Mirinda amo/Ĉapitro 7

El Vikifontaro
British Esperanto Association (p. 81-98)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  VI
VIII  ►

ĈAPITRO VII

La du junaj viroj atingis la domon en “Mayfair” post duonhora piediro. Ĝi estis granda loĝejo en kvieta, malgranda, sed tre agrable placo en tiu bonhaveca kvartalo. La interno de la domo prezentis iom strangan aspekton. La plej frapantaj aferoj estis ĉie troviĝanta ruĝa koloro kaj ĉie reganta senbrueco. La granda vestiblo kaj la diversaj ĉambroj estis lukse meblitaj, sed laŭ iom neordinara, duonorienta stilo. Kvankam sinjoro Parkinson estis unu el la plej famaj, tiutempaj pentristoj, oni vidis tre malmultajn pentraĵojn sur la muroj, krom en la pentrejo. Anstataŭe troviĝis tie ĉi kaj tie kabalaj figuraĵoj kaj desegnaĵoj, kelkaj antikvaj statuetoj kaj aliaj belaj ornamaĵoj, kiuj pensigis eĉ supraĵan observanton, ke ĉio havas ian embleman, ian simbolan signifon. En la vestiblo, la koridoroj kaj salonoj troviĝis nombro da lampoj, ĉiuj kun ruĝaj lumŝirmiloj.

Kiam la junuloj eniris la vestiblon malsupreniris la larĝan, per dika, mola tapiŝo kovritan ŝtuparon, fraŭlino, vestita per rozkolora, silka vesto, kies dekoltita korsaĵo kaj duonmanikoj montris belformajn buston kaj brakojn. Ŝia eksteraĵo estis tre plaĉa, kaj la teniĝo plena de gracieco kaj natura ĉarmo. En unu brako ŝi portis areton da libroj, kaj la alia mano gracie tenis la trenaĵon de la vesto. Ŝiaj riĉaj, brunaj haroj estis kunplektitaj en unu bulo laŭ antikva greka modo, sed du ĉarmaj bukletoj sur la frunto, kaj du, pli longaj, pendantaj bukloj, kiuj facile karesis la vangojn, montris, ke la juna virino ne malŝatis modernajn helpilojn por pligrandigi sian naturan belecon. Ŝiaj malhelaj, kutime pensemaj okuloj ekbriletis, kiam ŝi ekvidis Vilfridon ĉe la malsupro de la ŝtuparo.

— Bonan vesperon, sinjoro Gallimore; — gaje ekkriis fraŭlino Doroteo Parkinson, — vi malfruas. Ni pensis, ke vi ne venos. — Responde al demando de Karlo ŝi diris, — Ne, la princido ankoraŭ ne alvenis; li sendis serviston por sciigi nin, ke li havos intervidiĝon kun la ĉefministro, kaj ke tio neeviteble prokrastos lian alvenon. Li estos ĉi tie ĉirkaŭ la oka. Sinjoroj Lankester kaj Broadbent, sinjorino Talbot kaj Filipo jam estas en la malgranda salono kun la gepatroj. Mia frato estos tre kontenta koniĝi kun vi, sinjoro Gallimore.

Kiam, iom poste, Vilfrido kune kun fraŭlino Parkinson kaj Karlo eniris la salonon, li havis koran akcepton. Ĉiuj leviĝis por saluti lin, krom sinjoro Leo Broadbent, kies vizaĝo ekmontris grandan malplezuron, precipe kiam li rimarkis lin amike interparolantan kun fraŭlino Parkinson.

La juna pastro, Filipo Parkinson, post formala interprezentiĝo varme premis la manon de Vilfrido kaj diris:

— Mi aparte deziris koniĝi kun vi, sinjoro Gallimore. Mi aŭdis multon pri vi de la gepatroj; nur sincerajn laŭdojn. Mi tre esperas, ke vi sukcesos havi bonan influon sur la spiriton de mia frato; li tre bezonas la influon de serioza amiko kun noblaj vivoceloj. Lia kapo estas tiel malserioza, kiel tiu de marioneto . . .

— Kaj evidente multe pli feliĉa, ol la via, — gaje rediris Karlo.

— Supraĵa, ekstera gajeco, eble, Karlo; sed vera, profunda kontenteco estas neakirebla sen penado plenumi sian devon al Dio kaj al la homaro.

— Sinjoro Gallimore, — ekdiris sinjorino Talbot de malalta, mola kanapo, — mi tre bedaŭras, ke mi ne povis ĉeesti, kiam vi legis vian memuaron pri la temo “la komunaj esencoj de l’ belo, de l’ harmonio kaj de l’ vero.” Sinjorino kaj fraŭlino Parkinson kantis pri ĝi tiajn ditirambojn, ke mi tre deziras legi vian manuskripton. Ĉu vi faros al mi la honoron pruntedoni la kajeron?

La parolintino estis mezaĝa tre pedanta, malgrasa vidvino, vestita per nigra silka vesto. Ŝi estis tre fiera pri pretendita delikata sentemo poezia kaj, laŭ ŝia propra kredo, ŝia opinio pri beletristikaj aferoj estis la lasta vorto.

— Al vi plaĉas ŝerci, sinjorino Talbot, — respondis Vilfrido, ridetante, — tamen mi tre volonte havigos al vi la manuskripton; via deziro tre honoras min.

Doroteo Parkinson, starante malantaŭ sinjorino Talbot, mallaŭte diris al ŝi:

— Kiel kutime, vi troigas, kara sinjorino Talbot.

