Maria/Ĉapitro XXXI

El Vikifontaro
Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 133-140)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO XXXI.

Estis ĉirkaǔ la dekunua. Fininte la laboron, mi staris kubute apogata ĉe la fenestro de mia ĉambro.

Tiuj momentoj de forgeso pri mi mem, en kiuj mia pensado ŝvebis en regionoj al mi kvazaǔ nekonataj; momentoj en kiuj la kolomboj kiuj sidis en la ombro sur la oranĝ-arboj premataj sub la pezo de siaj or-grapoloj, amindume interŝanĝis karesajn murmurojn; en kiuj la voĉo de Maria, kverado eĉ pli dolĉa, atingis miajn orelojn, enhavis ĉarmon neesprimeblan. La infanaĝo, kiu en sia nesatigebla scivolo miras ĉe ĉio nova kion la naturo, dia instruistino, montras al ties rigardoj... la adoleskaĝo, kiu ĉion divenante, nevole delicumas per ĉastaj amvizioj...antaǔsento de feliĉo tiomfoje kaj vane atendita; nur tiuj scias alporti tiujn horojn ne kalkulitajn en kiuj la animo ŝajnas peni por reveni al la feliĉoj de iu Edeno ―sonĝo aǔ realaĵo― kiun ĝi ankoraǔ ne estas forgesinta.

Ne estis la branĉoj de la rozujoj, al kiuj la limfoj de la rivero prenadis leĝerajn petalojn por ornamiĝi dum la fuĝo; ne la majesta flugado de la nigraj agloj sur la proksimaj pintoj, ne estis tio kion vidis miaj okuloj; estis tio, kion mi jam ne plu vidos; tio kion mia spirito febligita de afliktaj realaĵoj ne serĉas, aǔ admiras nur en siaj sonĝoj: la mondo kiun ekstaze mi kontemplis en la unuaj printempoj de la vivo.

Sur la nigra kaj sinua vojo de la montetoj mi ekvidis Transiton kaj ŝian patron, kiuj venis por plenumi la promeson faritan al Maria. Mi transiris la ĝardenon kaj subiris la unuan monteton por atendi ilin sur la ponto de la akvofalo, videbla el la salono de la domo.

Ĉar ni troviĝis ekstere, la montaranoj ne estis ankoraǔ timidaj kun mi; ili diradis al mi ĉion kion ili kutimis rakonti post kelkaj tagoj sen intervido.

Mi demandis pri Braǔljo al Transito.

―Li restis profitante la belan sun-veteron por la sarkado. Kaj kio pri la Virgulino de la seĝo?

Transito kutimis tiamaniere demandi al mi pri Maria ek de kiam ŝi rimarkis la notindan similecon inter la vizaĝo de sia estonta nupto-patrino kaj tiu de iu bela Madono de la preĝ-ĉapeleto de mia patrino.

―La viva fartas bone kaj atendas vin ―mi respondis al ŝi―; tiu pentrita, statas meze de floroj kaj lumigita por ke ŝi faru vin tre feliĉa.

Dum ni alproksimiĝis al la domo, Maria kaj Emma eliris por akcepti Transiton, al kiu ili diris, inter aliaj regaloj, ke ŝi estis tre linda; kaj tio estis vera, ĉar la feliĉo ŝin beligis.

Jozefo ricevis, kun la ĉapelo enmane, la varmajn salutojn de la fraǔlinoj; kaj liberigante sin de la tornistro kiun li portadis, ĉe la dorso, plena de legomoj por donaco, li eniris kun ni, puŝite de mi, en la ĉambron de mia patrino. Dum li paŝadis tra la salono, Mayo, kiu estis dormanta sub unu el la tabloj, graǔlis al li, kaj la montarano ripostis al ĝi ridante:

― Hej!, avo, ĉu vi ankoraǔ ne simpatias kun mi? Probable ĉar mi estas tiel maljuna kiel vi.

―Kaj Lucia? ―Maria demandis al Transito―, kial ŝi ne volis akompani vin?

―Ĉar ŝi estas nekredeble pigra, kaj tiel kamparana.

―Sed diras Efraino ke ŝi ne stas tia al li.

Transito ridis antaǔ ol respondi.

