Mirinda amo/Ĉapitro 11
ĈAPITRO XI
Dum la matenmanĝo, la sekvintan tagon, Vilfrido ree pripensis, kion li faros. Ĉiuokaze, li devos konsiliĝi kun sinjoro Eldridge; certe lia onklo riproĉus lin, se li ne farus tion. Tamen li sentis malinklinon al proceso pro konvinko, ke iu trompis la princidon kaj pro timo fariĝi malkaŝa malamiko de la frato de Flora. Sed, kiu trompis la princidon? Kiu ŝtelis aŭ ŝteligis la dokumentojn? Nur du personoj ja, laŭ la diro de la hindo, sciis ion pri ili; li kaj Leo Broadbent! Aŭ li, aŭ la frato de Flora! La penso estis tro terura!
Dum tiuj pensoj okupis lian kapon, envenis en la ĉambron la servistino, alportante leteron. Ĝi venis el Long-Seaton, kaj la adreso estis skribita de sinjorino Jenkins. — Stranga afero! Leginte la unuajn kelkdekajn vortojn, Vilfrido ekĝemis, metis la kapon sur la brakojn kaj ekploris. La letero enhavis la novaĵon, ke lia onklo post nur dutaga malsano subite mortis.
Ankoraŭ kruela sortobato! Lia kara, bonkora onklo Silaso ne plu kun li! Li forlasis lin en la momento, kiam li pleje bezonis liajn kunsenton kaj helpon. Sentoj de soleco kaj senespero ekplenigis lian koron; sento kvazaŭ tiu ĉi profunda malgajeco neniam forpasus, kvazaŭ li ne dezirus, ke ĝi forpasu.
Tri tagojn poste Vilfrido staris ĉe la nova, florkovrita tombo de l’ onklo. Malĝojaj, maldolĉaj pensoj regis lian koron. Tie li troviĝis antaŭ amaso da malfacilaj, maltrankviligaj demandoj kaj problemoj: Ĉu iam li revidos sian karan patrecan amikon, al kiu li tiom ŝuldis? Aŭ ĉu, laŭ ties ĉiama aserto, tio estas la fino de ĉio? Ĉu vere la animo, la personeco de la onklo tute ĉesis ekzisti? Ne, ne, tion li ne povas, ne volas kredi! La tombo ne povas esti la fino de ĉio, kaj nenio transe; — nenio. Ame li sopiris iam revidi la karan viron. Sed se la tombo ne estas la fino — kio, do, estos la sorto de la karega animo, kiu por li estis tiel nobla kaj bona, tiel sincera, kvankam, sendube, malprava rilate al spiritaj aferoj?
Larmoj malsuprenglitis sur liaj vangoj kaj iom malpezigis lian koron. Kiam li eliris el la preĝeja tombejo, malnovaj demandoj sin altrudis al liaj pensoj: Ĉu li honoros la deziron de l’ onklo kaj sin detenos de ĉiu penado eltrovi la historion de sia patrino? Ĉu ŝi ankoraŭ vivas? En tiu momento, pli ol iam antaŭe, li deziregis koni ŝin, kio ajn estu la mistero pri lia deveno aŭ la malfeliĉaj rilatoj inter liaj gepatroj.
Lia proksima penso estis iri viziti sian amikinon, fraŭlinon Lambert, kies amon li nun duoble ŝatis. Survoje li ne povis ne rimarki, ke multaj preterpasantoj ne salutis lin kun la kutima koreco. Neniu haltis por diri al li kelkajn kondolencajn vortojn. Du virinoj eĉ rigardis lin kun — tiel ŝajnis al li — malkaŝa malestimo.
La delikata vizaĝo de la suferantino estis iom pli pala, ol ordinare; ŝiaj lipoj, vane penante rideti, tremetis kaj el ŝiaj grizebluaj okuloj briletis riĉeco da patrina amo.
— Vilfrido, mia kara knabo, — ŝi ekparolis, — mia koro kunsentas kun vi. — Longe ŝi tenis lin ĉirkaŭbrakita, por kaŝi sian emocion kaj por trankviligi sian forte batantan bruston.
— Kara fraŭlino Lambert, — respondis Vilfrido, — mi konas vian ameman koron, kaj via kunsento tre konsolas min.
— Kia terura bato estis por vi tiu subita novaĵo, kara knabo.
