Mirinda amo/Ĉapitro 4
ĈAPITRO IV
Adiaŭinte Floron Broadbent, Vilfrido Gallimore iris, gaje fajfante kaj kun sia violonujo sub la brako, al la domo, kie loĝis “fraŭlino Lambert.” Li ŝovis la harbukle kovritan kapon en la kuirejon kaj demandis senĝene:
— Ĉu mi povas viziti fraŭlinon Lambert, sinjorino Gadd?
La bonkora virino, fariĝinta ankoraŭ iom pli dika de tiam, kiam, dek jarojn antaŭe, ŝi nesingarde malsupreniris la ŝtupareton de la poŝtveturilo, levis la okulojn de super la laboro kaj afable respondis:
— Jes, knabo mia, jes, mi pensas, ke ŝi jam atendas vin. Ŝi estas sola.
— Bonege! — Vilfrido salte supreniris kaj frapetis la pordon. Aŭdinte la atenditan: “Eniru,” elparolitan per belsona, delikata voĉo; li malfermis la pordon kaj demandis ŝerce: Ĉu mi kuraĝos? — bone sciante, ke lia vizito faros grandan plezuron al la ĉiam litkuŝanta virino.
— Jes, vi petolulo, eniru. Kiel longe vi atendigis min, kara knabo? Ĉu vi scias, ke jam pasis pli ol tuta semajno, de kiam vi vizitis min lastfoje?
Tio estis dirita per karesa, gajeta tono, kiu enhavis en si nenian plendon. La dek jaroj pasigitaj en tiu sama lito, en kiu ŝi nun kuŝis, faris nur malgrandan ŝanĝon ĉe la virino. Ŝia vizaĝo estis iom pli plena kaj malpli pala. Tio, kio plej forte frapis ĉiujn vizitantojn, estis la profunda paco, kiu brilis en ŝiaj belaj, bluaj okuloj, parolantaj pri dolĉa sereneco de la animo. La antaŭaj signoj de akra doloro jam malaperis. Ŝia voĉo estis trankvila, milda kaj dolĉa. Ŝi duonkuŝis, subtenata de molaj kusenoj kaj laboris super brodaĵo. Demetinte la laboron, ŝi etendis al Vilfrido delikatan, blankan manon kaj per ĝojobrila vizaĝo petis lin, ke li kisu ŝin. Videble estis, ke karesoj kaj kisoj jam estis malnova kutimo inter ili.
La knabo sidiĝis sur seĝon apud la lito, ankoraŭ tenante la manon de la virino.
— Jes, kara fraŭlino Lambert, — li diris, redonante ŝian karesan rigardon, — mi bone scias, sed tio ne estas pro manko de deziro veni. Vi ja scias, ke onklo Silaso ne tre ŝatas tiujn oftajn vizitojn. Li pensas, ke vi amasigas en mian kapon aregon da senutilaĵoj kaj malĝustaj ideoj. Mi estas tre danka pro tio, ke li ne definitive malpermesas al mi veni. Mi, do, evitadas paroli pri miaj vizitoj ĉi tien kaj nun mi ne tre deziras ripeti al li viajn dirojn. Nur lastan dimanĉon, kiam ni, la onklo, sinjoro Billing kaj mi faris ekskurson al “Digo de l’ Diablo,” onklo Silaso diris, ke li ne povas kompreni, kiel Dio, se li estus tiel bona, kiel la piuloj asertas, povus tiel terure suferigi senkulpajn personojn kiel vin.
