Mirinda amo/Ĉapitro 8

El Vikifontaro
British Esperanto Association (p. 99-122)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  VII
IX  ►

ĈAPITRO VIII

Vi estas bonega aŭskultanto, kara amiko, — diris Sri Kunwar Kriŝna survoje, — estis videble, ke la temo tre interesis vin.

— Verdire, via moŝto, la tuta temo estis por mi granda enigmo. Mi jam estis turmentita de multaj spiritaj duboj, sed via bela parolado pliakrigis ilin.

— Tion mi tre bedaŭras; sed tio estas ja senutila, nenatura turmentiĝo: animo, kiu sincere deziras esti pura, bona kaj forigi el si ĉiun egoistan emon, nepre devas esti, aŭ almenaŭ fariĝi, paca, feliĉa.

Ili iris flankon ĉe flanko dum kelka tempo tra kvietaj, preskaŭ mallumaj stratoj, parolante malmulte. Subite rompis la silenton kolera voĉo de viro kaj, momenton poste, ekkriego de virino. Ambaŭ viroj ekhaltis por scii, de kie venis la sonoj.

— Jen ili estas, — ekkriis la hindo, — jen en tiu angulo. — Li kuris en la profundon de malluma senelirejo, sekvata de Vilfrido.

Tie ŝajne furioza pro ebrieco viro kun potenca staturo staris klinita super virino kuŝanta sur la tero, kruele batante ŝin.

La hindo senŝanceliĝe sin ĵetis sur la viron kriante:

— Haltu, brutulo! Vi devus honti tiel kruele bati sendefendan virinon.

La ekpuŝego preskaŭ faligis la viron. La virino ekstaris kaj diris:

— Ne vundu lin, sinjoro, li estas ebria.

La malsprite aspektanta viro sin firmigis sur la piedoj kaj, eligante blasfemojn kaj malbenojn, pretigis sin por pugnobatalo. Sri Kunwar Kriŝna trankvile respondis:

— Ne, amiko mia, viaj malbenoj ne malutilos al mi. Mi dubas, ĉu vi havas sufiĉe amikajn rilatojn kun via dio, por ke li punu min por plaĉi al vi.

La trankvila, memregada teniĝo de la atakinto mirigis la ebriulon, kaj li eksilentis. Tiam alpaŝis la virino kaj sin ŝovis inter la du viroj starantaj vizaĝon kontraŭ vizaĝo:

— Tenu vian langaĉon, Franko, diboĉa sentaŭgulo! — ŝi kriis. Vi meritas, ke tiuj ĉi sinjoroj forbatu vian senvaloran vivon el via korpaĉo.

Vilfrido staris ĉe la flanko de sia amiko, firme tenante en la mano sian novan bastonon, vigle kaj minace rigardante la maldelikatulon, preta, ĉiumomente batfaligi lin. Sed tio ne estis necesa. Sri Kunwar Kriŝna, ne turnante la okulojn for de la vizaĝo de la grandegulo, detenis Vilfridon per mangesto:

— Ne estu tro rapidema, — amiko mia, — li diris kviete, — atendu.

La virino nun energie ekprenis per ambaŭ manoj unu brakon de la viro, turnis lin kaj puŝis antaŭen, dirante ordone:

— Iru hejmen, senspritulo.

La edzo — konjekteble la du homoj estis geedzoj — obeis murmuregante, kaj ambaŭ foriris. Momenton poste la du figuroj malaperis en la mallumo.

Vilfrido kaj la hinda princido daŭrigis sian vojon. La juna viro la unua ekparolis:

— Kiel malĝojige estas vidi tian scenon. Tiaj aferoj, la ekzistado de tiom da mizero, tiom da malbono estas por mi dolora enigmo. Ho! Kial nia bela mondo estas tiel difektita de homoj enprofundiĝintaj en morala marĉejo. De kiam mi alvenis en Londonon antaŭ tri jaroj kaj duono, mi vidis tiom da abomenaĵoj, ke mia animo, malgajiĝinte, kelkfoje forte sopiras al la kvietaj vojetoj de Long-Seaton, kvankam mi tre, tre amas mian laboron ĉi tie kaj altŝatas la societon de multaj intelektuloj kaj aliajn utilaĵojn. Mi ofte deziregas, ke mi povu ree ĝui tiujn senzorgajn horojn, kiujn mi pasigadis en la malnova ŝtonminejo, sola kun la naturo, kun la birdoj, kun mia violono kaj miaj propraj pensoj. Ravaj ili estis, tiuj horoj. Kiel Don Karlos mi prefere “kuŝas infane ĉe l’ sin’ de l’ natur’.”

— Mi komprenas viajn sopirojn kaj vian malĝojon pro la malbono en la mondo, tamen vi ankoraŭ ne vidis la plej malbonajn aferojn. Mi estis okulvidanto de scenoj centoble pli teruraj, ol iaj, kiujn vi iam vidis ĉi tie.

— En via lando, via moŝto?

— Ho ne! — respondis la hindo. Kiam mi estis deksepjarulo mi pasigis kelkajn monatojn eri Ĝenevo kaj, estante juna, nesperta kaj impresebla, mi estis forte impresita de la tieaj Diservoj, kaj mia tiama guvernisto, bonega kaj pia homo, zorge penis instrui al mi la doktrinojn de la kristana religio. Poste ni iris Parizon, kie, nelonge poste, ekstariĝis tiu terurega revolucio de . . 98. Kvankam ni tuj forlasis Francujon, mi travivis aferojn kaj vidis scenojn, kies terureco estas nepriskribebla, kaj la memoro pri ili ankoraŭ hodiaŭ sentigas al mi spiritan naŭzon. Tio por ĉiam konvinkis min, ke la kristanismo certe ne estas la lasta vorto pri kredoj, kaj ke ĝi tute ne solvas la mondproblemon.

Vilfrido tuj rediris fervore:

— Sendube tre malfeliĉa, escepta travivaĵo, kiu, tamen, ne devus alkonduki iun al tiaj konkludoj. La teruraĵoj de la . . 98a revolucio estis ja kaŭzitaj de la rifuzo alpreni la instruadon de la kristana religio, kaj ne de tiuj maksimoj mem.

— Vi estas tute prava, mia kara sinjoro, — milde respondis la princido, — Nenio povus esti pli granda, pli ideale perfekta ol, ekzemple, la instruado, kiun enhavas la prediko sur monto; sed tio, kio min frapis, estis la preskaŭ plena neebleco de tiuj instruadoj malhelpi tiajn terurajn okazintaĵojn; kaj ankaŭ la evidenta fakto, ke ĝia efekto sur la animoj de la homoj estas treege supraĵa, nereala, ĉar tuj kiam la artefaritaj baroj de nuraj laŭkutimaĵoj forpuŝegiĝis, la sovaĝa, abisme malbona stato de la koro evidentiĝis.

Multaj protestaj pensoj tuj sugestiiĝis al la kapo de Vilfrido, sed antaŭ ol li povis formuli unu, lia kunvojiranto, metante la manon sur lian ŝultron diris:

— Sed nun ni jam atingis la finon de nia kuna vojo. Ĉu mi povas peti, ke vi vizitu min unu vesperon dum la venonta semajno? Mi tre deziras havi pli longan senĝenan interparolon kun vi, por ke ni pli intime koniĝu unu kun la alia. Ĉu venonta merkredo aŭ ĵaŭdo estos por vi oportuna tago?

