Saltu al enhavo

Maria/Ĉapitro XLIX

El Vikifontaro
Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 241-253)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

―Ni estis elirantaj el la korto malantaǔ la kuirejo kiam mia kunpatrino kriis al ni:

―Ne malfruu, ĉar la manĝo estas preskaǔ preta.

Salomea intencis fermi la etan klik-seruran pordon tra kiu ni estis enirintaj en la kakao-arban plantejon: sed mi ekfermis ĝin dum ŝi diradis al mi:

―Kion ni faros koncerne Ferminon, kiu estas tiel babilema?

―Serĉu solvon.

―Jam mi scias: atendu ĝis kiam ni atingos tien, kaj mi trompos lin.

Nin kovris la densa ombro de la plantejo, kiu ŝajnis senlima. La beleco de la piedoj de Salomea, kiujn la jupo el blua koton-tolaĵo lasis videblaj ĝis supre de la maleoloj, distingiĝis sur la nigra pado kaj la sekaj folioj. Mia baptofilo venis post ni ĵetante ŝelojn de maiz-spadikoj kaj kernojn de avokado al la kantantaj cucaracheros[Piednoto 1] kaj al la blanka-brustaj kolomboj kiuj ĝemadis sub la foliaro. Atinginte la piedojn de iu cachimbo[Piednoto 2], Salomea haltis kaj diris al sia frato.

―Ĉu la bovinoj ne malpurigos la akvon? Certe jes, ĉar ĉimomente ili estas ĉe la supra trogo. Oni ne povas fari ion alian ol rapide iri forpeli ilin: kuru, karulo, kaj klopodu ke ili ne manĝu la kalabason kiun mi forgesis sur la branĉo-forko de la chiminango[Piednoto 3]. Sed zorgu ne rompi la ilaron aǔ ne perdi ion. Iru rapide.

Fermino ne lasis ripeti al si la ordonon: estas vero ke oni estis doninta ĝin al li kiel eble plej dolĉe kaj implike.

―Ĉu vi vidis? ―demandis al mi Salomea malrapidigante la paŝadon kaj rigardante al la branĉoj per malbone ŝajnigita distro.

―Ŝi poste komencis observi siajn piedojn kvazaǔ ŝi kalkulus siajn malrapidajn paŝojn; kaj mi interrompis nian silenton, dirante al ŝi:

―Fine diru, kio okazas kaj per kio oni elĉerpas vin.

―Bone... embarasas min rakonti al vi.

―Kial?

―Okazas ke hodiaǔ la afero rezultas al mi tre malgaja... kaj nun tre serioza.

―Tio nur ŝajnas al vi. Komencu, ĉar poste jam ne eblos. Ankaǔ mi havas ion tre agrablan por rakonti al vi.

―Ĉu vere?, do diru vi, unua.

―Absolute ne, mi respondis.

―Do, tia estas la afero? Bone, aǔdu: sed promesu al mi ke vi diros nenion pri kio...

―Kompreneble.

―Nu, okazas ke Tiburcjo fariĝis vent-kapulo kaj sen-danka kaj serĉas sensencaĵojn por aflikti min; nun de post ĉirkaǔ unu monato ni estas en malbonaj rilatoj sen ke mi estu doninta al li iun ajn motivon.

―Neniun? Ĉu vi estas tute certa?

―Jes... mi ĵuras al vi.

―Kaj kiun li diris al vi ke li havas por sin teni tiamaniere, aminte vin tiel multe?

―Kiu, Tiburcjo? Kia kredemulo! Li tute ne amas min: je la komenco mi ne sciis kial ĉiumomente li fariĝas impertinenta, kaj poste mi konstatis ke ĉio ŝuldiĝas al la fakto ke li imagas ke mi koketas kun kiu ajn. Diru: ĉu oni povas toleri tion, se oni estas honesta virino? Unue li kredis stultaĵon kaj ankaǔ vi havis parton en la historio.

―Ĉu ankaǔ mi?

―Kiom li furioziĝus!

­Kaj kion mi kredis?

­Kial mi dirus al vi se vi jam povas tion imagi: io tio okazas ĉar li vidis vin veni kelkfoje al mia hejmo kaj ĉar mi sentas kor-inklinon al vi. Kaj kiel mi povus ne senti tiel al vi, diru?

­­Kaj ĉu li fine konvinkiĝis ke li estis imaganta absurdaĵon?

