Saltu al enhavo

Mirinda amo/Ĉapitro 9

El Vikifontaro
British Esperanto Association (p. 123-136)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  VIII
X  ►

ĈAPITRO IX

La nokto estis stelbrila, lunhela. La larĝaj antaŭurbaj stratoj jam estis senhomaj, kaj la grandaj, de belaj ĝardenoj ĉirkaŭitaj domoj ŝajne kuŝis tie ĉi kaj tie sonĝante meze de pleje senfoliaj arboj. La fantazioriĉa cerbo de Vilfrido ofte, survoje hejmen, plenigis tiujn domojn je homoj de sia propra imago, igante ilin aktoroj en ĉiuspecaj, imagitaj drametoj. Sed tiun nokton li ne havis okulojn por la ĉarmaj, en arĝenta lunlumo briletantaj domoj. Preskaŭ li estis senkonscia pri ĉio, kion li preterpasis. Aŭtomate, kvazaŭ en sonĝo li sekvis la bonekonatan vojon hejmen, en stato de mirkonfuzo.

— Efektive! — li diris al si en la pensoj — tio estas pli mirinda, groteska afero, ol ĉiuj feinrakontoj, kiujn fraŭlino Lambert iam rakontis al mi, kiam mi estis knabeto en Long-Seaton. Se nur kvarono de tiu mirrakonto estas vera, tiam certe la vero estas pli mirinda ol imagaĵoj!

Eksono de dancmuziko, venanta el domo, kiun li preterpasis, momente interrompis lian mediton. Li haltis kvazaŭ instinkte por aŭskulti kaj apogis sin sur ĝardena krado. Tamen la gaja muziko kaj la preterŝoviĝantaj sur la kurtenoj siluetoj de dancparoj ne povis tute forgesigi al li la demandon, kiu okupis lian kapon:

Vere, — li diris al si, — mi ne scias, ĉu ridi la tutan fantazian aferon, aŭ . . .

Aperis antaŭ liaj animokuloj la serioza, inteligenta kaj nobla vizaĝo de la hindo, evidentigante la plej nedubeblan sincerecon kaj la plej profundan konvinkon. Tio certe ne estas amuzaĵo por li, sed terure grava, serioza afero! — La muziko ĉesis, kaj Vilfrido daŭrigis sian vojon kaj sian meditadon: — Kunwar Kriŝna, kun sia ampleksa, okcidenta edukiteco certe ne estas malsaĝulo. Estas arogante pensi, ke nia moderna, okcidenta, tiel prifanfaronata kulturo ridindigas la filozofion kaj mondperceptojn de la hindoj. Ĉu ne estas vero, ke, jarcentojn antaŭ la komenco de la greka kaj romana kulturoj, floradis en Hindujo altaj artoj kaj sociala delikateco? Krom tio, — li rezonis kun si mem, — kion ni havas hodiaŭ ĉi tie? Nenion, krom necertaĵoj, neaĵoj aŭ inter-kontraŭdirantaj asertoj — konfuzon, nenion plu. Certe, nuntempaj filozofoj, eĉ la plej lertaj kaj aprobitaj, povas instrui malmulte al la antikvaj saĝuloj de Grekujo kaj Egiptujo, kaj tiuj ĉi estis ja kontentaj sidadi ĉe la piedoj de hindaj pensuloj.

Tamen la plej enigma afero estas la persona aspekto de tiu ĉi demando. Kunwar Kriŝna estis por mi ĉiam tiel mirinde ĝentila kaj afabla, ke mi ne povos ofendi kaj ĉagreni lin, dirante: — mi absolute ne povas kredi je viaj fantaziaĵoj.

Sed — kian radikalan ŝanĝon la akcepto de tia fantazia ideo sekvigus! Kia alloga perspektivo, tamen!

Li atingis sian hejmon kaj rekte iris en sian dormoĉambron. Ĉirkaŭrigardante li sentis kvazaŭ ĉio en la ĉambro estus al li fremda, kvazaŭ li estus estinta for de ĝi longan tempon. Li ne povis ne ridi sin mem: — Alrigardante en sobra lumo . . . eble . . . sed li ne volis, hodiaŭ nokte, alrigardi la aferon en sobra lumo; almenaŭ nun li ne volis perforte forpeli el sia imago la plaĉajn bildojn, kiuj ĵus ekformiĝis en ĝi.

