Mirinda amo/Ĉapitro 15

El Vikifontaro
British Esperanto Association (p. 233-258)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  XIV
XVI  ►

ĈAPITRO XV

La sekvintan tagon, je la sesa horo vespere, doktoro Graham alvenis kaleŝe antaŭ la pastrejo Sta. Kutberto. Servistino kondukis lin en ĉambron, en kiu troviĝis sinjoro kaj fraŭlino Parkinson, priparolante post la temanĝo paroĥajn aferojn. La vizaĝo de la veninto estis pala kaj montris signojn de granda maltrankvilo. Li ekparolis ekscitite:

— Pardonu, sinjoro pastro kaj fraŭlino Parkinson, ke mi ĝenas vin. Mi estas doktoro Graham. Mi scias, ke vi ambaŭ kun kortuŝa sindonemo interesiĝas pri mia juna nevino. Vi malĝojos ekscii, ke Flora malaperis de la sepa horo hieraŭ vespere!

La gefratoj leviĝis ĉe la eniro de la vizitanto:

— Malaperis? — ambaŭ ekkriis.

— Jes, — doktoro Graham respondis malgaje, — kaj mi devas riproĉi min pro tio, ke mi permesis al ŝi sin okupi per tiu esploro; ĉar mi tute ne dubas, ke ŝia malapero iel rilatas al tiu afero pri Vilfrido Gallimore.

— Pli ol verŝajne; — kunsente diris la juna pastro, — mi tre avertis la knabinon pri eblaj danĝeroj; ĉar mi suspektis, ke ŝi havos aferon kun tre ruza, senskrupula friponaro. Tamen, postaj okazintaĵoj kredigis min, ke Dia antaŭzorgo direktas tiun ĉi aferon. Mi plue avertis ŝin, ke, eble, la solvo de la mistero liveros al ŝi malmulte da kontenteco.

La kuracisto ekrigardis kun miro kaj maltrankvilo unue sinjoron Parkinson, poste ties fratinon kaj ree la sinjoron, sed ne faris demandon pri la signifo de la lasta frazo. Doroteo estis pala sed trankvila:

— Volu sidiĝi, — doktoro Graham, — ŝi diris. Tio estas terura afero, kiu postulas niajn plej energiajn, unuigitajn penojn. Mi jam kore amas tiun dolĉan, altaniman knabinon kaj mi tutkore metas min je via dispono.

— Vi povas senrezerve kalkuli ankaŭ je mia helpo, — aldiris Filipo Parkinson varme.

— Dankon, dankon, karaj amikoj, — fervore diris la kuracisto, — mi atendis tion kaj mi estos al vi tre danka pro via helpo. Ankaŭ mi, sinjoro pastro, zorge avertis Flora’n pri la grandaj danĝeroj, kiujn tia esploro prezentos, kaj longe mi kontraŭstaris ŝiajn petegojn. Sed ŝi estis tiel malfeliĉa, ke fine mi venkiĝis per ŝiaj larmoj — la plej danĝera armilo de virinoj, sinjoro pastro — kaj permesis, ke ŝi starigu tiun monkolekton. Ho, mi ne povas diri al vi, kiom tiu ĉi malfeliĉaĵo maltrankviligas min.

De l’ komenco fariĝis evidente por Filipo kaj Doroteo, ke tiu ĉi sortobato konfuzegis tiun faman, lertan kuraciston. En la plenumado de siaj profesiaj devoj li estis ĉiam decidema, energia kaj saĝa, sed nun li fariĝis ŝanceliĝema kaj nedecidema. Post kiam la gefratoj sciigis al la direktoro tiom, kiom ŝajnis al ili konvena, tiu ĉi konigis al ili jenajn postajn okazintaĵojn: iom antaŭ la kvara horo, la pasintan tagon, sinjoro Stubbs ree vizitis sian filinon kaj havis longan interparolon kun Flora. Unu el la ceteraj flegistinoj preterpasis en la koridoro, kiam la viro adiaŭis Floran, kaj ŝi rimarkis, ke ili ambaŭ estas ekscititaj kaj tre malgajaj. Ili disiĝis tre amike. Ĉirkaŭ unu horon poste alia kunflegistino transdonis al ŝi letereton, kiun ŝi ricevis de nekonata viro staranta apud la ekstera pordego. Inter la sesa horo kaj kvarono post la sesa la pordisto vidis la knabinon rapide trapasantan la pordegejon, vestita per la kapoto, kiun ŝi surhavis, alvenante de Long-Seaton antaŭ ok monatoj. Ĉar la kapuĉo kovris ŝian kapon, li ne povis vidi la vizaĝon, sed la viro estis tute certa, ke tio estas fratino Flora. Ŝi evidente deziris eviti esti rekonita, kaj la pordisto, sciante, ke ŝi estas la nevino de l’ direktoro, ne alparolante, lasis ŝin eliri. Je la sepa akurate amiko de doktoro Graham, farmaciisto, kiu loĝas ĉe la strato Newington Butts kontraŭ la preĝejo Sta. Georgo, ekvidis la knabinon preterpasi, vestitan per tiu sama kapoto kaj irantan suden en la direkto al fama stratkruciĝo, nomita, laŭ malnova hotelo tiea, “Elefanto kaj Kastelo.” ŝia kapo estis nekovrita. La farmaciisto deziris al ŝi bonan vesperon, sed ŝi estis tiel enpensa, ke ŝi ne aŭdis lian saluton. Spite multpena, zorga serĉado tio estis la tutaĵo de konataj faktoj. Sinjoro Stubbs estis nek hejme nek en la oficejo, kiam doktoro Graham tien venis; kaj sinjorino Stubbs tute ne povis lumigi la misteron. La kompatinda virino tremis pro eksciteco kaj timo kaj preskaŭ ne povis klare paroli. Leo Broadbent ne estis vidinta ŝin. Doktoro Graham parolis kun li nur du-tri minutojn en la vestiblo de la juĝejo, ĉar li estis tuj pledonta en grava proceso. La frato aspektis tre maltrankvila, sed de tiam ankoraŭ ne vidiĝis en la hospitalo.

Pli ol unu fojon dum la rakontado de la direktoro la gefratoj interŝanĝis signifoplenajn rigardetojn. La plej malbona antaŭtimo plenigis iliajn pensojn, sed ili detenis sin de aludo pri ili. Filipo Parkinson demandis:

— Sinjoro direktoro, ĉu vi jam metis tiun ĉi aferon en la manojn de la polico?

La demando videble embarasis doktoron Graham.

— Ankoraŭ ne, — li respondis, — ne oficiale. Kompreneble mi iom ŝanceliĝas fari privatan aferon publika konataĵo. Sed la estro de la polica suboficejo de mia distrikto estas iama paciento mia; mi konas lin intime, kaj al li mi konfidis la aferon private. Li nun prizorgas ĝin.

Ĝis tiam Doroteo malmulte parolis, sed des pli vigle laboris ŝia cerbo.

— Ĉu vi permesos, sinjoro direktoro, ke mi faru proponon? — ŝi demandis.

— Certe, tre volonte, kara fraŭlino.

— Mi konceptis ideon, ankoraŭ neklaran ideon, kiun, tamen, mi tre deziras ellabori. Ĉu vi bonvole metos je mia dispono vian kaleŝon en la daŭro de unu aŭ du horoj?

Ambaŭ viroj ekrigardis la knabinon kun miro.

— Kia peto, Doroteo! — diris ŝia frato per riproĉa tono.

— Mi volonte kaj danke faros tion, fraŭlino Parkinson, se vi pensas, ke vi povos solvi tiun ĉi misteron; — respondis la kuracisto.

Filipo penis malkonsili ŝin: — Kara Doroteo, pripensu; vi vidas, ke tiu ĉi esploro enhavas multe da danĝero. Ĉu vi ne volas almenaŭ sciigi al ni ion pri via plano?

