Maria/Ĉapitro XI

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Ĉapitro X Indekso : Maria
de Jorge Isaacs
Tradukita de Andrés Turrisi, Detlef Karthaus kaj Ruben' Torres
Ĉapitro XI
Ĉapitro XII
Tradukata ekde 2005.


XI

Hice esfuerzos para mostrarme jovial durante el resto del día. En la mesa hablé con entusiasmo de las mujeres hermosas de Bogotá, y ponderé intencionalmente las gracias y el ingenio de P... Mi padre se complacía oyéndome: Eloísa habría querido que la sobremesa durase hasta la noche. María estuvo callada; pero me pareció que sus mejillas palidecían algunas veces, y que su primitivo color no había vuelto a ellas, así como el de las rosas que durante la noche han engalanado un festín.

Mi faris penojn por montri min gaja dum la resto de la tago. Ĉe la tablo mi parolis entuziasme pri la belaj virinoj de Bogoto, kaj laudegis la graciojn kaj inĝenion de P... Mia patro ĝuis aŭdi min: Eloisa estus volinta ke la postmanĝa societemo daŭru la tutan nokton. Maria estis silenta; sed ŝajnis al mi ke ŝiaj vangoj paliĝis kelkfoje, kaj ke ilia vera koloro ne revenis al ili, same kiel tiu de la rozoj kiuj dum la nokto ornamis festenon.

Hacia la última parte de la conversación, María había fingido jugar con la cabellera de Juan, hermano mío de tres años de edad a quien ella mimaba. Soportó hasta el fin; mas tan luego como me puse en pie, se dirigió ella con el niño al jardín.

Ĉirkaŭ la lasta parto de la konversacio, Maria ŝajnigis ludi kun la hararo de Johano, mia tri jaraĝa frato kiun ŝi dorlotis. Ŝi eltenis ĝis la fino; sed tuj kiam mi stariĝis, ŝi ekiris kun la infano al la ĝardeno.

Todo el resto de la tarde y en la prima noche fue necesario ayudar a mi padre en sus trabajos de escritorio.

Dum la tuta resto de la posttagmezo kaj en la fruvespero estis necese helpi mian patron kun lia oficeja laboro.

A las ocho, y luego que las mujeres habían ya rezado sus oraciones de costumbre, nos llamaron al comedor. Al sentarnos a la mesa, quedé sorprendido al ver una de las azucenas en la cabeza de María. Había en su rostro bellísimo tal aire de noble, inocente y dulce resignación, que como magnetizado por algo desconocido hasta entonces para mí en ella, no me era posible dejar de mirarla.

Je la oka, kaj post kiam la virinoj estis preĝintaj siajn kutimajn preĝojn, oni vokis nin manĝi. Eksidante ĉe la tablo, mirigis min vidi unu el la lilioj je la kapo de Maria. Estis en ŝia belega vizaĝo tia mieno de nobla, naiva kaj dolĉa rezignacio, ke mi, kiel magnetizita, ne povis malhlepi rigardi ŝin pro io en ŝi ĝis tiam por mi nekonata.

Niña cariñosa y risueña, mujer tan pura y seductora como aquellas con quienes yo había soñado, así la conocía; pero resignada ante mi desdén, era nueva para mí. Divinizada por la resignación, me sentía indigno de fijar una mirada sobre su frente.

Knabino kara kaj gaja, virino pura kaj alloga kiel tiuj pri kiuj mi sonĝis, tiel mi konis ŝin; sed rezignaciita antaŭ mia indiferenteco, ŝi estis nova por mi. Ĉar ŝi fariĝis dieca pro la rezignacio mi sentis min neinda rekte rigardi ŝian vizaĝon.

Respondí mal a unas preguntas que se me hicieron sobre José y su familia. A mi padre no se le podía ocultar mi turbación; y dirigiéndose a María, le dijo sonriendo: Mi malbone respondis al demandoj kiun oni faris al mi pri Jozefo kaj lia familio. Al mia patro mi ne povis kaŝi mian konfuzon; kaj alparolante Marian, diris al ŝi ridetante:

—Hermosas azucenas tienes en los cabellos: yo no he visto de esas en el jardín.

—Belajn liliojn vi havas en la hararo: mi ne vidis tiajn en la ĝardeno.

María, tratando de disimular su desconcierto, respondió con voz casi imperceptible:

Maria, klopodante kaŝi sian konsternon, respondis per voĉo preskaŭ neperceptebla:

—Es que de estas azucenas sólo hay en la montaña.

—Fakte, ĉi tiuj lilioj nur estas en la monto.

Sorprendí en aquel momento una sonrisa bondadosa en los labios de Emma.

Mi ekvidis en tiu momento bonkoran rideton en la lipoj de Emma.