La stato de lia cerbo ne lasis lin trankvile dormi. Unu sonĝo sekvis alian: li havis aferojn, jen kun strange vestitaj alĥemiistoj, jen kun belaj hindaj princinoj aŭ malbenantaj sorĉistoj. Foje li akompanis sian amikon tra sovaĝaj, senhomaj dezertoj, rampante sur manoj kaj genuoj, serĉante kaj pririgardante antikvajn tombejojn pri hebreaj epitafoj, kaj foje li forte penadis rememori, kie kaj en kia jarcento li renkontis la belan sinjorinon, kies portreton li vidis pentrita sur eburo.

• • • • • •

Dimanĉon vespere, reveninte de Diservo en Holborn, Vilfrido troviĝis, li pensis, en oportuna humoro, por trankvile kaj prudente pripensi la problemojn, kiujn lia hinda amiko starigis en liaj pensoj. Li do sidiĝis en komfortan apogseĝon apud la fajrejo por fordoni sin al “intensa pensado.”

Li estis esperinta, ke la vizito al la preĝejo forpelos iom de la spirita nebulo, en kiu li sin trovis. Eble la temo de la prediko helpos al li. Sed li ne ricevis kontentigajn respondojn al siaj multaj maltrankviligantaj demandoj. La temo de la prediko estis la biblia rakonto pri la profeto Elisajo, laŭ kies peto kvardek du mokemuloj estis pereigitaj de du ursinoj. La lecionoj estis la jenaj: — la graveco de sankteco; la ĵaluzo de Dio pri la honoro de Liaj profetoj; kaj la antaŭzorga saĝo de Dio, kiu ofte permesas terurajn malfeliĉaĵojn, por ke ili estu, poste, por la homaro, aŭ daŭra averto aŭ spirita profito.

Nun li ree penis starigi komparon inter tiu temo kaj la miregiga rakonto de la princido pri la saĝulo Durvásas. Kaŝita, ankoraŭ nur malklare sentita deziro, ke tiu rakonto estu vera, igis lin reve rezonadi jene: — Kial oni devus kredi, ke Dio havis profetojn nur en la lando, kiun oni nomas “Sankta lando”? Ĉu Li ne ĉiam havis Siajn atestantojn en ĉiuj landoj kaj en ĉiuj epokoj? Ĉu Li ne ŝatas kaj honoras sincerajn sopirantojn al sankteco, kiel ajn neperfekta aŭ eĉ malĝusta estus ilia koncepto pri la Dieco? Sendube! Se Dio atentis la krion de la izraelidaj profetoj kaj faris miraklojn laŭ iliaj petoj, kial do Li ne atentus la krion l’ sanktulo Durvásas? Unu rakonto, eble, enhavas tiom da verŝajneco, kiom la alia. Certe, — Vilfrido pensis, — Dio uzadas tre strangajn, providencajn rimedojn en la regado de homaj aferoj kaj de la pli vastaj aferoj de l’ mondo. Kiu scias? Eble Li vokis Sri’on Kunwar Kriŝna por tiu aparta celo ke li malkovru Liajn maturiĝantajn planojn rilate la sorton de la Izraelidoj. Estas ja nenio neebla en tio.

Poste li ekpripensis, kion dirus liaj amikoj en Long-Seaton pri tiu fantazia ideo. Pensante pri tio, kion dirus lia onklo, li rideksplodis. Image li aŭdis la cinikulon nomi lin la plej senespera idioto, la plej molkapa kredemulo, kiu iam aŭskultis sensencan feinrakonton. Onklo Silaso certe furioziĝus en la okazo, se li decidus iri Hindujon kun la princido. Poste liaj pensoj iris al la paca ĉambreto ĉe strateto de la vilaĝo. — Dolĉa, sagaca fraŭlino Lambert: li bone sciis, kion ŝi dirus. Kun zorgoplena rigardo en la bluaj okuloj kaj per ama voĉtono ŝi avertus lin pri la spiritaj danĝeroj, al kiuj li sin elmetas, malfermante sian koron al konceptoj, kies fundamento ne estas la persono de Jesuo Kristo, kaj kiuj ne estas bazitaj sur intima rilato kun persona, ama Dia Patro. Ŝi nur ridetus je liaj denatura fantaziemo kaj kredemo pri ĥimeraj aferoj. Fine aperis antaŭ lia imago lia dolĉa Flora. La kara, seriozmiena knabino larĝe malfermus la malhelajn, amplenajn okulojn kun mirego, sed ŝi sincere kaj forte penus kredi pro amo al li, tion, kion li kredas. Vilfrido vidigis feliĉan rideton ĉe la penso, ke, eble, Flora sentus ioman ĵaluzan timon pro liaj amikaj rilatoj kun tiuj ĉarmaj, hindaj princidinoj, liaj longeperditaj kuzinoj!