— Jes, koran dankon, via moŝto, estos por mi granda plezuro viziti vin venontan ĵaŭdon je la duono post la sesa.

— Bonege; venu, mi petas, kiel eble plej frue post via oficeja laboro.

La juna viro daŭrigis sola sian vojon, enpense. Estis en la voĉtono de la hindo varmeco kaj deziremo, kiuj mirigis lin kaj demandigis, kio povas esti la kaŭzo de la senduba korinklino, kiun montris al li tiu ĉi riĉa, ĉie altŝatata princido. Siaflanke li sentis sin altirata al la interesa, impona kaj serioza viro, kiun li admiris pro lia bonkoreco, liaj nedubebla sincereco kaj nobleco. Li jam vizitis lin dufoje antaŭ kelkaj semajnoj en lia luksa domo. En tiuj okazoj la princido kondutis je li kun granda ĝentileco kaj natura koreco. Li montris al li multajn interesajn objektojn kaj tre simpatie faris multajn demandojn pri lia parencaro, la precizaj dato kaj loko de lia naskiĝo k.t.p.

Sed Vilfrido ne havis okazon longe mediti pri tiuj ĉi aferoj. Li ankoraŭ ne iris multajn paŝojn, kiam iu facile tuŝis lian ŝultron. Turninte sin, Vilfrido surpriziĝis ekvidi ĉe sia flanko sinjoron Leo Broadbent.

— Mi deziras diri al vi kelkajn vortojn, — ekparolis tiu ĉi per malagrabla, malhumila, preskaŭ minaca tono.

— Nu, diru do; — Vilfrido respondis malvarmete.

— Mi aŭdis, ke vi havas la arogantecon levi la okulojn al mia fratino; ke vi, farante uzon el ŝiaj juneco kaj simplanimeco, amindumas ŝin! Tio estas hontinda ago, ĉar vi devas scii, ke ŝiaj gepatroj kaj mi tute ne povas toleri ian rilaton inter mia fratino kaj vi.

— Efektive? — seke diris Vilfrido.

— Jes, vi devus havi pli bonan senton pri tio, kio estas konvena.

— Nu, sinjoro superulo, ĉiuokaze mi ne petus vian opinion pri konvenaĵoj.

— Mi ne povas permesi . . .

— Via permeso aŭ malpermeso estas por mi aferoj absolute indiferentaj.

La malvarma, seka voĉtono de la junulo boligis de kolero la advokaton, tamen li penis alpreni la saman malvarman parolmanieron:

— Kompreneble estas senutile alvoki al ia sento de ĝentileco . . .

— Absolute.

— . . . sekve ni devas uzi aliajn rimedojn por gardi la sendanĝerecon de la nesperta knabino.

— Konsentite.

— . . . sed, sendube, ŝi baldaŭ komprenos la malkonvenecon kaj la senesperecon de viaj aspiroj.

— Mi ne kredas tion. Flora . . .

— “Fraŭlino Broadbent,” mi petas.

— . . . Flora estas tro fidela, nobla knabino por sekvi viajn konsilojn.

Furiozigite de la malestima konduto de la juna arĥitekturisto, Leo Broadbent akre parolis:

— Antaŭ ol vi povos eniri honorindan familion, vi devos unue forigi la malbelajn famojn rilate al via naskiĝo, pri . . .

Vilfrido tuj sin turnis al la viro ĉe lia flanko kaj kolerege ekkriis:

— Silentu! Ne unu vorton plu! Se vi ne estus frato de Flora mi pugnobategus vin laŭ via merito.

Lia kontraŭulo, iom pli altkreska kaj larĝŝultra viro, perdinte la memregadon, jam atake levis sian bastonon, kiam, feliĉe, alproksimiĝo de aro da sinjoroj kaj sinjorinoj malhelpis furiozan batalon. Unu el la preterpasantoj, delikata juna virino, malestime flustris:

— Ho, tre verŝajne ebriaj malŝparemuloj . . .

Tiuj sufiĉe aŭdeble diritaj vortoj hontigis Vilfridon kaj rekonsciigis al li la hontindecon de interbatiĝo sur publika strato. Kiam do post kelkaj minutoj Leo Broadbent volis restarigi la disputadon, li diris akre kaj kun pli ŝajna ol reala malvarmeco:

— Silentu, mi ne volas diskuti kun vi miajn aferojn. Silentu, mi konsilas al vi, antaŭ ol vi havos okazon por penti vian arogantecon! — Poste, plirapidigante siajn paŝojn, li daŭrigis la vojon, je oportuna stratangulo, laŭ alia direkto. Sed iom post iom li ree alprenis sian kutiman irmanieron, por povi ordigi siajn pensojn.

Kia okazoplena tago, tiu ĉi tago de lia plenaĝiĝo! Kia arego da plej diversaj travivaĵoj kaj impresoj! Tumulte, mirige, la hodiaŭaj okazintaĵoj ree sin prezentis al liaj pensoj: La ricevitaj leteroj kaj donaco el Long-Seaton; la du tiel malsamaj scenoj en lia saloneto; la neatenditaj donacoj kaj la bonkoraj vortoj de la donacintoj en la Parkinson’a domo kaj kontraste la malkaŝe montritaj al li malestimo kaj malamikeco de Leo Broadbent; poste, la absorbante interesaj diskutoj pri la esencaj ecoj de la Dieco, kaj, fine, tiuj du malagrablegaj scenoj!

Kvankam Leo Broadbent estis al li antipatia homo, Vilfrido tre bedaŭris lian malamon, ne nur ĉar li estis frato de l’ knabino, kiun li amis per la tuta forto de sia juna, ardanta koro, sed ankaŭ pro tio, ke lia animo, denature amema kaj sentema, ĉagreniĝis je la penso, esti malamata de iu. Leo Broadbent estis ja la sola persono, kiu iam montris al li malamon aŭ malbonvolon. Li ne povis ne eksenti maltrankvilon. Kontraŭ lia volo regis lin antaŭsento, ke ilia amvojo, lia kaj ŝia, tute ne estos sendorna. Dolĉa, timema Flora! Li bone sciis, ke ŝia vivo en la hejmo ne estas feliĉa; ke ŝia alkroĉiĝema, sentema animo trovas malmulte da simpatio ĉe la kunvivantoj; kaj ke malkaŝa kontraŭstaro de ilia flanko ankoraŭ plimaldolĉigos al ŝi la sorton. Eble ili eĉ malpermesos al ŝi viziti fraŭlinon Lambert! Tio estis tre maltrankviliga afero; sed la penso, ke Flora povus iam ĉesi esti lia Floro eĉ ne unu fojon eniris lian kapon.

Tiel meditante li atingis sian hejmon. Tie li havis la unuan okazon pli detale rigardi siajn donacojn. Sidiĝinte en sia komforta apogseĝo apud la fajrejo, li fordonis sin al tiu plezuro. La ora horloĝo kun peza, ora ĉeno estis belega, multekosta objekto, vere princa donaco. La leda leterujo montris tre bonan guston kaj lertan, delikatan laboron. Li ne povis ne kompari ĝin kun la komuna laboraĵo de Flora kaj fraŭlino Lambert. Tiu lasta estis belege surbrodita silka veŝto, kiu kompreneble liveris al li pli grandan plezuron, ol la ceteraj donacoj kune, ĉar li estis certa, ke la du karaj estaĵoj en Long-Seaton laboris super tiu donaco kun la plej profunda amo. Kiel strange estis, — li pensis, — ke ambaŭ paroj da virinoj donacis al li komunan laboraĵon! Poste li trarigardis la tri germanajn librojn. Ju pli li legis, des pli li deziris zorge trastudi ilin spite la malaprobaj, avertaj vortoj de la juna pastro.