La virino rigardis la honestan vizaĝon de la knabo per karesa sed maltrankvila rigardo kaj diris post momento:
— Ne, kara Vilfrido, li ne povas kompreni tion, ĉar li obstine rifuzas la Dian lumon, kiu sole povos lumigi lian spirite malluman animon. La natura homo per si mem neniam povos kompreni spiritajn aferojn, ĉar ili devas esti spirite juĝataj. Mi ne plendas, Vilfrido, — ŝi diris kun emocio, dum larmoj ekbriletis en ŝiaj okuloj . . . . ĉar mi komprenas. Rigardante la pasintajn dek jarojn, en la daŭro de kiuj mi kuŝis ĉi tie, mia koro pleniĝas de dankemo kaj ĝojo pro la specialaj Diaj favorkoreco kaj amo. Mi suferadis efektive kaj nun ofte suferas dolorojn, tamen mi ne volus esti ŝanĝinta mian sorton nek ŝanĝi ĝin en la nuna tempo kontraŭ la volo de Dio. Ĉu ne la suferoj levadis min pli proksimen al Dio? Jes, la apudesto de Dio faris eĉ tiujn suferojn mirige dolĉaj; ĉar “mia estas ja la paco, kiu superas scion.”
Vilfrido kun miro rigardis la vizaĝon de la amata virino, kies ĉiuj trajtoj estis en harmonio kun la vortoj, kiujn ŝi ĵus parolis. Li diris:
— Mi ne komprenas tion, fraŭlino Lambert.
— Kompreneble ne, karulo, vi ja estas nur knabo, juna, plena de vigleco, espero; sed mi fidas, ke iun tagon vi komprenos . . . . sen la suferoj.
La du tiel intime kunligitaj personoj silente interŝanĝis amplenan rigardon. Poste Vilfrido ekparolis:
— Kian belan, delikatan brodaĵon vi faras, fraŭlino Lambert!
— Nu, vi vidas, ke mi devas iom laborenspezi, ĉar mi ne havas multe da mono. Du sinjorinoj vizitis min dum la lasta semajno; bonkoraj nobelinoj. Unu el ili estis Lady Higham el Richmont Court. . . .
— Vere titolita “lady”? Ho! — ekkriis la knabo.
La brodanta nobelino ridetis kaj respondis:
— Jes, knabo mia, vere titolita “lady.” Ŝi mendis kelkajn puntaĵojn kaj brodaĵojn, destinitajn por edziniĝa vestaĵaro por ŝia filino, kiu edziniĝos venontan Decembron kun iu, mi ne scias kun kiu, samrangulo.
— Kiom oni pagos al vi por tio? — demandis Vilfrido naive.
La virino ne povis ne rideti je la sciama knabo:
— Tion mi ankoraŭ ne scias, — ŝi respondis, — ni ne interkonsentis antaŭe pri la prezoj. Lady Higham estas famekonata pro sia bonkoreco kaj bonfaremo kaj, sendube, ŝi pagos malavare laŭ la valoro de la finita laboro. Ŝi vizitis min du fojojn antaŭe. La unuan fojon ŝi venis pro kristana devo por konsoli suferantinon, sed adiaŭante min, ŝi konfesis, ke ŝi ricevis pli grandan benon, ol ŝi donis. La duan fojon ŝi venis por esti konsolata kaj por peti konsilon.
— Vi nun akceptas tiom da vizitantoj, ke mi ĉiam timas, alproksimiĝante al via domo, ke iu estas kun vi. Efektive pli ol unu fojon mi iris returne, vane atendinte longan tempon. Vi vidas, do, ke mi ne estas riproĉinda, se . . .