— Ĝi estis kruela sortobato . . .
— Ne kruela, karulo, — diris milde la dolĉvizaĝa virino, — Dio neniam estas kruela; kelkfoje li vundas la koron, se necese, por beni ĝin.
— Mi ne volis diri, ke Dio estas kruela; nur ke la sortobato estas akra, — rediris Vilfrido, humile, karesante la blankan, sur la litkovrilo kuŝantan manon de la amikino. Poste li rakontis al ŝi pri la detenema konduto de kelkaj el la vilaĝanoj, kiujn li renkontis survoje. Rigardante en la okulojn de Vilfrido kun profunda kompato kaj ama konfido, la virino respondis:
— Mi ne miras. La kalumnio jam disvastiĝis ĉi tie, kaj famsemantoj faris la ceteraĵon, karulo.
— Vere, — demandis la junulo, unue paliĝante kaj poste ruĝiĝante pro kolero, — ĉu tiu malica mensogo jam trovis sian vojon ĉi tien? En tio mi klare vidas la malnoblan, malamikan agon de l’ elpensinto de la kalumnio kaj de l’ farinto mem de la krimo. — Poste, kun emocio rigardante en la vizaĝon de la virino, li demandis: — Vi do ne kredas je mia kulpo, karulino?
— Vilfrido! — trankvile respondis la patrino per voĉtono, kiu, samtempe, montris malĝojon, amon kaj riproĉon, — mi konas vin tro bone.
— Kaj Flora?
— Ni ne bezonas maltrankviliĝi pri tio unu momenton. En ŝiaj okuloj vi estas enkorpiĝo de ĉio bona kaj nobla. Leo jam antaŭe venenis la pensojn de la gepatroj de Flora kontraŭ vi, kaj avertis ilin pri via aroganteco levi viajn malnoble naskitajn okulojn al ilia filino. Nuntempe Flora nur tre malofte povas veni. Des pli mi ŝatas la maloftajn vizitojn de la dolĉa knabino. Ŝi estas por mi vera trezoro. Tuj post la sciigo pri la morto de via onklo ili forsendis ŝin al Fairmead por viziti onklinon, sed mi ne dubas, ke la celo estis malhelpi renkontiĝon inter vi.
— Ĉu ŝi scias pri la kulpigo?
— Sendube. Ŝi skribis al mi mallongan leteron antaŭ sia foriro, sed ne aludis pri tiu ĉi afero, verŝajne por ne ĉagreni min. Ĉu vi penos vidi ŝin?
— Jes, mi devas vidi ŝin. Mi volas diri al ŝi, ke ŝi devas rigardi sin libera tiel longe, kiel tiu ĉi suspekto pri malnoblega krimo kuŝas sur mi.
— Mia kara knabo, — diris la patrino per voĉo tremetanta pro emocio, — Dio gvidu vin ambaŭ. Mi ne dubas, ke, je l’ fino, ĉio klariĝos.
Laŭ peto de fraŭlino Lambert Vilfrido rakontis al ŝi la iradon de la tuta afero, tia, kia li ĝin konis. Longe ili estis kune; priparolante la malĝojajn okazintaĵojn de la lastaj tagoj. Iliaj koroj ankoraŭ pli firme kuntiriĝis per ama simpatio kaj plena konfido. Ambaŭ eĉ konsciis pri sento de feliĉo pro amo profundigita, per ĉi tiuj sortobatoj. La patrino konsilis al Vilfrido, ke li ne metu la aferon en la manojn de Sinjoro Eldridge, sed ke li skribu leteron al la princido, certigante lin pri lia senkulpeco kaj petante de li permeson viziti lin. Tion Vilfrido promesis fari.
Antaŭ la foriro Vilfrido ree penis konsentigi sian amikinon transloĝiĝi en pli komfortan kaj agrablan loĝejon, sed ŝi ne volis konsenti.
— Ne, mia kara Vilfrido, — ŝi diris ame, — ne penu ŝanĝi mian decidon. Kredu al mi, mi tre ŝatas la bonkorecon, kiu instigas vin, kaj mi varme dankas vin; sed, vi vidas, karulo, mi jam pasigis en tiu ĉi bela ĉambro dek ok feliĉajn jarojn. Mi havas nenian deziron forlasi tiujn ĉi kvar murojn, kiuj por mi enfermas teran ĉielon, se nur . . .
