Mirinda amo/Ĉapitro 14

El Vikifontaro
British Esperanto Association (p. 213-232)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  XIII
XV  ►

ĈAPITRO XIV

Estas strange, Filipo, — diris Doroteo al sia frato unu posttagmezon, — dufoje mi iris al la hospitalo Guy por viziti fraŭlinon Broadbent, kaj ambaŭfoje ŝi ne estis hejme. Jam pasis preskaŭ kvin semajno de kiam ŝi venis ĉi tien, kaj ni aŭdis nenion de ŝi.

— Ĉu vi ne petis informon pri ŝi de doktoro Graham? Sed ne bezone estos, ĉar jen la fraŭlino mem, pri kiu ni parolas, alvenas en la kaleŝo de sia onklo, mi supozas: “Pri anĝeloj temas; jen flugiloj zumas.”

Doroteo elkuris el la ĉambro por malfermi la dompordon.

— Jen vi estas, fraŭlino Broadbent, — ŝi ekkriis kore, — ni ĵus parolis pri vi kaj demandis nin, kial ni ne vidis vin tiel longe. Ĉu vi scias, ke jam pasis preskaŭ kvin semajnoj, de kiam vi estis ĉi tie?

— Efektive? — respondis la venintino kun feliĉa rideto, — mi tre petas pardonon. Mi timas, ke vi opinias min tre malĝentila kaj maldankema, sed ĉiuj miaj liberaj horoj estis plene okupitaj. Nu, kion vi pensos pri mia neatendita sukceso? Mi jam eltrovis la skribinton de tiuj du hindaj leteroj; almenaŭ povas ekzisti nenia dubo pri la identeco. Sed tio ankoraŭ ne estas ĉio.

Ĉe tiuj vortoj pastro Parkinson aperis en la vestiblo kaj, manpremante Flora’n, diris bonkore, — Bonan tagon, fraŭlino Broadbent, ĉu vi vere faris tion?

— Ĉu efektive! — diris Doroteo per voĉtono, kiu montris surprizon kaj emocion. — Deprenu vian mantelon kaj rakontu al ni, kiel ĉio ĉi tio okazis. Eniru, mi petas.

Flora sidiĝis sur apogseĝon, kiun sinjoro Parkinson pretigis por ŝi apud la fajrejo, kaj ekparolis:

— Vere, mia rakonto estas sinsekvo de ĉapitroj da bonŝancoj. Nu, veturante hejmen kun mia onklo, tiun vesperon, post kiam mi vizitis vin, mi malkaŝe sciigis lin pri mia neatendita vizito ĉi tie kaj pri mia fervora deziro eltrovi la veran krimulon kaj tiel forigi la malbelan makulon de la nomo de Vilfrido Gallimore. La sekvintan matenon mi montris la leterojn al la hinda sinjoro, pri kiu mi parolis. Mi diris al li, ke tiuj leteroj estis iloj, per kiuj abomena krimo fariĝis, sed, oni supozas, ke ili estis skribitaj por kulpigi je tiu krimo senkulpan personon. Sinjoro Narendro, kiu estas tre afabla kaj lerta, mezaĝa viro, longe kaj tre zorge pririgardis la skribaĵojn kaj poste esprimis la opinion, ke tiuj leteroj ne estas skribitaj de hindo. “La skribmaniero de la vortoj ‘Gallimore’ kaj ‘Theobald’ klare montras tion,” — li diris. “La dua letero estas ja,” — li diris plue, — “redaktita tre lerte kiel venanta de humila viro hinda, skribanta al superulo, tamen en ĝi estas io stranga, ne tute natura. Mi ne mirus, se tio estus la verko de iu anglo, loĝinta longan tempon en Hindujo, eble oficisto de hinda komerca kompanio. Troviĝas ja multaj friponoj inter ili.” — Poste, dum la posttagmezo, sinjoro Narendro kaj mi priparolis, inter aliaj aferoj, la teruran malsategon, nuntempe okazantan en Hindujo sekve de longa senpluveco. Tiam, subite, venis al mi la penso aranĝi monkolekton por tiuj malfeliĉuloj. Mi volis, en la komenco, iri al ĉiuj komercaj kaj administraj oficejoj, havantaj aferon kun Hindujo kaj peti la donacantojn, ke ili skribu sur la liston ne nur sian nomon, sed ankaŭ, se eble, ian mallongan konsoldiron en hindustana lingvo por kuraĝigi la korojn de la suferantoj.

— Ho, bonega ideo! — diris sinjoro Parkinson, — vi do supozis, ke la skribinto de la leteroj ne foriris Hindujon antaŭ sep aŭ ok monatoj?

— Mi esperis, ke ankaŭ tiu parto de la dua letero estas mensogo, — respondis Flora. — Mia onklo, komence, forte kontraŭstaris mian planon. Li imagis ĉiuspecajn danĝerojn kaj diris, ke viroj, kapablaj ellabori tiujn komplotojn, sin trovante en granda embaraso, ne ŝanceliĝus aldoni pli malbonan krimon, por malhelpi malkovriĝon. Tri tagojn mi bezonis por konsentigi lin. Mi kredas ke, fine, miaj larmoj venkis. Cedinte, li tre malavare metis sian nomon je la kapo de la listo kaj ankaŭ havigis al mi de kelkaj eminentuloj bonajn donacojn, subskribojn kaj afablajn aldirojn en aparta rubriko. Ho! nun komenciĝis pli malfacila kaj malagrabla laboro, ol mi atendis. Mi iris de unu oficejo al alia, petegadis, faradis malgrandajn parolojn, mi ricevis rifuzojn kaj insultojn, kaj nun, plenuminte tiun parton de la laboro, mi ne scias, kiel mi faris ĝin. Ĉiam mia koro bategis, kiam mi eniris oficejon kaj intervjuis ĉiuspecajn homojn: direktorojn, komizojn, pordistojn k.t.p. Kelkfoje oni sin turnis al mi unuope, kelkfoje du-tri-kvarope aŭ eĉ amase. Unu viro tre malĝentile rifuzis, dirante, ke tio estas senhonta trompaĵo; ke mi nur alivestiĝis je flegistino por tiu ĉi okazo. Alia proponis, ke mi donu al li po unu kiso por ĉiu ŝilingo.