Li fermis la librojn kaj enpensiĝe rigardis la lastajn flagretojn de l’ estingiĝantaj karboj en la fajrejo. En la pensoj li trapasis la parolon de la hinda princido kaj la sekvintan diskuton. Se antaŭe lia spirito jam estis en stato de konfuzo pro konfliktoj inter tiom da malsamaj mondkonceptoj, liaj hodiaŭaj travivaĵoj pliakrigis lian maltrankvilecon; se antaŭe li forte deziris, ekkoni la veron, li nun sentis pasian deziron penetri en la misterojn de la spirita mondo. Tiam li eksentis fortan ambicion ĝisfunde kaj senantaŭjuĝe studadi ĉiujn sistemojn kaj dediĉi ĉiujn siajn spiritpovojn al la lumigado de la vero. Eble — li ekrevis, — li elpensos novan sistemon, unuigantan la vererojn el ĉiuj malnovaj sistemoj. Dum momento li imagis, ke li fariĝas nova, fama iniciatoro de aferoj filozofiaj kaj religiaj, vera bonfaranto al la homaro.

Tiujn ambiciajn revojn interrompis ekterno kaj tremeto pro malvarmo, kiuj atentigis lin, ke la fajro estingiĝis kaj noktomezo jam de longe pasis.


Sri Kunwar Kriŝna loĝis en nova okcidenta kvartalo en Londono, ne malproksime de la reĝa palaco Kensington, en bela, mezgranda duetaĝa domo, ĉirkaŭita de alta muro kaj malgranda, sed bela ĝardeno. Li luis tiun domon, plene meblitan de unu el la komercistoj princoj, kiuj dum la lastaj jardekoj amasigis tiel grandegajn riĉaĵojn per negocado kun la nove akirita hinda imperio. Liaj solaj kunvivantoj estis areto da fidelaj hindaj servistoj, el kiuj nur unu sciis kelkajn anglajn vortojn.

Vilfrido estis pripensinta kun plezuro sian viziton al la hinda princido. La sekvintan ĵaŭdon je kvarono post la sesa vespere li eniris la vestiblon de lia domo, enkondukita de servisto en nacia vestaĵo. La interno de la domo estis lukse meblita, parte laŭ hinda kaj parte laŭ moderna angla stilo. La lakeo, kiu evidente atendis lian alvenon, senvorte, sed kun signoj de granda respekto, kondukis lin tra kelkaj ĉambroj en salonon, kie troviĝis la princido. Tie regis ioma malordo. . . Ĉi tie kaj tie, sur diversaj mebloj, kuŝis paperoj, libroj kaj geografiaj kaj astronomiaj kartoj. Apud larĝa, vitra pordo, okupanta, preskaŭ la tutan muron, staris teleskopo, kies tubo havis longon de pli ol du metroj. La princido staris ĉe granda, ronda tablo, klinita super stelkarto, kiun li tre atente rigardis. Granda, luksa lampo ĵetis belan lumon sur la tablon. La kapo de la viro preskaŭ tuŝis belan super la lampo pendantan lumŝirmilon, bonguste faritan el purpura silko. La purpura lumo beligis lian noblan, penseman, alie hele olivkoloran vizaĝon. Li estis vestita per malstreĉa, faldoriĉa vestaĵo el silkecaj ŝtofoj. Liaj bluzosimila veŝto kaj sakforma pantalono, kiu kunfaldiĝis ĉe la piedoj kaj preskaŭ kovris molajn, riĉe broditajn ŝuojn, estis el blanka ŝtofo. Larĝa, multfalda zono el purpura teksaĵo ĉirkaŭis lian talion. Sur tio li portis longan mantelon purpuran kun larĝaj manikoj. Sur la brusto kaj laŭlonge de la antaŭa parto de la mantelo, apud la bordero, vidiĝis aro da misteraj, oraj kaj arĝentaj brodaĵoj, inter kiuj Vilfrido rekonis la kvinpintan persan talismanon, delfan “E,” la egiptan krucon “Ansatu” kaj aliajn.

Ĉe la eniro de Vilfrido Sri Kunwar Kriŝna rektiĝis kaj dum momento rigardis sian vizitanton, kvazaŭ li subite vekiĝis el tre profunda medito. Poste li vigle antaŭenpaŝis kaj salutis la veninton kun surpriziga emocio kaj videble sincera ĝojo:

— Ho! mia kara juna amiko, — li diris, — mi tre ĝojas, ke vi alvenas frue, ĉar mi havas multe por diri al vi. Kredu al mi, mi antaŭrigardis tiun ĉi viziton kun nemalgranda avideco.

Vilfrido estis tiel surprizita de tiuj ĉi vortoj kaj de la maniero, per kiu ili estis diritaj, ke li sentis embarason kaj preskaŭ ne sciis, kion respondi. Fine li devigis sin diri:

— Via bonkoreco, via moŝto, kaŭzas al mi tiom da ĝojo, kiom da miro.

— Efektive! — rediris Sri Kunwar Kriŝna kun afabla rideto, kaj kondukis sian gaston al malalta, mola sofo, sur kiun ambaŭ sidiĝis.

Preterpasante la rondan tablon kaj rimarkante la sur ĝi kuŝantan stelkarton, Vilfrido diris:

— Mi vidas, ke vi ĵus okupis vin per astronomiaj aferoj.

— Jes, mi denove ellaboris vian horoskopon.

— Mian horoskopon, via moŝto? — demandis Vilfrido surprize.

— Jes, amiko mia, vian horoskopon. Kaj mi faris tion kun granda zorgo kaj precizeco, ĉar absolute ĝusta horoskopo pri vi estas por mi afero de la plej granda graveco. Vi aspektas surprizite, mia kara amiko, kaj mi ne miras pri tio. Sed la klarigo estas tre longa rakonto, kaj mi tre petas ke vi pacience aŭskultu.

— Certe, via moŝto; granda scivolemo liveros al mi pli ol sufiĉan paciencon. Sed, pardonu mian nescion; mi kredis, ke la astrologio estas ne plu serioze praktikata; ke ĝi estas jam forĵetita kredo de la antikvuloj.

— Tute ne; — diris la princido, — vero ja estas, ke, malfeliĉe, en la nuna tempo treege malmultaj uzas tiun mirindan, dian ŝlosilon por malkovri la misterojn de la vivo kaj por antaŭdiri la estontecon. Sed mia kredo je la profunda vero de astrologio estas neskuebla. Jam de tre antikvaj tempoj miaj praavoj praktikis la arton astrologian. Mia kredo, do, estas bazita, ne nur sur persona sperto, sed ankaŭ sur tiu mistika kapableco, instinkta juĝo, kiuj estas kvazaŭ hereda posedaĵo dank’ al nekalkulebla vico de antaŭuloj, multaj el kiuj preskaŭ pasigis la vivon enprofundiĝante en la misterojn de la universo kaj de la vivo.