— Ne kontraŭkonsilu min, kara frato, — respondis la knabino, — mi plivole ankoraŭ ne parolus pri mia projekto. Mi estos sufiĉe singarda; ne timu.


Duonhoron poste Doroteo alvenis per la kaleŝo de l’ direktoro Graham ĉe angulo de la strato Union. Ŝi eliris el la veturilo kaj demandis preterpasantan knabinon, kie loĝas sinjoro Stubbs.

— Jen, — respondis la knabino, — la tria, kvara domo post la arkaĵa pordego, tie, kie staras viro kun hundo. Li loĝas sur la unua etaĝo.

Doroteo eniris la montritan domon. Sur la antaŭpordejo de la unua etaĝo du knaboj brue ludis balancĉevalon, kaj el duonfermita pordo venis bruaĉo de aliaj malpacantaj infanoj.

— Ĉu la patro estas hejme? — ŝi demandis.

— Jes, — ekkriis la pliaĝa knabo, sidanta sur la ĉevalo, — li vespermanĝas kun la patrino. Iru, Joĉjo, rapidu, diru al la patro, ke sinjorino venis por viziti lin.

Momenton poste sinjoro Stubbs aperis sur la sojlo kun nepura buŝtuko alkroĉita al lia ampleksa veŝto. Sur lia dika, ruĝa vizaĝo montriĝis vigla scivolemo, sed, ekvidante nekonatan sinjorinon li tuj aspektis ĉagrenite. Tamen li tre ĝentile klinsalutis ŝin. Doroteo parolis la unua:

— Supozeble mi havas la plezuron vidi sinjoron Stubbs?

— Tio estas mia nomo, sinjorino; via servisto.

— Mi petas pardonon, sinjoro Stubbs, ke mi ĝenas vin dum via vespermanĝo, sed la afero, kiu venigas min ĉi tien, estas tre urĝa.

— Tute negrave; ni estis tuj finontaj. Ĉu mi povas peti vin eniri?

Dume la infanoj scivoleme amasiĝis malantaŭ la patro; kaj super ilia bruo aŭdiĝis la akra voĉo de la patrino:

— Ne estu tiel malĝentilaj; tuj foriru en la kuirejon. Joĉjo, Hugo, Helenjo, — ĉu vi aŭdas? — en la kuirejon!

Sekvata de gesinjoroj Stubbs, Doroteo eniris la saloneton. Sinjorino Stubbs havis zorgoplenan kaj maltrankvilan mienon.

— Ĉu via vizito rilatas al la subita malapero de fratino Flora? — ŝi demandis.

— Jes, sinjorino Stubbs. Mi estas intima amikino de fraŭlino Broadbent — Doroteo Parkinson estas mia nomo — kaj, kompreneble, mi estas ĉagrenegita pro tiu neatendita okazintaĵo.

— Kia terura afero tio estas! — ekkriis la virino. Tia dolĉa, bonkora knabino! Mi ne ĉesis plori, de kiam doktoro Graham venis hodiaŭ posttagmeze.

— Kaj mi ankaŭ, mi sentas grandan korpremon pro tiu ĉarma fraŭlino, — diris ŝia edzo.

— Nu, sinjoro Stubbs, mi venis por peti, ke vi helpu al mi trovi ŝin.

La geedzoj rigardis la parolantinon kun miro. Doroteo diris plue:

— Vi ja vidis ŝin laste. Vi estas lerta multsperta viro kaj vi funde konas Londonon. Ĉu vi volas tuj akompani min? Mi povos sciigi al vi survoje — la kaleŝo de doktoro Graham atendas nin ekstere — per kio vi povos esti al mi utila.

— Certe, sinjoro Stubbs, vi nepre devas iri kun la sinjorino! — ekkriis la edzino.

— Tre volonte, — respondis la alparolito, — se mi iel povos esti utila en tiu ĉi malfeliĉa afero, mi tuj estos je via dispono.

Malgraŭ la avideco kaj preteco, kun kiuj li parolis, Doroteo kaptis momentan rigardon de maltrankvilo en la okuloj de la viro.

— Dankon, — ŝi diris ĝoje, — mi estas tre kontenta. Nu, ni foriru senprokraste, sinjoro Stubbs. Jam malfruiĝas, kaj ni ne havas momenton por perdi. Vi pardonos — ĉu ne, sinjorino Stubbs? — ke mi tiel senceremonie forprenas vian edzon.

Kiam ili estis sur la strato, Doroteo diris al la veturigisto:

— Bone; al la placo Bloomsbury.

Ili eniris la kaleŝon. Doroteo la unua parolis:

— Mi esperas, sinjoro Stubbs, ke vi pardonos min; sed mia ĉefa deziro estis paroli kun vi sola, ne antaŭ via edzino. Mi ne scias, ĉu vi jam divenis mian celon . . .

— Ne, fraŭlino, — mi ne scias, kion vi celas.

La knabino, devigante sin paroli trankvile, sed efektive tremetante, diris plue:

— Mi fidas vian aldonitecon al tiu nobla, dolĉa knabino, kiu, oni povas diri, savis la vivon de via kara filineto. Nu, mi havas kaŭzon por timi — tion mi diras al vi kaŝe kaj fidante vian honoron kaj vian diskretecon — ke la kompatinda knabino fariĝis viktimo aŭ de sia frato, advokato Broadbent, aŭ de la direktoroj de la Pentuki’a kompanio.

— Efektive?

Doroteo ne povis vidi la vizaĝon de la viro, kiu sidis kontraŭ ŝi en la malluma kaleŝo, sed ŝi plene sentis, ke la esprimo de miro en lia voĉo estas nur ŝajnigita. Li ne demandis, kiuj estas la aluditaj direktoroj. Ŝi do kuraĝiĝis kaj daŭrigis:

— Hieraŭ, iom post la kvara posttagmeze, vi faris konfeson al fratino Flora — ĉu ne? — kaj informis ŝin, ke la instiginto de iuj leteroj estas advokato Leo Broadbent.

Ĉar sinjoro Stubbs ne tuj respondis, Doroteo aldiris milde: — Vi havas nenion por timi.

Post momento li ekparolis kun ĝemo:

— Jes; bedaŭrinde mi ne sciis, ke Leo Broadbent estas ŝia frato. Mi sentas fortan korpremon, tial ke mi per tio senscie kaŭzis al ŝi kordoloron.

— Ĉu io okazis, kio supozigas vin, ke sinjoro Broadbent scias, ke lia fratino eltrovis lian friponaĵon, aŭ, ke la hindaj komercistoj, Tritton kaj Kettle, suspektis la knabinon pri danĝeraj intencoj?

La respondo de la viro estis senŝanceliĝa:

— Rilate la advokaton, jes. Mi ne scias, kiel tio prosperis al li, sed tiu ruzulo, per iaj rimedoj, sciiĝis, ke lia fratino trovis postesignojn de la . . . nu, de la malbonfarintoj. Li ankaŭ, pro ia kaŭzo, timis, ke mi perfidos lian sekreton. Li embuskis min apud la suda fino de la ponto “London,” kiam mi elvenis el la hospitalo. Li minacis min per ĉiuspecaj malbonaj sekvoj, sed mi mokis lin kaj diris al li, ke mi jam konfesis al lia fratino. Volu kredi, ke mi tre hontas pri la rolo, kiun mi ludis, kaj ke mi kaŭzis tiom da kordoloro al tiu dolĉa, aminda knabino kaj al ŝia nobla amanto. Rilate al Kettle kaj Tritton mi tute ne scias, kiom ili suspektas, sed mi konjektas, ke, aŭ ili avertis lin, aŭ li avertis ilin. Tamen, se Kettle kaj Tritton timus realan danĝeron, ili certe tuj parolus kun mi.

