Saltu al enhavo

Maria/Ĉapitro LXII

El Vikifontaro
Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 301-306)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Tri semajnoj estis pasintaj de post mia reveno, dum kiuj min retenis siaflanke Emma kaj mia patrino, instigataj de la kuracisto kiu pravigis ilian persiston per la malbona stato de mia sano.

La tagoj kaj la noktoj de du monatoj estis forpasintaj sur ŝia tombo kaj miaj lipoj ne estis flustrintaj unu solan preĝon sur ĝi! Mi sentis min ankoraŭ sen la forto necesa por viziti la forlasitan domon de niaj am-implikoj, por rigardi tiun tombon kiu kaŝadis ŝin al miaj okuloj kaj ŝin rifuzadis al miaj brakoj. Sed en tiuj lokoj ŝi devis atendi min: tie estis la tristaj donacoj de ŝia adiaŭo por mi, kiu ne estis fluginta ricevi ŝian lastan saluton kaj ŝian unuan kison antaŭ ol la morto frostigu ŝiajn lipojn.

Iom post iom Emma elspiradis en mian koron la tutan amarecon de la lastaj konfidencoj de Maria por mi. Tiel, konsilita por rompi la digon de miaj larmoj, ŝi ne kapablis poste sekigi ilin, kaj miksiĝante la siaj kun la miaj, lante forfluis tiuj horoj dolorigaj.

La matenon post la vespero dum kiu Maria skribis al mi sian lastan leteron, vane serĉinte ŝin en ŝia dormoĉambro, Emma ŝin trovis sidanta sur la ŝtona benko de la ĝardeno: videblis kiom ŝi estis plorinta: ŝiaj okuloj fiksitaj sur la akvo-fluo kaj pligrandigitaj de la ombro kiu ilin ĉirkaŭadis, ankoraŭ humidigadis per kelkaj senurĝaj larmoj tiujn palajn kaj minciĝintajn vangojn, antaŭe tiel plenajn de ĉarmo kaj freŝeco: ŝi elspiradis plor-singultojn jam feblajn, eĥojn de aliaj per kiuj ŝia doloro estis elverŝiĝinta.

—Kial vi venis sola hodiaŭ? —demandis Emma brakumante ŝin.

—Jes — ŝi respondis—; mi sciis; sed mi deziris veni sola: mi kredis ke mi havus sufiĉajn fortojn. Helpu min promeni.

Ŝi apogis sin sur la brakon de Emma kaj sin direktis al la rozujo fronte al mia fenestro. Jam proksime al ĝi, Maria ĝin kontemplis kvazaŭ ridetanta, kaj forprenante de ĝi la du rozojn plej freŝajn, diris:

—Eble ili estos la lastaj: vidu kiom da burĝonoj ĝi havas: vi metos antaŭ la Virgulinon la plej belajn kiuj vice malfermiĝos.

Proksimigante al sia vango la branĉon plej flor-havan, ŝi aldonis:

—Adiaŭ, rozujo mia, amata simbolo de lia konstanteco. Vi diros al li ke mi flegis ĝin ĝis kiam mi povis— ŝi diris turnante sin al Emma, kiu ploradis kun ŝi.

Mia fratino volis eligi ŝin el la ĝardeno dirante al ŝi:

—Kial vi tiel malĝojiĝas? Ĉu pacjo ne aranĝis prokrasti nian vojaĝon? Ni revenos ĉi tien ĉiutage. Ĉu ne veras ke vi sentas vin pli bone?

—Restu ni ankoraŭ ĉi tie— ŝi respondis alproksimiĝante malrapide al la fenestro de mia ĉambro: ŝi longe rigardis ĝin forgesita pri Emma, kaj kliniĝis poste por depreni ĉiujn liliojn de sia preferata planto, dirante al mia fratino—: Diru al li ke ĝi neniam ĉesis floradi. Jes, nun iru ni.

Ŝi denove haltis ĉeborde de la rojo, kaj rigardante ĉirkaŭ si apogis la frunton sur la bruston de Emma murmurante:

—Mi ne volas morti sen revidi lin ĉi tie!.

Dum la tago ŝi sin montris pli malgaja kaj silenta ol kutime. Posttagmeze ŝi iris en mian ĉambron kaj lasis en la florvazon, kunigitaj per kelkaj siaj kap-haroj, la liliojn kiujn ŝi estis kolektinta dum la mateno; kaj tien iris Emma serĉi ŝin kiam jam estis mallume. Ŝi estis kubute apogita sur la fenestro, kaj la malordaj harbukloj preskaŭ kaŝadis ŝian vizaĝon.

Rigardinte ŝin silente dum kelkaj momentoj, Emma diris —Maria, ĉu ne faros nocon al vi tiu ĉi nokta vento?

