Mirinda amo/Ĉapitro 5

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Ĉapitro IV Indekso : Mirinda amo (1913)
de Heinrich August Luyken
Ĉapitro V
Ĉapitro VI

ĈAPITRO V

En la monato Aprilo de l’ sekvanta jaro Vilfrido eniris la oficejon de sinjoro Billing kiel profesio-lernanto de arĥitekturo. Sinjoro Billing estis tre lerta desegnisto kaj famekonata projektisto de kamparaj domoj. Li amis la knabon pro liaj sincereco kaj modesteco kaj havis altan opinion pri lia kapableco. Pro tio kaj pro amikeco al sinjoro Hutton li promesis fari sian eblon por malvolvigi la talenton de sia lernanto. Vilfrido tuj forte entuziasmiĝis pri sia nova profesio. Revis lia fantaziema kapo pri la estonteco, kiam li estos fama projektisto kaj desegnisto de majestaj katedraloj kaj princaj palacoj. Tre diligente li komencis studi la desegnarton kaj legi librojn pri la arĥitekturo el la biblioteko de sia majstro, kiun tiu ĉi metis je lia dispono.

Sed, spite tio, li ne malzorgis sian amatan violonon. Tion ja malhelpis onklo Silaso kaj sinjoro Billing. Iafoje, kiam la laboro ne estis tro urĝa, sinjoro Billing diris:

— Iru serĉi vian violonon, Vilfrido, — aŭ — alportu vian violonon post la temanĝo; ni ludos malgrandan koncertaĵon. Tiam ili, kune kun fraŭlino Billing, pasigadis feliĉan horon en la salono.

Tiel pasis unu, du, preskaŭ tri jaroj: okupoplenaj kaj feliĉaj. Nur kelkafoje malplezurigis Vilfridon la malpiaj ŝercoj de lia majstro.

Lia patrino sopiradis pri pli oftaj vizitoj de li, sed, sciante, ke li bezonas la pli grandan parton de siaj liberaj horoj por studado, ŝi ne plendis. Pro la profito kaj prospero de la amata knabo ŝi ja volonte kontentiĝos je pli maloftaj vizitoj; nur kun kortuŝa deziremo en la okuloj ŝi petadis, ke li venu laŭpove plej ofte. Flora, intertempe fariĝinte dekdujara knabino, ne povis kaŝi sian malkontenton pro tio, ke ŝi ne vidis lin tiel ofte kiel antaŭe.

Unu tagon, kiam ili renkontiĝis en la kvieta vojeto apud la ŝtonminejo por kune iri viziti fraŭlinon Lambert, ŝi diris malgaje:

— Kompreneble mi scias, ke vi devas treege studadi kaj legi multajn malfacilajn librojn, tamen, ĉu vi ne povas legi ilin sidante en nia “revejo”? Mi certigas vin, Vilfrido, ke mi tute ne malhelpos vian studadon per babilado. Almenaŭ ni tiam povos esti kune.

Vilfrido eksentis kun bedaŭro, ke, pro entuziasmo al sia nova profesio kaj amo al studado li jam pensas pli malofte kaj, eble, iomete malpli ame pri sia kunulineto. Karese li metis la manon sur ŝian ŝultron kaj rigardis malsupren en la suprenturnitan, malgajan vizaĝon infanan:

— Ne malĝoju, Flora, karulino, — li diris, devigante ŝin rideti, — vi devas kompreni, ke mi nun jam ne estas infano, kaj ke mi nepre devas uzi ĉiun momenton, se mi volas fariĝi lerta arĥitekturisto. Flora, mia granda ambicio estas fariĝi unu tagon fama arĥitektura artisto. Efektive!

— Jes, kara Vilfrido, — Flora rediris per tono, kiu enhavis, samtempe, amemon, sinceran fervoron kaj malgajecon, — mi tion ja ankaŭ deziregas por vi, tamen mi sentis, ke eble vi ne amas min tiom, kiom en la komenco de nia amikeco.

— Tute ne, karulineto, vi fariĝas por mi pli kara de tago al tago; sed vi komprenos, ke ne estas eble studi kaj legi en nia “revejo” librojn, kiuj senĉese postulas mezuradon, desegnadon kaj eksperimentojn aŭ elserĉadon de klarigoj en aliaj libroj. Sed mi ankaŭ legas librojn, kiuj taŭgas por legado tie, ekzemple biografiojn de gloraj artistoj tiaj, kiaj Rafaelo, Miĥaelo-Angelo, Kristofero Wren k.t.p. Tiajn librojn mi eĉ povos laŭtlegi al vi. Ĉu tio plaĉos al vi?

— Ho, jes, Vilfrido, treege . . . Subite la knabino haltis kaj post momento de enpensiĝo diris plue: — Vilfrido, kiam vi fariĝos tre lerta kaj fama, ĉu vi enuos je mi?

La deksepjara knabo ekrigardis la seriozan vizaĝon de la knabino, sur kies ŝultro ankoraŭ restis lia mano, kaj, dum feliĉa rideto lumigis lian vizaĝon, li image ekvidis sin mem plenkreskinta, fama — kaj Floran floranta, bela fraŭlino. Karese li metis la alian manon sub la mentonon de la knabino, suprenturnis ŝian vizaĝon kaj premis longan kison sur ŝiajn lipojn:

— Kara, dolĉa malsaĝulineto! — li diris.

De tiu momento la fantaziema kapo de la junulo ofte fordonis sin al dolĉaj revoj pri feliĉa estonteco. Li ofte rememoris tiun ĉi okazaĵon kaj la ĉarman bildon, kiu tiam ekaperis antaŭ liaj fantaziokuloj.

Silente, enpense ambaŭ iris flankon ĉe flanko dum kelkaj minutoj. La simplaniman koron de la knabino tute kontentigis kaj feliĉigis tiu ĉi duobla respondo. Sed Vilfrido ankoraŭ ne donis sian tutan respondon. Fine li diris: —

— Enui je vi, Flora? Neniam! Kontraŭe, kiam mi jam travagos la mondon, serĉante scion, spertojn kaj gloron, — Flora, gloron! — tiam vi estos por mi inspiro, instigo fariĝi inda vin, malgraŭ la fiereco kaj pretendita supereco de via tuta parencaro, Flora!

Kvankam Flora nur tre malklare komprenis la fervoron de Vilfrido, dolĉa kontento ekplenigis ŝian knabinecan koron. Esti “inspiro” por junulo, tiel admirata kiel Vilfrido, kiun ŝi jam vidis granda glorkovrita viro, estis por ŝia naiva, amema koro vera mirindaĵo! La entuziasmo de la amiko entuziasmigis ŝin, kaj fervore ŝi ekkriis:

— Ho, Vilfrido, kiel granda! Kiel mi envias vin pro via ebleco travojaĝi la mondon, por rigardi tiel multajn vidindaĵojn kaj por akiri gloron! Dume mi, — ŝi diris iom pli mallaŭte kaj malgaje, — mi devos resti hejme, pacience atendante vian revenon. Sed mi ne forgesos vin. Mi ĉiam sekvos vin per la pensoj de urbo al urbo kaj de lando al lando.

