Mirinda amo/Ĉapitro 13

El Vikifontaro
British Esperanto Association (p. 199-212)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  XII
XIV  ►

ĈAPITRO XIII

Ĉirkaŭ ses monatojn post la foriro de Vilfrido, Flora staris ĉe la fenestro en la ĉambreto de fraŭlino Lambert, aranĝante belan bukedon da aŭtunaj floroj, kiujn ŝi alportis el sia propra malgranda ĝardeno. Ŝia vizaĝo estis pli ol ordinare pensema. La malsanulino ame rigardis la belforman, maldiketan figuron de la knabino, kiu nun komencis alpreni iom pli virinan aspekton. Post kelkminuta silento Flora sin turnis kaj diris ŝanceliĝe:

— Mi havas novaĵon por vi, karulino, sed mi ne scias ĉu ĝi . . . mi timas, ke ĝi malĝojigos vin.

— Jes, Flora, mi pensis, ke vi deziras ion al mi sciigi, sed ke vi ŝanceliĝas pro timo ĉagreni min. Via vizaĝo diris tion al mi. Kio vin korpremas, mia kara?

— Ho, kara fraŭlino Lambert, — ekkriis la knabino, sidiĝante apud la lito kaj ekprenante la manon de la amata virino, — mi foriros Londonon morgaŭ, kaj mi venis por diri adiaŭ al vi.

Ŝia voĉo tremetis, kaj ŝiaj malhelaj, konfidemaj okuloj ekpleniĝis de larmoj.

— Nu, karulino, mi ne dubas, ke tio alportos al vi bonon. Ĉu vi loĝos kun via onklo Graham?

— Ne tute; sed aŭskultu, kaj mi rakontos al vi, kiel tio okazis. Kaj, ho, mi esperas, ke vi aprobos mian paŝon! Vi scias, ke, de kiam Leo skribis al ni pri Vilfrido, mia vivo en la hejmo fariĝis pli kaj pli malĝoja. Ĝi estis sufiĉe malgaja antaŭe, sed dum la lastaj monatoj mi preskaŭ ne sciis kiel elporti ĝin. Nu, antaŭ semajno alvenis onklo Graham por pasigi kun ni kelkajn liberajn tagojn. Li nun estas direktoro de la granda hospitalo Guy en Londono. Iun vesperon, kiam ni sidis kune en la kabineto de la patrino, li plendis pri manko, en la hospitalo, de bonedukitaj, ĝentilaj flegistinoj. Li fariĝis tute elokventa, priparolante la noblecon de tia okupado por junaj virinoj el bonaj familioj, kiuj volas sin dediĉi al vivo de bonfarado. — “Jen estas,” — li ekkriis, — “bonega okazo por multaj junulinoj, kies vivo nun estas senutila kaj sencela, kaj kiuj sopiras fari ion noblan, heroecan. La neceso estas granda, ĉar en multaj okazoj milda flegado kaj kunsenta konduto efikas pli bone, ol kuracilo.” — Nu, vi scias, ke jam delonge mi sopiras eliĝi el tiu ĉi unutona ekzistado, el mia malmultutila sulko kaj plenigi mian vivon per utilaj bonfaroj. Aŭskultante la vortojn de onklo Graham, mi eksentis, ke laborado en hospitalo tute akordiĝos kun miaj inklinoj, kaj ke mi trovos en tiu okupo plenan kontentecon, eble eĉ feliĉecon. Ĉu vi pensas, ke mi taŭgas por flegado?

En la koro de la malsanulino batalis malegoista ĝojo pro venonta al la knabino sortoŝanĝo, enhavanta promeson pri kontenteco kaj beno, kun natura sento de malgajeco pro la penso, ke ŝi perdos la vizitojn de la dolĉa knabino, kiun ŝi amis kun vere patrina amo. Ŝiaj nur maloftaj vizitoj estis nun ŝia sola konsolo. Sed ŝia malegoismo facile venkis, kaj, ame rigardante la respondavidan vizaĝon de Flora, ŝi diris:

— Jes, karulino, vi ne povus elekti pli taŭgan okupon. La natura emo de via karaktero kaj de via koro igas vin aparte taŭga por flegado. Dio benu vian decidon.

— Ho, — ekkriis Flora, — dankon! Sed ĉu vi ne tro malĝojos, ne vidante min, nek Vilfridon?