―Kun la sinjoro ŝi estas malpli timida, ĉar pro tio ke li iradas tiomfoje tien, iom post iom ŝi perdis al li la timon.

Ni klopodis koni la tagon en kiu devus okazi la geedziĝo. Jozefo, por eltiri Transiton el embaraso, respondis:

Ni volas ke ĝi okazu ok tagojn post hodiaǔ. Se ĉio estas bone planita, ni faros jene: hejme ni leviĝos tre frue, kaj senprokraste, ni atingos la vilaĝon je la ekapero de la suno: se vi ekiros de ĉi tie je la kvina, vi atingos nin ĉe nia alveno; kaj ĉar lia pastra moŝto havos ĉion preta, ni liberigos nin frue. Luisa estas malamikino de la festoj, kaj la knabinoj ne dancas: do ni pasigos la dimanĉon kiel ĉiujn, kun la diferenco ke vi ĉiuj vizitos nin; kaj lunde ĉiu al sia okupo: ĉu vi kunsentas? ―li finparolis, sin direktante al mi.

―Jes; sed ĉu Transito piediros al la vilaĝo?

―Kompreneble! ―ekkriis Jozefo.

―Nu, kiamaniere? ―ŝi demandis surprizita.

―Sur ĉevalo; ĉu ne estas tie la miaj?

―Sed mi pli ŝatas piediri; kaj al Lucia okazas ne nur tio, sed ŝi timas la ĉevalojn.

―Sed kial? ―demandis Emma.

―Sed en la Provinco nur la blankuloj iras surĉevale; ĉu ne veras, paĉjo?

―Jes; kaj tiuj kiuj ne estas blankaj, nur kiam estas maljunaj

―Kiu diris al vi ke vi ne estas blanka? ―mi demandis al Transito; kaj blanka kiel malmultaj.

La junulino fariĝis ruĝa kia merizo, respondante al mi:

―Tiuj kiujn mi priparolas estas la personoj riĉaj, la sinjorinoj.

Jozefo, irinte saluti mian patron, adiaǔis prometante reveni posttagmeze, malgraǔ niaj insistoj por ke li restu kaj tagmanĝu kun ni.

Je la kvina, kiam la familio eliris por akompani Transiton ĝis la piedo de la monto, Maria, kiu iris miaflanke, diradis al mi:

―Se vi estus vidinta mian nupto-filinon kun la edziniĝa kostumo kiun mi faris al ŝi, kaj kun la orelringoj kaj la koliero kiujn donacis al ŝi Emma kaj panjo, mi estas certa ke vi estus trovinta ŝin tre ĉarma.

―Kaj kial vi ne vokis min?

―Ĉar Transito ne konsentis. Ni devas demandi al panjo kion diras kaj kion faras la nupto-gepatroj en la ceremonio.

―Vere, kaj la nupto-gefiloj lernigos al ni kion respondas la gefianĉoj, en la okazo ke iam tio koncernus nin.

Nek la rigardoj nek la lipoj de Maria respondis al ĉi tiu aludo al nia estonta feliĉo; kaj ŝi restis enpensa dum ni iradis la mallongan distancon kiu restis por atingi la randon de la monto.

Tie Braǔljo atendadis sian fianĉinon, kaj antaǔiĝis ridanta kaj respektema por saluti nin.

―Jam estos noktiĝanta por malsupreniri ―diris Transito.

La montaranoj adiaǔis nin afable. Ili estis irintaj iun spacon en la internon de la ĝangalo kiam ni aǔdis la belan voĉon de Braǔljo kiu kantis antioĥianajn “vueltas”.2

Post nia dialogo, Maria ne plu estintis gaja. Vane mi klopodadis kaŝi al mi mem la kaǔzon; bedaǔrinde mi bone konis ĝin; ŝi pensadis vidante la feliĉon de Transito kaj Braǔljo, ke baldaǔ ni estos apartiĝontaj, ke eble ni ne revidus unu la alian...eble pri la malsano el kiu estis mortinta ŝia patrino. Kaj mi ne kuraĝis perturbi ŝian silentadon.

Descendante la lastajn montetojn Johano, kiun ŝi kondukis je la mano, diris al mi:

―Maria volas ke mi estu kuraĝa por iri, kaj ŝi estas laca.