— Kompatinda knabino, — ekkriis Doroteo, — kiel malagrable!

— Mi ĉiam atente observis la vizaĝon de la personoj, kun kiuj mi parolis en la oficejoj. Tiel mi pasigis kvar lacigajn, zorgoplenajn tagojn kaj entute kolektis pli ol £300, sed sen ia rezultato rilate mian esploron. Tri tagojn poste mi eniris oficejon ĉe la strato Fenchurch je la tria posttagmeze. Ĝi estis malgranda ĉambro kun malnovaj, eluzitaj oficejo-mebloj, en kiu laboris tri nebone vestitaj komizoj. Unu el ili iom malĝentile diris, ke li ne havas monon por malŝpari je malsatuloj en Hindujo, ĉar li ne havas sufiĉe da salajro por plenigi la malsatajn buŝojn de ok infanoj en la hejmo. Dua diris, ke li jam antaŭe aŭdis pri tiaj almozpetistoj, kiuj, poste, eltroviĝis kiel aro da trompistoj. La tria, juna viro, donis al mi tri pencojn. Ĝuste kiam mi estis forironta, envenis kvara sinjoro. La molkora patro de la ok malsataj infanoj tuj ekkriis: — “Atendu momenton, fraŭlino.” — Kaj, sin turnante al la veninto, li diris: — “Ho, Stubbs, jen estas bona okazo montri vian malavarecon, vi ja lastatempe ruliĝis sur oro.” La nomito Stubbs estis pli elegante, sed iom malzorge vestita kun kelkaj grasmakuloj sur la veŝto. Li havis la aĝon de ĉirkaŭ kvindek jaroj kaj ruĝan vizaĝon, verŝajne pro drinkado. Mi ne ŝatis tiun vizaĝon, precipe ne liajn malgrandajn palpebrumantajn okulojn, tamen mi ripetis mian diron, kiun mi nun bone scias parkere. Sin oro Stubbs, ŝajnis al mi, ĵus revenis de la tagmanĝo kaj estis trinkinta pli, ol estis bone por li. Li rigardis min bonhumore de l’ supro ĝis la malsupro kaj diris, kiam mi finis paroli: — “Bone, virineto, venu ĉi tien; mi donos al vi kelkajn ŝilingojn pro via beleta vizaĝo.” — Mi sentis min treege ĝenata, tamen mi petis, ke li bonvole aldonu al sia nomo, en la aparta rubriko, kelkajn kuraĝigajn, prefere hindustanajn vortojn, kiel faris multaj aliaj. Mi diris, ke mi volas, ke la morala efekto estu tiel bonfara kiel la ekonomia. — “Plezure, mia belulineto,” — li diris, kaj skribis kelkajn vortojn plu laŭ persa skribmaniero.

— Ĉu tio estis li, fraŭlino Broadbent? — vivege demandis Doroteo?

— Jes, tuj kiam mi ekvidis lian skribaĵon mi estis certa, ke mi trovis la serĉitan skribinton de la leteroj.

— Imagu! — ekkriis Doroteo Parkinson kun miro kaj emocio.

— Jen, vi povas formi vian propran opinion — aldiris Flora kun triumfa rideto, prenante pakaĵon da paperoj el malgranda leda valizeto kaj malfaldante ilin sur tablo, — vi povos kompari la skribmanieron de la dua letero kun tiu de la skribaĵo de sinjoro Stubbs. Ambaŭ, mia onklo kaj sinjoro Narendro, forte opinias, ke povas esti nenia dubo pri ĉi tiu afero: la sama persono skribis tiujn ĉi skribaĵojn.

Filipo kaj Doroteo Parkinson sin klinis super la paperojn kaj kun grandaj intereso kaj atento pririgardis ilin. Ambaŭ estis certaj, ke la skribinto de la sortoplenaj leteroj estas trovita.

— Jes, efektive, — diris la juna pastro, — tre rimarkinda estas la granda simileco de la literoj de la anglaj nomoj: ‘Gallimore,’ ‘Theobald Street, kaj ‘Georgo Stubbs.’ Ĉu vi rimarkas, ke la St. ĉe ‘Stubbs’ kaj ĉe ‘Street’; kaj la G. ĉe ‘Gallimore’ kaj ‘Georgo’ estas absolute la samaj? Mi gratulas vin. Nu, diru al mi, mi petas, ĉu vi donis al la donacintoj vian propran plenan nomon?

— Ne, sinjoro pastro, — respondis Flora, — mi nomis min Fratino Flora. Nur dufoje mi estis petata doni formalan kvitancon kun mia plena nomo, kaj, kompreneble mi subskribis ĝin: Flora M. Broadbent.

Doroteo Parkinson demandis:

— Ĉu vi ankaŭ vizitis la Pentuki’an kompanion ĉe la strato Cannon? Mi esperas, ke ne.

— Ne, fraŭlino, mia frato Leo citis tiun firmon, kiam li estis en Long-Seaton, kaj, feliĉe, mi rememoris tion.

Doroteo rigardis kun streĉa atento la vizaĝon de la juna fiegistino. Ŝi sincere admiris ŝiajn senartifikajn kaj dolĉajn trajtojn kaj ŝian kortuŝan sindonemon. Ŝi ne povis ne deziri, ke ŝia propra penado estus pli sukcesa; tamen, jam tute forlasinte la esperon kaj la neefektivigeblan deziron, iam gajni la amon de Vilfrido, ŝi eksentis, ke, vere, la afero disvolviĝas laŭnature. Eĉ forta deziro ekregis la knabinon, fari ĉion, por kunigi kaj feliĉigi tiujn du noblajn junulojn. Pastro Parkinson ankaŭ enpense kaj iom malgaje rigardis la knabinon en flegistina vesto. Kunsente li demandis ŝin:

— Kaj kion vi faris depost via grava eltrovo?