— Dankon, sinjoro Stubbs; mi estas tre kontenta aŭdi tion. Nun, diru al mi, mi petas, kiam kaj kie vi disiĝis.

— Mi lasis lin starantan apud la barilo de la katedralo en Southwark ĉirkaŭ kvarono antaŭ la sesa horo, ĉar mi atingis mian hejmon kvin minutojn post la sesa akurate. Sinjoro Broadbent estis furioza kaj malespera. Malgraŭ lia ruzeco, ŝajnas al mi, superruzis lin la kapeto de tiu lerta flegistino.

— Dankon. Tio estas ĉio, kion mi deziris sciiĝi. Mia amiko, — Doroteo parolis petege, — ĉu vi volas plue helpi al mi por iamezure malfari la malbonon, kiun vi faris?

— Certe, — respondis la viro fervore, — mi estas tute je via dispono, nur mi preferus labori kaŝe, por ke mia nomo ne fariĝu tro elstaranta.

— Kompreneble. Ne timu. Mi iros rekte al sinjoro Broadbent kaj, intertempe, ĉu mi povas peti vin, ke vi vizitu sinjoron Alfredon Brent. Li loĝas ĉe la Strato Theobald, flanke de la hotelo “Ruĝa Leono.” Sciigu al li, kiom vi volas — nenion se vi preferus — kaj petu lin, ke li bonvolu viziti nin morgaŭ matene kiel eble plej frue ĉe la pastrejo Sta. Kutberto en Aldgate. Kaj vi, ĉu vi povos veni por interkonsiliĝi kun mia frato, pastro Parkinson, kaj mi? Je la deka horo? Dankon.


— Ĉu sinjoro Broadbent estas hejme, sinjorino? — demandis Doroteo la dommastrinon de la juna advokato.

— Ne, sinjorino, — respondis la virino, — li iris al sia klubo. Li iras tien ĉiumerkrede.

— Ĉu li vizitis la klubon hieraŭ vespere?

— Ne, li restis hejme hieraŭ nokte.

— Ĉu vi bonvole diros al mi, kiam sinjoro Broadbent revenis hejmen hieraŭ vespere, sinjorino Sharpe?

Sinjorino Sharpe rigardis la demandantinon kun miro kaj malplezuro:

— Ĉirkaŭ la sepa horo, mi pensas, — ŝi respondis malafable. Sed, ĉu mi povas scii, kiu vi estas, kiu faras tiom da demandoj pri sinjoro Broadbent?

— Ho, jes, — respondis Doroteo ridetante, — mia nomo estas Parkinson, fraŭlino Doroteo Parkinson. Ni estas malnovaj amikoj liaj, vi scias. Ĉu la klubo, al kiu iris sinjoro Broadbent, estas la Konstitucia Klubo en Pall Mall? Dankon. Bonan nokton, sinjorino Sharpe.

La dommastrino mire rigardis la figuron malaperantan tra la koridoro:

— Stranga knabino! — ŝi diris al si en la pensoj. — Tro milda kaj serioza, por esti flirtulino. Impona personeco, eleganta kaleŝo kaj tre simpla vesto; strange!

Duonhoron poste Doroteo demandis livree vestitan pordiston de la Konstitucia Klubo, ĉu sinjoro advokato Broadbent estas ĉi tie.

— Jes, sinjorino, — respondis la pompa livreulo, scivoleme rigardante la venintinon de l’ kapo ĝis la piedoj, — volu eniri tiun ĉi antaŭĉambron kaj volu sidiĝi. Kiun mi anoncos?

— Fraŭlinon Parkinson.

Doroteo eniris la akceptejon. Ĝi estis lukse meblita ĉambro, en kies mezo staris ronda masiva tablo de neordinara grando. Sur tiu ĉi tablo troviĝis mansonorilo kun longa ebona tenilo. Ekvidinte tion Doroteo stariĝis ĉe la tablo kaj metis la dekstran manon sur la tenilon de la sonorilo. Tra peza, porda kurtenego, kiu multfalde pendis de riĉa kornico ĝis polurita planko, aŭdiĝis el apuda ĉambrego, malklara bruo de multaj personoj. Post kelkaj minutoj, dum kiuj la koro de la knabino fortege batis, la du partoj de la kurteno disiĝis, kaj Leo Broadbent eniris la ĉambron kun feliĉa rideto sur sia alloga vizaĝo.

— Ho, bonan vesperon, fraŭlino Parkinson, — li ekkriis gaje, — kia neatendita plezuro!

Doroteo malatentis lian etenditan manon kaj, akre rigardante al li en la okulojn, ekparolis:

— Kie estas Flora?

La kutime iom pala vizaĝo de la juristo fariĝis ankoraŭ nuancon pli pala, kaj, dum momento, aperis en liaj okuloj rigardo kvazaŭ de subite timigita besto. Sed tuj li reakiris iamezure sian memregadon. Per tono de voĉo, kiu montris bone ŝajnigitajn ĉagrenon kaj malkomprenon, li respondis:

— Vi alparolas min, fraŭlino Parkinson, laŭ maniero, kiun mi ne komprenas.

— Tamen, vi bone komprenas, — rediris la knabino kun flama, penetrema rigardo, — vi scias, ke Flora subite malaperis, kaj vi scias, kie ŝi estas.

— Sed mia kara . . .

— Ne “miakara”-umu min, mi petas. Vi devigis ŝin hieraŭ vespere je la sesa horo renkonti vin, por malhelpi, ke ŝi diskonigu viajn abomenindaĵojn. Aŭskultu! Mi konas tutan vian krimon de l’ komenco ĝis tiu ĉi malnoblega ago kontraŭ via propra fratino. Vi vidas tiun ĉi sonorilon. Se vi ne tuj malkaŝe eldiros, kio fariĝis de Flora, mi furioze sonorigos kaj sciigos al la tuta klubanaro, kia fripono vi estas.

Kvankam Leo Broadbent klare sentis, ke la “ludo finiĝis,” li penis unu fojon plu elturniĝi el tiu senespera situacio. Kun ŝajnaj malvarmeteco kaj trankvileco li demandis:

— Ĉu vi ne tratas tro libere al la banko de via propra imago, fraŭlino Parkinson?

— Tute ne. Mi posedas la leterojn mem, kiujn vi skribigis al la princido kaj mi konas la skribinton de tiuj leteroj. Plue, mi konas viajn motivojn: avideco, ambicio, malamo kaj ĵaluzo. Mi scias, kion vi faris per via malnoble akirita gajnaĵo, kaj se mi havus sufiĉe da tempo kaj la inklinon, mi povus rakonti al vi la tutan malbelan aferon. Nu, rapidu, respondu mian demandon, se vi ne volas, ke tiu ĉi sonorilo kunvoku la tutan membraron ĉi tien.

Kelkaj malvarmaj ŝvitgutoj ekaperis sur la mortepala frunto de la viro:

— Mi ĵuras per ĉio, kio estas sankta . . .

Malpacience kaj malestime Doroteo interrompis lin:

— Efektive! Kio povas esti sankta por homo, kiel vi?

La mordanta malestimego en la voĉo de la virino, pro kiu li estis tiom riskinta, trapikis lian koron:

— Vi estas kruela, antaŭjuĝema, fraŭlino Parkinson.

Tuja rediro venis de la knabino, eĉ ankoraŭ pli sarkasma:

— Kruela! Tio sonas bele el via buŝo. Nek povas esti demando pri antaŭjuĝo kiam mi havas en la manoj ĉiujn fadenojn, ĉiujn pruverojn. Antaŭjuĝema! Se mi bezonus pluan pruvon, via vizaĝo ĝin liverus.

— Tamen, mi ĵuras, ke mi ne scias, kie Flora nun estas.