— Se nur . . . nu, se nur . . .?
— . . . Se nur, — daŭrigis la pala virino per iom tremetanta voĉo, — vi kelkfoje vizitos min.
Vilfrido ekprenis la blankan manon de la amata virino, premis ĝin al siaj lipoj kaj fervore respondis:
— Kara fraŭlino Lambert, kiajn trezorojn la mondo nun por mi entenas, krom vi kaj Flora?
Du larmoj, naskitaj de feliĉo, elverŝiĝis el ŝiaj okuloj kaj malrapide malsuprenglitis sur la palaj vangoj: Dankon, karulo — ŝi flustris. Sed tuj la sopiro ĉirkaŭbraki la karegan knabon kaj diri al li, ke ŝi estas lia patrino, ree fariĝis preskaŭ nevenkebla. Sinjoro Hutton nun estas mortinta. La danĝero, do, ke Vilfrido eltrovos ŝian historion ne estus tiel granda; li ne faros elserĉadon, se ŝi petus lin, ke li lasu la pasintaĵojn enterigitaj. Eble la junulo, en la nuna tempo kaj la danĝera stato de sia animo, bezonas pli ol iam gvidantan manon de patrino. Ĉio ĉi tio rapide trapasis ŝiajn pensojn, sed same rapide la turmentita koro ekregis sin: — Ne, mi ne devas cedi al tiu sopiro, mi ne devas riski la sekvojn. Nun mi posedas, kiel lia amikino, lian sinceran amon kaj respekton; kiel patrino kun dubinda pasinteco, eble mi perdus ilin.
La ordigo de la aferoj de la mortinta onklo okupis, kun la helpo de juristo el Romford, nur kelkajn tagojn. Vilfrido heredis la tutan propraĵon de la lernejestro, krom testamenta donaco de £25 al sinjorino Jenkins. Tiu heredaĵo, kiu plejparte konsistis el akcioj de stanminejoj en la duklando Cornwall, liveros al li, laŭ kalkuloj de la romforda juristo, ĉirkaŭ £80 jare. Sinjorino Jenkins decidis tuj reiri en sian naskiĝurbon en la graflando Devon por fini siajn tagojn inter la parencoj. Ŝi estis tre kontenta forlasi Long-Seaton, kie neniam ŝi sentis sin feliĉa. Tamen la disiĝo por ĉiam de Vilfrido estis por ŝi tre dolora, ĉar la kutime malgaja, plendema virino sincere amis lin.
Vizitinte, la lastan fojon, fraŭlinon Lambert, Vilfrido vojaĝis per luveturilo el Romford al Fairmead en la espero iel okazigi intervidiĝon kun Flora. Li alvenis en la kvietan vilaĝon ĉirkaŭ la vespero kaj luis ĉambron en la sola malgranda hotelo. Per lertaj demandoj li baldaŭ eksciis de komunikema gastejomastro, ke sinjorino Oldfield, la posedantino de “la malnova domego” havas junan gastinon, nevinon kaj ĉarman knabinon. La viro elokvente priskribis la pentrindan, kovritan de hedero konstruaĵon kaj tre antikvan turon, restaĵon de antaŭa kastelo, al kiu la nuna domo estis alkonstruita. Vilfrido montris grandan intereson pri tiuj ĉi pentrindaĵoj kaj esprimis deziron, se tio estas permesata, skizi ilin la sekvintan matenon. La hotelmastro certigis Vilfridon, ke sinjorino Oldfield estos fiera permesi al artisto el Londono skizi ŝian domon. Li mem morgaŭ matene parolos al ŝi.
