Saltu al enhavo

Maria/Ĉapitro L

El Vikifontaro
Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 253-256)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

La horloĝo de la salono sonis la kvinan. Mia patrino kaj Emma atendadis min promenante en la koridoro. Maria estis sidanta sur la unuaj ŝtupoj de la ŝtuparo, kaj portante tiun verdan veston kiu tiel bele kontrastis kun la malhela kaŝtankoloro de ŝiaj haroj, tiam kombitaj en du plektaĵojn per kiuj ludadis Johano duondorme en ŝia sino. Ŝi ekstaris kiam mi deĉevaliĝis. La infano petegis ke mi lin promenigu iomete sur mia ĉevalo, kaj Maria alproksimiĝis tenante lin surbrake por min helpi lokigi lin sur la selajn pistolujojn dirante al mi:

―Estas apenaŭ la kvina; kia akurateco!, se ĉiam okazus tiel....

―Kion vi faris hodiaŭ kun via Mimiya? ―mi demandis al Johano post kiam ni malproksimiĝis de la domo.

―Estas ŝi kiu kondutis stulte hodiaŭ ― li respondis.

―Kiamaniere?

―Do, plorante.

―Ha!, kaj kial vi ne gajigis ŝin?

―Ŝi ne volis, kvankam mi faris karesojn kaj portis al ŝi florojn; sed mi rakontis ĉion al panjo.

―Kaj kion faris panjo?

―Ŝi certe gajigis ŝin per ĉirkaŭbrako, ĉar Mimiya amas panjon pli ol min. Ŝi kondutis stulte, sed diru nenion al ŝi.

Mi redonis Johanon al Maria.

―Ĉu vi jam akvumis la plantojn? ―mi demandis al ŝi surirante.

―Ne; mi estis atendanta vin. Konversu tempeton kun panjo kaj Emma, ŝi aldonis mallaŭte, kaj kiam estos konvena, mi iros al la ĝardeno.

Ŝi ĉiam timis ke mia fratino kaj mia patrino eble ŝin opinius kaŭzo ke mia amo al ili ambaŭ malvarmetiĝu; kaj ŝi klopodadis kompenci per la sia kiom el la mia ŝi estis forpreninta al ili.

Maria kaj mi finakvumis la florojn. Sidante sur ŝtona benko, ni havis preskaŭ ĉe niaj piedoj la rivereton, kaj aro da jasmenoj nin kaŝadis de ĉiuj rigardoj, escepte de tiuj de Johano, kiu kantante siamaniere, restis ravita ŝipigante sur sekajn foliojn kaj sur ŝelojn de pasifloro [Piednoto 1], kaptitajn skarabojn kaj libelojn.

La lividaj radioj de la suno kiu, duonkovrita de cindrokoloraj or-orlitaj nuboj, kaŝiĝis inter la Mulaloajn montojn, ludadis kun la longaj ombroj de la salikoj, kies verdajn kronojn karesadis la vento.

Ni estis parolintaj pri Karlo kaj pri liaj strangaĵoj, pri mia vizito ĉe Salomea-n, kaj la lipoj de Maria ridetadis malgaje, ĉar ŝiaj okuloj ne plu ridetis.

―Rigardu min ―mi diris al ŝi.

Ŝia rigardo portis iom de la langvoro kiu beligadis ŝin dum la noktoj kiam ŝi vigiladis apud la lito de mia patro.

―Johano ne mensogis al mi ―mi aldonis.

―Kion li diris al vi?

―Ke vi kondutis malsaĝe hodiaŭ... ne voku lin... ke vi ploris kaj ke li ne povis gajigi vin; ĉu tio estas vera?