Tiu ĉi sin turnis al la juna virino kaj diris kvazaŭ per sceneja flustro:

— Mi tute ne troigas, mia kara, vi diris . . .

— Silentu. silentu, mi tre petas, sinjorino Talbot, — interrompis ŝin la knabino, facile ruĝiĝante.

— . . . vi diris, ke ĝi estas perla verketo, kaj ke ĉiu vorto devus esti presita per oraj literoj.

En tiu momento sinjorino Parkinson ekkriis:

— Ho, sinjoro Gallimore, vi konas sinjoron Broadbent; ĉu ne? Kompreneble; vi ja estas samurbanoj aŭ pliĝuste samvilaĝanoj. Sed kiel strange, vere, vi ambaŭ estas oftaj vizitantoj ĉe ni kaj tamen vi neniam antaŭe renkontiĝis ĉi tie. Sendube vi bone konas unu la alian, ĉu ne, sinjoro Broadbent?

Leo Broadbent ŝajnigante atentan trarigardon de albumo, aŭskultis la konversacion kun kreskanta malplezuro. Fine li levis la okulojn por respondi la rekte al li direktitan demandon. Eĉ lia kutima penado esti tre agrabla al sinjorinoj kaj konservi sian reputacion pri plej perfekta ĝentileco, kiun li afektis, ne povis tute malhelpi elmontron de malbonvolo. Kun nuanceto de aroganta malestimo li diris ŝanceliĝe:

— H’em, jes, mi pensas, ni renkontiĝis unu aŭ dufojojn, sinjorino Parkinson, sed, vi scias, ni moviĝadis en iom malsamaj sociaj rondoj. — Sed, ekvidante per la rigardoj de la ĉirkaŭstarantoj, ke li permesis al si fari malkonvenaĵon, li rapidis aldoni: — Kompreneble diferenco inter la aĝoj de junuloj de eble ok jaroj aŭ pli okazigas tion.

Dum momento regis peza silento en la parto de la salono, en kiu tiu ĉi sceneto ludiĝis, kaj Leo Broadbent konsciis, ke lia evidenta mallertaĵo okupas la pensojn de la ĉeestantoj. Des pli forte li ekmalamis Vilfridon kiel kaŭzon de lia malspritaĵo.

Pastro Parkinson la unua ree ekparolis:

— Vi havas profesiajn rilatojn kun Sri Kunwar Kriŝna; ĉu ne, sinjoro advokato?

— Jes, sinjoro pastro; jam de multaj jaroj la firmo de advokatoj, Konard kaj Perkins, kies membro mi estas, prizorgas la aferojn de l’ Maharajaho de Pentuki, lia frato. Mi persone laboras super la afero, kiu venigis la princon Kunwar Kriŝna ĉi tien. De sia alveno lia princa moŝto kondutis tre amike je mi. Mi tre ŝatas lian amikecon.

— Kompreneble, sinjoro Broadbent, — diris sinjorino Talbot, — Mi pensas, ke li estas unu el la plej ĉarmaj sinjoroj, kiun mi iam renkontis.

Sinjoro Parkinson, kiu je tiu momento aliris la grupeton, diris:

— Sendube; kaj unu el la plej profundaj pensuloj. La amplekso de lia scio estas tre rimarkinda. Studinte en la universitatoj de Berlino, Parizo kaj Oksfordo, li kunigas okcidentan, sciencan instruitecon kun la profunda, mistika filozofio de l’ oriento, kaj ne ekzistas komunscia temo, kiun li ne povas lerte pritrakti. Mi tre esperas, ke li restos ankoraŭ longe en Londono. Ĉu vi scias ion pri liaj planoj, sinjoro Broadbent?

— Ne; nenion definitivan, sinjoro Parkinson, krom tio, ke la afero, kiu estas la celo de lia restado ĉi tie okupos ankoraŭ kelkajn monatojn. Sed li tiel ŝatas la vivon en Londono, ke li ne intencas rapidi for tuj post la ordigo de siaj aferoj kun la registaro. Ĉiuokaze li faris aranĝojn por forestado for de Hindujo dum almenaŭ du jaroj.

Sinjorino Parkinson patose ekkriis:

— Mi treege ĝojas aŭdi tion! La kara princo venkis ĉiujn niajn korojn. Tio, kion mi tiom ŝatas pri la princo estas lia kornobleco, lia kortuŝa simplanimeco kaj senkonscia digno. Mi pensas, ke li alproksimiĝas plej vere al ideala homo.

Filipo Parkinson volis fari demandon, kiam lia patrino eksaltis, dirante:

— Mi pensas, ke mi aŭdas lian voĉon en la vestiblo.

Ŝi eliris kaj post kelkaj minutoj revenis akompanata de altkreska, beltalia sinjoro. Tio estis Sri Kunwar Kriŝna, dua filo de Maharajaho de Pentuki en nordokcidenta parto de Hindujo. Li havis la aĝon de ĉirkaŭ kvardek ses jaroj, estis vestita laŭ angla modo, kaj prezentis imponan kaj allogan eksteraĵon. Lia vizaĝkoloro kaj okuloj estis malhelaj, kaj liaj kapharoj kaj lipharoj estis karbenigraj kun kelkaj griziĝintaj strietoj. Kun facila, dignoplena gracieco kaj afabla rideto en siaj bonkoraj, trankvilaj okuloj, li riverencis la ĉeestantojn, dirante:

— Sinjorinoj, sinjoroj, mi salutas vin. Volu pardoni, ke mi iom malfruis, sed mi havis gravan interparolon kun la ĉefministro. Tiaj sinjoroj estas ĉiam plenokupitaj, kaj oni devas viziti ilin, kiam tio estas por ili oportuna.