— Nenian dusencaĵon nek pensrezervaĵon, sinjoro advokato; diru al mi sen elturniĝo, kio okazis hieraŭ vespere, post kiam Flora venis el la hospitalo, vestita per sia blua kapoto. Aŭ, je ĉiuj sanktuloj, tiu ĉi sonorilo eksonos!

— Mi certigas al vi, ke mi tute ne havas supozeton, kien Flora iris post nia interparolo.

Kontraŭvole Doroteo sentis inklinon kredi je la vereco de tiu ĉi diro.

— Nu, — ŝi demandis akre, — kio okazis?

— Kompreneble mi penis konsentigi ŝin silenti pri tio, kion ŝi eltrovis.

— Kompreneble; kaj vi minacis ŝin per danĝeraj sekvoj.

— Mi prezentis al ŝi la gravecon de . . .

— Ne, ne, pli ol tion; vi minacis ŝin per persona venĝo.

— Mi ne faris tion . . .

— Sinjoro Broadbent, — diris Doroteo kun intensa seriozeco, — mi avertas vin la lastan fojon. Eldiru la tutan veron, ĉar mi plene decidiĝis ĝisfunde sondi tiun ĉi aferon. En la okazo se vi malhelpus min, mi tute, senkompate ruinigus vian karieron. Min ne influos profamiliaj konsideroj nek tia noblanimeco, kia igis sinjoron Gallimore forlasi sian patrujon kun rompita koro, kun malhonorita nomo, plivole ol sin venĝi kaj elaĉeti sian honoron je l’ kosto de la honoro de la knabino, kiun li pasie amas, kaj de tiu de ŝia tuta familio. Nobla, senkompara viro, kies ŝuojn vi ne indas mallaĉi! Nu?

La brusto de Leo Broadbent forte laboris. Sub la influo de la mordantaj vortoj kaj la brulanta malestimego de la altanima virino antaŭ si, li iom post iom sentis la malnoblegecon de sia ago. Tiam, la unuan fojon, li mallevis la kapon. Malgaje kaj pli humile li diris:

— Mi povus diri nenion plu, eĉ se ĉi tio estus la lastaj vortoj, kiujn mi eldiros en tiu ĉi mondo: mi ne scias, kie mia fratino nun estas. Ŝi ektimiĝis pro miaj vortoj kaj subite forkuris. Aŭdante de mia onklo hodiaŭ matene, ke Flora ne revenis en la hospitalon, mi treege bedaŭris, ke mi parolis al ŝi malĝentile.

— Kial, do, vi estas ĉi tie, verŝajne ludante kartojn, anstataŭ serĉi ŝin?

— Verdire, fraŭlino Parkinson, mi nur plenumas gravan, devigan renkonton ĉi tie kun Kolonelo Sir Antono Bertram, kiu promesis al mi sian helpon okaze de la venonta parlamenta elektado en Romfordo. Post kelkaj minutoj mi intencis viziti mian onklon en Kennington. Ni ĵus faris la lastajn aranĝojn por nia militado.

— Bone; vi do tuj iros? Vorton de honoro?

— Vorton de honoro; post malpli ol kvin minutoj.


Kiam Doroteo alvenis en la hospitalon je la naŭa horo kaj duono, ŝia frato kaj doktoro Graham atendis ŝin kun granda maltrankvilo kaj scivolemo. Ili jam konsiliĝis private kun la estro de sudlondona policejo kaj laŭ ties konsilo ili jam dungis tri konfidindajn privatajn detektivojn. Du el ili kaŝe observos la farojn de la direktoroj de la Pentuki’a kompanio, kaj la tria ricevis ordonojn starigi serĉadon tra ĉiuj kvartaloj ĉirkaŭantaj la hospitalon kaj la hotelon “Elefanto kaj Kastelo.” Filipo Parkinson kompleze proponis traserĉi sian paroĥon kaj observi kelkajn ŝipojn irontajn al Hindujo.

Doroteo firme rifuzis paroli pri la rezultato de siaj esploroj nur dirante, ke ŝiaj atendaĵoj plene realiĝis. Ŝi volis antaŭe ellabori sian planon sendepende de la detektivoj. Filipo Parkinson konjektis, ke ŝi jam eltrovis la kulpon de sinjoro Broadbent, sed ke ŝi, pro gravaj kaŭzoj, plivolis silenti pri tiu fakto antaŭ doktoro Graham. Tiu ĉi ne kuraĝis insisti pri informoj, antaŭsentante pli kaj pli klare, ke lia nevo scias pri tiu mistera afero pli. ol li volas malkaŝi. Antaŭ kelkaj semajnoj — li sciigis siajn vizitantojn — Leo Broadbent informis sian patron, ke la onklo permesas al Flora entrepreni nedecajn ekskursetojn en danĝerajn kvartalojn de Londono, kaj ke konsilinde estas revenigi ŝin hejmen. Doktoro Graham, aŭdinte tion, faris al li scenon; tamen li nun intencis proponi al sia nevo, ke li tuj vojaĝu al Long-Seaton, por vidi, ĉu Flora estas tie. Liaj malĝojo kaj maltrankvileco estis tre kortuŝaj.

Kiam doktoro Graham priparolis intencon ree viziti sinjoron Stubbs, Doroteo diris trankvile kaj konvinke:

— Ne faru tion, mi petas. Mi jam vizitis lin. Sed, mi tre deziras, doktoro Graham, ke vi bonvole metu je mia dispono vian kaleŝon kaj vian veturigiston por du aŭ tri tagoj.

— Du aŭ tri tagoj? Kia stranga peto, Doroteo! — ekkriis Filipo.

Ankaŭ la direktoro komence kontraŭstaris ŝian peton, sed fine konsentis. La trankvileco kaj memfido de la juna virino ŝajne inspiris al li konfidon kaj esperon. Plue, li sciis, ke li povas plene fidi al la sindonemeco kaj la sagaceco de sia servisto.

* * * * * *

Pasis preskaŭ du tagoj senrezultate. Doroteo kune kun la fidela veturigisto jam sekvis, precipe, la kelkajn ĉefvojojn kondukantajn el Londono suden, ĉie esplorante, ĉie demandante, ĉu oni vidis junan virinon en malhele blua kapoto k.t.p. Vendredon vespere je la oka horo ili alvenis, lacegaj — ĉevaloj kaj vojaĝantoj — en Lingfield, vilaĝon je tridekkelkaj mejloj de Londono. Tie hotelmastrino sciigis Doroteon, ke du grajnvendistoj el Grinstead, pli malproksime de la urbego, rakontis dum la komuna tagmanĝo pri tia junulino, kiun ili renkontis survoje. Laŭ ilia priskribo ŝi estis tre ĝentila fraŭlino, vestita per blua kapoto, malseka pro forta pluvo, lacega kaj kun dolorantaj piedoj. Ŝi estis tute senmona kaj aspektis kvazaŭ en stato de konfuzo.

Senprokraste, kun koroj plenaj de espero, Doroteo kaj la same fervora servisto daŭrigis la vojon en la direkto al Grinstead. Tien ili alvenis je tre malfrua horo kaj loĝiĝis en la ĉefa hotelo. Neniu en la hotelo vidis la knabinon nek aŭdis pri ŝi.

La sekvintan matenon ambaŭ komencis serĉadon en malsamaj partoj de la urbeto. Unu el la unuaj, kiujn Doroteo alparolis, estis maljuna, bonkoraspekta pastro. Al li ŝi faris la kutiman demandon.

— Jes, — respondis la grandaĝulo kun ĝojo, — ŝi estas ĉi tie. Venu, mi petas, kaj mi montros al vi, kie ŝi trovis bonegan rifuĝejon.

— Dio estu laŭdata! — ekkriis Doroteo. Kompatinda knabino; kiom, sendube, ŝi suferis! Kiel ŝi fartas, sinjoro pastro?