— Ne, ne, karulo, — tuj rediris la suferantino karese, — mi tute ne riproĉas vin. Mi scias, ke vi venas kiel eble plej ofte, kaj mi estas al vi pli danka, ol mi povas eldiri. Via propra koro ja diktas al vi veni ofte por viziti vian . . . amikinon, ĉu ne, Vilfrido? — La malnova pasia dezirego ekkaptis ŝin, enbrakigi la karegan knabon kaj sciigi al li, ke ŝi estas lia patrino. Ŝi bezonis tutan sian spiritforton por venki tiun inklinon. Ŝi estis pensinta, ke ŝi ne plu sentos tiun akran kordoloron, kiun ŝi sentadis dum la unuaj jaroj ĉe la vizitoj de la fileto. Sed ŝi ne devas malkovri al li la sekreton de ilia proksima parenceco. Ree ŝi memoris la sanktan promeson, kiun ŝi faris al Dio antaŭ preskaŭ dek unu jaroj, kiam, post longa, ellaciga kaj ŝajne senespera serĉado tra Anglujo, ŝi solene promesis al Li, ke, se nur Li permesos al ŝi revidi la infanon, ŝi mem neniam malkovros kiu ŝi estas. Tiun decidon fortigis, cetere, la prudento. Ŝi havis bonan kaŭzon por pensi, ke — almenaŭ dum la infaneco de Vilfrido — sinjoro Hutton forlasos la vilaĝon kaj ekloĝos aliloke, tuj kiam ŝia sekreto malkovriĝos. Krom tio, la penso, ke ŝia amegata infano, altanima, nobla Vilfrido, la sola objekto de ŝia tera ĝojo, eble malestimos ŝin, eksciinte pri la pasinta historio de ŝia vivo, estus tro terura! Ne, ŝi ne povas riski tion! Se ŝi nur povos gvidi iamaniere la disvolviĝon de lia karaktero kaj meti en lian junan koron semojn de Diotimo kaj de bonaj principoj, ŝi estos tute feliĉa kaj kontenta.
Vilfrido fervore ekpremis la manon de la “amikino” kaj diris kun senarta emfazo:
— Jes, ne dubu pri tio, kara fraŭlino Lambert, mi amas vin pli ol iun alian estaĵon en la mondo!
Tiu ĉi kortuŝa, senkonscia elmontro de fila amo estis preskaŭ pli, ol la forte streĉita spirito de la patrino povis elporti. Superforte regante sin, ŝi povis nur diri:
— Kisu min, mia kara infano. — Kaj, dum momento fermante la okulojn, ŝi preĝis pri fortoj por subpremi la elkoriĝontajn ondojn da emocio. Trankviliĝinte, ŝi diris karese: — Dankon, karulo, vi ne scias, kiom mi ŝatas vian amon. Sed, mi petas, parolu pri nia amo kun neniu. Nu, vi venis por ludi muzikaĵon por mi; ĉu ne? Ludu do.
— Jes, — respondis Vilfrido, — mi volas ludi al vi tre belan germanan himnon, kiun onklo Silaso tre ŝatas; t. e. la melodion, ne la vortojn. La unua strofo komenciĝas jene: — “Ich bete an die Macht der Liebe, die sich in Jesu offenbart.” La traduko estas: — “Adoras mi de l’ amo potencon, elmontro en Jesu’ al ni.”
Kiel strange kaj ĉarme sonis en la oreloj de la juna vidvino la unuaj germanaj vortoj, kiujn ŝi aŭdis en la daŭro de pli ol dek unu jaroj, kaj parolataj, laŭ iom fremdlanda elparolo, de ŝia propra filo! Tamen ŝi ne malkaŝis la fakton, ke ŝi komprenas la germanan lingvon:
— Bone, ludu tiun himnon, — ŝi diris, — multaj malnovaj germanaj himnoj estas tre belaj, . . . mi kredas.
Vilfrido ludis la temon kaj kelkajn variaciojn, similajn al tiuj, kiujn li ludis antaŭ unu horo en la revejo al la ĉarmataj oreletoj de Flora Broadbent. Ludi en tiu ĉambro faris al li tiel grandan plezuron, kiel la aŭskultado faris al la litkuŝanta virino. Li sentis kvazaŭ li povus ludi tie nenion krom solena muziko; la ĉambro estis por li, kiel ankaŭ por multaj el la ceteraj vizitantoj, kvazaŭ sanktejo. Post la ludo Vilfrido diris:
— Ĉu vi scias, ke mi ludis tiujn samajn variaciojn antaŭ malpli ol du horoj en mia revejo al nova amikino mia?
— Efektive? Kiu estas via nova “amikino”? Mi fariĝas ĵaluza, Vilfrido.
La knabo gaje ekridis:
— Sendube estas grava kaŭzo: la ĵaluziga amikino estas ĉarmega, belega, interesega — naŭjara knabino, fraŭlino Lambert.