Li iris de unu al alia kaj kore manpremis ĉiun. Tuj poste ĉiuj, kvazaŭ laŭ interkonsento, sidiĝis en duoncirklo ĉirkaŭ la fajrejo sur malaltaj, molaj kanapoj kaj diversspecaj, komfortaj seĝoj, kiuj estis pleje tegitaj per ruĝa veluro aŭ silko. Antaŭ ol la konversacio fariĝis ĝenerala, envenis en la ĉambron servistino, alportante pleton kun dek glasoj da ruĝa vino kaj metis ĝin sur tableton apud sinjoro Parkinson. Tiu ĉi tuj leviĝis kaj diris:

— Geamikoj, la hodiaŭa tago estas por unu el ni tre signifoplena tago. Nia kara amiko, sinjoro Gallimore atingas hodiaŭ sian plenaĝon, kaj mi permesas al mi proponi, ke ni uzu tiun momenton, antaŭ ol ni komencos nian kutiman kunvenon, por trinki glason da vino je la sano de nia festanto kaj por deziri al li ĉiamajn prosperon kaj feliĉon.

Vilfrido aspektis surprizite kaj iom embarasite: — Tio estas granda surprizo. Kiel vi sciiĝis, ke hodiaŭ estas la datreveno de mia naskotago? — li demandis.

— Ni ŝuldas tiun sciigon al la Long-Seaton’aj amikinoj de Doroteo, — respondis sinjorino Parkinson. Disdoninte la glasojn, sinjoro Parkinson ree parolis:

— Mi levas mian glason kaj, kune kun vi, mi trinkas je la sano, feliĉo kaj prospero de nia kara amiko, Vilfrido Gallimore. — Kiam ĉiuj, krom la toastato, estis sin levintaj, tenante la glasojn en la mano, li daŭrigis: — La misteraj povoj, kiujn ni, pro manko de pli preciza vorto, nomas Providenco, donis al vi, kara sinjoro, riĉajn naturdonojn, gajan, bonan, puran koron kaj maloftajn kapablojn. Ni ĉiuj kore deziras, ke la estonteco havu por vi nur benojn, nur sennubajn tagojn kaj plenan disvolviĝadon de ĉiuj viaj noblaj ecoj. — Dirante tion li faris signon por ĝenerala intertintigado de la glasoj. Ĉiuj eltrinkis, demetis la glasojn kaj korege manpremis la junan viron. Eĉ sinjoro Broadbent devigis sin kun ŝajnigita koreco sekvi la ekzemplon de la ceteraj.

Vilfrido volis tuj respondi kaj jam alprenis taŭgan teniĝon, kiam sinjoro Parkinson petis lin, ke li prokrastu sian parolon dum momento.

— Ni havas ĉi tie, — li diris, — kelkajn bagatelojn, kiujn ni petas vin bonvole akcepti kiel memoraĵojn pri tiu ĉi feliĉa tago. Jen tri libretoj, kiujn mi rekomendas al vi tre zorge trastudi. Du verkoj de Emanuelo Kant: “La Kritiko de pura Prudento” kaj “La Religio en la limoj de pura Prudento.” Kaj ĵus aperinta verko de profesoro Hegel pri “Estetiko.” Tiuj ĉi libroj estas en la originala germana lingvo — sendube la plej taŭga lingvo por filozofiaj traktatoj. Ili ebligos vin pensi pli precize, pli logike pri temoj, kiuj, mi bone scias, tre interesas vin.

Antaŭ ol Vilfrido povis diri ion krom: — Koran dankon, sinjoro Parkinson, — sinjorino Parkinson alpaŝis, tenante en la mano belan leterujon el glazurita ledo kaj silko kun arĝentaj ornamaĵoj. La antaŭa, silka flanko montris belege broditan monogramon de Vilfrido kaj la jarnombron 1823. Donante ĝin al la juna viro kun dolĉa rideto, ŝi diris: — Jen bagatelo de Doroteo kaj mi. Ni kune laboris la brodaĵon.

Kun gracia saluto Vilfrido prenis la donacon:

— Vi ankaŭ, sinjorinoj, — li diris kortuŝite kaj iom embarasite, — vere superŝutas min per afablegaĵoj. Mi tre, tre dankas vin pro tiu ĉi belega laboraĵo.

— Nun estas mia vico — diris Karlo, — volu akcepti tiun ĉi fortan bastonon kiel signon de mia amikeco al vi; ĝi ankaŭ okaze servos por forpeli hundojn kaj aliajn malagrablaĵojn.

— Dankon, Karlo! — Vilfrido prenis el lia mano ĉerizlignan bastonon kun arĝenta tenilo. — Kia kortuŝa ofero de poŝmono! Nun mi komprenas, kial vi tiel insistis, ke mi venu ĉi tien hodiaŭ vespere. Vi ĉiuj vere konkuris feliĉigi min. Mi vere estas tre feliĉa.

Dum tiu tempo Sri Kunwar Kriŝna enpense observis la vizaĝon de Vilfrido per sia trankvila, sed iomete malgaja rigardo. Li nun leviĝis de la malalta, mola sofo, sur kiu li duonkuŝis kaj ekparolis:

— Mia kara juna amiko, permesu, ke mi ankaŭ donu al vi malgrandan pruvon de mia amikeco kaj de miaj sinceraj bondeziroj okaze de tiu ĉi feliĉa tago. Mi petas, ke vi bonvolu akcepti tiun malgrandan memoraĵon.

