Mirinda amo/Ĉapitro 12

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro XI Indekso : Mirinda amo (1913)
de Heinrich August Luyken
Ĉapitro XII
Ĉapitro XIII

ĈAPITRO XII

Kelkajn horojn poste Doroteo Parkinson alvenis kaleŝe kun aro da kofroj ĉe pastra domo apud preĝejo en la distrikto Aldgate en orienta Londono. Tio estis la loĝejo de ŝia frato Filipo, kiu jam staris sur la sojlo por bonvenigi ŝin. Alveno de bele vestita sinjorino en kaleŝo estis granda maloftaĵo en tiu kvartalo; kaj tuj kolektiĝis sur la pavimo aro da scivolemuloj, pleje virinoj kaj infanoj.

Post ama intersaluto la juna virino ekparolis, penante aspekti gaja:

— Fine mi konsentigis la gepatrojn lasi min veni por mastrumi vian pastrejon, Filipo; almenaŭ dum kelka tempo. Pli bone estos tiel, frato mia, pro diversaj kaŭzoj. Mi ne atendis, ke estos tiel malfacile, trovi fidindan mastrumistinon.

Filipo Parkinson prenis la brakon de la fratino kaj kondukis ŝin en sian loĝoĉambron: — Jes, kara Doroteo — li diris enpense — tiu ĉi ne estas alloga kvartalo por kompetentaj domistinoj, kaj des pli danka mi estas pro via fratina sindonemo. Sed memoru, ke mi avertis vin, ke loĝado en Aldgate estos por vi multe malpli agrabla afero, ol vi imagas. Krom tio, ĝi estas respondeca afero: Fratino de fraŭla pastro prenas sur sin la samajn devojn, kiel la edzino de pastro.

— Vi antaŭe ne kutimis vivadi en tia ĉirkaŭaĵo kaj tamen vi diras, ke vi ĉi tie trovas plenan kontentecon.

— Jes, kara fratino, — rediris Filipo milde — sed estas, eble, jena diferenco: Instigis min kaj subtenadas min la amo al Dio kaj al miaj kunhomoj. — Ekprenante ŝian manon, li diris plue, ame kaj dezireme rigardante en ŝian freŝan, delikatan vizaĝon: — Ĉu vi povas diri la saman rilate vin, Doroteo?

La juna virino mallevis la kapon kaj silentis kelkan tempon. Fine ŝi respondis fervore: — Mi faros mian eblon kun la helpo de Dio, Filipo.

— Brave. fratino mia! Mi scias, ke via koro estas bona, kaj via volo forta; sed vi devas eklerni multajn lecionojn ĉi tie. Ekzemple, tiaj elegantaj vestoj estas tute netaŭgaj, kaj tiuj blankaj, delikataj manetoj devos kutimiĝi al humila bonfarado.

Senkonscie la knabino ekrigardis la manojn ambaŭflanke, sed, momenton poste, ekparolis decideme:

— Negrave. Mi faros ĉion por kontentigi vin. Filipo, mi vizitis la princidon hodiaŭ posttagmeze. Li forvojaĝos morgaŭ.

— Efektive, Doroteo? Ĉu la gepatroj donis al vi permeson tion fari?

— Ne, Filipo; ili rifuzus.

— Doroteo!

— Filipo, — la juna virino parolis rapide kaj ekscite, — vi scias, ke ni — t.e. la gepatroj kaj Karlo — faris al sinjoro Gallimore tre grandan maljustaĵon. Ni kondutis kontraŭ li kvazaŭ li estus jam kondamnita krimulo. Mi estas firme konvinkita, ke li estas senkulpa. Mi vizitis lin — la princidon — por sciigi lin pri tiu ĉi konvinko kaj pri mia deziro peni por pruvi lian senkulpecon. Ankaŭ mi volis havigi al mi kiel eble plej multajn detalojn kaj materialon por mia elserĉado. La rezultato de mia vizito estas tre kontentiga: Mi sendube starigis en la kapo de l’ princido ioman dubon, pri la kulpeco de Vilfrido Gallimore. Li ankaŭ pruntedonis al mi la du hindustanajn leterojn, pri kiuj vi jam aŭdis. Kion vi pensas? Kiu el la du viroj, Leo Broadbent kaj Vilfrido Gallimore, estas pli verŝajne la krimulo? Ĉar estas certe, ke unu el ili estas kulpa.

La juna pastro aŭskultis kun surprizo:

— Vere, Doroteo, — li respondis, — mi ne estas kompetenta juĝi inter tiuj du viroj; mi ne konas ilin sufiĉe bone. Certe, sinjoro Gallimore faris sur min tre bonan impreson, kiel sincera, altanima junulo. Sinjoron Broadbent mi konas ankoraŭ malpli, sed mi pensas, ke ni havas malmulte da komunaj sentoj. Mi tre malĝojis aŭdi pri tiu afero, sed, ĉar la gepatroj tiel firme konvinkiĝis pri la kulpeco de sinjoro Gallimore, mi ne trovis sufiĉe da kaŭzo por kontraŭstari ilian opinion, kvankam mi dubis iom pri la praveco de tiu opinio.

— Vi estas prava, Filipo; kaj se tio ne estus la afero de la “kara princido,” ili certe ne kondamnus tiel rapide kaj senpripense la kompatindan viron. Ili efektive elpelis lin el la domo. La “kara princido” estas ja tre estiminda kaj noblanima viro; tamen, mi pensas, tre antaŭjuĝema kaj regata de rapidaj inklinoj kaj fortaj emocioj.

— Tre verŝajne. Lia spirito estas stranga miksaĵo de noblaj emoj kaj superstiĉa kredaro.

Post la vespermanĝo frato kaj fratino longe interkonsiliĝis pri eblaj planoj laŭ la scieroj troviĝantaj jam en iliaj manoj.

Per elmontro de profunda konvinko kaj lerta rezonado Doroteo sukcesis veki en sia frato fortan intereson kaj deziron forigi, se eble, la maljustaĵon faritan en la gepatra domo al senkulpa junulo.