— Ho! — rediris la ĉiam brodanta virino, ridetante, — kiel trankvilige! Pasos almenaŭ kelkaj jaroj, antaŭ ol tiu ĉi belulineto fariĝos vere danĝera por mi; ĉu ne? Sed kiu ŝi estas?
— Vi ne konas ŝin; ŝi estas fraŭlineto Flora Broadbent el la domego trans la rivereto.
— Mi bone konas la familion, laŭfame. La patrino — aŭ pli ĝuste la duonpatrino de la infanoj — estas kompatinda suferantino. Sinjoro juristo Broadbent vizitis min du fojojn en la daŭro de tiuj dek jaroj, kaj Leo Broadbent unufoje antaŭ longa tempo kune kun sia onklino Graham, la edzino de fama kuracisto en Londono. Li, kredeble, estas nun sinjoreto.
— Mi diris al Flora, ke ŝi nepre devas viziti vin, kaj ŝi promesis peti permeson de la patrino. Mi certigis al ŝi, ke vi estas la plej dolĉa virino en la mondo.
La tiel priskribita virino vidigis feliĉan, gajan rideton:
— Ho! vi danĝera flatemulo! Eble mi estas tio en viaj okuloj, Vilfrido, ĝis . . .
— Ne, ne, — energie protestis la knabo, — vi ĉiam, ĉiam estos, fraŭlino Lambert, ĉiam!
— Vere?
La brodanta virino sin klinis super la laboro, enpense, kaj silento regis en la ĉambro dum kelkaj minutoj. Vilfrido rigardis la lerte laborantajn fingrojn. Subite li ekparolis vigle:
— Ankoraŭ novaĵo, fraŭlino Lambert.
— Nu?
— Onklo Silaso intencas lernoservigi min, tuj kiam mi havos la aĝon de dek kvar jaroj, ĉe sinjoro Billing, la arĥitekturisto.
— Ho! . . . Efektive? — La unua interjekcio esprimis miron, kaj la dua, trene elparolita, enhavis en si econ de dubo, ĉu la parolantino devu ĝoji aŭ malĝoji pri la novaĵo. — Mi pensis, ke vi volas fariĝi muzikisto. Nu, sendube, la profesio de arĥitekturisto estas pli bona, ol tiu de muzikisto. Mi ja tre ĝojas, ke tiu ĉi projekto restigos vin en Long-Seaton almenaŭ kelkajn jarojn plu, sed, verdire, mi ne tre ŝatas la planon, ke vi laboru ĉe sinjoro Billing, Vilfrido.
— Kial ne, fraŭlino Lambert?
— Tial, ke sinjoro Billing, kvankam li estas, sendube, tre lerta kaj honesta kaj bonkora homo, tamen pro siaj malseriozeco kaj malpieco li ne estas tre dezirinda majstro por vi. Tamen Dio povas gardi vin eĉ en la oficejo de sinjoro Billing. . . . Vilfrido, vi nun fariĝas granda, pensema knabo, kiu povas decidi por si mem. Ĉu vi iam pripensis, ĉu vi volas, en la estonteco, servi Dion aŭ la mondon?
Vilfrido ne tuj respondis, kaj la patrino daŭrigis: — Mi tre ofte, kuŝante ĉi tie, kun ama zorgo pripensas vian estontan vivon. Vin ĉirkaŭas gravaj danĝeroj. Via onklo ja estas en multaj rilatoj tre bona kaj plej estiminda viro, al kiu vi ŝuldas tre multe, kvazaŭ filan amon kaj respekton, sed vi scias, ke li estas firma nekredanto. Mi tre timas, ke li semadas en vian junan, impreseblan koron semojn de dubo kaj malinklinon al la aferoj de la Dia regno. Vi devas esti singarda, Vilfrido. Dio antaŭgardu vin.