Dirante tion li donis al la surprizita junulo multekostan oran poŝhorloĝon kun ora ĉeno. Liaj esprimplenaj, malhelaj okuloj rigardis Vilfridon kun videbla korinklino, kaj lia bonkora, nobla vizaĝo ekheliĝis per feliĉa rideto.

Preninte la donacon el la mano de la princido, Vilfrido rigardis surprizite, tamen respondeme kaj malkaŝe en lian vizaĝon kaj diris:

— Pardonu, via princa moŝto, se mi ne povas taŭge danki vin pro via amindeco. Vere princa donaco! Mi ne scias, kiel esprimi miajn sentojn . . .

— Ne provu, do, amiko mia, mi jam vidis sur via vizaĝo pli, ol vi povus diri buŝe. Dio permesu, ke tiu ĉi horloĝo montru al vi nur feliĉajn horojn.

Ĉiuj nun ĉirkaŭis Vilfridon por gratuli lin kaj por rigardi la horloĝon. Ĝi estis eleganta objekto, fabrikaĵo de la plej fama londona horloĝisto. Sur la dorsa flanka troviĝis arte gravuritaj la dek du signoj de la zodiako kaj sur la interna flanko de l’ kovrilo monogramo de Vilfrido kun jena surskribo: — “Al sia kara amiko Vilfrido Gallimore en la tago de lia plenaĝiĝo, la 19an de Novembro 1823, Kunwar Kriŝna.”

La gravurita zodiako sur la dorsa flanko de la horloĝo kaŭzis nenian surprizon, ĉar ĉiuj sciis, ke la princido havas fortan kredon je astrologio. En la ĉiusemajnaj kunvenoj en la Parkinson’a domo oni ofte pritraktis de filozofia vidpunkto la diversajn orientajn religiajn sistemojn kaj mondperceptojn, kaj astrologio estis pli ol unu fojon la temo de diskutadoj.

Dume la princido ekprenis de la tableto la tri librojn donacitajn de sinjoro Parkinson kaj kontente trarigardis ilin. Alparolante la gastiganton li ekdiris:

— Sinjoro Parkinson, mi tre aprobas vian elekton de libroj por nia juna amiko. Granda filozofo estas Emanuelo Kant kaj, eble, ne malpli ŝatinda estas profesoro Hegel. Mi havis antaŭ sep jaroj la honoron esti prezentita al tiu lasta germana saĝulo, kaj pritraktis kun li en la daŭro de du longaj interparoloj diversajn filozofiajn temojn. Mi trovis lin ne nur ĉarma homo, sed, je mia surprizo, en profunda akordo kun miaj ideoj pri la Dia esenco, kiel baza principo de unueco, envivanta en ĉio kaj entenanta la tutan ekzistaĵaron. Kvankam li, eble, ne konsentus esti nomata panteisto, li tamen estas tia, ĉar li, idealisto, ĉiam celas identigi la universon kun Dio, kaj Dion kun la universo. Li, starante vizaĝon kontraŭ vizaĝo kun la neebleco akiri perfektan scion per la sentoj aŭ per rezonado, provadas trovi kontentiĝon per meditado pri — aŭ, ĉu mi diros, enprofundiĝon en? — la Absoluto, dume pia Hindo tion efektive trovas per sinperdemo en la senlimeco, t.e. Brahamo. De tiu vidpunkto ĝis teozofio estas nur unu paŝo.

— Efektive? — ĝentile demandis pastro Parkinson.

— Jes, — respondis milde la princido, — sendube: ĉar individua animo nepre devas, laŭ lia filozofio kaj laŭ la mia, esti esence en plenharmonio kun la tutaĵo, ĝi, sekve, devas eterne esti en akordo kun si mem. Ĉia ŝanĝo estas nur ŝajna. Plue, la konstanta rilato de la animo kun la Absoluto postulas senkomenciĝon same kiel senmortecon, ĉar la animo, ne povante ĉesi, ne povas havi komencon. Antaŭ-ekzistado estas same nepra postulato kaj same certa kiel la estonta vivo. La tuta universo troviĝas en ĉiama stato de progreso: la eterna, spirita esenco, fariĝinte parto de la materia mondo, ĉiam suprenlaboras. Vi konsentas, sinjoro pastro, ke laŭ ĉiuj religiaj konceptoj, la mondo “kuŝas en” la malbono kaj neperfekto. Do, estas la devo de l’ homo helpi al tiu ĉi suprenevoluado per ĉiu rimedo. Rilate unu individuan spiriteron tiu evolucio ne povas kompletiĝi en la daŭro de unu vivotempo. La teozofo, do, kredas je reenkorpiĝo aŭ transmigrado de animoj. Se — por antaŭveni eblajn kontraŭargumentojn — la memoro ne ekzistas de unu vivo al alia, tio nur montras, ke la memoro ne estas parto de la animo.