­­­­―Kostis al mi multe da larmoj kaj konvinkivaj vortoj rekonsciigi lin.

―Kredu ke mi bedaŭras esti kaŭzinta tion.

―Ne bedaŭru, ĉar se ne estintus kun vi, ne estus mankinta aliulo pri kiu dubi. Aŭdu, ĉar mi ankoraŭ ne rakontis al vi la plej bonan parton. Mia patreto malsovaĝigis ĉevalidojn por la juna Justiniano, kaj ĉi lasta devis veni por vidi iujn bovidojn pri kiuj ili estis en intertraktoj: en unu el la okazoj en kiuj venis la blankulo, Tiburcjo trovis lin ĉi tie.

―Ĉi tie?

―Ne ŝajnigu vin stultulo; en la domo. Kiel puno pro miaj pekoj, li denove renkontis lin plian fojon.

―Mi kredas ke jam estas du, Salomea.

―Plaĉu al Dio ke tio estu okazinta nur dufoje: li ankaŭ trovis lin iun dimanĉon posttagmeze kiam li venis peti akvon.

―Tio faras tri.

―Ne pli ol tiuj, ĉar kvankam li venis pliajn fojojn, Tiburcjo ne vidis lin; sed mi suspektas ke oni sufloris tion al li.

―Kaj ĉu ĉio ĉi ŝajnas al vi sensignifa?

―Nu, ĉu ankaŭ vi venas kun tiuj sensencaĵoj? Jam sufiĉas! Ĉu mi kulpas pro tio ke li insistas veni? Kial mia paĉjo ne diras al li ke li ne venu plu, se tio eblas?

―Okazas ke ekzistas aferoj simplaj, malfacile plenumeblaj.

―Nu bone, la samon mi diras al Tiburcjo; sed ĉio havas taŭgan solvon, kaj pri tio mi ne kuraĝas paroli al li.

―Ke li baldaŭ edziĝu al vi: ĉu ne temas pri tio?

―Se li tiom amas min... Sed li jam ne amas min... kaj eĉ kapablus kredi ke mi estas ĉiesulino.

Salomea havis la okulojn likvidaj, kaj post kelkaj pliaj paŝoj haltis por sekigi al si la larmojn.

―Ne ploru, mi diris al ŝi: mi estas certa ke li ne kredas tion: ĉio estas afero de ĵaluzo kaj nenio pli; vi vidos ke tio solviĝos.

―Ne estu certa pri tio; li devus esti malpli aroganta. Ĉar oni diris al li ke li estas filo de iu kavaliro, jam neniu eĉ indas laĉi al li la ŝuojn rilate al vanteco, kaj li imagas ke ekzistas neniu super li...Karamba[Piednoto 4]!, kvazaŭ mi estus iu negrulino stulta aŭ iu ulino emancipita kia li. Nun li vizitadas la “provincaninojn[Piednoto 5]”, kaj ĉio por humiligi min, ĉar mi konas lin tre bone: tre feliĉigus min ke Njoro Jozefo sendu lin promeni.

―Necesas ke vi ne estu maljusta. Kio stranga estas en la fakto ke li tag-laboru ĉe Jozefo? Tio signifas ke li utiligas la tempon; estus pli malbona afero se li pasigus la tagojn friponetante.

―Ne forgesu ke mi scias kiu estas Tiburcjo. Li devus esti malpli amanta...

―Sed por ke vi ŝajnu beleta al li, en kio al la diablo la senspritaĵo kiun li faras, ĉu devas ŝajni ankaŭ beletaj ĉiuj virinoj kiujn li vidas?

―Ĝuste pro tio.

Mi ridis pri la respondo, kaj ŝi, turnante la okulojn, diris:

―Jen! Kaj kian tikladon tio faras al vi?

―Sed ĉu vi ne konscias ke vi faras la samom kun Tiburcjo, ekzakte la samon kion li faras kun vi?

―Dio min helpu! Kaj kion mi faras?

―Nu, esti ĵaluza

―¡Absolute ne!

―Ĉu ne?

―Kaj se li tion volis? Al mi nenio forigas de la kapo ke se Sinjoro Jozefo tion permesus, tiu kapriculo edziĝu al Lucia, kaj seTransito jam ne apartenus al aliulo, li eĉ edziĝus al ambaŭ, se tion oni permesus al li.

―Nu sciu ke Lucia amas, ek de kiam ŝi estis etulino, unu el la fratoj de Braŭljo kiu baldaŭ venos ĉi tien; kaj ne pridubu, ĉar Transito tion rakontis al mi.

