Mirinda amo/Ĉapitro 10

El Vikifontaro
British Esperanto Association (p. 137-164)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  IX
XI  ►

ĈAPITRO X

Je la sama tempo kiam, tiun vesperon, Vilfrido eniris la salonon de la hinda princido, sinjoro Leo Broadbent eniris simile, sed eĉ pli lukse meblitan salonon en domego apartenanta al la sama bonhaveca kvartalo de okcidenta Londono. En tiu ĉambro troviĝis du mezaĝaj sinjoroj, sidantaj ĉe tablo, kovrita per aro da juristaj dokumentoj kaj aliaj paperoj. Ili estis okupitaj, ŝajne, per gravaj aferoj. Ambaŭ leviĝis tuj kiam lakeo malfermis la pordon kaj enkondukis la junan juriston; evidente ili atendis lin. Unu el la du sinjoroj, la mastro de la domo, dika memkonscia viro, iris renkonte al li kaj, etendante la manon, diris iom rigide:

— Bonan vesperon, sinjoro Broadbent. Permesu, ke mi prezentu vin al sinjoro Harold Kettle, estro de la direkcia komitato de la Pentuki’a kompanio. Sinjoro Kettle, tio estas sinjoro advokato Broadbent, kiu venis por submeti al ni gravan proponon.

Leo Broadbent, manpreminte la dommastron, sinjoron Sampson Tritton, antaŭeniris kaj klinsalutis sinjoron Kettle. Tiu lasta havis akratrajtan, senbarban kaj sunbrunigitan vizaĝon kaj viglajn, penetremajn okulojn. Liaj maldikaj, firmaj lipoj kaj forta mentono montris viron de neordinara decidemo.

— Volu sidiĝi, sinjoro Broadbent, — ĝentile diris sinjoro Sampson Tritton. — Mi jam konigis al sinjoro Kettle la esencajn punktojn de via propono, sed, mi pensas, ke konsilinde estos, ke vi ripetu antaŭ li la tutan aferon.

Per unu rigardo al la maldika, fortmuskola viro, staranta malantaŭ la tablo, Leo Broadbent penis eltrovi, kun kia persono li havos aferon, samtempe konsciante, ke tiu viro ankaŭ per siaj penetremaj, grizaj okuloj penas prikalkuli lin mem. La juna advokato tuj komprenis, ke li devos trakti kun sperta kaj sprita aferisto, kiu konas sian propran volon kaj kiu ne permesas al iu facile trompi lin. Ili sidiĝis, kaj sinjoro Broadbent komencis:

— Kiel vi scias, sinjoroj, la rezultato de l’ proceso de Maharajaho de Pentuki kontraŭ via kompanio dependas, grandaparte, de la interpreto pri iom neprecizaj dokumentoj aŭ, pliĝuste, de la senco kaj signifo, kiujn la juĝistaro aljuĝos rilate al iuj geografiaj detaloj en ili. Mi malkaŝe konstatas, ke, ĝis la komenco de tiu ĉi monato, la ŝancoj estis tute je via flanko, sed . . .

— Kompreneble — samtempe diris ambaŭ direktoroj.

Subpremante rideton Leo Broadbent daŭrigis: — . . . sed spite miaj aludoj pri ebla malfavora rezultato — nun sinjoro Kettle penis subpremi rideton — Sri Kunwar Kriŝna, kun kortuŝa konfido atendadis sukcesan evoluon de la afero. Mi aŭdas de alia flanko, ke li fidas al favora horoskopo, kiun li ellaboris pri la rezultato de la proceso. Li estas fervorega astrologo.

Sinjoro Sampson Tritton rideksplodis tiel, ke lia grasa ventro forte skuiĝis. Sinjoro Harold Kettle seke diris:

— Tre bone. Ju pli li fidas al okultaj influoj, des malpli li fidos al la helpo de siaj advokatoj.

Sinjoro Broadbent daŭrigis: — Sed la alveno de iu perdita dokumento tute ŝanĝas la aferon. Vi scias, ke mankis unu el la tri geografiaj kartoj, aldonitaj por klarigi la ne tro klaran tekston de via kontrakto.

— Tiu supozita karto ne estas speciale citita en la kontrakto, — interĵetis sinjoro Tritton.

— Ne speciale, — rediris sinjoro Broadbent, — sed alude. En tio konsistas ja la neprecizeco de la teksto. Sen la dirita geografia karto, la demando por la juĝistoj estas nur certigi, kio, plej verŝajne, estis la intenco de la kontraktintaj partioj.

— Certe, — seke interĵetis sinjoro Kettle, — la frazeologio tute favoras nin, kaj . . .

— Mi konsentas, — diris la advokato, — plene, “sen tiu karto,” sed la ekzistado de la karto tre kredeble, efektive absolute malĝustigas vian kalkulon. Nu, tiu karto efektive ekzistas. Tre verŝajne vi scias, ke ĉirkaŭ la fino de la jaro . . 14, t.e., la dua jaro de la gubernatoreco de Lord Hastings, kiam la dokumentoj estis duplikate senditaj al Kalkuto por sankcio kaj enregistriĝo, unu el tiuj kartoj ne resendiĝis.

Sinjoro Kettle ree interrompis la parolanton, dirante:

— Jes, mi aŭdis pri tiu aserto: la sama karto en ambaŭ dokumentaroj. Tre stranga afero!

Leo Broadbent ridetis:

— Kompreneble; ĉu tiu sama karto mankis ankaŭ en via dokumentaro, estas demando, kiun nia flanko ne povas certigi.

Sinjoro Kettle nur malŝate eklevetis la ŝultrojn, kvazaŭ li volas diri: — tio estas via afero. Sinjoro Tritton aspektis maltrankvila.

— Nu, — parolis plue sinjoro Broadbent kun nuanceto de triumfo en la voĉo, — antaŭ ol Sri Kunwar Kriŝna forvojaĝis Anglujon, li skribis leteron al Lord Hastings, kiu estis tre intima amiko de lia mortinta patro, petante lin, ke li bonvole starigu serĉadon en la registara arĥivo pri tiu mankanta geografia karto. Nu, antaŭ kelkaj tagoj Sri Kunwar ricevis tre afablan leteron de Lord Hastings, enhavantan tiun perditan karton.

— Ĉu vi pririgardis tiun karton? — demandis sinjoro Kettle.

— Ne.

— Hm, — seke eligis la ĉefdirektoro.

— La princido, kiu honoras min per sia amikeco, diris al mi, ke la letero de Lord Hastings enhavas privatajn aferojn kaj li tre petis pardonon pro tio, ke li plivole ne lasu min legi ĝin. Sed li sciigis al mi, ke en tiu letero Lord Hastings diras, ke la aparta koverto, enhavanta la altvaloran karton, ankaŭ enhavas persone de li skribitan ateston pri ĝia aŭtentikeco, kiu nepre pruvos la asertojn de la princo. Samtempe lia lorda moŝto tre petis lin, ke li ne faru uzon el tiu letero, se tio ne fariĝos absolute necesa. Lord Hastings multoble preferus, pro diversaj kaŭzoj, ke oni tute lasu lin ekster tiu ĉi afero; sed pro amikeco al la mortinta patro de l’ princido kaj pro sincera estimo al li mem, li metas la atestleteron kaj la karton je lia dispono. Por ke li povu pruvi, ke la karto neniel falsiĝis, li eĉ ne rompis la oficialan sigelon, kiu firmigas la rubandon.

— Tamen, sinjoro advokato, — diris sinjoro Kettle malestime, — vi nur vidis iun sigelitan koverton, nenion plu; kaj vi havas nenion por fidi krom la diro de la princido? Tio estas alia afero.

Sinjoro Sampson Tritton konsente ekbalancis la kapon.

La advokato respondis seke:

— Precize, sinjoroj; tamen, ne estas neceso por antaŭa pririgardo; vi konas la karton.

La dika direktoro ekruĝiĝis pro malplezuro kaj mordis al si la malsupran lipon, ekrigardante sian estron. Tiu ĉi nur malŝate kaj malvarmete eklevis la ŝultrojn, dirante:

— Viaj supozoj, sinjoro advokato, estas iom fantaziaj. Mi certigas vin, ke ambaŭ, sinjoro Tritton kaj mi mem, povas ĵuri — kaj ĵurus — ke ni neniam vidis tian geografian karton — se ĝi iam ekzistis.