Nun la junaj geamantoj alproksimiĝis al la fino de la mallarĝa, folioriĉa vojeto, kiu kondukis al la kvieta flankostrato, en kiu troviĝis la dometo de sinjorino Gadd.

— Ĉu vi scias, — demandis Vilfrido, — ke de tie ĉi, inter tiuj ĉi du arboj, vi povas vidi peceton de l’ fenestro de fraŭlino Lambert? De tiu fenestro oni povas vidi tiun ĉi vojeton kaj, super la dometo de maljuna Betinjo, ankaŭ la arbojn, post kiuj troviĝas nia “revejo.” Mi ĉiam kaj ĉie memoros la tre ĉarman vidaĵon el tiu fenestro. Kia domaĝo, ke fraŭlino Lambert ne povas ĝui ĝin. La vespera suno nun povas trapenetri la juglandujon en la ĝardeno por gajigi la ĉambreton de la dolĉa virino. Mi tre dezirus hakfaligi tiun tro folioriĉan arbon, por ke ŝi havu pli da lumo. La lumo de la suno donas ja sanon, gajecon kaj fortojn; sed mi ne kuraĝas peti permeson de sinjorino Gadd. Ĉu vi scias, Flora, kio estos la plej unua afero, kiun mi dezirus fari, kiam mi estos sufice riĉa?

— Nu, kion?

— Mi elektos la plej ĉarman lokon en tiu ĉi ĉirkaŭaĵo; mi projektos la plej ĉarman kaj komfortan domon kaj mi transloĝigos fraŭlinon Lambert en tiun domon, kiun mi belege meblos, sub la ama zorgo de bonkora sinjorino Gadd. He?

— Ho, Vilfrido, kia bela ideo! Kaj, poste, Vilfrido, ŝi povos loĝi kun ni, ĉu ne? — ekkriis la knabino ĝoje kun naiva entuziasmo.

Tiu ĉi propono forte amuzis kaj same forte plaĉis al Vilfrido, kvankam li sentis iom da malkontento pro tio, ke ne li mem la unua ekpensis tiun ideon. Flora ne atendis respondon al sia “ĉu ne?” sed antaŭenkuris por esti la unua ĉe la pordo.

“Fraŭlino Lambert” akceptis la vizitantojn kun sia korvarmeco kaj amaj esprimoj.

— Mi havas novaĵon por vi kaj Flora, — diris Vilfrido, — estas nun definitive decidite, ke mi iros Londonon la venontan printempon por studi en akademio. Ho! Fraŭlino Lambert, kiel multe mi deziras tien iri! Kiom da okazoj mi havos por vidi grandiozajn konstruaĵojn, preĝejojn, palacojn, muzeojn kaj milojn da aliaj aferoj, kaj okazojn por plivastigi mian scion. Kaj poste, eble, pli malproksimen en la mondon!

La patrino rigardis kun fiero kaj admiro la viglan vizaĝon de la amata knabo, ardantan pro ĝoja antaŭsento, sed ŝi ankaŭ sentis korpremon kaj malĝojon pro la estonta disiĝo:

— Iru do, knabo mia, — ŝi diris ame, — kaj Dio benu vin. Li povas gardi vin en Londono kaj en fremdaj landoj tiel bone, kiel tie ĉi en kvieta, dormema Long-Seaton. Al kiu Dio volas montri Sian favoron, tiun li sendas for en la vastan mondon. La mondo estas tre bela, Vilfrido, perfekta ellaboraĵo de ama Kreinto, montrante ĉie Liajn senlimajn potencon, saĝon kaj zorgon. Nur la homoj en ĝi estas nebonaj kaj danĝeraj. Nur la peko difektas la mondon. Estu do singardema.

Flora sidis ĉe la kapa flanko de la lito, rigardante alterne la parolantojn. Saĝulinete ekbalancante la kapon, ŝi diris: —

— Estu singarda, Vilfrido. Se la homoj estas nur duone tiel malbonaj, kiel la historio elmontras, ili efektive estas tre malbonaj. La patro ĉiam parolas pri la malbonagoj de la homoj, kaj la patrino diradas, ke tute ne ekzistas io bona en tiu ĉi mondo.

Kun same profunda seriozeco, kiu aperigis rideton sur la dolĉa vizaĝo de la litkuŝanta virino, Vilfrido diris:

— Vi eltrovos, Flora, ke la vivo estas grandaparte tio, kion ni faras el ĝi, kaj la mondo tia, kia ni atendas trovi ĝin. — Sin turnante al fraŭlino Lambert, li diris plue: — Vi ĵus diris, ke nur la peko difektas ĉion. Nu, mi aŭdis tre interesan kaj viglan diskuton pri tiu ĉi demando en nia oficejo hieraŭ inter onklo Silaso kaj sinjoro Billing unuflanke kaj pastro Robinson el Romfordo, kontraŭflanke. Estis tre interese; sed mi devas konfesi, ke sinjoro Robinson tute ne eliĝis triumfe el tiu disputo. Mi pensis, ke li faras tre kompatindan elmontron de debatpovo. Ŝajnis al mi, ke li ne havas tre fortajn konvinkojn, sed ke li nur subtenis sian vidpunkton, ĉar oni atendas tion de pastro. Li ruĝiĝadis, li balbutadis, li ĉirkaŭsaltis kaj koleriĝis; tio estis preskaŭ komika. Onklo Silaso, kiel ĉiam, ekflamiĝis, indignis kaj elfluigis torenton da elokventaj riproĉegoj kontraŭ ĉio, kion reprezentas sinjoro Robinson: la eklezioj, la aristokrataro, la pretendoj kaj fiereco de la socia rondo en kiu li moviĝadas k.t.p. Sinjoro Billing, male, estis tre malvarmeta, parolante kun sia kutima maldolĉa, mordanta sarkasmo. Kompatinda sinjoro Robinson pasigis treege malagrablan duonhoron. Mi ofte pensis pri vi, kara fraŭlino Lambert, kaj demandis min, kion vi dirus laŭ via trankvilanima parolmaniero. Kion, do, vi pensas pri la origino de la malbono?

“Fraŭlino Lambert” aŭskultis kun kreskanta sento de maltrankvilo pro la malseriozeco, kun kiu Vilfrido rakontis tiun okazintaĵon. Li ja nur estis deksepjara knabo, sed la ama, patrina koro timis, ke la karakterizaj ecoj de la du viroj jam faris daŭran impreson sur lian koron. Ŝi sentis, ke estos por ŝi pli kaj pli malfacile senefikigi iliajn malbonajn influojn, ĉar Vilfrido nun eniris aĝon kaj esploreman spiritstaton, en kiuj li estos aparte impresebla je ili. Tamen ŝia respondo estis trankvila kaj firma:

— Pli saĝaj kapoj ol tiu de sinjoro Billing kaj eĉ, eble, ol tiu de via onklo, forte penadis por sondi tiun misteron, kaj ili ne trafis kontentigan solvon. Ĉiuokaze, se la mistero solviĝus, estus pli verŝajne per helpo de la koro, ol per la cerbo. Kuŝante ĉi tie, kara Vilfrido, meditante pri spertaĵoj de l’ vivo kaj tre laboriginte la cerbon pri tiu sama enigmo, mi fine demandis min: — Ĉu, tamen, la solvo de l’ enigmo multe profitus nin? Mi dubas. Pli utile estus demandi: — Ĉu Dio estas bona? Tiun demandon mi respondis jese laŭ mia propra sperto. Bona? Jes, ekster ĉiuj vortoj kaj pensoj bona! Sed ekzistas homoj, kiuj ne volas ekscii, ĉu Dio estas bona.