Salomea restis enpensa. Ni jam estis atingantaj la finon de la kakao-arba plantejo, kaj eksidante sur iun trunkon, ŝi diris al mi lulante per la pendantaj piedoj planteton de “bŭenastardes[Piednoto 6]”.

―Do diru, kion vi opinias korekta fari?

―Ĉu vi permesas al mi rakonti al Tiburcjo kion ni priparolis?

[Necerta teksto]

―Sed mi nur demandas al vi ĉu vi konsentas pri tio.

―Ĉu ĉion?

―La plendojn sen la insultoj.

―Sed okazas, ke ĉiun fojon kiam mi rememoras kion li imagas pri mi, mi ne scias eĉ kion mi diras... vidu: mi opinias ke estas pli konvena ne rakonti al li, ĉar se jam li ne amas min, poste li dirados ke mi laciĝis plori por li, kaj ke mi volis kontentigi lin.

―Do konvinkiĝu, Salomea, ke ne estas maniero meti finon al viaj afliktoj.

―Ha, kia komplikaĵo! ―ŝi ekkriis komencante plori.

―Nu, ne estu kovarda, mi diris formetante al ŝi la manojn de la vizaĝo: la larmoj de viaj okuloj valoras multon por ke vi verŝu ilin torente.

―Se Tiburcjo kredus tion, mi ne pasigus la noktojn plorante ĝis kiam mi endormiĝas, pro tio ke mi vidas lin tiom sendanka kaj vidante ke kaŭze de li mia patreto malkontentas pri mi.

―Kion vi pretas veti kun mi ke morgaŭ posttagmeze Tiburcjo venos vidi kaj kontentigi vin?

―Ha!, mi konfesas al vi ke mi ne havus ion per kio pagi al vi, ŝi respondis premante al mi la manon inter la siaj, kaj proksimigante ĝin al sia vango. Ĉu vi promesas tion al mi?

― Tre senfortuna kaj stulta mi estos se mi ne atingos tion.

―Atentu ĉar mi kaptas vin per via parolo. Sed je via vivo ne rakontu al Tiburcjo ke ni restis tiel ĉi solaj kaj... Ĉar li denove falos en la samon kiel antaŭ kelkaj tagoj, kaj tio ja signifus difekti ĉion. Nun ―ŝi aldonis eksoriante la palisaron―, turniĝu tiudirekten kaj ne rigardu min salti, aŭ saltu ni kune.

―Vi fariĝis skrupulplena; antaŭe vi ne estis tia.

― Okazas, ke ĉiutage mi sentas pli da embaraso antaŭ vi. Nu, soriru.

―Sed ĉar por fali al la alia flanko, Salomea trovis malfacilaĵojn kiujn mi ne trovis, ŝi restis sidanta sur la palisaro, dirante al mi:

―Rigardu la infanon; diru agoo. Nu bone, nun mi ne malsupreniros se vi ne turniĝos.

―Lasu ke mi helpu vin; ĉar malfruiĝas kaj miaj kumpatrino...

―Ĉu ŝi estas kia tiu?... Kaj ĉi tiel, kiel vi pensas ke mi malsupreniros? Ĉu vi ne vidas ke mi komplikiĝas?...

―Flankenigu la graciajn farojn kaj apogu vin ĉi tien ―mi diris prezentante al ŝi mian ŝultron.

Pretiĝu, do, ĉar mi pezas kiom... plumo ― ŝi konkludis saltante facilmove―. Mi fariĝos tre vanta, ĉar mi konas multajn blankulinojn kiuj volus salti palisarojn ĉimaniere.

―Vi estas ino parolema.

―Ĉu tio samsignifas akra? Ĉar do mi furioziĝos kun vi.

―Kion vi faros?

―Ha, do!... Kaj ĉu vi ne komprenas?, do mi iritiĝos. Kion mi farus por scii kia vi estas kiam vi koleriĝas? Mi estas scivolema.

―Kaj se poste vi ne scius kontentigi min?

―Kompatinda mi! Ĉu mi ne sciis ke via koro febliĝas se vi vidas min ploranta?

―Sed tio eble okazas ĉar mi scias ke vi ne faras tion por koketemo.

Ke mi ne faras kion? Kia estas la afero?

―Ko-ke-te-mo.