Tiel okazis, ke la sekvintan matenon Vilfrido sidis sur benko, en granda, ŝtonpavimita korto, skizante vere pentrindan konstruaĵon, kiu tre interesis lin pro la malsamaj arĥitekturaj stiloj, uzitaj sen ia perceptebla plano. Neniu ĝenis lin. — Bedaŭrinde, — li pensis, — li elektis tro neuzitan parton de la korto. Kelkaj domanoj, servistino, ĝardenisto kaj aliaj trairadis la kontraŭan parton kaj scivoleme rigardetis lin, sed pro ĝentileco ne alproksimiĝis. Jam longan tempon li sidis tie, maltrankviliĝante, kiam aperis sur la sojlo de la ĉefpordo maljuna sinjorino, vestita per nigra, silka vesto, apogante sin sur la brako de junulino. La koro de Vilfrido forte ekbatis: tio estis Flora kaj ŝia onklino. Ili malrapide trapasis la korton, sin direktante al pordeto, kiu kondukis en ĝardenon. La juna viro tuj sin levis kaj, deprenante la ĉapelon, ĝentile klinsalutis. La nigre vestita, maljuna sinjorino afable redonis la saluton per kapsigno kaj daŭrigis la vojon. Flora tuj rekonis lin kaj ekruĝiĝis. Lasante la onklinon trairi la unua la mallarĝan pordeton, la knabino rigardis returne kaj faris al Vilfrido salutan signon. Tiun momenton uzis la junulo por montri al ŝi antaŭe pretigitan letereton, kiun li kaŝis sub la benko, sur kiu li estis sidinta. Jesa kapsigno de Flora sciigis al li, ke ŝi tute komprenas. Per tiu ĉi letereto Vilfrido sciigis al sia amatino, ke li skizos, laŭ ricevita permeso, la malantaŭan parton de la domo post la tagmanĝo, kiam, konjekteble, ŝia onklino dormetos.
Je la dua posttagmeze Vilfrido eniris la parkosimilan ĝardenon de la malnova domego tra pordeto, kiu donis privilegian eniron en ĝin el la ĝardeno de la hotelmastro. Tie en folioriĉa laŭbo jam atendis lin Flora, gracia, knabina figuro, vestita per simple farita, sed ĉarma vesto el silkeca kaj bele surbrodita ŝtofo. Malmultaj kritikemuloj pri virina beleco opinius ŝin bela, malgraŭ la ĉarmo de deksepjara, plensana juneco. Sed en tiu momento la ekruĝiĝintaj vangoj kaj la rimarkinde esprimplenaj okuloj, el kiuj brilis samtempe amo, ĝojo kaj kompato, aspektigis ŝin belega en la okuloj de la ardanta amanto. Malgraŭ tio, tamen, la vizaĝo de Vilfrido estis malgaja. Li malfermis la brakojn, premis la cedeman knabinon al la brusto kaj kisis ŝian suprenturnitan vizaĝon.
— Ho, Vilfrido, — ŝi ekparolis flustre, tuj kiam ŝi liberiĝis el lia ĉirkaŭpreno, — mi tiom malĝojas pro via malfeliĉo! — ŝiaj lipoj ektremetis, kaj ŝiaj okuloj pleniĝis de larmoj.
— Dankon, virineto, — respondis malgaje la juna viro, ekprenante la manon de la knabino. — Mia koro estas plena de malĝojo pro pli ol unu kaŭzo, Flora.
— Mi scias. Mi ne nur priploras kun vi la perdon de l’ onklo, sed ankaŭ mi . . . ho! rompiĝas al mi la koro pro tiu terure maljusta kulpigo . . .
— Vi do ne kredas, ke mi povas esti ŝtelisto, karulineto?
— Vilfrido! — la voĉo de Flora estis plena de riproĉo kaj kareso. — Kiel vi povis pensi, ke mi eĉ unu momenton kredas vin kapabla je tia hontindaĵo?
— Vilfrido ridetis malgaje:
— Ne, virineto, — li diris, — mi ne pensis, ke vi kredas min kulpa, sed mi tre deziris aŭdi vin diri tion. Tio estas terura afero, Flora, kiu forte maltrankviligas min.
— Sed, certe, vi baldaŭ sukcesos forigi de vi tiun ĉi malbelan suspekton; ĉu ne?
— Mi esperas, ke jes; sed ekzistas cirkonstancoj, kiuj igas tion tre malfacila.
— Kiaj cirkonstancoj, Vilfrido?
— Se restos al mi sufiĉe da tempo, mi klarigos ilin al vi, se ne, kara fraŭlino Lambert rakontos al vi la aferon laŭ nia nuna scio. Ni tre longe kaj detale priparolis ĝin dum la lastaj tagoj.
— Bedaŭrinde mi povas resti nur malmultajn minutojn. Mi jam atendis vin ĉi tie en la daŭro de tri kvaronoj da horo. Ni tagmanĝas tre frue, kaj la onklino iom dormetas poste, kiel vi saĝe konjektis. Ŝi petis min, ke mi legu al ŝi post ŝia dormeto.