— Ne tro, ne tro, — respondis la pala virino, penante regi sin. — Kompreneble mi sentos min soleca, sed mi ja scios, ke vi estas kontenta, plenumante noblan vivocelon. Vi kaj Vilfrido ĉiam estos en miaj pensoj, kaj mi estos kontenta, intertempe min okupi per propetoj pro vi kaj aliaj; mi ja havas nenian alian celon nek deziron en tiu ĉi mondo.

Kortuŝite Flora ekkriis: — Ho, fraŭlino Lambert, kiel bona vi estas, kaj kiel plenplena de amo estas via kara koro! Nu, post la vespermanĝo mi parolis kun mia onklo en lia dormoĉambro pri mia deziro. Li estis treege kontenta kaj diris: — “Jes, virineto — li ĉiam nomas min ‘virineto’ aŭ ‘mia amatineto’ — mi atendis, ke vi volos veni; efektive por decidigi vin, mi parolis tiel. Tiu ĉi domo ne estas ideala hejmo por vi. Vi estos pli feliĉa ĉe onklino Johana kaj mi, aŭ, se vi preferas, loĝante en la hospitalo.” — Unue la gepatroj firme kontraŭstaris tiun “neaŭditan projekton,” sed onklo Graham, kiu estas tiel persistema kaj diktatora, kiel bonkora, sukcesis, post longaj diskutoj, konsentigi ilin. Mi timas, ke li iom akre kaj tre malkaŝe montris al ili sian opinion pri pli ol unu afero. Kelkaj malbonkoraĵoj ankaŭ diriĝis pri kara Vilfrido. La patrino opiniis, ke la subita forkuro de Vilfrido estas la plej klara pruvo de lia kulpeco. Sed ni ambaŭ ne kredas tion, — ĉu?

Fraŭlino Lambert karesis la manon de Flora kuŝantan sur la litkovrilo kaj respondis:

— Ne, karulino, eĉ se la tuta mondo kondamnus lin; ni ĉiam kredos je li. Iam lia nobleco malkovriĝos.

Dum momento Flora demandis sin, kion signifas la lastaj vortoj de la amikino, kaj poste ekparolis iom ŝanceliĝe:

— Kaj pro dua kaŭzo mi deziregas iri Londonon. Eble ŝajnos al vi ridinde aŭ ĥimere, sed mi tie laboros per ĉiuj miaj fortoj por eltrovi la veron pri tiu krimo. Mi estas tute serioza, kara amikino; eble estas, ke amo venkos, kie juristoj malsukcesus.

Malgaja rideto ekaperis sur la pala vizaĝo de la suferantino:

— Vi estas tre esperema, mia kara, — ŝi diris, — sed eble vi ne havas ĝustan ideon pri la lerteco kaj elturniĝemo de la personoj, kun kiuj vi havos aferon, kaj eble vi havigos al vi grandan . . . malĝojon.

— Ne malkuraĝigu min, karulino; nur imagu mian ĝojon, se mi sukcesos malkovri antaŭ la mondo lian senkulpecon!

— Mi ne volas senkuraĝigi vin, Flora, mi nur deziras averti vin. Estu singarda, vi havos aferon kun senskrupulaj, danĝeraj kontraŭuloj. Ĉu via onklo helpos al vi?

— Mi ne scias. Mi petos lin post kelka tempo. Nun li estas tro sub la influo de la opinio de la gepatroj.

— Kaj via frato Leo?

— Ho, onklo Graham ne lasos Leon influi lin; la rilatoj inter ili ne estas tre amikaj.

Flora leviĝis por diri adiaŭ: — Mi devas nun foriri, — ŝi diris post momento mallaŭte kaj malgaje, penante ne montri la emocion, kiun ŝi sentis.

— Dio benu vin, mia karega Flora, — diris la virino trankvile, — kaj estu ĉirkaŭ vi fajra muro.

La disiĝo estis por ambaŭ tre dolora, pli dolora, efektive, ol unu konsciis pri la alia. Post longa, ama ĉirkaŭpremo kaj silenta, reciproka propreĝo Flora elkuris senvorte el la ĉambro.