Afable la pro granda aĝo kurbigita viro respondis:

— Pli bone, pli bone. Se vi havos la komplezon marŝi iom malpli rapide, sinjorino, mi rakontos al vi survoje, kio okazis. Dankon. Ĉirkaŭ la sepa hieraŭ vespere juna virino de iom eleganta eksteraĵo, tia, kian vi priskribas, timeme frapetis la pordon de nia preĝejservisto. Certe la bona Dio direktis la paŝojn de la kompatindulino al tiu pordo. Ŝi petis pecon da pano kaj trinkon da akvo. La virino, bonkora animo, kortuŝiĝis de la kompatinda stato de la knabino kaj petis ŝin, ke ŝi envenu kaj iom ripozu. Ŝi preskaŭ svenis pro malsato kaj laceco; kaj ŝia kapoto estis tute malseka. La aspekto de la knabino estis tiel stranga kaj maltrankviliga, ke la virino tuj sendis la edzon por venigi min. Mi jam trovis ŝin, post varma manĝo, komforte enlitigita. Io tre stranga, tre terura, mi supozas, okazis al ŝi, ĉar ŝi tute ne scias, kiu ŝi estas, kien ŝi iris nek de kie ŝi venis — tamen ŝi pensas, ke ŝi eble loĝas en Londono. Kiam vi alparolis min, mi estis survoje al kuracisto.

— Ho, kiel terure, — ekkriis la juna virino, — sendube cerba ekskuo difektis ŝian intelekton; ĉu ne vere? Mi jam aŭdis pri simila okazo.

La grandaĝulo respondis milde: — Jes, sed mi esperas, ke tio ne longe daŭros. Ŝi tute perdis la memoron, kaj tio, kredeble, estas sanigebla. Intertempe ŝi forgesis ĉion, ĉiun detalon pri sia historio kaj sia personeco, sed ŝi tute ne faris impreson de frenezulino, mia kara sinjorino; tute ne.

Ili nun atingis la dometon de l’ preĝejservisto, beletan loĝejon superkreskitan de hedero, kaj eniris. La koro de Doroteo estis preskaŭ tro plena por povi saluti la dommastrinon. En teretaĝa ĉambreto kuŝis Flora en senmakule blanka litaĵo. Ŝia vizaĝo estis pala kaj malgrasiĝinta. La rigardo en la okuloj estis trankvila kiel rigardo de infano.

Pene regante fortan emocion Doroteo alproksimiĝis al la lito kaj demandis:

— Ho, Flora, kiel vi fartas?

La alparolitino turnis al ŝi la okulojn kaj apatie respondis:

— Neeldireble pli bone, dankon, dank’ al la bonkoreco de tiu bona virino.

— Ĉu vi konas min, Flora?

— Jes, — respondis la knabino post momento dubeme, — ŝajnas al mi, ke mi konas vin, sed, iel, mi ne povas rememori vian nomon.

— Mi estas Doroteo Parkinson.

Trankvile kaj ankoraŭ indiferente, kvazaŭ pro laceco, Flora diris:

Jes, mi nun ekmemoras; mi vizitis vin kelkfoje, kaj via frato estas pastro Parkinson; ĉu ne?

— Tute prave, karulino! — Doroteo ĝojoplene sin klinis super la knabinon kaj ame kisis ŝin. Tiam, pensante, ke pli bone estos, veki ŝian memoron nur iom post iom, ŝi eliris el la ĉambro. — Ho, bonaj amikoj, — ŝi diris, kun ĝojolarmoj en la okuloj, al la atendantaj pastro kaj geedzoj, — ŝia memoro jam komencis reveni al ŝi; sed kia terura vekiĝo tio estos!

— Estu do singarda, sinjorino, kaj malhelpu ĉian subitan eksciton, — diris la blankharulo. Farinte ĉiujn necesajn klarigojn kaj kontentiginte la naturan scivolemon de tiuj bonkoraj homoj, ŝi reiris al la hotelo por fari aranĝojn por tien transloĝigi Floran. Revenante de la hotelo ŝi ekvidis la veturigiston starantan ĉe stratangulo, malgajvizaĝe rigardantan tien ĉi kaj tien, kvazaŭ li pripensas, en kiu strato li daŭrigu la serĉadon.

— Ho, Johano, — ŝi ekkriis ĝoje, — mi trovis ŝin!

La ronda, bonkora vizaĝo de la mezaĝa viro eklumiĝis. Pro ĝojo kaj emocio ekprenante la manojn de la sinjorino, li diris:

— Dio estu laŭdata! La kara sinjorineto trovita: Kia ĝojo por miaj karaj gemastroj!

— Nu, Johano, vi devas tuj ekvojaĝi hejmen kaj sciigi viajn gemastrojn! Mi postrestos por zorgi pri ŝi.

— Jes, volonte, fraŭlino Parkinson; sed la ĉevaloj estas tro lacegaj kaj ne povus fari la vojaĝon sen longaj haltoj. Mi atingos Londonon pli frue vojaĝante per la poŝtveturilo. La poŝto de Lewes al Londono ankoraŭ ne trapasis tiun ĉi haltejon kaj certe venos post kelkaj minutoj.

— Bone, laŭ via bontrovo; vi pli bone scias pri tio.

Doroteo rakontis al la fidela, feliĉa servisto, kio okazis post ilia disiro, por serĉi en malsamaj partoj de la urbeto kaj adiaŭis lin, dirante: — Ĝis la revido do, Johano. Mi atendos tie ĉi ĝis Doktoro Graham venos por forkonduki nin.

• • • • • •

Doroteo sidis ĉe fenestro en granda, malnovmode, sed komforte meblita ĉambro en la hotelo je “La Blanka Cervo.” Sur kanapo apud gaje brulanta fajro kuŝis Flora, envolvita en varmaj ŝaloj, dormante. Dum longa tempo silento regis en la ĉambro, rompata nur de regula tik-takado de granda, en angulo staranta horloĝo kaj de la mallaŭta spirado de la dormanta knabino. La okuloj de la virino, sidanta ĉe la fenestro rigardis, sed preskaŭ ne vidis, belan vintran vidaĵon. Subiranta suno rozkolorigis la suprojn de neĝokovritaj arboj. Ankaŭ ekstere regis reviga silento. Tio estis la unua okazo, kiun havis Doroteo por esti sola kun siaj propraj pensoj. La pasinta semajno estis tro plena de konfuzegaj ekscitoj, kaj nun, post tiu trostreĉiteco sentiĝis kontraŭago. Silentaj larmoj malpezigis la troplenan koron kaj iom post iom serenigis ĝin.

Kia ŝanĝo okazis en ŝia vivo kaj en ŝia koro! Nun, reveme, senpasie, ŝi rigardis returne tra la tempo-aleo de la lastaj sep-ok monatoj kaj benis Dion pro tiu ŝanĝo. Ŝia amo al Vilfrido Gallimore ne estis malpli forta ol antaŭe, sed la fajro jam elbrulis; la amdoloro forpasis, postlasante nur deziregon feliĉigi lin kun tiu dolĉa, aminda knabino. Ankoraŭ la larmoj fluetis, naskitaj de stranga amaso da emocioj: feliĉeco, neklare sentitaj aspiroj kaj malpleneco en la profundo de l’ koro. Nova, dolĉa ambicio ekplenigis ŝin: esti bona kaj utila kaj dediĉi sian vivon al bonfarado kaj al feliĉigado de aliaj koroj. Tiel la lastaj larmoj fariĝis larmoj de ĝojo kaj plena kontenteco.

— Fraŭlino Parkinson!

Doroteo ekrigardis returne: — Nu, karulino? Nomu min Doroteo.

— Bone, kara Doroteo, venu kaj eksidu apud la fajro; mi timas, ke al vi estas malvarme ĉe la fenestro. Ni babilu. Ho! Vi verŝis larmojn? Kial?

— Ĝojolarmoj, mia kara. Ĉu vi nun sentas vin pli fortika?