— Ho, — ekkriis responde Flora, — tio estis nur la unua ĉapitro de surprizoj. Nu, mi longe pripensis, kion mi nun devas fari. Intertempe unu el miaj koleginoj eltrovis por mi, kie sinjoro Stubbs loĝas; kaj la sekvintan tagon, kiam estis mia vico havi liberan posttagmezon, mi vagis, je la tria horo, en la ĉirkaŭaĵo de lia domo, ne sciante, kiel mi povos plie konatiĝi kun tiu viro. Mi silente preĝis, ke Dio gvidu min kaj montru al mi la vojon. Sinjoro Stubbs loĝas ĉe kvieta strato apud la ĉefvojo Goswell, ne malproksime de la malnova preĝejo de la Martiroj. La domoj tie estas iom grandaj sed malnovaj. Ŝajnas al mi, ke, en jaroj pasintaj ili estis okupitaj de bonhavecaj familioj, sed nun ili enhavas po du-tri neriĉaj familioj. La ĉirkaŭaĵo havas la aspekton de malzorgiteco, kaj multaj nebone vestitaj infanoj ludas sur la stratoj. Tie mi staris momenton ĉe stratangulo, enpense rigardante, je distanco de kelkdekoj da paŝoj, la domon, en kiu, laŭ mia informintino, loĝas sinjoro Stubbs, kvazaŭ la neinteresa fasado povus inspiri al mi ideon. Subite mi aŭdis akregan krion de infano, venantan el apuda arkaĵa pordego, en kiu ludis aro da infanoj sur ŝarĝveturilo. Kompreneble mi tuj alkuris por vidi, kio okazis. Kompatinda knabineto, kriplulino pro kurba spino, falis de l’ supro de la veturilo ĝis malglata ŝtona pavimo. Ŝi kuŝis, ĝemegante, inter la flanktimonoj, dum la ceteraj infanoj staris ĉirkaŭ ŝi senhelpaj kaj konsternitaj. Mi levis la knabineton de la tero kaj demandis la plejaĝan el ŝiaj kunuloj, kie ŝi loĝas. Tri-kvar ekkriis kune, ke ŝi loĝas ĉe la strato Union, tute apude, kaj elkuris por montri al mi la vojon. Tiel kortuŝita mi estis, ke mi ne tuj rimarkis, ke la domo, en kiun ni venas, estas ĝuste tiu, en kiu loĝas sinjoro Stubbs.

Unu el la infanoj ekkriis al virino, malsuprenkurantan la ŝtuparon, pala pro teruro: — “Ho, sinjorino Stubbs, via kompatinda Marinjo falis de ŝarĝveturilo de sinjoro Potter. Flegistino ŝin alportas ĉi tien.” — Mi proponis al la patrino, senvestigi la knabineton kaj prizorgi ŝin, kaj ŝi volonte akceptis mian helpon. Efektive ŝi tiel tremis pro teruro kaj eksciteco, ke ŝi ne povus ĝuste zorgi pri la infano. La dorso de la knabineto estis danĝere kontuzita, kaj, timante, pro certaj signoj, internan difekton, mi demandis la patrinon, ĉu ŝi konsentos, ke ŝia filineto transportiĝu al la hospitalo Guy. Komence ŝi ne volis aŭskulti, sed fine, kiam mi sciigis al ŝi, ke mia onklo estas ĉefdirektoro de la hospitalo, kaj ke mi mem venos por la infano en kaleŝo, ŝi konsentis. Do, ĉirkaŭ du horojn poste, la knabino enlitiĝis en nia infanfako. Ĉar ŝi sopire petadis, ke “la sinjorineto, kiu min alportis ĉi tien” venu al ŝi, mia onklo “oficiale” konsentis, ke mi ŝanĝu lokon kun unu el la infanfakaj flegistinoj. Sed tio estis jam antaŭaranĝita afero inter ni.

— Kiel bonŝance, ke vi ĝustatempe alvenis, kiam tiu akcidento okazis, — diris Doroteo.

— Ne bonŝance, Doroteo, providence. Tio estas ja plenumita preĝo. Mi vidas, fratino Flora, ke Dio estas kun vi en tiu ĉi afero.

— Daŭrigu, mi petas, — diris Doroteo senpacience.

— Bone. Tio okazis antaŭ du semajnoj kaj kelkaj tagoj. La knabino estas tre malforta, kaj mia onklo tre timas, ke, pro internaj difektoj, ŝia vivo estas en granda danĝero. Ŝi estas dolĉa, senplenda estaĵeto; kaj ni jam estas tre intimaj amikinoj. Gesinjoroj Stubbs vizitis la infanon kelke da fojoj. La patro venis la sekvintan tagon sola, kaj la revido estis tre kortuŝa. Mi estas certa, ke, kiel ajn malbona estas tiu viro, unu bona trajto en lia karaktero estas lia amo al tiu kripla filino. Ŝi estis tre kontenta revidi la patron, tamen ŝia amo al li estas miksita kun timo. Mi preskaŭ ne povis deteni min de larmoj, aŭdante la sepjaran knabinon petegi la patron, per kortuŝa voĉtono: — “Vi estos bona paĉjo, ĉu ne, dum mi estas for de la hejmo? Kaj, paĉjo, vi ne plu venos hejmen ebria, ĉu? Mi petis la bonan Dion, ke Li helpu al vi.” — La viro kaŝis la vizaĝon en la litkuseno kaj mallaŭte ĝemis. — “Ne,” — li diris per tremanta voĉo, — “mi promesas al vi, karulino, mi ne faros tion.” Komence li ne atentis min, sed post kelkaj minutoj li sin turnis al mi, staranta ĉe la piedo de la lito, kaj diris: — “Ĉu vi estas la flegistino, kiu tiel bonkore zorgis pri nia knabineto? Sed . . . ŝajnas al mi, ke mi jam renkontis vin ie . . . ĉu vi estas la sama fraŭlino, kiu venis en nian oficejon antaŭ kelkaj tagoj?” — “La sama,” — mi respondis. Tiam li balbutis: — “Mi tre esperas, fraŭlino, ke vi ne ofendiĝis pro mia malĝentileco.” — Sed mi certigis lin, ke mi tute ne ofendiĝis; ke, eble, li estis en aparte bona humoro tiun posttagmezon. Mi etendis al li la manon por montri, ke mi sentas nenian malbonvolon.