La patrino de Vilfrido ree estis sola kun preskaŭ dolorŝirita koro. Ĝis tiam ŝi detenis sin de larmoj, sed nun ŝi lasis malpezigajn gutojn elverŝiĝi sur la palajn vangojn. Reve ŝi rigardis tra la fenestro la kelkajn rozkolorajn vespernubetojn. Antaŭ ŝiaj internaj okuloj kuŝis perspektivo de eĉ pli soleca, senĝoja vivo, ol antaŭe; kaj akra sento de forlasiteco, dum momento, sin enŝtelis en ŝian bruston. En la daŭro de la ses monatoj de kiam Vilfrido forlasis Anglujon, ŝi ricevis nur kvar leterojn de li. Ili montris kortuŝan amon kaj zorgemon pri ŝia bonfarto kaj pri tiu de Flora, sed ankaŭ malgajecon kaj senton de soleco. Sed iom post iom pli sereniĝis ŝia dolĉa vizaĝo, kaj la larmoj ĉesis flui. Ŝiaj lipoj ekmoviĝis kaj paroletis:

— Mi dankas Vin, ke mi ne bezonas porti sola tiujn sortobatojn. Vi ja ankoraŭ estas kun mi.

• • • • • •

Ree pasis ses monatoj. Flora, en malhele griza, flegistina vesto kaj beleta, kufosimila ĉapo, de kiu du longaj silkaj rubandoj flirtis en facila, vespera vento, iris rapide laŭlonge de la strato Whitechapel en la direkto al Aldgate. Ŝi estis vizitinta unu el siaj antaŭaj pacientoj, malriĉan virinon, kiu rigardis viziton de “dolĉa fratino Flora” kiel feliĉegan okazon. Ŝia nova okupo estis ĉiurilate sukcesplena. Ŝatata laboro en la malsanula ĉambrego liveris al ŝi veran kontentecon kaj ebligis ŝin iafoje eĉ forgesi la obtuzan kordoloron, kiun kaŭzis la disiĝo de Vilfrido. Onklo Graham fervore laŭdis sian nevinon pro ŝia lerteco kaj malofta sindonemo; kaj ŝia dolĉa, pacienca temperamento gajnis la adoron de ĉiuj pacientoj kaj kunlaborantoj. En la domo de la geonkloj en Kennington[1] Flora estis ofta, amata gastino. Ambaŭ divenis la kaŭzon de ŝia kutima malgajeco kaj ame faradis ĉion eblan por forgesigi al ŝi la malfeliĉan sortobaton.

La knabino estis survoje al la hospitalo por veturi kun sia onklo Graham en ties kaleŝo al Kennington por tie pasigi la finon de la liberaj posttagmezo kaj vespero. Enirinte flankstraton por eviti la bruon kaj interpuŝiĝadon, ŝi turnis la pensojn al amata temo, Vilfrido, kiam ŝia atento altiriĝis al informtabulo apud la pordego de preĝejo. Ŝi haltis kaj legis: — “Preĝejo Sta. Kutberto. Pastro Filipo Parkinson, M.A.”[2] Ŝia koro forte ekbatis: Tio sendube, estas la filo de gesinjoroj Parkinson, pri kiu Vilfrido rakontis al ŝi kaj al fraŭlino Lambert. Tuj ekregis ŝin deziro viziti tiun sinjoron, kiun Vilfrido priskribis kiel tre afablan kaj bonkoran viron. Apud la preĝejo staris beleta domo, sur kies superporda fenestro ŝi legis la vortojn: “Pastrejo Sta. Kutberto.” Post kelkminuta zorga, maltrankvila pripenso la knabino supreniris la ŝtuparon kaj sonorigis.

— Ĉu sinjoro pastro Parkinson estas hejme? — ŝi demandis junan sinjorinon, kiu malfermis la pordon.

— Jes, fraŭlino, volu enpaŝi. Kiun mi havos la plezuron anonci?

— Mia nomo estas Flora Broadbent.

Doroteo Parkinson — estis ŝi, kiu malfermis la pordon — estis tro bone edukita por montri la surprizon, kiun ŝi eksentis. Malfermante la pordon de la skribĉambro de l’ frato, ŝi petis Flora’n eniri.

— Filipo, — ŝi diris, — fraŭlino Broadbent deziras paroli kun vi.

Pastro Parkinson surprizite leviĝis de la seĝo antaŭ skribtablo, ĝentile klinsalutis la venintinon kaj diris:

— Bonan tagon, fraŭlino Broadbent. El Long-Seaton, supozeble?

— Jes, — respondis la knabino en flegistina vesto, timeme rigardante la vizaĝon de la juna pastro, kvazaŭ por konjekti, kian akcepton havos ŝia peto. — Mi estas fratino de l’ advokato Leo Broadbent, kiun vi ja konas; ĉu ne?