— Jes, dankon, Doroteo, sed, ho! la tuta malĝoja afero revenadas al mi kiel malbelega sonĝo, ĉiam pli viveca!

— Mia kara Floro, — diris milde la pliaĝa knabino, — ne pensu pri tio. Poste, kiam vi estos pli fortika kaj pli trankvila, vi havos sufiĉe da okazoj por pripensi tiujn okazintaĵojn. Sendube ili tiam ne aspektos tiel teruraj. Via sola tasko nun estas rapide resaniĝi.

— Sed mi imagadas, ke Leo volis mortigi min.

Rapide Doroteo rediris:

— Ne, ne, karulino. Mi parolis kun li la sekvintan tagon. Li nur volis iom timigi vin por devigi vin promesi, ke vi silentos. Poste li forte bedaŭris sian senpripensan konduton. Sed nun, Flora, mi tute malpermesas al vi daŭrigi tiun temon; diru al mi, plivole, kie nun estas via Vilfrido, kaj kiel li fartas.

Flora volonte ŝanĝis la temon.

— En Frankfurt-am-Main, mi pensas, — ŝi respondis post momento, kvazaŭ ŝi penis refreŝigi al si la memoron.

— Ĉu vi, do, ne regule interkorespondas? La knabino ekĝemis:

— Ne, — ŝi diris malgaje, — depost nia lasta renkonto t.e. depost tiu malfeliĉa afero, mi nur aŭdis de li pere de fraŭlino Lambert. Li volis, kontraŭ mia deziro, liberigi min de mia ampromeso tiel longe, kiel tiu malbela makulo restos sur lia nomo. Li pasigis kelkajn monatojn en Berlin kaj en Leipzig kaj nuntempe li esperas esti dungata kiel arĥitekturisto por desegni kaj direkti la konstruadon de domego en Frankfurt por riĉulo, kies edzino estas anglino. Lia prosperado ĉi tie kaj precipe en Germanujo estis mirinda. Imagu, Doroteo, junan viron de nur dudek du jaroj kun tia grava okupo! Vilfrido estas treege lerta.

— Mi estas tre kontenta aŭdi tion. Ĉu li fartas bone?

— Mi supozas, ke jes, korpe; sed mi estas certa, ke li ne estas feliĉa. Fraŭlino Lambert skribis al mi, ke, laŭ liaj leteroj, kiujn ŝi komprenas pli bone ol mi, li ankoraŭ ne trovis animpacon. Li estas malsaĝa knabo, Doroteo. Li ne ĉesas maltrankviligi sin pro filozofiaj demandaj kaj similaj aferoj. — ŝiaj okuloj ekpleniĝis de larmoj, kaj ŝiaj lipoj ektremetis. Post momento ŝi aldiris: — Mi tiom sopiras al li, Doroteo, kaj mi scias, ke li sopiras al mi.

En tiu momento aperis servistino, kiu informis fraŭlinon Parkinson, ke sinjoro deziras paroli kun ŝi. Doroteo sekvis la knabinon kaj eniris teretaĝon privatan ĉambron. La sinjoro estis Doktoro Graham. Kun etenditaj manoj kaj vizaĝo plena de emocio li kuris renkonte al ŝi. Ekpreninte ŝiajn manojn kaj ĝentile kisinte ilin, li parolis:

— Fraŭlino Parkinson, kiel ni povos danki vin pro viaj kortuŝe sindonemaj servoj? Vi ja estas mirinda detektivino. Kiel fartas la kara knabino?

— Dank’ al Dio, tre bone, konsidere la cirkonstancojn. Ankoraŭ malfortika, kompreneble, kaj nervskuita, sed jam multe pli trankvila.

— Efektive? Mirige! Senduba okazo de amnezio.[1] Ĉu vi vere tion konkludis, vi lertulino?

— Jes, doktoro Graham, antaŭ ĉirkaŭ unu jaro ni diskutis en nia estetika rondo tre interesan okazon de amnezio, kaj, kvankam la cirkonstancoj estis tre malsamaj, la karaktero de la virino, kiu tiel suferis, estis tre simila al tiu de Flora.

— Kie ŝi nun estas?

— En nia loĝocambro sur la unua etaĝo, kuŝanta sur kanapo apud la kameno. Sed, doktoro Graham, antaŭ ol ni supreniros, mi volas sciigi al vi ion, kion, mi pensas, vi devas scii. Pardonu, ke mi kaŭzas al vi ĉagrenon. Mi longe kaj tre zorge pripensis tiun demandon. Vi poste scios kiel agi; estas ja necese eviti por ŝi ĉiujn ekscitojn. Nu, la persono, kiu skribigis tiujn fatalajn leterojn kaj kiu, sekve, estas la intriginto kaj kalumniinto, estas via nevo Leo Broadbent, kaj la rekta kaŭzo de la amnezio estis sekreta interparolo, kiun ili havis mardon vespere. Sinjoro Broadbent penis perforte devigi ŝin silenti pri tio, kion ŝi eltrovis pri lia malbonfaro. Efektive Flora imagas, ke li volis mortigi ŝin. Mi eltiris el li preskaŭ plenan konfeson.

Dum kelkaj minutoj doktoro Graham ne povis paroli. Li eksidis sur seĝon, metis la manojn sur la genuojn kaj fikse rigardis la plankon. El lia brusto eliĝis profunda ĝemo:

— Terure, — li diris, — terure! Kia sortobato! Verdire, mi neniam havis altan opinion pri la karaktero de Leo, sed . . . kia sortobato por la tuta familio! Kompatinda knabino. Ŝi estas tiel dolĉa kaj konfidema kaj ŝi ĉiam tre ŝatis lian lertecon kaj lian honorindecon. Kompatinda virineto! Tamen la pruvita senkulpeco de ŝia amanto estas ioma kompenso.

— Flora, sinjoro venis por viziti vin, — diris Doroteo per gaja tono, kiam ili eniris la privatan salonon.

— Ho, ĉu tio estas mia kara onklo? — ĝoje ekkriis la knabino sur la kanapo. Antaŭ ol ŝi povis leviĝi el la ŝaloj, la molkora maljunulo estis ĉe ŝia flanko. Perforte regante sian emocion li ĉirkaŭbrakis kaj ame kisis ŝin:

— Mia karega virineto, — li diris, — dankon al Dio, vi estas ekster danĝero!

Flora ĵetis senvorte la brakojn ĉirkaŭ la kolon de la amata onklo kaj plorĝemis, ne povante sin regi. Post kelka tempo doktoro Graham milde forprenis ŝiajn brakojn kaj diris:

— Trankviliĝu, mia karulino, vi baldaŭ estos pli forta kaj feliĉa, kaj la tuta travivaĵo estos nur rememoro pri malbela premsonĝo.

Fine la knabino balbutis:

— Ho, kara onklo, kia terura travivaĵo ĝi estis! Mi tute forgesis ĉion. Mi eĉ ne povis rememori mian nomon; de kie mi venis kaj kio okazis al mi; nenion. Mi volis kuri al vi, mi estis tiel konsternita; sed, subite, mi ne scias kiel tio fariĝis, ĉio en mia kapo estis malplenaĵo. Ho, mi ne povus priskribi . . .

— Mi ne volas, ke vi priskribu nuntempe; poste vi povos rakonti al ni, kio okazis. Nu, — li aldiris ridetante, — vi eĉ ne demandis min, ĉu mi jam temanĝis. Mi certigas vin, knabinoj, ke mi tre malsatas, kaj varma taso da teo estos bonvena.

— Sonorigu, Doroteo, mi petas; — gaje diris Flora, — la teo estos baldaŭ preta. Kaj mi ankoraŭ ne dankis vin, mia kara onklo, pro via amindeco veni ĉi tien en tia vetero. Sidiĝu ĉi tie sur la kanapon kaj varmigu vin. — Kuŝigante la kapon sur la bruston de la maljunulo, ŝi diris: — Mi tiom ĝojas, ke vi venis.