Dum la du sekvintaj vizitoj li kondutis je mi kun granda respekto kaj ŝajne sincera dankeco Mi pensas, ke li antaŭsentas la morton de la filineto kaj lia koro sekve estas tre mola.

— Mirindaj okazintaĵoj! — enpense diris sinjoro Parkinson.

Flora daŭrigis la rakonton:

— Sinjorino Stubbs ankaŭ vizitis sian filinon trifoje sola. Ŝi estas tre kompatinda malgaja virino, kies vivo estas unu longa sinsekvo de korpremoj. Ŝi estis tre komunikema kaj konfidema. Mi ne volas rakonti al vi ĉiujn ŝiajn ĉagrenojn, nur kelkajn, kiuj eble rilatas al nia esploro. Ŝia edzo pasigis multajn jarojn en Hindujo kaj li ĉiam parolas pri deziro ree iri al Kalkuto, kie, li diras, oni povas akiri riĉaĵojn dormante. Li estas tre malkontenta de sia nuna stato pro nesufiĉa salajro kaj premantaj ŝuldoj kaj li diradas, ke li devas enspezi pli da mono. Dum la lastaj ok jaroj li fariĝis pli kaj pli drinkema, kaj li bone scias, ke la kripleco de tiu knabino — unu el ses infanoj — estas kaŭzita de li, kiam li estis ebria. Antaŭ kelkaj monatoj — la virino supozas — li ricevis de iu mistera flanko sumon da mono, sed zorge evitis paroli pri tio. Malfeliĉe tiu ĉi mono faris al li nenian bonon; male li nur ebriiĝis pli ofte kaj pasigis pli multe da tempo for de la hejmo. Sinjorino Stubbs estas certa, ke tiu mono ne povis alporti al li benon kaj ke li mem ŝajne sentas tion.

Flora eksilentis kaj malrapide remetis la paperojn en sian valizeton. Sinjoro Parkinson demandis ŝin:

— Kion vi nun intencas fari?

Iom ŝanceliĝe la knabino respondis:

— Mi ankoraŭ ne decidis. Tio estas ja grava kaj malfacila afero, kaj mi devas esti singarda. Mi do venis por konsiliĝi kun vi, miaj bonkoraj amikoj. Sinjoro Stubbs ree venos hodiaŭ vespere sola por viziti sian filineton kaj mi volas, se oportune, venigi la aferon al la krizo. La demando nun estas: ĉu pli konsilinde estos paroli kun li sola, por eligi el li konfeson, aŭ en la ĉeesto de alia persono; ekzemple mia onklo. Aŭ, mi pensis, ke, eble, vi ne malkonsentus akcepti lin ĉi tie, por ke mi povu malfermi la temon en via ĉeesto. Verŝajne vi, kiel pastro, sinjoro Parkinson, igos lin pli konfesema, ol mia onklo. Mi ja deziras havi atestanton de lia konfeso.

Doroteo demande ekrigardis la penseman vizaĝon de la frato. Tiu ĉi post momento respondis:

— Mi, same kiel Doroteo — ĉu ne? — estus tre kontenta se tiu drameto ludiĝus ĉi tie en mia aŭ nia ĉeesto, sed mi tre dubas, ĉu tiu ĉi plano estas la plej konsilinda; efektive mi estas certa, ke ĝi ne estas saĝa. Multe pli facile estos por vi eligi el li konfeson, kiam vi estas solaj aŭ ĉe la lito de lia infano, ol en la ĉeesto de alia persono, eĉ se tiu persono estus pastro. Diru al li, ke lia ago preskaŭ rompis al vi la koron kaj tiun de via amato — pardonu, ke mi aludas tiun grandan sekreton — kaj certigu lin, ke neniu volas elmeti lin al danĝero. Konfesinte al vi kaj doninte al vi la nomon de la instiginto — ĉar ni ja supozas, ke li estis nur ilo en tiu afero — li eble konsentos ripeti ĝin, aŭ antaŭ via onklo aŭ antaŭ ni, se vi tiam dezirus tion.

Flora ekrigardis la parolinton kun miro. La rezonado de sinjoro Parkinson ŝajnis al ŝi tre saĝa, sed kial li diris kun ioma akcento “se vi tiam dezirus tion?” — Kompreneble ŝi deziros. Tamen ŝi ne petis klarigon, ĉar en tiu momento ŝi rimarkis, ke ŝia rakonto okupis pli longan tempon, ol ŝi kalkulis, kaj ke ŝi devas tuj adiaŭi siajn amikojn, por ke ŝi povu atingi la hospitalon antaŭ la alveno de sinjoro Stubbs.

La veturilo atendis ŝin ĉe la pordo. Atinginte la angulon de la strato Sta. Tomaso, en kiu troviĝas la hospitalo, ŝi forlasis la kaleŝon kaj daŭrigis la vojon piede, ĉar ŝi ne volis, ke ŝiaj kunflegistinoj sciu pri tiu privilegio.

Je la sama tempo, kiam Flora eniris la veturilon, kun la kapo plena de diversaj antaŭsentoj, ŝia frato Leo, vestita per peza mantelo kaj kun mola ĉapelo tirita sur la okulojn, eniris la privatan oficejon de sinjoroj Kettle kaj Tritton. Lia vizaĝo aspektis malserene kaj zorgolace. Li jam ne renkontis la du direktorojn de la tago, kiam la furioza sceno okazis inter li kaj ili en la juĝeĵo, kaj li ne atendis afablan akcepton. Sinjoro Tritton, videble subpremante eksplodon de kolero, malvarme diris:

— Vi insiste deziras paroli kun ni pri urĝa afero, sinjoro advokato. Nur urĝega, nin koncernanta afero konsentigus nin.

Leo Broadbent malfermis sian mantelon, eksidis sur seĝon kaj ĵetis sian ĉapelon sur la plankon:

— Mia vizito koncernas vin same kiel min, — li diris, — do, penu esti ĝentilaj kaj prudentaj.

— Bone, — akre ekparolis sinjoro Kettle, — viaj vortoj estu malmultaj.

Ne atentante tiun ĉi diron, Leo Broadbent daŭrigis:

— Mi havas kaŭzon por pensi, ke tiu viro Stubbs povas esti alkondukita al konfeso, ke li skribis la hindustanajn leterojn, kaj ke la viro nomita kiel instiginto estas senkulpa, kaj . . .