―Kaj tio, kion signifas? Diru al mi, ĉar mi vere ne scias... Krom ke ĝi estu malbona afero... Tiukaze gardu ĝin al mi tre kaŝita, mi petas.

―Kia bona negoco!, dum vi tute malprofitas.

―Ni vidu,ni vidu: de ĉi tie mi ne moviĝos se vi ne klarigos.

―Mi foriros sola ―mi respondis farante kelkajn paŝojn.

―Mia Dio!, mi estis preta eĉ agiti al vi la akvon. Kaj per kiu tuko vi sekigus vin?... Bone, diru al mi kion mi malprofitas. Mi jam imagas pri kio temas.

―Diru.

―Ĉu ...ĉu povas esti amo?

―Ĝuste tio.

―Kaj kion mi solvas?, kial mi amas tiun kredemulon?. Se mi estus blankula, sed vere blankula: riĉa, sed ege riĉa... mi certe amus vin: ĉu vi ne kredas?

―Ĉu tiu estas via opinio? Kaj kion ni farus pri Tiburcjo?

―Pri Tiburcjo? Ĉar li emas etendi la flugilon al ĉiuj virinoj, ni povus nomumi lin ĉefservisto kaj teni lin ĉi tie ―ŝi diris fermante la manon.

―Ne konvenus al mi la plano.

―Kial ne? Ĉu vi ne ŝatus ke mi amus vin?

―Ne temas pri tio, sed pri la posteno kiun vi ŝatas por Tiburcjo.

―Salomea ridis tre plezure.

Ni estis alvenintaj al la rivereto, kaj ŝi, lokiginte sur la gazonon la tukon destinitan utili kia sid-loko ĉe la ombro, genuiĝis sur iun ŝtonon kaj komencis lavi al si la vizagon. Kiam ŝi finis, ŝi estis malligonta el sia talio tuketon por sin sekigi, kaj mi prezentis al ŝi la tukon dirante:

―Tio malutilos al vi se vi ne baniĝos.

― Mi preskaŭ konvinkiĝas baniĝi denove; ĉar tiu akvo estas tiel varmeta; sed vi refreŝigu vin dum tempeto; kaj atendante la revenon de Fermino, kaj ĝis vi finos, mi faros plonĝon en la malsupran marĉon.

Ekstarinte, ŝi restis rigardanta min, kaj ŝi ridetadis pasigante la manojn humidajn laŭ la hararo. Fine ŝi diris:

―Ĉu vi kredus ke mi sonĝis ke estas vero ĉio kion mi estis diranta al vi?

―Ke Tiburcjo jam ne amis vin?

―Damne!, ke mi estis blankulino... Kiam mi vekiĝis, invadis min aflikto tiel granda, ke la postan tagon, dimanĉe, en la la preĝejo mi nur pensis pri la sonĝo dum la tuta daŭro de la meso: side Lavante ĝuste kie vi nun estas, mi cerbumis la tutan semajnon pri tio kaj...

Interrompis la inocentajn konfidencojn de Salomea la krioj de “ĉiino! ĉiino!” kiujn direkte al la flanko de la kakao-arba plantejo elbuŝadis mia kunpatro vokante la porkojn. Salomea ektimis iomete, kaj rigardante ĉirkaŭ si, diris:

―Kaj Fermino forvaporiĝis... Do, tuj baniĝu; dume mi iros serĉi lin supren laŭlonge de la rivero, esperante ke li ne foriru sen atendi nin.

―Atendu lin ĉi tie, ĉar li venos serĉi vin. Ĉio tio ŝuldiĝas al la fakto ke vi aŭdis mian kunpatron. Ĉu vi pensas ke li ne ŝatas ke ni du konversu solaj?

―Ke ni konversu, jes, sed... tio dependas.

Saltante kun ekstrema facil-moveco sur la grandajn ŝtonojn de la riverbordo, ŝi malaperis trans du frondo-densaj karboneroj[Piednoto 7].

La krioj de la kunpatro plu aŭdiĝis. Li sendube estis postirinta nin de malproksime tra la kakao-arba plantejo, kaj nur perdinte nin el la vido li estis decidinta voki la porkaron. Kustodjo ne sciis ke sia rekomendo jam estas diplomatie plenumita, kaj ke al la mil ĉarmoj de lia filino neniu animo povas esti pli blinda kaj surda ol la mia.