Fine Doroteo estis sola en sia dormoĉambro; sola kun siaj pensoj. Kia nova vivo tio estos por ŝi! Subite elprenita el sia kutima socia sfero kaj vivmaniero kaj metita mezen de ĉirkaŭaĵoj kaj cirkonstancoj, pri kiuj ŝi scias preskaŭ nenion! Tamen ŝi gratulis sin pro la ŝanĝo. Ŝi ne povis plu elporti la indignon, montritan precipe de la patrino kaj Karlo pri la malbonegeco de junulo, kiun ili rigardis kiel plej estimindan kaj noblaniman amikon. En Mayfair ŝi ne povos plenumi la elserĉadon, al kiu ŝin pelis ŝia koro. Kaj ŝi timis, ke la patrino eltrovos ŝian sekreton, ŝian amon al Vilfrido Gallimore. Filipo ne eltrovos ĝin; bonkora, simpatiema, malsprita Filipo; li ne komprenas tiajn aferojn kaj rimarkos nenion. Kaj eĉ se li rimarkos, ne estus tre grave.

Ŝi malfermis la solan fenestron de la ĉambro kaj enpense elrigardis en la nokton. Malklaraj bruoj ekfrapis ŝiajn orelojn el apuda ĉefstrato; rulado de radoj sur malglate pavimitaj veturilvojoj, murmuro de multaj voĉoj de homoj, kiuj, eĉ je tiu malfrua horo, vendadis kaj aĉetadis sur la stratoj. Iafoje ŝi aŭdis akran krion de virino aŭ koleran voĉon de ebriulo. Iafoje facila vento portis al ŝi malagrablajn odorojn de multaj pli-malpli distingeblaj specoj, el kiuj nur unu estis sufiĉe pikanta, tiu eliranta el vendejo de frititaj fiŝoj. Sed iom post iom ŝi ĉesis rimarki la murmurantajn bruojn kaj la atakojn kontraŭ ŝia delikata flarsento.

— Kiel stranga estas, — ŝi pensis, — tiu ĉi amo al junulo, kvar, preskaŭ kvin jarojn pli juna ol ŝi mem! Sed Vilfrido estas ja super siaj jaroj serioza kaj sperta viro. Lia vireca eksteraĵo, lia pasia amo al la muziko kaj lia bonedukita, inteligenta kapo allogis ŝin de l’ komenco. Iom post iom tiu allogiteco, senkonscie, maturiĝis je vera amo. Nur okaze de tiu maljusta kulpigo ŝi ekkonsciis, kiel profunda estas tiu amo. Sed — iom malgaje diris al si la knabino, — Vilfrido neniam montris, ke li redonas, eĉ en malgranda mezuro, ŝian amon. Eble li eĉ ne suspektas ion pri ĝi. Li ĉiam kondutis je ŝi tre ĝentile kaj kore, kvazaŭ ŝi estus pliaĝa kuzino lia. — Ĉu ŝi povos gajni lian amon nun per kunsento kaj sindonemo? Kial ne, se lia koro estas ankoraŭ libera? — Nenio ja estis dirita, kio supozigas al ŝi la malon. Li estis nur dekokjara knabo, kiam li forlasis Long-Seaton. — Ĉu ŝia amo venkos? — ŝi penis kredigi sin, ke ŝi sukcesos, ke la estonteco estos plena de feliĉo, tamen ŝi ne povis tute forpeli el la koro nedifineblan malgajecon.

Nun ankoraŭ demando sin altrudis, postulante tujan decidon: Ĉu ŝi ree skribos al Vilfrido por inviti lin viziti la pastrejon; aŭ ĉu ŝi petos la fraton, ke li skribu? — Post kelkminuta pripenso ŝi opiniis, ke pli dece estos, ke Filipo skribu. Jena komenco de letero estos tre taŭga: — Mia fratino kaj mi estos tre feliĉaj, se . . . k.t.p.

Pensante pri Vilfrido, Doroteo ne povis ne pensi ankaŭ pri la alia viro, Leo Broadbent. La hinda princido enkondukis lin en la rondon de art- kaj literatur-amantoj, kiuj regule kunvenis en la salonoj de la gepatroj. Li estis bonvena gasto, tiu lerta famiĝanta juristo, pro sia ĝentileco kaj spriteco. Kvankam li ne ofte aldonis ion tre valoran al priartaj aŭ prifilozofiaj diskutadoj, oni kelkfoje tre ŝatis liajn akrajn, spritajn kaj ĉiam trafajn rimarkojn. Lia vigla, juredukita, analizema kapo ofte fariĝis utila kontraŭpezo je tro imagemaj, fantaziemaj tendencoj, kiujn montris kelkaj el la anoj de la “Rondo estetika”. Doroteo, bone sciis — kiu virino ne rimarkus tion — ke Leo Broadbent, de l’ komenco de siaj vizitoj amindumas ŝin, kaj ŝi ankaŭ klare divenis, ke li rigardas Vilfridon per ĵaluzaj okuloj. Ĉiam, de la vespero, kiam ili surprizis Vilfridon per donacoj ĉe lia plenaĝiĝo, ŝi penis forigi el sia kapo la penson, ke Leo Broadbent forte malamas sian samvilaĝanon. Verdire, ŝi nur ekkaptis unu rigardon, sed ŝia amanta koro tuj prave divenis ĝian signifon. Tiu rigardo de malamo ĉiam de tiu tempo maltrankviligis ŝin. En siaj revoj, vidante la bildon de la kara viro, ŝi ankaŭ vidis, malantaŭ li, en la malluma profundo, la ombrecan, minacantan bildon de la akravizaĝa juristo. La personeco de Leo Broadbent estis ĉiam por ŝi nesimpatia, sed nun ŝi kore malamis lin.

En tiu momento ŝi permesis al sia fantazio pentri la bildon de la juristo kiel malamindan, malbelan monstron kun fajraj okuloj, minacantan noblaniman kaj senkulpan junulon. Tiu bildo, ŝajnis al ŝi, estas kvazaŭ fantoma fotografaĵo de la animo mem de la malbona viro. Ŝi eksentis nun pli firman ol iam konvinkon, ke tiu viro estas la krimulo kaj la elpensinto de tiu kruela intrigo, kaj des pli ŝi volis labori por elmontri la senkulpecon de la amata viro kaj malkovri, per ĉiuj rimedoj, la malbonegecon de la vera krimulo.