— Efektive. Jes, mi renkontis sinjoron vian fraton unufoje en mia gepatra domo, — respondis pastro Parkinson afable kaj poste diris al sia fratino: — ne foriru, Doroteo, ĉar, supozeble, la vizito de fraŭlino Broadbent estas same por vi, kiel por mi; ĉu ne?

Etendante la manon al la sinjorino, Flora ekkriis: — Ho, vi do estas fraŭlino Parkinson; mi ofte aŭdis pri vi.

Doroteo faris ĝentilan respondon kun, verdire, pli da koreco, ol ŝi efektive sentis.

Filipo Parkinson nun proponis, ke ili iru en la saloneton kaj, kiam ili estis sidiĝintaj, li ekrigardis la gracian, timeman knabinon, esperante, ke ŝi ekparolos. Li kaj lia fratino sentis ioman embarason pro la evidenta maltrankvileco de la vizitantino. Post momento tiu ĉi ekparolis, nerve tordante la finon de ĉaprubando:

— Mi estas jam de ses monatoj flegistino en la hospitalo Guy, kies ĉefdirektoro estas mia onklo, doktoro Graham. Preterpasante vian preĝejon mi ekvidis vian nomon, sinjoro pastro, kaj mi sentis fortan deziron paroli kun vi kelkajn vortojn pri . . . grava afero. . . .

— Mi estos tre feliĉa iel helpi al vi, fraŭlino.

— Mia vizito, — daŭrigis la knabino, — ne rilatas mian fraton Leon . . . almenaŭ ne rekte. Sinjoro, kiun mi konas jam de mia infaneco — mi povas nomi lin amiko — estas kruelege, maljuste kulpigita pri malnobla krimo. Vi ja konas lin, sinjoron Vilfridon Gallimore. Tre multaj, kaj el ili, malfeliĉe, ankaŭ miaj gepatroj kaj mia frato Leo, kredas je lia kulpo, sed nenio, nenio iam konvinkos min, ke li estas kapabla agi tiel malnoble. Ankaŭ fraŭlino Lambert — ĉu Vilfrido iam parolis pri ŝi, fraŭlino Parkinson?

— Jes, pli ol unufoje: la sankta suferantino en Long-Seaton. Ŝajnas ekzisti inter ili tre kortuŝa amikeco. Sinjoro Gallimore ĉiam parolis pri ŝi tre ame kaj kun la plej alta respekto.

— Nu, tiu sinjorino tre amas lin; neniu patrino povus pli forte aŭ sindoneme ami sian propran filon. Ŝi estas neordinare sagaca, altanima virino, kaj ŝi estas same konvinkita, ke la tuta afero estas rezultaĵo, aŭ de vico da plej bedaŭrindaj koincidaĵoj, aŭ — kaj pli verŝajne — de senhonta kalumnio. Ni — t.e., fraŭlino Lambert kaj mi — ja konas lin pli intime, eble, ol iu alia, kaj ni forte opinias, ke li estas tute nekapabla je ia senhontaĵo. Kaj nun . . . ŝi eksilentis; ŝia brusto forte laboris, kaj ŝiaj lipoj ektremetis . . . kaj nun, tiu ĉi fiaĵo forpelis lin el la lando, preskaŭ korrompitan. Se nur mi povus fari ion por malkovri lian senkulpecon! Sed tio estas multe pli malfacila afero, ol mi supozis. Kiam mi okaze preterpasis vian domon, venis al mi la penso, ke eble vi ne kondamnis lin antaŭjuĝeme kaj ke vi povos iamaniere helpi al mi.

La knabino ekrigardis la vizaĝojn de pastro Parkinson kaj de lia fratino, unu post la alia, kun peteganta, timema rigardo kaj, leginte en ili bonvolon kaj kunsentemon, ŝi diris plue:

— Mi ankoraŭ ne faris multe por solvi tiun teruran misteron kaj tial mi ankoraŭ ne konsiliĝis kun la geonkloj Graham pri ĝi. Mi jam vizitis sinjorinon Brent kaj ties filon ĉe la strato Theobald. Sinjorino Brent unue kredis lin kulpa, sed nun, mi estas certa, ŝi konscias, ke ŝi faris al li maljustaĵon, kvankam ŝi ne volas konfesi ĝin. Sed sinjoro Brent de l’ komenco estis konvinkita, ke la reala krimulo tre lerte kalumniis Vilfridon. Li, cetere, opinias, post multmonata penado, ke estas nun preskaŭ neeble malkovri la verajn faktojn, ĉar ial nek Vilfrido, nek la hinda princo volis atentigi la policon pri la afero. Tamen mi ne volas partopreni tiun opinion. Sinjoro Brent — tio estas evidenta — ne kredas je Dia antaŭzorgo kaj justeco; sed mi fidas ilin, kaj interna voĉo diradas al mi, ke, spite ĉiuj malfacilaĵoj, mi fine sukcesos.

