Mirinda amo/Ĉapitro 3

El Vikifontaro
British Esperanto Association (p. 22-31)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  II
IV  ►

ĈAPITRO III

Dek jarojn antaŭ la rakontitaj okazintaĵoj, iun malvarman, nebulan vesperon de la monato Novembro, alvenis en la vilaĝon Long-Seaton peza poŝtveturilo, plena de pasaĝeroj. Sur la imperialo sidis juna virino, vestita per nigra mantelo, kiun ŝi firme premis ĉirkaŭ sia gracia figuro. La belforman kapon kovris nigra, silka ŝalo. Estis evidente, ke la virino ne estas sufiĉe varme vestita, kaj ke ŝi tre suferas de la neordinara malvarmo kaj de la malagrabla nebulo. Kiam la veturilo preterpasis la unuajn dometojn de la longa vilaĝo, kiu preskaŭ meritis la nomon urbeto, la virino forŝovis la franĝojn de la silka ŝalo de antaŭ la okuloj por ĉirkaŭrigardi. Farante tion ŝi aperigis tre delikatan, palan kaj malgajan vizaĝon. Ŝiaj okuloj zorgoplene kaj scivoleme ĉirkaŭrigardis kvazaŭ ŝi volas penetri la nebulon kaj esplori ĉiun preterŝoviĝantan domon. Apud ŝi sidis, envolvita en abunda vestaĵo, dika, mezaĝa virino, kiu dum la veturado amike penis gajigi la malgajan kunvojaĝantinon.

Sendube la kelkaj, iom scivolaj demandoj, kiujn la ruĝvanga dikulino faris al sia najbarino naskiĝis el bona, kompatema koro; kaj la nigre vestita sinjorino, sentante tion, respondis ilin ĝentile kaj afable, kvankam eviteme. Pli diskreta persono komprenus, ke la demandoj pri deveno, celo de vojaĝo kaj aludoj pri malgajeco k.t.p. estas al ŝi tre ĝenaj; sed la bonkora vilaĝanino ne sentis tion. Rimarkante la streĉitan ĉirkaŭrigardon de la kunvojaĝantino, la dika virino diris per voĉtono, kiu enhavis kompaton kaj scivolemon:

— Se vi neniam antaŭe vizitis Long-Seaton, mia kara, vi certe rekonos neniun domon, ĉar mi, kiu naskiĝis en la vilaĝo kaj tie ĉi pasigis, ĝis kristnaska tago, kvardek kvin jarojn el miaj kvardek ok, mi preskaŭ ne povas rekoni ion pro la densa nebulo. Sed, ho, fine ni alvenas, jen estas la “Blanka Cervo.” Nu, mi estas tre kontenta, ke tiu ĉi malagrabla vojaĝo finiĝas.

La juna virino diris nenion. Per unu mano ŝi palpe serĉis kaj eltiris el sub la benko malgrandan valizon. Tiu senganta mano, blanka kaj delikata, tremis, aŭ pro malvarmo aŭ pro eksciteco.

Tuj kiam la peza veturilo haltis, komenciĝis viva agado sur la strato antaŭ la malnova hotelo kaj en ties larĝa, arkaĵa pordego. Aperis kun ridetantaj, bonkoraj vizaĝoj la bonhavecaj gemastroj de la hotelo; kun humila mieno, interfrotetante al si la manojn, la maljuna ĉefkelnero; kaj, kun aferema diligento kaj komplezemo, la kortisto. Du ĉambristinoj elrigardetis tra kurtenoj por vidi, kiom da vizitantoj alvenos. Kolektiĝis ankaŭ apud la pordego aro da infanoj kaj du-tri bubegoj, esperante okaze gajni kelkajn pencojn. La trifoja alveno kaj foriro, dum la semajno, de la poŝtveturilo estis grava okazaĵo en la urbeto. Oni unue prizorgis la pasaĝerojn de la interno de l’ veturilo kaj poste atentis la nemultajn vojaĝantojn sur la imperialo. Unu el la servistoj apogis ŝtupareton al la veturilo por ebligi al ili malsupreniri.