Vidante, ke pastro Parkinson jam de kelka tempo volis paroli, la princido eksilentis kaj duonkuŝiĝis sur sian molan sofon. La juna pastro, rigardante kun admiro kaj respekto la noblajn, mildajn vizaĝtrajtojn de l’ hindo, ekdiris:

— Mi ne volas, via princa moŝto, argumenti pri la distanco, kiu ekzistas inter la Hegel’a filozofio kaj la teozofio. Ĝi povas esti tre malgranda, aŭ povas ekzisti neforigeblaj baroj inter ili; ni lasu tion, mi petas, resti malfermita demando tiuĉimomente. Mi scias, ke en tiuj ĉi kunvenetoj vi ĉiuj penadas lumigi la veron kaj suprenlevi viajn animojn per ĉio, kio estas bela, nobla, vera. Mi sentas, ke ni ne bezonas timi ĉi tie, ke unu ofendos alian; mi do parolas malkaŝe. Malgraŭ via aprobo pri la libroj, kiujn la patro donacis al sinjoro Gallimore, kaj kun deca respekto al vi, paĉjo, mi bedaŭras tiun elekton. Mi scias, ke la intelekta mondo siatempe varme bonvenigis la filozofion de Emanuelo Kant kaj nun entuziasmiĝas pri la nova filozofio de profesoro Hegel, kiu estas, miaopinie, la plej malfacila, preskaŭ, el ĉiuj pensosistemoj. La Kant’a analizo de la homa rezonado, kiel ajn bona ĝi estas alie, tamen tre malhelpis al studantoj reteni sian pozitivan kredon je Dio, kvankam Kant mem asertis, ke li forigis la konon, por lasi lokon al kredo. La Hegel’a filozofio estas por mi — kiel nepre ĉiuj homelpensitaj sistemoj devas esti — tre malkontentiga. Iu diris, eble ŝerce, ke profesoro Hegel mem konstatis, ke nur unu persono komprenis lin, kaj eĉ ne tiu.

Homfarita filozofio kondukas nin tra senfinaj, konfuzaj, interkontraŭdiraj asertoj kvazaŭ tra marĉoj aŭ animdezertoj, ĝis ni alvenas al nenio aŭ, bonokaze, al nepersona, abstrakta Absoluto, kiu tute ne povas satigi la sopirojn de la homa koro. Dio, estante Amo, kreis la homan koron tia, ke ĝi nur povas trovi kontentecon en Li mem. Li, el amo kaj saĝo, estigis en tiu homa koro senton de malpleneco, kiun Li volas plenigi per Si mem, sed kun la plena konsento de l’ homo. Ĉiam, de la tago, kiam Adamo — ĉu tio signifas individuon aŭ personigon de la homaro — preferis propran rezonadon, ol Dian saĝon per rekta revelacio, de tiu tago, homa filozofio, rifuzinte la memrevelacion de Dio, dolore penadas eltrovi, difini Lin, ĉar tio ja estas, en la fundo de la analizo, la celo de ĉiuj filozofioj. Sed la Diecon, kiu estas, laŭ universala hipotezo, senlima, ni mortuloj ipse facto ne povas difini, elkompreni. Ne, amikoj, ni staras antaŭ la eterna demando: — Ĉu la homo per elserĉado povas trovi Dion?

— Pardonu, Filipo, — demandis lia patrino, — por kio, do, Dio donis al ni rezonpovon, kapablon penetri en tiajn misterajn aferojn, se ne por uzi ilin?

— Kara panjo, — Filipo respondis respektoplene, — la rezonpovo, kiun vi aludas, ne estas donaco de Dio; ĝi estas uzurpita de homo ribelema je la instigo de la ĉefribelulo. La unua eraro, kiun faris nia prototipo, estis la deziro “ekkoni” per rimedoj, kiujn ne aprobis la Eternulo. Dio permesas ja al ni ĉiun, por ni bonan scion pri la tielnomitaj misteroj de la nuna kaj transtomba vivoj, eĉ pri Li mem, se ni nur volos studi Lian sufiĉe ampleksan revelacion aŭ transdoni nin al rekta Dia inspiro. La vojo ekkoni tion, kio estas konebla ne estas tiu de multaj filozofoj. Aŭskultu diron de la mistikulo Jakobo Boehme.

Li deprenis de breto de biblioteko malgrandan libron kaj, post kelka serĉo, trovis la lokon. — Li diras: — “Mi ne alvenis al tiu ĉi signifo aŭ tiuj ĉi laboro kaj kono per mia propra rezonado aŭ per mia propra volo, nek estis tio mia celo. Mi ne serĉis tiun konon, nek deziris ekscii ion pri ĝi: mi nur serĉis la koron de Dio kaj volis en ĝi min kaŝi.” Jen la vojo ekkoni Dion. Sed — por reveni al mia argumento — mi ankaŭ iam staris antaŭ tiu demando; ankaŭ mi, kiel, eble, ĉiu cetera pensemulo, estis turmentita de duboj, sed mi trovis, ke la studado de multaj filozofiaj sistemoj nur plikomplikis la aferon. Kaj pro tio mi opinias, ke libroj tiaj, kiajn la patro ĵus donacis al sinjoro Gallimore, ne estas tre taŭgaj. Sinjoro Gallimore permesos al mi diri — ĉiuokaze mi intencas nenian malĝentilaĵon — ke, je lia aĝo kaj spirita sperto, ili povos fariĝi por li pli verŝajne malutilo, ol utilo; almenaŭ la verkoj de Kant.

Vilfrido sentis sin tre maltrankvila dum la lasta parolo. La donacitaj al li libroj estis ja ĝuste tiuj libroj, kiujn li deziris posedi, kaj li jam estis antaŭsentinta la plezuron trastudi ilin. Tamen li ne povis ne senti, ke la gravaj vortoj de la lerta kaj spertoriĉa pastro enhavas en si multe da vero. Liaj pensoj iris alterne de sia onklo Silaso al sia amikino, fraŭlino Lambert.