• • • • • •

Vilfrido revenis en sian hejmon ĉe la strato Theobald kun peza koro. Sinjorino Brent kaj Alfredo ree kondolencis lin, sed li klare sentis, ke mankas ilia kutima koreco; precipe sinjorino Brent montris, eble kontraŭvole, rimarkeblan sindetenemon. La ĉiam por li tiel bonkoran, patrinecan virinon evidente regis ĉagreno, krom kunsento kun li pro lia subita perdo. Li povis nur konkludi, ke ankaŭ la pensoj de ĉi tiuj amikoj veneniĝis kontraŭ li.

Kun ankoraŭ pli malgaja koro Vilfrido reiris, la sekvintan matenon, al sia laboro. Tamen streĉa okupado pri ellaboro de desegnaĵoj por nova kampara domego forgesigis al li dum kelka tempo lian ĉagrenon. Lian laboron interrompis la eniro en la oficejon de sinjoro Davis, la pliaĝa el liaj du estroj. Li estis dika, bonkora maljunulo, kiu tre estimis Vilfridon kaj havis altan opinion pri lia kapableco kiel arĥitekturisto. Sinjoro Davis forestis de Londono en la daŭro de la lastaj tri monatoj, pro profesiaj aferoj, en la graflando Nottingham kaj ĵus revenis.

— Ho, bonan tagon, sinjoro Gallimore, — li ekkriis gaje, — jen mi estas returne. Kiel vi fartas? Nu, dum mia longa foresto vi ja plenaĝiĝis, — ĉu ne? — kaj nun ni devas plenumi nian promeson, fari vin membron de nia firmo. He? Bone. Mi priparolos la aferon kun sinjoro Fort kaj poste mi vokos vin en nian oficejon. Mi jam malnete redaktis kontrakton.

Dirinte tion, li bonkore ekbalancis salute la kapon kaj lasis Vilfridon al liaj pensoj.

Tiu ĉi atendis unu horon, du horojn, sed la atendita voko ne okazis. Dum kelka tempo la antaŭvido de honora stato en lia profesio agrable okupis liajn pensojn, sed, iom post iom, la longa atendo ree plenigis lin je malgajaj korpremantaj sentoj. Fine la pordo de la privata oficejo malfermiĝis, kaj sinjoro Davis, aspektante tre serioze, petis lin, ke li envenu. Vilfrido tuj eksciis, kvazaŭ intuicie, ke ankaŭ ĉi tien la kalumnianto persekutis lin. La du estroj sidis ĉe kontraŭaj flankoj de granda skribtablo, seriozmienaj kaj evidente ĉagrenitaj. Sinjoro Fort, la pli juna firmano, apogante ambaŭ kubutojn sur la tablo, maltrankvile ludis kun anserplumo. Sinjoro Davis la unua ekparolis:

— Sidiĝu, sinjoro Gallimore, mi petas. Unue mi volas kondolenci vin pro la subita, malfeliĉa perdo de via onklo, pri kiu mi ĵus aŭdis. Tion mi tre bedaŭras, sinjoro Gallimore; kaj, ne malpli, efektive multe pli malĝojigas min aŭdi pri tiu terura ombro de suspekto, kiu kuŝas sur vi. Tio estas tre ĉagrena afero, mia juna amiko, tre ĉagrena afero.

Sinjoro Fort post mallonga, sed tre ĝena silento ĉesis ludi kun la plumo, eklevis la kapon kaj diris per voĉtono, kiu enhavis multe malpli da bedaŭro, ol tiu de lia kolego, eĉ iomete da severeco, kvazaŭ li volus malmoligi sian koron:

— Jes, sinjoro Gallimore, tiu ĉi famo — ni ne bezonas detale priparoli ĝin — nin treege malĝojigas, kaj vi facile komprenos, ke, antaŭ ol vi sukcesos plene purigi vin de tiu ĉi kulpigo, ni ne povos eĉ pripensi kondiĉojn de kontrakto pri aniĝo.

Tiu ĉi persekutado, la detruiĝo de liaj plej karaj esperoj, kaj nun la malvarma, kulpiga tono, per kiu tiuj ĉi vortoj diriĝis, ĉio ĉi tio kune estis pli, ol Vilfrido povis pacience elporti. Lia cerbo ekbolis de kolero, kaj lia vizaĝo paliĝis. Furioze kaj maltime rigardante sinjoron Fort en la okulojn, li respondis maldolĉe: — Ho, sinjoroj, vi do jam konkludis, ke mi estas kulpa, kaj vi kondamnas min eĉ ne farinte esplorojn kaj ne ĝenante vin por eltrovi, kiun klarigon mi povus proponi! Mi atendis de vi pli da justeco, pli da ĝentileco.

Sinjoro Fort siavice ekkoleriĝis. Akravoĉe li respondis:

— Unue, sinjoro Gallimore, moderigu vian voĉtonon. Due, neniu diris, ke ni kondamnas vin, aŭ sen esploro aŭ post esploro. Neniu eĉ diris, ke ni kredas je ebleco, ke vi estas kulpa. Mi tute atendis, ke vi povos rigardi nian situacion pli senpasie.

Sinjoro Davis nun levis la manon por montri, ke li volas paroli:

— Kredu al ni, sinjoro Gallimore, — li diris kun videbla embaraso, — ni kore kunsentas kun vi, kaj mi tute komprenas, ke tiu ĉi malfeliĉo iom trostreĉas vian paciencon, sed vi konsentos post iom pli trankvila pripenso, ke en la aktualaj cirkonstancoj ni ne povas agi alimaniere.

Vilfrido ne rekte respondis tiun ĉi parolon, sed, sin ree turnante al sinjoro Fort, li postule demandis:

— Ĉu mi povas demandi, kiu sciigis vin pri tiu krimo?

La alparoliton videble ekkoleretis la rekteco kaj la tono de tiu ĉi demando kaj, alprenante malvarman sintenadon, li respondis:

— Ne bezone estas, sciigi al vi la nomon de la informinto, tial ke ĉi tiu afero ja estas jam publika sciaĵo.

Subpremante ekflamiĝon Vilfrido rigardis sinjoron Fort dum momento senvorte. Lia vizaĝo estis ankoraŭ pala; lia brusto forte laboris kaj ĉirkaŭ lia buŝo vidiĝis signoj de akra animdoloro:

— Ho! — li diris, rektigante sin kun elmontro de nobla fierco kaj digno, — permesu al mi diri, ke mi trovas tiun respondon tre maljusta kaj tre malbonkora. Kaj, ĉar pluaj vortoj estus senutilaj, permesu, ke mi adiaŭu vin.