Do mi ofertis al ŝi mian brakon por apogo, kio mi ne estis povinta fari antaǔe en konsidero al Emma kaj al mia patrino.

Ni jam troviĝis je malgranda distanco de la domo...Estingiĝadis la ĉiel-ruĝoj kiujn la suno, sin kaŝinte, estis lasinta super la okcidentaj monto-ĉenoj: la luno, leviĝante je nia dorso super la montarojn de kiuj ni estis forirantaj, ĵetadis la malkvietajn ombrojn de la salikoj kaj grimpo-plantoj de la ĝardeno sur la murojn pale iluminatajn.

Mi gvatadis la vizaĝon de Maria, kion ŝi ne rimarkadis, serĉante la simptomojn de ŝia malsano, al kiuj ĉiam antaǔis tiu melankolio kiu tuje ŝin estis kaptinta.

―Kial vi malgajiĝis? ―mi fine demandis al ŝi.

―Ĉu mi ne statis tute kiel ĉiam? ―si respondis al mi kvazaǔ ŝi vekiĝus el leĝera sonĝo―. Kaj vi?

―Pro tio ke vi statis tiel.

―Sed, ĉu mi ne povus fari vin kontenta?

―Do reiĝu vi feliĉa.

―Feliĉa? ―ŝi demandis kvazaǔ surprizita―; kaj ĉu ankaǔ vi estos feliĉa?

―Jes, jes.

―Rigardu: mi jam estas kiel vi volas ―ŝi diris al mi ridetanta― ĉu vi postulas neniom pli?...

―Neniom pli...ha, jes: kion vi promesis kaj vi ne donis al mi.

―Kio ajn estos tio?, ĉu vi povus kredi ke mi ne rememoras?

―Ĉu vere?, kaj la haroj?

―Kaj se oni rimarkas tion ĉe la kombado?

―Vi diros ke vi okazigis tion tondante iun har-rubandon.

―Ĉu vi aludas ĉi tion? ―ŝi diris, post kiam ŝi serĉis sub la ŝalo, montrante ion nigran en sia mano kaj kion ĝi kaŝis al mi fermiĝante.

―Jes, ĝuste tion; nun donu ĝin al mi.

―Sed ĝi estas nur unu rubando ―ŝi respondis, denove gardante kion ŝi estis montrinta al mi.

―Bone, mi ne plu postulos ĝin al vi

―Nu bone!, kaj kial do mi tondis ilin? La fakto estas, ke necesas ilin aranĝi bone; kaj ĝuste morgaǔ...

―Ĉinokte.

―Ankaǔ; ĉinokte.

Mia brako premis delikate la ŝian, nudan je la muslino kaj puntoj de la maniko; ŝia mano moviĝis iom post iom ĝis ĝi renkontis la mian; ŝi lasis ĝin leviĝi sam-maniere ĝis miaj lipoj; kaj sin apogante pli forte sur min por subiri la ŝtuparon de la koridoro, ŝi diris al mi kun voĉo lanta kaj je vibroj silentaj:

―Ĉu vi nun estas kontenta?, ni ne plu estu tristaj.

Tiun vesperon mia patro volis ke postmanĝe mi legu al li ion el la lasta numero de “La Tago”. Post la legado, li retiriĝis, kaj mi transiris al la salono.

Johano alproksimiĝis al mi kaj apogis la kapon sur unu el miaj genuoj.

―Ĉu vi ne povas dormi ĉivespere? ― mi demandis karesante lin.

―Mi volas ke vi dormigu min ―Respondis li en tiu lingvo kiun malmultaj kapablis kompreni.

―Kaj kial ne Maria?

―Mi estas tre kolera al ŝi ―ripostis li instaliĝante pli komforte.

―Al ŝi? Kion vi faris al ŝi?

―Sed estas ŝi kiu ne amas min ĉinokte.

―Rakontu al mi kial.

―Mi petis ke ŝi rakontu al mi la fabelon de la Ruĝa Ĉapeto, kaj ŝi ne volis; mi petis de ŝi kisojn kaj ŝi ne atentis min.

La plendoj de Johano igis min timi ke la tristeco de Maria estu persistinta.