— Tio estas via afero, sinjoro advokato, — seke interĵetis sinjoro Kettle.

— Tre vere, — rediris la juristo kviete, — sed ankaŭ la nomo de la Pentuki’a kompanio povus esti implikata en tiu ĉi afero. Certe estas, ke princo Kunwar Kriŝna sciiĝos pri la rolo, kiun vi ludis en tiu komedieto.

— Ba! — malestime diris sinjoro Kettle, — Kunwar Kriŝna bone divenis, kiun rolon ni ludis. Sed kio supozigas vin, ke Stubbs perfidos?

— Sinjoro Gallimore, la kulpigito pri la ŝtelo, forlasis la landon nelonge post la disvastiĝo de la famo, supozeble naŭzita de la malboneco de siaj samlandanoj. Nu, lia amatino, sprita junulino, venis de l’ kamparo al Londono kun la intenco klopodi por pruvi lian senkulpecon. Ŝi fariĝis flegistino en la hospitalo Guy kaj tuj komencis procedojn.

— Sinjoro Tritton interrompis lin: Kiel vi eltrovis tion?

— Por esti ĉiam informata pri ŝiaj agoj mi amindumis unu el ŝiaj kunflegistinoj, kiu estas fratino de mia dommastrino.

— Kiu estas la nomo de tiu ĉi sindonema amantino? — demandis sinjoro Tritton.

— “Fratino Flora” oni nomas ŝin.

— Ĉu vi konas ŝin persone, intime? — plue demandis la sama sinjoro indiferente.

— Ne; nur supraĵe.

— Mensogulo! vive ekdiris sinjoro Kettle.

Nesenteme, laŭ ŝajno, Leo Broadbent rediris: —

— “Ĝentiluloj renkontiĝas; komplimentoj interŝanĝiĝas.” Nu, mi ne scias, kiel ŝi tion efektivigis, sed iel ŝi konatiĝis kun Stubbs.

— Ekrigardante sian kundirektoron kun sarkasma rideto, sinjoro Tritton interrompis la parolanton:

— Ni povus sciigi al vi, kiel.

— Nu, kiel?

— Via fratino — almenaŭ parencino via — fraŭlino Flora M. Broadbent faris monkolekton ĉe ĉiuj en Londono, kiuj havas aferon kun Hindujo, petante la donacantojn, ke ili bonvolu aldoni al sia nomo kelkajn hindustane skribitajn vortojn de kuraĝigo por la malfeliĉaj, pro malsatego suferantoj en tiu lando.

— Ĉu ŝi ankaŭ vizitis vin? — demandis Leo Broadbent.

La dika komercisto respondis, alprenante saĝan mienon:

— Ne. Nin, unu el la plej gravaj kaj riĉaj kompanioj hindaj, ŝi preterpasis; kaj tio ja estis tre signifoplena.

La juristo aspektis maltrankvile spite sia penado konservi eksteran trankvilecon. Post momenta pripenso li demandis:

— Ĉu do, eble, la princido postlasis tiujn leterojn? Kaj, se jes, kun kiu?

— Sinjoro Kettle eklevis la ŝultrojn kaj respondis:

— Mi ne scias; kaj estas por ni indiferente, kun kiu. Daŭrigu.

— Mi nur scias, ke Flora iris persone por venigi per kaleŝo unu el la infanoj de Stubbs al la hospitalo. Li kaj lia edzino kelkafoje vizitis la infanon, kiu estas sub la speciala zorgo de fratino Flora; kaj, ŝajne, ili jam bone amikiĝis.

— Kiam vi lastfoje vidis vian — ĉu mi diros? — fratinon? — demandis sinjoro Kettle.

— Hodiaŭ matene. Mi estas certa, ke ŝi ankoraŭ havas nenian suspekton rilate min, tamen . . . kompreneble, mi sentas min iom maltrankvila.

Sinjoro Kettle ree parolis, malvarme kaj ŝajnigante indiferentecon:

— Kompreneble. La afero ja aspektas por vi iom malbele, sinjoro advokato. Evidente vi ne ludis viajn kartojn sufiĉe lerte.

— Eble ne.

Leo Broadbent koleretiĝis pro la supereco pri sagaceco, pretendita de tiuj nuraj komercistoj, sed, alprenante la saman malvarman, indiferentan tonon, li diris plue:

— Sed mi timas, ke la malkaŝiĝo de mia kulpeco samtempe evidentigos vian kunkulpecon.

Sinjoro Tritton videble fariĝis maltrankvila kaj estis elĵetonta iun insultan parolon, kiam sinjoro Kettle ekdiris kun mordanta sarkasmo:

— Via maltrankvilo rilate nian bonstaton, sinjoro advokato, estas kortuŝa; sed trankviligu vin; sinjoro Stubbs ne perfidos nin. Li ne estas tia putra idioto.

La unuan fojon Leo Broadbent iomete altigis la voĉon, dirante:

— Sed, en la okazo, se li perfidos min, mi perfidos vin; ĉu vi komprenas, sinjoro Kettle?

Sinjoro Kettle ridetis serene kaj, eklevante la ŝultrojn, respondis:

— Plene, sinjoro, plene. Post kiam vi, per via propra malsaĝeco, ruinigos vian tutan karieron, putrigos vian reputacion kaj post kiam vi elmontros vin antaŭ la tuta mondo kiel aĉa diableto el infero, oni ne malŝparos grandan atenton por viaj deliraĵoj. Kompreneble, ni absolute malkonfesos ĉion, mia amiko, ĉion; ĉar dank’ al nia antaŭzorgo, pruvojn vi tute ne posedas. Krom tio — sinjoro Kettle klinis sin malantaŭen en sia apogseĝo kaj ridante rigardis la plafonon — krom tio, oni nur ridos la aferon kaj — je Jupitro! — sekrete laŭdos nin pro nia sagaceco. Dek unu komercistoj el ĉiu dekduo estus ja avide kaptintaj similan okazon . . . ha, ha!