— Mi kredas, — rediris trankvile la advokato, — sed vi konas la valoron de tiu karto kaj de la ĝin akompananta atestletero tiel bone, kiel mia kliento.

La akravizaĝa ĉefdirektoro ree parolis, elturniĝeme:

— La sola afero, kiun mi “konas” estas, ke la juro estas tiel kaprica kiel infano, kaj same malsaĝa. Foresto de risko, do, valoras iom por mi. Nu, sinjoro advokato, kian do proponon vi faros.

— Mi proponas meti en viajn manojn tiun diritan karton kune kun la leteroj de Lord Hastings kontraŭ pago de £2,500, sinjoroj.

Sinjoro Kettle trankvile diris:

— Vi kuras tro rapide, amiko mia. Ni metu flanken la demandon pri la pagota sumo — la de vi dirita estas ekster konsiderindeco — diru al ni, mi petas unue, kiel vi projektas plenumi vian taskon, ne implikante nin en tiu afero? Antaŭ ol ni povos konsenti pri ricevo de la diritaj dokumentoj, ne parolante pri pago, ni devas esti sufiĉe certaj, ke ni elmetas nin al nenia danĝero esti kulpigitaj pri tiu ĉi . . . ni diru forpreno.

— Mi garantias, ke vi restos netuŝeblaj, — respondis Leo Broadbent trankvile, — mi jam tre zorge pripensis mian planon. Sri Kunwar posedas nenian pruvon, ke tiaj dokumentoj iam ekzistis. Laŭ mia certa scio, krom la princido, nur du personoj ĉi tie vidis, aŭ vidos, la eksteraĵon de la koverto; kaj lia atesto en juĝejo aŭ mia aŭ tiu de la alia persono, estus tute senvaloraj.

Sinjoro Sampson Tritton ree parolis:

— Sed, sinjoro Broadbent, ĉar ni, t.e. nia kompanio estas ja la solaj personoj, kiuj profitus el la malapero de tiuj dokumentoj, la suspekto nepre tuj falus sur nin; ĉu ne? La plej nesperta novulo pri juristaj aferoj tuj konkludus tion. Ĉu ne estus via devo, en la juĝejo, malkaŝe kulpigi nin pri la malaperigo?

Leo Broadbent trankvile respondis:

— Ĉar forestas ĉiuj pruvoj pri ekzistado de la dokumentoj kaj pri via kunkulpeco, eĉ en la okazo, se ilia ekzisto estus pruvita, malkaŝa kulpigo de iu estus danĝera afero. Se mia kliento insistus, mi certe priparolus la malaperon de la skribaĵoj kaj aludetus pri la fakto, ke ili estas senvaloraj por ĉiu, krom niaj kontraŭuloj. Tio tuj starigos tre indignan proteston de l’ flanko de viaj advokatoj, kiuj, kompreneble, estas tute senkulpaj, kaj ili energie postulos tujan, senrezervan retiron de tia malindega aludo. Pro malesto de pruvoj mi retirus miajn vortojn.

Sinjoro Kettle nun demandis:

— Kio malhelpos al Sri Kunwar Kriŝna peti sian amikon, Lord Hastings, ke li havigu al li duplikaton de sia letero?

— Ne tre verŝajne. Unue, oni ne povas refari la geografian karton kaj due — la juna advokato sin klinis antaŭen kaj parolis mallaŭte — la sama ŝipo, kiu alportis la leteron de Lord Hastings al Sri Kunwar ankaŭ alportis la novaĵon, ke la gubernatoro subite malsaniĝis de danĝera malaria febro. Sed tio estas sekreto, kiun amiko mia, oficisto ĉe la ministraro komunikis al mi. Oni timas, ke tio estas nur antaŭkuranto de pli malbona novaĵo. Ne disvastigu tiun ĉi sciigon, mi tre petas.

— Bona sciigo por ni, kiu . . — ekdiris la dika direktoro, sed averta rigardeto de sinjoro Kettle malhelpis la kompletigon de la frazo.

— Tamen, supozu, sinjoro Broadbent, — persistis la ĉefdirektoro, — ke Lord Hastings resaniĝos kaj venos ĉi tien. Mi aŭdas, cetere, ke lia revokiĝo estas priparolita. He?

— Ba! — malŝate respondis la juristo, — ne tre verŝajne; ĉiuokaze, oni devas riski tiajn malproksimajn eventualaĵojn, sinjoro Kettle.

— Tre vere, sinjoro advokato, sed ni devas kalkuli pri ĉiuj eventualaĵoj; ni riskas nian honoron.

— Kaj mi la mian, — rediris Leo Broadbent, seke.

— Tio estas via afero.

— Certe. Kaj pro tio mi tre zorge kaj singarde penos forigi ĉiujn riskojn.

Sinjoro Tritton ree ekparolis:

— Mi aŭdis, ke la princido havas amikajn rilatojn kun kelkaj el la ministroj kaj eĉ ke li kelkfoje vizitas la ĉefministron. Supozu, ke via kliento sukcesos meti la aferon en la manojn de la prokuroro?

Leo Broadbent ekridis:

— Lasu lin starigi prokuroran serĉadon. Mi ja zorgus, ke li sekvu malĝustajn postesignojn. Krom tio, Sri Kunwar tute ne faros tion. Pri tio mi estas certa; mi tro bone konas la idiosinkraziojn de tiu strangulo. Li estas senescepte la plej stranga, spirita kunmetaĵo, kiun vi povas trovi sur la tuta terglobo.

La juristo silentis momenton kvazaŭ por atendi pluajn demandojn. Sinjoro Tritton iom maltrankvile ekrigardis la seriozan, senmovan vizaĝon de sia kundirektoro. Tiu lasta post mallonga medito ekparolis:

— Vi do intencas ĵeti suspekton sur la alian personon, kiu scias pri tiuj dokumentoj, sinjoro Broadbent?

— Jes . . . Leo Broadbent estis dironta ion plu, sed eksilentis.

— Estos necese, ke ni sciu iom pri viaj planoj, antaŭ ol ni povos interkonsenti, — vive diris Sinjoro Tritton.

— Pardonu, — respondis la juristo, — miaopinie estos konsilinde, ke vi ne sciu detale miajn planojn, nek la nomon k.t.p. de la alia persono. Mi havas gravajn kaŭzojn por tiu opinio, juristajn.

— Bone, — diris sinjoro Kettle, sin turnante al la dikulo, — eble sinjoro Broadbent estas prava.

— Mi nur volas diri, — plue diris la juna advokato iom senpripense, — ke la aludita persono estas individuo, kun kiu mi havas kalkulon por saldi.

— Ooo . . . eligis sinjoro Kettle, altigante la brovojn.

Sinjoro Broadbent tuj konsciis, ke li faris malsaĝaĵon kaj eksentis kvazaŭan deziron piedfrapi sin mem. — Jes, — li diris kun ŝajnigita sincereco, — aro da cirkonstancoj tre faciligas mian taskon.

La interargumentado daŭris ankoraŭ kelkan tempon, sed fine estis reciproke konsentite, ke la du direktoroj pagu al sinjoro Broadbent la sumon de du mil funtoj sterlingaj kontraŭ la diritaj dokumentoj, transdonotaj al ili la tagon antaŭ la juĝa aŭskultado.

• • • • • •

Sri Kunwar Kriŝna kaj Vilfrido revenis de la vojaĝo al Normondham. Kvankam la rezultato de la esploro ne tiom pliriĉigis la scion de la princido pri la sekretoj de la rozakrucanoj, kiom li antaŭe esperis, li estis tre kontenta, ke li entreprenis la ekskurson. Interŝanĝo de ideoj kaj hipotezoj kaj intercertigado pri konataj faktoj kun eminentaj arĥeologoj kiel Sir Richard Kemp kaj la paroĥestro de Normondham estis ja por li altvaloraj kaj tre agrablaj aferoj. La kunestado en la daŭro de ses tagoj kun Vilfrido estis entute tre feliĉa; nur dum la lasta parto de la vojaĝo hejmen la juna viro aspektis tre enpense kaj babilis malpli gaje. Sri Kunwar Kriŝna irigis la kaleŝon al la loĝejo de Vilfrido por demeti lin kaj lian valizeton. Elirinte el la veturilo Vilfrido ree kore dankis sian princan amikon pro la granda al li farita plezuro kaj promesis, se eble, ĉeesti la juĝan aŭskultadon, kiu okazos post du tagoj. Manpremante la junulon kaj dezireme rigardante al li en la okulojn, la princido demandis:

— Vilfrido, kiam vi sciigos al mi vian decidon?