Tiu ĉi penso ŝanĝis la emon de lia meditado, kaj li fordonis sin al pli feliĉaj revoj: — Verŝajne oni donus al li princan titolon kaj cedos al li la rajtan propraĵon de lia prapatro Kuŝika kun bela palaco k.t.p. Li tiam povus studi hindajn arĥitekturon kaj artojn; ne pro monamo, sed pro la arto mem. Li diligente studos en Hindujo kaj en eŭropaj metropoloj. Liaj rilatoj kun fama princa familio de Hindujo kaj lia propraj riĉaĵoj malfermos al li la pordojn de la plej gravaj domoj; ili faciligos al li la akiron de scio, sperto, famo! Ho, kia imagperspektivo! Ravis lin la penso pri okazoj por vojaĝi; por vidi la famajn artaĵojn kaj arĥitekturajn trezorojn de antikva Hindujo kun laŭvole libera tempo por studado, meditado. Meditado. La tiea atmosfero mem, la sintrovado inter tiom da antikvaĵoj kaj la societo de filozofiaj pensuloj ja inspirus al li altajn pensojn. Ravege! Li ĝisfunde studos la plej antikvajn kredsistemojn, la morojn kaj la literaturon k.t.p. Eble li sukcesos fariĝi aŭtoritatulo pri tiaj aferoj. Vere, li tre volus fariĝi fama, se nur por kontentigi dolĉan Floran. Nenio pli feliĉigus ŝin, ol vidi lin eminenta, estimata de homoj. Tiam li fiere vizitos la grandan, malnovan domon je la ekstremo de l’ vilaĝo kaj dirus: — Sinjoro Broadbent, mi amas Floron; ŝi amas min. Donu al mi ŝian manon.

Tiel li revis.

Sed post momento denove ekregis lin pli seriozaj pensoj:

— Ĉu li ne decidis ĉiukoste eltrovi la veron? Ĉu eĉ la plena plenumiĝo de ĉiuj, tiuj revoj vere kontentigus lin? Ne; — li ree konsciis, — nur la eltrovo de la absoluta vero plene kontentigos lian soifantan animon. Absoluta vero? Sed, se tio estus tute ekster homa kapablo? Ĉu li ne vere postkurus erarlumon; kaj ĉu li ne, fine, estus devigata konfesi sin seniluziigita, malfeliĉa, senespera? Li admiris la staton de animpaco, de certeco kaj kontenteco, kiu videble regis la hindan princidon. Kaj tamen, ial, li sentis, ke eĉ tiu stato kaj lia koncepto pri Dio neniam kontentigus lin. Kio, do?

******

— Bonan vesperon, mia kara Vilfrido! —

Tiel salutis Vilfridon la bonkora voĉo de Sri Kunwar Kriŝna, la sekvintan vesperon en la vestiblo de lia loĝejo. Li estis vestita per simila vestaĵo, kiel ĉe la lasta vizito de Vilfrido. Lia mantelosimila ekstera vesto estis blanka; kaj larĝa, blanka, silka zono ĉirkaŭis lin ĉe la talio. Sur tiu ĉi zono vidiĝis orbroditaj talismanaj signoj laŭ regula sinsekvo: Egipta kruco: 🜨; delfia “E”: Є; kaj la signo de la triunuo: 🜂. Metante ambaŭ manojn sur la ŝultrojn de la juna viro, li diris plue: Ni iru en la teretaĝan saloneton; tiu estas la plej komforta ĉambro por babilado. Mi timas, ke mi akaparas multe de via tempo, sed vi ne povas prezenti al vi, kiom mi ŝatas vian amikecon.