La demando pri la origino de l’ malbono estos, mi timas, enigmo neniam solvebla por ni, ĉisubuloj.

— Sed, kara fraŭlino Lambert, — ekdiris Vilfrido, pardonu, ĉu ne estas nia devo penadi por solvi tiun ĉi kaj aliajn misterojn per la rezonkapablo, kiun Dio al ni donis?

— Certe, karulo, — estis la milda respondo, — ni devas uzi la spiritajn kapablojn, donitajn al ni de la Kreinto, . . . sed humile kaj farante uzon el la ankaŭ donita al ni revelacio kun la helpo de la Sankta Spirito en ni. Sen tiuj ĉi aferoj ni nepre eraros. Enigmoj estas parto de l’ plano Dia por eduki nin, same kiel Li uzas la malbonon, kiun ni renkontadas en la mondo.

— Ĉu, do, la malbono povas servi al ni? — demandis la avide aŭskultanta knabo.

— Jes, Vilfrido, pro la malbono enlasita en nian koron ni estas ĉiam devigataj nin apogi sur pli altaj povoj, por kontraŭbatali internajn kaj eksterajn malbonaĵojn, kies fortoj estas tro grandaj por ni. Tion ankaŭ mi oftege spertis. Plue, per la malbono, kiun ni trovas en la mondo, niaj plej bonaj ecoj estas malvolvataj. Eble estas, ke homoj venkintaj la malbonon estos, en la transmonda vivo, pli alte ŝatataj de Dio, ol anĝeloj, kiuj neniam sciis, kion signifas akra batalo kontraŭ malbonaj inklinoj en la koro.

— Ĉu, do, enigmoj ĉiam ekzistos? — demandis Vilfrido.

— Jes, kompreneble, pro la absoluta neebleco de la homa intelekto elkompreni, ampleksi la Dian naturon. Krom tio, tuj kiam unu mistero solviĝas, amaso da aliaj, pli profundaj sin prezentas. La sistemo Dia de la regado de l’ mondo kun ĉiuj ĝiaj misteroj kaj malbono estas senfine supera je ĉiuj aliaj, kiujn kontraŭstaremuloj povus elpensi. Humila kredanto eble neniam solvos multajn sin prezentantajn al li problemojn, sed li mem estas ilia solvo.

Vilfrido aŭskultis kun streĉita atento, fikse rigardante la palan, trankvilan, tamen de sanktaj emocioj lumigitan vizaĝon de la feliĉa suferantino. Ĝis tiam li ĉiam estis preta akcepti kiel veron tion, kion li ne ĝisfunde komprenis pro tio, ke fraŭlino Lambert ĝin komprenis. Hodiaŭ la unuan fojon li ŝanceliĝis tion fari. Vigle li rediris:

— Tio sendube estas tre vera, tamen mi opinias, fraŭlino Lambert, ke pli bone estas penadi por penetri kaj malsukcesi, ol esti indiferenta. Pli bone estas malkontentiĝi pri niaj malsukcesoj, eĉ esti malkontentegaj pri nia nescio, ol esti indiferentaj je tiuj ĉi aferoj.

— Tute prave, knabo mia, faru uzon el ĉiuj viaj Diodonitaj intelektaj fortoj, sed penu kompreni la aferojn de Dio nur per la Spirito de Dio.

— Ho, fraŭlino Lambert, korvarme diris Vilfrido, — kiel mi dezirus, ke onklo Silaso venu viziti vin! — Kiel senfine superaj aspektis por li la kvieteco kaj profundeco de la sur korspertoj bazitaj argumentoj de tiu simplanima, sanktula virino je la furiozaj asertoj de lia onklo, la cinikaj rimarkoj de lia majstro kaj la malforta defendo de la pastro.

La larĝe malfermitaj okuloj de Flora mire rigardis jen la parolantinon en la lito, jen la inteligentan, atentan vizaĝon de Vilfrido, por vidi, ĉu li elkomprenas tion, kio por ŝi estas tro profundaj misteroj. Ŝi nur konsciis, ke temas pri la malbonaj emoj en la homa koro, kiuj laŭ ŝia sentema konscienco ne malestis en la propra koro. Du impresojn la knabino forportis: forta deziro eviti homojn, kiuj ne amas Dion, kaj pli altigita opinio pri la saĝeco de Vilfrido kaj de fraŭlino Lambert.

• • • • • •

Iun tagon okazis en la salono de sinjoro Billing ordinara kunveno de “Estetika Societo de Romford kaj Long-Seaton.” Tiu societo konsistis el naŭ lokaj membroj: ok estetikaj fraŭlinoj kaj estetika prezidantino, la tre juna kaj ĉarma edzino de sinjoro Robinson, la paroĥestro de Romford. Krom ĉi tiuj al ĝi apartenis kvin korespondantaj membroj, ankaŭ junaj sinjorinoj, en diversaj, pli malproksimaj lokoj de la lando. La sidejo de la societo estis la salono en la domo de sinjoro Billing, kies filino Eleonoro estis la sekretariino kaj kasistino. Ĉeestis la kunsidon, en tiu posttagmezo, nur kvin anoj: la prezidantino; la sekretariino-kasistino; fraŭlino Lois Rees el Romford, la vicprezidantino; kaj du ordinaraj membroj, unu el kiuj estis fraŭlino Heleno Whitcombe, filino de loka landsinjoro, Sir Rufus Whitcombe, kaj la alia fraŭlino Mildredo Bompas el Romford.

En la okuloj de tiuj ĉi junaj sinjorinoj ilia klubeto estis tre grava afero. Ili kun granda bedaŭro rimarkis la kreskantan en la lando emon al malvarma materialismo kaj manko de ŝatemo pri la belartoj. La ĉefa celo de la estetika societo estis savi almenaŭ la bonedukitajn sinjorinojn de la ĉirkaŭaĵo el tiu stato de barbareco. La regularo de la societo postulis skrupule estetikajn vestadon, konduton kaj pensmanieron kaj ne nur severe elbaris virseksulojn el la kunvenoj, sed ankaŭ malpermesis eĉ la aludon, dum la kunsidoj, al persone konataj sinjoroj de aĝo de malpli ol sesdek jaroj. Nenio devis maltrankviligi la serenecon de la kunsidoj aŭ malaltigi ilian altestetikan nivelon.

La temo de la grava prelego, kiun faris tiun posttagmezon fraŭlino Whitcombe, estis jena: — “La ebleco rekuraĝigi en ŝafistinoj la estetikan senton.” La parolantinon kaj la aŭskultantaron tute ne ĝenis la fakto, ke, en rondo de multaj mejloj ĉirkaŭ Romfordo, ne ekzistis eĉ unu ŝafistino. Tiaj detaletoj ne estis citindaj. La programo ankaŭ enhavis deklamojn de kelkaj belaj poemoj pri idealaj ŝafistinoj kaj admiradon de beleta desegnaĵo, reprezentanta tian idealigitan junulinon, speciale farita de fraŭlino Whitcombe.