Dirante tion, li tuj sin turnis kaj eliris el la ĉambro. Kun koro plena de malgajaj kaj maldolĉaj pensoj Vilfrido vagis tra la stratoj, ne sciante, kien li iras. Ĉiuj liaj plej ŝatataj revoj vaniĝis; la estonteco antaŭ li aspektis mallume, senespere, kaj eĉ la vivo ŝajnis al li malamindaĵo. La preterpasantoj aspektis por li kiel fantomoj; nur iafoje, unu aŭ alia ekpaŝis el nebula spaco por mire rigardi lin per suspektemaj okuloj. Tiuj ĉi ekrigardoj, la proksimeco mem de homoj ekkoleretigis lin. Tial li rapidigis siajn paŝojn kaj iris rekte al la parko Hyde por tie trankvile pripensi la tutan aferon kaj, se eble, decidi, kion li devas fari. Longe li sidis sub senfolia arbo, senkonscia pri la malsekeco de la benko kaj la penetrema, malseka malvarmeco de la aero. En la mano li tenis la arĝentornamitan bastonon, kiu rememorigis al li tiun feliĉan vesperon de la tago de lia plenaĝiĝo. Kia sortoŝanĝo okazis de tiu tago! Tiam la estonteco aspektis feliĉa, suna, kaj nun malluma, malĝoja.

Doroteo Parkinson: antaŭ li staris la bildo de tiu ĉarma, juna sinjorino, kiel li vidis ŝin, tiun vesperon, malsuprenirantan la ŝtuparon, en ŝia gepatra domo, kun feliĉa rideto de bonvenigo sur ŝia freŝa, bela vizaĝo. Ĉu Alfredo estas prava? Ĉu tiu knabino, certe kelkajn jarojn pliaĝa, ol li, vere amas lin? De tiam li evitis rekte rigardi al ŝi en la okulojn, kaj tamen, ŝajnis al li, ke iafoje li rimarkas en tiuj hele bluaj okuloj ekbrileton, parolantan al li pri amo. Sed, eble, tiu ĉi amo, se ĝi vere ekzistas, estas nur platona amo; eble nun ŝian deziron, helpi al li malkovri sian senkulpecon, nur instigis noblanimeco, sento pri maljustaĵo farita al li en ŝia gepatra domo. Kvankam la penso, ke ŝi tiel firme kredas je lia senkulpeco, estis tre agrabla, kaj kvankam ŝia sindono plenigis lin de dankemo, tamen li preskaŭ ne sciis, ĉu li devas ĝoji pri ŝia letero aŭ ne. Ĉiuokaze li ne devas kuraĝigi ŝin, atendi ion pli, ol Iian dankecon kaj amikecon. La penso, ke Doroteo Parkinson povos iam, en lia koro, anstataŭi lian propran Flora’n, eĉ ne unu fojon eniris lian kapon. Dolĉa, konfidema knabino! Kiel nedisigeble ligita estis lia tuta koro al tiu travideble pura kaj malfalsa animo, lia idealo de knabina dolĉeco kaj virteco. Sed kiel malproksime, ŝajne, de li ŝi nun estis; kaj tutan ĉi tiun malfeliĉon kaŭzis al li malamiko, al kiu li neniam faris malbonaĵon.

Maltrankvile kaj malserene, kun kreskanta sento de malamo en la koro li ekmovetiĝis sur la benko. Ree li demandis sin: — Kian nedubeblan pruvon li havas, ke Leo Broadbent mem estas la krimulo? Nenian. Kaj tamen, nenio en la mondo estis por li pli senduba, ol tiu konkludo. Intuicio? Rememorante la parolojn de l’ hinda princido pri intuicio kaj liajn memtrompojn, li sentis malinklinon fidi al tiu supozita spirita kapablo. Ĉu, do, lia certeco estis bazita sur logika rezonado, sur senerara indukcio? — Sendube, — li respondis al si mem, — Leo Broadbent estas ja, krom mi mem, la sola persono, al kiu Kunwar Kriŝna montris la dokumentojn. Li estas la sola persono, kiu konis ĉiujn detalojn necesajn, por povi elpensi kaj ellabori tiun subtilan, diablan planon. Li estas la sola persono, kiu malamas min, kaj kiu havis sufiĉe da motivoj por elekti min kiel viktimon. Ke Leo Broadbent amindumas fraŭlinon Parkinson, ne estas ja sekreto. Ĵaluzo, do, estas verŝajne plua motivo. — Ju pli li pripensis la tutan aferon, des pli li konvinkiĝis, ke lia kalumniinto estas ankaŭ la krimulo, kaj des pli malnoblega la krimo aspektis. Sed — estis ja li mem, kiu estis brulstampita per tiu krimo, li, kiu estis la malestimegita elpelito! Regata de korpremo kaj maltrankvilo li ekleviĝis kaj vagis, dum kelkaj minutoj, sencele sur la herbejo. Ekplenigis lin pasia deziro sin venĝi, malkovri la faktajn kaj elmeti Leon Broadbent al la rigoreco de la leĝo kaj al la malestimego de ĉiuj liaj konatoj: Ruiniĝos tuta lia kariero kaj ĉiu ŝanco gajni la manon de fraŭlino Parkinson; li estos elpelita el ĉiu estiminda societa rondo en Londono kaj en la tuta regiono ĉirkaŭ Long-Seaton.

Sed ne longe li karesis tiujn venĝemajn pensojn. Leo Broadbent estas frato de lia Flora; kaj kovri lin per tia malhonoro ja kovros per malhonoro ŝin kaj ŝian tutan familion. — Ne, Vilfrido Gallimore, — li diris al si en la pensoj, — dronigi Flora’n, senteman, molkoran Flora’n, en malhonoro kaj malfeliĉo pro persona venĝo ne permesos via amo. — Tiam li rememoris la vortojn de fraŭlino Lambert, ke li estas en la okuloj de la knabino enkorpiĝo de altanimeco kaj nobleco. Kvankam li plene, akre sentis, ke li ne meritas ŝian altan opinion, li ne volis seniluzii ŝin. Ne, li provos kiom eble alproksimiĝi al tiu idealo. Cetere, eble estos trovebla pli da kontenteco en rezignacio, ol en venĝo. La lastaj vortoj de fraŭlino Lambert venis al li en la memoron: — Vilfrido, ne karesu en via brusto venĝemajn dezirojn; ili ĉiam malnobligas la koron, ‘Mia estas la venĝo; Mi repagos,’ diras Dio. Lasu la venĝon al Li. Nun li demandis sin — ne la unuan fojon — kial ĉio ĉi tio okazas; kial la vivo havas por li tiom da ĉagrenaj, konfuzaj demandoj kaj problemoj. Sed, antaŭ ol li povis enprofundigi sin en unu el tiuj malgajaj, preskaŭ melankoliaj meditadoj, kiuj dum la lastaj monatoj fariĝis iom oftaj, iu facile ektuŝis lian ŝultron:

— Ho, Alfredo! — li ekkriis per voĉtono, kiu dubigis la veninton, ĉu la interrompo de l’ meditado faras al li plezuron aŭ ne.