— Ho, sinjorino Gadd, ĉu vi jam revenis? Vi do ne restis longe ĉe via filino, — diris la kortisto, kiam la dika figuro de la Long-Seatonanino malrapide, singarde malsuprenpaŝis. Apenaŭ ŝi atingis la plej malsupran ŝtupeton, kiam ŝia juna kunvojaĝantino ankaŭ komencis malsupreniri. Ne estas certe, ĉu sinjorino Gadd iom ekmovis la ŝtupareton, aŭ ĉu la membroj de la juna sinjorino, rigidiĝintaj kaj sensentiĝintaj pro la malvarmo, estis la kaŭzo: iel, ŝiaj piedoj subite elglitis kaj faligis ŝin malsupren. Malfeliĉe ŝia dorso forte frapis kontraŭ angulon de kofro, staranta apud la ŝtupareto. Eksonis akra krio kaj ekĝemego: — “Ach, mein Gott![1] Tuj poste la virino svenis. Tiu ĉi akcidento okazigis tujan tumulton, pluajn kriojn, aron da demandoj. Helpemaj manoj baldaŭ levis la senmovan figuron kaj portis ŝin, laŭ ordono de la hotelmastrino, en la gastĉambron.

Sinjorino Gadd estis nekonsolebla pro timo, ke ŝi mem estis la kaŭzo de l’ akcidento.

— Ho, rigardu! — ŝi diris kun larmoj en la okuloj, — kia dolĉa, pala vizaĝo, la kompatinda estaĵo! Ŝi estas tiel delikata sinjorino. Tiuj blankaj manoj neniam forte laboris. Ho, ve! mi tute ne scias, kiel tio okazis. Se nur mi ne kaŭzis tiun ĉi malfeliĉon!

Spite ĉiuj penoj la svenintino ne plene rekonsciiĝis, kvankam ŝi ofte eligis mallaŭtajn ĝemojn. Estis preskaŭ noktomezo, kiam ŝi dum momento malfermis la okulojn. Ŝi troviĝis en mola lito en kvieta teretaĝa ĉambro de la hotelo. Ĉe la lito staris la loka kuracisto, la hotelmastrino kaj unu el ties filinoj, ĉiuj ame prizorgante ŝin.

Esplorinte la staton de la fremdulino la sekvintan tagon, la kuracisto konstatis, ke, en la okazo se ŝi ne mortos, tre eble estas, ke ŝi restos ĉiama sensinhelpa kriplulino. En la daŭro de kelkaj semajnoj la vivo de la malfeliĉulino balanciĝadis. Neniu sciis ŝian nomon nek la celon de ŝia alveno; kaj kutime oni nomis ŝin “la mistera fremdulino.”

Unu matenon, kiam ŝi ekmaldormis, gajiga vintra suno, brilanta tra blankaj kurtenoj, heligis ŝian ĉambron. Ŝi estis sola. Turninte la kapon, ne sen doloro, al la fenestro, ŝi restis senmova, enpense rigardante malgrandan pecon da blua ĉielo, kiu vidiĝis inter la du flankoj de l’ kurtenoj. Ŝia pala vizaĝo montris signojn de akraj doloroj, ne nur fizikaj, sed ankaŭ spiritaj. Post momento ekbriletis en ŝiaj bluaj okuloj radieto de espero, kiu, iom post iom, fariĝis rigardo de intensa deziro. Ŝiaj lipoj ekmoviĝis preĝe:

— Kara ĉiela Patro, — ŝi murmuretis, — lasu min vivi, por ke mi povu unu fojon vidi mian karegan infanon. Dank’ al plej sindonema flegado de la virinaro de l’ hotelo kaj de sinjorino Gadd, la mistera fremdulino malrapide plifortiĝis, ĝis kiam, fine, la kuracisto povis konstati, ke ŝi estas ekster danĝero. Tamen la prognozo de la kuracisto estis ĝusta: la difekto je la spino estis tia, ke, verŝajne, ŝi neniam reakiros la povon piediri. La suferantino per siaj dankemo, kortuŝa pacienco kaj ĉarma ĝentileco altiris al si ne nur la kompaton, sed ankaŭ sinceran sindonemon kaj amon de ĉiuj, kiuj havis rilatojn al ŝi.