Mi kredas je astrologio, ĉar ĝi estas necesa komplemento de kredsistemo, kiun ni nomas en la oriento: “La Saĝo de l’ Memo” aŭ “Kaŝita Saĝo”; kiun la grekoj nomis “Teozofio,” kiam ĝi diskoniĝis inter ili en la tria jarcento post Kristo. Mi kredas je astrologio, ĉar ĝi estas filozofio, kiu, kunligante la erojn de la sun-sistemo je unu vera tuto, instruas la ekzistadon de perfektaj ordo kaj harmonio inter ĉiuj partoj kaj reduktas ĉion al racia leĝo kaj celkonscia antaŭdestino, tiele eliminante el siaj principoj la hazardon. Mi kredas je astrologio, ĉar mi vidas en ĝi certigita la neflekseblan leĝon de kaŭzo kaj efiko, kion ni nomas “Karma.” Fine, mi kredas je astrologio, ĉar ĝi montras al mi mian propran ecaron, senutiligante ĉiun penadon je memtrompo: Se oni povas legi en la horoskopo de aliaj malbonaĵojn rilate ilian karakteron, oni same povas legi ilin en sia propra karto.

Vilfrido rigardis la emociitan vizaĝon de la princido kaj aŭskultis lian apologion kun miro. La profunda respekto, kiun inspiris al li la orienta nobelo, malpermesis, ke li rigardu lian kredon kiel nuran, antikvan superstiĉon; kaj liaj propra fantaziemo kaj scivolemo pri misteraj aferoj inklinigis lin aŭskulti la dirojn de tia interesa kaj lerta persono kun senantaŭjuĝa atento. Kiam la hindo paŭzis momenton, li demandis:

— Ĉu, do, tiuj horoskopoj estas regataj de la volo de persona Dio?

— Certe, mia kara amiko, — akcente respondis Sri Kunwar Kriŝna, — de persona Dio, persona en la plej ampleksa senco; Dio, kiu estas ne nur super Lia kreitaĵaro, sed en ĝi; kiu, stariginte la diritan neflekseblan leĝon “Karma,” per ĝi regas ĉiujn horoskopojn de sinsekvantaj re-naskiĝoj. Ĉar vi devas memori, ke ĉiu homo efektive estas sia propra destino; kaj ĉiuj okazoj personaj, ĉiuj sortobatoj, ĉiuj favoraj cirkonstancoj laŭlitere devenas el li mem. “Karaktero estas destino.” La mezuro da feliĉo aŭ malfeliĉo en ĉiu vivo absolute dependas de la boneco aŭ malboneco de la antaŭa vivo.

— Dankon; mi komprenas.

— Nu, mia rakonto reiras ĝis la sesa jarcento antaŭ la naskiĝo de Kristo. En tiu malproksima tempo vivis praavo mia, princo, nomita Triŝanku, fiera, pasia, egoista homo. Li havis pli junan fraton, Kuŝika, kies ambicio estis leviĝi de l’ reĝa kasto ĝis la bramana kasto per longa severmora vivo. Li fariĝis “reĝa saĝulo” kaj poste akiris la titolon “saĝulo,” kio estas eĉ pli alta titolo. Li famiĝis, sed samtempe ekscitis la malamon de sia frato, la princo.

Trovante malkomforta kaj danĝera la restadon en la kortego de la frato, Kuŝika decidis iri viziti kelkajn famajn saĝulojn en iliaj ermitejoj. Post ĉirkaŭ sepjara asketa vivo, plena de memsurmetitaj suferoj, li alvenis, iun tagon, en la solecan loĝejon de tre fama “Muni” aŭ sanktulo, maljuna Durvásas, sur la bordo de la rivero Malini. Kun li loĝis Ŝarmishtha, lia pranevino, dekkvinjara knabino de preskaŭ diina beleco. Nia familia tradicio asertas, kaj ankoraŭ multaj kredas, ke tiu knabino estis filino de nimfo kaj estis sendita de la dio Indra, kiu fariĝis ĵaluza pri la kreskanta pro sankteco povo de mia antaŭulo Kuŝika. Tamen tio, kompreneble, estas nur legendo; ĝi estu tio. La maljuna sanktulo akceptis la princan saĝulon, pri kies famo li jam aŭdis, kun granda ĝojo kaj proponis, ke li loĝu kun ili. Kuŝika volonte konsentis. En la daŭro de tri jaroj la tri homoj kunvivis idilie en tiu kaŝita bosko en sankta ĝojo kaj serena paco. La reĝa saĝulo ĉiutage trezore amasigis provizon da puraj meritoj per siaj sanktaj ekzercoj kaj dank’ al la protektado de sanktaj ritoj de la Muni Durvásas.

Sed alvenis tempo, kiam la denatura nobleco kaj vira beleco de Kuŝika naskis en la koro de Ŝarmishtha dolĉan amon. Krom la maljuna onklo, ilia nobela gasto kaj kelkaj malaltkastaj ermitoj, ŝi estis vidinta neniun viron. Sed la princido estis tute blinda je la ĉarmoj de la knabino kaj senkonscia pri la amo, kiun li estigis en ŝia koro. Ŝarmishtha, unue timeme, sed iom post iom pli kuraĝe, penadis veki en lia brusto respondan senton. Vane. Fine ŝi konfesis al la onklo sian amon kaj pasie petegis lin, ke li kaŭzu en la spirito de sia gasto foriĝon de liaj asketeco kaj malvarmeco al ŝi, ŝanĝante ilin en varman amon. Longe la sanktulo kontraŭstaris la petegojn de la amata nevino, sed fine li konsentis, kondiĉe, ke ŝia unua filino apartenu al li; ke li edukos ŝin kaj antaŭdestinos fariĝi Gaŭtami t.e. estrino de la virina parto de la societo de ermitoj. Mankas hodiaŭ vespere la tempo por priskribi al vi la kelkajn feliĉajn tagojn, kiuj sekvis la efektivigon de la deziro de Ŝarmishtha.

Intertempe la famo de la diina beleco de Ŝarmishtha atingis ĝis la palaco de princo Triŝanku. Tiu ĉi decidis entrepreni ĉasekskurson en la ĉirkaŭaĵo de la loĝejo de la sanktulo Durvásas, esperante gajni la amon de la belulino. Iun tagon, do, li alvenis, bele vestita kaj akompanata de ĉarkondukisto. Grandaj estis liaj surprizo kaj ĉagreno, kiam li trovis, ke lia malamata frato estas kunvivanto kun la fama saĝulo kaj ties bela nevino. Sed kiam li komprenis la rilatojn, kiuj ekzistas inter Kuŝika kaj Ŝarmishtha, liaj kolero kaj malamo centobliĝis; tamen li sukcesis tute kaŝi tiujn ĉi sentojn. Unuavide li pasie enamiĝis en la knabinon. Je iu preteksto li irigis sian fraton kun si al la kortego, promesante, ke Kuŝika tuj revenos. La tagon post ilia alveno en la palacon, la princo Triŝanku, malice stariginte maljustan malpacon, forpelis la senkulpan fraton el sia regno kaj minacis lin je tuja morto, se li iam ree transpaŝos la landlimon. Kuŝika foriris malproksimen ekster la limojn de Hindujo kaj, laŭ niaj familiaj kronikoj loĝiĝis post multjara vagado apud la antikva rivero Araxes, inter la Kaspia Maro kaj la Nigra Maro. Tie loĝis tiutempe la dek triboj de Izrael, kiujn la asiria reĝo Salmanasaro devigis forlasi sian landon inter la jaroj 741 kaj 676 antaŭ J.K.

— Ĉu vi vere posedas aŭtentikajn kronikojn pri tiuj antikvaj tempoj? — surprizite kaj iom dubeme ekkriis Vilfrido.

