Maria/Ĉapitro VIII

El Vikifontaro
Maria ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
(p. 24-25)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO VIII.

Post krepusko Emma frapis mian pordon por ke mi iru al la manĝotablo. Mi lavis mian vizaĝon por kaŝi la ŝpurojn de miaj larmoj, kaj mi surmetis aliajn vestaĵojn por senkulpigi min pro mia malfruiĝo.

Maria ne ĉe-estis en la manĝoĉambro, kaj vane mi imagis ke ŝiaj okupoj malfruigis ŝin pli ol kutime. Mia patro, rimarkinte neokuipitan seĝon, demandis pri ŝi, kaj Emma senkulpigis ŝin dirante ke ekde tiu posttagmezo ŝi havis kapdoloron kaj ke ŝi jam dormis. Mi klopodis ne montri min impresita kaj faris ĉian strebon por ke la konversacio estu plaĉa kaj plezuriga. Mi parolis entuziasme pri ĉiuj plibonigoj kiujn mi trovis en la bienoj kiujn ni ĵus vizitis. Sed ĉio estis vana: mia patro estis pli laca ol mi, kaj retiriĝis frue. Emma kaj ŝia patrino leviĝis por enlitigi la infanojn kaj vidi kiel fartas Maria, pri kio mi dankas ilin, kaj mia dankemo jam ne surpizis min.

Kvankam Emma reiris al al manĝejo,la postmanĝa societemo ne daŭris longe. Felipo kaj Eloisa, kiuj insistis ke mi partoprenu en ilia kartludo notis miajn dormemajn okulojn. La unua petis vane al mia patrino permeson por akompani min la venontan tagon al la monto, kaj pro tio retiriĝis malkontenta.

Meditante en mia ĉambro, mi kredis vidi la kialon de la sufero de Maria. Mi memoris kiel mi eliris la salonon post mia alveno, kaj kiel la impreson, kiun faris al mi ŝia konfidenca parolmaniero estis la kialo por mia manko de prudento kiam mi respondis, kio estas la karaktero de iu, kiu bridas emocion. Koninte jam la originon de ŝia malĝojo, mi estus doninta mil vivojn por havi ŝian pardonon; sed rezultis ke la dubo pligravigis la konfuzon de mia spirito. Mi dubis pri la amo de Maria. Mi demandis min kial mia koro penas kredi ŝin submetita al tiu sama sufero? Mi konsideris min neinda posedi tioman belecon, tioman naivecon. Mi riproĉis al mi tiun orgojlon kiu konfuzigis min ĝis la punkto kredi min esti la objekto de tiu amo, meritante nur ŝian korinklinon de fratino. En mia frenezeco mi pensis kun malpli da teruro, preskaŭ kun plezuro, en la venonta vojaĝo.