Tuj kiam Filipo Parkinson ĉesis paroli, lia patro diris:

— Mi ne konsentas vian opinion, Filipo, pro du kaŭzoj. Unue, vi ne scias, ke sinjoro Gallimore jam havas spertojn super sia aĝo kaj posedas delikatan, filozofian spiriton. Kaj due, mi opinias, ke estas tre konsilinde por junulo tia, kia li, ke li senantaŭjuĝe provu ĉiujn kredojn kaj elektu tiun, kiu plej bone harmonias kun lia spirito. La elstudado de verkoj ke Kant kaj Hegel, certe donos al lia cerbo pli grandan kapablon por pensi logike kaj ili pliampleksigos lian ĉirkaŭrigardon.

Tiam interrompis la diskutadon la sciigo, ke la vespermanĝo estas preta. Sri Kunwar Kriŝna donis la brakon al sinjorino Parkinson, sinjoro Broadbent rapidis doni la sian al fraŭlino Doroteo kaj Vilfrido sekvis brakon en brako kun sinjorino Talbot. La ceteraj sinjoroj daŭrigis dum kelkaj minutoj diskuton pri la demando, ĉu estas verŝajne, ke la filozofio iam kondukos al pura vero. Filipo Parkinson asertis la plenan neeblecon, dum sinjoro Parkinson subtenis malan opinion.

Dum la vespermanĝo la interparolado fariĝis pli ĝenerala kaj malpli serioza. Kiam, ĉe la fino, sinjoro Lankester proponis, ke oni aranĝu la temojn, pritraktotajn dum la “postfestena” kunveno, fraŭlino Parkinson sin turnis al la hinda nobelo kaj diris kun ĉarma deziremo:

— Rilate min, via moŝto, mi preferus, se tio al vi plaĉas, ekscii ion pli detalan pri via persona kredo. Ĉu tio estus kontraŭ via inklino?

— Mia estimata fraŭlino, — respondis la princido bonkore, — tute ne; mi havas nenian kaŭzon por kaŝi mian kredaron. Mi studadis en la daŭro de multaj jaroj tre zorge kaj, mi pensas, senantaŭjuĝe, la diversajn kredarojn de la homaro, nuntempajn kiel ankaŭ antikvajn, kaj mi trovis nenian kialon, por ŝanĝi mian konvinkon. Kontraŭe, ju pli mi studadis ne nur la ceterajn religiajn sistemojn, sed ankaŭ iliajn efektojn sur la homoj, des pli mi konvinkiĝis, ke mia kredo estas plej proksima al la vero.

— Mi ankaŭ, kara princo, — diris sinjorino Parkinson, — tre deziris ekscii tion, kion kredas via koro prefere ol tion, kion eltrovis via filozofio, sed mi ne kuraĝis esprimi tiun deziron, ĉar provi penetri en la sanktejon de ies koro, povas ja esti rigardate kiel malĝentilaĵo.

— Ne timu, tre estimata sinjorino, — milde respondis la hindo, — mi deziras, ke mia koro estu malkaŝema; mi sincere penadas tiel vivi, ke mi povu sentime lasi ĉiun profunde enrigardi en mian animon.

Tiuj ĉi vortoj estis diritaj kun grandaj simplanimeco, modesteco kaj seriozeco. El liaj esprimoplenaj, malhelaj okuloj brilis tia trankvila certeco, ke li diras tion, kion li efektive sentas, ke neniu el la ĉeestantoj dubis pri lia plena sincereco.

Survoje al la salono Vilfrido serĉis okazon por paroli al Filipo Parkinson:

— Sinjoro pastro, — li demandis mallaŭte, — ĉu vi permesos, ke mi faru demandon personan?

— Certe, amiko mia, kun plezuro; demandu.

— Vi diris dum la diskutado antaŭ la vespermanĝo, ke ankaŭ vi estis iam turmentita de duboj. Konjekteble vi jam venkis tiujn dubojn. Ĉu vi bonvole diros al mi, kiel?

La juna pastro, altkreska, maldika viro, irante ĉe la flanko de Vilfrido kun interplektitaj sur la dorso manoj kaj iomete antaŭen fleksita korpo, turnis sian penseman, senbarban vizaĝon al la demandinto kaj respondis:

— La vojoj al animpaco estas multaj laŭ la multegaj, diversaj ecoj, cirkonstancoj kaj travivaĵoj de la homoj. Mia vojo al animpaco estis la vojo de obeemo; mi simple kredis la vortojn de la Savinto: — “Se iu volas fari Lian volon, tiu scios pri la instruado, ĉu ĝi estas de Dio.” Sincereco estas nepra kondiĉo.

Ili eniris la lukse meblitan salonon, duonlumigitan per ruĝaj lampoŝirmiloj, kie la ceteraj geamikoj jam estis pretaj komenci la kunveneton. Sri Kunwar Kriŝna okupis sian kutiman lokon sur mola sofeto. Apuda lampo, staranta sur alta piedestalo ĵetis rozkoloran lumon sur lian trankvilan, virecan vizaĝon. Fiksante la rigardon sur marmora busto de Apolo, li ekparolis:

— Ne estas facila afero doni al vi klaran bildon de mia kredaro, precipe ĉar via tuta pensedukado estas tiel malsimila al la mia, kaj ankaŭ ĉar en la daŭro de multjara, fervora serĉado pri la lumo, mi devis forigi multajn alkreskaĵojn, t.e. mi devis kvazaŭ elkribri la purajn vererojn el amaso da nenecesaj, legendaj eĉ kelkfoje malveraj aldonaĵoj, faritaj dum la jarcentoj de erariĝintaj pastroj kaj filozofoj.