Momenta feliĉa rideto, kiun la naiva parolmaniero de la knabino kaŭzis sur la vizaĝo de Vilfrido, malaperis.
— Nu, — kara knabino, — li diris, malĝoje rigardante en ŝian vizaĝon, kiu tuj simpatie alprenis la saman malĝojan kaj seriozan aspekton, — mi diru do tion, kion mi venis por diri. Flora, tiel longe, kiel restas sur mia nomo tiu ĉi makulo, vi devas rigardi vin libera de via promeso . . .
La delikata vizaĝo de la knabino paliĝis; ŝiaj lipoj ektremetis, kaj el ŝiaj ree malsekiĝantaj okuloj venis rigardo de teruro kaj petego:
— Vilfrido, — ŝi diris, — ne diru tion! Mi ja ne volas esti libera de mia promeso por ĉiam aparteni al vi.
— Spite mia pasia amo al vi, Flora, mi diras, ke devas esti tiel. Vi eble ne tute komprenas; vi ja estas preskaŭ ankoraŭ infano. Malnoblege estus miaflanke ne liberigi vin, en tiuj ĉi cirkonstancoj. Kredu al mi, ke tio devas esti.
— Sed, Vilfrido, se mi ne volas esti libera? Mi neniam rigardos min libera. Neniam!
— Mi nur plenumas mian devon, Flora, kiel ajn dolora ĝi estas. Kion diras viaj gepatroj pri tiu ĉi afero?
— Ili tre indignis kaj diris, ke vi makulis la honoron de la vilaĝo, kaj ili esperas, ke vi nun ne plu malhonoros ĝin per viaj vizitoj. Leo furioziĝas, ĉar, sekve de tiu ŝtelo, li malgajnis la proceson de l’ hinda princo.
— Hm . . . estu singardema pri via frato, Flora; li malamas min. Kiel okazis, ke la tuta vilaĝo jam scias pri tiu ĉi afero kaj malkaŝe montris al mi malestimon? Ĉu Leo skribis ankaŭ al aliaj pri tio? Iu tre zorge disvastigis la novaĵon de unu fino de Long-Seaton al alia.
— Mi ne scias, Vilfrido, — malgaje respondis Flora. — Dio permesu, ke vi baldaŭ eltrovu la krimulon kaj pruvu vian senkulpecon.
— Li permesu tion, karulino, — fervore rediris Vilfrido.
En tiu momento eksonis virina voĉo, vokante: — Fraŭlino Broadbent, fraŭlino Broadbent, kie vi estas?
— Ho, ve! mi jam devas foriri, Vilfrido.
— Nu, adiaŭ, karulino, adiaŭ!
— Mi restos fidela, Vilfrido!
Ankoraŭ unu longa ĉirkaŭpremo, ankoraŭ unu kiso kaj la lasta rigardo profunden en la okulojn unu de la alia — kaj Flora kuris for.
Vilfrido staris en la laŭbo enpense kelkajn minutojn plu. Ĉu tiu ĉi adiaŭo estas porĉiama? Lia tuta animo alkroĉiĝis al la espero, ke ne. Tamen li firme decidis ne renovigi interkomunikiĝon kun la knabino, antaŭ ol lia nomo estos purigita je tiu makulo. Sed ne malpli firma estis lia decido sin montri inda . . . , eĉ en la fieraj okuloj de la Broadbent’a familio. Poste li rapide foriris, revenis en la hotelon kaj ordonis, ke oni pretigu veturilon. La saman vesperon li atingis la urbon Oksfordo kaj, la sekvintan vesperon je malfrua horo, sian loĝejon en Londono.
• • • • • •
Tri tagojn antaŭ la reveno de Vilfrido en Londonon, Roŝan, la hinda servisto, anoncis al sia mastro viziton de fraŭlino Parkinson. La princido staris en sia skribejo, ĉirkaŭita de aro da kestoj kaj kofroj, en kiujn li estis pakanta diversajn objektojn, jam pretigitajn por la enpakado. Kontenta rideto anstataŭis la malgajan mienon de lia bruna, alloga vizaĝo, kiam li salutis la venintinon, sidantan en la antaŭĉambro.