Post la fermo de la kunveno montriĝis iom nekutima spirito de malseriozeco inter la estetikulinoj, eble kaŭze de neĉeesto de la pli seriozaj membroj de la societo. Fraŭlino Eleonoro kuraĝis diri:

— Domaĝe estas, ke nia regularo malpermesas okazan enkondukon de ĉarma, sendanĝera junulo, kiu, mi estas certa, tre ĝuus niajn kunsidojn. La ceteraj estetikulinoj estis “teruritaj,” tamen ili duonmortis pro deziro ekscii, kiu estas tiu “ĉarma junulo.”

— Nu, neniu pli danĝera ol la juna asistanto en nia oficejo, Vilfrido Gallimore. Vi ĉiuj bone konas lin vide, sed vi ne povas imagi, kiel ĉarmega knabo li estas: bonedukita, belmaniera, ĝentila kaj, malgraŭ sia aĝo, tre multleginta. Krom tio li estas rava, delikatsenta muzikanto kaj fervora amanto de ĉio bela, bona, pura. Vi nur bezonus aŭdi lin rapsodii pri la ĉasta beleco de l’ grandiozaj konstruaĵoj italaj de la renesanca periodo! Mi aŭdis, ke li kutimas pasigi tutajn horojn en kaŝita loko meze de l’ arbareto, nomata la “malnova ŝtonminejo de l’ juristo.” Tie li, oni asertas, revas kaj ludas violone la plej ravajn, sorĉajn improvizaĵojn.

— Kiel romantike! — ekkriis fraŭlino Mildredo Bompas.

— Kia katalogo da ĉarmaj virtoj! — samtempe ekkriis fraŭlino Heleno Whitcombe.

Fraŭlino Reed diris: —

— Mi renkontis lin unu-dufojojn en la domo de lia onklo, kaj li aspektis pensema kaj iom detenema knabo.

— Lia natura, ĉarma modesteco, — klarigis fraŭlino Eleonoro Billing.

— Estus kruele, — diris kun mokĝemeto fraŭlino Whitcombe, — ne prezenti al ni tiun maloftan modelon, tamen, bedaŭrindege ni devas ne rompi nian regularon.

— Ho ne, — ekdiris la prezidantino, penante ŝajnigi seriozecon, — ni ja devas nin oferi sur la altaro de niaj altaj principoj.

— Aŭskultu knabinoj! — ekkriis Heleno Whitcombe, en kiu la estetikemo estis malplej profunda, kaj kiu iafoje ne povis ne montri naturan petolemecon, — niaj reguloj, simile al la leĝoj de l’ antikvaj Medoj kaj Persoj, estas ja neŝanĝeblaj, kaj ni ne povas inviti al niaj formalaj kunsidoj eĉ sendanĝeran junulon, tamen tio tute ne malhelpas al ni, je iu preteksto invadi la oficejon kaj konatiĝi kun tiu ĉarma modeleto de ideala vireco, aŭ, plibone, ni povus inviti lin al neformalaj kunvenetoj aliloke.

Tiu ĉi maltima propono unue preskaŭ forprenis la spiron de la ceteraj estetikulinoj, sed post momento, ĉiuj trovis ĝin sufiĉe alloga. Vero estas, ke, preskaŭ elĉerpinte sian elpenspovon pri taŭgaj diskutotaj temoj, ili iomete enuis kaj sekrete deziris ion novan.

Ili do invadis la oficejon. Eleonoro Billing estis la antaŭgvardio.

— Ho, Vilfrido, — ŝi ekkrietis kun bone ŝajnigita surprizo, — mi pensis, ke vi foriris kun mia patro al . . . mi ne scias kien? Ĉu vi estas tre okupita? Ne? Kion vi legas? Ho, “La esencoj de la beleco en la arĥitekturo.” Tre bela libro. Permesu, ke mi prezentu vin al miaj amikinoj. Tio, sinjorinoj, estas sinjoreto Vilfrido Gallimore, tre ŝatata asistanto de mia patro kaj altesperiga arĥitekturisto.

Vilfrido tuj leviĝis de sia seĝo kaj, iomete ruĝiĝante, klinsalutis la sinjorinojn. Fraŭlino Whitcombe antaŭenpaŝis kaj etendis al li la pintojn de la mano kun la tutaj gracieco kaj modesteco, kiujn povus postuli la spirito de la regularo de la plej severa estetika societo. Fraŭlinoj Lois Rees kaj Mildredo Bompas kaj la prezidantino, sinjorino Robinson, sekvis ŝian ekzemplon, dum Eleonoro Billing diris la nomojn de la du lastaj sinjorinoj.

Vilfrido miris.

Fraŭlino Rees, kiel malnova konatino, ekparolis la unua:

— Kiel vi progresas en via profesia studado, Vilfrido?

— Dankon, fraŭlino Rees, sufiĉe kontentige, mi pensas; ĉiuokaze mi tre ŝatas mian laboron kaj la studadon.

— Mi aŭdis, ke vi estas amanto de la belo en la belartoj — nun diris sinjorino Robinson. — Kiel anoj de Estetika Societo, tio estas al ni agrabla sciigo, ĉar la estetika sento nobligas kaj levas la animon super la malgrandanimecon de la ordinara, vulgara vivo. Daŭrigu, mi konsilas al vi, viajn penadojn penetri en la veran esencon de l’ belo. Tio estos granda utilo por vi profesie. Ekzistas ja nenio pli nobla, pura kaj animkontentiga ol la elserĉado de la interna beleco de ĉio, kio nin ĉirkaŭas. Ĉio en la mondo estas harmonio, kaj kie estas harmonio, tie nepre troviĝas beleco, boneco, se nur niaj sentemigitaj animoj ĝin povas percepti.

La ceteraj sinjorinoj aŭskultis kun miro kaj fiereco tiun ĉi trafan parolon de la prezidantino. Vilfrido sentis embarason, sed, konsciante, ke estas atendate, ke li diru ion, li devigis sin respondi:

— Mi forte sentas la verecon de viaj belaj vortoj, sinjorino Robinson.

Tiel kuraĝigite la prezidantino daŭrigis:

— Se vi deziras pli profunde studi tiun temon, ni estos feliĉaj meti nian societan libraron je via dispono . . .

— Aŭ alimaniere helpi al vi, — interĵetis fraŭlino Whitcombe.

. . . ĉar profunda sento de l’ belo kaj envido en ĝian esencon estas ja la sekreto de la beleco de multaj grandiozaj konstruaĵoj, kiujn vi tiel admiras. Kutimu, do, vidi belecon en ĉio ĉirkaŭ vi, kaj rifuzu havi okulojn por io alia.