— Eble morgaŭ.

La ĉefservisto de la princido, servante sian mastron ĉe la vespermanĝo, tre humile esprimis sian ĝojon pro ties feliĉa reveno hejmen kaj diris plue:

— Laŭ via deziro, via princa moŝto, mi havigis la skribaĵojn al la sinjoro, kiun via princa moŝto komisiis. Li venis lastan ĵaŭdon.

Surprizite Sri Kunwar Kriŝna demandis:

— Kiu sinjoro? Mi sendis neniun viron por skribaĵoj, Roŝan.

— Mi plej humile petegas pardonon de via princa moŝto, — balbutis la flava maldikulo, — se mi kuraĝas ripeti: ĵaŭdon vespere, ĉirkaŭ la sesa kaj duono venis sinjoro, kiu alportis leteron, propramane skribitan de via princa moŝto kaj adresitan al via plej humila servisto . . .

— Sensencaĵo, mia bona Roŝan, mi certigas vin, ke mi ne sendis al vi leteron.

— Plej honorinda princo, — rediris la servisto, ektremante, mi plenumis vian ordonon laŭ tiu letero; ĝi kuŝas nun sur via skribtablo. Ĉu via princa moŝto ordonas, ke mi ĝin serĉu?

— Jes, serĉu.

La servisto eliris, aspektante tre malserena. Sri Kunwar Kriŝna sentis maltrankvilon kaj, ĉar Roŝan ne tuj revenis, li sekvis lin en la studejon. Tie, en la mezo de la ĉambro, staris la blankevestita viro, penante legi leteron, kiun li tenis en tremanta mano.

— Donu al mi tiun misteran skribaĵon, — diris la princido. Li ankoraŭ ne legis multajn vortojn, kiam li ekkriis: — Ho! Kio? Tio estas diabla friponaĵo!

Rapide, preskaŭ febre, li legis ĝis la fino kaj tuj kuris al sia skribtablo, levis la ĉarnirkovrilon, elprenis la ŝlosileton kaj malfermis la plej malsupran tirkeston. Ekgenuante, li renversis per rapida movo la tutan paperaron.

For! — li ekkriis. — Eĉ la letero de Lord Hastings!

Malrapide, kvazaŭ reve li leviĝis, frotis al si la frunton kaj murmuretis:

For! — Li rigardegis per vitra rigardo la malordigitan amason da paperoj, senvorte. Lia plumbokolora vizaĝo montris konsterniĝon kaj profundan malĝojon. Fine li diris kvazaŭ al si mem: — La friponoj! Mi sciis, ke mi havas aferon kun ruzegaj friponoj. — Poste sin turnante al la malantaŭ li staranta, tremanta viro, li demandis iom pli akre, ol li konsciis: — Tio estas malagrablega afero. Diru al mi, kiel tio okazis.

La kompatinda viro tremis de l’ kapo ĝis la piedoj, kaj liaj kruroj preskaŭ ne povis lin subteni:

— Ho, mia honorinda princo, kiajn do malfeliĉaĵojn mi kaŭzis al vi? Ĉu tiu ĉi letero estas falsaĵo? Ho ve!

— Jes, kredemulo, ĝi estas abomena falsaĵo; sed, rapide ordigu al vi la disskuitan cerbon kaj diru al mi, kio okazis.

— Lastan ĵaŭdon, via princa moŝto, vespere, kiam ekmallumiĝis, antaŭ ol mi ekbruligis la lampojn, venis sinjoro, kiu demandis min, ĉu mi estas la ĉefservisto Roŝan. Mi jesis, kaj li donis al mi tiun abomenan leteron, dirante, ke li vojaĝis ĉevale je grandega rapideco la tutan tagon; ke la afero estas treege urĝa kaj grava. Sen tiuj paperoj, kiujn via princa moŝto malfeliĉe postlasis, vi tute ne povos plenumi la celon de via vojaĝo. Mi legis kaj relegis la leteron, per kiu, mi pensis, via princa moŝto tre honoras min, vian senvaloran serviston. Ŝajnis al mi, ke via princa moŝto donis al tiu abomena kanajlo, kiun malbenu . . .

— Ŝparu viajn malbenojn.

Bonvolu pardoni, sinjoro, al via humila, senesperigita servisto. Nu, ŝajnis al mi, ke li ricevis de via princa moŝto la plej precizajn instrukciojn, ĉar li bone sciis, kie sin trovas la postlasitaj paperoj. Ricevinte ilin, li tuj foriris. Li ankaŭ volis kunpreni tiun skribaĵon, sed mi insistis, ke mi konservos ĝin, kiel rajtigilon; kaj mi nun gratulas min pri tio.

— Priskribu la eksteraĵon de la viro, — ordonis la princido, rigardante per penetranta rigardo en la vizaĝon de la servisto.

Tiu ĉi firme kaj sentime rigardis en la okulojn de la mastro, kvankam la mano, per kiu li sin apogis sur tablo, ankoraŭ videble tremis: — Via princa moŝto — li respondis, — jam scias, ke tio okazis dum malleviĝanta krepusko, sed mi klare vidis, ke li estas sufiĉe bone vestita per malhele bruna vesto kaj griza, streĉa pantalono. Liaj kravato kaj kolumo ne estis tre puraj kaj ne bone amelumitaj. Li surhavis grandan, sinjoran ĉapelon, kiu, al mi ŝajnis, antaŭe vidis pli feliĉajn tagojn.

— Bone. Nu, priparolu lian staturon, la vizaĝon k.t.p.

— Li tute ne estis altkreska viro, apenaŭ la sama kresko kiel mi. Liaj eksteraĵo kaj teniĝo estis tute ordinaraj, kaj mi vidis nenion rimarkindan pri li. Mi ne memoras — volu pardoni al mi, via princa moŝto, — mi ne povas rememorigi al mi la koloron de liaj okuloj, nek de liaj haroj. La vizaĝo estis senbarba kaj, ŝajnis al mi, iom ruĝa kaj ŝvela. Mi rimarkis nenion plu, ĉar li tiel rapidis.

Sri Kunwar Kriŝna demandis:

— Ĉu iu el la ceteraj servistoj vidis lin?

— Mi pensas, ke ne, via moŝto.

— Pridemandu. Nun mi tuj revestos min por eliri.

— Ĉu via princa moŝto ne finos la vespermanĝon?

— Ne, Roŝan; tiu ĉi afero jam finis ĝin. Mi tuj iros viziti mian advokaton.

Sinjoro Leo Broadbent ne estis hejme, kaj lia dommastrino tute ne sciis, kiam li revenos. — Verŝajne, — ŝi opiniis, — tre malfrue, ĉar li iris ien al festeneto kun aro da samprofesiuloj.

Sri Kunwar Kriŝna iris hejmen en stato de granda maltrankvilo. Kion pensi pri tiu ĉi neatendita okazintaĵo, li ne sciis. Li eĉ ne volis pensi. Neniu krom tiuj, kiujn li plene fidis, ja sciis ion pri la alvenintaj dokumentoj. La postmorgaŭan tagon okazos la plenfina decido de la juĝistaro, kiu, li sciis, estas neprokrastebla. Restas do nur unu tago por esplori tiun ĉi misteran aferon.

Je frua horo, la sekvintan tagon, la dommastrino de sinjoro Broadbent anoncis la viziton de la hinda princido. La juna advokato ĵus finis la matenmanĝon kaj ankoraŭ legis la “Times” kiu apogiĝis al sukerujo. Eksaltinte li gaje kaj ĝentile salutis la veninton:

— Bonan matenon, via moŝto. Tiel frumatena vizito estas duobla honoro. Mia dommastrino sciigis min hodiaŭ matene, ke via moŝto faris al mi tiun ĉi grandan honoron hieraŭ vespere. Mi treege bedaŭras, ke mi forestis. Mi serĉis junecan distraĵon per dancado. Eĉ ni juristoj ne povas ja ĉiam esti seriozmienaj. Volu eniri la saloneton, mi petas, via moŝto. — Li ŝajnigis ne rimarki la pli ol ordinare seriozan aspekton de la princido.

Sri Kunwar Kriŝna diris tre ĝentile:

— Ĉu vi jam finis vian matenmanĝon, sinjoro Broadbent? Mi tre petas pardonon, ke mi tiel fruhore ĝenas vin.

— Tute ne. Tute ne, via moŝto, — rediris la juna juristo ankoraŭ gaje, — mi certigas vin, ke mi jam finis la manĝon.