Post momento da silento la knabo respondis:
— Tio, kion vi ĵus diris, estas tute prava. Ofte mi ne ŝatas la nebonajn dirojn de la onklo. Pri la nova metodista pastro, sinjoro Rawson, li diras, ke li estas malsaĝulo sincera kaj pri pastro Heath, ke li estas malsaĝulo sen tiu sava eco. Mi certigas vin, ke mi tre, tre deziras esti bona, tiel bona kiel . . . kiel vi, sed tion mi neniam atingos.
La patrino rigardis la noblan, emocioplenan vizaĝon de la knabo kun ĝojo kaj fiereco. Videble kontentigis ŝin la sincereco brilanta en la okuloj de la amata filo kaj la promeso pri vira nobleco, kiun ŝi jam legis en ili. Kun trankvila konfido ŝi diris:
— Mi kredas; Dio estu ĉiam antaŭ viaj okuloj kaj en via koro, Vilfrido.
Kelkajn tagojn poste aperis sur la sojlo de la sama ĉambreto Vilfrido Gallimore, kondukante je la mano sian malgrandan amikinon. Ili ree renkontiĝis en la ŝtonminejo, kaj Flora tie verŝis en la simpatian orelon de la knabo siajn infanajn ĉagrenojn. Ĉar la knabino ricevis permeson viziti fraŭlinon Lambert, Vilfrido proponis, ke ili tuj kune iru al ŝia ĉambreto.
— Bonan tagon, fraŭlino Lambert, gaje ekkriis la knabo, — jen mi prezentas al vi mian amikineton, fraŭlineton Flora Broadbent.
Ankoraŭ tenante la knabinon je la mano li antaŭeniris kaj ame kisis la adoratan virinon. Flora ĝentile kaj modeste sin retenis kaj respektoplene, per genuflekseto salutis la sinjorinon kuŝantan en la lito.
— Bonan tagon, Flora, — diris tiu ĉi bonkore kaj kuraĝige per sia arĝenta, bele modulata voĉo, — ĉu vi ne ankaŭ donos al mi kison?
Tiel kuraĝigite la timema knabino alpaŝis al la lito kaj volonte kisis la sinjorinon. Poste irinte malantaŭen du-tri paŝojn, ŝi rigardis ŝin kun infana scivolemo, kvazaŭ ŝi volas eltrovi, ĉu, en realeco, la priskribita virino estas tiel dolĉa kaj ĉarma, kiel Vilfrido antaŭsentigis ŝin per sia entuziasma rakonto. Tiu ĉi longa rigardo, tamen, enhavis en si nenion malĝentilan, kontraŭe, la tuta teniĝo de la knabino elmontris ĝentilecon, bonedukitecon kaj amindecon.
— Vi, do, estas la malgranda amikino de Vilfrido, pri kiu li parolis antaŭ nelonge.
— Jes, fraŭlino Lambert.
— Nu, mi esperas, ke ni ankaŭ fariĝos bonaj amikinoj. Vi estas unu el la tre malmultaj infanoj, kiuj ne vizitas min. Venu tiel ofte, kiel al vi plaĉos; mi tre amas infanojn kaj ŝatas iliajn vizitojn. Iafoje ni tre agrable okupas la tempon per babilado, kantado aŭ, kiam ĉeestas nur knabinoj, per kudrado, dum kiu mi ofte diras al ili belan rakonton. Tiel ni pasigis jam multajn feliĉajn horojn en tiu ĉi ĉambro; ĉu ne, Vilfrido?
— Tion Flora jam scias, — respondis la alparolito.
La knabino, iom embarasite rigardis la tapiŝon kaj diris:
— Dankon. Mi tre, tre dezirus veni ofte, kiam ĉeestas aliaj infanoj, kaj mi ree petos permeson de la patrino.