— Vilfrido, — diris la instruisto, eksidante ĉe la flanko de la junulo, — vi aspektas tre malgaja. Mi malĝojas, ke vin tiom afliktas tiu bedaŭrinda afero. Kial vi ne faras min via konfidato?

Vilfrido ekrigardis la parolanton kaj malgaje respondis:

— Tial, ke, ŝajnis al mi, ankaŭ vi, Alfredo, kaj eĉ pli via patrino, kondutis je mi deteneme kaj suspekteme.

— Ne mi, — Vilfrido, — ne mi. Mi nur silentis, vidante vian detenemon, kaj atendis oportunan momenton, por priparoli la aferon kun vi. Aliflanke, mi timas, ke la patrino ne povas tute forigi suspekton, ke tiu malbela famo ne estas sen verŝajneco. La patrino estas, kiel vi scias — ĉu ne? — iom fanatika; kaj se nur vi estus konsentinta, iri kun ŝi kelkafoje al ŝiaj specialaj kunvenetoj, ŝi estus tuj forpelinta kun indigno ĉiun sugestion pri kulpeco. Vi iom tro pacience kaj, eble, kun tro granda ŝajnsincereco aŭskultadis ŝiajn strangaĵojn kaj mirrakontojn, tiel ke ŝi forte atendis vian konvertiĝon al ŝia aparta kredaro. Fine, via obstineco kaj persistemo legi filozofiajn verkojn, kiujn ŝi tre malaprobas, ĉagrenis ŝin kaj antaŭinklinis kredi tiun ĉi famon.

— Diru al mi, — lin interrompis la pli juna viro, — kiel vi sciiĝis pri ĝi?

— Mi ĝuste scias nek kiam, nek kiel la patrino informiĝis. Unue venis por vin viziti, du-trifoje, iu hindo, ĉiam dum via foresto, kaj poste mistera sinjoro, kiu faris misterajn informpetojn pri vi, kaj kiu promesigis ŝin, ke ŝi rigardu la aferon kiel konfidenciaĵon. Mia informinto estas sinjoro Broadbent.

— Mi atendis tion.

— Nu, lastan dimanĉon, kiam ni, la patrino kaj mi, reiris hejmen post la matena Diservo, ni renkontis lin, laŭ ŝajno hazarde, sed efektive, mi pensas, laŭ lia intenco. Li estis, kiel kutime, treege afabla: ĉarmegita nin renkonti kaj tre feliĉa pro la honoro esti prezentita al mia patrino, kaj aliaj ĝentilaĵoj. Kompreneble la konversacio turniĝis al vi, via subita perdo, via vojaĝo al Long-Seaton k.t.p. Poste li lerte aludis pri via antaŭa amikeco kun Sri Kunwar Kriŝna kaj la kulpigo, kiun la princido faris kontraŭ vi. La patrino aŭskultis avide kaj petis pluajn informojn, kiujn sinjoro Broadbent, ŝajne tre kontraŭvole, liveris. Tamen li liveris kaj per pluaj aludoj li sukcesis eksciti en ŝi kreskantan scivolemon. Li diris al ni, ke la princido jam forlasis Anglujon kaj . . .

— Ho, — ekkriis Vilfrido, — senutile do estus sendi al li leteron, kiun mi skribis al li hieraŭ nokte.

— Tre verŝajne. Sinjoro Broadbent ankaŭ sciigis nin, ke li sukcesis konsentigi la princidon sin deteni de starigo de polica enketo; tamen, demandite, ĉu li opinias vin kulpa, li iom ŝanceliĝe respondis, ke, tre zorge esplorinte la tutan aferon, li, kiel juristo, ne povis ne konkludi, ke vi estas la farinto de la krimo.

— Ĉu li informis vin pri la fakto, ke li mem estas la sola, cetera persono, al kiu la hindo montris la dokumentaron?

— Jes, li informis, sed ŝajnigis, ke la penso pri ebleco, ke iu povus, eĉ momenton, rilatigi la krimon kun li mem, ne eniris lian kapon. Mi tre atente observis lian vizaĝon kaj mi ekpensis, ke, aŭ neniam mi pli plene trompiĝis pri la karaktero de persono, aŭ ĉe mia flanko iras unu el la plej ruzaj kaj senskrupulaj krimuloj, kiuj iam makulis la juristan profesion. Kaj ju pli mi aŭskultis lin kaj studis liajn akrajn trajtojn, des pli la konvinko plifortiĝis, ke ne pri vi mi trompiĝis.

— Dankon, Alfredo. Nun rakontu al mi, mi petas, ĉion, kion tiu fripono diris, kaj poste mi sciigos al vi la malmultajn faktojn, kiujn mi konas pri tiu ĉi malfeliĉa afero.