— Tre grava kaj tre, tre malagrabla afero alvenigas min tiel frumatene. Mi eĉ ne povis atendi, ĝis vi kutime komencos vian laboron en via oficejo.

— Efektive? — Sinjoro Broadbent altigis la brovojn kaj aspektis tre surprizite. — Kia do neatenditaĵo okazis? Mi nun vidas, mia kara princo, ke vi aspektas malserene.

— Pro tio estas sufiĉe da kaŭzo, — diris la hindo, enirante la montritan ĉambron. Eksidinte li parolis plue: — Neniam en mia vivo mi estis tiel konsternita kiel hodiaŭ. Kiel vi scias, mi estis for de la hejmo en la daŭro de kelkaj tagoj kune kun nia juna amiko, sinjoro Gallimore por iu arĥeologia esploro en la graflando Norfolk.

— Jes?

— Reveninte hejmen hieraŭ vespere mi sciiĝis, ke iu fripono tre ruzmaniere havigis al si la gravajn dokumentojn, kiuj alvenis nur antaŭnelonge . . .

— Vivanta Dio! Certe vi ne aludas pri la geografia karto, kiun sendis al vi Lord Hastings?

— La sama. Lastan ĵaŭdon, vespere, alvenis ĉe mia domo iu nekonato, kiu alportis leteron al mia ĉefservisto Roŝan, hindustane skribitan ĝuste laŭ mia skribmaniero. Per tiu ĉi lerte farita falsaĵo estis ŝajnigite, ke mi malzorge postlasis kelkajn paperojn, kiujn mi bezonas por mia ekskurso, kaj ordonite, ke mia servisto havigu ilin al la portanto de la letero. La fripono pretendis, ke li ricevis precizajn instrukciojn kaj detalojn pri la loko, kie tiuj paperoj troviĝas, k.t.p. Mia nesuspektema servisto, kompreneble, serĉis la deziratajn paperojn kaj transdonis ilin al la fripono. Ili estas la tuta dokumentaro mem, kiu nepre estus ebliginta min gajni tiun ĉi longe pribatalitan proceson.

Sinjoro Broadbent malrapide trapasis la ĉambron, tien kaj reen, ŝajnigante tre grandajn surprizon kaj malbonhumoron.

— Tute eksterordinara afero! Ĉu, do, via ĉefservisto sciis nenion pri la alveno de tiuj dokumentoj, via moŝto? — li demandis kun mieno kaj per voĉtono, kiuj ŝajnigis kortuŝan kunsenton.

— Ne. Eble li sciis, ke mi ricevis oficialan leteron el Hindujo, sed li certe ne sciis, kion enhavas la pakaĵeto, nek kie ĝi estas kaŝita. Ne; neniu riproĉo povas esti farita al Roŝan.

— Hm. Ĉu vi povas tute fidi vian servistaron, via moŝto?

— Jes, tiom, kiom oni povas fidi al la plej bonaj servistoj. Ili ĉiuj naskiĝis de servistoj niaj, por tiel diri, en la ombro de niaj palacoj. Tio estas la plej malagrabla afero, ke nur tiuj, kiujn mi plene fidas, sciis ion pri la ekzisto de la dokumentoj.

Leo Broadbent ree trairis la ĉambron, tenante la manojn kunfalditaj sur la dorso. Subite li haltis, dirante:

— Tamen, tiu ĉi afero tre simpliĝas per tio, ke ni ne bezonas serĉi longe pri la solaj personoj, kiuj povas eltiri utilon el tiu abomena friponaĵo.

— Jes, tio estas ja tre evidenta; kaj des pli kolerige estas, ke, sekve de mia propra trosingardemo, mi nun havas nenian pruvon, ke tiaj dokumentoj vere ekzistis.

— Vere ne? — demandis la advokato kun bela surprizo kaj ĉagreno, — tio estas vere treege bedaŭrinda, des pli, ĉar, mi timas, la proceso estas neprokrastebla.

— Mi bone scias tion.

Sinjoro Broadbent ree subite interrompis la iradon kaj, sin turnante al sia vizitanto, li demandis espereme:

— Sed, via moŝto, vi havas amikajn rilatojn kun la ĉefministro kaj unu-du aliaj membroj de la registaro, ĉu ne?

Sri Kunwar Kriŝna respondis malrapide:

— Ne; mi ne povas diri “amikajn rilatojn.” Mi estis portanto de prezenta letero de generalo Gilbert al Lord Liverpool; kaj ankaŭ pro mia rango mi havis bonan akcepton ĉe lia ekscelenco. Mi vizitis lin dufoje kaj ĉeestis, dank’ al lia influo, du gravajn reĝajn akceptkunvenojn. Ĉe mia dua vizito ĉe Lord Liverpool mi aludis pri tiu proceso, sed mi klare rimarkis, ke li ne volas priparoli ĝin. Mi bone konas Sir Hugh Mortimer kaj ĵus pasigis kelkajn tagojn kun li en lia kampdomego en la graflando York, sed malfeliĉe ambaŭ sinjoroj nuntempe estas for de Londono.

— Ho ve! — ekkriis la advokato, montrante grandan malplezuron, — ĉagrena okazo! Kaj mi scias, ke la ministro de juristaj aferoj estas for de Londono; laŭ mia scio, li estas gasto de l’ grafo de Warwick. Restas nur sinjoro Huskisson, la ministro por la kolonioj, sed mi ne atendas de li grandan pretecon helpi al vi. Tamen ni devas peni prokrasti la findecidon je ĉiu kosto.

— Mi timas, sinjoro Broadbent, ke tio estos senutila. Krom tio, prokrasto ĝis alveno de nova letero de Lord Hastings necesigus tro longan restadon ĉi tie. Ne; mi tre timas, ke ni devos lasi la aferon iri sian propran iradon.

— Ĉu vi pensas, via moŝto, ke eble povas ekzisti konspiro inter la malamika kompanio kaj iu el la tieaj registaraj oficistoj? Vi scias ja pli pri registaraj aferoj en Hindujo, ol mi.

— Nu, — respondis la princido enpense, — tiu ideo havas iom da verŝajneco, kaj mi jam ekpripensis ĝin, sed à quoi bon? Ĉu eltrovo de tia konspiro post, eble, unu jaro helpus al ni?

— Eble ne, — respondis la advokato kun montro de profunda malĝojo. Li silentis momenton kaj poste parolis plue: — La demando nun stariĝas, ĉu konsilinde estas, meti la aferon en la manojn de l’ publika prokuroro. Sed, jen ree, mi timas, ke pro manko de iaj pruvoj tio postulus tre longan tempon.

— Pardonu, sinjoro Broadbent, — ekdiris Sri Kunwar Kriŝna, — ĉu la publika prokuroro ne povus ordoni tujan traserĉon de la privataj domoj de la du ĉi tieaj direktoroj de la Pentuki’a kompanio?

La advokato ekridetis tre maldolĉe:

— Ne, via moŝto, oni ne marŝas tiel rapide ĉi tie; krom tio, ĉu vi pensas, ke elturniĝemaj friponoj kiel tiuj direktoroj, konservus tiajn krimkulpigilojn eĉ unu horon? Certe ne. Tamen, kun via konsento, mi sciigos la juĝistaron morgaŭ pri la mistera malapero de la dokumentoj kaj postulos prokraston de la proceso, en la okazo, se hodiaŭaj, antaŭaj penadoj malsukcesus, kvankam, verdire, mi tute ne pensas, ke ili konsentos. Mi ankaŭ intencas, kun via aprobo, via moŝto, forte aludi pri la fakto, ke tiu mistera malapero povas utili nur al unu aro da personoj. Mi scias, ke farante tion, mi elmetas min al danĝero pri forta atako de l’ flanko de la kontraŭaj advokatoj, al danĝero pri riproĉo de la juĝistoj kaj, eble, al aliaj danĝeroj. Tamen mi forte penos malkovri la friponojn.

— Nu, sinjoro Broadbent, tiun demandon mi volas lasi al via bontrovo. Mi ne konas la kutimojn de la ĉi tieaj juĝejoj.

