Matematika Terminaro/Klarigoj kaj ĝeneralaj observoj

El Vikifontaro
Hachette et CieParis (p. 5)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
KLARIGOJ KAJ ĜENERALAJ RIMARKOJ

1e Tiu ĉi terminaro enhavas nur puran matematikon (kun enhavo de mekaniko).

2e La Terminaro partiĝas en 5 ĉapitrojn: Aritmetiko, Algebro, Analitiko, Geometrio, Mekaniko. En ĉiu ĉapitro multaj titoletoj (egipte presitaj[1]) ebligas, ke oni tre rapide trovos vorton aŭ esprimon deziratan.

3e Ĉiuj proponitaj vortoj aŭ esprimoj estas kursive presitaj.

4e Kiam vorto nova estas ne difinita, sed enkondukita per ekzempla frazo, tion ĉi montras la signo (E.).

5e Kiam, el du aŭ kelkaj samsencaj vortoj proponitaj, unu ŝajnas malpreferinda, tion ĉi montras steleto *, kiun sekvas la malbona vorto.

6e Oni trovos oftan uzon de la adjektivo ajna, pri kiu mi pensas ke ĝi estas tre konforma al emoj de Esperanto, kvankam mi ĝin nenie legis. Ajna estas distinginda de iu, ia. Aferon ajnan oni povas laŭvole elekti. Afero iu estas ne ankoraŭ konita, sed konebla. Mi diros, ekzemple:

1e Ajna -grada ekvacio algebra havas radikojn.

2e Se estas funcio kontinua, kaj se

,

ekzistas iu nombro , enhavita en la intervalo de al , tia ke

.

En matematika stilo, la vorto iu estas malofte necesa: eligo de ĝi ne malutilas klarecon.

  1. Vikifontara noto: dikaj leteroj estas uzataj anstataŭ.