Vilfridon frapis la eksterordinara koreco en la voĉtono de l’ princido kaj la deziremo en liaj okuloj.

— Vi embarasas min per via miriga bonkoreco, via moŝto, — li diris kortuŝite. Viaj malkovraĵoj ja tre interesas min, ensorĉas min; tamen mi devas diri al vi, ke ili, samtempe, ne malmulte maltrankviligas min, precipe la aferoj metafizikaj. Kiel vi scias, mia animo konsumiĝas pro deziro penetri en la profundon de la vero. Mi deziregas absolutan certecon, kiu sola povas kontentigi min. Foje mi kredis, ke la simpla fido de fraŭlino Lambert vere estas la sola solvo de ĉiuj spiritaj problemoj, sed ĉiam restariĝas en miaj pensoj la konflikto inter scio kaj kredo.

— La solvo venos, kara juna amiko, — diris milde kaj maldube la hindo, — la ĉefa, efektive la sola bezono pri la ekkono de la vero estas absolute sincera, pasia deziro ĝin koni je ĉiu kosto.

— Sendube, — rediris Vilfrido enpense, — mi volas scii; unue scii, poste kredi. Kaj nun vi turnas miajn pensojn en tute novan por mi direkton kaj ankoraŭ pli nebuligas mian spiritan perspektivon.

Vere, — diris la hindo solene, — la vojo al la vero kondukas tra malĝojo. Sed, kio estas la scio? Ĉu tiu necerta, ombreca, evitema io, hodiaŭa asertaĵo de fieraj filozofoj kaj scienculoj, kiu morgaŭ estos anstataŭigita per io nova, same malĝusta? Ne. Tiu scio, kiu akiriĝas per nura filozofia spekulacio kaj kiu estas fabrikita per silogismoj, estas vere venta afero, Vilfrido. Sed la scio, kiun naskas vera boneco kaj pureco, liveras dian lumon al la animo, pli klaran kaj konvinkan, ol ĉiuj demonstrativaj atestoj. La vera scio ne estas por ordinaraj homoj, sed nur por diosimilaj spirituloj. Eble neniam stariĝis pli malĝuste bazita supozo, ol tio, ke la scio estas atingebla por ĉiuj, ke ĝi estas destinita por ĉiuj; ne pli ol perloj por porkoj. Plue, ne tro fidu al rezonado, Vilfrido. Rezonado estas la plej granda eraro, sur kiu iam sin apogis spirite erariĝinta mondo. Estas pli prudente fidi al dia intuicio, revelacio, se vi volas. Nura homa intelekto penadas superregi intuicion, logiko penas premegi la veran vivon. Tamen, nevole mi jam enŝoviĝis en ĝuste la temon, pri kiu mi volis paroli kun vi hodiaŭ vespere.

Vilfrido aŭskultis kun streĉita atento kaj admiro, penante kapti la plenan signifon de la vortoj kaj, samtempe, revuante la tutan amplekson de la mirigaj aferoj, kiujn tiu ĉi ĉarma, klera mistikulo malvolvis antaŭ li.

— Vere, — li diris enpense, — mi tre deziras kompreni la misterojn, kiujn vi promesis konigi al mi. — Ridetante li diris plue: — Mi jam ekrigardas min mem kiel misteran estaĵon.