Unu tagon, ĉirkaŭ tri monatojn post la akcidento, ni trovas la malfeliĉulinon, kiu donis al si la nomon “fraŭlino Lambert,” translokita en tre malgrandan, sed komfortan ĉambron en la domo de la bonkora vidvino Gadd. Tiu respektinda kaj molkora, sed iom babilema virino sentis, de l’ komenco, strange fortan kompaton kaj aldonitecon al la dolĉa, malfeliĉa fremdulino, kiuj nur parte klariĝis per la timo, ke ŝi mem estis, iagrade, la kaŭzo de ŝia malfeliĉo.

Dum, pro malforteco, la sorto de la juna virino pendis inter vivo kaj morto, ŝia memoro pri pasintaj travivaĵoj estis nur malklara kaj, sekve, malakra, sed kune kun revenantaj forto kaj okaza libereco de akraj doloroj, ankaŭ revenis, iafoje, la maldolĉeco de viva memoro.

Ankoraŭ tri monatoj pasis. Iun belan printempan matenon, kiam ekstere la suno gaje brilis, kantigante la birdojn kaj plenigante ĉion de nova vivĝojo, sinjorino Gadd enrigardis en la ĉambron kaj diris:

— Ĉu vi estas komforta, mia kara? Mi eliros, sed mi rapidos reveni.

— Jes, mia bona sinjorino Gadd; mi estas tute komforta kaj mi nenion bezonos, ĝis vi revenos. Mi petas, ne rapidu. — Tion “fraŭlino Lambert” diris per mola, belsona voĉo kun iomete fremda elparolo. Post la eliro de la sindonema flegistino, la okuloj de la juna virino ĉirkaŭvagis en la ĉambro, kuŝante jen sur la simplaj mebloj, jen sur pendantaj sur la muroj bibliaj sentencoj. Fine ili restis reve sur malnova, sur drapo brodita kaj enkadrigita sentenco: “Li kondukas min laŭ vojo de la vero — pro Sia nomo.”

— Jes, — ŝi diris al si en la pensoj, — laŭ kiel strangegaj vojoj mi jam vagis, kaj tamen Li kondukis min fine en la vojon de la vero, pro Sia nomo!

Sur ŝia juna, dolĉa vizaĝo fizikaj doloroj kaj korpremego jam gravuris videblajn postesignojn, tamen la plej frapantaj vizaĝesprimoj estis profunda rezignacio kaj interna paco. Dum la foresto de sinjorino Gadd ŝiaj pensoj okupiĝis per la memoro de pasintaj tagoj el ŝia feliĉa juneco, tra multe da teruraj okazintaĵoj, kiuj fine venigis ŝin en la staton, en kiu ŝi nun troviĝis, kuŝante tie sur lito, kiun ŝi estis destinita ne forlasi en la daŭro de multaj jaroj.

Ĉu ni penos sekvi la malfeliĉan virinon sur ŝia malĝoja pensomigrado?

Jen, la dudekses-jara virino sin vidis ree feliĉa, senzorga infano, ludanta en ĝardeno de la kastelo de l’ gepatroj, senzorge ĝis, iom post iom, ŝi komprenis, ke, spite videbla, ŝin ĉirkaŭanta riĉeco, ekzistas reala, kaj image eĉ pli granda, malriĉeco. Alvino, grafino von Rothenfels — tio estis ŝia unua nomo — estis la plej juna infano de grafo Otto von Rothenfels, estro de tre malnova, tre fiera sed, laŭ ilia societa stato, malriĉa familio en unu el la pli malgrandaj ŝtatoj de Germanujo. Revenis al ŝi en la pensojn malĝojaj scenoj de disputoj inter la gepatroj kaj ŝiaj du fratoj, el kiuj unu estis juna plezurama oficiro kaj la alia oficisto en la diplomatia servado. Ambaŭ postuladis pli da aldona mono, ol la malriĉiĝinta grafa trezorejo povis liveri; ambaŭ faradis embarasajn ŝuldojn, kiuj pli kaj pli implikis la patran bienon en gravaj malfacilaĵoj. La ĉiama penegado ŝajnigi bonhavecon kaj vivi laŭ ilia societa stato kaŭzis senfinajn ĝenojn kaj mizeron. Kiel malsaĝaj, kiel pekaj nun aspektis al ŝi tiaj vanaj penadoj; sed tiam ŝi tiel ne pensis.