―Jes. Kiam vi kaj paĉjo estis ekrajdontaj ĉimatene, dum momento venis al mi en la kapon ke vi jam ne revenos kaj ke ambaŭ mensogas al mi. Mi iris al via dormoĉambro kaj konvinkiĝis ke tio ne estas vero, ĉar mi vidis tiomajn aĵojn viajn kiujn vi ne povus lasi. Ĉio ŝajnis al mi tiel malgajeca kaj silenta post kiam malsuprenirante vi malaperis, ke mi timis pli ol iam ajn antaŭe tiun tagon kiu alproksimiĝas, kiu alvenas sen ke estu jam ebla eviti ĝin... Kion mi faros? Diru, diru al mi kion mi devas fari por ke ĉi tiuj jaroj pasu. Dum ili pasos vi ne vidados ĉion ĉi. Fordonita al la studado, vizitante novajn Landojn, dum tutaj horoj vi forgesos multajn aferojn; kaj mi nenion povos forgesi... vi lasas min ĉi tie, kaj rememorante kaj atendante mi forpasos.

Metinte la maldekstran manon sur mian ŝultron, ŝi lasis ripozi dum momento la kapon sur ĝi.

―Ne diru tion, Maria ―mi diris al ŝi per voĉo sufokita kaj karesante per mia trema mano ŝian palan frunton―; ne diru tion; vi detruos la lastan restaĵon de mia kuraĝo.

―Ha!, vi ankoraŭ havas kuraĝon, ka mi ĝin tute perdis tagojn antaŭe. Mi povis konformiĝi ―ŝi aldonis kaŝante la vizaĝon per la mantuko―, mi devis konsenti porti ene de mi tiujn ĉi zorgon kaj aflikton kiuj turmentas min, ĉar viaflanke tio fariĝis io kio devas esti la feliĉo... Sed vi foriros kun ĝi, kaj mi restos sola... kaj mi ne plu estos tia, kia mi estis antaŭe... Ha!, por kio vi venis?

Ŝiaj lastaj vortoj min skuis, kaj apogante la frunton sur la mankavojn, subpremate de ŝia aflikto mi respektis ŝian silenton.

―Efraino ―ŝi diris per sia plej tenera voĉo post kelkaj momentoj―, vidu; mi jam ne ploras.

―Maria ―mi respondis al ŝi levante la vizaĝon, en kiu verŝajne ŝi vidis ion strangan kaj solenan, ĉar ŝi rigardis al mi senmove kaj fikse―: ne plendu al mi pri mia reveno; plendu al tiu kiu igis vin kompaninon de mia infanaĝo; al tiu kiu volis ke mi vin amu kiel mi vin amas; kulpigu vin, do, estante kia vi estas... plendu al Dio. Kion mi postulis de vi, kion vi donacis al mi kio ne eblus okazi kaj esti postulata antaŭ Li?

―Nenion! Ha, nenion! Kial vi tion demandas al mi tiamaniere?... Mi ne kulpigas vin; sed kulpigi vin pri kio?... mi ne plu plendas...

―Ĉu vi ĵus ne faris tion unu fojon por ĉiam?

―Ne, ne... Kion mi diris al vi, kion? Mi estas junulino senklera kiu ne scias kion ŝi diras. Rigardu min―, ŝi daŭrigis prenante unu el miaj manoj: ―ne estu renkora al mi pro tiu stultaĵo. Mi tuj havos kuraĝon... mi havos ĉion; pri nenio mi plendos.

Mi ree klinigis ŝian kapon sur mian ŝultron, kaj ŝi aldonis:

―Mi neniam rediros tion al vi... Vi neniam antaŭe koleretis kontraŭ mi.

Dum mi viŝadis ŝiajn lastajn larmojn, unuafoje miaj lipoj ekkisis la buklojn enkadrigantajn ŝian frunton, por poste perdiĝi en la belegajn plektaĵojn volviĝantajn sur miaj genuoj. Tiam ŝi levis la manojn ĝis preskaŭ tuŝi miajn lipojn por defendi sian frunton kontraŭ iliaj karesoj; sed vane, ĉar ili ne kuraĝis tuŝi ĝin.


Citaĵa eraro: Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "Piednoto", sed la responda etikedo <references group="Piednoto"/> ne estis trovita