La interkomunikitajn detalojn jam konas la leganto. Vilfrido kaŝis antaŭ la amiko nek sian amon al Flora Broadbent, nek sian decidon, pro la knabino, ne peni por publike malkovri la kulpecon kaj malbonegecon de ŝia frato. Jen — li diris kun emocio, — mia malenviinda situacio. Nuntempe la perspektivo estas malluma, sed ne senespera. Mi klare sentas, ke, eĉ flankenmetante la motivon rilate al Flora Broadbent, mi ne trovos kontentecon per eble longedaŭra penado, pro venĝo, ruinigi malamikon. Mi nun staras sola en la mondo, sen patro, supozeble sen patrino, aŭ iu konata parenco. Mi povas iri aliloken kaj rekomenci, por tiel diri, mian vivon. Novan vivon, Alfredo, mi sopiras; se nur mi povus forgesi la malnovan! Ne nur pri nova vivo mi sopiras, laŭ eksteraj cirkonstancoj, sed ankaŭ — kaj, kredu min, pli pasie — rilate al miaj spiritaj travivaĵoj. Vi ne povas imagi kiel konfuzaj estas miaj intelektaj kaj spiritaj spertaĵoj, kaj . . . ne, lasu min daŭrigi — kaj kiel forte premadas min multaj maltrankviligaj demandoj. Tiom da inter-kontraŭdirantaj influoj kunlaboradis por nebuligi mian spiritan perspektivon. Jen estas . . . sed mi ne volas lacigi vin per la malgaja katalogo de tiuj konfliktantaj vivimpresoj; vi jam konas ilin grandaparte. Vi ne miros, do, ke mia animo en la daŭro de la lastaj jaroj baraktadis en marĉo de duboj kaj necertaĵoj, de malkontentaĵoj kaj sopiroj. Se nur mi povus forgesi ĉion kaj rekomenci serĉi la veron, sen kiu mia koro neniam trovos feliĉon. Ne interrompu min, — li diris, kiam sinjoro Brent denove volis interĵeti rimarkon, — nur unu frazon plu. Mia deziro koni la veron — kaj precipe post la morto de mia kara, nobla, sed Dion-neanta onklo, la veron pri la postmorta vivo — estas profunda, pasia, tamen kelkfoje mi timas ekkoni ĝin.

Vilfrido eksilentis kaj malgaje, enpense rigardis la herbon antaŭ si. Sinjoro Brent tuj parolis:

— Por diri ĉion, kio estas en mia koro, mi ne havas, bedaŭrinde, sufiĉe da tempo, ĉar mi devas reiri al la kolegio post kelkaj minutoj. Vilfrido, knabo mia, vi rigardas la aferojn metafizikajn el tro subjektiva vidpunkto. Tio estas malsaĝa. Mi miras, ke homo, naturdotita per fantaziemo, kiel vi, ne povas venki tiun inklinon. “Kio estas la vero?” Ĉu vi kredas, ke la homa cerbo iam eltrovos la tutan veron? Neniam. La vero mem estas evitema, kiel ignis fatuus — kaj eble tiel malgrava. Malsaĝe, do, estas pasigi la vivon, krevigante al si la kapon pro io tiel ombreca, neatingebla. Kaj nun rilate al la tuja estonteco, mi tute aprobas vian decidon, pro amo al Flora Broadbent ne peni publike elmontri la malbonegecon de ŝia frato. Tiu ĉi decido estas honorinda kaj plaĉas al mi pro ĝia romantikeco. Ĉiuokaze, se li vere estas la krimulo, pri kio mi ne dubas, mi timas, ke li jam kovris ĉiujn postesignojn tro lerte por facila eltrovo. Nu, aŭskultu mian konsilon, Vilfrido. Se mi estus en via loko, mi pasigus kelkajn jarojn en diversaj fremdaj landoj. Vi nun havas ja sufiĉe da mono, por esti sendependa de laborenspezoj, almenaŭ dum kelka tempo. Vi ja ĉiam intencis studi eksterlande alilandan arĥitekturon, kaj tio estas tre konsilinda. Iru do, mia knabo, travojaĝu Germanujon, Italujon, Francujon kaj Hispanujon; alprenu novajn ideojn, studu la arĥitekturon, la muzikon, la popolmorojn kaj aliajn aferojn. Reveninte post kelkaj jaroj vi povos rekomenci vian vivon ĉi tie aŭ aliloke kaj tute malatenti ĉiujn kalumniintojn. Malgraŭ ĉiuj viaj malfeliĉaĵoj mi tre volonte interŝanĝus la lokon kun vi.

— Dankon, Alfredo. Via konsilo estas tre saĝa, kaj mi jam pripensis la konsilindecon de tia plano. Mi do foriros Germanujon tuj, kiam mi faros la kelkajn necesajn preparojn. Ankoraŭ hodiaŭ mi vizitos pastron Parkinson kaj fraŭlinon Doroteo, kiu nun mastrumas por sia frato. Ambaŭ petis, ke mi baldaŭ vizitu ilin; ili tre amike proponas, priparoli la aferon kun mi kaj ĉiel helpi al mi elmontri mian senkulpecon. Pastro Parkinson, do, ankaŭ kredas min senkulpa. Kompreneble, estas agrable scii, ke ili kunsentas kun mi kaj ke ili volas helpi, tamen mi ne deziras tre instigi ilin, precipe ne fraŭlinon Doroteo . . .

— Mi komprenas, Vilfrido. Mi ne eraris pri Doroteo: pli ol amikeco instigas la knabinon, kaj vi devas esti singarda. Tamen, se ili volas, dum via foresto, peni por malvolvi tiun ĉi misteron, — kiel mi ankaŭ penos — mi ne malhelpus ilin.

• • • • • •

Survoje al la orienta kvartalo de Londono, Vilfrido preterpasis, sur la strato Fleet, la restoracion, kie li kutime tagmanĝis. Ne pli frue ol tiam li ekpensis, ke li manĝis nenion depost la sepa matene, kaj ke nun jam estas post la tria posttagmeze. Li do eniris kaj okupis sian kutiman angulon en soleco. Poste li daŭrigis la vojon, ankoraŭ enpense, sed jam en pli serena humoro.

Pastro Parkinson akceptis Vilfridon tre kore en sia skribĉambro. Petinte, ke li eksidu, li diris:

— Bedaŭrinde mia fratino ne estas hejme. Ŝi eliris por viziti unu el miaj paroĥaninoj, kiu estas ĉiama suferantino. Mi ĝojas diri, ke Doroteo jam mirige sin adaptas al sia nova situacio. Sed ŝia foresto donas al mi okazon, ĝis ŝia reveno, malkaŝe priparoli tiujn bedaŭrindegajn okazintaĵojn. Kredu al mi, mia fratino kaj mi tre sincere deziras helpi al vi, se eble, malvolvi tiun malfeliĉan misteron. Ĉu vi jam konsultis vian advokaton?

— Ne, sinjoro pastro, kaj mi ne intencas tion fari, almenaŭ mi ne volas, ke li sin okupu profesie pri tiu afero.