Vilfrido miris ankoraŭ pli kaj fariĝis pli embarasata. Liaj vizitantinoj evidente venis por babili, kaj li ne dubis, ke fraŭlino Billing bone sciis, ke ŝia patro eliris sola. Li sentis kontentecon kaj plezuron pro la intereso, kiun la sinjorinoj montris pri li, tamen ne estis facile tuj trovi taŭgan respondon. El la buŝoj de tiuj ĉarmaj kaj noblanimaj estaĵoj la ĵus aŭditaj vortoj sonis mirinde belaj kaj saĝaj. Kiom pli allogaj ili estis, ol tiuj antaŭ nelonge aŭditaj diroj, kiuj revenis al li en la pensojn, pri “difektita per peko harmonio”; pri “pura materialismo reganta la nuntempan mondon”; pri “la malbono, kiu estas esenca, ne-elradikigebla eco de l’ homa koro,” kaj ke “spirita rekreado estas nura ‘lunbrilo’” k.t.p. Lia juna, nesperta kaj impresebla koro avide akceptis la filozofion de sinjorino Robinson, ĉar ĝi pli akordiĝis kun lia temperamento kaj, ĉar li forte deziris, ke ĝi estu vera. Li respondis, do, facile salutante: —

— Dankon, sinjorinoj. Mi avide faros uzon el tia afabla propono. Kaj, sin turnante ree al sinjorino Robinson, li diris plue: — Mi ĝoje primeditos viajn belajn vortojn. Venontan printempon mi iros al Londono. Tie mi havos tiom pli da okazoj por studi belajn objektojn kaj multajn aliajn aferojn.

— Ho, jes, — diris fraŭlino Mildredo Bompas, — la tuta mondo estas ja antaŭ vi. Vi povos vidi la ravajn belaĵojn de la mondo kaj poste reveni por festenadi je dolĉaj memoraĵoj.

— Se vi observos ilin per ĝusta, estetika spirito, — saĝe kaj averte interĵetis sinjorino Robinson.

— Kompreneble, — konsentis fraŭlino Billing, — alie vi fariĝos tiel sovaĝa, kiel via onklo . . .

— Aŭ tiel malsentema, kiel via patro, Eleonoro, — rediris sinjorino Robinson.

— Ho ve! — respondis Eleonoro, — mi farus ĉion por savi la karan knabon de tia sorto!

La entrudintinaro nun rigardis kaj ekstaze laŭdis kelkajn desegnaĵojn de Vilfrido kaj poste ne trovante pluan pretekston por resti, kun afablaj adiaŭparoloj foriris.

Similaj “neformalaj” kunvenetoj ĉiam okazis poste, kiam sinjoro Billing forestis dum la posttagmezo, destinita por la formalaj kunsidoj de la estetika societo. Kelkfoje okazis, ke la sinjorinoj fermis la kunvenon ĝuste, kiam Vilfrido estis forironta hejmen, kaj oni tiam kune promenis laŭ la vojeto apud la arbareto. Vilfrido baldaŭ fariĝis karulo de la tuta estetika societo. Amuzis ilin liaj fantaziaj ideoj kaj lia ĉarma malkaŝemeco, dum ili havis ridinde altan opinion pri liaj artista temperamento kaj estetikemeco. Se la knabo posedus iom pli da vivosperto kaj malpli da laŭdamo, li estus rimarkinta la ridindecon de l’ konduto kaj de la celoj de la estetikulinoj. Sed lian fantazieman kaj ankoraŭ nematuran kapon sorĉis la belsonaj, rapsodiaj, sed grandaparte malmultsignifaj kaj ofte sensencaj diroj de tiuj ĉi afektemaj, kvankam ĉarmaj kaj senkulpaj sinjorinoj. Tre plaĉis al li la videbla plezuro, kiun faris al ili lia kunesto, kiel ankaŭ ilia malavara laŭdado kaj preskaŭ adorado.

Sed tio ne estis la plej bedaŭrinda efekto de tiu ĉi interrilato. Iom post iom, senkonscie, li rigardis la belon kaj la bonon en la naturo kaj en la vivo kiel aferojn tute naturajn, sen ia sentata rilateco al moralaj influoj de pli altaj povoj: en lia frua, kvazaŭ-filozofia serĉado de abstraktaĵoj tiu ĉi interrilato iom perdigis al li la feliĉan, senduban, kvankam ankoraŭ neklaran konscion pri la ĉionpenetranta, ĉionprizorganta amo de Dio, kiun lia patrino tiel zorge penadis enradikigi en lian koron; li iom perdis vidon de l’ Kreinto, al kiu, cetere, neniam aludis liaj estetikaj amikinoj. Onklo Silaso rigardis tiun novan pensdirekton kiel sendanĝeran, junulan fantaziaĵon, kiun, li estis certa, pli matura aĝo forpelos el lia kapo. Lia ama patrino rimarkis en li ŝanĝon, kiun ŝi ja povis senti, sed ne kompreni. Vilfrido malofte parolis pri siaj novaj amikinoj eble pro timo, ke fraŭlino Lambert malaprobos ilian konduton. Li kelkfoje tuŝetis sian novan kulton al la belo en ĉiuj aferoj, sed la bona virino pensis, ke tiu emo nur povos pliriĉigi lian spiriton.

• • • • • •

Tiel pasis kelkaj monatoj. Ree la bela printempo alvenis, plenigante la homan koron je novaj esperoj kaj nova vivĝojo. Ne estis en la tuta urbeto Long-Seaton unu koro tiel superplena je altaj esperoj kaj antaŭsentoj pri feliĉa, sortoriĉa estonteco, kiel tiu de Vilfrido Gallimore. — Morgaŭ, sabaton, estos la lasta labortago en la oficejo de sinjoro Billing, kaj venontan lundon, frumatene, li forlasos la kvietan, dormeman vilaĝon por komenci novan vivon en granda, glora Londono. Kia ĝojo! Longa, dutaga vojaĝo en poŝtveturilo tra la malnova universitata urbo Oksfordo; de tie, laŭlonge de la bela rivero Tamiso, tra Reading kaj Maidenhead al la radcentro de l’ universo, Londono. Hura!

Nova vivo?

Ĉu, kun ekstere ŝanĝita vivo, ankaŭ ŝanĝiĝos lia interna vivo? Ekkonsciante, ke dum la lastaj monatoj lia vivelvido jam senteble aliiĝis, li ne povis ne senti, ke la zorgoplena, karesa rigardo en la okuloj de fraŭlino Lambert ĉe la lastaj vizitoj montris, ke tiu sama demando okupas la ameman koron de tiu kara virino kaj, plie, ke tiu demando kaŭzas al ŝi nemalgrandan maltrankvilon. Nun, sidante tie sur sia seĝo, kun la vizaĝo apogita sur la manplatoj kaj reve rigardante la gaje lumigitajn kaj rapide preterpasantajn printempajn nubojn, li ekmemoris la sanktan vivon de la patrineca amikino, kies tuta vivo ŝajne envolviĝis en la konscio de la Dia amo kaj konsistis en penado plaĉi al Li. Tiam li klare sentis, ke lia spirita progresado estas la plej forta deziro, kiun fraŭlino Lambert havas koncerne lin; kaj tiam lia nova ŝanĝiĝanta vivelvido ne aspektis al li tiel alloga, tiel kontentiga kaj esperoplena kiel antaŭe.

Tamen tiu ĉi serioza medito estis nur preterpasanta kiel la nuboj, kiuj, ŝajne, ĉaskuris unu post alia tra la blua ĉielo. Lia sola, daŭre malĝoja penso estis, ke lia foriro kaŭzos doloron al kvar amataj personoj: — fraŭlino Lambert, Flora, onklo Silaso kaj sinjorino Jenkins.