• • • • • •

La enpensiĝo kaj ioma malgajeco de Vilfrido dum la vojaĝo hejmen estis facile komprenebla. Li sciis, ke li ne povas pli longe prokrasti sian respondon al la princido; kaj ju pli alproksimiĝis la tempo por findecidiĝo, des pli fantazia, des pli ĥimera aspektis la tuta ideo de la hinda mistikulo. Li plene sentis, ke li ne povas konsenti akompani la princidon al Hindujo, se li ne antaŭe klarvide konvinkiĝis pri sufiĉa verŝajneco, ke ties eksterordinara ideo estas vere bazita sur faktoj. Dum la lasta parto de la hejmenvojaĝo li analizis siajn sentojn, ĉu ne lia fantaziema spirito aŭ eĉ espero pri mondaj profitoj inklinigus lin tro facile kredi je afero, enhavanta tre malmultajn — se iajn — kredindajn ecojn.

En la spirito li denove, pli ol unu fojon, tralaboris la argumentojn — por kaj kontraŭ — kiujn li antaŭe diskutis kun si mem.

Jam kelkajn tagojn antaŭ la vojaĝo al Normondham li skribis leteron al sia saĝa amikino en Long-Seaton sciigante ŝin pri la tre kora invito de la princido akompani lin Hindujon. Li intencis, unue, diri kelkajn vortojn pri la espero, kiu regas la koron de lia amiko, sed, esprimita sur papero, per nemultaj malfantaziaj frazoj, la tuta afero aspektis tiel nereale, tiel ridinde, ke li disŝiris la leteron kaj reskribis ĝin. Li do nur priparolis sian grandan deziron elstudi la hindan, mistikan filozofion, hindajn misterojn kaj kelkajn aliajn aferojn. Li ankaŭ diris, ke li ankoraŭ ne decidis, ĉu li akceptos la inviton, aŭ ne.

Reveninte hejmen de la vojaĝo, li trovis, atendanta lin, longan leteron de fraŭlino Lambert, skribitan, kiel ordinare, de lia dolĉa amatino. Li ekprenis la leteron kun malpli da ĝoja avideco, ol ĉe ĉiuj antaŭaj okazaj. Li jam divenis ĝian enhavon. Antaŭ ol li rompis la sigelon li ree demandis sin, dum momento, ĉu kunvivado en Hindujo kun Sri Kunwar Kriŝna vere povos ebligi lin trovi la solvon de siaj problemoj kaj tiun animpacon, al kiuj li sopiras. Li tre dubis pri tio; kaj tamen, io en li dezirigis lin iri. Malfermante la leteron li antaŭsentis, ke la respondo de la amegataj virinoj plene decidigos lin forlasi la projekton. Li ne trompis sin. Fraŭlino Lambert petegis lin per la plej amaj vortoj kaj per tre klare rezonitaj argumentoj, forigi el sia kapo tiajn fantaziajn ideojn. Ŝia ama patrina koro premiĝis je la penso, ne vidi la amatan filon eble en la daŭro de multaj jaroj; sed ne malpli maltrankviliĝis ŝia koro, pripensante la sekvojn, kiujn povos havi por li vivado inter lertaj, filozofiemaj ne-kristanoj tiaj, kia la hinda princido. La fakto, ke li deziris studi hindajn mistikaĵojn, estis por ŝi tre signifoplena, tre maltrankviliga.

Ŝi tute ne miris pri tio, ke tiuj strangaj konceptoj ekkaptis la imagon de Vilfrido, nek pri tio, ke la fervora spirito de la juna viro, forte sopirante malkovri la misterojn de la spirita mondo aŭskultis kun espero la supraĵe verŝajnajn, sed efektive trompajn teoriojn de viro, kies vasta klereco, evidenta sincereco kaj granda persona ĉarmo kaptus eĉ pli malvarmajn, pli spertajn kaj skeptikajn homojn.

Jam de du jaroj la patrino sentis, ke la spirita influo, kiun ŝi antaŭe havis sur la impreseblan spiriton de la knabo, iom post iom malkreskas, kaj kun tremanta koro ŝi timis, ke ankaŭ, iom post iom, lia kvazaŭ fila amo al ŝi povos malkreski. Sed tiu lasta konsidero ne estis eĉ la plej dolora; ŝin ankoraŭ pli maltrankviligis la penso, ke Vilfrido, pro malespero iam trovi la veron, flankenĵetos ĉiun kredon je Dio, same kiel lia onklo Silaso Hutton. Je la fino de longa letero ŝi diris: “Mi konas vin tro bone, mia kara knabo: nur via dezirego trovi animpacon per akirado de intelekta kompreno pri aferoj spiritaj instigis vin aŭskulti allogajn parolojn de asertemaj filozofoj. Kaj via denatura fantaziemo kune kun via simpatiemo igis vin rigardi kiel verŝajnajn tute nekredindajn aferojn. Sri Kunwar Kriŝna montris al vi nur la eksteran gloron de ŝajnharmonio; sed se vi pensas, ke tiuj ombrecaj difantomoj iam povos kontentigi vian senteman koron, vi tre eraras. Liaj belsonaj teorioj estas kvazaŭ bela, grandega, orita templo, plenigita per sekaj ostoj. Ne, mia kara Vilfrido, nekonscie vi sopiras al vivanta, persona Dio, kiun vi povas nomi “Mia Patro” kaj kiu, plenigante kaj kontentigante vian animon, estos via sola vivocelo, via sola feliĉo. Tia Dio estas por mi nun la unusola fakto de la vivo.

Flora nur aldonis: — “Mia Vilfrido, se vi forlasus nin kaj trovus malfeliĉon en fremda lando, rompiĝus al mi la koro.”

Sur la papero troviĝis postesignoj de larmoj. Kies? Eble de ambaŭ virinoj. Tiu ĉi trovo forigis la lastan ŝanceliĝon: li sciigos la princidon letere, ke, je sia profunda bedaŭro, li ne povas konvinki sin, ke li agos prave konsentante iri kun li. Lia bedaŭro estis sincera kaj profunda, ĉar li ne dubis, ke lia letero kaŭzos al tiu nobla, altanima viro grandan malĝojon. Nun li akre riproĉis sin mem, ĉar, pro manko de decidemo, li esperigis al la rompita patra koro de l’ princido, ke li konsentos iri kun li Hindujon.

• • • • • •

Laca kaj malkuraĝigita Sri Kunwar Kriŝna revenis hejmen je malfrua horo. Liaj penadoj prokrastigi la proceson estis vanaj, kaj malgajaj antaŭsentoj kontraŭvole plenigis lian koron. Sur lia skribtablo kuŝis letero. Rekoninte la skribmanieron de Vilfrido, li tenis la leteron en la mano dum kelkaj minutoj. Lia vizaĝo akceptis pli serenan mienon; la enhavo de tiu ĉi skribaĵo estis ja por li multe pli grava, ol la rezultato de la morgaŭa proceso. Enpensiĝe, kvazaŭ preĝe levante la okulojn al la plafono, li malfermis la leteron. Sed tuj profunda malĝojo aperis sur lia vizaĝo. Malrapide traleginte la leteron, kiu okupis tri mallarĝe skribitajn paĝojn, li duonkuŝiĝis sur la kanapon kaj en la daŭro de plena duonhoro fikse rigardis en la spacon, tute senmove. Observanto vidus en lia vira vizaĝo kaj precipe en liaj malhelaj okuloj fortan batalon inter diversaj emocioj: malĝojo, penado alkroĉiĝi al espero kaj, trankvila memkonfido. Fine li ekprenis la elglitintan el la mano leteron, malrapide surfrotis al si la frunton, kvazaŭ li volus forpeli turmentajn pensojn, kaj serĉis iun lokon en la skribaĵo. Poste li vigle leviĝis kaj iris al la skribtablo. — Ne, — li diris al si en la pensoj — mine volas malesperi, mi ne devas malesperi! Fine li konsentos. Li ja skribis, ke nenion li deziras pli, ol plene partopreni mian konvinkon, ke la providenco antaŭdestinis lin liberigi de terura sorto altestimindan, princan familion.

La konvinko de la princido tute ne estis ŝancelita, kaj li kredigis sin, ke la forto de lia propra konvinko baldaŭ venkos la skrupulojn de la junulo. Regate de tiuj ĉi sentoj, li skribis al Vilfrido kortuŝan leteron, per kiu li dankis lin pro lia kunsento, laŭdis lin pro liaj sincereco kaj malkaŝemo kaj petis, ke li vizitu lin la postmorgaŭan vesperon.