— Ne? Vi mirigas min. Kial?

— Mi estos kontenta, se miaj amikoj, kiuj nun kredas je mia kulpeco aŭ je ebleco, ke mi kapablas fari tian krimon, ekscios, ke mi estas senkulpa.

Filipo Parkinson rigardis dum momento la vizaĝon de la pli juna viro kvazaŭ li volus legi en ĝi la motivon de tiu neordinara agmaniero.

— Ĉu vi ankaŭ opinias, ke nur unu el du personoj povas esti kulpa: aŭ sinjoro Broadbent, aŭ vi?

— Jes, — firme respondis Vilfrido, — laŭ mia scio, nur tiu ĉi alternativo ekzistas; eĉ se en la komenco mi havus ian duban, postaj okazintaĵoj forigus ilin. Tuj sinjoro Broadbent komencis disvastigi inter ĉiuj miaj konatoj la novaĵon, ke mi faris abomenan krimon. Krom tio, mi havas kaŭzon por pensi, ke li forte malamas min kaj per ĉiuj rimedoj prilaboras mian ruinigon.

La juna pastro aspektis ankoraŭ pli mirigite. Per voĉtono, montranta nenian dubon pri la sincereco de lia gasto, li demandis ĝentile:

— Kvankam sinjoro Broadbent estas via plej danĝera malamiko, vi tamen deziras ŝirmi lin kontraŭ plenmeritita puno?

Vilfrido iom embarasiĝis, sed, malkaŝe redonante la demandantan, al li direktitan rigardon, li respondis:

— Mi staras sola en la mondo, sen ia konata parenco, kaj facile povos komenci novan vivon aliloke aŭ ĉi tie post kelkjara foresto. Aliflanke, publika kondamno de sinjoro Broadbent alportus al tre honorinda, multmembra familio teruran malhonoron, kaj . . . iuj el tiu familio estas al mi tre karaj.

Iuj?

— Nu, almenaŭ unu . . .

— Mi komprenas.

— . . . krom tio, mi ĉiam intencis pasigi kelkajn jarojn en fremdaj landoj por pligrandigi mian scion pri arĥitekturo kaj aliaj artoj kaj nun, post tiuj ĉi malfeliĉaj okazintaĵoj kaj pro aliaj kaŭzoj mi sentas fortan deziron serĉi eksterlande, en novaj ĉirkaŭaĵoj novan vivon, novan inspiron kaj, se eble, novan perspektivon.

Vilfrido eksilentis. Esprimo de malĝojo aperis sur lia vizaĝo, kaj liaj esprimplenaj okuloj reve rigardis en la spacon, kvazaŭ li jam estus, en la pensoj, malproksime de tiu ĉambro en Aldgate.

Pastro Parkinson enpense rigardis la delikatan profilon de la junulo:

— Mia kara amiko, — de kiam ni renkontiĝis ĉe miaj gepatroj antaŭ kelkaj semajnoj, mi ofte pensis pri vi. La konversacioj de tiu vespero kaj precipe la mallonga interparolo, kiun mi havis kun vi, konkludigis min, ke via animo estas maltrankvila pro intelektaj kaj spiritaj duboj, kaj ke vi sopiras pri io pli alta, ol filozofiaj difinaĵoj kaj senfinaj, senutilaj provadoj per pli-malpli fantaziaj teorioj. Ĉu tiu maltrankvileco estas unu el la de vi ĵus aluditaj “aliaj kaŭzoj”?

— Jes, — simple respondis Vilfrido, — vi prave konjektis. La diversaj influoj, laŭ kiuj, de mia infaneco, formiĝis miaj vivkonceptoj, estis tre kontraŭaj, konfuzaj. Denatura inklino esplori la veron kaj konscio pri iu sopiro en mia animo, kiu postuladis kontentiĝon, ambaŭ de l’ kapo kaj de l’ koro, aŭskultigis min al ĉiuj, kiuj pretendis ke ili ekkonis la veron aŭ trovis kontentecon. Kaj studado de filozofiaj verkoj ankoraŭ pli enprofundigis min en marĉon de duboj kaj malhelpaĵoj.

— Nenia mirindaĵo, amiko mia; neeble estas por homa cerbo eltrovi Dion. Imagu, ke venos inteligenta estaĵo el tute alia mondo, havanta nenian rilaton kun tiu ĉi universo. Tera loĝanto gastigas la alimondulon kaj montras al li la mirindaĵojn de tiu ĉi planedo. Li sciigas al li, ke senfine bona, ĉiopova, ĉioscianta Dio kreis tiun ĉi universon kaj per sia volo saĝe regas ĝin. Ĉu vi ne atendus, ke unu el la unuaj demandoj, kiujn tiu fremdulo farus al sia gastiganto pri tiu ĉi Dio estus: — Ĉu via Kreinto kaj Reganto malkaŝis sin al vi homoj?

— Vilfrido enpense jese balancis la kapon.

Sinjoro Parkinson daŭrigis: — Tre kompreneble. Kaj ĉu vi ne pensas, ke tiu fremduniversa intelektulo tre mirus, sciiĝante, ke kompare malmultaj homoj ĉi tie plene, konfide akceptas tiun mem-malkaŝigon?

Certe li mirus, — respondis Vilfrido.

La pastro leviĝis kaj elprenis el libroŝranko libron binditan per nigra ledo, — Vi foriros eksterlanden por serĉi novan vivon. Ĉu mi povas peti, — li demandis ĝentile kaj bonkore, — ke vi bonvole akceptu kaj kunprenu tiun malgrandformatan Biblion?

— Dankon, sinjoro pastro, — diris Vilfrido, — tio estas vera bonkoraĵo, kiun mi alte ŝatas.

— Atente legu la libron kun simpla, sincera deziro ekkoni la veron, sen ia komentario. La Sankta Spirito mem, kiu inspiris la paĝojn, estu senpere via instruisto.

— Koran dankon; mi nepre faros tion.

— Mia fratino ĵus revenis; mi aŭdis la dompordon malfermiĝi. Ĉu vi, do, ne deziras, ke ni, dum via foresto, penu por eltrovi la kulpulon?

— Mi estos al vi tre danka, se vi sukcesus evidentigi mian senkulpecon ĉe viaj gepatroj kaj la amikaro, kiun mi renkontadis en ilia domo, ne kaŭzante tamen sensacion.