Ĉar neniu respondis la sonorilon Doroteo eliris por prizorgi la temanĝon kaj por lasi onklon kaj nevinon solaj dum kelkaj minutoj. Kiam ŝi revenis kun servistino, portanta lampon, la kapo de la knabino ankoraŭ kuŝis sur la brusto de la maljuna viro, kies brako ame premis ŝin al sia flanko. — Jes, karulino, — Doroteo aŭdis lin diri, — onklino Suzano tre deziris akompani min, sed mi ne povis permesi, ĉar ŝia farto ne estas sufiĉe bona. Ŝi komisiis al mi ŝarĝojn da amaj parolsendaĵoj kaj aron da objektoj, kiuj ankoraŭ sin trovas en mia valizo.

Dum la temanĝo doktoro Graham kaj Doroteo penis por gajigi la konversacion kaj turni la pensojn de Flora for de la travivitaĵoj de la lastaj semajnoj. Nelonge post la manĝado ŝi montris signojn de laciĝo kaj, laŭ konsilo de l’ onklo, sin retiris por kuŝiĝi. Nun doktoro Graham ree fordonis sin al malĝojo. La penado aspekti facilanima, kiam lia koro brulis pro indigno kaj premiĝis pro doloro kaj honto, forte streĉis lian cerbon. Maltrankvile irante tien kaj reen tra la ĉambro li donis liberecon al siaj sentoj kaj pli ol unu fojon eldiris firman intencon zorgi, ke lia nevo ne ĝuu la profiton de siaj friponaĵoj. Doroteo ne povis sin deteni diri:

— Ĉu vi nun komprenas, doktoro Graham, kial Vilfrido Gallimore preferis forlasi sian amatinon kaj ekziliĝi? Li ja sciis de l’ komenco, kiu estas la kalumniinto kaj la vera krimulo. Mi neniam renkontis pli noblan, altaniman viron. Aldonu al tio, ke li estas tre lerta homo, kun delikate kulturita intelekto kaj alloga, vireca eksteraĵo, kaj vi ne miros, ke Flora amas lin per tuta sia pura, knabina koro. Sed ŝiaj gepatroj estas fieraj kaj neniam konsentos akcepti lin kiel svatiĝanton tiel longe, kiel tiu malbela makulo restas sur lia nomo aŭ tiel longe, kiel Leo povas malhelpi ĝin.

— Lasu tion al mia zorgo, mia kara juna amikino, — rediris la kuracisto, — mi certigas vin, ke mi ne restos senutila rigardanto, kiu permesas, ke du noblaj koroj rompiĝu. La fripono! Sed nun, — li diris, kvazaŭ perforte sin eltirante el siaj malgajaj pensoj, — mi petas, ke vi havu la komplezon iri kun mi al tiuj bonaj preĝejservistoj kaj al tiu maljuna pastro, por ke mi povu persone danki al ili pro iliaj bonkoraĵoj al mia karega nevino. Poste ni ree detale priparolu tiun teruran aferon. Multajn detalojn mi ja ankoraŭ ne tute komprenas.

La sekvintan tagon Flora sentis sin multe pli sana, tiel ke ŝia onklo permesis al ŝi partopreni la matenmanĝon en la komuna ĉambro, varme envolvite en lana ŝalo kaj sidante apud la kameno.

— Aŭskultu, virineto, — diris doktoro Graham dum la ĉetabla interparolado, — fraŭlino Parkinson kaj mi, kiel viaj flegistino kaj kuracisto, priparolis hieraŭ vespere vian staton. Bedaŭrinde miaj direktoraj devoj ne permesas al mi resti kun vi pli longe; mi vojaĝos hejmen per la hodiaŭa poŝtveturilo, kiu trapasos tiun ĉi urbeton je la deka horo kaj duono. Via netaksebla amikino bonkore proponis resti kun vi tiel longe, kiel tio estos necesa. Sed mi esperas, ke vi povos sendanĝere entrepreni la vojaĝon hejmen post nemultaj tagoj, kondiĉe ke la vetero estos pli varma kaj seka. Intertempe du nepinoj de tiu estimeginda pastro ĉi tie, tre ĉarmaj, gajkoraj junulinoj promesis viziti kaj distri vin. Post via reveno mi proponas, ke vi vizitu la fratinon de via onklino Suzano en Oksfordo. Ŝi estas unu el la plej ĉarmaj virinoj, kiujn vi iam renkontis, kaj en ŝia salono kunvenadas multe da agrablaj personoj. Ŝia edzo estas malnova kolego mia, kaj li tuj enamiĝos en vin.

— Kia ĉarma perspektivo por vi, kara Flora! — gaje ekkriis Doroteo.

— Mi ja konas lin, — aldiris ridetante la kuracisto. — Malfavora sorto donis al li nur tri knabojn — kia malfeliĉo! — sed neniun filinon, la sopiro de lia vivo. Li kaj onklino Marinjo dorlotos vin “ĝis ekster rekono.”

Kun feliĉa rideto Flora demandis:

— Pli malbone, ol vi kaj onklino Suzano?

Doktoro Graham laŭte ekridis, sentante, ke la riproĉo pri dorlotado estas justa. Vidi tiun feliĉan rideton sur la vizaĝo de la amata nevino plenigis de ĝojo la bonkoran viron. — Ho, ne, Flora, — li respondis gaje, — ni ne dorlotas vin, ni ja ne havas okazon, ĉar vi preferas loĝi en la hospitalo.

— Verdire, Doroteo, — rediris la knabino kun ŝajnseriozeco, — mi ofte komplimentas min mem pro mia saĝeco, elektinte loĝi en la hospitalo kaj ne ĉe la geonkloj. Mi havis la maloftan prudenton kaj firmecon de l’ karaktero eviti la danĝeron esti dorlotata ĝis “ekster rekono” de miaj tro molkoraj geonkloj. En mia hejmo, vi devas scii, neniu iam dorlotis min; kaj mi malkaŝe konfesas, ke iafoje mi sentis specon de sopiro esti dorlotata de ia amata persono.

Ame premante la manon de la nevino doktoro Graham ŝerce diris:

— Se vi estas tia mirindaĵo de prudento — cetere, mirinde estas, ke neniu ankoraŭ eltrovis tion — ni povas sentime lasi vin iri al Oksfordo. Tamen mi timas, ke la amindeco de la Oksforda profesoro kaj de lia ĉarma edzino kaptos vian koron kaj malinklinigos vin reveni al ni aŭ al la hospitalo.

La brakoj de Flora tuj ĵetiĝis ĉirkaŭ la kolon de la onklo:

— Neniam, kara onklo, neniam, — ŝi ekkriis, — kaj vi bone scias tion, alie vi ne ŝercus pri ĝi.

— Bone, virineto; ni ne povas vivi sen vi; kaj la hospitalo tre bezonas vin kaj flegistinojn tiajn, kiel vi. — Sin turnante al Doroteo, li aldiris:

— Vi montris vin tiel bonega flegistino, fraŭlino Parkinson, ke mi sentas fortan deziron forlogi vin de via nuna okupado.

Ŝajnigante maltrankvilecon, tamen ridetante, la juna virino respondis:

— Ne, doktoro Graham, ne tentu min for de mia amata laboro!

— Ha! — rediris la kuracisto, — verŝajne mia malforteco estas ankaŭ la via: Mi povas kontraŭstari ĉion, kun escepto de tento.