Ŝi, komence surprizita, respondis prenante al ŝi unu manon, altirante ŝin al si kaj sidigante ŝin siaflanke sur la sofon:

—Jam nenio povas noci al mi.

—Ĉu vi ne volas ke ni iru al la kapelo?

—Nun ne: mi deziras resti ankoraŭ ĉi tie: mi havas multajn aferojn por diri al vi...

Ĉu ne estos tempo por ke vi diru ilin al mi aliloke? Vi, tiom responda al la preskriboj de la doktoro, ĉimaniere vanigos ĉiujn liajn zorgojn kaj la niajn: ĉi lastajn du tagojn vi ne estis tiel obeema kiel antaŭe.

—Okazas, ke ili ne scias ke mi estas mortonta —ŝi respondis brakumante Emma-n kaj plor-singultante kontraŭ ŝia brusto.

—Mortonta?, mortonta kiam Efraino jam alvenas?...

—Sen vidi lin unu plian fojon, sen diri al li... morti sen povi atendi lin. Tio ĉi estas horora —ŝi aldonis skuiĝante post paŭzo—; sed estas vero: neniam la simptomoj de la atako estis kiaj tiu kiujn mi nun sentas. Mi bezonegas ke vi sciu ĉion antaŭ ol fariĝu neebla ĝin diri al vi. Aŭskultu: mi volas lasi al li kiom mi havas kaj li ŝatis. Vi enmetos en la kofreton en kiu mi gardas liajn leterojn kaj la florojn sekajn, ĉi tiun harujon en kiu troviĝas liaj kap-haroj kaj tiuj de mia patrino; ĉi tiun ringon kiun li alfingrigis al mi antaŭ la tago de sia forvojaĝo; kaj en mian bluan antaŭtukon vi envolvos miajn harplektaĵojn... —Ne afliktiĝu tiamaniere —ŝi daŭrigis alproksimigante sian vangon al tiu de mia fratino—: mi jam ne povus esti lia edzino... Dio volas liberigi lin de la doloro trovi min tia kia mi troviĝas, de la angoro vidi min forpasi. Ha!, mi povus morti pace donante al li mian lastan adiaŭon. Premu lin por mi en viajn brakojn kaj diru a li ke vane mi luktadis por ne forlasi lin... ke pli teruradis min lia soleco ol la morto mem, kaj...

Maria ĉesis paroli kaj restis tremanta inter la brakoj de Emma; ĉi lasta kovris ŝin per kisoj kaj ties lipoj trovis ŝin rigida: vokis ŝin kaj ŝi ne respondis; kriis kaj la ceteraj alkuris helpe a ŝi.

Ĉiuj klopodoj de la kuracisto rezultis vanaj por eltiri ŝin el la atako, kaj matene la postan tagon li sin deklaris senpova savi ŝin.

Vokite, la maljuna pastro de la paroko alkuris je la dekdua.

Fronte al la lito de Maria oni lokigis, sur tablon ornamitan per la plej belaj floroj de la ĝardeno, la krucifikson de la kapelo, kaj ĝin lumigadis du benitaj kandeloj. Surgenue antaŭ tiu humila kaj perfuma altaro, preĝis la sacerdoto dum unu horo; kaj leviĝante, li enmanigis unu el la kandeloj al mia patro kaj la alian al Mayn por alproksimiĝi kun ili al la lito de la mortantino. Mia patrino kaj miaj fratinoj, Luiza, ties filinoj kaj kelkaj servistinoj genuiĝis por ĉeesti la ceremonion. La ministro prononcis ĉi tiujn vortojn ĉe la oreloj de Maria:

—Filino mia, Dio venas viziti vin: ĉu vi deziras akcepti Lin?

Ŝi daŭrigis muta kaj senmova kvazaŭ ŝi dormus profunde. La sacerdoto rigardis al Mayn, kiu, tuj kompreninte tiun rigardon, palpis la pulson de Maria, sekve dirante laŭtvoĉe:

Almenaŭ kvar horojn.

La sacerdoto benis kaj sankt-oleis ŝin. La singultoj de mia patrino, miaj fratinoj kaj la filinoj de la montarano akompanis la preĝon:

Unu horon post la ceremonio, Johano estis alproksimiĝinta al la lito kaj starigadis sin sur la pied-pintoj por sukcesi vidi Maria-n, plorante ĉar oni ne levadis lin. Mia patrino prenis lin inter siajn brakojn kaj sidigis lin sur la lito.

—Ŝi estas dormanta, ĉu ne? —demandis la inocenta klinante la kapon sur la saman kusenon sur kiu kuŝadis tiu de Maria, kaj prenante en siajn manetojn unu el la plektoj kiel li kutimis por endormiĝi.