Flora Broadbent akre sentis la alproksimiĝantan disiĝon, sed, virinete, ŝi ankaŭ partoprenis la ĝojan antaŭsenton pri feliĉa, glora estonteco, kiu plenigis la koron de Vilfrido, kaj jam ŝi konsolis sin per la longaj leteroj, kiujn ili interŝanĝos dum lia foresto. Kaj poste . . . la revido!

La medito de Vilfrido interrompiĝis. La kapo de fraŭlino Billing ekaperis en malfermiĝanta pordo:

— Ho, Vilfrido, — ŝi diris, — hodiaŭ okazis la lasta kunsido de la estetika societo antaŭ via foriro, kaj la sinjorinoj deziras diri al vi adiaŭ. Ni ĉiuj iru kune tra la valvojeto, se vi ne estas tro okupita. Mi scias, ke vi ne estas tro okupita, ĉar, kiam mi ĵus preterpasis vian fenestron vi elrigardis, sed vi tute ne vidis min.

Kelkajn minutojn poste Vilfrido troviĝis en la bela valvojeto, ĉirkaŭita de la tuta anaro de la estetika societo, ricevante de la plej fervoraj membroj la lastajn konsilojn kaj admonojn. Ili estis tre fieraj pri la progreso, kiun faris ilia instruato.

Dum la pasintaj nokto kaj mateno fortaj printempaj pluvoj falis, kaj la pli malaltaj partoj de l’ vojeto estis malfacile traireblaj pro ŝlimaj lokoj kaj lagetoj. Tamen tiu ĉi cirkonstanco tute ne malplezurigis la delikatan, estetikan sinjorinaron. Ili lerte paŝetis aŭ saltetis en siaj elegantaj ŝuetoj kaj delikate levitaj jupoj de unu seka loko al alia. Multaj ekkrioj kaj ekridoj, elvenantaj el sub la karbujosimilaj ĉapeloj, montris, ke ili tre ĝuis tiun “teruran vadadon tra profundaĵoj da koto.” Foje ili petis Vilfridon, ke li marŝu antaŭ ili, supozeble, por ke li ne ekvidu tro multe de la rubandoj, kiuj ligis iliajn ŝuetojn kaj, intertransmete sin volvis ĉirkaŭ iliaj maleoloj.

En la plej malsupra parto de la vojeto troviĝis malgranda rivereto super kiu staris kruda, ligna ponteto kun gvidstango ĉe unu flanko. La dumnokta superakvego forportis kelkajn el la tabuloj kaj malfirmigis la ceterajn. Kiam la gaja areto estis ĉirkaŭ cent paŝojn malproksime de la ponteto, vidiĝis sur la kontraŭa flanko de l’ rivereto, je sama distanco, figuro de juna dande vestita sinjoro, iranta renkonte al ĝi laŭ memkonscia, svinga irmaniero. En unu mano li balancis maldikan bastonon kun ora tenilo kaj en la alia paron da flavaj gantoj. Lia malbutonumita blua surtuto, kies baskoj gaje flirtis en la vento, vidigis elegantan, lastmodan veŝton kun oraj butonoj. Tuj kiam la sinjorinoj de la estetika klubo ekvidis lin, ekregis inter ili rido kaj ekscito.

— Ho! Jen venas Leo Broadbent, — ekkriis sinjorino Robinson petole, — he, Heleno, kion li, laŭ via opinio, serĉas nun ĉi tie?

— Sendube li esperis, ke vi iros hejmen sola, Heleno, diris fraŭlino Rees.

— Kia malŝparemo de eleganteco en tiu ĉi prozega vilaĝaĉo! Estas nur unu klarigo, nome . . .

— Pro honto, knabinoj, silentu, — flustris fraŭlino Heleno Whitcombe duonamuziĝe, duonmalplezure. — Leo Broadbent! Efektive! Se li estus la lasta viro sur tiu ĉi planedo, mi forpuŝus lin! — poste, kvazaŭ subita inspiro ekkaptus ŝin, ŝi diris: — Venu ĉi tien, Vilfrido, mi petas (ĝis nun ŝi ĉiam nomis lin sinjoro Gallimore), mi volas meti tiun ĉi areton da galantoj en vian butontruon kiel rememorigilon.

Tion ŝi faris kun petola parado por turmenti la afektulon, kiu jam atingis la ponteton. Vilfrido, nenion suspektante, obeis, kaj, en la vido de sinjoro Broadbent, fraŭlino Whitcombe ornamis lin per siaj floroj. La ĉirkaŭstarantaj sinjorinoj tuj divenis la celon de tiu faro, kaj preskaŭ ne povis sin deteni de rideksplodo. Sinjoro Leo Broadbent subite haltis. Li flankenpaŝis por lasi la sinjorinojn, la unuajn, transiri la ponteton, sed, vidante, ke okazas prokrasto, li ekdecidis antaŭeniri. Ankaŭ li klare divenis, ke la celo de la ornamo estas intencita por li repuŝo; li ja ne povis flati sin, ke lia amindumado iam ricevis ian kuraĝigon. Krom tio, la konduto de la ceteraj sinjorinoj dispelus ĉian dubon pri tiu afero. Por ŝajnigi, ke li tute ne rimarkas la signifon de la ludeto, — aŭ ke ĝi estas por li tute indiferenta — li jam estis sur la mezo de la ponteto — li des pli afekte kaj bonhumore salutis, altlevante la ĉapelon:

— Bonan vesperon, sinjori- . . .

Lia saluto abrupte finiĝis ĉi tie. Li metis la piedon sur unu el la tabuloj malfirmigitaj de l’ akvo kaj, momenton poste, li baraktis en la malpure flava akvo de la rapide fluanta, ŝveliĝinta rivereto. Tuj eksonis krioj inter la junaj virinoj; ekregis dum momento embarasego, teruro! Sed kiam ili ekvidis, ke la sinjoro jam alkroĉiĝas al tabulo de la ponteto kaj stariĝas sur la piedoj, la ridindeco de la situacio venkis ĉiujn estetikajn regulojn kaj principojn, kaj ili, instigitaj de fraŭlino Heleno Whitcombe, senceremonie ekridis. La esprimo de konsterniĝo sur lia vizaĝo, de kiu fluis riveretoj da malpura akvo, blindigante lin, estis ja tro komika por iliaj facilanimaj koroj. Vilfrido sin turnis kaj malgraŭvole kunridis. Sed, momenton poste, li antaŭensaltis, suriris la ponteton kaj etendis la manon al la ankoraŭ ŝanceliĝanta viro:

— Permesu, sinjoro Broadbent, ke mi helpu vin. Samtempe kelkaj el la junulinoj, tuj sentante la malkonvenecon de sia rido, ekriproĉis unu la alian pro maldelikateco kaj krueleco:

— Ho, hontu ridi sinjoron en tia terura situacio! — mallaŭte diris unu, — Kia krueleco — alia. Fraŭlino Billing ekkriis: Vilfrido, ekprenu, forte tenu lian manon. — Ni penu savi lian vivon anstataŭ moki lin, la kompatindan malfeliĉulon, — admonis fraŭlino Whitcombe mokserioze, — vi hontigas min, sinjorinoj, efektive!