— Fraŭlino Parkinson! — li gaje ekkriis, — tio estas tre altŝatinda honoro! Via adiaŭo ĝuste antaŭ mia enŝipiĝo certe rapidigos kaj feliĉigos mian vojaĝon.
Doroteo Parkinson ĝentile kaj bonhumore respondis: — Mi estos tre kontenta, via moŝto, se mia vizito havos tian feliĉan sekvon, sed mi venis por priparoli kun vi la teruran kulpigon kontraŭ sinjoro Gallimore. Ĉar mi estas neskueble konvinkita pri lia senkulpeco, mi sentas, ke estas mia devo almenaŭ peni por malkovri tiun misteron.
Ŝi sidis sur rektdorsa seĝo, iom altkreska, beltalia kaj eleganta figuro, memkonscia kaj decidema. El ŝia alta, plumornamita ĉapelo, kiu havis la formon de fasko da silkaj tubetoj kaj kies rando kaŝis ŝian frunton, vidiĝis bela, inteligenta vizaĝo kaj paro da penetremaj okuloj. Kvar longaj, beletaj harbukloj pendis sur ŝiaj vangoj kaj kovris la orelojn.
Sri Kunwar Kriŝna mire kaj enpense rigardis, dum momento, la gracian kaj elegante vestitan junan sinjorinon kaj respondis per voĉo, en kiu malĝojo kaj espero penis superi:
— Mia honorata sinjorino, nenio, kredu al mi, donus al mi pli grandan ĝojon, ol eltrovi, ke mi eraris pri tiu malfeliĉa afero, sed se vi scius ĉiujn detalojn, vi ne estus tiel certa.
— Mi posedas ĉiujn sciatajn detalojn de sinjoro Broadbent mem.
— Kaj ĉu vi bonvole permesos al mi pensi, ke, eble, vi estas iom tro antaŭjuĝema? Virinoj tre ofte estas antaŭjuĝemaj.
— Eble; sed pardonu, via moŝto, — rediris la sinjorino, ridetante, — ne pli antaŭjuĝema, ol vi mem.
La trankvila memkonfido de la juna virino mirigis la hindon:
— Sur kio, do, vi bazas vian opinion, fraŭlino Parkinson? — li demandis.
Doroteo Parkinson ekruĝiĝis kaj penis kaŝi la vizaĝon sub la rando de la ĉapelo. Post momento ŝi respondis:
— Sur kono de la karaktero de ambaŭ viroj, intuicia kono, se vi volas.
Sri Kunwar Kriŝna ridetis maldolĉe, dirante:
— Jes, honorata fraŭlino, mi kredas pli firme, ol oni kredas ordinare, je intuicia ekkono, sed mi trompiĝis pli ol unu fojon. Bedaŭrinde nur unu el du personoj — laŭ la plej granda verŝajneco — povas esti la krimulo.
— Mi scias, princido, mi scias: vi elektis unu alternativon kaj mi la alian.
— Mi nur faris elekton post longa, zorga pripensado, kiam mi tute ne povis eviti la konkludon, kiun mi formis. Kredu al mi, kara sinjorino, tiu konkludo kaŭzis al mi grandan, tre grandan ĉagrenon.
— Ĉu vi bonvolos, via moŝto, sciigi al mi per malmultaj vortoj la ĉefajn faktojn, kiuj devigis vin formi la diritan konkludon?
— Plezure, fraŭlino Parkinson. Unue, mi volas sciigi vin, ke, pro gravaj kaŭzoj, kiujn ni ne bezonas nun priparoli, estis mia granda deziro, ke sinjoro Gallimore konsentu akompani min al Hindujo. Li plene esperigis min, ke li konsentos, sed, subite, kontraŭatende, li rifuzis. Antaŭnelonge, preterpasante la oficejon de la advokatoj de la malamika kompanio, mi ekvidis la junulon starantan ĉe la fenestro kaj parolantan kun unu el la firmanoj, sinjoro Eldridge.
— Ho, — interrompis lin la juna virino, — sinjoro Eldridge, aŭ pli ĝuste ties mortinta patro, estis intima amiko de l’ patro de sinjoro Gallimore, kaj la firmo nun administras lian heredaĵon.
— Ho, — diris surprizite la princido, — mi ne sciis tion!
— Ĉu sinjoro Broadbent sciis, ke vi vidis sinjoron Gallimore en tiu oficejo?