Sri Kunwar Kriŝna ree sidis sur la kanapo en sia skribejo, la tagon post la juĝa aŭskultado, malgaja kaj senkuraĝigita. La juĝa decido estis malfavora por li. En lia koro brulis akra sento de malhonoro pro tio, ke li perdis la proceson, kaj sento de maljustaĵo al li farita, sed tiuj ĉi sentoj ne kaŭzis al li la plej maldolĉan ĉagrenon. Tio estis la unua fojo, ke, ĉe grava demando, la steloj ne diris al li la veron. Kaj nun li forte penis forpeli el siaj pensoj ĉiam persiste renaskiĝantajn, malgajajn antaŭsentojn pri malsukceso rilate al Vilfrido Gallimore. La unuan fojon en lia vivo la estonteco aspektis malluma, senespera, spite forta penado rememorigi al si sian kutiman, trankvilan fidon al la senerarebleco de la eternaj steloj. Vilfrido ankoraŭ ne venis; jam malfruiĝis, kaj, eble, li ne venos. Tamen, jen servisto malfermas la pordon por anonci vizitanton: Sinjoro Broadbent!

La advokato venis, laŭdire, por ricevi instrukciojn pri starigo de polica serĉado rilate al la malapero de la dokumentoj, sed, efektive, por decidigi la princidon forlasi tiun planon, kaj por plue ellabori sian intrigon. Ili vigle priparolis la aferon, kaj la ruza juristo jam konvinkis la hindon pri la senefikeco de ĉiu penado trovi la krimulon antaŭ lia projektita foriro, kiam servisto envenis kaj transdonis al sia mastro ĵus alvenintan leteron. Petinte de sia gasto permeson legi la leteron, Sri Kunwar Kriŝna malfermis ĝin kaj legis. Subite konsterniĝo kaj akra doloro aperis sur lia vizaĝo. Ekĝemante li falkuŝiĝis sur la kanapon kaj murmuretis: —

— Ho, potencaj dioj, ne tion, ne tion, ne Vilfrido Gallimore! — Kun duonfreneza teruro en la okuloj, li fikse rigardis en angulon de la ĉambro dum kelkaj minutoj, kvazaŭ li tute estus forgesinta la ĉeeston de la vizitanto.

Fine Leo Broadbent ĝentile kaj moltone diris: —

— Mi tre malĝojas vidi, ke tiu letero alportas al vi tiel doloran novaĵon. Mi aŭdis vin diri la nomon de nia juna amiko Vilfrido Gallimore. Ĉu do la sciigo rilatas lin, via princa moŝto?

Sri Kunwar Kriŝna nur nevole, jesis per kapsigno. Videble estis, ke li ne volis paroli pri la kaŭzo de sia malĝojo. Sed Leo Broadbent insistis:

— Volu permesi, via moŝto, ke mi partoprenu vian ĉagrenon. Mi ja tre bone konas la junulon. Ĉu mi povas helpi al vi, aŭ al li?

— Ne, dankon, sinjoro Broadbent, — respondis la malfeliĉa hindo; sed post momenta pripenso li parolis plue: — Tamen, eble vi povos helpi al mi klarigi teruran misteron. Mi ne povas kredi tion. Kiel ajn mi povis fordoni min al tia malinda kredemo? Sed aŭskultu; tio estas hindustane skribita letero evidente de la sama persono, kiu skribis la unuan leteron. Jen laŭvorta traduko: — “Tre honorinda, potenca princo! Plej humile mi petas pardonon, ke mi estas tiel aroganta skribi al via princa moŝto. Mi faras tion por ebligi la honorindan sinjoron puni la perfidulon, kiu malvirte rabigis de via princa moŝto dokumentojn de netaksebla valoro. Mi malbenas la haladzan nokton, kiam tiu malvirtulo per glataj vortoj instigis min penadi por imiti la skribmanieron de via princa moŝto. Mi konfesas, ke mi fariĝis viktimo de lia perfida lango (kiu putriĝu en lia buŝo) kaj skribis la leteron, per kiu malvirta dungito sukcesis havigi al li la diritajn dokumentojn. La perfidulo promesis al mi donacon de £50, sed ankaŭ min la diabloregata perfidulo trompis kaj ne pagis; kaj nun mia koro sopiras al venĝo! La malbeninda malvirtulo sciis, ke mi nepre devos forvojaĝi Hindujon en tiu ĉi semajno. Tial li ne pagis. (Sed mi eltrovis vian nomon, ho perfidulaĉo kaj vian adreson, ho malsaĝulaĉo!) Dufoje mi iris al lia loĝejo, sed li mensoge dirigis al mi, ke li ne estas hejme. Lia nomo estas Vilfrido Gallimore, kaj li loĝas ĉe iu sinjorino Brent ĉe la strato Theobald, flanke de la hotelo “Ruĝa Leono.” Malbonaj spiritoj persekutu lin ĝis la centa vivo; lia perfidema koraĉo pleniĝu de nedireblaj mizeregoj! Kiam tiu ĉi malŝatinda letero atingos viajn princajn manojn, mi jam estos for de tiu ĉi lando sur la alta maro. Plej humile via serivalora servisto, N.

Sri Kunwar Kriŝna silentis kaj enpensiĝe fiksis profunde malgajan, sed samtempe nekredeman rigardon sur la leteron. Fine li diris:

— Ĉu tio povas esti vera, aŭ ĉu tio estas ankaŭ trompaĵo? Ne; tio ne povas esti vera; honest-vizaĝa, ĉarma viro kiel Vilfrido Gallimore ne estas kapabla fari tian friponaĵon. Krom tio, lia neordinara horoskopo plene kontraŭdiras tiun eblecon.

Sinjoro Broadbent aspektis tre kompatema kaj malfeliĉa. Li diris:

— Tio ja estus tre neatendita solvo de la mistero, via moŝto. Sed, volu diri al mi, kiel vi povis konstrui lian horoskopon, ne havante precizajn donitaĵojn pri lia naskiĝo?

Sri Kunwar Kriŝna ekrigardis la parolanton; la demando estis farita per iom aserta tono, kaj pensigis lin. — Mi havas sufiĉe precizajn detalojn por determini lian horoskopon — li respondis, — kaj tiuj detaloj ebligis al tre eminenta astrologo en Parizo fari la samajn konkludojn.

— Mi ne dubas pri la konkludoj, mi nur dubas pri la premisoj.

La hindo ree ekrigardis sian vizitanton kun maltrankvileco kaj surprizo: — Kial? — li demandis.

— Pro jena sufiĉa kaŭzo: Vilfrido Gallimore ne scias ion definitivan pri sia naskiĝo. Tio, kion rakontis al li lia laŭdira onklo Silaso Hutton estas nur trompaĵo. Mi havas kaŭzon por diri, ke Vilfrido tute ne estas filo de angla studento, kiu kontraktis malfeliĉan edziĝon kun iu mistera virino en iu universitat-urbo en Germanujo. Li estas filo de migranta aktorino, naskita ie en vilaĝo en la duklando Cornwall. Kia rilato ekzistas inter Sinjoro Hutton kaj tiu aktorino oni ne scias kun certeco, sed ke iu nehonorinda rilato ekzistas aŭ ekzistis, pri tio mi ne dubas.

— Kiel vi havigis al vi tiujn informojn?

— Mia patro, la notario en Long-Seaton kaj Romford sciigis min. Kiel ŝtata, jurista oficisto li havas okazojn por enrigardi multajn vilaĝajn sekretojn. Unu fonto de informo estis flegistino, kiu, antaŭ kelkaj jaroj, — eble dek okdek naŭ — flegis la dommastrinon de sinjoro Hutton, iu sinjorino Jenkins, silentema virino kun mistera deveno. Dum deliro tiu ĉi virino neklare parolis pri tiu aktorino-patrino de Vilfrido, kiun ŝi nomis senkora malvirtulino, kaj mi ne scias kio plu. Ankaŭ malkovriĝis, ke ambaŭ, sinjoro Hutton kaj sinjorino Jenkins, tre timas la malbonvolon de tiu virino. Kelkajn jarojn poste, mi pensas post la morto de tiu aktorino, mia patro okaze trovis pruvojn de tiuj diroj, sed mi ne plu memoras kiel, aŭ ĝuste kion li eltrovis. Tiu afero ne tre interesis min, ĉar mi jam de multaj jaroj loĝas for de nia urbeto. Mi tre, tre mirus, se Vilfrido Gallimore scius nenion pri tiu famo. Ne tre verŝajne.

La princido aŭskultis tiun teksaĵon de mensogoj kun grandaj miro kaj malĝojo.