Li eksilentis momenton. En liaj okuloj vidiĝis reva rigardo, kvazaŭ li traserĉus la profundon de sia animo, aŭ kvazaŭ li volus sorĉe starigi antaŭ liaj internaj okuloj klare difinitan bildon de sia propra animo. Li daŭrigis:

— Ekzistas de tempoj eternaj la Unua Kaŭzo, la Spirito, la Dia Esenco, aŭ, se vi volas, Dio; ĉiuokaze la Absoluto, sen iaj atributoj, kiujn ni povus formuli; ĉar ĉiuj atributoj limigas estaĵon, al kiu ili rilatas. Tiu Absoluto, tiu Dieco, estas esence Forto: absoluta, neesplorebla, nekonebla, ekster difino. Ne okazis kreo en la ĝenerale akceptita senco, nek ekzistas materio, eterna aŭ pereebla, sed ĉio ekzistanta devenas de Li. Ĉio, kion ni vidas estas la rezulto de Dia mem-elfluo, memdisvolvigo. Li estas la sola realaĵo kaj la fina celo de ĉio.

— Pardonu, via moŝto, — ĝentile interrompis lin Filipo Parkinson, — mi ne komprenas vian koncepton pri senatributeco de la Dieco. Eble vi povos eviti doni al tiu Absoluto esprime difinitajn, formulitajn atributojn; sed ĉu estas eble, pensi pri io, eĉ pri Dieco, ne donante al ĝi en la pensoj atributojn? Mi opinias, ke ne.

Kun afabla rideto la hinda princido respondis:

— Jen estas unu el la malfacilaĵoj jam aluditaj. Via okcidenta penskutimo estas ja tiel malsimila al la nia, ke estos, eble, por vi tre malfacile konscii pri sentoj, kiujn oni povas akiri nur post longa, profunda tiucela meditado. Ĉar la spirito enloĝanta la homan animon estas parto de la eterna Dia esenco: ju pli ĝi puriĝas de malindaĵoj, ju pli forte ĝi konscias pri la esenca unueco kun la Dieco; ju pli ĝi sukcesas enprofundigi sin en ĝin, des malpli ĝi bezonos konkretan ideon pri la Dieco, des malpli ĝi sin apogos al atributoj, sed jam havas mistikan envidon en ĝin. Mi do nun ne submetas min al dogmaro, ellaborita de racio aŭ rezonado kaj altrudita de kiu ajn aŭtoritato, sed mi fidas plivole internan konscion de spirita vero, kiun mi akceptas, ĉar mi sentas, ke ĝi estas vero; ĉar mi scias, ke ĝi estas vero perla atesto de la Dia Spirito en mi. Mi nun ne serĉas eksteran aŭtoritaton, sed obeas nur la aŭtoritaton de la interna kaj, sekve, de la absoluta Spirito.

Nu, mi supozas, ke estas la deziro de kelkaj el vi, ke mi iom priparolu miajn personajn aspirojn spiritajn. Mi sentas min tre honorata per tiu deziro. Profunda konscio pri unueco kun tiu neesprimebla Dia Estaĵo, intensa deziro pri efektivigo de plena sankteco kaj, poste, plena sinperdinteco en Li ne permesas, ke animo, regata de ĉi tiuj emocioj, restu malpura, malsankta. Mi do celadas per ĉiuj miaj fortoj: vivadi puran vivon, posedi puran koron kaj senvualan, sanan intelekton. Plue, ĉar mi kredas je la spirita unueco de l’ homaro, mi celas frate ami ĉiujn miajn proksimulojn kaj propagandi universalan kunfratecon. Mi penadas esti humila, memforgesema, senplende suferi personajn maljustaĵojn kaj kuraĝe defendi malfortikulojn kontraŭ maljustaj atakoj. Suprenlevado de l’ homaro estas mia ĉiama peno; plena sankteco mia pasia deziro.

— Kiel bela! — flustris Doroteo Parkinson, rigardante kun admiro la ardantan pro ekstazo vizaĝon de la parolanto.

— Kiel ideala! — diris al si Vilfrido. Liaj avidaj okuloj fikse rigardis la okulojn de la princido, kiu kvazaŭ malfermis antaŭ li novan elvidon, novan mondon.

La orienta filozofo daŭrigis:

— Nur animo vere liberigita de ĉiuj mondaj malpuraĵoj, arda kun puraj, sanktaj emocioj povas elkompreni, profunde ĝui la belon, la amon, la veron, unuvorte: Dion. Kiel diris la fondinto de via religio — ekrigardante Filipon Parkinson — nur purkoruloj povas vidi Dion, aŭ, prefere, senti Dion.

Filipo ree ekprenis la parolon:

— Ĉu vi povas diri, via princa moŝto, — li demandis respektoplene, — kiamezure vi ŝuldas viajn tre admirindajn vivoregulojn al via kono pri la vivo kaj instruado de Jesuo Kristo?