Mi revenis al la domo laŭ la sama paŝo-ritmo de Salomea kaj Fermino, kiuj estis ŝarĝitaj per kalabasaj potoj: ŝi estis metinta sur sian kapon rondan kap-kuseneton faritan el sia poŝtuko kaj sur ĝin la rustikan kruĉon, kiu eĉ sen subteno de iu ajn mano, ne malhelpis al la gracia korpo de la portantino montri ŝian ĉarman facilmovon.

Saltinte kiel la unuan fojon, Salomea dankis min per iu “Dio vin benu” kaj per sia plej linda rideto, aldonante:

―Rekompence por tio ĉi, dum vi estis baniĝanta, el de supre mi ĵetis en la akvon florojn de guabo, de carbonero kaj de venturozoj[Piednoto 8]; ĉu vi ne vidis ilin?

―Jes sed mi pensis ke iu grupo de simioj troviĝis tie supre.

―Kia ne aludita vi ŝajnigas vin! Kaj pensi ke mi estus povinta fali por grimpi sur la gŭabo-n[Piednoto 9].

―Kaj ĉu vi estas tiom stulta opiniante ke mi ne konstatis ke estas vi kiu ĵetadis la florojn laŭfluen de la rivero?

―Ĉar Johano Anĝelo rakontis al mi ke en la bieno oni metas rozojn en la basenon kiam vi iras baniĝi, mi ĵetis en la akvon tion plej bonan kio troviĝas en la arbaro.

Dum la tagmanĝo mi havis la okazon admiri, interalie, la lertecon de Salomea kaj mia kunpatrino por rosti maturetajn platanojn kaj kremfromaĝojn, kuiri frit-kukojn, fari “pandebonon[Piednoto 10]” kaj densigi la ĵeleon. Dum la iroj kaj revenoj de Salomea al la kuirejo, mi informis mian kunpatronpri kio vere emas la junulino kaj pri tio kion mi intencis fari por eligi ambaŭ el la problemoj. La kompatinda ulo estis ekster si de la feliĉo; kaj eĉ iujn ŝercojn pri la bonvolo per kiu ŝi servis min ĉe la tablo li direktis al mia promen-partnerino, kio estis vera sukceso post lia ĉagreno kun ŝi.

Post la varmaj horoj, je la kvara posttagmeze, la domo ŝajnis senorda arkeo: la anasoj komencis trairi la saloneton laŭ ordo de familioj; la kokinoj tumulti en la korto kaj ĉepiede de la prunarbo, kie sur branĉo-forkoj apogiĝis la kanuoforma ujo en kiu mia ĉevalo estis manĝanta maizon; la kreolaj meleagroj ŝvele paradis reciprokante la kriojn de du papagoj kiuj vokadis iun Benita-n, kiu probable estis la kuiristino, kaj la porkoj gruntadis klopodante enmeti la kapojn inter la stangojn de la riglil-pordo=puerta de golpe. Al ĉio ĉi oni devas aldoni la kriojn de mia kunpatro donanta ordonojn kaj tiujn de lia edzino foriganta la anasojn kaj vokanta la kokinojn. Estis longdaŭraj la adiaŭoj kaj la promesoj, faritaj al mi de mia kunpatrino, multe konfidi min al la “Mirakla Kristo de Buga”[Piednoto 11] por ke ĉio rezultu favora al mi en la vojaĝo kaj mi revenu baldaŭ. Ĉe mia adiaŭo al Salomea, kiu klopodis tiumomente ne troviĝi proksime al la ceteraj, ŝi forte premis al mi la manon, kaj rigardante min eble pli ol ameme, diris al mi:

―Ne forgesu ke mi kalkulas sur vin. Ne adiaŭu min rilate al via diabla vojaĝo... ĉar eĉ trenante min, al la vojo mi iros vidi vin, se hazarde vi pase ne venos ĉi tien. Ne forgesu min... ĉar se jes, mi ne scias kion mi faros kun mia patreto.

Ĉe la alia flanko de unu el la ravinoj kiuj tra la zigzagaj arbar-strioj falas bruege laŭ la deklivo, mi aŭdis sonoran viran voĉon kantantan:

Tempon al tempo mi petas
Kaj tempon la temp’ koncedas
Kaj mem la tempo sciigas
Ke ja ĝi min elrevigas.

Eliris el la arbaro la kantinto, tio estas Tiburcjo, kiu, kun la ponĉo pendanta de uno ŝultro kaj sin apogante sur promen-bastonon el kies pinto pendis malgranda envolvaĵo, distradis sian paŝadon rakontante instinkte siajn afliktojn al la soleco.