Sri Kunwar Kriŝna rimarkis la nuancon de nekredemo en la voĉtono de la juna viro. Kun intensaj seriozeco kaj konvinko li respondis:

— Tute aŭtentikajn. Pri tio mi havas neniajn dubojn. Plue, ni scias, ke li edziĝis kun virino el la tribo Levi kaj poste transmigris kune kun la tribaro izraelida, trans la Kaŭkazajn montojn al la lando de la antikvaj Kimeroj sur la nord-okcidenta bordo de la Nigra Maro. Krom tiuj, sendube aŭtentikaj kronikoj ekzistas amaso da familiaj tradicioj, kies fidindeco estas pli-malpli duba. Vi devas ja memori, kara amiko, ke Hindujo posedis tre altan civilizacion jarcentojn antaŭ la Grekoj kaj la Romanoj. Sed mi flankiras. Kelkan tempon poste, la perfida Triŝanku ree vizitis la kvietan boskan valon, kie loĝis la potenca saĝulo kun sia zorgatino. Lia koro estis plena de pasia amo al la ĉarma junulino. Li sciigis al ili, ke Kuŝika jam antaŭ kelkaj monatoj forlasis por ĉiam sian patrujon por dediĉi sin, en malproksima lando, al la plej asketa vivado en iu kaŝita ermitejo.

La bela Ŝarmishtha, komence, forte ĉagreniĝis, sed la pasia amindumado de la eleganta maharajaho iom post iom forgesigis al ŝi la unuan, ŝajne malfidelan amanton. Delogita de parolpentritaj bildoj de brilegaj kortegoj kaj elokventaj promesoj, ke ŝi fariĝos lia ĉefa, ĉiam adorata edzino, ŝi konsentis forkuri kun li. Kiam la sanktulo Durvásas sciiĝis, kio okazis, ekregis lin la plej terura kolerego. Mi ne volas priskribi la tujajn sekvojn, en la ĉirkaŭaĵo, de liaj fortaj malbenoj, ĉar vi ne kredus ilin, kvankam en la Malnova Testamento similaj okazintaĵoj estas rakontitaj. Sed unu terura antaŭdiro, malfeliĉe terure plenumiĝis laŭlitere: li antaŭdiris, ke lepro afliktos la idaron de Triŝanku kaj Ŝarmishtha kaj iliajn posteulojn en la daŭro de multaj jarcentoj, ĝis kiam la lasta, sola posteulo de Kuŝika estos trovita en tre malproksima lando kaj revenigita en la landon de sia deveno. Nur tiam foriĝos la malbeno. La miriga ofteco, preskaŭ senintermankeco, kun kiu tiu ĉi terura malsano okazis de tiu antikva ĝis la nuna tempo en nia familio, tute forigas ĉian dubon pri la realeco de tiu antaŭdiro. Laŭ niaj plej precizaj kronikoj preskaŭ ne ekzistas tempo, kiam ne troviĝis almenaŭ unu leprulo en nia familio. Tio estas tre malfeliĉa fakto; kaj tute neeble estas ĝin klarigi kiel nurajn, hazardajn okazintaĵojn.

Sri Kunwar Kriŝna eksilentis. Profunda ĝemo eliĝis el lia brusto, kaj en liaj okuloj vidiĝis rigardo de nedirebla malĝojo. Vilfrido preskaŭ ne sciis, kion pensi pri tiu strangega rakonto, sed li estis profunde kortuŝita de la evidenta sincereco, kun kiu lia amiko parolis kaj de la forta emocio, kiu lin regis. Vane li penis trovi taŭgajn vortojn. Post momento la princido daŭrigis enpense, kvazaŭ li parolus al si mem:

— Kompreneble, en la daŭro de jarcentoj aro da legendoj ĉirkaŭkreskis tiujn ĉi kaj aliajn faktojn; sed, nesciante, kiom el ili estas veraj kaj kiom fantaziaj, mi ne volas citi ilin hodiaŭ vespere. Antaŭ ĉirkaŭ dek jaroj venis al mi la deziro funde esplori la tutan aferon. Mi konkludis ke, ĉar la unua parto de la antaŭdiro laŭlitere plenumiĝis, ankaŭ la dua parto plenumiĝos, nome, ke iam, kiam la lasta posteulo de l’ malfeliĉa elpelito Kuŝika estos trovita kaj revenigita al sia familio, la terura malbeno estos forprenita. Iu posteulo de Kuŝika, do, ankoraŭ ekzistas, kaj iu posteulo de li estas destinita por esti trovita kaj por plenumi tiun ĉi duan parton. Mi komencis kun granda diligenteco serĉi la postesignojn de la dek triboj izraelidaj, kutime nomitaj “la perditaj dek triboj”; kaj ju pli mi serĉadis kaj ju pli mi studadis, des pli mi trovis la laboron alloga kaj interesa. Diligentege mi trastudis pli ol sepfoje la Malnovan kaj la Novan Testamentojn, tre zorge notante ĉiujn profetaĵojn kaj aludojn rilate al tiu mistera popolo; mi serĉis en antikvaj historiaj verkoj pri iaj signoj, kiuj povas ĵeti eĉ lumeton sur la demandon, kien ĝi migris. Tiucele mi vizitis la ĉefajn eŭropajn bibliotekojn kaj konsultis la plej eminentajn historiistojn kaj pastrojn en Italujo, Germanujo kaj Anglujo. Mi ŝparis nek monon nek tempon nek energion. Mi volonte suferadis mokojn, malfacilaĵojn kaj ĉiuspecajn malagrablaĵojn.

Sed mia fervoro ricevis pluan teruran stimulon. Kiam mi estis okupata apud la bordo de la Nigra Maro en regiono, nomita Ar-sareth en la libro de Esdraso, deĉifrante hebreajn epigrafojn sur antikvaj tomboj kaj monumentoj, mi ricevis la novaĵon . . . ke mia propra, sola filo . . . atakiĝis de tiu terura malsano, lepro . . . lepro.

La princido parolis la lastajn vortojn malrapide per nedireble malgaja voĉtono. Liaj okuloj pleniĝis de larmoj, kaj lia brusto forte laboris.

Profunde kortuŝite Vilfrido eksaltetis:

— Ho! mia kara sinjoro, — li diris, karese metante manon sur la brakon de la malfeliĉa viro, — Kiel malĝojega! Kiom mi kompatas vin! — Ankaŭ liaj okuloj malsekiĝis.

Sri Kunwar Kriŝna danke ekbalancis la kapon, kunpremante la tremetantajn lipojn, kvazaŭ li volus per tio malhelpi eliĝon de dolorkrio. Li daŭrigis:

— Mi duobligis, multobligis miajn klopodojn kaj, dank’ al Dio, mi mirinde sukcesis sekvi la postesignojn lasitajn de la Izraelidoj.

— Efektive! — surprizite ekkriis Vilfrido.

— Jes! — la hindo respondis kun akcento, kiu montris la plej fortan konvinkon, — la tutaĵo de miaj eltrovaĵoj kondukis min al neskuebla konkludo, ke almenaŭ la plej granda parto de la tielnomitaj perditaj dek triboj loĝas en la Britaj insuloj.

— Ho! — ekkriis Vilfrido, ankoraŭ pli surprizite, ne povante subpremi rideton, — ĉu vi vere kredas tion? Mi memoras, ke mia onklo kaj amiko lia foje interdiskutis pri iu sinjoro Rikardo Brothers, strangulo, kaj ties malgranda sekvantaro, kiuj havis tiun saman opinion.