Leo Broadbent nun ekvidis, ke li devas ŝanĝi sian taktikon. Li do rekte sin turnis al la celo de sia vizito:

— Mi ne volas diskuti tiajn filozofiajn demandojn, — li diris. — Vi sciigis min, ke vi konas iujn detalojn el la historio de Stubbs, kiujn li, je ĉiu kosto, volas kaŝi. Se mi posedus tiun sekreton, mi povus malhelpi lin babili tro multe.

— Kial ni devus liveri al vi tiun informon? — malafable demandis sinjoro Tritton.

— Ĉar tio estas por vi utila, — seke respondis la juristo.

— Nu, — diris sinjoro Kettle — mi tiom diros al vi: demandu Stubbs’on, se neceso okazus, kio fariĝis el sinjoro Telfer post la forveturo de la “Hibernio” el Rangoon je la 17a de Oktobro, 1812. Ŝajnigu, ke vi konas la tutan sekreton.

— Bone.

Tuj post tiu ĉi malagrabla interparolo kun la direktoroj de la Pentuki’a kompanio Leo Broadbent iris al la oficejo ĉe la strato Fenchurch, kie laboris sinjoro Stubbs. Unu el liaj kunkomizoj sciigis lin, ke sinjoro Stubbs jam antaŭ duonhoro forlasis la oficejon por iri viziti sian filineton en hospitalo. — Oni ne allasas vizitantojn post la kvara posttagmeze. — Tiu ĉi informo tre malserenigis Leon. Eble estos tro malfrue. Tamen li tuj decidis iri renkonte al li kaj atendi lin ĉe la suda fino de la ponto “London.”


La lastaj radioj de decembra suno ludis sur muro de gajaspekta malsanula ĉambrego de la hospitalo Guy. En la ĉambrego troviĝis kvin malgrandaj litoj. Unu liteto estis malplena. Infana animo kelkajn horojn antaŭe, estis liberigita el suferanta korpeto por aliĝi al la feliĉaj amasoj da knaboj kaj knabinoj, kiuj ludas sur la oraj stratoj de nova Jerusalem. En apuda liteto kuŝis infaneto senkonscia pri baldaŭ okazonta operacio, pepante kaj kun feliĉa rideto rigardante la ŝanĝiĝantajn spektrajn kolorojn sur la blanka muro. Alia infano, knabineto, kontente ludis kun pupo: ŝi estis flegistino kaj la pupo kompatinda pacienteto. Du okupantoj de litoj dormis, ellacigitaj de doloroj. Ĉe la lito de unu el la dormantaj infanoj sidis Flora. Ŝia juna vizaĝo aspektis profunde enpensa kaj maltrankvila. Multfoje ŝiaj okuloj turniĝis al la pordo kun esprimo de streĉita atendo. Ĉe ĉiu brueto en la koridoro ŝia vizaĝo ekpaliĝis, kaj ŝiaj brodantaj manoj ektremetis. Fine la pordo malfermiĝis, kaj sinjoro Stubbs eniris. Flora leviĝis kaj etendis al li la manon.

— Kara Marinjo dormas — ŝi flustris kaj, responde al demandanta, zorga rigardo en la vizaĝo de la patro, ŝi diris plue; — Jes, ŝi nun fartas iom pli bone. Hieraŭ nokte ni pasigis tre zorgoplenajn horojn. Okazis kriza momento. Mi restis la tutan nokton ĉe ŝia lito ĝis la kvina horo matene; sed nun mia onklo diras, ke, trapasinte tiun ĉi krizon, ŝi povas resaniĝi.

Sinjoro Stubbs, pri kiu oni povis rimarki ŝanĝon je pliboniĝo rilate lian mienon kaj eksteraĵon, ame rigardis la vizaĝon de la dormanta knabineto, kaj du larmoj malsekigis liajn okulojn. Ekprenante la manon de la juna flegistino, li diris mallaŭte:

— Vi estas bona anĝelo, fratino Flora. Mi ĉiam sentos por vi profundan dankecon.

Flora ne faris respondon. Ŝia koro batis, kvazaŭ ĝi volus krevi. Eksidinte ŝi faris signon al la viro, ke li ankaŭ sidiĝu. Dum kelkaj minutoj regis silento en la ĉambro, tiel ke la knabino timis, ke la vizitanto povas aŭdi ŝian furioze batantan koron. Sinjoro Stubbs rompis la silenton, demandante:

— Kie estas la etulino, kiu kuŝis en tiu liteto?

— Ŝi mortis hodiaŭ matene por esti kun Li, kiu amas infanojn kaj ankaŭ ĉiujn plenkreskulojn, eĉ pekulojn.

Ree ekregis peza silento. Poste aŭdiĝis la trankvila voĉo de la knabino:

— Mi kredas, sinjoro Stubbs, ke vi vere estas dankema. Nu, mi estas tre, tre malfeliĉa, kaj mia koro preskaŭ rompita. Ne nur mia koro, sed ankaŭ tiu de viro, kiun mi amas pli, ol mian propran vivon.

Du larmoj briletis en ŝiaj malhelaj, belaj okuloj. La viro kortuŝite interrompis ŝin:

— Vere, fratino Flora? Vi? Vi mirigas min.

— Kaj vi povas helpi al mi.

— Mi, mia bona anĝelo? Mi?

— Jes.

— Kredu min, mi estas tute je via dispono; mi estas via sklavo.

— Mi kredas vin, — simple rediris la knabino. — Nu, antaŭ ol mi montros al vi kelkajn skribaĵojn, kiujn vi sendube rekonos, mi volas diri al vi, ke mi ĉiam estos via amikino.

Sinjoro Stubbs rigardis la parolantinon kun granda miro: — Dankon, — li respondis, maltrankvile demandante sin, kio sekvos. Flora prenis de la piedo de la lito koverton kaj, elpreninte el ĝi kelkajn paperojn, ŝi diris plue:

— Diru al mi malkaŝe, sentime, kiu instigis vin skribi tiujn ĉi leterojn al la hinda princido? Sinjoro Vilfrido Gallimore estis maljuste kulpigita pri tiu afero; ĉu ne?

Sinjoro Stubbs aspektis konsternite, kaj lia mano, kuŝanta sur la littuko ektremis. Ne povante elteni la petegantan rigardon de la knabino el ŝiaj profundaj, puranimaj okuloj, li kliniĝis kaj senvorte rigardis la plankon antaŭ si.