Kun abomeno la juna virino en la lito rememoris la malŝatindan amindumadon de preskaŭ mezaĝa, diboĉa, sed tre riĉa nobelo, kaj la kuraĝigon, kiun faris al li la gepatroj kaj la fratoj. Poste, — ŝi nur povis pensi pri tio kun profunda honto kaj teruro — oni aludis la fakton, ke edziniĝo kun tiu viro estas la sola rimedo por malhelpi ne nur la financan ruiniĝon de la familio, sed ankaŭ ĝian malhonoron, ĉar grafo Hadenburg, la malamegita aspiranto, posedis sekreton, kies malkovro nepre pereigos la honoron de la patro. Tre maldolĉa estis la memoro pri tiuj teruraj travivaĵoj: unue la aludoj, poste la petoj, petegoj kaj, fine, la ordonoj sin oferi, korpe kaj anime, sur la altaro de familiaj fiero kaj honoro. Ho! kiel ŝi, maltima, altanima knabino, bataladis kontraŭ sorto tiel abomeninda, tiel hontinda!

Nun, kontraŭ ŝia volo, alnaĝis al ŝi en la pensojn la eleganta, vira figuro de sinjoro von Anstatten, amiko de unu el ŝiaj fratoj, ambicia, vivega, facilanima diplomato. Jam tre ofte ŝi demandis sin, ĉu li tiam vere amis ŝin, aŭ ĉu li nur flirtis. Ho ve! se nur li estus espriminta sian amon antaŭ sia foriro eksterlanden. Kiom da korpremegoj, malfeliĉego kaj — pekoj tio evitigus al ŝi! Kaj tamen, tamen, ŝi ne volis plendi pri la volo de Dio. — Vere, mi ne estas inda tiom da Dia favorkoreco kaj amo, kiuj estas mia sorto — ŝi diris al si en la koro. Ŝi penis forpeli pensojn malagrablajn pri postaj okazintaĵoj, pro kies malestigo ŝi multfoje estus fordoninta la vivon.

— Ho, Dio! — ŝi ĝemis — neniam lasu min dubi pri tio, ke vi jam pardonis miajn pekojn, kaj ke ĉiuj tiuj aferoj ne leviĝos kontraŭ mi en la lasta juĝo.

Laca la virino fermis dum kelkaj minutoj la okulojn. Sed ne per tio ŝi povis forpeli la malagrablajn pensojn, trudantajn sin al ŝia memoro. Aperis bildo de juna anglo, vivega, komplezema, sendependa studento el Heidelberga universitato. Kun la rapideco de facile moviĝantaj en dormo scenoj, ŝi ree travivis tiun okazoplenan vojaĝon en la montaro Harz. Kiel allogita kaj ĉarmita ŝi tuj estis de lia vira teniĝo, lia lerta, pasia violonludado kaj, eble precipe, de lia ampleksa kono kaj ŝato de la angla literaturo. Multajn horojn ili pasigis kune en la belega arboriĉa ĉirkaŭaĵo de la kvieta hotelo, babilante, jen angle, jen germane. Ŝiaj gepatroj ankaŭ trovis la junan anglon tre ĉarma kaj, kompreneble, sendanĝera; ĉar, ĉu li ne estas de humila burĝa deveno, kaj ĉu ne devas esti lia plej alta ambicio igi sin agrabla al grafa familio?

Estis la nokto post kuna ekskurso, memorinda pro du apartaj okazintaĵoj: definitiva ordono de l’ patro fine doni la jesan vorton al grafo Hadenburg, kaj la eltrovo, sekve de nesingarda, flama ekrigardo, kiun donis al ŝi la juna anglo, ke li amas ŝin. Kuŝante tie, sendorme, ŝiaj pensoj estis strange ekscititaj, ŝia koro plena je tre diversaj emocioj: fiero kaj ribelemo, malamo, amo kaj malespero. Venis al ŝi tiam la penso, ke, se ŝi nur povus kuraĝigi la enamiĝintan en ŝin junan anglon, forkuri kun li kaj reveni kiel lia edzino, ŝi povus fini, unu fojon por ĉiam, la turmentojn de tiu terura situacio. Kaj nun, kuŝante ĉi tie sur lito de suferado, la juna nobelino penis rememorigi al si la konfliktojn de l’ konscienco, la argumentojn kaj la penojn konvinki sin mem, ke ŝi amas tiun talentan junan viron sufiĉe por edziĝa feliĉeco kaj por kompensi la certan malpacon kun sia familio. Ree ŝi ĝemis.