— Vi ĉesos fari tion tuj, kiam vi ekkonos vin mem. Sed nun aŭskultu, mi petas. De tempo al tempo, tra la jarcentoj, eŭropaj pensemuloj, foje eĉ kristanaj mistikuloj, malkontentaj pri sia spirita stato, kaj sopirante al pli profunda kono de la vero, sin turnis al tiu antikva fonto de saĝo, Hindujo, por tie supreniri la orajn ŝtupojn, kondukantajn al la sankta templo de la dia saĝo. Unu el tiuj estis Christian Rosenkreuz, germana mistikulo, kiu mortis en la jara 1484. Li donis nomon al frataro kun sekvantaroj en ĉiuj eŭropaj landoj: Fraternitas de rosea cruce, aŭ Rozakrucanoj. Oni ankaŭ nomis ilin Illuminati, Guebroj, aŭ fratoj hermetaj. Tiuj rozakrucanoj estis en la mezepoko potencaj pensuloj. Same kiel astrologio estas la patrino de astronomio, tiel estis la dogmaro de tiuj sanktaj fratoj la bazo de ĉiuj nuntempaj filozofioj. La lasta aŭtentika skribaĵo, kiun ni nun posedas pri tiu interesa, mistera frataro, estas libro eldonita en Frankfurto en la jaro 1616: Apologia compendiaria fraternitatem de rosea cruce de Roberto Fludt. Multaj aliaj dokumentoj antikvaj ekzistas kaj amaso da polemikaĵoj el tiu tempo pri la pretendoj de la rozakrucanoj, al kiuj unu flanko atribuis la posedon de mallumaj misteroj, la povon aliigi metalojn, superregi elementajn spiritojn kaj, fine, konon pri sorĉaj skribsignoj. Kompreneble kolektiĝis ĉirkaŭ ili amasoj da interesaj legendoj. Fakto estas, ke la fratoj hermetaj estis treege modestaj, maltrudemaj homoj, farantaj preskaŭ nenian propagandon, sed plivole pasigantaj la tempon per pia meditado pri la dia, neesprimebla, transcenda spirito, la mistero de la Sankta Spirito. Ilia estis speco de diservado, kiu akcentas la fakton pri intima rilato kun Dio kaj senperan kaj intensan konscion pri la dia ĉeesto. Ilia estis religio en sia plej intensa, vivanta kaj reala formo. Ili ne nur sentis kaj konfesis, ili vivadis la religion. La rozakrucanoj posedis la sekreton kaj la misteran dogmon pri la sankta fajro.

— Ĉu ili estis, kiel la Persoj, fajro-adorantoj?

— Tute ne. La Persoj ne estas idolanoj, nek adorantoj de l’ fajro; ili nur rigardas la fajron kiel simbolon de la dieco. La rozakrucanoj vidas en sia sekreta, sankta fajro la sekretan senmortan vizaĝon de la naturo. Ne; la mistera fajro de tiu frataro ne estas ordinara fajro. Ili instruadis, ke ĉiuj koneblaj aferoj, videblaj kaj nevideblaj, la animo, la korpo, ĉio, evoluciis el tiu ĉi fajro, kaj ke ĉio, fine, revenas al ĝi. Laŭ ilia kredo, la sola afero, havanta veran ekzistadon, estas tiu fajro, esence la dieco mem. Kiam ni rigardas fajron, ni kvazaŭ trarigardas pordon, kondukantan en alian mondon. Kredo al sankteco de tiu fajro estis en tempoj pasintaj, multe pli vasta. Volu kompreni, ke mi ne parolas pri idolana fajradorado. La unua silabo de la vorto “piramido” signifas “fajro” en la greka lingvo; kaj verŝajne piramidoj estis sekretaj sanktejoj de tiu ĉi fajro. Ĉu vi aŭdis pri tiu ĉi mistera, legenda ĉiama fajro?

— Jes, mi aŭdis, sed mi alprenis la ĝenerale akceptitan kredon, ke ĉiuj tiuj rakontoj estas mitaj.

— Kompreneble. Ili ne estas mitoj. Mi senŝanceliĝe diras, ke almenaŭ la plimulto el ili estas bazitaj sur faktoj. Mi povus tre agrable okupi vian tempon per citado de granda nombro da plene aŭtentikaj rakontoj pri malkovroj de tiu ĉi fajro, sed mi ne havas sufiĉe da tempo hodiaŭ vespere. Du-tri el ili sufiĉu.