Tio estis dirita per iom duba, malgaja tono, kiu mirigis la senteman, sagacan infanamantinon, sed, antaŭ ol ŝi povis ekparoli, Vilfrido diris kun signifoplena okulsigneto:
— Mi diros al vi, fraŭlino Lambert, pri kio temas: La patrino de Flora ne permesas al ŝi ludi kun la vilaĝaj infanoj, ĉar kelkaj el ili estas malĝentilaj. Tio estas granda domaĝo, ĉar multaj el ili tute ne estas malĝentilaj, kiel, ekzemple, Nelio Page kaj Raĥelo Inskip kaj, precipe malgranda, malsanema Katanjo. Tial Flora ofte sentas sin tre soleca kaj malfeliĉa.
— Mi tre malĝojas; — diris milde la nobelino, — kompreneble vi devos agi tute laŭ la deziroj de la patrino, sed ŝi ne bezonas timi, ĉar la infanoj, eĉ la plej krudaj, ĉiam kondutas ĉi tie tute bonmaniere, ĉu ne Vilfrido?
— Tute bonmaniere. Estas vere amuze, ĉar esti kvieta kaj konduti ĝentile, postulas de kelkaj grandan penon. Mi scias, kiaj ili estas sur la strato. Se vi scius, fraŭlino Lambert, vi ofte ridus.
— Mi bone scias, knabo mia. Mi tre atente observadas miajn junajn amikojn, ĉar mi amas ĉiujn, kaj en la daŭro de l’ jaroj mi rimarkis grandajn ŝanĝojn en ili; ne ĉiam, bedaŭrinde, sed en la plimulto de okazoj. Nu, Flora, — ŝi diris amike al la knabino, — petu de la patrino permeson viziti min ankaŭ kune kun aliaj infanoj; mi tute ne dubas, ke ŝi volonte permesos. Ĉiuokaze venu morgaŭ post la temanĝo aŭ post kiam vi finos vian hejmlecionon kaj kunportu iun laboron. Ni tiam havu kvietan, senĝenan interparolon, ĉu ne, mia kara?
— Jes, mi tre dankas vin, fraŭlino Lambert; mi nepre venos. Kiel bona vi estas por mi. Mi tre ĝojas pro via permeso veni. Sed mi tre petas pardonon, mi preskaŭ tute forgesis diri, ke la gepatroj sendas salutojn kaj esperas, ke vi fartas sufiĉe bone.
De tiu tempo Flora Broadbent fariĝis ofta kaj tre bonvena vizitantino ĉe fraŭlino Lambert; iafoje kune kun aliaj infanoj de l’ vilaĝo, sed pli ofte, laŭ aranĝo, kune kun Vilfrido. La ameman, senteman koron de la infano tuj forte altiris al si la neordinare dolĉa, delikata kaj vere sanktula estaĵo, kiu, en la daŭro de la multaj jaroj, pasigitaj en tiu ĉambreto, fariĝis amata, preskaŭ adorata amikino kaj konsilantino de tre multaj homoj. Virinoj, precipe, kaj junuloj venadis, eĉ de malproksime, kun siaj ĉagrenoj kaj embarasoj por trovi simpatian koron kaj saĝan konsilon. Aliaj venis kun spiritaj duboj kaj malfacilaĵoj por serĉi apud ŝi solvon kaj por ricevi refreŝigon de l’ koro. Tiu posta ĉambreto en la dometo de vidvino Gadd, ornamita kaj provizita je ĉiuspecaj oportunaĵoj, kiujn amaj koroj povis proponi, estis por multaj kvazaŭ haveno de paco kaj vera sanktejo.
La sagacaj okuloj de la nobelino vidis en la ĝentila, pensema kaj naturdotita infano riĉajn promesojn pri dolĉa virineco kaj sindonema utileco. La kortuŝa, infana amikeco, ekzistanta inter ŝi kaj Vilfrido, kaj la granda admiro al ŝia nova kunulo, kiu plenigis la koron de la knabino, tre amuzis ŝin. La tridekkvin-jara nobelino, do, kaj Flora, la naŭjara knabino fariĝis tre intimaj, amaj amikinoj, sed la plej forta ligilo inter ili estis jam tiutempe kaj fariĝis eĉ en pli alta grado en postaj jaroj, ilia komuna amo al Vilfrido.