— Jes, mia kara Vilfrido, — ne estu nekredema, tial ke via onklo, fanatika neanto de ĉiuj aferoj spiritaj, surverŝas tiun demandon per sia kutima akra mokado. Mi konas sinjoron Brothers kaj sinjoron Finlayson, kiuj malhelpas la akcepton de tiu ĉi teorio per asertoj, pri kiuj ili havas nur la plej ombrecajn pruvojn. Mi povas diri sen malmodesta troaĵo, ke mi scias pri tiu ĉi afero pli, ol iu homo vivanta. Instigas min ja nek fantaziemo, nek amo al la famo aŭ al strangaĵoj, sed treege dolora neceso kaj persona dezirego. Sed nun mi alvenas al punkto, kiun mi celis, kaj kiu pli speciale tuŝas vin persone.

Vilfrido aŭskultis kun streĉita atento, demandante sin, kio sekvos. La hindo daŭrigis:

— Antaŭ ok monatoj, la dudektrian de Marto, mi havis la plezuron koniĝi kun vi, mia kara amiko, en la gastama domo de niaj bonaj amikoj, gesinjoroj Parkinson. Irante hejmen, tiun nokton, mi ne povis al mi klarigi la tre strangan impreson, kiun sur min faris via persono. Mi tre timas, ke mi nun parolos pri aferoj, kiuj iagrade estas ekster la limoj de via percepto kaj kiuj ŝajnos al via okcidenta spirito nekredeblaj.

Estis noktomezo. Mi izolis min en mia privata sanktejo kaj, ĉiam konsciante la ĉefan mian vivcelon, mi fordonis min al la mistikaj influoj de superaj potencoj, kun kiuj iafoje mi povas meti min “en rapport.” Ne aspektu tiel nekredema; mia kara, — diris la princido milde kaj kun intensa deziremo, — ekzistas ja aferoj en la sfero de la spirito, de la natura filozofio pri kiuj vi ankoraŭ eĉ ne revis; aferoj tiel malsamaj je la ordinara proza vivo.

Helpate de kapableco heredita de longa vico da antaŭuloj, kiuj estis spertuloj pri la okultaj sciencoj, magiistoj, se vi volas, aŭ mistikuloj, kaj inspirate de flama dezirego, mi estis penadinta per mempurigado, per penta memturmento, rompi, iagrade, la katenojn, kiuj ligas la animon al la korpo kaj la korpon al la videbla, materia mondo. Mi pasie penadis per incensoj kaj forta streĉo de l’ volpovo starigi ĉirkaŭ mi alian mondon, spiritan mondon; alivorte, mi ebligis min, senagigante, dormigante la fizikajn sentojn, eniri en la sferon de aliaj, superaj, spiritaj sentoj. Ekzistas, plue, gvidantaj influoj, kiuj venas al la homa spirito ŝajne neserĉite, sed, eble, responde al antaŭaj deziregoj, aŭ sekve de duonkonscia aktiveco aŭ, iafoje, dum la dormo, en la horoj de pli granda akceptemo. Tiuj gvidantaj influoj plej ofte, do, venas, por tiel diri, el blua ĉielo sen ŝajna rilato kun ia konscia pensado. Tiel venis al mi la revelacio — ĉar, memoru: la hazardo ne havas aferon ĉi tie — ke vi, Vilfrido, vi estas la persono, kiun mi tiel korpremate serĉas.

Vilfrido eksaltis kaj ekkriis: Kio? Mi?

— Jes, — respondis Sri Kunwar Kriŝna trankvile, per voĉtono, kiu, tamen, montris signojn de grandaj emocio kaj deziremo. Metante ambaŭ manojn sur la ŝultron de la junulo, li parolis plue: — Mia kara Vilfrido, tute natura estas via mirego; kaj mi konscias, ke tiu ĉi ideo devas ŝajni al vi fantazia, eble absurda, sed havu indulgon je mi. Senutile estus por mi peni por priskribi al vi la ĝojon. kiu plenigis mian animon! Tamen mi ne fidis sole al intuicio aŭ okultaj influoj. De tiu tempo mi tre zorge serĉis certigon de la steloj, kaj la respondo de tiuj ĉielaj estaĵoj estis tiel klara kaj nedubebla, kiel mi nur povis deziri. Vi memoros, ke mi faris multajn demandojn — eĉ je l’ risko esti malĝentila — pri via naskiĝo, ĝia loko, la precizaj dato kaj horo k.t.p. Ju pli mi sciiĝis pri tiuj kaj aliaj detaloj, des pli precize mi povis ellabori vian horoskopon kaj des pli mi fariĝis absolute certa, ke mi ne eraras. Plue, mi trovis el la steloj, ke la momento mem, kiam, unue, intuicie venis al mi la penso, ke vi estas la persono, al kiu en la daŭro de jarcentoj nia tuta familio sopiris kiel sola savonto, ke tiu momento estis treege favora momento.

Sri Kunwar Kriŝna leviĝis, iris serĉi leteron kuŝantan sur la ronda tablo kaj ree sidiĝis:

— Mi sendis kopiojn de via horoskopo kaj de tiu de la naskiĝo de la dirita ideo al sinjoro Dupont en Parizo, unu el la plej lertaj astrologoj en Eŭropo, por liaj sendependaj interpretoj. Li plej definitive diras, ke la klara voĉo de la steloj, la seneraraj malkovrantoj de homa destino, konstatas la verecon de la ideo, kiu naskiĝis je tia feliĉa momento. Kaj rilate la horoskopon de via naskiĝo, li pensas, ke ĝi estas unu el la plej rimarkindaj, kiujn li iam vidis. Krom kelkaj aliaj aferoj, pri kiuj li atentigas min, kaj kiuj tute certigas mian propran konkludon, li diras, ke — mi nun ne citos la teĥnikajn terminojn, kiujn mi montros kaj klarigos al vi poste — ke la naskiĝo kaj frua infaneco de la dirita persono estas rilatita kun misteraj kaj tragediaj aferoj, ke post la dudeka jaro de sia vivo li havos grandan vivoŝanĝon. Plue li alportos grandan feliĉon aŭ profiton aŭ benon al multaj homoj, eble per sinofero, kaj li certe estas destinita fariĝi famulo. Plej rimarkinda interpreto de viro, kiu havis je sia dispono nur du kartojn, montrantajn la situaciojn de la planedoj kaj de la “domoj” je la horo de la naskiĝo de nekonata de li persono. Sed la plej rimarkinda afero estas jena aldono: — Vi ne sciigis min, — diras tiu fama scienculo, — ĉu la horoskopoj havas interrilatojn. Mi konjektas, ke jes; ĉar, se ne, la multaj reciprokaj aspektoj kaj signifoplena interplekto en kaprikorno estus vere mirindaj. Tiam sekvas ĉi tie kelkaj komparoj, per kiuj mi ne volas tedi vin. Via nomo Vilfrido, cetere, estas tre signifoplena; ĝi estas antikva anglosaksa nomo kaj signifas “pacfaranto” aŭ “paciganto.”

Nu, ĉio ĉi tio estas por mi konvinkiga sen ia ombreto de dubo, sed nun, de kiam mi konas vin pli intime, estas precipe mia koro, kiu certigas min, ke mi ne eraras.