Dum la regado de papo Paŭlo IIIa oni elfosis en Italujo ŝtonan ĉerkujon. En la ĉerko naĝis bela junulino en ia stranga oleo, kaj ĉe ŝiaj piedoj brulis lampo, kiu, en la momento de la leviĝo de l’ kovrilo, estingiĝis. La korpo montris nenian signon de putrado; efektive ĝi konservis sian tutan vivsimilecon kaj belecon. Tiu lampo jam brulis tie en la daŭro de 1500 jaroj. Je la tempo de la imperiestro Justiniano oni trovis en Edessa — laŭ Cedrenuso — unu el tiuj misteraj lampoj kune kun sanktfiguro de Kristo. Laŭ nedubeblaj atestaĵoj, tiuj ĉi objektoj jam estis tie, netuŝite, en niĉo super pordego, pli ol 400 jarojn. La antikvaj Romanoj, oni diras, scipovis konservi brulantajn lampojn en tombejoj dum centoj da jaroj per esenco aŭ oleo farita el fluidigita oro. Unu fakto plu. En la jaro 1550 — tiel raportas Baptisti Porta en sia grava traktato pri natura magio — konstruistoj malkovris sur la insulo Nesis en la golfo de Napolo marmoran tombejon de Romano. Foriginte pezan kovrilon ili ekvidis lampon brulantan kun brilega, preskaŭ blindiga lumo, kiu, tamen, baldaŭ poste paliĝis kaj fine estingiĝis. Kelkaj surskriboj evidentigis, ke la kadavro kaj la lampo estis metitaj en la tombejon antaŭ la naskiĝo de Kristo.

Tiuj ĉi estas aŭtentikaj faktoj, kies signifopleneco estas granda.

Sri Kunwar Kriŝna parolis kun kvieta certeco kaj evidente profunda konvinko, kiuj forte impresis la animon de la juna, imagema viro.

— Tio estas ja tre sorĉa historio, via moŝto, — Vilfrido diris kun malfalsa admiro, — mi ne memoras, ke iam mi aŭdis ion pli interesan.

— Efektive, — daŭrigis la princido, kontenta de la akceptemeco de la spirito de sia juna amiko, — por veronserĉantoj, por amantoj de la profundaj misteroj de la natura kaj spirita mondoj kaj precipe por tiuj, kiuj havas inklinon al spirita unueco kun la Dia Esenco, mi ne povas prezenti al mi ion pli interesan, ol studadon de la vivo kaj aspiroj de tiuj Rozakrucanoj.

Dum la vespermanĝo kaj posta babiladhoro super glaso da vino Sri Kunwar Kriŝna amuzis sian gaston per multaj interesaj sciigoj pri la rozakrucanoj, pri la iom okcidentigita vivado en sia palaco kaj kelkaj hindaj mirindaĵoj. Duonkuŝante sur komforta, mola sofo li diris:

— Vi okcidentuloj ne povas kompreni, ĝis kia grado volforta spirito en homo povas superregi la elementojn. Tion, ekzemple, bone montras niaj Thakur’oj. Jen estas persona travivaĵo mia, kiu okazis antaŭ tri jaroj: Ĉe amiko mia, najbara, sendependa rajaho, kiun mi vizitis survoje de Kalkuto al mia hejmo, gastis iu altranga, angla oficiro. Tiu oficiro, vivega rakontisto kaj sperta sportamanto, kies edukiteco, tamen, ne transiris la limojn de lia profesio, estis fanfarone skeptika pri metafizikaj aferoj. Por pruvi al sia gasto, ke ekzistas aferoj ekster lia malampleksa filozofio, mia amiko petis thakur’on, ke li faru “fajroprovon” en lia ĉeesto. Jen kio okazis: — Oni fosis larĝan rondan truon en la tero, ĉirkaŭ dek colojn profundan. En tiu ĉi truo oni faris fajron, kiu brulis en la daŭro de du horoj, tiel ke la tuta kavo estis plenigita de ardantaj lignokarboj. La varmego estis terura kaj devigis nin resti je sufiĉe granda distanco. La maljuna thakur nudpiede alproksimiĝis. Ĉe la rando de l’ truo, kiu ŝajnis kvazaŭ faŭko de la infero, li haltis momenton kaj trankvile rigardis en la ardantan kavon. Poste, murmurante kelkajn magiajn formulojn li enpaŝis kaj tre malrapide, seriozmiene, iris ĝis la kontraŭa rando, returne, kaj ree al la alia flanko. Liaj ĉirkaŭstarantaj disĉiploj dum la sceno entuziasme gestadis kaj kriadis. Kiam la majstro elvenis el la brulanta kavo, ili avide prenis la ankoraŭ ardantajn cindrojn de liaj piedoj kaj metis ilin al si sur la kapon. Poste ili ankaŭ sentime trapasis la fajron. Eĉ ne fadeno de iliaj kotonaj vestoj estis bruldifektita. La angla gasto kaj lia sekvantaro estis miregitaj. La thakur, ĉiam konservante sian seriozan mienon, nun kun granda respekto proponis al ĉiuj partopreni la “fajroprovon.” Li alproksimiĝis al ni kaj metis la manojn laŭvice al ni sur la kapon. Tuj regis nin tre stranga sento, malfacile priskribebla: rava sento pri preskaŭ sankta trankvilo kaj sentimo; agrabla malvarmeto trakuris niajn korpojn. Kvankam la angla sinjoro laŭte kaj multvorte certigis sian gastiganton, ke lia skeptikeco jam estas venkita, li ne volis submeti sin al la provo; sed kelkaj el ni hindoj, t.e. mia amiko, du el liaj oficistoj kaj mi, sentime sekvis la thakur’on tra la ankoraŭ intense ardanta fornego. Mirindegaĵo! Momenton antaŭe la terura varmego tenis nin je distanco de naŭ-dek futoj, kaj nun, ŝajnis kvazaŭ la fajro jam tute perdis sian potencon. Tamen tio ne okazis, ĉar malgrandaj objektoj, kiujn la angla oficiro ĵetis en la fajron tuj konsumiĝis.