―Kaj se ĉinokte vi faros sonĝojn timigajn ― mi diris al la infano―, ŝi ne leviĝos por akompani vin, kiel vi raportis al mi ke ŝi tion faras.

Do, morgaǔ mi ne helpos ŝin kolekti florojn por via ĉambro nek mi portos ŝiajn kombilojn al la banloko.

―Ne diru tion: ŝi tre amas vin: iru kaj diru ke ŝi donu al vi la kisojn kiujn vi petis de ŝi kaj ke ŝi dormigu vin dum vi aǔdas la fabelon.

―Ne ― Li diris ekstarante kaj kvazaǔ plena de entuziasmo pro iu bona ideo: mi alportos ŝin al vi por ke vi skoldu ŝin.

―Ĉu mi?

―Mi ŝin alportos.

Kaj tion dirante li komencis serĉi ŝin. Iom poste li sin prezentis ŝajnante ke li kondukas ŝin je la mano perforte.

―Kien vi kondukas min?

―Ĉi tien, respondis Johano, devigante ŝin sidiĝi miaflanke.

Mi raportis al Maria ĉion kion estis dirinta ŝia dorlotita infano. Ŝi, prenante la kapon de Johano inter la manojn kaj tuŝante la frunton kun la lia, diris al li:

―Ha, sendankulo!, do endormiĝu kun li.

Johano ekploris etendante al mi la braketojn por ke mi prenu lin.

―Ne, mia mastro; ne,mia sinjoro ― ŝi diris al li―: ĉi tiuj estas ŝercoj de via Mi-miya ―kaj ŝi karesis lin.

Sed la infano insistis por ke mi akceptu lin.

―Do tion vi faras al mi, Johano? ―daǔrigis Maria plendante al li―. Bone, jam la sinjoro estas plenkreskulo: ĉinokte mi portigos lian liton al la ĉambro de lia frato; li jam ne bezonas min: mi restos sola kaj plorante ĉar li ne plu amas min.

―Ŝi kovris siajn okulojn per unu mano por kredigi al li ke ŝi estas ploranta; sed ĉar ŝi persistis simulante ploron, li elglitis iom post iom el miaj genuoj, kaj alproksimiĝis al ŝi provante malkovri ŝian vizaĝon. Trovante la lipojn de Maria ridetantaj, kaj la okulojn amplenaj, ankaǔ li ridis, kaj ĉirkaǔprenante ŝin je la talio apogis sian kapon sur ŝian sinon, dirante:

―Mi amas vin kiel la okuletojn, mi amas vin kiel la koron. Mi jam ne estas kolera nek stulta. Ĉinokte mi preĝos la Dio-benon tre serioze por ke vi faru al mi plian pantalonon.

Montru al mi la pantalonojn kiujn oni faras al vi ― mi diris.

Johano ekstaris sur la sofo, inter Maria kaj mi, por admirigi al mi sian unuan pantalonon.

―Kia belaĵo! ―mi ekkriis brakumante lin―. Se vi multe amas min kaj estos serioza, mi sukcesos farigi multajn al vi, kaj mi aĉetos por vi selon, zahonojn, spronojn...

―Kaj nigran ĉevaleton ―li interrompis.

―Jes.

Li brakumis min donante al mi longdaǔran kison, kaj kaptita je la kolo de Maria, kiu turnadis la vizaĝon por eviti liajn lipojn, li devigis ŝin akcepti tutsaman regalon. Li genuiĝis kie li estis starinta, kun la manoj kunigitaj preĝis devote la Dio-benon kaj kliniĝis dormema sur la jupon kiun ŝi pretigis al li.

Mi rimarkis ke la maldekstra mano de Maria ludadis kun io sur la kapo de la infano, dum malica rideto montriĝis sur la lipoj. Per rapida rigardo ŝi montris al mi inter la haroj de Johano la buklon de tiuj kiujn ŝi estis promesinta al mi; kaj kiam mi jam rapidis ilin preni, retenante ilin ŝi diris:

―Kaj al mi?... Eble estas malbone postuli tion al vi.

―La miajn? ―demandis mi.

Ŝi jesis, aldonante:

―Ĉu ili ne kuŝos taǔge en la sama harujo en kiu mi gardas tiujn de mia patrino?