— Malkaŝe; mi ne scias, — respondis Sri Kunwar Kriŝna trankvile kaj enpense. — Neniu povas ja studadi tiun senkomparan personecon kaj lian puran instruadon, ne admirante Lin fervore kaj dezirante sekvi Lin. Mi tre amas la bildon, kiun Li estigis de Si mem sur la fundo de mia koro. Mi dankas vin, sinjoro pastro, pro via oportuna demando, ĉar ĝi donas al mi okazon por paroli pri aferoj, kiuj intense okupas miajn pensojn; pri amataj revoj, feliĉigaj, ĉar esperoplenaj; pri kvazaŭ-profetaj vizioj. Jesuo Kristo, estas la lasta el multaj — kiu scias kiom multaj? — enkorpiĝoj de la Dieco. Jam pasis 1800 jaroj de kiam tiu glora instruisto vivis inter ni tridek tri mallongajn jarojn. De tiam stariĝis multaj malveraj instruistoj. La mondo nun bezonas, ho! sopiras al nova sinelmontro de la Dieco. La mondo kuŝas en la malbono, kaj ni bezonas novan dian instruiston, kiu sin montros kiel vera Dio kaj rekonsciigos ĉiujn homojn pri ilia propra dieco; kiu enkondukos novan senton pri universala frateco, amo! La mondo antaŭ 1800 jaroj ne estis preta akcepti Lian instruadon. Ĝi krucumis Lin. Lia estis la sorto de multaj diaj instruistoj: malkomprenateco, suferoj, morto. Eĉ nun la mondo ankoraŭ ne estas preta Lin akcepti, sed, ho, miaj amikoj! jam mi ekvidas matenruĝon, la tagiĝon de nova glora epoko. — Post momenta silento li daŭrigis kun okuloj ardantaj pro emocio kaj fervoro: — Ni pretiĝu, do, geamikoj, per sankta purigado de l’ koro, per sankta vivado, por ke ni fariĝu indaj akcepti Lin.

La impresoj, kiujn tiu ĉi parolo, precipe la lastaj vortoj, faris sur la pensojn de la aŭskultantoj estis tre diversaj. Sinjoro Broadbent, en kies koro la fervoraj vortoj de la hinda mistikulo ne trovis respondan eĥon, pro lia nekapablo interesiĝi pri tiaj aferoj, ŝajnigis ĝentilan atenton, sed li pli ofte rigardis la vizaĝon de fraŭlino Parkinson kaj sin amuzis studante la ŝanĝiĝantajn en ĝi esprimojn, jen de miro aŭ admiro, jen de konfuzo aŭ scivolemo. La vizaĝo de sinjoro Lankester, kiu sidis rekte kontraŭ la parolanto, kubutapogante sin sur ambaŭ genuoj, montris malkaŝan surprizon. En lia filozofio ŝajne ne estis loko por emocio. Li tute ne atendis trovi en la orienta filozofo fervoran misiiston! Sinjorino Talbot, kies vizaĝon la parolanto ne povis vidi, evidente ne aprobis lian kredaron, se oni povus juĝi laŭ ofta ekskuo de ŝia kapo. Gesinjoroj Parkinson videble tre ŝatis la paroladon de la nobla gasto; sinjoro Parkinson de pure filozofia, lia edzino de pure estetika vidpunkto. Efektive ĉio, kion diris la “kara princido” estis por ŝi ĉarmega, saĝa. Ŝi rigardis lin kun dolĉa rideto kaj malkaŝa admiro. Karlo ne povis ne aŭskulti kun plezuro la elokvente kaj ĉarme parolitajn vortojn de tiu eleganta, impona klerulo, kvankam liaj videble sinceraj aspiroj lasis lin indiferenta.

Tra la kapo de Vilfrido iris konfliktaj, maltrankvilaj pensoj. Li estis ĉarmita de la amindeco, la nedubeblaj nobleco kaj sincereco de la hinda nobelo. Li admiris liajn noblajn vivocelojn kaj havis altan opinion pri lia klereco. Kiel bela estis lia koncepto pri purigitaj, sanktigitaj animoj, kaj kiel allogaj estis la profundaj misteroj de la orientaj Diideo kaj mistiko, kiuj prezentiĝis antaŭ lia juna, scivola spirito, invitante lin esplori en ili la veron! Kaj tamen, ne povas esti, ke la Kristo, kiu estis ĉiumomente la vivanta, reala konsolanto de lia amikino en Long-Seaton, estas nur unu el multaj enkorpiĝoj de sennoma, senatributa, pli-malpli nebula estaĵo, iu mistera, brila sfero en malproksimega universo! Ne, lia animo, pro amo kaj respektego al fraŭlino Lambert, ribelis kontraŭ tiu ideo. Ĉu tiu koncepto vere povas kontentigi la homan koron? Kiam Sri Kunwar Kriŝna eksilentis, ĉi tiu demando esprimiĝis per vortoj:

— Ĉu mi povas demandi, via moŝto, ĉu tiu ĉi Diideo kaj viaj personaj rilatoj al tiu ĉi estaĵo plene kontentigas vian koron?

La subiteco kaj elserĉemeco de la demando iom surprizis la hindon, sed li tuj respondis fervore:

— Jes, mia juna amiko, jes, plene; kaj nenio alia iam povus anstataŭi mian kredon.

Filipo Parkinson estis sekvinta la parolon de la mistikulo kun intensa intereso. Li rigardis lian noblan, emocioplenan vizaĝon kun sentoj de amo kaj respekto, sed ankaŭ kun malĝojo. Kiel domaĝe estas, — li diris al si en la pensoj, — ke tiu ĉi nobla, klera homo estas regata de tiuj iluzioj! Plenigita de la vera spirito de Jesuo Kristo li povus esti granda apostolo de la vero en sia propra lando. Li ekparolis:

— Bedaŭrinde jam tro malfruiĝas por inde pritrakti plue tiun ĉi gravan temon, sed mi tre esperas, ke mi baldaŭ havos okazon, por ree ĉeesti tian kunvenon, kiam ni povos remalfermi ĝin.

Ĉiuj esprimis la saman deziron kaj kore dankis la princidon pro lia interesega parolado.

Pretiĝante por foriri Sri Kunwar Kriŝna petis Vilfridon, ke li akompanu lin parte sur lia vojo. Tio tre malkontentigis sinjoron Broadbent, ĉar li mem esperis havi tiun honoron.