Mia patro interrompis tiun scenon kiu elĉerpigadis la fortojn de mia patrino kaj kiun la ĉeestantoj partoprenadis afliktitaj.

Je la kvina postttagmeze Mayn, kiu restis ĉe la lit-kapo senĉese palpante la pulson de Maria, ekstaris, kaj liaj humidaj okuloj lasis kompreni al mia patro ke estis finiĝinta la agonio. Liaj singultoj igis Emma-n kaj mian patrinon sin ĵeti sur la liton. Ŝi statis kvazau ŝi dormus; sed por ĉiam... mortinta!, sen ke miaj lipoj estu enspirintaj ŝian lastan spiron, sen ke miaj oreloj estu aŭdintaj ŝian lastan adiaŭon, sen ke iuj el tiomaj larmoj poste verŝitaj de mi sur ŝian tombon estu falintaj sur ŝian frunton!

Kiam mia patrino konvinkiĝis ke Maria estis mortinta, antaŭ ŝia kadavro, banata de la lumaj ĉiel-ruĝoj de la vespero kiu enpenetris en la ĉambron tra unu fenestro kiun oni estis ĵus malferminta, ŝi ekkriis per voĉo raŭka pro la plorado, kisante unu el tiuj manoj jam malvarma kaj nesensiva:

—Maria! Mia kor-filino!... kial vi lasas nin tiamaniere?... Ha! jam neniam plu vi povos aŭdi min... Kion mi respondos al mia filo kiam li demandos pri vi? Kion li faros, mia Dio?... Mortinta!, mortinta elbuŝiginte eĉ ne ununuran plendon!

Jam en la kapelo, sur tablo funebre kovrita, vestita per blanka silko-tolaĵo kaj kuŝante en la ĉerko, ŝi montradis sur sia vizaĝo ian subliman rezignacion. La lumo de la kandeloj brilanta sur ŝia frunto kaj sur ŝiaj vastaj palpebroj, ĵetadis la ombron de la okulharoj sur la vangojn; tiuj palidaj lipoj ŝajnis frostiĝinti kiam ili klopodis rideti; oni povis pensi ke ŝi ankoraŭ spiras. Ombradis ŝian gorĝon la plektoj duon-envolvitaj en vualon el blanka gazo, kaj inter la manoj, kuŝanta sur sia brusto, ŝi tenis krucifikson.

Tia ŝin vidis Emma frumatene je la tria, proksima plenumi la plej teruran komision de Maria.

La sacerdoto preĝadis surgenue ĉepiede de la ĉerko. La brizo de la nokto, parfuma je rozoj kaj oranĝ-floroj, movetigadis la flamojn de la kandeloj, jam elĉerpitaj.

—“Mi pensis, diradis al mi Emma, ke dum mi tondis la unuan plekton ŝi rigardus min tiel dolĉe kiel ŝi kutimis kiam mi kombis la hararon al ŝia kapo apoge klinita sur mian jupon. Mi metis ilin antaŭ la bildon de la Virgulino kaj lastfoje mi kisis ŝiajn vangojn... Kiam mi vekiĝis du horojn poste... ŝi jam ne estis tie!”

Braŭlio, Jozefo kaj kvar pliaj laboristoj portis la kadavron al la vilaĝo, trairante tiujn ebenaĵojn kaj ripozante sub tiuj arbaroj tra kiuj, iun feliĉan matenon, paŝis Maria miaflanke amanta kaj amata, la tagon de la edziniĝo de Transito. Mia patro kaj la pastro postiris paŝo post paŝo la humilan konvojon... ho, humila kaj silenta kia tiu de Nay!

Mia patro revenis tagmeze malrapide kaj jam sola. Deseliĝante li faris vanajn klopodojn sufoki la singultojn kiuj lin senspiradis. Sidante en la salono, inter Emma kaj mia patrino kaj ĉirkaŭita de la geinfanoj kiuj vane atendadis liajn karesojn, li senbridigis sian ĉagrenon, devigante mian patrinon inspiri al li rezignacion kiun ŝi mem ne povis havi.

—“Mi, li diradis, mi la aŭtoro de tiu malbenita vojaĝo, mi mortigis ŝin! Se Salomono povus veni repreni sian filinon, kion mi devus diri al li?... kaj Efraino... kaj Efraino... Ha! por kio mi vokis lin? Ĉimaniere mi plenumos al li miajn promesojn?”

Tiun posttagmezon ili forlasis la bienon por iri tranokti en tiu de la valo, de kie ili estis vojaĝontaj al la urbo la postan tagon.

Braŭljo kaj Transito konsentis okupi la domon por priatenti ĝin dum la foresto de la familio.