— Se nur mi povus revoki tiun fatalan decidon! — kaj ree ŝi riproĉis sin pro manko de dankemo kaj fido kaj pro plendemo.

Tiam trapasis ŝian kapon en rapida sinsekvo la mallongedaŭra amindumo, la forkuro al Londono kaj tuja edziĝo laŭ speciala licenco[2] kaj poste la ricevo de la longe, kun kreskanta maltrankvilo atendita respondo de la gepatroj al ŝia konfesletero. Ho! kiel kruelega, kiel korpremega, senesperiga estis tiu respondo! — Filino, kiu povis tiel hontinde malhonori sian familion, absolute, nerevokeble ĉesas esti rigardata kiel filino.

— Eble, — ŝi nun meditis, — la tuta malfeliĉa afero fariĝus sufiĉe tolerebla, se ŝi ne tiam postulus, ke ili ambaŭ reiru Germanujon.

Unu tagon do, ili revenis en Heidelberg’on. La plej terura parto de ŝia historio nun komenciĝis. En tiu momento ŝi ne povis kompreni — se iam ŝi komprenis — kiel ĉio okazis; kial, nek kiel, ŝi fariĝis malkontenta, ĉagreniĝema, malpacema kaj fine histeria; tamen nun, rememorante tiujn malfeliĉajn tagojn, ŝi bone konsciis, ke tio efektive okazis, kaj ke ŝi estis riproĉinda. Ŝajnis al ŝi, iafoje, ke tiuj teruraj okazoj estas malbela, nebula sonĝo, kvankam ĉio tio fariĝis antaŭ malpli ol kvin jaroj. Ŝi mem kaj la ĉefaj aktoroj en tiu dramo moviĝadis antaŭ ŝiaj internaj okuloj kiel fantomoj. Kiom da fojoj, poste, ŝi forte deziris, ke ŝi estu petinta pardonon de la edzo pro siaj nepripensaj, fieraj vortoj, kiam, iun tagon, ŝi diris al li malbonhumore, ke ŝi nur akceptis lin por eviti edziniĝon kun malamata diboĉulo. Neniam ŝi povis pensi pri la sekvinta sceno sen ektremo. Ankoraŭ hodiaŭ ŝi sentis la flamecon de liaj malestimo kaj vundita fiero, sed, rememorigante al si tiun scenon, la palan, konvulsie tremetantan vizaĝon de la edzo, ŝi povis ekvidi en liaj okuloj tiom da subpremata ĉagrenego, kiom da kolero.

Post tiu malpaciĝo ŝi pensadis, ke la edzo montras mankon de tiuj ĝentilaĵoj, al kiuj ŝi estis kutiminta. Tiel la breĉo fariĝis pli kaj pli larĝa. Se nur tiam ŝi estus pripensinta, ke ŝi estas multe pli riproĉinda ol li. Vanaj bedaŭroj!

Ankoraŭ preterpasadis la memorbildoj: Kiaj teruraj travivaĵoj! Nelonge poste okazis la naskiĝo de ŝia fileto. Tiam ŝi sentis sin tiel malfeliĉa, malbenata kaj malamata de sia tuta parencaro kaj tiel malvarme prizorgata de la edzo, ke la alveno de l’ infaneto ne faris al ŝi ĝojon; kaj nun varmega ondo da honto superfluis ŝian animon, kiam ŝi rememoris, kiom malmulte da patrina amo ŝi donis al la senkulpa, bela estaĵeto.

— Ho Dio! — ŝi ekĝemis, — pardonu tiun malbonegecon kaj pro tio ne malpermesu, ke mi fine retrovu mian karegan infanon.

Nun ne plu ŝi volis forpeli la plej maldolĉajn, sin altrudantajn pensojn; ŝi volis, kvazaŭ kiel memsurmetitan punon, unu fojon plu, lasi la tutan malgajan bildon de la pasinta vivo preterpasi antaŭ ŝiaj internaj okuloj.