Vilfrido aŭskultis kun kreskantaj miro kaj maltrankvilo: — Tio efektive estas mirindaĵo; — li diris enpense kaj ne sen nuanceto de dubo en la voĉo. — Estus ja malĝentile se mi, post via rakonto de persona travivaĵo konservus ian dubon pri la efektiveco de tiu okazintaĵo, tamen mi eksentas teruron pro sin altrudanta demando, kien kondukus min akcepto de tia intima rilato inter la spirito kaj materiaj objektoj. Ĝi ja malfermus ampleksan, nekonatan kampon.

— Vere, — diris Sri Kunwar Kriŝna, rigardante sian junan gaston kun kontenteco kaj admiro, — tio estas vasta kampo por filozofiaj kaj spiritaj esploroj, sed ne tiel nekonata, kiel vi okcidentuloj supozas.

— Kredeble ne; via moŝto. Sed ju pli vi rakontas al mi, des pli vi maltrankviligas mian animon, kaj des pli mi soifas al pli plena scio.

— Mi tion tute ne bedaŭras, Vilfrido; la vojo al la vero, kiel mi jam diris al vi, nepre devas konduki tra spiritaj suferoj. Ĉiuj grandaj pensuloj trabatis al si la vojon al certeco kaj animpaco tra animdoloroj. Nur tiel akirita animstato estas dezirinda por koroj kiel la via, Vilfrido.

Antaŭ ol foriri, Vilfrido petis la princidon, ke li bonvole skribu kelkajn vortojn, versaĵeton, aŭ ion similan en albumon, kiun li tiucele kunportis: — Mi tre ŝatus, — li diris,- — unu aŭ du el viaj belaj maksimoj, skribitaj en via gepatra lingvo aŭ, plivole, hindustane, kaj tradukitaj anglen. Sri Kunwar Kriŝna plezure plenumis lian peton kaj, post momenta pripenso, skribis, unue hindustane kaj poste angle jenajn vortojn:

“Iuj homoj vivadas en la nuboj; aliaj uzadas rubo-rastilon: Volu Dio konigi al ni tion, kio servas al nia plej alta bono. — La plej alta homa vivocelo estas fariĝi simila al Dio.”

• • • • • •

Du monatoj pasis. Dum tiu tempo Sri Kunwar Kriŝna faris vojaĝon al Parizo, kaj pasigis kelkan tempon kun Sir Hugh Mortimer, unu el la membroj de la registaro, en ties kampara domego en la graflando York. Dume Vilfrido vizitis kvarfoje la salonojn de gesinjoroj Parkinson kaj partoprenis tre agrablajn literaturajn kaj muzikajn kunvenojn, krom unu vespero, kiam li ree renkontis tie sinjoron Leo Broadbent. Ambaŭ malatentis unu la alian. La sola persono, ŝajne, kiu tion rimarkis, estis fraŭlino Doroteo Parkinson.