Post momento Flora ektuŝis la manon kuŝantan sur la genuo de l’ viro kaj petegis:

— Diru al mi la veron, kara sinjoro Stubbs.

La videble korpremita viro levis la okulojn, rigardis momenton en la vizaĝon de la knabino kun granda emocio kaj ekparolis:

— Mi ne povas, mi ne volas mensogi al vi, fratino Flora; la sinjoro nomita en tiu ĉi mal . . . en tiu letero, sinjoro Gallimore — mi jam forgesis la nomon — estas tute senkulpa.

— Dankon al Dio!

— Mi estis tia malsaĝulo, ke mi lasis tiun mal . . . pardonu, tiun friponan junan advokaton konsentigi min skribi tiujn leterojn. Ho! Kiom da fojoj mi malbenis . . . pardonu, fraŭlino, jes, malbenis tiun tagon!

Aŭdante la vortojn “juna advokato” Flora morte paliĝis; teruraj, kapturnigaj pensoj tumulte trakuris ŝian kapon. Sinjoro Stubbs, ne rigardante ŝin, daŭrigis en penta humoro:

— Je mia granda bedaŭro, mi devas konfesi, fraŭlino, ke mia vivo en la pasinteco ne ĉiam estis neriproĉinda, sed mi volis, ho, mi tiel forte penadis, reformi min, kiam venis tiu tento. Sed la mono faris al mi nenian bonon, krom tio ke mi per ĝi pagis kelkajn premantajn ŝuldojn. Kontraŭe, ĝi fariĝis por mi vera malbeno, kaj nun ĉiom jam estas — kun mangesto — maldensa aero. Sed la sumon, kiun proponis al mi advokato Broadbent . . .

— Ho, mia Dio! — ekĝemis la knabino. — Ne povas esti en Londono du advokatoj Broadbent. Ho ve! Mi nun klare vidas ĝin. Kiel blinda mi estis. Ho, mia propra frato!

Sinjoro Stubbs salte leviĝis terurigite de la efekto de siaj vortoj, timante ke la knabino svenos.

— Ho, mia kara fraŭlino, — li diris, — mi treege bedaŭras, mi ne sciis, ke sinjoro Broadbent estas via frato. Mi ja nur konis vin kiel, “fratino Flora.” Volu pardoni min.

— Mi havas nenion por pardoni. Mi mem estas riproĉinda pro mia blindeco.


— He, Stubbs! Ĉu ni povas interŝanĝi kelkajn vortojn private?

— Ĉu tio estas vi, advokato Broadbent? Kion vi deziras?

— Ni iru en la gastejon “Reĝo Georgo,” for el tiu ĉi amaso. La afero estas grava.

La ĵus travivita sceno ĉe la lito de lia filineto faris fortan impreson sur la koron de sinjoro Stubbs. Li sentis sin tre malkontenta je si mem, kaj ĝuste la persono, en la tuta mondo, kiun, en tiu ĉi momento, li ne deziris vidi, estis advokato Broadbent. Li do respondis iom malĝentile:

— Ne bezone estas iri en drinkejon. Vi povas diri ĉi tie, kion vi volas diri. Neniu aŭskultos nin.

La neatendita malĝentileco de sinjoro Stubbs antaŭsentigis al Leo Broadbent nenion bonan kaj igis lin eĉ pli malbonhumora, ol li jam estis, kaj malpli singarda.

— Bone, — li diris, — jen estas kvieta angulo apud la preĝejo. Mi nur deziras averti vin, en la okazo, se iu volus alkonduki vin al perfido, ke vi estu singarda.

— Jes, mi estas singarda, — estis la malĝentila respondo.

— Mi avertas vin pro via propra utilo.

— Efektive?

— Jes, amiko Stubbs, — akre rediris la juristo, — ĝi estus por vi malbonega afero.

— Kiel, sinjoro advokato?

— Mi nur bezonas rememorigi al vi la Telfer’an aferon sur la ŝipo “Hibernio.”

Sinjoro Stubbs ekridis malestime, sed ne sen ioma maltrankvilo, kiun li penis kaŝi.

— Ho! — li demandis. — Ĉu sinjoro Kettle aŭ sinjoro Samson Tritton babilaĉis kun vi pri tiu enterigita afero? Ili ne sciigis al vi tro multe, mi vetas dek funtojn kontraŭ pantalonbutonon. Ne, advokato, provu alian rimedon. Ni — tio estas sinjoroj Kettle kaj Tritton kaj mi — ni scias tro multe unu pri la aliaj por reciproka kulpigado.

Sinjoro Broadbent, alprenante voĉtonon, per kiu li volis ŝajnigi, ke li scias pli, ol li volas malkovri, diris: —

Vi povas ja preni indiferentan aspekton, sed memoru, ke vi estas kvazaŭ en niaj manoj.

— Ĉu mi ridis? — demandis sinjoro Stubbs distrite, — mi havas nenian kaŭzon por ridi. Mi neniam sentis min pli malgaja en mia tuta vivo kaj mi malbenas la tagon, kiam mi konatiĝis kun vi. Kiaj ajn estos la sekvoj — mi mokas ilin — mi diras al vi, advokato, ke jam estas tro malfrue por via bonkora averto. Via fratino scias ĉion.

Leo Broadbent murmuretis malbenon pro senpova kolerego.

— Bone, Stubbs, malsaĝulo, — li siblis, — la sekvaĵoj falu sur vian kapon.

— Bone; ili falu. Mi volonte malkovrus viajn friponaĵojn al la tuta mondo, se ne pro via dolĉa, anĝela fratino Flora. Pro ŝi — ĉu vi aŭdas? — pro ŝi mi ne flustros al iu unu vorton pri tiu malbenita afero. Bonan nokton, sinjoro advokato.