―Karamba!, ŝajne vi subiras malfrue kaj plenrapide... Kiam la ĉevalo ŝvitas... De kie vi venas kvazaŭ sentante pasian amon?

―De iuj vizitoj, kaj la lastan, bonŝance por vi, mi faris al la hejmo de Salomea.

―Dum longa tempo mi ne iris tien.

―Mi tre bedaŭris tion. De kiam vi ne iras tien?

La junulo, kap-kline, komencis dispecigi per la bastono iun planteton de “lulo”, kaj iom poste levis la kapon por rigardi min, respondante:

[Necerta teksto]

―Ke vi estas sendanka kaj ĵaluza, kaj ke ŝi estingiĝas por vi: nenion plu.

―Do ŝi diris ĉion tion? Sed do ŝi kaŝis al vi la plej interesan parton.

―Kion vi nomas “plej interesa”?

―La ĝuadojn kiujn ŝi partoprenas kun la mastreto Justiniano.

―Aŭdu min: ĉu vi kredas ke mi povas esti enamiĝinta al Salomea?

―Kiel mi povus kredi tion?

Nu, tiom enamiĝinta estas Salomea al Justiniano kiom mi al ŝi. Necesas ke vi estimu la junulinon pro ŝia valoro, kiu por via bono estas granda. Vi ofendis ŝin per la ĵaluzoj, kaj kondiĉe ke vi iru kontentigi ŝin, ŝi pardonos al vi kaj amos vin pli ol iam.

Tiburcjo restis enpensa antaŭ ol respondi al mi kun certa tono kaj malĝoja mieno:

―Nu, mastreto Efraino, mi amas ŝin tre multe, tiom ke ŝi ne povas imagi la turmentojn tra kiuj ŝi pasigis min dum ĉi monato. Kiam oni havas karakteron kian Dio donis al mi, oni toleras ĉion krom esti taksata stultulo (pardonu min pro la vortaĉo). Dirante al vi ke Salomea kulpas, mi scias kion mi diras al vi.

―Tio kion vi ne scias estas, ke rakontante al mi hodiaŭ viaj ofendojn, ŝi desperis kaj ploris ĝis veki mian kompaton.

―Ĉu vere?

―Kaj mi deduktis ke la kaŭzo de ĉio estas vi. Se vi amas ŝin kiel vi diras, kial vi ne edziĝas al ŝi? Se ŝi estus en via hejmo, kiu povus vidi ŝin sen via konsento?

―Mi konfesas al vi ke vere mi pensis edziĝi, sed mi ne decidiĝis: unue ĉar Salomea ĉiam tenadis min malica, kaj due ĉar mi ne scias ĉu njoro Kustodjo akceptus koncedi ŝin al mi.

―Nu, koncerne ŝin vi jam scias kion ŝi diris al vi; kaj rilate al mia kunpatro, mi respondecas al vi. Estas necesa ke vi agu racie, kaj kiel provo ke vi kredas je mi, ĉi posttagmeze mem vi iru ĉe Salomea-n, kaj ŝajnigante ke vi ne scias pri tiaj sentoj, vi faru viziton al ŝi.

―Kia rapideco! Do vi respondecas al mi pri ĉio?

―Mi scias ke Salomea estas la junulino plej honesta, linda kaj laborema kiun vi povos trovi, kaj rilate miajn gekunpatroj, mi scias ke ili plej plezure koncedos ŝin al vi.

―Do vi tuj vidos ke mi jam kuraĝiĝas iri.

―Se vi prokrastas tion ĝis poste kaj Salomea ofendiĝas kaj vi perdas ŝin, pri neniu vi povos plendi.

―Mi tuj iros, mastro.

―En akordo, kaj kaj vanas postuli al vi ke vi informu min kiel estos al vi, ĉar mi estas certa ke vi dankos min. Kaj adiaŭ, ĉar jam estas preskaŭ la kvina.

―Adiaŭ, mastro, Dio benu vin. Mi ĉiam diros al vi tion kio okazos.

―Kie Salomea povos aŭdi vin, zorgu ne ekkanti tiujn versojn kiujn vi estis kantanta.

Tiburcjo ekridis antaŭ ol respondi al mi:

Ĉu ili ŝajnas al vi ofendaj? Ĝis morgaŭ kaj kalkulu sur min.



Citaĵa eraro: Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "Piednoto", sed la responda etikedo <references group="Piednoto"/> ne estis trovita