— Jes.
— Volu daŭrigi, via moŝto.
— Du-tri tagojn antaŭ nia kuna vojaĝo al Norfolk Vilfrido petis min, ke mi skribu en lian albumon ian monografon aŭ versaĵon en mia gepatra lingvo aŭ, prefere, hindustane. Tion, kompreneble, mi volonte faris.
— Nu, tio ne estas strangaĵo. Efektive mi jam intencis peti de vi la saman favoron.
— Poste dum nia foresto, alvenis la dungita fripono kun la falsita letero, montrante lertan imitaĵon de mia skribmaniero. De tiu tempo Vilfrido ne plu vizitis min. Mi petis lin letere, ke li venu. Li ne venis, eĉ ne por senkulpigi sin. Li ne ĉeestis la juĝan aŭskultadon, pri kiu, li diradis, li treege interesiĝas. Li eĉ ne venis por sciiĝi pri la finrezultato de la proceso. Poste mi ricevis la duan leteron de la falsisto, per kiu li perfidis la instiginton de la krimo. Tiu ĉi letero, kiu estis ankaŭ hindustane skribita de la sama mano, havas ĉiun verŝajnecon esti malfalsa. La skribinto diris, ke, eltrovinte la loĝejon de la sinjoro, kiu petis lian kunlaboradon, li pli ol unu fojon penis vidi lin tie. Mi farigis informpetojn ĉe la dommastrino de la junulo kaj sciiĝis, ke la diro de la skribinto estas vera.
Fraŭlino Parkinson denove interrompis la princidon, dirante seke:
— Viro, kiu elpensis la unuan falsaĵon, estas kapabla elpensi la duan leteron. Ambaŭ leteroj povas esti partoj de la sama plano. Plue, supozeble, tiu hindo ĉiam venis al la loĝejo de sinjoro Gallimore dum ties foresto.
— Tio estas verŝajna. Sed nun venas la juĝa aŭskultado. Mi dezirus, ke vi estus ĉeestinta, fraŭlino Parkinson. Sinjoro Broadbent kondukis la aferon tre lerte, majstre! Li informis la juĝistaron pri la ŝtelitaj dokumentoj kaj, ekrigardante en la direkto de la kontraŭpartiaj advokatoj, li aludetis pri la fakto, ke la malapero povas utili nur tre malmultajn personojn. Sinjoro Best tuj salte leviĝis kaj, elokvente protestinte kontraŭ “tiu ĉi senhonta aludo,” petis protekton de la juĝistaro. Sinjoro Broadbent estis devigata repreni la ofendan diron, sed iom pli poste li simile, eĉ pli forte, atakis la du ĉeestantajn direktorojn de la kompanio. Por pruvi, ke ili estas kapablaj agi malhoneste, li devigis ilin konfesi, ke antaŭ kvin jaroj, en tiu sama juĝejo, ili estis kondamnitaj al pago de kompenso pro malrajta alproprigo de dokumentoj, kiuj atestis la senkulpecon de antaŭa kompaniano, al kiu ili volis malutili. Sinjoro Best ree varme protestis kontraŭ tiu konkludo. Sinjoro Broadbent iris paŝon antaŭen, malestime esprimante la opinion, ke tio estis, tiutempe, okazo por la prokuroro. Tiu ĉi diro furiozigis ambaŭ direktorojn. Sinjoro Kettle paliĝis pro kolerego kaj la alia, sinjoro Tritton, purpuriĝinte, protestis, ke la aludita okazo estis nepripensaĵo aŭ, laŭ la plej severa juĝo, maljustaĵo farita al neskrupula konkuranto, sed, ke per tiu senhonta aludo la parolinto celas kredigi la juĝistaron, ke ili estas kapablaj je krimo. Mi tre timis, ke okazos malbela sceno en la juĝejo, sed, feliĉe tio evitiĝis. Kvankam mi ne aprobis la procedon de sinjoro Broadbent, mi ne povis ne admiri lian sinregadon kaj kuraĝon.
Fraŭlino Parkinson vive ekparolis:
— Ho, jes, li estas tre lerta, elturniĝema advokato, mi ne dubas, via moŝto; sed via rakonto tute ne ŝanĝas mian opinion.