La situacio estis por ambaŭ aŭskultantoj tre ĝena eĉ dolora. Filipo Parkinson rigardis kun miro kaj kreskanta embaraso la emociitan vizaĝon de la rapide parolanta knabino. La trajtoj de tiu vizaĝo montris al liaj observemaj okuloj rimarkindan korpurecon kaj simplanimecon, sed, ne malpli, firmecon de l’ karaktero kaj dormantan spiritan forton. Kiel li povus helpi al ŝi, ne sciigante sian suspekton, ke ŝia propra frato estas la krimulo kaj la abomeninda kalumniinto? Pluaj embarasaj demandoj maltrankviligis lian kunsenteman koron: Ĉu ne la evidenta kordoloro de la knabino pligrandiĝos, kiam ŝi sciiĝos, ke la senkulpigo de la amato okazigos la kulpigon de frato kaj la malhonorigon de la tuta familio? Kion ŝi taksos pli alte, la honoron de amata, sed senparenca junulo, aŭ la honoron de sia propra, malnova kaj altestimata familio? Ĉu ŝi volonte rompos la korojn de la gepatroj pro la ĝojo pruvi la senkulpecon de amato? Eble Vilfrido Gallimore ne estus al li danka pro lia helpo al fraŭlino Broadbent.

Similaj pensoj, kvankam malpli klaraj, trapasis la kapon de Doroteo. Sed ankaŭ aliaj amase penetris ĝin dum ŝi aŭskultis la vortojn de la juna flegistino kaj studis ŝian plenaniman, allogan vizaĝon. Intuicie ŝi eksciis, ke antaŭ ŝi sidas la knabino, pro kiu Vilfrido estas preta oferi siajn honoron, feliĉecon kaj prosperon, kaj ke tiu ĉi knabino, instigata de profunda, ĉionabsorbanta amo, estas ne malpli preta sin oferi por la honoro kaj feliĉeco de la amato. El la malhelaj okuloj de la knabino brilis kortuŝa konfidemo kaj sincereco. La tuta vizaĝo elmontris senduban noblecon de l’ koro, sed ankaŭ, ke malgajaj travivaĵoj jam postlasis sur ĝi siajn postesignojn. — Verŝajne, — la pliaĝa knabino diris al si en la pensoj, — ili estas geamantoj jam de infaneco; iliaj koroj funde sin konas reciproke tiel, ke ili povas legi la animon unu de la alia kiel malfermitan libron. Sendube Vilfrido estas por tiu ĉi dolĉa knabino idealo de ĉio nobla, vireca, bona. Kaj, eble, ŝi estas por li, senparenculo, la plej kara trezoro, kiun entenas la mondo. La koro de Doroteo pleniĝis de obtuza doloro, kiu tamen enhavis en ĝi malmulte da maldolĉeco. Ŝi sentis kvazaŭ ŝi vekiĝus el dormo, kiu estis komence agrabla sed kiu poste tre maltrankviligis ŝin.

Filipo Parkinson la unua respondis al la parolintino:

— Mi ĝojas vidi, — li diris afable — ke vi povas konfidi tiun misteran kaj malfeliĉan aferon al Dia antaŭzorgo. Vi estos tre kontenta sciiĝi, ke mia fratino neniam dubis unu momenton pri la senkulpeco de via amiko. Rilate min, mi devas konfesi, ke la iom nekompreneblaj kredemo kaj juĝemo de miaj gepatroj kaj de mia frato Karlo kredigis min je almenaŭ la ebleco, ke li povas esti kulpa. Mi ja nur renkontis lin unu fojon antaŭe. Sed la fervora elokventeco de mia fratino baldaŭ tute konvinkis min, ke . . . ke ni devas serĉi alie la solvon de tiu mistero.

— Ho, dankon, kara fraŭlino Parkinson! — ekkriis Flora, ekprenante ambaŭ manojn de Doroteo, — mi tre, tre ĝojas, ke vi ne kredas Vilfridon kapabla je tia krimo. Kaj dankon al vi ankaŭ, sinjoro pastro, pro viaj esperigaj vortoj!