Sri Kunwar Kriŝna nun ekpensis, ke li diris sufiĉe por tiu okazo. Li do subite ŝanĝis la temon kaj gajete diris:

— Mi timas, ke mi hontinde malzorgas miajn devojn kiel gastiganto, pardonu; kaj la kuiristo plendos, ke mi malbonigas la vespermanĝon per tro longa babilado. Ĉu ni iros en la manĝoĉambron?

Vilfrido ankaŭ leviĝis, malrapide, por sekvi sian gastiganton. Li sentis sin kvazaŭ en sonĝo. Analizi siajn pensojn li ne povis, eble li ne volis pro timo elreviĝi. Dum la ĉetabla interparolo, kiu sin turnis precipe al la sociaj kaj politikaj statoj de la diversaj regnoj, kiuj formas la vastan landon Hindujon, Vilfrido demandis la princidon:

— Do, ĉu unu celo de via vojaĝo ĉi tien estas duonpolitika, via moŝto?

— Ne, Vilfrido, mi ne povas diri, ke oni nomus tiun aferon eĉ duonpolitika, kvankam ĝi koncernas la bonstaton de nia tuta regno, kaj kvankam la rezultato de mia misio pro ĝia graveco povus havi politikajn konsekvencojn. La afero estas la jena: — Dum sia ofico kiel gubernatoro en Hindujo de l’ jaro 1798 ĝis 1805, Lord Wellesley revivigis kaj proklamis la imperian principon pri absoluta politika superregado. En la lumo de postaj okazintaĵoj mi nun ne ŝanceliĝas diri, ke tiu tre lerta projekto, kvankam iom severa, estus tre bonfara al multaj partoj de Hindujo, precipe je tiu periodo, ĉar la stato de multaj sendependaj ŝtatetoj ekster la sfero de la firma brita regado, fariĝis de jaro al jaro pli embarasa, pli senespera. La centraj landoj disŝiriĝis pro interna malpaco, kaj la milicioj de la diversaj regnoj ne povis kontraŭstari la bone ekzercitajn bandojn de la Marathasoj kaj la 30,000 afganajn dungitojn de Amir Khan. Kelkaj el la pli fortaj maharajahoj kontraŭstaris proponojn pri submetiĝo sub la superregado de la brita registaro rilate al eksteraj aferoj, dum multaj aliaj volonte akceptis ĝin. En la jaro 1805 Lord Cornwallis, reveninte Hindujon, renversis la projekton de Lord Wellesley, kaj kvankam li mortis nemultajn monatojn poste, lia principo de ne-enmiksiĝo en la politikaj aferoj de tiuj sendependaj ŝtatoj estis sekvata en la daŭro de dek jaroj. Tiam kelkaj ŝtatetoj eĉ plendis pro tio, ke la brita registaro ne prenas sur sin la devon ŝirmi ilin kontraŭ vagadantaj bandoj — precipe post kiam oni estis forpermesinta la regulan soldataron — kaj la devon malhelpi reciproke detruajn militaĵojn.

Mia patro estis ĉiam tre ĵaluza pri siaj sendependeco kaj honoro, tamen li timis la sorton, kiu trafis multajn eĉ pli grandajn kaj potencajn ŝtatojn. Kiam Lord Hastings fariĝis gubernatoro en la jaro 1813, li pensis, ke konsilinde, eĉ necese estos, ree alpreni la projekton de iom-post-ioma paca ensorbo de sendefendaj aŭ turmentitaj ŝtatoj. Mia patro kaj Lord Hastings estis antaŭe intimaj amikoj, kiam ambaŭ estis kunstudentoj de la universitato en Berlino, sed la interŝanĝo de leteroj jam de multaj jaroj ĉesis. En la sekvinta jaro ili renovigis la amikecon, kaj Lord Hastings konsilis al mia patro, sin meti propravole sub la protektoraton de la brita registaro. Dum la vizito de mia patro en Kalkuto li ricevis proponon de tre grava kaj riĉa kompanio, kiu volis vastigi kaj ekspluati la grandajn, sed ĝis tiam ne sufiĉe uzitajn riĉaĵojn de lia lando. Malfeliĉe je tiu tempo mi forestis en Eŭropo, kaj mia pliaĝa frato estis malsana. Reprezentantoj de la kompanio akompanis mian patron al Pentuki, kaj post longa traktado fariĝis kontrakto, laŭ kiu estis, interalie, interkonsentite, ke gravaj diferencoj de opinioj koncernante ĝin estu decidotaj antaŭ juĝantaro en Londono. Tio estis por ni malfavora kondiĉo. Tiu ĉi kontrakto kune kun tri tre gravaj klarigaj kartoj geografiaj estis senditaj al Lord Hastings por ties kontrolo kaj sankcio. Malfeliĉe la kontrakto revenis de Kalkuto kun nur du geografiaj kartoj. Kaŭze de en tiu tempo okazantaj maltrankvilaĵoj, unu karto perdiĝis. Post vana petado resendi ĝin oni fine forgesis pri ĝi.

Niaj rilatoj kun la dirita kompanio, kvankam ili faris al ni grandan profiton, ne estis tre feliĉaj pro aroganteco kaj troavideco de la estroj. Antaŭ unu jaro kaj kvarono ili pretendis la rajton deflankigi malgrandan riveron por superakvigi luitan distrikton. Tia deflankigo kaŭzus grandan mizeron al miloj da kamparanoj loĝantaj apud tiu rivero. Tiun proponon, do, ni firme kontraŭstaris, asertante, ke la koncerna parto de l’ rivero estas ekster ilia teritorio. La kompanio asertis la malon. La teksto de la kontrakto ne estis sufiĉe preciza kaj sin apogis sur la perdita karto. Post longa disputado la kompanio decidis meti la aferon antaŭ la juĝantaron en Londono. Jen la “oficiala” kialo de mia vojaĝo.

Ĉar la vespermanĝo nun estis finita, Sri Kunwar Kriŝna interrompis sian rakonton kaj ĝentile diris:

— Se plaĉas al vi, ni iru en mian skribejon. Tie mi povas montri al vi kelkajn geografiajn kartojn kaj aliajn interesajn aferojn. Mi esperas, ke mi ne tedas vin per tiuj longaj rakontoj?

Vilfrido leviĝis kaj vigle respondis:

— Tute ne! via moŝto. Efektive nenio povus esti pli interesa.

La skribejo estis vasta ĉambro, meblita tute laŭ moderna, angla stilo. Ĝi enhavis, krom larĝa skribtablo kun nombro da tirkestoj ĉe ambaŭ flankoj, kaj aliaj diversaspecaj mebloj, kvar larĝajn libroŝrankojn. La hinda princido, enirinte la ĉambron post sia gasto, iris rekte al la skribtablo, levis ĉarnirkovrilon kaj elprenis malgrandan ŝlosilon, per kiu li malfermis unu el la tirkestoj.

— Tie ĉi troviĝas, — li diris, — ĉiuj paperoj kaj dokumentoj rilate al tiu ĉi afero. — Elprenante el la profundo de la tirkesto pakaĵeton da paperoj kunligitaj per flava, silka rubando kaj sigelitaj per ruĝa sigelo, li diris plue kun kontenta rideto:

— Jen estas la plej gravaj dokumentoj, kiujn mi ricevis nur hieraŭ el Kalkuto. Mi sciigis al vi, ke niaj kontraŭuloj sin apogas sur la malesto de unu geografia karto, kiu kompletigas kaj klarigas la tekston de la kontrakto. Nu, mi tuj skribis al Lord Hastings kaj petis lin, ke li bonvolu starigi serĉon en sia arĥivo pri tiu grava dokumento. Tiu ĉi fasko ankaŭ entenas laŭ aparta, de lia lorda moŝto persone skribita letero, ateston pri la aŭtentikeco de tiu ĉi karto,

— Ho, — ekkriis Vilfrido, — mi tre ĝojas pro tio! Kian surprizon tio kaŭzos al viaj kontraŭuloj!

