Matematika Terminaro/Ĝeneralaĵoj

El Vikifontaro
Hachette et CieParis (p. 6)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĜENERALAĴOJ

La jenaj vortoj aŭ apartenas al la komuna lingvo, aŭ estas internaciaj:

Fundamento, aksiomo, difino, pruvo, hipotezo, tezo, teoremo, helpa teoremo, korolario, problemo, konstruo, solvo, metodo, induko, deduko, formulo, egala, neegala, propraĵo, kvanto.

(E.) Teoremo, rilata specialan kazon, ofte estas pliĝeneraligebla.

Problemo geometria koncernas konstruon de figuroj, kiuj akceptos kondiĉojn donitajn. Estas utile kontroli la solvon.

Algebro lernas ekvaciigi problemon. Ĝi ofte enkondukas fremdajn solvojn, kiujn oni devas forigi. Serĉado de realecaj kondiĉoj postulas diskutadon.

Oni ofte devas signifigi negativajn solvojn.