—¿Y quién las ha enviado? —preguntó mi padre.

—Kaj kiu ilin sendis? —demandis mia patro.

La turbación de María era ya notable. Yo la miraba; y ella debió de hallar algo nuevo y animador en mis ojos, pues respondió con acento más firme:

La konsterno de Maria estis jam notebla. Mi rigardis ŝin; kaj ŝi devis trovi ion novan kaj kuraĝigan en miaj okuloj, ĉar ŝi respondis per pli firma tono:

—Efraín botó unas al huerto; y nos pareció que siendo tan raras, era lástima que se perdiesen: ésta es una de ellas.

—Efrain forĵetis kelkajn en la fruktoĝardenon; kaj ŝajnis al ni ke pro ilia rareco, estus bedaŭro ke ili perdiĝu: tiu ĉi estas unu el ili.

—María —le dije yo—, si hubiese sabido que eran tan estimables esas flores, las habría guardado... para vosotras; pero me han parecido menos bellas que las que se ponen diariamente en el florero de mi mesa.

—Maria —mi diris al ŝi —, se mi estus sciinta ke estis tiel estimindaj tiuj floroj, mi estus konservinta ilin... por vi; ĉar ili ŝajnis al mi malpli belaj ol tiuj kiujn oni metas ĉiutage en la florujo de mia tablo.

Comprendió ella la causa de mi resentimiento, y me lo dijo tan claramente una mirada suya, que temí se oyeran las palpitaciones de mi corazón.

Ŝi komprenis la kialon de mia rankoro, kaj klare komunikis tion al mi per unu rigardo, tiel ke mi timis ke oni aŭdus la batojn de mia koro.

Aquella noche, a la hora de retirarse la familia del salón, María estaba casualmente sentada cerca de mí. Después de haber vacilado mucho, le dije al fin, con voz que denunciaba mi emoción: «María, eran para ti; pero no encontré las tuyas».

Tiun nokton, je la horo de la retiriĝo de la familio de la salono, Maria hazarde sidis proksime de mi. Post multe heziti, mi fine diris al ŝi, per voĉo kiu ne sukcesis kaŝi mian emocion: «María, ili estis por vi; sed mi ne trovis viajn».

Ella balbucía alguna disculpa cuando tropezando en el sofá mi mano con la suya, se la retuve por un movimiento ajeno a mi voluntad. Dejó de hablar. Sus ojos me miraron asombrados y huyeron de los míos.

Ŝi balbutis iun senkulpigon kiam en la sofo mia mano hazarde renkontis la ŝian, mi retenis ŝian per movo nepropravola. Ŝi ĉesis paroli. Ŝiaj okuloj rigardis min mire kaj fuĝis de miaj.

Pasóse por la frente con angustia la mano que tenía libre, y apoyó en ella la cabeza, hundiendo el brazo desnudo en el almohadón inmediato. Haciendo al fin un esfuerzo para deshacer ese doble lazo de la materia y del alma que en tal momento nos unía, púsose en pie; y como concluyendo una reflexión empezada, me dijo tan quedo que apenas pude oírla: «Entonces... yo recogeré todos los días las flores más lindas»; y desapareció.

Ŝi angore pasis sur al frunto la manon kiun ŝi havis libera, kaj apogis en ĝi la kapon, enmetanta la nudan brakon en la apuda kusenego. Farante fine stebon*** por malnodigi tiun duoblan nodon de la materio kaj de la animo kiu en tiu momento kunigos nin, ŝi stariĝis; kaj kvazaŭ konkludanta komencitan pripenson, ŝi diris al mi tiel mallaŭte ke mi apenaŭ povis ŝin aŭdi: «En tiu kazo... mi kolektos ĉiutage la florojn plej belajn»; kaj malaperis.

Las almas como la de María ignoran el lenguaje mundano del amor; pero se doblegan estremeciéndose a la primera caricia de aquel a quien aman, como la adormidera de los bosques bajo el ala de los vientos.

La animoj kiel tiu de maria ne konas la monduman lingvon de la amo; sed cedas treme al la unua kareso de tiu kiun ili amas, kiel la papavo de la boskoj sub la flugiloj de la ventoj.

Acababa de confesar mi amor a María; ella me había animado a confesárselo, humillándose como una esclava a recoger aquellas flores. Me repetí con deleite sus últimas palabras; su voz susurraba aún en mi oído: «Entonces, yo recogeré todos los días las flores más lindas».

Mi ĵus konfesis mian amon al Maria; ŝi estis instiginta min ĝin konfesi, humiliĝante kiel sklavino konservi tiujn florojn. Mi ripetis kun ĝojo ŝiajn lastajn vortojn; ŝia voĉo susuris en mia orelo: «En tiu kazo... mi kolektos ĉiutage la florojn plej belajn»