— Jes, — diris Sri Kunwar Kriŝna ridetante, — tiu ĉi fasketo estos kvazaŭ bombo en tendaro de la malamikoj je l’ tago de la juĝa aŭskultado. Lord Hastings petis min, ke mi faru uzon el lia atestskribaĵo nur tiam, kiam tio estos absolute necesa. Mi nun estas tre kontenta, ke la proceso prokrastiĝis. Pro diversaj kaŭzoj mia apelacio al supera instanco ne aŭdiĝos antaŭ la 10a de Aprilo. Cetere miaj advokatoj estas sinjoroj Konard kaj Perkins, kaj via samurbano, sinjoro Leo Broadbent speciale okupas sin pri mia afero. Mi tre estimas tiun junan juriston pro liaj lerteco kaj sindonemeco kaj fidindeco. Neniu scias ion pri tiuj ĉi dokumentoj, krom vi kaj sinjoro Broadbent.

— Efektive! — diris Vilfrido kun surprizo, sed ankaŭ kun nuanco de malplezuro. Li sentis, ke la situacio postulas, ke li diru ion plu, sed li ne povis sincere esprimi ian plezuron aŭ gratulon pri tiu sciigo. Plivole li parolus pri la sceno, kiu okazis antaŭnelonge inter li kaj Leo Broadbent. Tamen, rememorante la vortojn de l’ princido ĉe la lasta kunveno en la domo de gesinjoroj Parkinson “ke oni devas senplende suferi personajn maljustaĵojn,” li silentis.

Sri Kunwar Kriŝna zorge remetis la dokumentojn kaj la ŝlosilon en la samajn lokojn, el kiuj li antaŭe prenis ilin. Poste li malfermis alian tirkeston kaj elprenis el ĝi belan, el santala ligno faritan skatoleton, dirante:

— Mi deziras montri al vi kelkajn portretojn de miaj familianoj. — Li levis belege ĉizitan kovrilon kaj diris plue: — oni kutime ne montras al fremduloj, precipe viroj, portretojn de la virinoj de la propra familio, kaj vi estas la sola kiu ilin vidos.

— Mi scias, via moŝto, pri tiu kutimo, — Vilfrido respondis ĝentile, — kaj des pli alte mi ŝatas la honoron, kiun vi al mi faras.

— Vi preskaŭ ne plu estas por mi fremdulo, Vilfrido, kaj mi esperas, ke iam vi koniĝos kun mia familianaro. Jen estas mia edzino — mi havas nur unu edzinon — kaj jen miaj du filinoj Parvati kaj Rohini.

Li metis antaŭ Vilfridon tri miniaturojn belege pentritajn sur eburo en multekostaj, per perloj kaj gemoj ornamitaj kadretoj. La juna viro ekprenis unu post alia kaj atente rigardis ilin:

— Kiel belegaj miniaturoj! — li diris kun surprizo kaj admiro, — ili estas tre interesaj. Mi neniam vidis pli belajn, eĉ ne en nia muzeo.

Unu el la portretoj prezentis sinjorinon kun noblaj, inteligentaj trajtoj. Ŝiaj vizaĝlinioj estis rondaj kaj iom plenaj, kaj la lipoj iom dikaj, sed entute la aspekto estis tre plaĉa kaj alloga. La du aliaj miniaturoj prezentis knabinojn, kiuj havis la aĝon de ĉirkaŭ dek du kaj dek kvar jaroj. Iliaj vizaĝoj estis dolĉaj kaj delikataj kun rimarkinde helaj haŭtkoloroj.

— Vere tre dolĉaj, noblaj vizaĝoj, ĉiuj, — diris Vilfrido, enpense.

Per voĉtono, montranta amemon kaj feliĉon, Sri Kunwar Kriŝna rediris:

— Jes, ĉiuj tri estas dolĉaj, noblaj estaĵoj kaj pli bone kaj libere edukitaj, ol la plimulto de princinoj en nia lando. Miaj filinoj havis francajn guvernistinojn kaj havas nun kiel kunvivantinon altkulturitan, anglan sinjorinon, filinon de altgrada oficiro de nobela deveno. Ambaŭ junaj sinjorinoj flue parolas la anglan kaj francan lingvojn kaj iomete la germanan.

— Efektive!

— Jes; kaj afero, kiu eĉ pli interesos vin, estas, ke ili tre amas la muzikon.

— Vere, via moŝto, vi tre mirigas min.

Tiam subite la vizaĝo de la princido akceptis tre malgajan aspekton, kaj maldolĉa ekĝemo eliĝis el lia brusto. Li diris:

— La portreton de mia filo mi ne kunportis. Tro dolorege estas por mi rigardi ĝin:

Vilfrido, dezirante pro kompato ŝanĝi la temon denove ekprenis la portreton de la edzino de l’ princido kaj ree enpense rigardis ĝin:

— Strange, — li diris, — mi ne povas forpuŝi la penson, fantazian impreson, sendube, kvazaŭ mi jam antaŭe, iam en la estinteco, vidis tiun ĉi sinjorinon.

Sri Kunwar Kriŝna ekrigardis sian gaston kun grandaj vigleco kaj kontenteco:

Mi ne miras pri tio, mia juna amiko, — li diris preskaŭ solene, — mi ne miras, kaj mi tre ĝojas. Tio estas kelkfoja spertaĵo, imagi, tre malklare, verdire, ke oni jam antaŭe, iam en la profundo de la pasinteco, travivis nunajn okazintaĵojn aŭ similajn. Tio nepre pruvas, ke la animo havas antaŭajn ekzistadojn.

Vilfrido ridetis:

— Ŝajne tio ja estas tre kredinda, tamen mi postulus kelkajn pluajn pruvojn, antaŭ ol plene akcepti tian teorion.

— Nu, nu, knabo mia, konservu senantaŭjuĝeman spiriton; la pruvoj ja siatempe sin prezentos al vi.

— Eble. Ni vidos. — La juna viro leviĝis por diri adiaŭ al sia gastiganto. — Jam malfruiĝas.

La princido akompanis lin ĝis la pordego.

— Ĉu mi povas peti vin, ke vi ree vizitu min baldaŭ, — li demandis dezireme, — venontan lundon vespere? Bone; dankon. Mi okupas min nuntempe per sekretaj esploroj, pri kiuj mi ankoraŭ ne parolis kun iu ĉi tie, sed kiu, mi estas certa, tre interesos kaj allogos vin. Antaŭ ol vi povos kun plezuro partopreni tiujn enketojn, estos necese, ke mi lernigu al vi la misterajn faktojn, sur kiuj ili estas bazitaj; kaj tio okupos tutan vesperon.

Vilfrido gaje respondis:

— Ankoraŭ misteroj! Vi vere igas min tre scivola, via moŝto. Mi do kun plezuro atendos tiun vesperon.

Ĉe la pordo la hinda princido ree manpremis la junan viron, dirante per karesa voĉo:

— Pripensu la priparolitan aferon, Vilfrido, mia kara knabo. Eble la hodiaŭa vespero fariĝos sortoplena okazo por vi kaj por mi.