Reaperis, tri jarojn post sia foriro eksterlanden, la ĉarma, eleganta sinjoro von Anstatten. Ĉe la unua rerenkonto ŝi ne povis dubi, ke la foresto maturigis lian amon, kaj ke lia bedaŭrego, vidi ŝin la edzino de alia viro, estas sincera. — Jes, — ŝi unu fojon plu konfesis al si mem, — ŝi aŭskultis, kvankam nur unu momenton, senproteste, liajn pasiajn vortojn de amo. Kaj, sopiregante al ies amo, ŝi faris preskaŭ nenion por haltigi la tumultan, kapturnigan enfluon de kulpa amo en ŝian propran koron.

Sed ankoraŭ pli profunden ŝi estis drononta.

Kiam ŝia frato Karlo ekproponis al ŝi, ke li starigos inter ŝia edzo kaj sinjoro von Anstatten tian scenon, kia nepre kondukos al duelo kaj, plie, aludis la fakton, ke lia amiko estas fama kaj timinda skermisto kaj nepra trafpafisto, ŝi ne havis sufiĉe da morala forto por energie kontraŭstari tiun proponon. Ŝia malaprobo — ŝi nun plene konsciis — estis nur malforta kaj nesincera; ŝi ne volis serioze pripensi la malbonegecon de tia plano kaj penis dronigi la voĉon de la konscienco per la penso, ke tio estas la afero de ŝia frato. Tiel, konfuze, ŝi tiam rifuzis ordigi siajn malordajn pensojn. Hodiaŭ, kiel multfoje antaŭe, ŝi konfesis, ke ŝi estus povinta malhelpi la fatalan duelon. Tamen ŝi ne malhelpis.

En tiu momento la tuta malbela bildo ree staris vivege antaŭ ŝia animo: Sinjoro von Anstatten mortis sur la duelejo, kaj ŝia edzo, morte vundita, perdis la vivon la sekvintan tagon.

— Ho, mia Dio! — Kaj tio ankoraŭ ne estis ĉio. Koro kaj konscienco forte instigis ŝin rapidi al la mortlito de la edzo por peti de li pardonon antaŭ lia morto kaj por fari sian eblon almenaŭ malakrigi al li la dolorojn de la lastaj momentoj. Sed preskaŭ ne konsciante kion ŝi faras, ŝi forkuris; timego kaj honto detenis ŝin de la plenumo de tiu, tiel evidenta devo. Ŝajnis al ŝi nun, ke estas neeble, ke ŝi iam povis agi tiamaniere, ne estante duonfreneza.

— Ho! La profundegeco de Dia amo kaj indulgo, kiu, spite ĉio plenigas mian koron de supertera paco kaj konscio pri plena pardono!

Revenante hejmen ŝi eksciis, ke la edzo antaŭ la morto fordonis sian fileton al tre intima amiko, iu sinjoro Hutton, pri kiu li tre ofte parolis, sed kiun ŝi renkontis nur unufoje ĉe koncerto antaŭ la sortoplena vojaĝo en la montaro Harz. Verŝajne li tiutempe trapasis Heidelberg’on survoje de Stuttgart al Anglujo. Ĉu ia hontigo povus esti pli korprema, ol la opinio de tiuj du viroj, ke ŝi estas malinda eduki sian propran infanon? Kaj eĉ nun, konsciante, ke ŝia koro estas tute ŝanĝita kaj per la favorkoreco de Dio purigita kaj sanktigita, varmega ondo da honto ekplenigis ŝian koron pro tio, ke iam oni povis tiel opinii pri ŝi. Ankaŭ kun honto ŝi rememoris, ke, unue, ŝi ne tre afliktiĝis pro la perdo de la infano. Pasia sopiro al li kaj firma decido, ne ripozi, ĝis ŝi trovos lin, venis nur post la ŝanĝiĝo de ŝia koro.

Plena laciĝo kaj kapdoloro malhelpis pluan mediton, kaj la ankoraŭ tre malforta suferantino dormeme ree fermis la okulojn. Nur de tempo al tempo reve prezentiĝis al ŝiaj pensoj neklaraj epizodoj, kiuj okazis dum pli ol dujara vana serĉado en Anglujo.

  1. Germana: “Ho, mia Dio!”
  2. Aĉetebla eklezia aŭ registara permeso, aŭtoritato: de l’ latina vorto “licens” pr. par. de “licet,” estas permesate. Angle: licence; hisp: licensia; ital: licenzia; franc: licence.