Iun vesperon post la reveno de Sri Kunwar el la norda graflando Vilfrido ree vizitis lin. La temo de la interparolado estis la intertempaj travivaĵoj. Poste la princido denove turnis la konversacion al la misteroj de la rozakrucanoj. Li diris:

— Nu, unu el miaj plej ŝatataj nuntempaj okupoj estas elserĉi la de ili postlasitajn postesignojn kaj interrilatiĝi kun, eble, ĉiuj nun vivantaj samcelanoj. Ekzistas multaj kaŝitaj restaĵoj de tiu mistikula frataro. La plej interesaj restaĵoj troviĝas precipe en solecaj lokoj en la kamparo. Kelkajn oni trovis en la ĉirkaŭaĵo de tiuj kuriozaj, rondaj preĝejetoj mezepokaj. Miascie nur tri ankoraŭ ekzistas en tiu ĉi lando. Penante trovi tiujn restaĵojn mi kaj kelkaj samcelantaj antikvaĵistoj renkontis multe da malfacilaĵoj kaj malhelpaĵoj kaŭze de malfidemo, mokemo kaj timo pri malsanktigado de l’ flanko de superstiĉaj vilaĝanoj, tro skrupulaj kamparaj pastroj kaj malsimpatiaj, nesciantaj landsinjoroj. Post kelkaj tagoj mi intencas entrepreni kune kun arĥeologo, Sir Richard Kemp, kaj favorigita pastro gravajn rezultatesperigajn esplorojn apud vilaĝo Normondham en la graflando Norfolk. Sir Richard Kemp estas la tiea landsinjoro kaj tre interesiĝas je tiaj aferoj. Li estas intima amiko mia jam de miaj universitataj jaroj. Li estas multleginta, multvojaĝinta intelektulo kaj tre ĉarma persono. Nu, Vilfrido, mi tre deziras, ke vi akompanu min sur tiu ekskurso.

— Efektive?

— Jes, — respondis la hindo afable, preskaŭ karese, — via partopreno faros al mi grandan plezuron, kaj mi ne dubas, ke la ekskurso estos por vi tre interesa. — Dezireme rigardante en la vizaĝon de la juna viro, li diris plue: — La vojaĝo donos al ni okazon por pli intima interkoniĝo; kaj tion ni ambaŭ deziras; ĉu ne?

Ĝis tiam Sri Kunwar Kriŝna ne estis ree aludinta rekte pri sia deziro, ke Vilfrido akompanu lin al Hindujo. Verŝajne li volis gajni plenan konfidon de la junulo kaj kutimigi lin al la penso, ke lia sorto estas kunligita kun tiu de fremda princa familio. Vilfrido eksentis tion kaj tial ne tuj sciis, kion respondi. Li silentis momenton, sed, ektimante, ke la princido povos malĝuste kompreni lian silenton, li devigis sin paroli:

— Via moŝto, kredu al mi, mi plezurege bonvenigus ĉiun okazon plifirmigi amikecon kun eminenta kaj nobla viro tia, kiel vi, kaj mi tre varme dankas vin pro via aminda propono, ke mi partoprenu tiun esploron, kiun mi sendube tre ĝuus, sed mi timas, ke mi ne povos.

— Ne ĉagrenu min, Vilfrido. Ni ne forestos pli ol nemultajn tagojn. Certe vi povos peti forpermeson de unu semajno. Ĉu ne? Mi jam faris aranĝojn por foriri postvenontan lundon. Kompreneble ni estos gastoj ĉe mia malnova amiko Sir Richard.

Iom ŝanceliĝe Vilfrido respondis:

— Verdire mi jam petis forpermeson por pasigi la paskan semajnon en Long-Seaton, kaj tial . . .

— Bone, amiko mia, vi do skribos al viaj tieaj amikoj, sciigante ilin, ke mi sukcesis igi vin ŝanĝi vian planon. La okazo estas ja unika.

Vilfrido ne povis ne senti plezuron pro la ĉarma kaj bonkora insisto de la princido, sed li samtempe sentis, ke li agos nesaĝe, konsentante akompani lin sur tiu vojaĝo. Tamen deziro plaĉi al tiu aminda eminentulo fine venkis liajn skrupulojn, kaj li konsentis.