Leo Broadbent, iom post iom reakirante penspovon, furioziĝis pro la ridinda rolo kiun li ludas kaj eĉ pli pro la mokado de la junaj sinjorinoj. Kolerege ekrigardante Vilfridon kaj siblante: — For! Mi ne bezonas vian helpon, — li forte forpuŝis la al li etenditan manon. Li puŝis iom tro energie. La movo perdigis al li la glitigan starejon, kaj, momenton poste, li ree malaperis en la akvo, kiu rapide forportis lin sub la ponteton. Denove eksonis krioj kaj regis eĉ pli granda konsterniĝo. Ne ŝanceliĝante momenton, Vilfrido kuris returne al la bordo kaj de tie saltis en la akvon. Tiun ĉi fojon la fiera viro ne rifuzis la proponitan helpon, kiun li efektive tre bezonis. Ĉe tiu loko la akvo ĝisiris la bruston de Leo Broadbent kaj la subbrakon de Vilfrido; ne estis do facila afero akiri firman starejon sur glitiga fluejo. Sed Vilfrido forte tenis per unu brako stangon de la ponto kaj etendis la alian al la baraktanta juristo. Nelonge poste ambaŭ troviĝis ekster danĝero sur la bordo, ĉirkaŭitaj de la ekscitita, zorgema aro da junulinoj.

Leo Broadbent penegis, kun malgranda sukceso, aspekti senĝene; sed lia peno fari ŝercon el la afero estis plena fiasko, des pli kiam li rimarkis, ke la sinjorinoj — kaj precipe fraŭlino Heleno — maltrankviliĝis multe pli pri la stato de Vilfrido, la “kara knabo,” ol pri lia. Kelkaj el la sinjorinoj zorge konsilis al Vilfrido tuj rapidi hejmen kaj ne ĉesi kuri, ĝis li atingos la domon. Fraŭlino Whitcombe dramece aldonis:

— Eĉ se vi iomete malvarmumos, kara Vilfrido, vi sentos vin tre feliĉa ke vi heroe savis multevaloran vivon.

Leo Broadbent sin turnis al Vilfrido kun rideto sur la vizaĝo, kiu aspektis sufiĉe afabla kaj kun saluteto tiel gracia, kiel permesis liaj senordigita vesto kaj malkomfortega stato:

— Mi tre dankas vin, Vilfrido, — li diris, — vi agis tre kuraĝe, kaj mi esperas, ke vi suferos nenian malutilon.

— Ho ne! — gaje respondis la junulo, — ne timu; tio ja ne estas la unua fojo, ke mi subakviĝis. Sed mi pensas, ke ni ambaŭ devas kuri hejmen por eviti malvarmumon. Vi perdis vian ĉapelon, bedaŭrinde.

— Kaj ankaŭ vian ortenilan bastoneton, sinjoro Broadbent, — diris fraŭlino Billing.

Sinjorino Robinson nun ekpensis, ke la situacio postulas, ke ŝi, kiel prezidantino de la estetika societo kaj sola edziniĝinto, esprimu al la sinjoro sian kunsenton kaj tiun de la ceteraj sinjorinoj. Ŝi do alpaŝis kaj diris ĝentile kaj kun digno:

— Sinjoro Broadbent, volu kredi min, ni treege malĝojas pro tiu ĉi malfeliĉa akcidento, des pli ĉar mi supozas, ke via deziro ĝentile saluti nin, kiam vi estis sur la ponto, kaŭzis ĝin. Sed nia malĝojo iom malpeziĝas pro tio, ke vi evidente vire povas rigardi ĝin kun facilanimeco, eĉ kun bonhumoro. Ni tre esperas, ke neniu el vi malvarmumos. La plej malagrabla afero estas, ke vi devas iri hejmen en tiu mal . . . malkomfortega stato. — La ceteraj sinjorinoj montris sian aprobon, unuj per vortoj, aliaj per gestoj.

Sinjoro Broadbent, ĉirkaŭrigardante, profunde klinsalutis:

— Via bonkoreco, sinjorino Robinson kaj sinjorinoj, estas tre kortuŝa, mi korvarme dankas vin. Tute ne maltrankviliĝu pro mi, mi tre petas; tio ne estas grava afero. Tamen permesu, ke mi forrapidu. Adiaŭ, sinjorinoj, adiaŭ, amiko mia. — Singarde li transiris la ponton kaj kun rapidaj paŝoj ekiris en la direkton, el kiu li venis.

— Ne atendu momenton plu, Vilfrido, — ekdiris fraŭlino Billing. Ne grave estas adiaŭi nin aparte. Rapidu do hejmen.

Kiam Vilfrido dum la vespermanĝo rakontis sian aventuron, onklo Silaso ridegis kaj premis al si la flankojn, kvazaŭ pro timo, ke li ne krevu:

— Mi donus semajnon de mia vivo por vidi tiun scenon! Ridinda afektulo kaj same ridinda superdelikata knabinaro! Tiu estetika klubeto estas absolute la ekstremo de ridindeco en tiu ĉi ridinda mondo. Mi miras, ke sinjoro Billing, alie prudenta homo, permesas al sia filino estri en tiu afero. Tiuj absurdaĵoj tute maltaŭgigos la junulinojn por la tre malmultaj aferoj, en kiuj ili povas esti utilaj. Estetika sentkulturado! sensencaĵo! Mi kuraĝus veti, ke tri-kvaronoj de la tuta junulinaro ne scias fliki ŝtrumpon aŭ almeti sinapaĵon. Se tiuj junaj virinoj plenigis vian kapon per iaj el siaj idiotaĵoj, Vilfrido, mi esperas, ke la intensa laboro en Londono kaj la tiea komerca atmosfero reprudentigos vin.

Mi timas, — ekdiris sinjorino Jenkins, — ke Leo Broadbent neniam pardonos al Vilfrido, ke li estis okulvidanto de lia ridindiĝo.

— Ba! — malestime ekkriis onklo Silaso, — kio estas Leo Broadbent? Vilfrido povas bone zorgi pri si mem. Ju malpli li havos aferojn kun tiu afektulo, des pli bone estos. Mi esperas, ke Leo ne baldaŭ forgesos tiun humiliĝon. La sekvintan tagon, dimanĉon, dum la posttagmezo, malhelaj, pezaj nuboj, pelitaj de fortaj ventoj ruliĝis sur nigreflava ĉielo. Muĝantaj ekventegoj iafoje balais la stratojn de la urbeto kaj ĵetis grandgutan pluvon, intermiksitan kun hajleroj kontraŭ la fenestrajn vitrojn de la ĉambreto de fraŭlino Lambert. Estis premaere, malgajige. Neordinare frue krepuskiĝis kaj la senhomaj stratoj aspektis ankoraŭ pli malgajaj ol kutime.

