Monadologio/Antaŭparolo

El Vikifontaro


AL LA MEMORO
DE LA GRANDA GERMANA FILOZOFO LEIBNIZ
PLEJ GLORA APROBINTO DE L’ IDEO
DE LINGVO UNIVERSALA
TIU ĈI UNUA TRADUKO INTERNACIA
DE FILOZOFIA VERKO
ESTU DEDIĈITA!
E. B.
ANTAŬPAROLO

Dezirante doni al la tutmonda filozofaro la pruvon, ke ekzistas de nun vera lingvo internacia — nome la mirinda kreaĵo de Doktoro Zamenhof, Esperanto — per kiu ĉiuj spiritoj en la mondo, malgraŭ la malsameco de la naciaj lingvoj, povas plej facile interkomunikiĝi, mi elektis, por ĝin traduki internacie, la grandfaman verkon de Leibniz „Monadologio“ pro diversaj motivoj, el kiuj la precipaj estas jenaj.

Unue ŝajnis al mi necese, ke la verko elektita estu ja konata de ĉiuj filozofoj kiel unu el la plej alte abstraktaj en la filozofia literaturo; tiamaniere ke se Esperanto sukcesus ĝin fidele transdoni, l’ eksperimento estus plene decidiga. Laŭ tiu rilato nenia verko estas sendube pli taŭga ol Monadologio, kiu enhavas en tre mallonga amplekso sumon de plej profunda kaj akrega filozofio.

Aliparte la nacieco de la tradukonto limigis preskaŭ necese l’ elekton en la rondo de l’ verkoj france skribitaj, ĉar estas tute preferinde, laŭ mia opinio, ke Francoj traduku internacie tekstojn francajn, Angloj anglajn, Germanoj germanajn k. t. p, tio estas, ke ĉia tradukonto penu internaciigi nur verkojn skribitajn en lia nacia lingvo. Nur per tiu procedo oni havos tradukojn internaciajn kiel eble plej proksimaj de l’ originalaj tekstoj.

Kaj tamen mi tre deziris, ke mia intencita traduko povu interesi ne nur Francujon, kie Esperanto jam tre rapide kaj favore disvastiĝis, sed ankaŭ aliajn landojn, precipe Germanujon, kie ĝi estas preskaŭ tute nekonata.

Monadologio plenumis akuratege tiujn du postulojn, estante samtempe franca laŭ la lingvo kaj germana laŭ la deveno. Tial mi trovis tute deca, ke tiu unua traduko internacia de filozofia verko, havante Francon kiel aŭtoron, estu dediĉita al Germana filozofo.

Fine mi ne povis forgesi ke Leibniz estis unu el la plej gloraj favorantoj de l’ ideo de lingvo universala. Eĉ liaj teoriaj vidoj pri la demando estis mirige konformaj je la praktika efektiveco de Esperanto, kiel oni povas konstati legante la rimarkindan libron de Sro Couturat “La logique de Leibniz„ (Logiko de Leibniz). Tial mi ne pensas, ke mi trograndigas dirante, ke Leibniz rekonus certe unu el siaj pensoj efektivigita en l’ ellaboraĵo de Zamenhof.

Mi aldonas kelke da klarigoj pri la tradukmetodo kiun mi sekvis. Ĝenerale mi zorgis uzi la komunajn vortojn de la lingvo Esperanto enhavatajn en l’ Universala Vortaro; sed tamen mi ne ŝanceliĝis elpensi vortojn novajn, ĉiufoje kiam tio ŝajnis al mi necesa aŭ eĉ utila.

Unue mi donis sencon specialan aŭ teknikan al kelkaj vortoj, kiuj en l’ Universala Vortaro estas difinitaj nur por l’ uzado popola aŭ literatura. Ekz. la vortoj afekto, pasivo, modo, k. t. p. Afekto, en la lingvo ordinara, signifas ŝajnigon de manieroj ne naturaj, ne simplaj; filozofie ĝi havas signifon multe pli larĝan: ĝi signifas, kiel latine affectus, la manieron, laŭ kiu unu estaĵo, unu afero estas pli malpli ŝanĝita per l’ ago de alia. Pasivo estas uzata nur gramatike pri la verboj; sed sendube la filozofia lingvo bezonas ĝin por kontraŭstari la vorton ago, same kiel latine agere kaj pati. Modo ricevas filozofie similan plilarĝiĝon de senco kaj egalvaloras plene la latinan vorton modus k. t. p.

Due, kiam ia vorto estis certa parto de la propra kaj kutima terminaro de Leibniz, mi ĝin senŝanceliĝe transportis en Esperanton, nur donante al ĝi ortografion kaj finiĝojn Esperantajn. Ekz. Monado, Percepto, Apercepto, Apeto, k. t. p.

Fine, mi libere enkondukis en la lingvon internacian ĉiujn esprimojn, kiuj ŝajnis al mi bezonaj por traduki respondajn esprimojn de la ĉie uzata filozofia terminaro, ekz. akcidento, empirika, refleksa, apriorie, aposteriorie, dedukti, racio (jam enkondukita de De Beaufront en sian Vortaron esperanta-francan, kvankam ĝin povas plej ofte anŝtataŭi kaŭzo kaj pravo), intelekto, civito, k. t. p.

Pri la radikoj de tiuj du lastaj kategorioj estis nur iom embarase decidi, kian formon estas pli konvene al ili doni. Ekz. ĉu oni devas preferi percev, perceptpercepci? Apet, apetitapetici? deduk, deduktdedukci? k. t. p. Estas tre bedaŭrinde, ke Zamenhof nenian regulon starigis nek observis mem en la transskribado de tiuj radikoj, prenante indiferente unu aŭ alian formon. Laŭ ĝenerala regulo mi elektis la formon ricevitan de la participo aŭ supino latina, percept, dedukt, k. t. p. simile al abstrakt; tamen mi preferis apet, ĉar apetit ekzistas jam kun tute alia senco.

Koncerne la vorton civito, oni povas dubi ĉu ĝi estas vere enkondukinda kaj ĉu ne sufiĉas la vorto “regno„ por traduki “civitas, cité, city, civita„ k. t. p. Estas tamen inter la du vortoj tre grava nuanco, ĉar civito estas, laŭ mia opinio, regno ne de kia ajn speco sed kies membroj estas kvazaŭ intime interligitaj kiel la kunloĝantoj de unu sama urbo aŭ urbego, kaj samtempe regataj de aŭtoritato libere konsentita, kiel en la respublikoj aŭ en la konstituciaj ŝtatoj, unuvorte regno pli malpli simila al la “civitas„ greka aŭ romana.

Cetere estas neeviteble, ke la lingvo internacia akiros senĉese novajn radikojn por l’ esprimo de novaj ideoj, kaj tion ĉi Zamenhof mem proklamis. Estas nur necesege, ke en sia esenca strukturo ĝi konservu ĉiam neŝanĝeblaj la vivajn principojn de ordeco kaj klareco, kiujn ĝi ricevis de sia genia kreinto.

La 15an de septembro 1902.