— Ĉu ne povas esti, — li demandis, — ke tiuj rakontoj estas nur senbazaj, vilaĝaj famoj?

Leo Broadbent eklevis la ŝultrojn, ŝajnigante indiferentecon: — Mi dirus, ke tio estas la plej neverŝajna afero. Certe, laŭ leĝoj de atestado, verŝajneco tute favoras la ĝustecon de tiuj rakontoj, almenaŭ plejparte. Mi tre malĝojas vidi, ke tiu ĉi malkovro doloras vin. Mi ne havis altan opinion pri lia persona karaktero kaj tial renkontante lin en la salono de gesinjoroj Parkinson, mi kondutis je li kun ioma malvarmeto.

— Sed, — rediris Sri Kunwar Kriŝna, alkroĉiĝante al ĉiu ankreto de espero, — fraŭlino Parkinson diris al mi, ke la anoj de iu sinjorina societo en Long-Seaton, kies korespondanta membro ŝi estas, esprimis sian altan ŝaton pri li?

La advokato ridetis: —

— Eble, — li diris, — sed tiu estetika societo estas senescepte la plej ridinda afero en tiu ĉi lando. Ĝiaj anoj, ok aŭ dek junaj sinjorinoj vivadas tiel alte super la ĉi subaj realaĵoj, ke ili povus loĝi sur la planedo Marso kaj scii ne multe malpli pri teraj aferoj. Krom tio ili verŝajne ne scias tiom, kiom mi kaj kelkaj aliaj scias. Cetere, ĉu vi memoras, via moŝto, ke, kiam ni preterpasis, antaŭ kelkaj tagoj, la oficejon de sinjoroj Bent, Eldridge kaj Best, la advokatoj de la Pentuki’a kompanio, ni ekvidis iun sinjoron starantan apud la fenestro kaj parolantan kun sinjoro Eldridge? Vi asertis, ke tio estas Vilfrido Gallimore kaj mi, kontraŭe, opiniis, ke ne. Nun mi tute ne mirus, se tiu figuro estis li.

La hindo ne respondis; kaj Leo Broadbent daŭrigis: — Sur via loko, por havi certecon, mi kaŝe demandus la dommastrinon de sinjoro Gallimore, ĉu hindo vere venis viziti lin en la lasta tempo.

Ŝanceliĝe, kvazaŭ kontraŭvole, Sri Kunwar Kriŝna respondis:

— Jes, eble mi faros tion.

La advokato ree parolis:

— Nun, tiu ĉi letero tute aliigas la aferon kaj efektive faras sufiĉe granda vian ŝancon eltrovi la perfidulon. Se vi volas . . .

— Ne, sinjoro Broadbent, mi ne volas starigi polican elserĉadon. Mi unue volas zorge pripensi tiun ĉi treege malĝojan aferon.

Leo Broadbent rimarkis, ke la princido fariĝas pli kaj pli enpensa kaj silentema. Pensante, do, ke li jam gajnis sufiĉe da poentoj hodiaŭ vespere, kaj ke konsilinde estos, lasi la malfeliĉulon primediti la kapricecon de la sorto, li ĝentile adiaŭis lin.

Fine Sri Kunwar Kriŝna estis sola. Li sopiris al soleco, kaj la malvarmkoreco de la advokato akre malakordiĝis kun lia brulanta animo. Li iris en la studejon, kies larĝaj fenestroj donis vidon sur la ĝardenon, kaj ŝlosis post si la pordon. Lia koro estis disŝirita kaj plenigita de la plej maldolĉa angoro. Kiel multe da sortobatoj lin frapis en rapida sinsekvo! Kaj nun . . . ĉu vere lia plej kara espero tiel kruele terenĵetiĝis? Li malfermis fenestron kaj elrigardis en la nokton. La ĉielo estis bela kaj klara: jen inter du juglandujoj brilis la konstelacio de Oriono kaj, pli alte, tiu de la Liro.

— Ho, vi steloj, — li ekĝemis, — karaj kunuloj de multaj maldormaj noktoj, klarigu al mi tiun teruran misteron! Ho, vi, eterna, mistera estaĵo, laŭ kies ordonoj la steloj regadas la homan sorton, forpelu el mia bolanta animo tiun ĉi teruran mallumon. Ho, dia enkorpiĝo, kies sanktan nomon mi portas, renaskiĝu en mia animo, por ke ĝi ree pleniĝu de feliĉo!

Sed venis nenia respondo, nenia konsolanta certigo, ke iel tiuj mallumaj animombroj forpasos. La steloj aspektis strange malvarmaj, silentaj, sensentaj. Kiom li amis tiujn brilajn estaĵojn, kaj kiom li antaŭe ĝuis ilian amikecon! Kaj nun ili ŝajnis moki lin. Ilia antaŭe plaĉa, feliĉiga rideto ekfariĝis malbela grimaco. Kontraŭvole ekstariĝis en liaj pensoj dubo, ĉu ne troviĝas iu neperfektaĵo en lia sistemo; ĉu ne . . .

— Ho, miaj dioj, — li ekĝemis, penante kontraŭbatali senton de malespero, — ĉion alian, nur ne tion; forigu el mia koro tiujn malindajn dubojn, naskitajn de ĉagrenego!

Neniam antaŭe li estis fidinta tiel forte, tiel sendubeme la gvidon de la steloj; neniam antaŭe li estis tiel klare sentinta la forton de okultaj influoj, kaj tamen tiel krude li estis trompita! Kontraŭvole, preskaŭ senkonscie, li sopiris al Iu, kiu vere povos trankviligi kaj serenigi lian koron, al Iu pli persona, ol la nedifinebla estaĵo, kiu en tiu horo fariĝis por li pli kaj pli nebuleca. Obeante nekonatan impulson li suprenlevis la manojn kaj, regate de intensa sopiro, li humile murmuretis: —

Pli da lumo. Pli da lumo. Vera lumo!

Tiam plenigis lin, dum momento, dolĉa espero, ke iam vera lumo al li venos.

Ju pli, la sekvintan tagon, firmiĝis en liaj pensoj la suspekto pri la kulpo de Vilfrido, des pli lia koro malvarmiĝis kontraŭ la junulo, ĝis kiam lia antaŭa amo iom post iom ŝanĝiĝis en malamon.

Urĝaj aferoj malhelpis Vilfridon viziti la princidon la pasintan vesperon, sed, kvankam la tasko estos tre malagrabla, li volis persone klarigi al li la kaŭzojn, pro kiuj li ne povas plenumi lian deziron. Survoje al la domo de lia amiko li zorge pripensis la dirotajn vortojn, kaj kun malgajaj antaŭsentoj li demandis sin, kion diros la ĉagrenita princido. Li sonorigis ĉe la granda pordo. Post momento aperis sur la sojlo Roŝan, la ĉefservisto, sed li ne flankenpaŝis kun sia kutima, sklava saluto por allasi lin. Malĝentile, kun rigardo de kolerego en la nigraj okuloj, li diris:

— Lia princa moŝto ne plu deziras viajn vizitojn, — kaj tuj ĵetfermis la pordon antaŭ lia vizaĝo.

Vilfrido estis konsternita. Malrapide li malsupreniris la larĝan ŝtuparon, kvazaŭ en sonĝo:

— Kion do signifas tiu ĉi malĝentila parolsendaĵo? Tio estas ja tiel absolute malsimila al la ĉiam ĝentila, bonkora princido! — Tuj kiam li troviĝis sur kvieta flankstrato, li elprenis el sia poŝo la lastan leteron de la hindo kaj relegis ĝin. — Ĉiu linio ja elspiras korecon, estimon kaj konfidon. — Ju pli li meditis pri la afero, des pli strange ĝi aspektis.

Du tagojn poste okazis antaŭaranĝita kunveno en la salono de gesinjoroj Parkinson, sed, ĉar Vilfrido ne volis renkonti la princidon, li ne ĉeestis. Dum la tuta tempo li sentis grandan malfeliĉon; tiu forpuŝo tre vundis lian fieron. Tiel pasis kelkaj tagoj plu. Fine, iun vesperon, li ekdecidis, iri viziti siajn amikojn en Mayfair por ekscii, ĉu Sri Kunwar Kriŝna klarigis al ili sian strangan konduton. Plue, — li demandis sin, — kial mi perdus la amikecon de tiuj ĉi estimindaj kaj bonkoraj amikoj pro subita malhumoro de hinda fanatikulo?