Ne atendante rediron, sinjoro Stubbs lasis Leon Broadbent kaj foriris. Tiu ĉi staris apud barilo, ĉirkaŭanta la katedralon “Southwark,” en furioza humoro. La estonteco aspektis tre mallume; la realiĝo de liaj revoj ŝajnis al li forigita ekster la limojn de ebleco. Malaperantaj en maldensan aeron estis liaj plej ŝatataj esperoj: edziĝo kun Doroteo Parkinson, aneco de l’ parlamento por la elekta distrikto de Romfordo, rapida promocio profesia k.t.p. Subite li rememoris, ke, ĉar hodiaŭ estas mardo, lia onklo iros hejmen de la hospitalo je frua horo por pasigi la vesperon ludante ŝakojn kun aro da amikoj. Li nepre devas, — li decidis, — paroli kun Flora hodiaŭ, antaŭ ol ŝi havos okazon sciigi la novaĵon al onklo Graham. Ne, — plue li diris al si en la pensoj, — mi ne volas tiel facile cedi al la sorto. Ĉio estas perdota, kaj nur ekstremaj rimedoj povos savi min.

Li skribis mallongan komunikaĵon en la lumo de lucerno en la vestiblo de la katedralo kaj donis ĝin al unu el la viroj, kiujn oni ĉiam povis trovi apud la gastejo “Reĝo Georgo” atendantajn okazan komision, dirante:

— Penu venigi tiun ĉi letereton en la manon de flegistino en la hospitalo Guy, nomita “fratino Flora.” Estu tre singarda. Staru apud la ekstera pordego kaj petu iun oportunan enirantan personon, ke li aŭ ŝi bonvolu preni sur sin la taskon. Tio estas tre grava, urĝa afero. Mi atendos vin ĉi tie.

Post kvaronhoro la viro revenis kaj sciigis Leon, ke li transdonis la letereton al eniranta flegistino, kiu promesis tuj serĉi sian koleginon. Paginte al la viro promesitan trinkmonon la juristo eniris en la tombejon ĉirkaŭantan la katedralon kaj sidiĝis sur ŝtonan platon de tombo por atendi kaj por ree rigardadi la situacion. Post kelkminuta medito li ekleviĝis, ŝteliris en la preĝejon kaj reaperis portante en la mano malgrandan Biblion. Plua kvaronhoro pasis, dum Leo atente rigardis la ĉirkaŭbarilan pordon. Fine vidiĝis ĉe tiu pordo virina figuro de apenaŭ meza kresko, vestita per longa kapoto, kies kapuĉo preskaŭ tute kaŝis ŝian vizaĝon. Malrapide, per ŝanceliĝantaj paŝoj la virino alproksimiĝis al la viro atendanta ŝin. Malantaŭen ĵetinte la kapuĉon, ŝi ekrigardis lin. Ŝia vizago estis mortepala, kaj la ruĝaj pro plorado okuloj montris ekscititan animstaton, duonfrenezan pro timego.

— Leo! — La trilitera vorto esprimis samtempe akran kordoloron, aman riproĉon kaj kompaton.

— Tiu viro Stubbs ĵus sciigis min, ke li komunikis al vi malagrablegan novaĵon, Flora. Kiom ajn mi tion bedaŭras, mi nun staras vizaĝon kontraŭ vizaĝo kun faktoj, kaj mi devas kontraŭbatali ilin.

La vortoj, kvankam nelaŭtaj, estis parolitaj treege malbonhumore, preskaŭ furioze, tiel ke Flora surprizite kaj timigite malantaŭenpaŝis.

— Do, estas vere? Ho, Leo, kiel ajn vi povis . . .

— Ni ne priparolu tiun demandon nuntempe, Flora, — respondis la frato akre, — la afero estas farita kaj ne povas esti malfarita. Aŭskultu do: Neniu — ĉu vi komprenas? — neniu iam devas ekscii pri tiu ĉi afero. Pripensu, kio dependas de via silento: la honoro de malnova fiera familio, mia estonteco kaj tiu de la fratoj. Rilate min, via silento ebligas feliĉon kaj brilan karieron; kaj perfido kaŭzos absolutan ruiniĝon.

Flora malespere premis al si la manojn:

— Ho, Leo, — ŝi diris kun ĝemo, — mia kapo estas tiel konfuzita, ke mi preskaŭ ne povas pensi, des malpli fari decidon.

— Tamen, vi devas fari decidon.

— Kiel mi povos? Mi ja amas vin, Leo, kaj ĉiun el nia familio kaj la honoron de la familio. Ho! Tio estas terura; sed kiel mi povus restigi tiun ĉi kulpigon sur nobla, sentema homo, sciante, ke li estas senkulpa?

— Vi devas tamen fari decidon laŭ mia volo, Flora. Unuflanke vi havas la honoron kaj feliĉecon de tuta, altestimata familio, via familio; kaj aliflanke la aferon de sola sensignifulo, kies deveno estas vualita per malenviinda mistero, kaj . . .

Flora, ekflamiĝante, interrompis la fraton:

— Vi ne havas rajton tiel paroli pri unu el la plej noblaj kaj altanimaj viroj! Mi nun ekkomprenas, kial li ne volis meti tiun ĉi aferon en la manojn de la polico; mi nun scias, kial li preferis porti tiun makulon sur sia nomo kaj, kun rompita koro, sin mem ekzili.

— Ne estu sentimentala, Flora, — Leo rediris, — vi devas forgesi ĉion ĉi tion. Mi kunportis Biblion. Vi devas solene ĵuri per tiu ĉi Biblio, ke vi neniam flustros al iu eĉ unu vorton pri tio, kion vi scias.

— Neeble! Mi estas preta fari ĉion, kion vi povas esperi, sed mi ne ĵuros.

— Vi devas; tuj!

Flora tremis per la tuta korpo.

Leo metis unu manon sur la ŝultron de la fratino, antaŭenklinis la kapon kaj per minacanta, furioza mieno rigardegis al ŝi en la okulojn:

— Flora, — li diris, — mi estas malespera, freneza; vi devas silenti por ĉiam, kvazaŭ vi estus forgesinta. Ĉu vi komprenas? Mi ĝisvenis absolutan ekstremaĵon . . . kaj . . . mi ne ŝanceliĝos uzi la plej ekstremajn rimedojn.

Flora rigardis la parolanton per timegitaj kaj konsternitaj okuloj. Subite ŝi eligis ŝirantan krion, sin turnis kaj forkuris. Momenton poste ŝi malaperis en la mallumo.