eran las dos de la madrugada cuando después de atravesar la villa de P..., me desmonté a la puerta de la casa en que vivía el médico.

Estis la dua frumatene kiam post trairi la vilaĝon de P..., mi deĉevaliĝis ĉe la pordo de la domo kie loĝis la kuracisto.