Kiam li alvenis en la domon, lakeo petis lin, ke li eniru akceptejon dum li anoncos lian viziton. Post kelkaj minutoj revenis la servisto kun funebra mieno kaj jena informo: —

— Gesinjoroj Parkinson petas, ke vi maldaŭrigu viajn vizitojn ĉi tie, sinjoro.

Senpripense Vilfrido demandis kolere: — Kial? — sed tuj riproĉis sin pro manko de sinregado kaj digno kaj, ne atendante respondon, li volis sin turni por foriri. La bone dresita lakeo respondis kun malvarma, rigida ĝentileco:

— Mi havas nenion plu por diri al vi, sinjoro.

Vilfrido ree sin trovis sur la strato. Lia vizaĝo estis ruĝa pro honto kaj kolero: Piedelpelita! Kio ajn povas esti la kaŭzo de tiu nekomprenebla konduto? Preskaŭ senkonscie li direktis siajn paŝojn al la apuda parko Hyde. Li sidiĝis sur benko kaj meditis. Kiel trompis lin la aspekto de bonkoreco kaj noblanimeco de la hinda princido! Li estis kredinta, ke nenia seniluziiĝo aŭ malkontenteco povus igi lin elmontri tian malbonvolon. Kaj kiu atendus tian subitan ŝanĝon ĉe gesinjoroj Parkinson, kiuj ĉiam kondutis je li kun tiel granda mildeco, preskaŭ gepatra koreco? Eĉ la plej akraj malkontenteco kaj malbonhumoro de la “kara princido” ne povis plene klarigi al li ilian malĝentilecon. Ĉiuokaze, kion signifas tuta la ĝentileco, socia poluro de monduloj? Kiom do valoras tiu prifanfaronita filozofio kaj ŝajna altanimeco? Liaj pensoj pli kaj pli maldolĉiĝis. Fine li diris al si: — Vi plene meritas tion, malsaĝulo, ambiciulo!

Kiam li venis hejmen, ŝajnis al li, ke lia bonkora, patrina dommastrino, sinjorino Brent, kondutis je li kun malpli da koreco ol kutime, kvazaŭ ia suspekto regas ŝin. Klaro, la servistino, metante sur la tablon lian vespermanĝon, estis, kontraŭkutime, senvorta. Kelkfoje ŝi ekrigardis lin per siaj senkulpaj okuloj kun videblaj miro kaj kompato. Tio koleretigis Vilfridon kaj paroligis lin kun tute nekutima malafableco. Post la vespermanĝo li volis enprofundigi sin en la studon de nove aperinta verko pri antikva, greka arĥitekturo por ŝanĝi la pensojn, sed apenaŭ li malfermis la bele binditan volumon, kiam envenis Klaro kaj kun sentvundita mieno, senvorte, metis antaŭ li leteron. La adreso estis skribita laŭ bela sinjorina skribmaniero, kaj la letero estis ŝajne alportita de speciala sendito. Instinkte li tuj rilatigis la skribaĵon kun la insulto ricevita en la domo de siaj ŝajnamikoj en Mayfair. Scivole li do malfermis la leteron; sed li ne estis preparita por surprizo tia, kian ĝi faris al li. Li legis:

— “Kara sinjoro Gallimore. — Volu kredi, ke mi treege ĉagreniĝas pro la nepardonebla malakcepto, kiun oni faris al vi hodiaŭ en nia domo, kaj kiu, mi estas certa, plenigis vin de doloro kaj indigno. Mi volas nur iom klarigi — nesenkulpigi — tiun tre bedaŭrindan okazintaĵon. Princido K. K. kune kun sinjoro L. B. kulpigas vin pri terura, nekredebla afero. Kiel vi memoros, la princido montris al vi iujn gravajn dokumentojn, per kiuj li tre esperis gajni sian proceson. Ili diras, ke ili posedas nekontraŭdireblajn pruvojn, ke vi ŝteligis tiujn dokumentojn. Dum via foresto kun la princido en la graflando Norfolk venis en la domon de K. K. nekonata viro, kiu transdonis al Roŝan, la ĉefservisto, leteron, ŝajne skribitan, hindustane, de l’ princido, sed kiu, efektive, estis falsaĵo. Per tiu ĉi letero kaj sciante precize, kie troviĝas la diritaj dokumentoj, li sukcesis havigi ilin al si. Kelkajn tagojn poste Sri K. K. ricevis leteron, evidente skribitan de la sama mano kiel la unua, sciigante lin, ke vi estas la instiginto de la ŝtelo, kaj ke la skribinto volas perfidi vin tial, ke vi ne pagis al li la promesitan monon. Vi sciis — li diris — ke li estas devigita forvojaĝi Hindujon post kelkaj tagoj. Tiuj ĉi estas la ĉefaj eroj en sufiĉe longa vico de asertoj — mi ankoraŭ ne konas ĉiujn — sed la princido kaj sinjoro L. B. estas tute konvinkitaj pri via kulpo, precipe la princido, kiu opinias, ke vi dum kelka tempo agis antaŭ li tre hipokrite, ŝajnigante sinceran amikecon kaj plenigante lin per mensogoj pri vi mem k.t.p. La gepatroj kaj Karlo tuj treege indignis kontraŭ vi; sed, volu kredi, sinjoro, ke mi tute ne partoprenas ilian senpripensan juĝon. Mi estas konvinkita, ke vi estas senkulpa, kaj mi faros mian eblon por pruvi vian senkulpecon kaj por malkovri la realan krimulon. Ion plu mi ne povas diri hodiaŭ. Mi petas, ne respondu tiun ĉi leteron — ankoraŭ ne nun — ĉar mi devas esti singardema pro la ceteraj, kies indigno estas granda. Precipe la patrino ĉiam ĝemas pri la “kara princo.” Min tedas la ofta ripetado “kara princo.” — Vere via, Doroteo Parkinson. P.S. — Eble vi aŭdis, ke la princido malgajnis sian proceson.”

— Kulpigita pri ŝtelo! Min oni rigardas kiel friponon, malnoblan, abomenindan hipokritulon, perfidulon!

Lia tuta animo bolis de indigno pro tiu maljustaĵo. Ĉu oni vere taksis tiel malalta lian valoron, lian honestecon, ke oni tuj donis kredon al tia malvirta kalumnio? Tio estis maldolĉa humiligo por liaj fiereco kaj memestimo. Kion li faros por tuj forigi de si tiun kulpigon? Liaj pensoj estis en stato de furiozo. La unua impulso estis iri, morgaŭ matene al la princido kaj postuli klarigon pri tiu hontinda afero. Sed tuj poste, timante, ke li povus ree sin elmeti al humiliga malakcepto, li pripensis la konsilindecon skribi al li leteron. — Ne, — li fine decidis, — mi iros morgaŭ matene al mia advokato-amiko, sinjoro Eldridge kaj metos la tutan aferon en liajn manojn. Li ja estas ano de la advokata firmo, kiu kondukis la aferon de la hinda kompanio kontraŭ la princido. Kompreneble tio estas la plej bona plano. Kalumnii min ĉe miaj amikoj estas ja procesebla ago, kaj ĝi fariĝos multekosta afero por la hindo kaj sinjoro Broadbent.

Sed iom post iom li fariĝis pli trankvila en la konscio de sia senkulpeco. Ree venis al li en la pensojn la vortoj de la princido, ke oni devus senplende suferi personajn maljustaĵojn. — Ba! Tio estas nur malplena, supraĵa maksimo de la hinda filozofo, laŭ kiu li mem ne agas. Tamen li ne povis ne konfesi al si, ke li tiam tute konsentis kun tiu principo kaj decidis ĝin alpreni.

Dum longa tempo Vilfrido sidis en sia apogseĝo meditante. Antaŭ liaj internaj okuloj staris la bildo de la hinda sinjoro. Revenis en lian memoron ties ĉarma ĝentileco, liaj kortuŝaj paroladetoj kaj lia aspekto de senduba sincereco. Ju pli li meditis, des pli li konvinkiĝis, ke la princido estas viktimo de iu lerta fripono, kiu estas, samtempe, lia malamiko. Kaj tiu malamiko povas nur esti Leo Broadbent! Leo Broadbent, la frato de lia dolĉa Flora! — Ĉu ŝi kredus je lia kulpo? Ĉu fraŭlino Lambert? Neniam! Ne eĉ unu momenton. Por li estis esperiga konsolo, ke almenaŭ unu persono, krom tiuj, kredis je lia senkulpeco, bonkora, noblanima fraŭlino Parkinson.