Filipo Parkinson ree parolis: — Plue, posta vizito de sinjoro Gallimore kredigis min, ke li estas nobla, altanima viro.

— Jes, tia li estas! — fervore interĵetis Flora.

— Sed, fraŭlino Broadbent, mi ne volas kaŝi antaŭ vi la opinion, ke ni havas aferon kun tre lertaj senskrupululoj. Mi ne devas estigi en via koro tro grandajn esperojn trovi la veran kulpulon. La foresto de la hinda princido kaj de nia amiko igas tion tre malfacila; kaj la nobla malinklino de sinjoro Gallimore, ne serĉi venĝon, igas ankoraŭ pli malverŝajna la probablecon de sukceso. Volonte, tamen, ni helpos al vi, kara fraŭlino; efektive ni jam faris nian eblon, sed kun preskaŭ nenia rezultato.

Demando, kiun Flora estis faronta, ne fariĝis, ĉar en tiu momento servistino anoncis la viziton de kelkaj preĝejaj oficistoj.

Filipo Parkinson, ree sin turnante al Flora, diris: — Bedaŭrinde antaŭaranĝita kunveno kun miaj preĝejoficistoj devigas min nun foriri. Volu do senkulpigi min, fraŭlino Broadbent. Ĉu mi povas esperi, ke vi restos por vespermanĝi kun ni? Nia kunveno ne daŭros pli ol duonhoron.

— Dankon, sinjoro pastro, — respondis la flegistino, ekrigardante horloĝon sur la kamenbreto, — vi estas treege afabla, sed mi ne povas resti; mi devas foriri post nemultaj minutoj. Mia onklo atendas min, por konduki min hejmen en sia kaleŝo.

Post la foriro de sinjoro Parkinson, Flora, obeante impulson, alpaŝis al Doroteo kaj metis manon sur ŝian brakon. Dezireme kaj konfideme rigardante al ŝi en la okulojn, ŝi diris:

— Mi ne povas diri al vi, kara fraŭlino, kiel feliĉa mi estas pro tio, ke mi konatiĝis kun vi kaj kun via frato. Via simpatio kaj kunsento bonfaras al mia premegata koro. Sed vi aspektas tiel malgaje. Tio ne estas via natura stato, ĉu? Ĉu vi nur sentas vin malgaja pro kunsento kun ni, malfeliĉuloj?

Doroteo eksentis fortan inklinon forkuri el la ĉambro, por malpezigi per larmoj la furioze batantan koron. Sed, rigardante la supren turnitan, dolĉan kaj ruĝetiĝintan vizaĝon de la knabino, ŝi preskaŭ ne povis kontraŭstari deziregon, sin ĵeti en ŝiajn brakojn kaj konfesi al ŝi sian amon al Vilfrido. Sed ŝi venkis ambaŭ inklinojn kaj, trankviliĝinte, respondis preskaŭ reveme:

— Ne, mi ne estas denature malgaja, male. Sed kiu povus ne kunsenti kun vi kaj kun tiu malfeliĉa, nobla viro, kiu estas viktimo de kruelega konspiro. Mi tre alte estimas tiun senkulpan, altaniman junulon, kaj lia malfeliĉo, kaj la via, profunde kortuŝas min.

— Ho, dankon, varman dankon, kara fraŭlino Parkinson! — ekkriis Flora — Ĉu ni do kune laboros, spite ĉiuj malfacilaĵoj, por montri al la mondo lian senkulpecon?

Doroteo jam decidis antaŭ ses monatoj, ke ŝi kaŝe kaj persiste laboros por senmaskigi la veran krimulon; sed ĝis nun ŝiaj penadoj havis nur jenajn dubajn rezultatojn: ŝi eltrovis, ke ambaŭ direktoroj de la Pentuki’a kompanio, sinjoroj Kettle kaj Tritton, elprenis el siaj privataj kontoj ĉe la banka firmo Coutts kaj Kio grandajn sumojn en la tago antaŭ la fina juĝado de la proceso. Sinjoro Broadbent, kiu antaŭe okupis tre modestan ĉambraron en meza kvartalo apud la strato Fleet, lastatempe transloĝiĝis en pli luksan loĝejon en Westminster kaj, en la monato Aŭgusto li pasigis kelkajn semajnojn en Parizo kune kun du sinjoroj, kiuj, laŭfame, estis grandaj malŝparemuloj. Dum la lastaj ses monatoj ŝi renkontis lin dufoje en la gepatra domo. Kvankam lia amindumado kaŭzis al ŝi fortan naŭzon, ŝi devigis sin konduti je li same amike, kiel antaŭe, por povi pli bone atingi sian celon. Ŝia plano estis, kunigi, se eble, nedubeblajn pruverojn de lia kulpeco kaj tiam dramece elmontri lian malbonegecon en plena kunveno en la gepatra salono. Kial, — ŝi demandadis sin, — ni devus indulgi tiun abomenindan krimulon, se tiu indulgo kaŭzus la ĉiaman malhonoron kaj malfeliĉecon de nobla, sentema viro? Kaj nun, rigardante la avidan, emociitan vizaĝon de la knabino antaŭ si, Doroteo penis konvinki sin, ke la amo, kiu ekzistas inter tiuj du noblaj junuloj estas tro sankta afero, por esti flankenmetita pro familia fiereco kaj pro timo sentvundi homojn, kiuj ne ŝanceliĝis kondamni senkulpan viron kaj pereigi lian reputacion. Ŝia respondo al la avida demando de Flora estis trankvila kaj firma:

— Jes, mi ankaŭ laboras kaj laboros, ĝis mi purigos la nomon de via amanto. Atendu momenton. mi petas; mi havas en mia ĉambro ion, kio vin tre interesos.

Doroteo eliris kaj revenis post kelkaj minutoj, tenante en la mano areton da paperoj.

— Jen estas la du sortoplenaj leteroj, per kiuj la friponaro trompis la tro kredeman hindan princidon. Ili estas skribitaj en hindustana lingvo laŭ persa skribmaniero. Mi ankoraŭ ne povis fari uzon el ili.

Senvorte kaj per tremetanta mano Flora prenis la leterojn kaj rigardis ilin, kvazaŭ ili estus io tre mistera kaj terura. Poste ŝi ekkriis:

— Ho, donu ilin al mi, fraŭlino Parkinson. Unu el miaj resaniĝantaj pacientoj estas tre bonkora hinda sinjoro. Mi volas montri al li tiujn misterajn skribaĵojn. Eble li povos ĵeti lumon sur tiun ĉi aferon.

— Bedaŭrinde mi firme promesis, ke mi tre zorge konservos tiujn ĉi leterojn; ili estas nur pruntedonitaj al mi. Krom tio mi jam montris ilin al bonedukita hindo, kiu laŭvorte tradukis ilin. Jen estas la traduko.

— Ne, kara fraŭlino, ne rifuzu al mi tiun ĉi peton. Mi certigas vin, ke mi ne lasos ilin el miaj manoj.

— Nu, kondiĉe, ke vi plenumu vian promeson pli fidele, ol mi, pro vi, plenumas la mian al la princido.

Feliĉe ridetante Flora ekkriis:

— Dankon; vi estas karulino! Sed nun, bedaŭrinde, mi jam devas forkuri. Mia onklo verŝajne atendas min kaj demandas sin, kie mi perdiĝis en tiu ĉi danĝera kvartalo. Ĉu vi permesos, ke mi kelkfoje vizitu vin?

— Permesos? Mi estos tre feliĉa vidi vin ofte. Ĉu ni ne estas . . . ĉu mi ne promesis helpi al vi?

— Ĝis la revido!

Ambaŭ knabinoj ame rigardis sin reciproke en la okulojn kaj, samtempe antaŭenkliniĝante, kisis unu la alian.

Duonhoron poste Flora sidis en kaleŝo ĉe la flanko de sia onklo, veturante hejmen kun li. Doktoro Graham estis viro de malalta, dika staturo kun ronda, plaĉa vizaĝo. Liaj gaje briletantaj okuloj malantaŭ orrandaj okulvitroj evidentigis grandan bonkorecon kaj simplanimecon, sed tiuj, kiuj lin konis intime aŭ havis aferon kun li profesie, sciis, ke li ankaŭ estas viro de rimarkinda firmeco kaj senŝanceliĝa honesteco.

— Mi tre maltrankviliĝis, Flora, pro via longa malfruiĝo, — li diris, ekprenante kaj karesante la manon de la nevino. — Mi ĉiam estas tre kontenta, sciante, ke vi bonstate revenis de tiuj vizitoj al la marista kvartalo. Precipe post la sunsubiro tiu distrikto ne estas deca loko por junaj virinoj. Ĉu vi ne sentas timon tie, virineto?

— Mi timus, se mi pripensus ian danĝeron, sed, kutime, aliaj pensoj okupas mian kapon.