— Antaŭjuĝo, mia kara sinjorino, — diris la hindo; tamen ne estis en lia voĉtono la sama definitiveco, kiel antaŭe. Kaj Doroteo Parkinson rimarkis tion.
— Ĉiuokaze, — ŝi rediris dezireme kaj iom ruĝiĝante, — mi tre deziras preni sur min la elserĉadon de tiu ĉi mistera afero. Sinjoro Gallimore estis tre estimata amiko de nia familio, kiu, mi tre bedaŭras, maljuste insultis lin en nia domo, antaŭ ol oni faris iajn sendependajn esplorojn. Nu, vi mem diris, ke nenio donos al vi pli grandan ĝojon, ol trovi, ke sinjoro Gallimore estas senkulpa. Mi do petas vian kunlaboradon, via moŝto. Ĉu estas nepre devige, ke vi vojaĝu hejmen morgaŭ?
— Jes, kara fraŭlino Parkinson, mi nepre devas foriri morgaŭ pro gravaj familiaj kaŭzoj.
— Ĉu vi do bonvole postlasos la du hindustanajn leterojn?
— Sri Kunwar Kriŝna surprizite rigardis la seriozan vizaĝon de la juna sinjorino kaj, post momento, respondis:
— Ĉu vi volas fariĝi privata detektivino, fraŭlino Parkinson? Se vi pensas, ke ili utilos al vi, certe, kondiĉe, ke vi konservu ilin tre zorge. Mi jam enpakis ilin en unu el miaj kofroj, sed mi povos trovi ilin sen ĝeno.
— Mi tre dankas vin, via moŝto.
La princido eliris kaj post kelkaj minutoj revenis, dirante:
— Jen la sortoplenaj leteroj; sed kiel vi povos uzi ilin, mi ne povas imagi.
— Mi ankoraŭ ne faris definitivan planon rilate la leterojn, sed mi esperas elpensi ian. Ĉiuokaze sen la leteroj mi povas fari nenion. Ankoraŭ unu peto, via moŝto.
— Mi estas je via dispono.
— Donu al mi, mi petas, la nomon de la kompanio, kontraŭ kiu vi procesis, ĝian adreson kaj la nomon de ĝia banko; ankaŭ la nomojn de la du, en Londono loĝantaj direktoroj kaj, se eble, iliajn adresojn k.t.p.
— Jes, plezure, mia estimata sinjorino, plezure. La nomo de la kompanio estas: “La Pentuki’a koncesiita, komerca kaj industria Kompanio,” kaj iliaj bankieroj estas sinjoroj Coutts kaj K’io. Sed mi volas notskribi por vi ĉi tiujn detalojn. Ili troviĝas kune en mia notlibreto. Mi ankaŭ aldonos mian adreson en Hindujo. Cetere miaj bankieroj londonaj tuj havigos al mi leterojn donitajn al ili por transsendo. Dio benu viajn sindonemajn penadojn, kara fraŭlino. Tiom mi volas al vi konfesi, ke mi foriros en mian malproksiman hejmon kun tre malgaja kaj maltrankvila koro. Pli ol unu dolĉa espero pereis dum la lastaj tagoj, kaj, aldone, la penso pri eĉ malproksima ebleco esti kondutinta maljuste kontraŭ sinjoro Gallimore kaj esti maljuste malhonorinta lian nomon, plenigas min je teruro. Tre kore mi dankas vin pro via afabla vizito, fraŭlino Parkinson.
Doroteo Parkinson amike adiaŭis la princidon kaj rapidis hejmen, kontenta de la rezultato de sia vizito. Ŝi lasis la hindon en stato de granda maltrankvilo kaj necerteco pri tio, kion li devos fari. Tiel subita kaj forta, kiel estis antaŭe lia korinklino al Vilfrido, tiel rapide kreskis lia antipatio kontraŭ li, tuj kiam li konvinkiĝis pri lia kulpo. Kaj nun maltrankviligis lin la penso, ke, malgraŭ ĉio, eble, la rifuzo de Vilfrido iri kun li Hindujon, igis lin antaŭjuĝema kaj tro kredema. Longe kaj korpreme li primeditis la problemon kaj demandadis sin, ĉu la verŝajneco, ke li eraris, estas sufiĉe granda, por devigi lin ŝanĝi sian planon kaj resti pli longe en Londono. Sed fine li decidis, ke ne konsilinde estas prokrasti la vojaĝon.