— Ni certe faros nian eblon, sinjoro Gallimore, tre volonte. Kiam vi intencas foriri?

— Per la proksima ŝipo, kiu veturos al Hamburgo.

— Tiel baldaŭ? Tio estos postmorgaŭ. Bona ŝipo forveturos Hamburgon je la deka, ĵaŭdon, el la doko Sta. Katarina.

En tiu momento malfermiĝis la pordo, kaj Doroteo Parkinson eniris. Ŝi estis vestita per simpla vesto el malhele bruna, lana ŝtofo kaj surhavis malgrandan ĉapelon kun du longaj rubandoj, el nigre blua silko, pendantaj sur ŝiaj ŝultroj. Malgraŭ la simpleco de sia vestaĵo ŝi montris bonan guston kaj naturan elegantecon. Ekvidante Vilfridon Doroteo facile ruĝiĝis, kaj sur ŝia esprimplena vizaĝo vidiĝis surprizo kaj ĝojo, kiuj tamen tuj cedis al serioza, maltrankvila mieno.

— Ho, sinjoro Gallimore, — ŝi diris kore, — mi ne atendis, ke vi venos tiel frue. Kiel vi fartas? Mi tre malĝojas aŭdi pri la sortobatoj, kiuj vin trafis.

Vilfrido prenis la etenditan al li manon kaj respondis ĝentile, evitante, tamen, rigardi rekte al ŝi en la okulojn:

— Mi kore dankas vin, fraŭlino Parkinson, pro via praktika, oportuna kunsento. Mi certigas vin, ke via malkaŝa kredo je mia senkulpeco efikis kiel balzamo sur vundita koro.

Pastro Parkinson staris ĉe la skribtablo atente kaj zorge rigardante la vizaĝojn de la du interparolantoj. Li jam divenis iliajn sekretojn. La ekbrileto en la okuloj de la knabino, la facila ruĝiĝo de ŝiaj vangoj kaj la vana peno kaŝi tremeton en la voĉo certigis lian suspekton, ke ŝian koron plenigas profunda amo al tiu noblaspekta viro. Aliflanke, eksciinte, ke Vilfrido amas fratinon de sinjoro Broadbent, li facile komprenis lian iom embarasan situacion. La rigardo, kiun la altkreska, maldiketa viro en pastra vesto kaŝe direktis al sia fratino estis plena de malĝojo kaj kompato, sed li penis paroli per gajeta tono, kvazaŭ li komunikus agrablan novaĵon:

— Sinjoro Gallimore venis por diri adiaŭ, Doroteo, — li diris, — nia amiko iros eksterlanden postmorgaŭ kaj forestos kelkajn jarojn.

Dum momento la koro de Doroteo preskaŭ ĉesis bati, kaj ŝiaj vangoj paliĝis. Kun granda surprizo ŝi demandis:

— Eksterlanden, sinjoro Gallimore? Ĉu vi do ne deziras . . . tiri la kulpulon al la juĝo?

Antaŭ ol Vilfrido povis respondi, sinjoro Parkinson ekparolis:

— Ne tuj, Doroteo. Mi tute aprobas, pro pli ol unu kaŭzo, la planon de sinjoro Gallimore pasigi kelkajn jarojn en fremdaj landoj. Intertempe ni, kaj, sendube, aliaj el liaj amikoj, povos pli bone labori sekrete pro lia afero. Sed nun, fratino, prizorgu la vespermanĝon. Ĉetable ni priparolos farotaĵojn.

Fraŭlino Parkinson demande ekrigardis unue la fraton kaj poste Vilfridon. Tiu lasta estis tre kontenta pri la parolo de la pastro, kiu donis al li okazon por plue pripensi lian respondon. Li do nur diris:

— Bone, fraŭlino Parkinson, ni interkonsiliĝos dum la vespermanĝo; ĉu ne?

Vilfrido sentis sin multe pli serena, kiam, post la ĉetabla interkonsiliĝo, li povis adiaŭi siajn bonkorajn geamikojn. Li sciis, ke pastro Parkinson tute komprenas kaj aprobas liajn motivojn kaj li estis al li tre danka pro lia lerta kaj takta kondukado de la iom ĝena konversacio. — Ĉu la knabino suspektas la ĉefan motivon, kiu instigis lin tiel agi? — li demandis sin. Se ŝi vere amas lin, estus ja pli bone, ke ŝi suspektu la veron. — Efektive dum la transtabla interparolo venis al Doroteo la penso, ke, eble, pro amo al fratino de Sinjoro Broadbent Vilfrido ne volis elmeti ties familion al malhonoro; sed, kiam li adiaŭis ŝin ĉe la pordo kaj varme, tamen kun sentebla embaraso, dankis pro ŝia preteco helpi al li, ŝi plene konsciis, ke la espero gajni la koron de tiu viro estas vana, ke lia amo jam apartenas al alia.

• • • • • •

Du tagojn poste, vespere, Vilfrido staris sur la ferdeko de ŝipo iranta al Hamburgo. Sento de malĝojo kaj soleco regis lian koron: Li postlasis ĉion ŝatindan, kion la mondo por li entenis: Floran kaj fraŭlinon Lambert. Ĉu iam li revidos ilin? Li konsciis, ke, tiel forirante, li kaŭzas al ili akran doloron; tamen li ne dubis unu momenton, ke li agis saĝe kaj prave.

La ŝipo, malrapide forpelita de facila vespera vento, glitis maldiligente el la larĝa riverbuŝo de la Tamiso en la plenmaron. Baldaŭ la patrujo malaperos el la vido.

— Kiel stranga estis mia ĝisnuna sorto, — li pensis, — Ĉu la estonteco estos same enigmoplena? Longe li rigardis reve la ĉiam pli malpreciziĝantajn vidaĵkonturojn ĝis la lastaj pintoj malaperis, dronante en ĉehorizonta, nebula tavolo. Poste li turnis sin kaj iris al la antaŭparto de la ŝipo. Antaŭ li brilis la konstelacio Oriono kaj ĝuste super la busprito staris la bela, gaje trembriletanta Siriuso, ŝajne farante al li signon, ke li sekvu ĝin al la lando de sia naskiĝo. Sento de nova espero ekplenigis lian koron:

— Nova vivo! — li diris al si mem duonvoĉe, — Nova vivo!