Flora Broadbent sidis ĉe la lito de sia amata amikino, fraŭlino Lambert. Neniu el ili multe parolis. Precipe la koro de la kuŝanta virino estis tro plena por paroli: jam de pli ol unu horo ili atendas Vilfridon, kiu promesis veni, por diri adiaŭ al ili. Malgraŭvole la brusto de la patrino iom forte laboris, kaj malgraŭvole malkvietigaj pensoj premis ŝin. Foje ŝi suprensendis ekpreĝetojn pri fortoj elporti la disiĝon kaj regi sian emocion. Ŝi nepre devas ja esti trankvila, por ke ŝi ne per troa elmontro de amo malkaŝu sian sekreton. Sed, ho! ĝuste kiam la maltrankvile atendita momento de l’ disiĝo alproksimiĝas, revenis kun duobligita forto la malnova dezirego, diri al la amegata knabo, ke ŝi estas lia patrino, kaj postuli sian patrinan rajton pri li. Ĉu ne estas certe, ke la influo, kiun ŝi ĝis nun posedis sur liaj koro kaj pensoj, malkreskos, kiam li estos for en la malproksima mondo? Ordinare eĉ patrino ne povas ĉiam, per interŝanĝo de leteroj, konservi sufiĉe da influo sur forestantaj filoj por direkti la disvolviĝadon de ilia karaktero; kiom malpli, do, ŝi, kiel nura amikino, fremdulino! Tamen, ne; ŝi ne volis cedi al la dezirego de l’ koro; ŝi ne volis rompi la sanktan promeson kaj ŝi ne kuraĝis riski altiri sur sin la malestimon de la knabo!

Ŝian mediton interrompis la plenda, maltrankvila voĉo de la knabino ĉe la litflanko:

— Jam malheliĝas, fraŭlino Lambert; se Vilfrido ne venos baldaŭ, mi devos iri hejmen, ne dirinte al li adiaŭ. Eble li tute ne venos.

— Jes, infano, li venos. Onklo Silaso ne malpermesos al li la plezuron adiaŭi min.

Ree ekregis peza silento en la malheliĝanta ĉambreto. Ree la knabino rompis ĝin:

— Fraŭlino Lambert, — ŝi diris, metante la kapon sur la brakon de la virino kaj ame premante ŝian maldikan, preskaŭ diafanan manon, — mirinde estas, kiom vi amas Vilfridon. Vi amas lin, kvazaŭ li estus via propra infano; ĉu ne?

La suferantino retiris la manon el tiu de Flora kaj metis ĝin sub la littukojn, por ke la knabino ne rimarku ĝian ektremon. Post momento ŝi respondis trankvile kaj kun rideto ĉirkaŭ la palaj lipoj:

— Jes; kaj mi amas vin, kvazaŭ vi estus mia propra filino; ĉu ne, Flora?

La knabino ekstariĝis kaj ĉirkaŭprenante la patrinecan virinon, ekkriis kun ama fervoro:

— Ho, jes, kara fraŭlino Lambert, mi scias tion, kaj mi ne povas eldiri, kiom mi ŝatas vian karan amon. Vortoj estas tiel malvarmaj!

En tiu momento malfermiĝis la pordo, kaj eniris Vilfrido, senspira kaj kun postesignoj de forta pluvo sur sia jako.

— Ho! — li ekkriis, — mi treege bedaŭras, ke mi venas tiel malfrue, sed, verdire, mi tute ne povis veni pli frue; kaj eĉ nun onklo Silaso permesas al mi resti ĉi tie nur kvaronhoron! — Haltinte momenton por spiri, li diris plue: — Malfeliĉe mi maltrafis sinjoron Farrant hieraŭ vespere, kaj nun onklo Silaso insistas, ke mi ree vizitu lian domon kune kun li post kvaronhoro por diri adiaŭ al li kaj lia familio. . . . Fiaĵo! — Poste ni veturos kune al doktoro Reed. Lia veturilo venigos lin je la sepa kaj duono kaj revenigos nin poste, supozeble malfrue.

— Nu, Vilfrido, tio estas granda domaĝo, — malĝoje, sed milde diris la patrino, — ni, do, devas fari la plej bonan uzon el tiuj multvaloraj dekkvin minutoj.

Elrigardinte sur la straton, Floro ekparolis malgaje:

— Vilfrido, mi tiel forte timis, ke vi ne venos, antaŭ ol mi devos hejmeniri, ĉar la patrino severe ordonis al mi reveni antaŭ la vesperiĝo; kaj nun mi jam devas foriri.

Ĉe la lastaj vortoj ektremeto ludis ĉirkaŭ ŝiaj lipoj. Ŝi leviĝis kaj staris antaŭ la knabo. Ŝia infana, senkulpa koro tremis pro nedirebla doloro. Kiam ŝi suprenlevis la okulojn, du larmoj ekbrilis sur la malsupraj okulharoj:

— Adiaŭ, Vilfrido, — ŝi diris kun tremeto kaj malĝojo.

Vilfrido sin klinis super la knabinon, prenis ŝian malgajan vizaĝon inter la manoj kaj ame rigardis al ŝi en la okulojn. Ambaŭ ŝajne ne konsciis la ĉeeston de la kuŝanta virino, kiu observis la du figurojn kun strange miksitaj emocioj: feliĉo, amo kaj antaŭsento pri venonta ĉagreno pro la konata fiereco de la Broadbent’a familio. Vilfrido parolis malĝoje:

— Adiaŭ, kara, dolĉa Flora, adiaŭ. — Preminte longan kison sur la tremetantajn lipojn de la knabino, li diris plue per iom pli gaja voĉtono:

— Nu, etulino, mi goĵe atendos viajn leterojn kaj mi nepre tuj respondos kaj sciigos al vi pri ĉio, kio al mi okazos. Kuraĝe do, Flora. Ni certe revidos nin almenaŭ unufoje ĉiujare.

Post la foriro de Flora eniris sinjorino Gadd, alportante lumigitan lampon. Tiu ĉi bonkora, babilema virino foruzus la tutan al ili restantan tempon, sed, feliĉe, iu venis por viziti ŝin.

Restis al ili nur tre malmultaj minutoj. Vilfrido eksidis apud la lito kaj ekprenis la blankan manon kuŝantan sur la litkovrilo. Lia vizaĝo estis malĝoja, kaj el liaj bluaj okuloj brilis profunda amo. La koron de la patrino premis akra doloro, tamen ŝi sentis sin multe pli trankvila, ol ŝi atendis. Saĝaj, amoplenaj konsiloj, eldiritaj per kortuŝe mildaj vortoj, elfluis el ŝiaj lipoj. Vilfrido aŭskultis kun profunda respekto kaj sincera deziro ilin profiti. Fine ŝi diris:

— Ĉiam, Vilfrido, havu Dion antaŭ la okuloj kaj en la koro. Faru nenion, kion vi ne povos rakonti al mi kaj al Flora. Kaj, . . . Vilfrido, kara knabo mia, — ŝi diris kun iom tremetanta voĉo, — neniam forgesu, ke, pro nia reciproka amo, vi apartenas al mi, kaj mi al vi.

Ankoraŭ unu kiso, kaj longa ĉirkaŭpreno, — kaj Vilfrido estis for.

La orienta ĉielo jam ekruĝiĝis, kiam fine kompatema dormo forgesigis al la koro de la patrino, almenaŭ dum nemultaj horoj, ĝian ĉagrenon.