• • • • • •

Leo Broadbent revenis de Long-Seaton ok tagojn post la terura interparolo kun fraŭlino Parkinson en la antaŭĉambro de sia klubo. Flora ne estis hejme; sed, kontraŭ la konsilo de onklo Graham, li silentis pri la malapero de la fratino, esperante, ke ŝi retroviĝos antaŭ lia reveno. Ju pli li alproksimiĝis al Londono, des pli li maltrankviliĝis. Kiam la politika ekscito malakriĝis, la senespereco de lia situacio pli kaj pli altrudis sin al liaj pensoj. Multfoje li demandis sin, ĉu eble la du Pentuki’a direktoroj ĝisiris atencon kontraŭ la vivo de Flora. En tiu okazo suspekto pri malvirtega mortigo nepre falos sur lin.

Sur sia skribtablo li trovis letereton de doktoro Graham, kiu sciigis lin per tre malmultaj vortoj, ke li deziras vidi lin tuj post lia reveno — nenion plu. La malĝentila mallongeco de la letereto kolerigis lin kaj antaŭsentigis, ke la interparolo ne estos tre agrabla. Li decidis iri. Pli bone estos, ekscii per unu fojo la plej malbonan; ĉiuokaze li evitus riproĉon pri indiferenteco je la sorto de la fratino.

Onklo Graham akceptis Leon en sia skribĉambro en Kennington. La juna advokato tuj sentis, ke senutile estas alpreni senkulpan mienon, aŭ, kun elmontro de ama maltrankvileco peti informon pri Flora. Li do pretigis sin por akra vortbatalo. Rigardante sian nevon kun mieno, kiu vidigis samtempe profundan malĝojon, malestimon kaj nervan streĉitecon, doktoro Graham tuj ekparolis:

— Ĉu vi sciigis viajn gepatrojn pri la malapero de Flora?

— Ne; spite via konsilo, mi pensis, ke pli bone estas atendi, esperante, ke ŝi revenos antaŭ mia reveno en Londonon. Mi volis evitigi al la gepatroj nenecesan maltrankvilegon. La patrino tute ne fartis bone. Nu, ĉu Flora revenis?

Doktoro Graham ne tuj respondis, sed dum momento rigardegis Leon, mirante pri lia batalema, senhonta sintenado. Fine li diris:

— Jes, Leo, Flora retroviĝis, sed en tia terura stato rilate ambaŭ sian korpon kaj sian animon, ke verŝajne pasos longa tempo, antaŭ ol ŝi akiros sian antaŭan farton kaj facilanimecon. Sed tio tute ne estas la plej malbona afero. Per tio malkovriĝis via tuta friponaĵo. Neeldirebla hontindaĵo estas, ke ano de la fiera, altestiminda familio Broadbent . . .

— Pli malrapide, onklo; se vi estus iom pli saĝa, vi scius, ke malprudente estas kondamni akuziton, ne doninte al li okazon por sin defendi.

— Bone, mi traktos vin juste. Kion do vi diros defende?

Leo respondis kun parado de indigno kaj malvarmeteco:

— Ĝis nun mi aŭdis nur insulton, kiu antaŭ-supozas pruvitan kulpon — ne akuzaĵon.

— Kial do vi interrompis min, antaŭ ol mi povis formuli mian akuzon? Nu, respondu do simple: Ĉu vi — aŭ ne — intrigis kune kun la direktoroj de hinda kompanio por ŝteligi el la domo de hinda princo, kies advokato vi estis, kaj kiu plene fidis vin, la dokumentojn ebligontajn al li, gajni sian proceson? Ĉu vi — aŭ ne — lerte — laŭ via propra imago — faligis suspekton sur senkulpan junulon, nome Vilfrido Gallimore, per letero, kiun skribis iu Georgo Stubbs, loĝanta ĉe la strato Union? Ĉu — aŭ ne — sciiĝinte, ke via fratino eltrovis vian friponaĵon pro amo al tiu noblanima junulo, vi penis por perforte, per minacoj, ĵurigi ŝin silenti? Respondu!

— Kun indigno mi forpuŝas tutan tiun ĉi hontindan kulpigon, — respondis Leo maltime, furioze rigardante sian onklon.

Doktoro Graham renkontis la rigardon de la nevo kun malestimo kaj diris:

— Vi ne imponas al mi, mia lerta junulo, per via peno esti tragedia. Kiom utilos al vi nun malkonfesi tion, kion vi jam konfesis al fraŭlino Parkinson kaj al Flora?

— Mi konfesis nenion. Iafoje okazas, ke honesta homo estas vizaĝo kontraŭ vizaĝo kun tro abomena kulpigo por peni rebati ĝin. Mi estas viktimo de hontinda intrigo, ne tiu bubo de tre dubinda deveno, kiu havis la senhontecon levi la okulojn al filino de la Broadbent’oj . . .

— Kaj kiu, vi pensis, eĉ fariĝis rivalo je la mano de fraŭlino Parkinson? He?

— Ridindaĵo, onklo! Ĉu tiu bubaĉo iam sopire rigardis fraŭlinon Parkinson, mi ne scias — tre verŝajne li estas sufiĉe malmodesta — mi neniam aspiris tian estetikulinon.

— Ho, vi, do, estas la viktimo de hontinda intrigo? Efektive? Ĉu vi povas klarigi al mi, sinjoro advokato, kian motivon povus havi — laŭ via supozo — via fratino, fraŭlino Parkinson, ties frato Filipo kaj sinjoro Brent por aparte penadi por kaŭzi vian ruiniĝon?

— La afero ne komenciĝis per ili.

— Ĉu vi do povas diveni iajn apartajn rilatojn inter ĉiuj ĉi tiuj personoj kaj la princido, sinjoroj Kettle kaj Tritton, sinjoro Stubbs kaj aliaj?

— Tre kredeble sinjoro Vilfrido Gallimore, kies advokato vi laŭŝajne estas, povus respondi al tiu demando pli bone ol mi.

Senpaciencigite doktoro Graham ekkriis:

— Sufiĉe! Se vi pensas, ke vi povas eĉ unu momenton konfuzi min per tiuj ridindaj subtilaĵoj, vi tute eraras. Ne pensu, ke mi estas idioto. Mi venigis vin ĉi tien por meti antaŭ vin jenan alternativon — kaj mi certigas vin, ke mi plene decidiĝis agi absolute senkompate kaj tuje: Aŭ vi forlasos tiun ĉi landon senprokraste por Ameriko, aŭ, je Eskulapo, mi malkovros al la tuta mondo vian friponaĵon. Tio estas la sola maniero sendanĝerigi la gejunulojn kaj iamezure purigi de tiu ĉi makulo la honoron de la Broadbent’a familio. La sola bedaŭro, kiun mi sentas, estas, ke tiu lando havos la malutilon de via civitaneco.

— Sed, onklo . . .

— Nenian “sed onklo”! Mi estas nefleksebla. Mi scias, ke viaj gepatroj plene aprobus mian agon. Oportuna ŝipo forveturos venontan lundon. Vi do havos sufiĉe da tempo por ordigi viajn plej urĝajn aferojn. Ne unu vorton plu, Leo.

Leo senespere faris ankoraŭ unu penon:

— Sed, onklo, — li balbutis, — vi ja havas nur la vorton de tiu kanajlo Stubbs, konfesinta falsisto kaj krimulo.

— Ne unu vorton plu! Mi ne volas plu diskuti kun vi tiun ĉi malagrablegan aferon. Ĉu vi konsentas?

— Ne.

— Bone. Nun iru hejmen. Se mi ne ricevos sciigon antaŭ tagmezo morgaŭ, ke vi estas preta forvojaĝi Amerikon venontan lundon, vi scias kion vi devos atendi. Foriru!

Senvorte, mortepala, Leo eliris el la ĉambro.

La sekvintan matenon je la deka horo doktoro Graham ricevis letereton kun nur jenaj vortoj:

“Mi foriros, Leo.”

  1. perdo aŭ difektiĝo de l’ memoro: gr. αμνησία; ger. Amnesie; franc. amnésie; ital. amnesia.