— Jes, kara knabino, — diris la viro enpense, — mi scias. — Post kelkminuta silento doktoro Graham ree parolis: — Vi estas pli ol ordinare serioza, virineto. Kio okazis? Ĉu vi ne povas konfidi al via onklo?

— Kara onklo, tio ne estas manko de konfido. Vi estas tiel bonkora kaj amplena, sed . . . sed . . . vi ne komprenus . . .

— Ĉu vi pensas, ke mi neniam estis juna? Ja, efektive, ankaŭ mi, en la juneco, travivis tempojn de granda korpremo.

— Ho, vere, onklo? Sed nun vi estas ja tre feliĉa; ĉu ne? Nu, mi rakontos al vi, kio okazis. Revenante de mia vizito ĉe la strato Sutton, mi preterpasis la preĝejon Sta. Kutberto kaj rimarkis sur la informtabulo la nomon “Pastro Filipo Parkinson.” Tio, mi pensis, sendube estas la filo de gesinjoroj Parkinson en Mayfair, en kies domo Leo kaj Vilfrido Gallimore pasigis multajn agrablajn vesperojn. Mi esperas, ke vi ne malaprobos, onklo; mi vizitis lin en la apuda pastrejo. Mi pensis, ke, eble, li ne estas tiel antaŭjuĝema, kiel la aliaj, kaj ke li povos doni al mi konsilojn pri eltrovo de la vera farinto de tiu abomena krimo, vi scias, onklo. Mi ne nur konatiĝis kun sinjoro Parkinson, sed ankaŭ kun lia fratino, Doroteo. Ho, onklo, ili estas ĉarmegaj personoj, precipe fraŭlino Doroteo, kiu estas plej aminda. Imagu mian ĝojon, eksciante, ke ambaŭ estas firme, firme konvinkitaj pri la senkulpeco de Vilfrido. Ili jam kaŝe penadis malkovri la veran kulpulon kaj promesis sian tutkoran helpon. Fraŭlino Parkinson pruntedonis al mi tre gravajn dokumentojn, nome, la du hindustanajn leterojn, kiuj ludis tiel gravan rolon en tiu ĉi dramo, kaj ankaŭ anglan tradukon de tiuj leteroj.

— Efektive! Nu, en la manoj de spertaj detektivoj tiuj skribaĵoj estus, eble, tre utilaj, sed kion vi intencas fari kun ili, virineto?

— Mi ankoraŭ ne scias, onklo, krom tio, ke mi volas montri ilin al sinjoro Narendro. Li forlasos la hospitalon venontan semajnon; ĉu ne? Eble li povos helpi al mi. Mi estas certa, ke li helpos, se li povas.

— Sendube, — diris doktoro Graham, — li faros ĉion kion vi deziras; sed, mia kara knabino, estu singarda. Oni preskaŭ ne scias, kiom oni povas fidi tiujn fremdulojn. Ĉiuokaze promesu, ke vi ne konsentos renkonti lin ekster la hospitalo aŭ nur en la domo de amikoj.

— Vi estas tro zorgema, kara onklo, — respondis Flora, premante la manon de la maljuna viro, — tamen mi volonte promesas. Mi ankoraŭ ne sciigis vin, ke ankaŭ sinjoro Alfredo Brent, la filo de la luigintino de Vilfrido neniam, eĉ unu momenton, volis kredi, ke Vilfrido estas kapabla fari tiun krimon, kaj eĉ sinjorino Brent nun konvinkiĝas, ke ŝi maljuste juĝis lin.

— Nu, virineto, mi estas ja tute preta same konvinkiĝi, pro vi, sed mi ne konas persone la junulon kaj, sekve, mi nur povis rigardi lin tra la okulvitroj de aliaj personoj. Kvankam la kulpopruvoj, kiujn prezentis Leo, estis, ŝajne, nekontraŭstareblaj, mi malkaŝe diras al vi, ke la opinioj de tiaj personoj kiel fraŭlino Lambert, pastro Parkinson, kiun mi konas fame, kaj ceteraj estas por mi pli gravaj. Jen ni alvenas hejmen. Sed antaŭ ol forlasi la veturilon, mi volas doni al vi jenan konsilon: Leo venos hodiaŭ vespere por renkonti vin. Sciigu al li nenion pri viaj intencoj. Li pli verŝajne penos malhelpi ilin, ol helpi. Mi ne parolas sen pripenso.

  1. Sud-Londona Kvartalo.
  2. Magister artis.