Maria/Ĉapitro XIV

El Vikifontaro
Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 37-39)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO XIV.

Post tri tagoj, malsuprenirante unu posttagmezon el la monto, mi ŝajnis rimarki ektimon en la mienoj de la servistoj kiujn mi trafis en la internaj koridoroj. Mia fratino diris al mi ke Maria suferis nervan krizon; kaj aldonite ke ŝi estis ankoraŭ nekonscia, klopodis kalmi ĝiseble mian doloran maltrankvilecon.

Forgesinte ĉian antaŭzorgon, mi eniris la ĉambron kie estis Maria, kaj regante la ekzaltegon kiu estus farinta min premi ŝin kontraŭ mia koro por revivigi ŝin, mi alproksimiĝis konfuzita al ŝia lito. Surla pieda parto de tiu sidis mia patro: li fiksis en mi unu el tiuj intensaj rigardoj, kaj turnante ĝin poste al Maria, ŝajnis voli admoni min montrante ŝin al mi. Mia patrino estis tie; sed ŝi ne levis la rigardon por serĉi min, ĉar, informita pri mia amo, kompatis min kiel bona patrino kompatas la virinon amata de sia filo, kaj kompatas la filon mem.

Mi restis senmova rigardante ŝin, sen kuraĝi malkovri kiu estis ŝia malsano. Ŝi estis kvazaŭ dormanta: ŝia vizaĝo, kovrita de morta paleco, vidiĝis duonkaŝite pro la taŭzita hararo, en kiu oni malkovris elpremitajn la florojn kiujn mi donis al ŝi en la mateno: la kuntirita frunto rivelis neelteneblan suferon, kaj leĝera ŝvito malsekigis ŝiajn tempiojn: el la fermataj okuloj klopodis eliri larmoj kiuj brilis haltigitaj en ŝiaj okulharoj.

Kompreninte mian tutan suferon, mia patro staris por retiriĝi; sed antaŭ ol eliri li alproksimiĝis al la lito, kaj mezurante la pulson al Maria, diris:

— Ĉio pasis. Kompatinda knabino! Estas ekzakte la sama malsano kiun suferis ŝia patrino.

La brusto de Maria leviĝis malrapide kvazaŭ por formi singulton, kaj reirinte al la normala stato elirigis nur sopiron. Tuj post la eliro de mia patro, mi situis min en la kapa parto de la lito, kaj forgesinte mian patrinon kaj Emman, kiu restadis silentaj, mi prenis sur la kusenego unu el la manoj de Maria, kaj mi banis ĝin en la torento de miaj larmoj, ĝis tiam detenita. Mi mezuris mian malĝojon: estis la sama malsano de ŝia patrino, kiu mortis tre juna atakita de nekuracebla epilepsio. Tiu ideo posedis mian tutan estaĵon por ĝin disrompi.

Mi sentis iun movon de tiu kvazaŭmorta mano, al kiu mia spirado ne povis redoni varmon. Maria komencis jam spiri kun pli da libero, kaj ŝiaj lipoj ŝajnis peni por prononci iun vorton. Ŝi movis la kapon de flanko al flanko, kvazaŭ ŝi dezirus seniĝi je troŝarĝita pezo. Post momento de ripozo, ŝi balbutis nekompreneblajn vortojn, sed fine oni povis aŭdi klare inter ili mian nomon. Mi staris nun, kaj voris ŝin miaj okuloj, eble mi tro premis ŝiajn manojn inter la miajn, eble miaj lipoj vokis ŝin. Ŝi malfermis malrapide la okulojn, kvazaŭ vunditaj* de intensa lumo, kaj fiksrigardis min, klopodante rekoni min. Duonleviĝante momenton poste, ŝi alparolis min per «kio estas tio ĉi», kaj daŭrigis kun «kio okazis al mi», alparolante mian patrinon. Ni klopodis trankviligi ŝin, kaj kun akĉento kiu sonis iom riproĉa, kiu tiam mi ne povis klarigi al mi, aldonis «Ĉu vi nun vidas? Mi timis tion».

Post la atako ŝi restis dolorigita kaj profunde malĝoja. Mi reiris dum la nokto vidi ŝin, kiam la etiketo starigita* en tiaj kazoj per mia patro ĝin permesis. Je la adiaŭo, ŝi retenis mian manon dummomente dirante “ĝis morgaŭ” kaj ŝi akcentis la lastan vorton kiel ŝi kutimis fari kiam nia konversacio en iu vesperkunveno estis interrompita kaj ŝi deziris konkludi ĝin la venontan tagon.